Okazo kaj kazo

Antaŭe publikigita en «La ondo de Esperanto», n‑ro 234–235 (2014:4–5), p. 16–19; n‑ro 236, p. 16–17; n-ro 237, p. 12–14.

Unu el la malstabilaj aferoj en la leksiko de Esperanto estas la semantika limo inter la vortoj okazo kaj kazo. Ambaŭ estas fundamentaj, la klasika uzo estas sufiĉe klara – kaj tamen pro la nacilingva premo (kaj misprezento de la oficialaj signifoj en la vortaroj) la provoj redifini la kazon laŭ la modelo de la angla case regule reaperas. Iuj esperantistoj opinias, ke la klasika signifodistribuo estas primitiva, spegulas subevoluintan pensmanieron ruslingvan, kaj en la moderna mondo estas ŝanĝenda. Mi mem cedis al tiu opinio en la unua periodo de mia vivo esperantista.

Tamen kiam mi provis redifini la limon inter la du vortoj, kaj apartigi la «modernan» signifon de kazo, mi baldaŭ konstatis, ke rezultas kaprica ĥaoso, malpli kohera kaj pli malsimpla ol ĉe la difino zamenhofa. Tiun mian sperton mi resumas en ĉi tiu studaĵo.



0. La Fundamento

En la Fundamento la vorto «kazo» aperas nur en la Universala vortaro, difinite per tradukoj:

kaz⋅(o)
cas ¦ case ¦ Kasus ¦ падежъ ¦ przypadek.

Tiuj tradukoj malsame impresas diverslingvajn esperantistojn: la tradukoj rusa kaj germana indikas signifon gramatikan (la kazo deklinacia); dum por la esperantistoj francaj kaj anglalingvaj la deklinacian signifon (por iliaj hejmlingvoj neaktualan) tute eklipsas la signifo kiun Zamenhofo esprimis per okazo (kaj kiun li neniam atribuis al kazo).

Aliloke en la Fundamento kazo ne aperas; en la cetera verkaro zamenhofa ĝi ĉiam havas la signifon deklinacian; interalie, 4-foje en la esperanta traduko de la «Plena gramatiko»:

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo [PG]

ktp.

Sekve de tio en la Akademiaj korektoj [AK] (preparitaj antaŭ la Unua Mondmilito, sed plene ne publikigitaj ĝis 1922) aperis precizigoj:

kaz⋅(o)
cas (gram.) ¦ case (gram.) ¦ Kasus, Fall ¦ падеж (грамматич.) ¦ przypadek (gramat.)
okaz⋅(i)
avoir lieu, arriver ¦ happen ¦ vorfallen ¦ случаться ¦ zdarzać się.
okaz⋅o
occasion ¦ occasion ¦ Fall, Ereignis, Gelegenheit ¦ случай ¦ wypadek, zdarzenie.
okaz⋅a
accidentel ¦ accidental ¦ zufällig ¦ случайный ¦ przypadkowy.

La vorto okazo havas 3 aperojn en la Fundamento, tamen nur la rusa traduko bone konvenas por traduki ilin:

ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [AF];

Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj [AF].

tiel same ni ankaŭ diras: «la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon», kaj la vortoj «ĝardenon», «tablon» staras tie ĉi en akuzativo (…) ĉar ni volis esprimi direkton (…); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [Ekzercaro, §28].

1. Ĉu rusaĵo?

Nur la rusaj tradukoj de la indikitaj vortoj estas kontentigaj; kaj nur en la rusa lingvo la verbo, substantivo kaj la adjektivo respondaj al okaz⋅ estas samradikaj, samkiel en

La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio [Monato].

Kp la tradukojn anglajn kaj francajn:

okazi
avoir lieu, arriver [GW] ¦ happen, occur [JW]
okazo
événement; cas; occasion [GW] ¦ event; case; occasion; opportunity [JW]
okaza
accidentel, occasionel, fortuit [GW] ¦ casual, occasional.

Eĉ se la rusa lingvo inspiris al Zamenhofo ĉi tiun unuecigon, eĉ tiam temas pri trajto propre esperanta, kp

  • Petro aperis, venis, falis, sukcesis … → la apero, veno, falo, sukceso de Petro;
  • se okazos inundo, incendio, ĥolero → en okazo de inundo, incendio, ĥolero.

Oni obĵetas, ke «okazo = tio, kio okazas» estas nekutima maniero substantivigi, ke normale deverba substantivo signifas aŭ objekton (aĉeti → aĉeto), aŭ «la agon ~i»:

veno = la ago veni
apero = la ago aperi, ktp.

Tamen la modelo «tio, kio ~as» ja ekzistas en Esperanto:

  • kovro: tio, kio kovras (neĝo kovras la teron – la neĝa kovro blankas sur la tero)
  • difekto: tio, kio difektas (makulo difektas diamanton – la difekto de tiu diamanto estas flava makulo)
  • indiko: tio, kio indikas (la finaĵo „n“ indikas akuzativon – la finaĵo „n“ estas indiko pri akuzativo)
  • rezulto: tio, kio rezultas.

Ankaŭ «apero» povas indiki objekton aperantan: «Substreku la lastan aperon de a en abrakadabra».

Cetere, similan fenomenon prezentas la angla to occur → occurrence, ekz‑e unusual occurrence, occurrence of skin cancer.

Alia riproĉo koncernas la uzon de okazo por la signifoj, kiujn la PIV-oj aldonis al la fundamenta kazo (cititaj ĉi-sube).

Tamen tiu kombino ne estas fenomeno specife rusa – tute male, ĝi prezentas la ĉefan evolulinion de la penso eŭropa, kiel montras analizo de la signifoj de la latina casus, el kiu devenas la angla case, la franca cas (kaj la koncernaj signifoj de la germana Fall).

2. La latina casus

La angla case, la franca cas devenas de latina casus. La germana Fall kaj la pola przypadek estas ties paŭsaĵoj. La latina vorto havas ĉiujn signifojn de la rusa случай kaj de la esperanta okazo, kaj ankoraŭ multajn aliajn.

(Almenaŭ en la gramatika signifo la latina termino ŝajnas esti paŭsaĵo de la greka πτῶσις, novgreke πτώση, «falo»; la metonimiajn signifojn de la situacia okazo ricevis ties derivaĵo περίπτωση.)

Latine casus estas derivita de verbo cado (fali), kaj posedas ĉiujn signifojn de falo. Tio estas ĝia kroma difekto (kompare kun okazo), sed ĉi tie tio nin ne interesas – ĉar la falo-signifoj klare apartiĝis, kaj en la novajn lingvojn ne penetris (krom en la germanan paŭsaĵon Fall). La hazardluda metaforo pri tio, kiel falis ĵetkuboj, donis la metaforon sence egalan al okazo, kaj tiu okaza casus ekvivis sian propran vivon. Ĝi evoluigis ĉiujn signifojn de la skolastika kazuistiko, surbaze de tiuj okazo-signifoj, kiuj ŝokas la kazulojn en la abstraktaj uzoj de okazo. Jen iom da tiaj komunlingvaj signifoj:

casus

  • okazo (evento, akcidento):
    • propter casus navigandi Cic.
      pro akcidentoj de marvojaĝo
    • communem cum reliquis belli casum sustinere Cæs.
      elteni kun la aliaj la okazojn militajn
    • casus secundi, casus adversi
      (favora, malfavora okazo)
  • hazardo:
    • cæco casus Cic.
      per blinda hazardo
    • sive casu sive consilio deorum immortalium Cæs.
      ĉu hazarde, ĉu per la volo de la senmortaj dioj
  • ebliga cirkonstanco, ŝanco:
    • fortunam illis præclare facinoris casum dare Sall.
      Fortuno donis al ili okazon por bela glorago
    • ætas illa multo plures quam nostra casus mortis habet Cic.
      en ĉi tiu aĝo estas multe pli da okazoj por morti, ol en la nia.

3. Logiko zamenhofa

En la epoko zamenhofa, kaj certagrade eĉ ĝis nun, Latino estis modelo de lingvo internacia. Ŝajnis ke sufiĉas simpligi la fleksian sistemon de Latino – kaj rezultos ideala lingvo internacia; en la jaro 1903ª Peano nomis do sian projekton Latino sine flexione; ni memoras la frapfrazon de E. Boirac «l’Espéranto est le Latin de la démocratie».

Latinon tiam lernis ĉiuj gimnazianoj, do ankaŭ Zamenhofo kaj liaj kamaradoj bone konis la vorton cado (kaj ties derivaĵon casus):

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está !

En Esperanto tamen la signifon de cado transprenis la germandevena fali; la signifojn de casus Zamenhofo distribuis inter falo, okazo kaj kazo. (Poste la 2ª OA apartigis la signifon hazardo.)

Probable tio estas la kaŭzo, kial en la germanaj tradukoj de UV la vorto Fall mankas en la tradukoj de kazo kaj okazo: Zamenhofo volis eviti eventualan konfuzon kun falo. Dudek jarojn poste, kiam tia konfuzo ne plu eblus, en la germana parto de la Akademiaj korektoj ja aperis la ĝustigo:

okaz⋅o: Fall, Ereignis, Gelegenheit

Ankaŭ estas sufiĉe komprenebla, kial en la partoj angla kaj franca Zamenhofo uzis la tradukon occasion: li elektis vorton kies ekstera formo plej similas al okazo, eĉ malgraŭ tio, ke la traduko esprimis nur parton de la intencitaj signifoj. Propaganda truko, kiu en la posta epoko sekvigis merititan punon en la formo de hezitoj pri la signifodistribuo inter okazo kaj kazo.

La reviziantoj de la partoj franca kaj angla estis malpli atentaj ol la germanoj, kaj la tradukoj angla kaj franca ankaŭ post la Akademiaj korektoj restas misaj (kaj nesufiĉaj eĉ por traduki la Antaŭparolon de la Fundamento).

4. Okazo kiel situacio

Reala aŭ imagata okazo implicas situacion:

  • La lingvo internacia (…) povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale [Z, Antaŭparolo al FK]
  • En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko
    [Faraono, vol. 1ª, ĉap. 1ª]
  • En la kontraŭa okazo (se la situacio estos inversa) ni devus rigardi lin kiel perfidulon … [Faraono, vol. 3ª, ĉap. 12ª]

Kp la anglajn in event of war, in event of force majeure, in the event of non-payment (of death, of disability, of an accident, of a fire) ktp.

Tiu signifo de la substantivo okazo akordas kun la maniero uzi la verbon okazi por demandi aŭ paroli pri atentinda situacio:

Kio okazis? – kriis li minace. – Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi? [Faraono, vol. 1ª, ĉap. 4ª]

Kio okazis? Okazis, ke programistoj uzantaj tiun program-lingvon konstatis, ke io ne estas en ordo: (…) [Francisko Simonnet: «Ĉu la lingvoj devas evolui?»]

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj…

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda?
[Gerda malaperis, ĉap. 1]

«Situacio» estas maniero priskribi ion kio okazas aŭ povas okazi, esence do speco de okazo:

Dum la atakado (…) povas okazi situacio, kiun oni nomas ofsajdo [Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto. HEA, 1972].

Situacion oni povas taksi kaj eventuale profiti laŭ siaj planoj kaj bezonoj:

  • en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze [PIV];
  • en ekstremaj okazoj (en situacioj de ekstrema bezono) oni uzas la specifan imunoglobulinon [Monato];
  • okazo (favora situacio) kreas ŝteliston [Proverbaro];
  • kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin [Mateo 26:16];
  • kapti [Z], profiti la okazon [PV].

Eble la malakcepto de la abstrakta signifo de okazo fare de iuj esperantistoj estas ŝuldata al malvasta interpreto de responda vorto nacilingva (ekz‑e de la angla event), kontraŭ kiu avertas lernolibro pri Loĵbano:

The final selbri form we cover here isn’t found very often in selbri in their most basic form. However, it turns out to be one of the most important constructs in the language (…) The word nu indicates an event abstraction, the most common kind of abstraction found in Lojban (…) The term event should not be misconstrued. In Lojban, it can refer to a momentary occurrence, or to a situation lasting hours, days, or even an indefinite period of time. nu can stand for any of these kinds and durations of events. Other words may substitute for nu when you need to be specific and indicate particular event contours, such as a point event in time (mu’e) or a steady, unchanging state (za’i) of indefinite duration.

Kp la rezonadon de Zamenhofo en la «Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia»:

… ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn.

Temas pri hipoteza kongreso, dum kies okazigo povas okazi, ke io ne okazos. Do, okazo, kiu konsistas en neokazo. Simile:

Sed ankaŭ povas okazi ke ni nek ĝojas nek malĝojas.
[Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko]

Ne rajtas okazi, ke ni ne solidariĝu en ĝusta tempo kaj ke ni ne montru tiun komprenon, seriozon kaj kuraĝon, kiun postulas la rekta rigardo al la realo. [A. Schweitzer, tr. Ferenc SZILÁGYI: Averto. «Norda Prismo», 57:3]

5. Okazoj faklingvaj

Plej ofte, la fakaj uzoj de komunlingva vorto prezentas du specojn de tropoj: metonimion kajaŭ metaforon.

Kuracisto aŭ natursciencisto observas fenomenojn; fenomeno estas speco de okazo; do, la uzo de okazo rilate al manifestiĝo de malsano estas sufiĉe simpla metonimio.

Rezonado, kian oni trovas en teksto filozofia aŭ matematika, ofte aperas kiel metafora vojaĝo: «la deira punkto de nia rezonado», «ni transiru al sekva temo» ktp. En tiu metafora vojaĝo oni povas renkonti disvojiĝojn, alternativojn; povas okazi tia aŭ alia situacio (principe oni devas esplori ĉiujn eblojn ĉe ĉiu disvojiĝo: x<0; aŭ x=0; aŭ x>0 ktp); al tiuj alternativaj situacioj kaj ebloj respondas la metafora uzo de la vorto okazo.

Kaj fojfoje tiuj du tropoj povas kombiniĝi.

5.1. Ano de klaso da fenomenoj (okazo klasifika)

En la sciencoj naturaj kaj sociaj ofte temas pri klaso da fenomenoj, kiujn oni esploras, komparas, klasas, eksplikas ktp.

Fenomeno povas esti konkreta fakto, okazo observita en specifaj loko kaj tempo (ekz‑e la hieraŭa fulmotondro aŭ malsano ĉe la najbaro); aŭ ĝi povas esti ĝeneraligita fenomeno (kompreninte la fenomenon fulmotondro oni elpensis fulmosuĉilon; la malsano de la najbaro estas okazo de ĥolero).

Metonimie oni povas uzi nomojn de aĵoj aŭ eĉ personoj por paroli pri rilataj fenomenoj:

la libro «La fenomeno Esperanto» de William Auld

Miguel Fernández (…) prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paĝoj
[LOdE] (t.e. liajn verkojn kiel parton de la literatura procezo, la biografion kiel parton de la socia vivo ktp)

la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi» [LR 12/120A]

Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ» [LR 21/122]

Mi same konservis la formojn kun ĥ, kvankam en pluraj okazoj (ekz. ĥemio, meĥanismo) la nuna uzado pli kaj pli decideme preferas la formojn kun k.
[G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xii] (okazoj = vortoj)

ekz. oni ne povas uzi komenci anstataŭ komenciĝi, ĉar en ambaŭ okazoj temas pri la sama procezo. [G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xiii]

Aliflanke, oni povas rilatigi konkretan okazon kun okazo (aŭ fenomeno) abstrakta (klasi okazon):

― Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose [KP]

tio estis bela okazo de hemiplegio [Kabe, citite laŭ PIV]

La terminoj «speciala okazo», «ĝenerala okazo», «degenera okazo», «lim-okazo», «ekstrema okazo» implicas du nivelojn de la nocio «okazo»: la pli abstraktan tipa-klasan, kaj la konkretan; laŭ NPIV,

lim⋅okazo: okazo, troviĝanta ĉe la limo inter la efikzonoj de du reguloj, leĝoj ks, el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi:
tiu estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo.

Evitante la metaforon pri «limo» eblus diri, ke «limokazo» estas konkreta okazo kiu kombinas trajtojn de du (aŭ pluraj) tipaj okazoj. Reala ekzemplo:

kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj [PMEG].

Noto etimologia

Etimologie kaj signife fenomeno kaj fakto estas specoj de okazo.

La greka φαινόμενον signifas apero; laŭ NPIV,

fenomen¹o: (…) 2 [KOMUNE] Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita k klasigita:
astronomiaj, fizikaj, spiritaj fenomenoj;
ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion [Z];
perioda, neperioda fenomeno.
apero, efiko.

La difino estas fuŝeta, ĉar samkiel okazo, fenomeno povas esti ne nur individua apero (kion probable celas «okazaĵo»), sed la tuta klaso, la ĝenerala tipo da samspecaj «okazaĵoj». Kiam oni diras, ke Neŭtono esploris la fenomenon ĉielarko, oni ne celas individuan «okazaĵon, aparte rimarkitan» en la 1718ª jaro.

La latina factum origine signifis faro, faritaĵo, kaj en la moderna lingvo iĝis

Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno, pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo.

5.2. Okazo disjunkcia (dilemа, alternativa)

En matematiko, logiko, filozofio, inĝenierado oni ofte devas analizi alternativojn, rezoni surbaze de la derivregulo nomata dilemo (pli sistemema, pli matematikeca termino estus du⋅lemo – kaj ankaŭ tri⋅lemo, kvar⋅lemo, … plur⋅lemo):

AB; AC; BCC

Vorte:

  1. Veras «AB» (ekz‑e z<0 aŭ z≥0);
  2. Veras, ke «se A, tiam C»;
  3. Veras, ke «se B, tiam C»;
  4. Sekve, veras C.

Ekzemple:

  1. La kastelon eblas penetri nur per la ponto transnaĝante la fosaĵon.
  2. Se fremdulo iros per la ponto, la gardistoj lin vidos.
  3. Se fremdulo naĝos trans la la fosaĵon, la gardistoj lin vidos.
  4. Sekve, fremdulo ne povos penetri la kastelon nerimarkite.

En ĉi tiu ekzemplo (2) kaj (3) estas eventualaj okazoj kaj rektasence, kaj metafore; simile programisto verkanta programon konsideras eventualajn okazojn kaj indikas konvenajn preskribojn por ili, ekz‑e en difino de signum-funkcio:

FUNKCIO sg(reela: x): entjera;
STARTO
  SE x < 0.0 TIAM sg := -1
  ALIE SE x > 0.0 TIAM sg := 1
  ALIE sg := 0;
FINO;

Vorte:

  • Ekzamenu la valoron de x. Eblas tri okazoj:
  • povas okazi, ke x estas negativa; en tia okazo liveru -1;
  • povas okazi, ke x estas pozitiva; en tia okazo liveru 1;
  • en la cetera(j) okazo(j) liveru 0.

5.3. La sinonima vorto eblo

En la ĵusa sekcio plurfoje aperis la vortoj «povas» kaj «eblas». Tio ne estas hazarda, la vorto eblo ofte estas interŝanĝebla kun la vorto «okazo». ReVo ĝin jene difinas:

eblo: Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti …

kaj pri la signifo kiu nin interesas (kaj kiun la PIV-oj perdis) donas ekzemplon el akademia klarigo pri la refleksivoj:

deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la agon aŭ rezulton de la ago … la du lastaj ekzemploj … ilustras la unuan eblon.

Similan sinonimecon prezentas aliaj lingvoj, ekz‑e la angla:

Now there are two possibilities: either b divides cn or not; in the latter case, it divides m. In the first case, we are done. Otherwise, set = (r—q)m. Then …

En ĉi tiu ekzemplo la vorton possibility (t.e. eblon, t.e. «tion, kio povas okazi», t.e. okazon) referencas kiel sinonimo la vorto case, responda al okazo.

6. La nedeklinacia kazo

La plej grava leksikografia antaŭanto de PV, la sencodifina «Vortaro de Esperanto» fare de Kabe (unue eldonita en 1911), difinas por kazo la signifon deklinacian kaj nenion alian. Nedeklinacia signifo de kazo aperas en PV (unue eldonita en 1930).

6.1. La Plena vortaro (PV)

PV difinas:

*kazo

  1. (G) { kazo deklinacia }
  2. Difinita aparta okazo:
    • en tiu kazo mi prenas pluvombrelon;
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

La kapvorto estas markita per steleto, kiel vorto fundamenta – kaj la uzanto de PV apenaŭ povas rezisti la eraran impreson, ke ambaŭ indikitaj signifoj estas fundamentaj.

Nu, la dua signifo estas nefundamenta, kaj ties difino estas fuŝa. Kion signifas «difinita»? Kion signifas «aparta»? La difino neniel sufiĉas por kompreni, kiajn okazojn oni nomu «kazo», ĝi estas uzebla nur por esperantistoj kiuj konas la celatan signifon el alia lingvo.

Ankaŭ la ekzemploj malkoheras kun la difino:

En tiu difinita aparta okazo mi prenas pluvombrelon

– ĉu ĉi tiun strangaĵon oni celis?

La leĝo ne antaŭvidis tiun difinitan apartan okazon

– normale leĝo ne temas pri «apartaj okazoj», normale ĝi difinas abstraktan situacion. Eblus korekti anstataŭigante tiun per tian; tamen «tiun» ne estas hazarda, ĝi esprimas la ideon de la ekzemplo kiun kutimas doni la francaj vortaroj: la leĝo ne antaŭvidis ĉi tiun situacion (abstraktan). Ĉi tiun probable celatan signifon la difino maltrafas.

Ĝin tamen ebligas la dua signifo de okazo :

*okazo

  1. Tio, kio okazas …
  2. Difinita aparta cirkonstanco; = kazo 2

Rimarkindas, ke ĉe kazo.2 estas nur du ekzemploj, ambaŭ neatribuitaj; dum ĉe okazo.2 aperas (apud tri aliaj) du ekzemploj zamenhofaj kaj unu fare de Kabe.

6.2. PIV

La PIV-a difino de kazo konsiderinde limigis la negramatikajn signifojn, tiel ke la pluvombrela PV-ekzemplo ne estas per ĝi klarigebla:

*kaz/o

  1. Λ { la deklinacia kazo, ĉi tie neinteresa }
  2. jur Difinita, aparte studinda okazaĵo:
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon;
    • difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj.

    ☞ kazuo.

  3. med Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo:
    • ne ekzistas du identaj kazoj;
    • tio estas kuranta kazo de gripo;
    • benigna, maligna kazo.

militkazo jur Ago, kiu per si mem povas pravigi militproklamon (casus belli).

La steleto plu misprezentas ĉiujn signifojn kiel fundamentajn.

6.2.1. La jura kazo

En la jura difino anstataŭ okazo nun aperas malklara vorto okazaĵo (difinita kiel «io, okazinta pli-malpli hazarde»; la vortaro franca-esperanta klarigas, ke la celata signifo estas incident, fait). Min tio impresas kiel koncepta ŝanĝo: la juran ekzemplon de la PV-difino mi interpretus kiel abstraktan stiacion, okazon tipan; PIV transformas ĝin en individuan okazon konkretan; la leĝa ekzemplo povus do esti precizigita kiel «La leĝo ne antaŭvidis lian hieraŭan trafikakcidenton». Por mi tio sonas strange.

Iuj vidas en tiu ekzemplo tion, kion en la normala Esperanto oni nomas «juĝafero» aŭ simple «afero» (kaj angle tio estas unu el la signifoj de case):

*afero

4 jur Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j):

  • defendu aferon de vidvino (Jesaja, 1:17);
  • havi aferon kun iu [Z];
  • kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero … [Z];
  • mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalon;
  • krima, sensacia afero.

☞ proceso.

Nu, eĉ kun tia interpreto la ekzemplo aspektas iom strange: «la leĝo ne antaŭvidis tiun juĝaferon». Supozeble okazis mallerta redaktado pro miskompreno de la celata signifo de kazo: ekzemplon celantan signifon francan redaktis persono pensanta anglosakse.

La francan signifon (kaj tiun de PV) eblas ilustri per la ekzemplo [KP]:

– Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo

(la leĝo antaŭvidis tipan situacion, en kiu oni rajtas sin defendi per armilo). Dum la anglosaksan signifon povas ilustri la ekzemplo el «Monato»:

la juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

La supraĵa internacieco de la termino ne nur ne klarigis la uzon, ĝi kaŭzis miskomprenon.

La 2ª jura PIV-ekzemplo ne lasas dubon ke temas pri individuaj okazoj; parenteze mi notu la skizofrenian uzon de la vorto sankcio, kiu ĉe Zamenhofo ĉiam signifas aprobon, sed ĉi-okaze aperas kun preskaŭ kontraŭa signifo, proksima al puno. Mi notas tion, ĉar tia senpripensa uzo interlingvaeca kompletigas la fetiĉisman uzon de kazo – ambaŭ estas trajtoj de unu sama lingva sinteno. (Por la puna signifo de la internacia vorto mi aliloke proponis la vorton «sankciumo».)

6.2.2. La medicina kazo

La difino kaj la 1ª ekzemplo temas pri individuaj okazoj; la 2ª ekzemplo tamen malakordas kun la difino, kaj prezentas tion, kion mi nomus ne «kazo», sed formo de gripo (ekz‑e la epidemia stamo A H5N1).

Ĉe Zamenhofo kaj Kabe, ambaŭ medicinistoj, la medicina termino estas «okazo»; ekz‑e [KKK]:

La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero …

En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo …

Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo …

6.2.3. Kazuistiko kaj case study

La jura paragrafo de la PIV-a difino de kazo referencas la ekzotan vorton kazuo (kiun, verdire, mi neniam vidis aŭ aŭdis en la reala uzo).

Tiu kazuo evidente estas retroformita el kazuistiko; probable, estas senutile ekzameni ties latinan etimologion. (En Latino casu formale estas ablativo de casus. La latina Casus Ablativus konfuzas tri pralingvajn kazojn: la lokan, la deiran – t.e. la proprasencan «ablativon» – kaj la ilan. Por «kazuistiko» plej konvenus la signifo lokkaza, t.e. casu = «en okazo», kvankam fakte tiu ablativo adverbiĝis kun la signifo «hazarde».)

En la naciaj lingvoj la vortoj respondaj al kazuistiko havas ĝenerale malaproban nuancon, proksiman al sofistiko kaj harfendado. Ĝenerale temas pri analizo de ekzemplaj okazoj, kiujn do PIV proponas nomi kazuoj; principe tiuj kazuoj povus aparteni al diversaj fakoj; ruse kaj angle temas precipe pri «kazuoj» juraj, dum por PIV, laŭ la tradicio franca, temas nur pri la problemoj moralaj.

Laŭ la Ĉeĥa Vikipedio, kazuistiko plej evidente funkcias en

  • medicino, kiel «okazostudado» (případová studie)
  • klinika psiĥologio, psiĥiatrio, «sociala laboro» ktp
  • juro, precipe en la precedenca anglosaksa Case Law kaj la islama Ŝario
  • etiko – tio sola, kion priskribas la PIV-oj.

La pola Vikipedio referencas kiel medicinajn ekzemplojn la librotitolojn Kazuistyka gastro­enterologiczna u dzieci (Infana kazuistiko gastroenterologia) kaj Kazuistyka psychiatryczna (Kazuistiko psiĥiatria).

Kazuo povus signifi «okazon uzatan kiel objekto de studado aŭ lernado»; do, kiel faka sinonimo de «ekzemplo»; tamen la vorto «kazuistiko» estas tro kompromitita. Por ties moderna versio the case study iuj preferas transskribi la anglan vorton kaj paroli pri кейс-метод (kejs-metodo), kiu konsistas en studado de kejsoj (ekzemplaj okazoj).

6.2.4. Casus belli

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn mi demandis pri la PIV-a militkazo, deklaris ĉi tiun uzon de kazo stranga kaj neregula. Tamen malfacilas korekti tiun misaĵon per esprimo pli trafa.

La problemo konsistas en tio, ke en Esperanto (samkiel en la angla) mankas vorto sence egala al la jura signifo de la rusa «повод» aŭ de la germana „der Anlass“. Temas pri formala kialo, formala pravigo, kiu akompanas juran pretendon, apelacion, … militproklamon. Tiu formala kialo povas esti la vera motivo de la koncerna ago – sed eventuale nur preteksto, ebliganta ja juran procedon:

  • кассационный повод (pravigo por kasacio) — ground for cassation
  • повод к разводу (preteksto por divorco) — ground for divorce
  • повод к войне (deklarita kialo de militproklamo) — casus belli (the stated reason for war)

La francoj uzas por tiu signifo la saman vorton cas (cas de divorce ktp – vd ĉi-sube), sed por Esperanto tio ne konvenas. En Esperanto oni devas uzi plurvortajn ĉirkaŭfrazojn, ekz‑e «formala pravigo».

6.3. La franca cas

Laŭ la vortaro Le petit Robert:

1. cas

  1. (komunlingve)
    1. cas = kio okazas aŭ kion oni supozas okazi (ce qui arrive ou est supposé d’arriver):
      • cas de force majeur (superforta okazo)
      • cas spécial, général, particulier (okazo speciala, ĝenerala, aparta)
      • cas limite (limokazo)
      • cas type (tipa okazo)
      • c’est le cas de + inf.,
        c’est le cas ou jamais
        (favora cirkonstanco: jen okazo por, jen la [unika] {okazo|ŝanco} aŭ neniam)
    2. en cas (= se, kiam)
      • (pluvombrela ekzemplo)
    3. un grand cas (gravaĵo; arkaike)
  2. (faklingve)

    1. jur situacio difinita en kriminala kodekso:
      • cas prévu par la loi (la leĝo antaŭvidis tian {situacion|okazon})
    2. rel cas de conscience (morala problemo)
    3. med un cas grave, bénin, désespéré

2. cas gram (…)

Similan dispartigon prezentas Le petit Larousse.

T.e. la grupigo estas alia ol en PIV. La francaj vortaroj rigardas la okazo-signifojn kiel unu grupon semantikan, kune kun la signifoj juraj kaj medicinaj; kaj la gramatikan kazon kiel ties homonimon; PIV inverse, movas la fakajn signifojn sub «kazo»n.

La vortaro de Littré aldonas kelkajn instruajn ekzemplojn:

  • Un cas de guerre, de divorce (événement, fait pouvant entraîner la guerre, le divorce)formala pravigo por milito, divorco (kp «militkazo»)
  • On trouvera toujours un cas d’annulation (oni ĉiam trovos kialon por nuligo – kp «kasacio» ĉi-supre)
  • mat Cas d’égalité, de similitude des triangles(kriterioj pri {egaleco ¦ simileco} de trianguloj)

Kp la tradukojn en la franca-esperanta vortaro (J. Le Puil, J.-P. Danvy: Grand dictionnaire Français–Espéranto. Parizo, 1992):

cas

  • (ce qui arrive) okazo, okazaĵo, evento.
  • (circonstance, conjoncture) okazo, cirkonstanco, situacio.
  • cas d’espèce aparta okazo; aparta kazo.
  • au cas où, au cas que en la okazo se.
  • c’est le cas de + inf. oportunas + inf.
  • dans le cas présent nunokaze, ĉi-okaze.
  • en tout cas, dans tous les cas ĉiaokaze, ĉiuokaze; ĉiukaze.
  • en ce cas tiuokaze. (…)
  • cas de divorce kazo de divorco.
  • cas de groppe kazo de gripo.
  • cas de guerre (casus belli) militkazo, militkaŭzo (…)

6.4. La angla case

Por kompreni la negramatikajn signifojn de la kazula kazo anglalingvaj vortaroj ofte pli utilas ol la esperantaj.

Ekz‑e jen frazo el «Monato» (prezentita de kazuloj kiel modela):

En unu kazo, juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

Ĉi tie «unu kazo» estas simple «unu okazo», kiel en la plej unua ekzemplo de la ĉi-suba difino (In some cases people have had to wait…). La «60 kazoj» rilatas al la signifo 5ª (juĝafero) – sed kion signifu «nuligi juĝaferon»? Oni povas nuligi juĝan decidon, ne aferon. Retrotradukante mi supozas, ke temas pri to dismiss a case, t.e. «fermi, ĉesigi, malakcepti aferon».

Jen la difino de case laŭ Oxford Advanced Learner’s Dictionary :

case

  • SITUATION (Situacio)
    1. a particular situation or a situation of a particular type
      • In some cases people have had to wait several weeks for an appointment
        (en iuj okazoj homoj devis atendi akcepton dum kelkaj semajnoj)
      • The company only dismisses its employees in cases of gross misconduct
        (la kompanio maldungas siajn dungitojn nur en okazo de grava miskonduto)
      • It’s a classic case of bad planning
        (tio estas tipa ekzemplo pri misa planado)
    2. the case (that…) the true situation:
      • If that is the case, we need more staff
        (se tiel estas, tiam necesas pligrandigi la personaron)
      • It is simply not the case that prison conditions are improving
        (tio, ke la malliberejaj kondiĉoj pliboniĝas, estas simple malvera)
    3. a situation that relates to a particular person or thing
      • In your case, we are prepared to be lenient
        ({en via okazo | rilate al vi} ni pretas esti indulgemaj)
      • I cannot make an exception in your case
        (mi ne povas fari escepton { en via okazo | en via afero | pri vi } )
      • Every application will be decided on a case-by-case basis
        (ĉiu peto estos traktata aparte)
  • POLICE INVESTIGATION (Enketo)
    1. a matter that is being officially investigated, especially by the police
      • a murder case (murdo, murdo-afero, murdodosiero, enketo pri murdo)
      • a case of theft (ŝtelo, ŝtel-afero, ŝteldosiero)
  • IN COURT (Juĝafero)
    1. a question to be decided in court
      • The case will be heard next week (la afero estos aŭdata sekvasemajne)
      • a court case (juĝafero)
      • to win/lose a case ({gajni|malgajni} proceson, juĝaferon)
      • When does her case come before the court?
        (kiam ŝia afero estos traktata en la tribunalo?)
      • case law (precedenca juro)
  • ARGUMENTS (Argumentaro)
    1. (for/against sth) a set of facts or arguments that support one side in a trial, a discussion, etc
      • the case for the defence/prosecution
        (defenddosiero, akuzdosiero; versio de la defendo, versio de la akuzo)
      • Our lawyer didn’t think we had a case
        (nia juristo opinias, ke nia argumentaro estas nesufiĉa ĉe juĝo,
        ke nia pozicio ne estas jure defendebla)
      • the case for/against private education (la argumentoj {por|kontraŭ})
      • The report makes out a strong case for spending more money on hospitals
        (la raporto prezentas konvinkajn argumentojn favore al financado de malsanulejoj)
      • You will each be given the chance to state your case
        (ĉiu el vi havos okazon {pledi|prezenti vian pozicion})
  • CONTAINER (Ujo) (…)
  • OF DISEASE
    1. the fact of sb having a disease or an injury; a person suffering from a disease or an injury
      • a severe case of typhoid (grava {formo|okazo} de tifojdofebro)
      • The most serious cases were treated at the scene of the accident
        (la plej seriozajn okazojn la kuracistoj traktis surloke)
  • PERSON (Paciento, kliento)
    1. a person who needs, or is thought to need, special treatment or attention
      • He’s a hopeless case (lia okazo estas nekuracebla)
  • GRAMMAR (Gramatika) (…)

La anglaj difinoj malpli klare ol la francaj prezentas la okazan signifon (tio, kio okazas), tamen ankaŭ la angla vorto ĝin retenas en la signifoj case¹ kaj case², kiujn eblas traduki per okazookazi:

  • Is it the case that he has lost his job? – Ĉu vere tiel okazis, ke li perdis la laboron?
  • if that’s the case – se tiel okazas (= se tiel estas = se tio veras)
  • as the case may be, as the case may require – laŭokaze (laŭ la cirkonstancoj, laŭ tio, kio okazas)
  • should this be the case – se tio okazos

Ankaŭ en la vortaro de J. Wells [JW] la okaza signifo aperas unue:

case 1 kovrilo, (…)

case 2 (event) okazo; (med, gram, instance) kazo; (lawsuit) proceso (…)

Evidente, la juraj signifoj de la angla case kaj de la franca cas diferencas (kelkajn el la multaj anglaj signifoj france esprimas cause: «plaider une cause», «gagner sa cause» ktp). Aliflanke, la anglalingvanoj preferas aliajn rimedojn por esprimi jurajn signifojn de la franca cas.

Multaj dokumentoj ekzistas en du paralelaj versioj angla kaj franca (en Kanado, ĉe UN ktp). Jen kelkaj ekzemploj pri tio, kiel la angla teksto esprimas la francan juran kliŝon cas prévu par … (kiu evidente inspiris la PV-ekzemplon, hereditan de la PIV-oj):

[…] mais qu’il n’est pas possible, comme dans le cas prévu par la règle expliquée auparavant, de déterminer la province participante […]
[…] but it is not possible, as it is in the situation addressed by the previously explained rule, to determine the participating province […]

Sauf dans le cas prévu à l’alinéa 4 de cet article, toute réserve devra être formulée au moment du dépôt […]
Except as provided in paragraph 4 of this article, any reservations must be made at the time of depositing […]

L’alinéa i) prévoit le cas où le délinquant a reconnu sa responsabilité […]
Subparagraph (i) deals with whether the offender has accepted responsibility […]

Le commentaire prévoit le cas où les États réagissent dans le cadre d’une organisation internationale […]
The commentary considers that States may resort to an international organization for their response […]

La koncerna franca signifo ne maleblas por la angla case, sed oni evidente ĝin evitas en jura teksto – supozeble pro aliaj juraj signifoj de case, kiuj ĝenus en la teksto angla, sed kiuj ne ekzistas (kaj tial ne ĝenas) en la franca.

6.5. Okazaj kazoj

Konsciaj uzantoj de negramatika kazo defendas sian uzon argumentante ke

  1. «Okazo» implicas, ke io okazas. Tio estas malvera en disjunkciaj rezonadoj matematikaj kaj logikaj.
  2. «Okazo» estas konfuza: oni ne scias, ĉu temas pri donita konkreta okazo, aŭ pri hipoteza okazo (t.e. situacio), aŭ pri disjunkcia okazo plurlema.

Mi tuj diru, ke mi ne opinias ke tiuj obĵetoj indikas seriozajn problemojn. «Indiko», «apero» ktp perdas ĉian verbecon en scienca kunteksto. Anstataŭ «apero de litero» oni povus diri senmetafore «ekzemplero de litero». Anstataŭ la metonimiajn «kvadrato»n, «kubo»n oni povas uzi terminojn kun nekonfuzeblaj «potencoj» – sed oni ja preferas tiujn metonimiojn, eĉ en kuntekstoj geometriaj. Kaj mi neniam spertis problemon en pri la rusa случай (kiun paŭsas la esperanta «okazo») en la tekstoj matematikaj.

6.5.1. Okazoj probabloteoriaj

Kuriozan okazon prezentas la uzo de la termino okazo en la probabloteorio, kie ĝi tradicie estas uzata responde al

de: Ereignis,
en: event,
fr: événement,
pl: zdarzenie losowe,
ru: случайное событие.

Tiaj «okazoj» funkcias kadre de hazarda eksperimento – ekz‑e ĵetkuba ludo. Tia eksperimento konsistas el ripetaj provoj, produktantaj provrezultojnsimplajn okazaĵojn; en la ĵetkuba ekzemplo la rezultoj estas anoj de la universo

U = {1, 2, 3, 4, 5, 6}

Nu, okazo estas ajna subaro de U; ekz‑e (p = rezulta poentaro):

  • okazo A: p estas para; t.e. iu el {2, 4, 6};
  • okazo B: p > 3; t.e. iu el {4, 5, 6};
  • okazo C: p = 6; t.e. la elemento de {6}.

Kvankam tiu probabloteoria okazo estas ligita kun okazaĵoj, tamen koncepte ĝi pli proksimas al tiaj klasifikaj-logikaj-filozofiaj okazoj, por kiuj la kazuloj postulas la terminon kazo. Tion ankaŭ subtenas la arteoriaj operacioj kaj rilatoj super la okazoj: AB; AB; CB; ktp.

Tial ne mirindas, ke kolego kazulo diris, argumentante por negramatikaj «kazo»j: «En statistika tabelo oni povas havi tri mil okazojn sed nur tri kazojn». Tamen la firme establita termino matematika estas okazo (kontraste al «simpla okazaĵo»). Tiel estas en «EK-Vortaro de matematikaj terminoj», en la «Matematika vortaro» de M. Bavant ktp. Tio bone harmonias kun la internaciaj terminoj ĉi-supre listigitaj. Kaj tio konvene spegulas la duoblan naturon de la koncepto, kiu estas kaj okaza, kaj logika.

Bedaŭrinde, la logika kromsignifo iam ĝenas, se oni bezonas uzi «okazo»n por nomi logikan branĉon en matematika pruvo. Sed oni ja ĉiam povas elturniĝi. La uzo de angleca «evento» tiun ĝenon forigus; tamen (almenaŭ por mi) tio kreus ankoraŭ pli grandan ĝenon stilan: ja «evento» estas vorto stile kaj logike malkonvena. La esperanta «okazo» estas vorto koncepte plej konvena.

Cetere, iuj kazuloj uzas la vorton kazo ankaŭ en la signifo, proksima al tiu de la probabloteoria simpla okazaĵo:

Ebrio rolas en 60 % el la seksperfortoj; … en 50.1 % el la kazoj de mortigo (do en unu kazo el du); en 39.4 % el la kazoj de ŝtelo; en 35.8 % el la kazoj de krima incendio; en 33.5 % el la kazoj de damaĝo kontraŭ privata proprieto; en 35.8 % el la kazoj de murdo (do en unu kazo el tri); kaj krome en multaj kazoj de vundoj, raboj, insultoj, rompoŝteloj, perfortoj, kaj nature en la grandega kampo de trafikakcidentoj.
Tazio Carlevaro: Alkoholo kaj krimfarado. Scienca Revuo, Vol. 39 (1988) ]

Alivorte, kazo nenion plibonigas: la vorto aperas en ambaŭ signifoj, kiujn la kazuloj pretendas per ĝi distingigi.

Cetere, por reekvilibrigi la prezenton, jen estas simila peco kun medicina statistiko, zamenhofece uzanta okazojn (el Norda Prismo, 1957:05):

Komplete paralizita muskolo reiĝos normala nur en 1,4 % de okazoj. En proksimume 20 % de malsaniĝoj, kiam la muskoloj estis grave, sed ne komplete paralizitaj, ili funkcias fine denove normale. Kaj en pli ol 50 % de la okazoj ili fariĝas denove uzeblaj, kvankam ne en sama maniero kiel antaŭe.

6.5.2. Ĉu negramatika kazo precizigas ion?

Se ni tamen akceptos la indikitajn obĵetojn kiel atentindajn problemojn, ĉu la anstataŭa uzo de kazo solvos ilin kaj precizigos la sciencan lingvaĵon?

Tiuj argumentoj atribuas al la ekstergramatika kazo precizon kian ĝi ne havas.

Antaŭ ĉio, ties signifo ne estas kontentige difinita. La difino de PV estas tro vasta, la difino de la PIV-oj estas tro malvasta por granda parto de la realaj (mis)uzoj. Fakte la kazuloj uzas la vorton paŭzante la kutimon de nacia lingvo, precipe de la angla aŭ de la franca. Sed en tiuj lingvoj la vorto cas(e)

  • ne estas pli preciza ol okazo, kaj
  • povas enteni la semantikan eron «tio, kio okazas» (kion, cetere, malimplice indikas la francaj vortaroj).

Interalie, cas(e) havas ĉiujn tri signifojn, listigitajn obĵete al okazo:

  • «konkreta okazo» aperas en la PIV-difinoj medicina kaj jura (kaj “In some cases people have had to wait …”)
  • «hipoteza okazo» (“The company only dismisses its employees in cases of gross misconduct”)
  • la disjunkcia okazo (Proof: There are two cases to consider: …)

Kp ankaŭ la modelan ekzemplon el PV: «en tiu kazo mi prenas pluvombrelon» – ĉu temas pri abstrakta alternativa rezonado, aŭ pri ĉi-minuta, kuranta situacio?

La PIVa ekzemplo «en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze» evidente temas pri plej bona el la eblaj okazoj – kaj ĝiaj kliŝaj tradukoj angla kaj franca estas “in the best case kaj «dans le meilleur des cas».

Mi koncedas, ke estas signifoj de okazo, kiujn case normale ne havas – ekz‑e la signifo opportunity. Tamen tiu signifo nature sekvas el la signifo situacio, kiu estas por ili komuna: profiti okazon = profiti la situacion. Tio ne estas difekto de okazo, tio estas kaprico de case (kaj la franca vorto tiun signifon ja povas havi: «c’est le cas ou jamais», «c’est le cas de le dire»; vd ankaŭ ĉi-supre la samsencajn ekzemplojn pri la latina casus).

Cetere, strangas tiu maniero apartigi signifojn, kroĉante ilin al signife senrilata termino gramatika (kiun Zamenhofo konscie izolis por eviti homonimion).

6.6. Disaj rompopecoj

Flegante latinaĵojn, en sia longa historia evoluo la okcidentaj lingvoj akumulis multe da pruntitaj vortoj, kies kernan signifon ili ne bezonis, kaj tial pruntis nur kelkajn signifojn periferiajn. Senigite je la trunko, tiuj tigoj, ofte tre malproksimaj, ne plu prezentas konceptan unuecon kaj aspektas kiel kapricaj homonimoj. Ekzemploj estas jam menciita sankcio, kaj la vortoj akuta, solvi. Mi prezentu ilin pli detale, kiel analogion por la angla case (sur kiu estas bazitaj la negramatikaj uzoj de kazo).

6.6.1. Akuta

Tiu vorto estas milda okazo de homonimio, oni ja ankoraŭ klare perceptas ĝian ĉefideon. Jen estas la PIV-a difino de la vorto akuta :

akut²a

  1. ∆ (pp angulo) Malpli granda ol orto …
  2. med Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta …
  3. (pp sono) havanta altajn frekvencojn: akuta voĉo de knabino

Ĉu el tiuj difinoj eblas kompreni, kiun ideon esprimas la kapvorta adjektivo? Kio estas la komunaĵo de angula speco, karaktero de malsano, kaj tembro de voĉo? Kial tiujn malsamajn signifojn oni esprimu per unu sama vorto?

Historie temas pri metaforaj signifoj de la nocio akra, kaj en multaj lingvoj tiujn signifojn oni esprimas per tiuj metaforoj. Ankaŭ en Esperanto ĝin uzas bonaj aŭtoroj:

  • akrangula supraĵo [Auld];
    akra nazo [J. Modest], mentono, barbeto;
    akraj montpintoj [E. Privat] …
  • tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro [KKK];
    akraj internaj krizoj [LOdE] …
  • eksonis virina voĉo akra kaj penetranta [Marta];
    la akra voĉo de la virino [Pro Iŝtar];
    ŝriko tiom terura kaj akra [Usher-domo] …

La metaforaj uzoj de akra prezentas konceptan unuecon, ili estas facile lerneblaj kaj kompreneblaj. La signifoj de akuta estas disaj ŝirpecoj, lernendaj aparte, al kiuj mankas komuna kerno. Tiaj vortoj estas insulto al sistemema menso, ili senbezone malfaciligas la lingvon.

La 3ª signifo de akuta ĉi-supre evidente respondas al la metafora signifo de akra: «Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn». Simile al akra voĉo oni povas paroli pri akra gusto, akra tono, akra kritiko … Ĉu eblas en tiuj okazoj uzi akuta? NPIV tion ne ebligas. Nur kelkaj el la metaforaj signifoj de akra estas elektitaj, kaj eĉ tiuj subsignifoj nur en kelkaj kapricaj kombinoj.

Paradokse, sed ĝuste pro tiu difekto (manko de kerna signifo kaj kaprica kombineblo) la vortaristoj devas listigi ĉiujn kombinojn de tiaj vortoj (dum por la vortoj konceptaj la formadon de tiaj kombinoj oni povas lasi al la inteligento de la uzanto). Tial lernanto (aŭ eĉ pli malbone, la redaktoro) trovas pretajn kombinojn ĝuste en la malesperantecaj kombinoj metastazaj – kaj tio puŝas la lingvon al plua degenero.

6.6.2. Solvi

Pli frapa ekzemplo estas la vorto solvi. Laŭ NPIV:

*solv/i (tr)

  1. ĥemio Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
    solvi salon en akvo [B] (…)
  2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo: solvi enigmon (…)

Estas nenio komuna inter tiuj du signifoj, kaj (ekz‑e) ruse aŭ turke ilin esprimas tute senrilataj vortoj. Ĉi tie la kerna ideo estas tute forgesita.

Fakte la kerna ideo de la latina solvo estas malplekti, disigi. Oni disigas salon en akvo; oni malplektas, malkomponas enigmon (kp la sammetaforan grekan analizi). Sed tiu liganta (!) ideo malaperis, kaj oni ne plu povas, imitante Ovidion, «solvi la geamantojn» (kvankam anglalingve ankoraŭ eblas to dissolve Parliament, to dissolve a marriage etc).

La negramatikaj signifoj de kazo estas simile fragmentigitaj rompopecoj sen klara koncepta unueco. Tiun konglomeraĵon tenas kune nur kaprica ekstera tradicio de iuj okcidentaj lingvoj.

6.6.3. Ekskurso pri la Akademiaj korektoj

Cetere, la okazo pri solvi estas interesa ekzemplo pri la manieroj de la Akademiaj korektoj. Ja la Fundamenta difino de solv⋅ estas malkohera:

solv⋅(i)
résoudre ¦ loosen, dissolve ¦ auflösen ¦ рѣшать, разрѣшать ¦ rozwiązać.
  • fr = ru rilatas al problemo, enigmo, malfacilaĵo;
  • en rilatas al disigo, aŭ specife al disigo en likvo;
  • pl rilatas al problemo aŭ malkompono (sed ne al solvado en likvo)
  • de konfuzas ĉiujn ĉi tiujn signifojn.

Estas nenio komuna inter en kaj fr + ru:

en ∩ (frru) = Ø

Oni do elektis la konfuzan kunaĵon germanan, el kiu tamen oni forĵetis la signifon de la forigita en loosen (komunan al en ∩ de ∩ pl de la originala UV-difino); kaj oni aldonis:

  • fr: résoudre, +dissoudre
  • ru: +растворять в жидкости; решать задачу, загадку

En la okazo pri «kazo» la Akademiaj korektoj elektis la komunaĵon de la tradukoj (la plej malvastan signifon, tiun de Kasus kaj падеж); sed pri «solvi» oni elektis la kunaĵon.

7. Lingvopolitiko

Statuta tasko de la Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto. Kiam ĝi per la Akademiaj korektoj precizigis la UV-tradukojn anglan, francan kaj polan de la vorto kazo, aldonante la markon gramatika, tio estis konforma al ĝia devo. Ĝi ankaŭ devus aldoni la tradukojn cas, case por la vorto okazo en la partoj franca kaj angla (kiel Fall estas aldonita en la parton germanan).

La Akademio ankaŭ devus protesti kontraŭ la apero de la negramatikaj signifoj ĉe kazo en PV. Ĝi tamen ne protestis; eĉ pli malbone, tio okazis sub la prizorgo de la direktoro de la akademia sekcio pri la komuna vortaro Groĵan-Mopeno (Grosjean-Maupin), kiu ankaŭ estis la ĉefredaktoro de PV. (Oni povus obĵeti, ke plena vortaro devas registri la faktan uzon; konsentite, sed en multaj okazoj PV komentas lingvajn erarojn, aŭ simple markas misuzojn per «Ev»itinda; nenio simila aperas ĉe kazo.2, kaj eĉ male, ĉe okazo.2 aperas referenco al tiu misa kazo.2, kio aspektas kiel rekomendo – oni ja normale ne referencas el norma uzo al misuzo.) Resume, PV sankciis uzon similan al la parodia «Karaj papo kaj mamo».

(Alia simila misaĵo estas la PIVa uzo de la vorto morta por tio, kion Zamenhofo kaj la Fundamento esprimas per malviva. La supraĵa simileco inter morta kaj la latinida adjektivo mort[e] en «elle est morte» ktp kondukis al tiu malregula misuzo – ja regule morta respondas ne al mort[e], sed al mortel[le]. Ŝtono estas objekto malviva, sed ĝi neniel rilatas al morto – krom eventuale kiel mortigilo, en kiu okazo ĝi efektive estas mortelle.)

La rekomendon de PV transprenis la tradukvortaroj (menciindas, ke antaŭe Groĵan-Mopeno en siaj vortaroj esperanta-franca kaj franca-esperanta donis al kazo nur la signifon gramatikan). Post tio la lernantoj (kiuj plejparte havis nur tradukvortaron) ne povis ne konkludi, ke case = kazo (resp. cas = kazo). Verdire, tio koliziis kun la klasikaj tekstoj; nu, oni facile pardonis al Zamenhofo kaj Kabe ilian orienteŭropan malkleron.

PIV provis iom ripari la troan misuzon de kazo, redukti ĝin al faka terminaro. Tiu provo plene fiaskis, ĉar

  • ne eblas klare disigi la signifojn de cas(e) kaj okazo, ĉar la semantika kampo de cas(e) plejparte koincidas kun la klasika okazo;
  • en la tradukvortaroj la fakajn markojn «medicino, juro» oni perceptas ne kiel limigilojn, markojn de faklingvo – sed kiel indikilojn pri la celata subsignifo; t.e. ke ekz‑e case temas ne pri skatolo aŭ uskleco, sed pri la signifoj uzataj interalie en juro kaj medicino.

La lasta estas komparebla kun la tradukvortaroj nacilingvaj, kp:

[eo→en] kaz/o case (gram; med; law; instance) [JW]

[de→en] Fall m (Sturz) fall, tumble; (Gram, Med, Jur) case

La koncerna vortaro germana-angla estas 4-oble pli granda ol JW; la germana Fall ankaŭ komunlingve ofte respondas al case (kiel en la neniom faka pluvombrela ekzemplo für den Fall, dass es regnet, habe ich einen Schirm dabei); sed tiujn respondaĵojn la vortaro aludas nur per la samaj fakmarkoj, kiel JW kaj PIV.

Tamen ne ĉiuj cedis al la supraĵa simileco, kaj la zamenhofa tradicio plu vivas ĉe lingve atentaj aŭtoroj. Ekz‑e en la «Matematika vortaro» de M. Bavant (2003) konsekvence aperas okazo:

Tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj [050.2, p. 34].

En PMEG aperas neniom da negramatikaj kazoj, sed jes ja «en tiaj okazoj», «specialaj okazoj», «limokazo», «ekstremaj okazoj» ktp.

En la Akademia dokumento pri vortfarado:

Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).

La kunekzisto de la du tradicioj kaŭzas perpleksiĝon kaj hezitojn ĉe diversaj aŭtoroj. En unu sama artikolo (fare de hungaro) mi vidas:

… tiam devus esti la ebeno de la aksoj y, z paralelaj al la bildebeno. En tiu okazo la projekciaĵo de la angulo y, z estus orta …

Kaj kelkajn alineojn poste:

Pli malfacila demando estas la dua kazo pri la linioj.

Jen verkas franco, kaj sur unu sama paĝo aperas:

G. Scheffers konsideras unue la ĝeneralan okazon kiam oni havas same dΦ = dw . Φ′
sed poste limigas sin per la okazo pli interesa, kiam la multiplikado estas komuta. (…) Same Scheffers starigis nian fundamentan teoremon, laŭ kiu paraanalitika funkcio de paraanalitika funkcio estas paraanalitika, nur en specialaj kazoj.
(Maurice Fréchet: La kanonaj formoj de la 2, 3, 4-dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. «Compositio Mathematica», Vol. 12, p. 95.)

Kp ankaŭ:

  • [tia talento] en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn [Marta]
  • la tiam indikita abonprezo kovris tiam en la plej bona okazo niajn elspezojn
    (Ferenc SZILÁGYI)
  • en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze [PIV, NPIV]
  • eĉ kleraj personoj havas preskaŭ nenian aŭ, en la plej bona kazo, nur mankan kaj tial deformitan bildon [I. Lapenna: «Por pli efika informado»]

La provoj kompromisi, limigante ekstergramatikajn «kazo»jn al la signifoj fakaj fiaskis. La sola praktika maniero ĝin nemiskompreneble limigi kaj ĉesigi la hezitojn estas marki la «kazo»n per unu sola marko: gramatiko – t.e. reveni al la saĝa dispartigo zamenhofa.

Laŭ la prudenta rekomendo de kamarado Ĉe, «Estu realisto, postulu la maleblan!»

8. Konkludo

Miajn obĵetojn kontraŭ la ekstergramatikaj uzoj de kazo motivas ne religia kulto de la Fundamento aŭ Zamenhofo, sed la malracieco de tiaj uzoj. Kontraste, mi senhezite aprobas la enkondukon de hazard²o, vorto kiu utile kaj klare transprenis unu el la eksaj signifoj de la zamenhofa okazo. Nun hazarda renkontiĝo, sukceso prave forpuŝis la adjektivon okaza el tiu signifo; hazardigi (eksperimenton, serĉon) havas tute alian signifon (= to randomize) ol okazigi (eksperimenton, serĉon) ktp.

Same akceptindaj kaj utilaj estas kelkaj aliaj precizigoj, klaraj kaj unusignifaj: akcident²o, event8o, eventual¹a, fakt¹o, fenomen¹o …

Ne tiel estas pri la ekstergramatikaj signifoj de kazo. Ili ne prezentas unu klaran koncepton, kaj iliajn multajn signifojn plejparte kaj pli klare kovras la fundamentaj vortoj okazo kaj afero.

Iuj plendas, ke la rekomendo de kelkaj vortaroj «2. kazo = okazo.2» ne ĉiam taŭgas. Efektive tiel estas, kaj plej ofte tio signifas, ke por esprimi la celatan signifon oni prefere serĉu alian, pli ĝustan esprimmanieron. La kaŭzo estas facile komprenebla:

«Okazo» havas konceptan unuecon, kaj tial estas imuna kontraŭ kapricaj kromsignifoj (alia vorto, riĉa je figuraj signifoj, kaj tamen koncepte unueca, estas aranĝo). Case tian unuecon malhavas, kaj tial se oni trudas iujn el ties signifoj al kazo, mankas kriterio, kiujn el ili oni akceptu en Esperanton: tio estas tute arbitra decido. Por iuj esperantistoj estos akcepteblaj (ekz‑e) «forta kazo», «se tio estas la kazo»; dum la francecan-PIVan «militkazo»n (kiu en la angla case malhavas bazon) la samaj personoj juĝos malakceptebla. Kio ŝajnas akceptebla por unuj, estas malakceptebla por aliaj.

Okazo havas kelkajn signifojn kiujn case normale ne havas. Tamen tiuj signifoj sekvas el la koncepto okazo, kaj estas logika difekto de case ke ĝi ilin ne havas. Ekz‑e se case (kaj la ekstergramatika kazo) povas havi la signifon situacio, tiam la eblo profiti ĝin aŭtomate sekvas el la eblo profiti situacion. Matematike parolante, la zamenhofa okazo estas kohera tegaĵo rilate la metaforigon, dum case kaj la ĝin paŭsanta ekstergramatika kazo ne estas tiaj.

Ĉu ekzistas ŝanco reveni al la zamenhofa uzo? Plu estas bonaj aŭtoroj kiuj zamenhofe uzas tiujn vortojn, kaj supozeble ili opinias tion ebla. Granda plimulto da esperantistoj simple ne estas informita – kvankam neeviteble spertas ĝenon kaj hezitojn pri la uzo: ĉu kazookazo? La zamenhofa uzo konsiderinde simpligas la aferon:

  • Krom se temas pri gramatika termino, preferu «okazo»n.
  • Se «okazo» ne bone konvenas, serĉu alian vorton, ekz‑e juĝafero, esploro, skandalo, ekzemplo, fakto, formo, kriterio, paciento, kliento …; se, do … Kutime tia pli preciza vorto konsiderinde pliklarigas la tekston.

La zamenhofa tradicio ja plu vivas, eĉ se reduktita al la uzado de konscia malplimulto. Ĝin ĉiam komprenis kaj praktikis ne nur orientanoj, kiel Zamenhofo kaj Kabe, sed ankaŭ okcidentanoj, kiel Henri Vallienne en la jaro 1907ª, kaj Marc Bavant en la jaro 2003ª.

Granda plimulto da esperantistoj simple ne konscias pri la problemo, erarigite de la vortaroj kaj nacilingva inercio. Nur parto da kazuloj preferas kazon pro konscia vorta fetiĉismo. Ankoraŭ restas ŝanco, ke konsciigo pri la problemo revenigos nin al la racia uzo zamenhofa.

9. Referencoj

AF
L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento.
AK
Akademiaj korektoj de la Universala Vortaro. En: L.L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto. 10ª eldono. Red. A. Albault. Edistudio, 1991. P. 237–283.
FK
Fundamenta Krestomatio.
GW
G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français.
JW
J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary.
KKK
tr. Zamenhofo: Kronika katara konjunktivito. [FK].
KP
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo.
LR
Zamenhofo: Lingvaj respondoj.
Marta
Eliza Orzeszkowa, tr. Zamenhofo: Marta.
PG
Zamenhofo: Plena gramatiko de Esperanto. [FK]

Komparo de derivada sistemo de lando- kaj etnonomoj en kvin lingvoj kun la dukategoria Zamenhofa sistemo

Ofte homoj ne scias, kial ilia lando estas nomata kiel ĝi estas nomata. Eĉ inter lingvistoj ekzistas disopinio pri la etimologio de multaj landonomoj. Scio de tio povas konfirmi aŭ malkonfirmi teoriojn pri la deveno de la popolo, ekzemple ĉu bulgaroj estis turka tribo aŭ ĉu ili venis el regiono en hodiaŭa Irano ?

Oni ankaŭ konas la fenomenon de popola etimologio. Se oni demandas Danon, de kie venas la nomo de lia popolo, li respondos, ke en la tempo de imperiestro Aŭgusto regis en Upsalo reĝo, kiu havis tri filojn: Dan, kiu ekhavis Danujon, Nori, kiu ekregis Norvegujon kaj Østen, kiu poste regis la Svedojn.

Sed laŭ vero la vorto “dhen” en Danmark havas la signifon plata, dum “marko” estas praĝermana vorto, signifanta limlando, simile al la slava vorto “krajina”.1

Ukraina en la deksesa jarcento alprenis la signifon de duklando ĉirkaŭ Kijivo. Tiu signifo estas transmetita en la 19a jarcento al la tuta lando ‘Ukrainujo’.

Aliaj lingvistoj opinias, ke la vorto ukraina havis la signifon de країна en la ukraina lingvo kaj краé en la bulgara, nome finoteritorio, kaj poste de princlando, kaj ne speciale de la regiono ĉirkaŭ Kijivo. Tiu opinio tamen ne plaĉas al Ukrainaj naciemuloj, verŝajne ĉar tiel la historio de la signifo ne retroiras al la 16a jarcento.

Intertempe inter esperantistoj en Ukrainujo regas la opinio, ke la esperantigo de Ukraina: Ukraino, ne havas kiel signifon la landon, sed la landanon. Tio estas stranga. Se kontroli kelkajn eŭropajn lingvojn pri la signifo de ukraina oni rimarkas jene.

Germane kaj Nederlandlingve Ukraine/Oekraïne signifas la landon, en la angla Ukraine (aŭ the Ukraine) estas la lando, ankaŭ en la franca: Ukraine, kaj en la serba: Ukrajina. En tiuj lingvoj la enloĝanto ricevas sian nomon kiel derivaĵon de la landonomo: Ukrainer/Oekraïner, Ukrainian, Ukrainien, Ukrajinac.

Fakte el ĉiuj tridek eŭropaj kaj proksimaziaj lingvoj kvar havas finiĝon kiu malmulte similas al tiu de Ukrainio, nome Ucrania: la Hispana, Portugala, Armena kaj Greka. La aliaj 26 lingvoj, inter kiuj ĉiuj slavaj lingvoj, havas aŭ Oekraïne aŭ (sonas kiel) Ukraina aŭ Ukrajina aŭ Ukrajna. Estas klare, ke laŭ internacieco la lando devus havi la nomon Ukraino.

Kial tamen esperantistoj ekde la naŭdekaj jaroj de la antaŭa jarcento ekuzis Ukrainio? Ĉu ili nepre volas esti rigardataj kiel popolo de Ukrainoj, tiel ke la landonomo devas esti derivata de tio kiel Ukrainio aŭ Ukrainujo?

Pro tiuj kaj aliaj ekzemploj mi demandas min: Ĉu planlingvo povas konscie elekti manieron de derivado de landonomoj, el – supozeble – politikaj motivoj, kiu diferencas de la internacia maniero de derivado?

Esperanto havas duoblan sistemon de derivado: per uzo de –uj, se oni konsideras la popolnomon kiel fundamentan – mi nomas ĝin la etneca modelo, kaj per –an, se oni konsideras la landonomon kiel fundamentan; tio estas la teritoria modelo. Ĉu aliaj lingvoj ankaŭ havas tian duoblan sistemon? Kaj kiel oni povas rekoni kiuj el la du estas la fundamenta vorto, la popolnomo aŭ la landonomo? Ĉu Holandija estas derivaĵo de Holanđanin aŭ inverse?

Kun kelkaj landoj la afero estas klara: Austrija → Austrijanac, Belgija → Belgijanac, →, Latvija → Latvijanac, Ukrajina → Ukrajinac, sed ItalijaItalijan? Mi supozis, ke ankaŭ tiu derivado estas laŭ la teritoria modelo.

Kion pri multaj landonomoj en la angla lingvo: Albania, Austria, Bosnia, Bulgaria, Estonia ktp ? Tie la popolnomo egalas la landonomon plus –n: Albanian, Austrian, Bosnian, Bulgarian, Estonian. Ĉu aldono de litero aŭtomate signas la teritorian modelon? Aŭ ĉu ekzistas tria modelo, en kiu la gramatika rilato ne estas klara? Eble landonomo kaj popolnomo estas kiel ĝemeloj, samtempe naskitaj, au tute ne ekzistas rilato. Mi decidis akcepti, ke en aliaj lingvoj ol Esperanto oni havas ankaŭ tiun modelon: la ĝemelan.

Nun, se kompari la lingvojn koncerne ilian modelon por nomi iun landon/popolon, ĉu ekzistas internacia simileco? Por esplori tion mi kreis tabelon de ĉiuj eŭropaj lando- kaj popolnomoj en la angla, franca, nederlanda, germana kaj serba lingvoj.
Mi notis, per blua koloro, se la popolnomo estas derivita, laŭ la modelo Islando → Islandano, aŭ per ruĝa koloro, se la landonomo estas derivita, laŭ la modelo Germano → Germanujo. Tio signifas, ke ekzemple Deutscher → Deutschland ricevas la saman koloron kiel Nemac → Nemaĉka. Se mi ne povis decidi, mi markis per verda koloro: la ĝemela modelo kaj uzis la signon ↔ .

Provo dividi 49 eŭropajn etno- kaj landonomojn
en kvin lingvoj en tri klasojn laŭ ilia deriva direkto
Esperanto Deutsch Nederlands English Srpski Français
Albanujo Albaner ↔ Albanien Albanees ↔ Albanië Albania → Albanian Albanac ↔ Albanija Albanais ↔ Albanie
Andoro Andorra → Andorraner Andorra → Andorrees Andorra → Andorran Andora → Andorac Andorre → Andorran
Anglujo England → Engländer Engelsman ↔ Engeland Englishman ↔ England Englez → Engleska Anglais → Angleterre
Aŭstrujo Österreich → Österreicher Oostenrijk → Oostenrijker Austria → Austrian Austrija → Austrijanac Autriche → Autrichien
Belgujo Belgien ↔ Belgier Belg → België Belgium ↔ Belgian Belgija → Belgijanac Belge → Belgique
Belorusujo Weißrusse → Weißrussland Witrus → Wit-Rusland Belarus → Belarusian Belorus → Belorusija Biélorusse → Biélorussie
Bosnio Bosnien ↔ Bosnier Bosnië → Bosniër Bosnia → Bosnian Bosna → Bosanac Bosnie → Bosnien
Britujo Brite → Großbritannien Brit → Groot-Brittannië Briton → Great Britain Britanac ↔ Velika Britanija Britannique → Grande-Bretagne
Bulgarujo Bulgare → Bulgarien Bulgaar → Bulgarije Bulgaria → Bulgarian Bugar → Bugarska Bulgare → Bulgarie
Ĉeĥujo Tscheche → Tschechien Tsjech → Tsjechië Czech → Czechia Čeh → Češka Tchèque → Tchéquie
Danujo Däne → Dänemark Deen → Denemarken
Dane → Denmark Danac ↔ Danska Danois → Danemark
Estonujo Este → Estland Est (Estlander) → Estland Estonia → Estonian Estonac ↔ Estonija Estonie → Estonien
Finnlando Finne → Finland Fin → Finland Finn → Finland Finac ↔ Finska Finlande → Finlandais
Francujo Franzose → Frankreich Fransman ↔ Frankrijk France → Frenchman
Francuz → Francuska France → Français
Germanujo Deutscher ↔ Deutschland Duitser ↔ Duitsland German → Germany Nemac → Nemačka Allemand → Allemagne
Grekujo Grieche → Griechenland Griek → Griekenland Greek → Greece Grk → Grčka Grecque → Grèce
Hispanujo Spanien ↔ Spanier Spanje → Spanjaard Spain → Spaniard Španija ↔ Španac Espagne → Espagnol
Hungarujo Ungar → Ungarn Hongaar → Hongarije Hungary → Hungarian Mađarac ↔ Mađarska Hongrois ↔ Hongrie
Irlando Ire → Irland Ier → Ierland Irishman ↔ Ireland Irac ↔ Irska Irlande → Irlandais
Islando Island → Isländer IJsland → IJslander Iceland → Icelander Island → Islanđanin Islande → Islandais
Italujo Italien → Italiener Italië; → Italiaan Italy → Italian Italija → Italijan Italie → Italien
Jugoslavujo Jugoslawe → Jugoslawien Joegoslavië → Joegoslaviër Yugoslavia → Yugoslavian Jugosloven → Jugoslavija Yougoslave → Yougoslavie
Kimrujo Wales → Waliser Wales → Welsman
Wales → Welshman
Vels → Velžanin Gallois → Pays de Galles
Kipro Zypern → Zyprer Cyprus → Cyprioot Cyprus → Cypriot Cipar → Kiparac Chypre → Chypriote
Kroatujo Kroate → Kroatien Kroaat → Kroatië Croat → Croatia Hrvat → Hrvatska Croate → Croatie
Latvujo Lette → Lettland Let (Letlander) → Letland Latvia → Latvian Latvija → Latvijanac Letton → Lettonie
Liĥtenŝtejno Liechtenstein → Liechtensteiner Liechtenstein → Liechtensteiner Liechtenstein → Liechtensteiner Lihtenštajn → Lihtenštajnac Liechtenstein → Liechtensteinois
Litovujo Litauen ↔ Litauer Litouwen ↔ Litouwer Lithuania → Lithuanian Litva → Litvanac Lituanie → Lituanien
Luksemburgo Luxemburg → Luxemburger Luxemburg → Luxemburger Luxembourg → Luxembourger Luksemburg → Luksemburžanin Luxembourg → Luxembourgeois
Makedonujo Mazedonien ↔ Mazedonier Macedonië → Macedoniër Macedonia → Macedonian Makedonac ↔ Makedonija Macédoine → Macédonien
Malto Malta → Malteser Malta → Maltees Malta → Maltese Malta → Maltežanin Malte → Maltais
Moldavujo Moldawien ↔ Moldauer Moldavië → Moldaviër Moldova/Moldavia → Moldovan Moldovac ↔ Moldavija Moldave → Moldavie
Monako Monaco → Monegasse Monaco → Monegask Monaco → Monacan Monako → Monačan Monaco → Monégasque
Montenegro Montenegro → Montenegrine Montenegro → Montenegrijn Montenegro → Montenegrin Crna Gora → Crnogorac Monténégro → Monténégrin
Nederlando Niederlande → Niederländer Nederland → Nederlander the Netherlands ↔ Dutchman Holandija ↔ Holanđanin Pays-Bas ↔ Néerlandais
Norvegujo Norwegen ↔ Norweger Noor → Noorwegen Norway → Norwegian Norveşka ↔ Norvežanin Norvège → Norvégien
Pollando Pole → Polen Pool → Polen Pole → Poland Poljak ↔ Poljska Polonais ↔ Pologne
Portugalujo Portugal → Portugiese Portugal → Portugees Portugal → Portuguese Portugalac ↔ Portugalija Portugal → Portugais
Rumanujo Rumäne → Rumänien Roemeen → Roemenië Rumania → Rumanian Rumun → Rumunija Roumain → Roumanie
Rusujo Russe → Russland Rus → Rusland Russia → Russian Rus → Rusija Russe → Russie
Sanmarino San Marino → San-Marinese San Marino → San Marinees San Marino → Sammarinese San Marino → Samarin San Marino → Saint-Marinais
Serbujo Serbe → Serbien Servië → Serviër (Serf)
Serb → Serbia Srbin → Srbija Serbe → Serbie
Skotlando Schotte → Schottland Schot → Schotland Scot → Scotland Škot(lanđanin) → Škotska Écosse → Écossais
Slovakujo Slowake → Slowakei Slowaak → Slowakije Slovak → Slovakia Slovak → Slovačka Slovaque → Slovaquie
Slovenujo Slowene → Slowenien Sloveen → Slovenië Slovene → Slovenia Slovenac ↔ Slovenija Slovène → Slovénie
Svedujo Schwede → Schweden Zweed → Zweden Swede → Sweden Šveđanin → Švedska Suède → Suédois
Svislando Schweiz → Schweizer Zwitser → Zwitserland Swiss → Switzerland Švajcarac ↔ Švajcarska Suisse ↔ Suisse
Turkujo Türke → Türkei Turk → Turkije Turk → Turkey Turčin → Turska Turc → Turquie
Ukrainujo Ukraine → Ukrainer Oekraïne → Oekraïner Ukraine → Ukrainian Ukrajina → Ukrajinac Ukraine → Ukrainien
sumo de absolutaj devioj de la respektivaj medianoj
14 9 10½

Oni ne bezonas apliki statistikan analizon por konkludi laŭ vido, ke estas sufiĉe granda akordiĝo inter la lingvoj. Ofte ekzistas decida plimulto por la teritoria modelo aŭ kontraŭe por la etneca modelo. Ekzemple, supre en la tabelo, la linioj pri Serbujo ĝis Slovenujo estas ĉiuj komplete ruĝaj.

Oni povas ankaŭ kontroli kiuj el la traktataj lingvoj pli devias ol la aliaj de la plimulta modelo. La franca devias plej multe, havante 10½ “poentojn de devio” kaj la nederlanda kaj germanaj lingvoj plej fidele sekvas la plimulton. Ĝi havas nur 6½ “poentojn de devio”. 2

Kaj kio pri Esperanto? Ĝi ja sekvas por 38 el la 49 eŭropaj landoj la etnecan modelon. Verdire Esperanto estas en sia lando- kaj popolnomado la plej devia lingvo el ĉiuj. Ĝi ricevas 14 “poentojn de devio”.

Mi estas favoranto de la uzado de la sufikso –ujo por landonomoj, sed ĉi-tiu rezulto konvinkis min, ke eble Zamenhof mem iom kulpas pri la rezisto kontraŭ tiu sistemo. Ne pro tio, ke la sufikso –ujo ne taŭgas, sed pro tio, ke li faris politikon per ĝi, proponante, ke la landoj en Eŭropo ĝenerale sekvu la etnecan modelon. Li skribis en Lingva Respondo n-ro 47:

En la novaj landoj (ekzemple Ameriko), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per <<uj>>), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per <<an>>) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel <<fremduloj>>; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu au alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso <<uj>>.

Tial Zamenhof ekuzis la popolnomojn Aŭstro, Hispano, Italo, Litovo, Portugalo, Sviso kaj la nomojn de ankoraŭ naŭ aliaj eŭropaj popoloj. Kaj poste iuj esperantistoj – ankaŭ pro politikaj motivoj? – komencis uzi Bosno, Ukraino. Ili verŝajne volas substreki sian identecon kiel popolanoj kaj kreas novan vorton, kiu ne sekvas la internacie plimultan modelon. Same jam okazis kun Egipto, Koreo, kiuj vortoj nuntempe indikas la popolanojn, dum internacie la vortoj Egipt, Korea signifas la landon.

Aliaj kiuj pensas pli lingvike, malfavoras la landonomojn Aŭstrujo kaj Italujo, ĉar la internaciaj nomoj por tiuj landoj pli similas al Aŭstrio, Italio. La solvo laŭ ili estis teni la vortojn Aŭstro kaj Italo, sed apliki –io kiel alternativon al –ujo. Se Zamenhof ne estus ekuzinta la vorton Aŭstro kaj atentus la etimologion de “Aŭstr”, kio signifas orienta lando (istočni kraj), almenaŭ pri tiu landonomo neniam estus disopinio. Sed la Akademio ankoraŭ havas la eblecon difini la landonomon kiel radikon Aŭstrio! Tiam ni ne parolos plu pri Aŭstroj, sed pri Aŭstrianoj. Por Italio estas malfrue: la popolnomo Italo jam estas oficialigita de la Akademio.

Mi timas, ke – pro nescio de la akademianoj – ankaŭ Bosno kaj Ukraino iam estos oficialigitaj kiel popolnomoj. Se la Akademio respektas la principon, ke gravas simileco al la internacia uzado, kaj akceptas la plej internacian modelon por derivado, ĝi jam nun rekomendos la radikajn landonomojn Bosnio kaj Ukraino, tiel ke la enloĝantoj estas Bosnianoj kaj Ukrainanoj.

La ideo ke la vorto Ukrainoj pli taŭgas por signifi la popolon ol Ukrainanoj, estas al mi stranga. Same mi rezistas la politikismon krei popolon de Bosnoj, dum la lando, kie ili loĝas estas funde dividita en tri etnoj. Tamen komparu kun Svisujo 3. Se esperantistoj emas ŝanĝi la landonomon por esprimi sin politike, tio estas respektinda nur se tiu deziro estas dividita de plimulto de la etno.

Gvidlinio por atingi interkonsenton pri landonomoj estas la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Ĝia dua parto tekstas tiel:

ĉe diversaj (fremdaj, JD) vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

Sed kiu estu la fundamenta vorto: la landonomo aŭ la gentonomo? Estus bona ideo konsideri jenan rekomendon, interesa plilarĝigo de la unua parto de la 15a regulo:

La deriva modelo kiun la plimulto de la lingvoj aplikas por nomi landon kaj ties enloĝantojn, estas uzata en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo.

Tiam oni povas demandi sin, ĉu ankaŭ la formoj Hispanujo, Litovujo, Makedonujo, Norvegujo kaj Portugalujo estas la lingvike plej ĝustaj.4

Mi esperas ke per tiuj miaj konsideroj eblas senpolitikigi la debaton pri landonomoj, ĉar lingvike la duobla sistemo de landonomoj estas tute taŭga. Mi konas neniun lingvon en la mondo kun tiel simpla kaj konsekvenca sistemo kiel Esperanto.

Jes ja oni devas lerni pri dek kvar landonomoj en Afriko, finiĝantaj je –io, ke ili estas radikaj: de Alĝerio ĝis Zambio, pri kvin en Suda Ameriko: de Bolivio ĝis Sankta Lucio, pri tri en Oceanio: de Aŭstralio ĝis Mikronezio. Gravas scii aliflanke, ke tridek du eŭropaj landonomoj, dek sep aziaj kaj tri afrikaj landonomoj estas derivitaj de siaj popolnomoj. Tial oni lernu diri Albanujo, Bulgarujo, Francujo, Grekujo, Hungarujo, Kroatujo ktp.

Johan Derks


[1]
Esperanto prenis la vorton markizo, kiu estas nobelo reganta “krajina”.

[2]
La “poentoj de devio” estis kalkulitaj laŭ jena maniero. Speco de mediano pri la kvin nomoj de lando estis kalkulita per adicio de jenaj poentoj: 1 por derivo laŭ teritoria modelo kaj -1 por derivo laŭ etneca modelo. Se la sumo estis -1, 0 aŭ 1, la mediano estis fiksita al 0, se inter 2 kaj 5 al ½, se inter -2 kaj -5 al -½. Nun la nomo por ĉiu lando en ĉiu lingvo ricevis nombran valoron de ½ (teritoria modelo), 0 (ĝemela modelo) aŭ -½ (etneca modelo).
Fine la sumo de la absolutaj diferencoj inter tiuj nombraj valoroj por unu el la kvin lingvoj kaj la medianoj rezultigas la “poentojn de devio” por tiu lingvo.

[3]
Same politikema estas la konvinko ke Svisujo ne estas taŭga vorto, ĉar en tiu lando estas denaske parolataj kvar malsamaj lingvoj. La internacie plej ofta modelo por derivi la nomojn de lando kaj popolo ja estas etneca. Ne gravas ĉi-rilate, ke etimologie la vorto Svis devenas de la loknomo
Schwyz.
Pli gravas – tio estas mia elirpunkto – la internacie plej kutima gramatiko (modelo de derivado) ol la etimologio, kiu havas neniun substraton en la menso de la homoj.

[4]
Ĉu Katalunoj favoros tion, ĉar tiel ili ne plu estos – el eksterlando – erare indikitaj kiel Hispanoj, sed kiel Ŝpananoj (se la lando eknomiĝos Ŝpano). Ĉu Albanoj en Skoplje pli bone akceptos esti nomataj Makedonianoj ol Makedonoj?