Lingva Kritiko » Terminologio

Fandi kaj gisi
La abstrakta kaj la plursenca

La senco de «fandi» ĉe Zamenhofo

La verbo «gisi»

Gisfero

Specimeno pri «giso» el la jaro 1911ª

Komento pri la komento de Jan Werner

Konkludo

La abstrakta kaj la plursenca

Tre plaĉas al mi la vorto skribilo. Ĝi estas tre abstrakta, kaj en praktika komunikado povas anstataŭi dekon da pli precizaj vortoj (krajono, plumo, kreto, grifelo, peniko ktp), kiuj jes estas iam bezonataj, sed nur malofte. Tiaj abstraktaj vortoj faciligas la lernadon, kaj ebligas malfremdigi alicivilizajn realaĵojn (por eŭropano ne tuj evidentas ke peniko povas funkcii kiel normala skribilo en la tradicia kaligrafio ĉina).

Estas do tre natura ke la esperantistoj, komencante per Zamenhofo mem, ĉiam ŝatis tiajn abstraktajn vortojn. Tamen oni ne ĉiam konsciis, ke estas diferenco inter koncepte pura supernocio kaj vorto plursenca.

Por rusa lernanto estas iom ĝena, ke la vorto bona konfuzas la malsamajn konceptojn благой, хороший (bona vetero, bona novaĵo, bona fakulo) kaj добрый (bonkora). La dua estas subnocio de la unua — tamen ja aparta nocio, samnivela kiel bela, justa, honesta, kompetenta, sana ktp.

Tio estas falsa ŝparo, kaj ĝi havas sian koston. Tutegale oni bezonas vorton por добрый — kaj sekve oni kreas nelogikan kaj aparte lernendan idiomaĵon bonkora1. Paginte la prezon de la dua vorto, ni tamen nur duone solvis la problemon: ni jes povas neprigi la sencon bonkora, sed bona plu restas dusenca. Ni plu havas tiun malkoheron, ke

bona avo probable estas bonkora; sed

bona patrino probable celas la alian sencon,

bona knabo probable celas knabon bonkondutan

ktp.

Ankaŭ la antonimoj estas malsamaj: la malo de bonkora estas malica, la malbona vicpatrino ne taŭgas por esprimi la ideon malica vicpatrino. Do, bona estas same malbona kiel olda, kiu konfuzas la ideojn malnova kaj maljuna. «La bono» ne signifas «bonkoreco»n (kaj simetrie esceptaj estas la francaj «bonté» kaj «le bien»).

Tamen tiu mallogikaĵo estas pravigebla per la granda internacieco de la konfuzo; kaj malgraŭ la estetika malplezuro pri la mallogikeco, tiu konfuzo ne kreas grandajn malfacilaĵojn por la rusoj. Dum la esperantistoj de alilingva deveno probable ĝin simple ne rimarkas.

La senco de «fandi» ĉe Zamenhofo

Post la ĵusa enkonduka ekskurso ni transiru al la ĉeftemo de nia studo: la vorto fandi. La Universala vortaro ĝin jene difinas:

fand`

(fr) fondre

(en) melt, cast

(de) giessen, schmelzen

(ru) топить, растоплять

(pl) roztapiać

La tradukoj germana kaj angla malimplice atribuas al ĉi tiu verbo po du malsamajn signifojn:

likvigi; kaj

gisi, muldi per fandado.

La traduko franca estas unu, sed per verbo konfuzanta tiujn du signifojn. La tradukoj rusaj kaj pola donas nur la sencon likvigi, sen malpleja aludo al formodona gisado.

Do, Zamenhofo intencis ŝpari radikon laŭ la konfuza modelo franca: tion pruvas la germana traduko gießen. Kvankam li ankoraŭ iom hezitis, kion pruvas la okulfrapa malesto de la gisa senco en la tradukoj rusa kaj pola.

Tamen praktike uzata lingvo ne povas funkcii sen rimedo por solvi tian konfuzon; do, ankaŭ la franca posedas terminojn couler, jeter dans le moule por la gisa senco (eble Zamenhofo tion ne sciis).

Malgraŭ ĉi tiuj malestoj kaj hezito, oni trovas tiasencajn uzojn en lia verkaro. Ekz-e

ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi [Eliro, 32:8]

Por kompreni la strangan dusencecon de la verboj franca kaj esperanta necesas reveni al Latino. La etimo fundo, fundere signifas verŝi — kaj pli ĝenerale fluigi:

lacrimas fundere — verŝi larmojn

aes fundere — fluigi (likvige fandi) kupron

glandes fundere — verŝi (gisi) kuglojn

La metonimio verŝi por la formodona signifo estas tre internacia — ĝin uzas la lingvoj germana, ĉiuj slavaj, latinidaj (interalie la franca couler) … Formon donas ne likvigo (ĝi la formojn neniigas), sed verŝado en la muldilon.  Tamen ĝuste ĉi tiun verŝan sencon la verbo fandi malhavas («fandi larmojn» normale ne eblas), ĝia ĉefsenco estas likvigo. La plursenceco de la verbo latina estas maloportuna — sed almenaŭ ĝia logiko estas komprenebla.

Eĉ kun tiu klarigo la ambiguo estas ĝena, ĉar la du signifoj de la verbo prezentas kontraŭojn:

fandi statuon = malkrei, likvigi statuon;

fandi statuon = krei, gisi statuon

Ekz-e la fandita bovido ĉi-supre — kaj la detrua fandado jene:

unu posttagmezon tondro (t.e. fulmo — S.P) fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso

[H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, ĉap. 58ª].

Por akiri favoron de siaj dioj la romanoj fandis iliajn orajn statuojn.

Por pagi tributon al la vandaloj la romanoj fandis orajn statuojn de siaj dioj.

Kaj jen konfuzo inter likvigo kaj glaciigo:

De la spiro de Dio venas frosto,

Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo [Ijob, 37:10]

Fojfoje Zamenhofon tiu ambiguo ĝenis kaj li provis ĝin eviti uzante elfandi por la mulda senco:

cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno [Eliro, 38:27].

La intenco de tiu derivaĵo estis simila al tiu de eltondi, eltondaĵo; tamen la analogio estas falsa, ĉar ne la likvigo estas la formodona ago, sed enmuldiligo.  Kaj la natura signifo por elfandi, konforma al la interna logiko de Esperanto, estas ekstrakti per fandado (elfandi feron el erco, plumbon el alojo ktp —  elfandi estas la logika kontraŭo de kunfandi); tia signifo estas fakte atestita en la lingvo, ekz-e

ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi (la Eklezio — S.P.) estu ĵetita en fornon, por ke la pura oro estu elfandita2.

Ĉi tiu estas tria signifo de la zamenhofa fandi kaj de la franca fondre (ruse por ĝi ekzistas apartaj verboj выплавить, вытопить, la germana havas ausschmelzen kaj verhütten):

vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis [Jer 6:29]

плавильщик плавил напрасно, ибо злые не отделились

in vain hath a refiner refined, the wicked have not been drawn away

Atentindas ke la vorto fandisto en la zamenhofa uzo indikas du malsamajn metiojn (ruse плавильщик kaj литейщик).

La verbo «gisi»

Male ol pri la dusenca «bona», la trisenca konfuzo en «fandi» estas neinternacia. Tial sufiĉe frue oni ekuzis apartan vorton gisi (laŭ la germana gießen) por la senco

Fari objekton el fandebla materialo (metalo, vakso, vitro ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon, kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo:

gisi statuon, kanonon, sonorilon; gisita krado ktp

La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne komprenis, kaj difinis la verbon gisi maltrafe:

gis·i [Teĥniko]. Fandfari, elfandi feron, verŝante (!) ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn.

Per si mem la verbo fandfari ne estas klara; ĝi eble povus esprimi ion per konvencio, sed fakte ĝi ne estas uzata, kaj sekve nenion klarigas en la difino. La posta teksto difinas la trian sencon de fandi (la ekstraktan), tute malakorde kun la germana etimo kaj la intenco de ĉi tiu prunto.

En tiu misdifino interesa estas la vorto elfandi. Evidente, la PV-aŭtoro ne scipovis la germanan, kaj serĉis klarigon; probable la klarigo estis «fandfari, elfandi» — en kiu la vorto elfandi celis la zamenhofan sencon de mulda elfandi; sed ĝin la PV-aŭtoro miskomprenis laŭ la lingva logiko en la senco ekstrakta, kaj kompletigis la difinon tiusence.

Rezultas absurdo: por apartigi la sencon schmelzen (aŭ pli speciale, verhütten) disde la senco gießen, PV rekomendas esprimi la unuan per adaptita sonformo de la dua…

Krome, interesa estas la vorto verŝante aplikita al ŝuteblaj substancoj solidaj.  Probable ankaŭ tiu misuzo estas senkonscia tributo al la prasignifo germana. Ankaŭ poste, en la difino de gisado, la ekzemploj ŝajnas rilati al la specoj de muldiloj, do ne al Verhüttung sed al Gießen: «seksabla, verdsabla gisado; tera gisado».

La ĝustan sencon de gisi prezentas la vortaro esperanta-franca de Varingjeno3 kaj multaj aliaj tradukvortaroj:

gis/i fondre (dans un moule), jeter en fonte

gis¦i vt лить, отливать (металл)4

gis/i cast, found (iron)5

ktp. Tiu ĝustasenca gisi, gisado troveblas en diversaj tekstoj — en Vikipedio, en revuoj, en romanoj:

la ordeno (krucista) aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj

[H. Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando. LOdE. N-ro 134 (2005:12)]

La precizigon, ke temas pri metalo (ruse) aŭ eĉ pli speciale fero (angle) oni interepretu ne tro limige, sed kiel ekzemplon indikantan la celatan sencon de verbo nacilingve pli ĝenerala: ruse por la kontrasta senco eblus verŝi akvon; angle, ĵeti rigardon ktp.  En la reala uzo de la esperanta gisi (samkiel en la uzo de ĝia germana etimo) oni trovas ankaŭ objektojn gisitajn el bronzo, vitro, plasto, ĉokolado ktp.

Gisfero

Alia metalurgia termino mankas en la klasika Esperanto: nomo por feraj alojoj entenantaj pli da karbono ol ŝtalo (do, pli ol 2%). La rusa lingvo uzas prunton el lingvoj tjurkaj: чугун, terminon same simplan (unuradikan) kiel la komplementa termino ŝtalo. Pliparto da lingvoj okcidentaj uzas iom nelogikan kunmetaĵon, forme egalan al gisfero:

de: Guss/eisen

el: χυτο/σίδηρος

en: cast iron

es: hierro fundido, hierro colado

tr: dökme demir

Gisferon efektive oni plej ofte gisas, samkiel la ŝtalon oni ofte forĝas.  La nelogikeco konsistas en tio ke ankaŭ ŝtalon oni povas gisi6, kaj ke iuj gisferoj estas forĝeblaj.  Nu, ne pli malbone ol pri Ruslando: ne ĉiuj ruslandanoj estas rusoj, kaj ne ĉiuj rusoj loĝas en Ruslando.

Tamen la franca lingvo nomas tion fonte (substantivo responda al fondre); la Varingjena vortaro paŭsas tion per

gisaĵo (…); fonte (carbure de fer)

Ankaŭ tio povas funkcii per konvencio, samkiel funkcias la egale nelogika glaciaĵo.  Sed gisfero estas malpli mallogika (samkiel la angla ice-cream estas malpli malbona ol glaciaĵo), ĝi estas pli fidinde komprenebla kaj praktike samlonga.  Krome, fakulo povas bezoni ne nur gisferon (paŭsantan la germanan Gusseisen), sed ankaŭ gisŝtalon (respondan al Gussstahl)7; gisaĵo ne kapablas distingi ilin.

Tamen la fakulojn, kiuj esploris la aferon en la jaro 1911ª sub la aŭspicio de ISAE, ilia terminscienca metodo kondukis al rekomendo ankoraŭ pli fuŝa ol la franca misaĵo. La sekva sekcio entenas iom glatigitan pecon de ilia raporto8 laŭ la Terminologia kurso de J. Werner9.

Specimeno pri «giso» el la jaro 1911ª

I. Kunigo de la elementoj de la problemo

a) Difino

Bone muldebla alojo de fero kaj karbono (super 2%), akirita per refando de krudfero, gisaj rompitaĵoj kaj ŝtalrubo en fandforno.

b) Nacilingvaj tradukoj

II. Serĉado de la eblaj solvoj

a) Internacia simpla vorto

ne ekzistas.

b) Kunmetita vorto komprenebla sen speciala interkonsento aŭ internacia

La difino donas aŭ «fandita fero» aŭ laŭ la ĥemia formulo «ferkarbido».

c) Simpla vorto ne tute internacia

Oni povas memorigi la germanan vorton: «Guss» aŭ «giessen», la italan «ghisa», kaj eĉ la francan «gueuse» (kiu devenas de giessen) alprenante ĉu giso ĉu gizo.

d) Kunmetita vorto komprenebla per speciala interkonsento

La angla vorto donus «fandfero», kiu similas al unu el la germanaj vortoj.

III. Diskutado

La serĉata vorto devas eniĝi en multajn kunmetitajn vortojn — speciale en tiujn, kiuj montras ion faritan el tiu metalo; plie ĝi eniras en tekstojn, en kiuj la vortoj «fandi» kaj «fero» estas ofte ripetataj. Sekve estas preferinde, ke elektota vorto ne estu kunmetita. Giso estas pli simila al la naciaj prononcmanieroj ol gizo.

IV. Elektata solvo

Giso.

Komento pri la komento de Jan Werner

Ĉi-sube la komentoj de J. Werner (JW) aperas en kursivaj alineoj.

JW: Aŭtoroj de la Konsilaro decidis, ke gis’ estas substantivo kaj ne verbo. La decido envenis ankaŭ la Plenan ilustritan vortaron (PIV).

Atentindas ke ili elektis etimologie verban radikon por substantiva signifo. Kial ili ne prenis malpli malkonvenan guso (laŭ la germana Guss kaj la portugala gusa)? Supozeble ĉar la germandevena verbo gisi jam funkciis en la lingvo, kaj ili preferis ĝin misuzi (ne komprenante ke gießen, das Gießen temas pri la alia signifo de fondre, fonte) ol krei taŭgan terminon.

Kvankam la raporto estas eldonita en Dresdeno, mi havas la impreson ke ĝin verkis franco, pensanta per la vortoj fondre, fonte, kaj trudanta ilian plursignifecon al la germana etimo de gis-.  Simetrie okazis pri facila (el la france pli preciza facile), al kiu oni iam atribuas kromsignifojn de la germana leicht aŭ de la rusa лёгкий.

JW: Mi vidas la decidon ĝusta, ĉar ni ne bezonas la verbon gisi ekvivalentan al la germana «gießen». Ni ja havas verŝi kaj ankaŭ muldi (PIV: ..oni … muldas objektojn el giso).

En Esperanto maleblas diri «verŝi statuon»; kaj «muldi ŝlosilon» estas alia afero ol «gisi ŝlosilon».

La vorto muldi estas interesa.  Unuflanke, ĝi estas bona abstrakta supernocio, kiajn mi laŭdis komence de la studo: temas pri formado per meĥanika kontakto kun modelo, kaj la gisado estas speciala okazo, kiam oni formas per fandado kaj verŝado en formujon.  Tamen muldado kovras ankaŭ aliajn specojn de moligo kaj solidigo: eblas muldi per stampado, per sekigo ktp.  PIV konas bakmuldilojn por pano, sablomuldilojn por la infanaj ludoj; oni povas muldi fromaĝon aŭ feltajn ĉapelojn; PIV hezitas inter muldokartono kaj papermaĉaĵo.

Aliflanke, muldi estas same aĉa, kiel fandi, ĉar ĝi konfuzas la signifojn fari formujon kaj apliki formujon.  «Gisi statuon» estas klara; «muldi statuon» estas ambigua.  Kuracisto muldas la makzelon de paciento per gipsosimila pasto, kaj lia teĥnikisto muldas dentoprotezon el metalo aŭ plasto.  Estas du malsamaj «muldas», kiujn en la pli precizema lingvo rusa oni esprimas malsame.

JW: Estas bezone, ke planlingvo estu malpli polisemia ol la lingvoj naciaj.

Estas mirinda ke ĉeĥlingvano ne rimarkas la ĝenan polisemion de fandi = tavit + slévat, de fandisto kiu estas tavič aŭ slevač. Ĝuste per fandi Esperanto estas pli polisemia ol la rusa, ĉeĥa aŭ germana.

JW: PIV eĉ ne mencias la verbon gisi, kvankam ni povus ĝin iel difini.

PIV2 ĝin difinis (egaligante al fandi). Laŭ la Fundamento ni havis

fandi gießen, schmelzen

Kaj vortaro ĉeĥa-esperanta difinas:

gisi tavit, slévat

(la samaj du sencoj en la inversa ordo). Du vortoj por du sencoj kaj ambaŭ dusencaj.

JW: Kelkaj fakuloj nuntempe agas laŭ modelo de la germana lingvo kaj aplikas gisi kaj gisfero kontraŭ la plurjardeka uzanco kaj kontraŭ la nepreterlasinda kodifa influo de PV kaj PIV, malstabiligante la terminaron, sen iu grava motivo.

La motivo estas tre grava, kaj mi jam sufiĉe pri tio parolis.

La plurjardeka uzanco ŝajnas unueca nur se oni PV-PIVe ignoras la realon.

Malgravaj estas la obĵetoj kontraŭ gisfero, kiu jes estas iom kritikinda (sed malpli ol multaj nelogikaĵoj similaj al bonkora), — tamen havas por si sian grandan internaciecon10.

PV kaj PIV pretendas esti plenaj priskribaj vortaroj de Esperanto. Fakte ili prisilentas tiun realan uzon kiu estas pli racia ol la de ili trudata leksika maskobalo. Kaj ĉar tiuj vortaroj ĝuas iom pli grandan aŭtoritatan ol ili meritas, tiu trudita qui pro quo efektive estigis konfuzon pri la etimologie klara radiko gis-.

Menciindas, ke Varingjeno, ĉefredankinte PIV-on, ne ŝanĝis sian racian difinon de gisi en la post-PIV-a korektita eldono de sia vortaro franca-esperanta (1976). Eble preteratento — sed ankaŭ eblas, ke la PIV-an misdifinon trudis fakredaktisto, pri kies decido Varingjeno persone malkonsentis. Samkiel malkonsentas aliaj fakuloj pri metalurgio11, la esperanta Vikipedio ktp.

Konkludo

La racia solvo estas tre simpla kaj reale praktikata:

fandi = de schmelzen; ru топить, плавить

elfandi =  de verhütten, ausschmelzen; ru вытопить, выплавить

kunfandi =  de zusammenschmelzen; ru сплавить

fandisto = de Schmelzer; ru плавильщик

gisi (el metalo, vakso, vitro, plasto…) = de gießen; ru лить, отлить

gisaĵo = io ajn gisita (el metalo, vakso, vitro, plasto…)

gisisto = de Gießer; ru литейщик

gisfero = de Gusseisen; ru чугун

krudfero = de Roheisen; ru передельный чугун

Tiu sistemo mankas en la PIV-oj — sed tio estas difekto de la PIV-oj, kies pretendo esti plenaj priskribaj vortaroj estas ĉi-okaze malvera.  Tia sistemo ekzistas en la literaturo kaj en tradukvortaroj (ekz-e en la vortaroj de Bokarev).

En tiu sistemo la plej tikla punkto estas la arkaikigo de la tradukoj cast, giessen, kiujn UV donas por fandi.  Tamen tia arkaikigo ne estus senprecedenca; kaj ĝi eĉ havas apogon en UV mem, ĉar la tradukoj rusa kaj pola la arkaikigendajn signifojn neniam entenis.  Eĉ pli ol tio, en la angla parto de la «Akademiaj korektoj de la Universala vortaro» (1914) la radiko fand perdis la tradukon cast (= gisi), koherigante ĝin kun la tradukoj rusaj kaj pola:

fand¦

melt, smelt (vb.)

La Akademio tamen ne finis sian laboron, ĉar en la germana parto la malkohera traduko «giessen» restas netuŝita.

1.  La vorto bonkora estas bazita sur la atavisma ideo ke la koro estas la sidejo de la animo, la ideo komuna al la mediteranea kultura rondo. Ĝi estas evidente malvera; kaj en alia kultura rondo oni povas havi alian ideon; ekz-e dum la eŭropanoj sin mortigas ponardante sian koron, la japanoj liberigas la animon tranĉante sian ventron (cetere, ankaŭ la angloj kaj francoj havas similan ideon pri la intestoj: a man with plenty of guts; il a pour cet enfant des entrailles de père). Do, en alia kultura rondo oni eble preferus esprimi la bonkorecon per grando de la ventro (la dikaj homoj havas la reputacion esti bon[kor]aj). En tia alia kultura rondo bonkora estus ne pli trafa por la koncerna signifo, ol bonhepata por la eŭropa.

2.  M. Von Galli: Nova pensado. «Espero katolika», 1965, n-ro 3.

3.  G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français. Paris: SAT, 1976.

4.  Бокарев Е.А. Эсперанто-русский словарь. М. 1982.

5.  J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary. 1969, 1989.

6.  Nur fine de la 19ª jc la homaro trovis metodojn por fidinde gisi ŝtalon. En la napoleonaj militoj la pafilegoj ankoraŭ estis bronzaj; en la unua mondmilito la artilerio iĝis ŝtala.

7.  E.-D. Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig, 1983.

8.  Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj. Raporto starigita de la scienca kaj teknika komisiono de la Internacia Scienca Asocio Esperantista. (Direktoro: S-ro Rollet de L’Isle.) Kötzschenbroda-Dresden 1911.

9.  Jan Werner: Terminologia kurso. Sdružený ZK ROH Roudnice n.L., 1986. P. 70—71.

10.  Eĉ la lingvo turka forlasis la senriproĉan tjurkan etimon de la rusa чугун (kiun retenis multaj aliaj lingvoj tjurkaj, de la ĉuvaŝa ĝis la uzbeka) favore al la malpli bona eŭropaĵo, strukture egala al gisfero.

11.  Barna Buza: La Zamenhofa spirito de la fakvortkreado. SAEST 1982. P. 86.

Landanoj, gentoj kaj kategorioj
En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Du kategorioj

Kiel ĉiuj bone scias, la landnomoj en nia lingvo apartenas al du malsamaj vortfaraj kategorioj. Unuj nomoj estas landobazaj, ekzemple Kanado; aliaj estas gentobazaj, ekzemple Francujo (aŭ Francio). Tial oni parolas pri landanoj en du diversaj manieroj: En Kanado loĝas kanadanoj (kunmeto kun AN-sufikso), dum en Francujo (aŭ Francio) loĝas francoj. Tio estas sufiĉe detale klarigita en la Listo de Rekomendaj Landnomoj.

Ĉu neregule?

La dukategorieco de la landnomoj estas ofte kritikata. Multaj vidas en tio strangan neregulecon. Sed fakte tia dukategorieco estas normalaĵo en nia lingvo. Tute simile ni trovas du kategoriojn de il-vortoj: broso kaj aŭto k.a. apud kombilo kaj aviadilo k.a. Ankaŭ ist-vortoj estas tiaj: apud advokatoj, kirurgoj kaj aktoroj ni havas juĝistojn, kuracistojn kaj muzikistojn. Plue ni havas idioto apud stultulo, judo apud kristano, restoracio apud manĝejo, soifo apud trinkemo, koto apud malpuraĵo, atomo apud sablero, rektoro apud lernejestro, sekretario apud kasisto apud prezidanto (tri kategorioj!), korekti apud ĝustigi, vazo apud florujo k.t.p.

Evidente tute ne ekzistas ia ajn regulo en nia lingvo, ke vortoj kun analoga signifo devas havi analogan vortfaran strukturon. Sur ĉiu ajn vortokampo rajtas kunekzisti vortoj kun radiko, kiu jam baze havas tian signifon, kaj vortoj kiuj estas formitaj el alisignifa radiko plus sufikso. Tiaj estas niaj landnomoj – kaj ankaŭ centoj kaj miloj da aliaj vortoj de aliaj signifokampoj. La supozita regulo, kiun malobeus la landnomoj, simple nenie ajn en nia lingvo ekzistas. Se iu do opinias, ke niaj dukategoriaj landnomoj prezentas neregulaĵon, tiam tiu devas opinii, ke la tuta lingvo estas unu granda neregula fuŝo. Kial tiam entute diskuti aparte pri landnomoj? Se oni volus tiun supozatan malregulaĵon korekti, oni devus la tutan lingvon rekonstrui de la unua vorto ĝis la lasta.

Persone mi forte dubas, ke entute eblas ellabori lingvon, en kiu ĉiu vortokampo estas unukategoria (krom se oni tute rezignas pri vortkunmetado). La kialo estas, ke la diversaj signifokategorioj ne estas klare distingeblaj unuj de la aliaj. En mia ĉi-antaŭa listo aperas homvortoj en pluraj kategorioj: istaj, anaj, ulaj kaj estraj. Jam istoj kaj estroj estas parte koincidaj. Ankaŭ vortoj anaj kaj istaj ofte estas ne tute klare distingeblaj (i.a. tial ni havas la sinonimojn budhano kaj budhisto).

Tiu, kiu imagas, ke eblas elfari ekzemple ĉiujn il-vortojn per IL-sufikso, bone pripensu, kiuj nocioj do vere apartenas al la kategorio “iloj”. La menciita aviadilo jam estas ne tute tipa il-vorto. Ĉu vere konvenus fari ĉiujn veturilajn vortojn per IL-sufikso: boato, ŝipo, helikoptero, vagonaro (nun kun AR-sufikso!) k.a.? Ĉu vere estus oportune havi bazan verbon helikopteri, el kiu necesus formi helikopterilo? Kio pri vortoj kiel fingro kaj okulo? Ĉu ili ne estas almenaŭ iel ilaj? Kio pri cerboj? Ĉu ili ne estas iaspecaj komput-il-oj? Ĉu do estu fingrilo, okulilo kaj cerbilo? Ĉu sekvos ankaŭ krurilo, nazilo kaj vizaĝilo? Kie estos la limo?

Tiu, kiu serioze opinias, ke la lingvo prefere estu regata de regulo pri unukategorieco, unue provu praktike elfari vortaron sufiĉe vastan laŭ tiaj principoj. Laŭ mi tio apenaŭ eblas. Kaj se iel tamen eblas elknedi tian vortaron, tiam eble montriĝos, ke tia unukategorieca lingvo praktike estos multe pli malbona ol nia nuna plurkategorieca Esperanto. Ĉiuokaze tia unukategorieca lingvo estus tute alia lingvo ol tiu, en kiu mi nun skribas.

La Azia modelo

Sed eble unukategorieco estus tamen bonvena kaj oportuna ĝuste sur la landnoma kampo. Multaj montras al la modeloj de pluraj lingvoj en Azio, en kiuj ĉiuj landnomoj (aŭ almenaŭ la vasta plimulto el ili) estas landobazaj. Tiel statas en la lingvoj ĉina, japana kaj korea. En ili oni uzas bazajn landnomojn, kaj aldonas ion similan al nia AN-sufikso (fakte simple la vorton “homo”) por krei nomojn de landanoj. Simple kaj klare. Ĉu ne idealo alstrebinda?

Eble. Efektive oni povas tiel agi jam nun surbaze de la Listo de Rekomendataj Landnomoj. Oni povas tute ignori la kategoriecon de la tieaj landnomoj, uzante ĉiam AN por krei landanovorton: usonanoj, meksikanoj, francujanoj, pollandanoj, marokanoj, madagaskaranoj, somalujanoj k.t.p. Tiaj formoj estas tute regulaj, eĉ Fundamentaj – la ekzemplo Rusujanoj aperas en la Fundamenta Ekzercaro [1] – kaj tute bone uzeblaj. La praktika uzo de landnomoj do jam nun povas esti unukategoria sen ia ajn reformo de la lingvo – tiel longe, ke oni vere parolas nur pri landanoj.

La afero tamen komplikiĝas, kiam oni konsideras ankaŭ la lingvonomojn, kiujn apenaŭ eblas ignori, kiam oni parolas pri tiu ĉi temo. Eĉ se oni elektas simple kaj rekte paroli ekzemple pri Rusio kaj rusianoj, tamen ne estas tute konvene diri rusia lingvo anstataŭ la nuna rusa lingvo. En Rusio ja ekzistas multaj aliaj lingvoj. Kredeble oni tamen restos ĉe la kutima formo la rusa lingvo bazita sur la gentovorto rusoj. Tio tamen kontrastas kun Indonezio kaj indonezianoj kaj la indonezia lingvo. Aŭ ĉi iu volas arbitre enkonduki gentovorton indonezoj eknomante la lingvon la indoneza? Por tute forigi la dukategoriecon, oni bezonus sufiĉe profunde ŝanĝi la lingvokutimojn, kaj tio ŝajnas al mi nerealisma. Ĉiuokaze oni ne povas atendi de la Akademio de Esperanto elpaŝojn kun radikalaj proponoj, kiuj tute ne sekvas la ĝisnunajn forte establitajn kutimojn pri landnomoj. Akademiaj rekomendoj devas esti firme ankritaj en la ordinara Esperanto de hodiaŭ.

Unu problemo, kiun devas alfronti ĉiu, kiu deziras refari la Esperantan sistemon de landnomoj kaj landanonomoj cele al plia simpleco kaj reguleco, estas, ke naivaj ideoj pri “unu lando – unu popolo – unu lingvo” ne kongruas kun la realo de nia kompleksa mondo. Multaj popoloj ne havas apartan lingvon. Multaj popoloj ne havas landon. Iuj popoloj havas pli ol unu landon. Multaj lingvoj estas transnaciaj kaj translandaj. Aliaj lingvoj estas parolataj en nur parto de lando. K.t.p.

Aparte problemas tiuj lingvoj, kiuj estas nomataj laŭ popolo sen responda lando. Ekzemple la hebrea lingvo ne povas esti renomita la hebreuja/hebreia lingvo, ĉar ia lando Hebreujo/Hebreio tute ne ekzistas. Ja ekzistas la lando Israelo, sed ne taŭgas renomi la hebrean la israela lingvo, ĉar tia simple ne estas ĝia nomo.

Simile la persan lingvon ne eblus renomi la persuja/persia lingvo, ĉar nuntempe tiu lando nomiĝas Irano.

Iel do devas tamen resti nomoj kiel la hebrea kaj la persa, kaj malantaŭ tiuj nomoj rekoneblas la gentonomoj hebreoj kaj persoj, kaj jen do tamen ni havas gentovortojn. Apenaŭ eblas eviti, ke la lingvo havu kaj landonomojn kaj gentonomojn. Kaj se ni tamen havos gentonomojn kiel rusoj kaj ĉinoj, kial ne vortekonomie formi la respondajn landnomojn el tiuj gentovortoj per sufikso: Rusujo, Ĉinujo (aŭ Rusio, Ĉinio per alia sinonima sufikso neoficiala)? Kaj tiel la dukategoria sistemo tamen montriĝas konvena.

Paroli iel nebule pri pli bona unukategoria sistemo, estas facile. Elfari ion tian ĝis la lasta detalo, alfrontante ĉiujn komplikaĵojn de la reala mondo, estas malpli facile.

Ĉu komence estis nur unu kategorio?

En mia kontribuo al la libreto Rusoj loĝas en Rusujo [2] – publikigita ankaŭ en Lingva Kritiko – mi skribis jene:

En la komenca tempo la landonomoj en Esperanto apartenis al nur unu sola klaso: oni formis ĉiujn landonomojn en la sama maniero, per la sufikso -ujo, kiun oni aldonis al vorto por la koncernaj landanoj: svedoj loĝis en Svedujo, japanoj en Japanujo, holandoj en Holandujo, braziloj en Brazilujo kaj eĉ amerikoj loĝis en Amerikujo.

Tiun informon mi ricevis de André Albault, kiu skribis jene en Studado pri landnomoj – Unua parto (1983 – 1986) [3]:

Zamenhof en 1887 elektis unukategorian landnoman sistemon vere malsaman, forme kaj principe, de la efektiva uzado en la diversaj lingvoj: efektive ne nur li formis per -ujo absolute ĉiujn landnomojn, sed ankaŭ al absolute ĉiuj radikoj li trudis la signifon de popolnomoj: Ekz-e, Amerikoj en Amerikujo; Holandoj en Holandujo!

Simile skribis Jan Werner en Sistemo de landnomoj en Esperanto [4]:

Nemultaj el ni scias, ke L. Zamenhof en la unua periodo de la movado por landnomoj praktikis sole la sufikson -uj, eĉ en la kazoj nenaturaj, ekz. Amerikujo, Brazilujo, Palestinujo. Tiu etapo daŭris ĝis la jaro 1895, kiam li mem konstatis, danke al siaj spertoj en korespondado, ke tiu sistemo estas neinternacia, artefarita. En Lingvaj Respondoj (1911) li sin esprimis: “Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» ktp., mi konfesas nun, ke tio estis erara.”

Kiam mi preparis tiun ĉi artikolon, mi pensis, ke mi eble pli zorge kontrolu tion. La formojn Brazilujo kaj Ĉilujo mi ja iafoje vidis – almenaŭ en la Lingva Respondo de Zamenhof [5] – sed la plej ekstreman el tiuj formoj, Amerikujo, mi fakte neniam ie mem legis ĉe Zamenhof aŭ ĉe iu alia en nia frua literaturo. Mi do trakontrolis la tutan kolekton de la revuo La Esperantisto de la jaroj 1889 – 1895 [6], serĉante efektivajn ekzemplojn de tia frua unukategoria uzo (nek Albault, nek Werner – nek mi mem en Rusoj loĝas en Rusujo – donis iajn ajn konkretajn fontindikojn de efektivaj aperoj de Amerikujo).

Se la asertoj de Albault kaj Werner pravas, tiam mi devus en La Esperantisto trovi abundon da konkretaj ekzemploj. Sed fakte mi trovis tie eĉ ne unu okazon de Amerikujo. Anstataŭe mi trovis jam plene establitan dukategorian sistemon de landnomoj! Ekzemple en la jaro 1890 oni povas legi pri Suda Afriko, ne Afrikujo.

En la jaro 1891 menciiĝas Koĥinĥinanoj kaj Tonkinanoj, evidente el la landoj Koĥinĥino kaj Tonkino (tiutempaj francaj kolonioj en la nuna Vjetnamujo).

Nu, Suda Afriko, Koĥinĥino kaj Tonkino eble ne kalkuliĝis kiel landoj, ĉar ili estis kolonioj. Sed poste aperis ankaŭ U.S. Ameriko – evidente mallongigo de Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko (ne Amerikujo), i.a. en la jaro 1892. Poste en la sama jaro 1892 aperas eĉ la sola nomo Ameriko kun la senco de nia nuna Usono kune kun la landnomoj Kanado kaj Meksiko:

Bonegan rilaton inter la kapitalo kaj la laboro Ameriko dankas al modela, prudenta kaj forta organizacio de ligo de laboristoj, kiu, portante la nomon “Knights of Labor” (“kavaliroj de laboro”), tenas sin kiel eble plej malproksime kaj plej singarde de ĉiaj aferoj politikaj kaj religiaj [...] La organizacio, pri kiu ni parolas, okupas la tutan nordan Amerikon de oceano ĝis oceano, de Kanado ĝis Meksiko.

Tie klare Ameriko kaj norda Ameriko celas la landon Usono, ne la kontinenton Ameriko.

Mi trovis ankaŭ Aŭstralio, Holandano (do ano de la lando Holando); Siamo (= la nuna Tajlando), Kamboĝo, Paragvajo, Ugando, Novo-Zelandanoj (do anoj de la lando Novo-Zelando); Georgio (la usona ŝtato); Oranĝo (iama regno en suda Afriko); Monako (rimarkinda ekzemplo de landobaza nomo en Eŭropo – Monako jam tiam delonge estis sendependa ŝtato); Nepalo, Tibeto, Birmo, Koreo (ĉiuj kiel nomoj de landoj, ne de landanoj aŭ gentoj); plurfoje aperis Finlando (kun unu N, sed estas malcerte, ĉu ĝi tiam estis landobaza aŭ eble gentobaza kun LAND anstataŭ UJ).

Aperis kompreneble ankaŭ multegaj landnomoj kun UJ-sufikso: Rusujo, Svedujo, Anglujo, Bulgarujo, Francujo, Hispanujo, Bohemujo, Bavarujo, Badenujo, Bosnujo kaj eĉ Westfalujo (kun W!); kaj ankaŭ formoj kiel Alĝerujo, Tunisujo, Holandujo, Kanadujo, Meksikujo, Tasmanujo kaj Nova Zelandujo, kiuj nuntempe ne plu uziĝas. Oni trovas en 1895 ankaŭ Koreujo apud Ĥinujo kaj Japanujo.

Sed nenie mi trovis la formon Amerikujo.

Ĉiuokaze en La Esperantisto de tiuj fruaj jaroj, kiuj konsistigas la unuajn jarojn de efektiva uzado de Esperanto, regis plena dukategorieco ĉe la landnomoj. Oni ja hezitis ĉe pluraj landnomoj pri la ĝusta kategorielekto (Holando konkurencis kun Holandujo, Koreo kun Koreujo k.t.p.), sed neniel oni povas paroli pri unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj havis UJ-sufikson, kaj en kiu ĉiuj tiaj radikoj nomis landanojn.

Nu, ne ĉiuj el tiuj tekstoj estas Zamenhofaj, sed ni scias, ke Zamenhof redaktadis tiun revuon, kaj ke lia lingvouzo estis senkonkurence la plej grava modelo por la tiutempaj Esperantistoj.

Mi traserĉis ankaŭ ĉiujn tiutempajn Zamenhofaĵojn en la Originala Verkaro [7] kaj en la koncernaj volumoj de Zamenhofaĵoj eldonitaj de ludovikito [8]. Sed ĉio statas tie tute same kiel en La Esperantisto. Jen grava ekzemplo en privata korespondaĵo de Zamenhof al Majnov la 15an de Majo 1889:

En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

Mi devas konkludi, ke se iam komence Zamenhof celis unukategorian sistemon de landnomoj, kaj se li iam uzis, aŭ intencis uzi, Amerikujo kiel nomon de lando, tiam tio estis afero de ekstreme mallonga tempo tuj post la apero de la Unua Libro [9]. Sed tiu supozata frua uzado lasis apenaŭ iajn ajn spurojn. Estas tial multe pli kredeble, ke Zamenhof neniam intencis, nek praktikis, ion tian. Sekve la nuna dukategoria sistemo vere estas la origina Zamenhofa sistemo de landnomoj en Esperanto. Estas diferencoj nur en detaloj, ne en principoj.

Ĉu eblus uzi nur gentobazajn landnomojn?

Surprize ofte mi renkontis en diskutoj pri landnomoj la ideon, ke prefere ni transiru al unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj estu gentobazaj, ĉiuj kun UJ-sufikso –  aŭ eble ĉiuj kun I-sufikso, aŭ eventuale ĉiuj kun fina radiko LAND, depende de la gusto de la proponanto.

Tio estas tre drasta ideo, kiu enkondukus ion tute novan en nian lingvon. Unukategoria uzo kun nur landobazitaj nomoj estas jam nun facile praktikebla sen vere reformi ion ajn en la ordinara lingvo, sed unukategoria uzo kun nur gentobazaj nomoj signifus drastan rekonstruadon de nia lingvo.

Plej ofte, kiam mi renkontis tiajn ideojn, temis vere pri tio, ke la proponanto tute ne konsciis, ke la vasta plimulto el la efektive uzataj landnomoj en Esperanto estas landobazaj. Tio, ke la plimulto el la landoj en Eŭropo havas gentobazajn nomojn, povas krei la iluzion, ke gentobazaj nomoj estas normalaj, dum landobazaj estas esceptoj, kiujn oni povus simple korekti. Se oni rigardas la tutan mondon, oni vidas, ke statas rekte kontraŭe. Tiu, kiu ial deziras ekuzi UJ ĉe ĉiuj nomoj (aŭ I ĉe ĉiuj nomoj), do kreas al si vere grandan kaj malfacilan taskon de reformado.

Krome, kaj kredeble eĉ pli grave, tia sistemo – ĝuste kiel rimarkigis Albault – estus unika por nia lingvo. Oni ĉiam estu singarda pri diraĵoj, kiuj enhavas vortojn kiel “ĉiuj” kaj “neniuj”, sed mi tamen kuraĝas aserti, ke tia landnoma sistemo ekzistas en neniu homa lingvo. Kial do provi trudi ion tian al Esperanto? Tio faciligus nenion ajn por iu ajn.

Ĉu ruso = rusujano?

La tria el la kvar bazaj principoj en Rekomendoj pri landnomoj [10] (menciitaj en mia unua artikolo) tekstas jene:

La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.

Tiu rekomendo konsternis multajn, ĉar ĝi ŝajnas diri, ke estas – aŭ estu – nenia signifodiferenco inter ekzemple ruso kaj rusujano. Tion rekte kontraŭas ekzemplo en la Fundamenta Ekzercaro [1]:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.

Tiu ekzemplo eksplicite instruas, ke ja estas diferenco, eĉ grava, inter ruso kaj Rusujano (aŭ rusujano, se oni preferas minusklan skribon). Do, aŭ la tria Akademia principo estas kontraŭ-Fundamenta, aŭ ĝi signifas ion alian ol oni eble unualege supozas.

La teksto fakte ne rekte komparas ruso kun rusujano, sed pli ĝuste anglo kun nederlandano. Anglo do rilatas al sia lando, Anglujo, principe same kiel nederlandano rilatas al sia lando, Nederlando. La Akademio rekomendas rigardi tiujn rilatojn kiel principe egalajn.

Ĉu tio faras diferencon? Laŭ mi jes. Mi volas ĉi tie prezenti mian interpreton. Mi ree atentigas, ke tiu ĉi, kaj ĉiuj aliaj artikoloj en tiu ĉi artikolserio, estas miaj propraj komentoj de la Akademiaj decidoj.

Kiajn signifojn havas niaj gentaj kaj popolaj vortoj?

Vortoj ofte havas pli ol unu signifon, aŭ pli ol unu signifonuancon. Iuj Esperantistoj ne aprezas, ke tio validas ankaŭ por la Internacia Lingvo, sed tiel ja estas. Lingva fakto. Ankaŭ popolvortoj kiel ruso kaj anglo estas tiaj. Oni ĝenerale nomas ilin “gentovortoj” aŭ “gentonomoj”, sed kio do estas gento? Tio ne estas facila demando. Temas pri sufiĉe nebula kaj varisenca ideo. Jen difino el PIV 2005 [11]:

Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.

Tio sufiĉe bone trafas la kernan ideon. La praktiko tamen estas tre diverseca, kaj se oni provas klare diferencigi la vorton gento disde ĝiaj parencoj nacio, etno kaj popolo, kaj precipe se oni provas konkrete apliki tiujn vortojn al efektivaj homgrupoj en diversaj mondpartoj kaj en diversaj epokoj, tiam oni renkontas multajn problemojn kaj malklaraĵojn. Kiuj homoj estas germanoj? Kiuj estas araboj? Kiuj estas hindoj? Kiuj estas ĉinoj? Kiuj estas hebreoj? Tiaj demandoj ne estas facilaj, kaj la konkretaj uzoj tre varias. La ĉefa kialo estas, ke tiaj homgrupoj estas inter si tre malsimilaj, kaj la diversaj “difinoj” de tiuj gentoj (aŭ etnoj aŭ nacioj aŭ popoloj) uzas inter si draste malsamajn kaj variajn kriteriojn.

Por povi iel elturniĝi el tiu problemaro necesas unuavice konsciiĝi, ke la opinioj estas diversaj, kaj ke ne ekzistas definitivaj respondoj. Ne ekzistas unu sola ĝusta difino de ekzemple ĉino. Ne ekzistas unu sola prava maniero kompreni ekzemple la vorton arabo. Germano havas malsamajn signifojn por malsamaj homoj, kaj en malsamaj kuntekstoj. Bona vortaro ne provu eltrovi kaj fiksi unu solan por ĉiuj ĉiam validan difinon de tiaj vortoj. Ĝi povas nur prezenti kelkajn difinojn, ne tro rigore vortumitajn.

Por nia nuna celo gravas precipe, ke la efektiva uzo de tiaj vortoj etendiĝas de la eble plej tipa, plej fakeca, etna, difino, kiu estas pli-malpli la difino en PIV 2005, ĝis pure landana signifo.

En praktika ordinara uzado, en ĉiutaga nefakeca parolado kaj skribado, tiaj vortoj kiel ĉino, anglo, germano, hindo k.t.p. oftege simple signifas ĉinujano, anglujano, germanujano, hindujano k.t.p. Tre ofte oni simple ne celas diri ion ajn pri etneco, sed nur interesiĝas pri landaneco, kaj tiam ofte oni uzas tiajn baze gentajn vortojn kun pure landana senco.

Jen frapa ekzemplo el la plej frua periodo de nia lingvo: En longa listo de abonantoj publikigita en La Esperantisto en 1892 [12] aperas la titolo Rusoj. Kelkaj abonantoj sub tiu titolo havas tamen klare ne-rusajn nomojn. Aparte rimarkindas la abonanto “de Wahl, E.” en “St. Peterburgo”. Temas pri la konata Edgar de Wahl (aŭ Edgar von Wahl), kiu estis balta-germana, ne rusa, sed ja rusujano. Tamen oni metis lin kun la rusoj. La kialo estas, ke tiukuntekste oni atentis nur la landanecon, uzante la vorton rusoj kun la signifo “rusujanoj”. Efektive ni trovas en la sama listo ankaŭ la eĉ pli konatan “Zamenhof, L.” kalkulitan kiel ruso. La sama listo estis daŭrigita en la postaj numeroj kun Germanoj, Svedoj, Francoj k.t.p. Ĉiufoje oni atentis nur la adreson, ne la (ofte nekonatan) gentan apartenon.

Tiaspeca simpleca uzo estas ofta tra nia tuta historio, kaj parole kaj skribe. Jen ekzemplo tre freŝdata, el revuo Esperanto en 2009 [13]:

Por partopreni ĝin [la 8-an Internacian Himalajan Renkontiĝon] venis 23 esperantistoj el 5 landoj: 12 japanoj, 5 koreoj, 3 danoj, 2 germanoj kaj 1 baratano. Dum la tuta programo akompanis ilin 9 nepalanoj.

Mi estas sufiĉe certa, ke tie la vortoj japanoj, danoj, germanoj k.t.p. estas elektitaj surbaze de la loĝloko (eble civitaneco) de la koncernaj esperantistoj. Mi forte dubas, ke oni esploris la efektivan gentan apartenon de tiuj 23 esperantistoj. La apudmeto de kelkaj “gento”-vortoj kaj du AN-kunmetoj (baratano kaj nepalanoj) firmigas tiun interpreton.

Jen ekzemplo el La Ondo de Esperanto de 2006 [14]:

Germanoj jubileis en Brunsviko

Tio estas titolo de artikolo pri la 83a Germana Esperanto-Kongreso, kie jubileis membroj de la Germana Esperanto-Asocio, en kiu kompreneble povas membri ĉiu ajn sendepende de lia aŭ ŝia genta aparteno. La vorto Germanoj tie uziĝis en tute ĝenerala, ĉiutageca, negenta, pure landana signifo. Tute normala kaj ofta afero. Tute ne temas pri eraro.

Ni revenu al la Fundamenta Ekzercaro, el kiu mi antaŭe citis ekzemplon, kiu uzas la vortojn rusoj kaj rusujanoj kun klare diferencaj signifoj respektive genta kaj landana. La sama vorto rusoj uziĝas ankaŭ en alia ekzemplo en la Ekzercaro:

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

Tiu ekzemplo estas senkunteksta, kaj ne eblas vere pruvi, kian sencon Zamenhof tie volis doni al la vortoj rusoj kaj germanoj. Sed se oni provas tiufraze interpreti la du vortojn en rigore genta senco, la frazo fariĝas iom stranga. Laŭ mi oni pli-malpli devas kompreni la rusoj kiel “ĉiuj rusoj”, kaj la germanoj kiel “ĉiuj germanoj”. Temas pri ĝeneralaj eldiroj pri tiuj popoloj. Sed tute ne estas vero, ke ĉiuj rusoj en genta senco loĝas en Rusujo. Kaj tute ne pravas, ke ĉiuj gentaj germanoj loĝas en Germanujo (efektive ne malmultaj el ili loĝas en Rusujo). Vere senprobleman sencon la frazo havas nur se oni komprenas ĝin en tia ĉiutageca, nefakeca, neetna senco, kiun havas la citita titolo el la Ondo de Esperanto. La vorto rusoj signifas – laŭ mi – simple “rusujanoj” en tiu dua Fundamenta ekzemplo. Laŭ mi la Fundamenta Ekzercaro donas al ni ekzemplojn de ambaŭ flankoj de la vasta gamo de signifoj, kiujn povas havi vortoj kiel rusoj kaj germanoj: En kunteksto, kie gravas la genteco, oni uzas tiajn vortojn en rigore genta senco, sed en kuntekstoj, en kiuj genteco tute ne rolas, aŭ malgravas, oni ofte uzas ilin kiel simplajn landanovortojn.

Jen plia ekzemplo el parolado Zamenhofa en 1908 [15]:

Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Kiu volas aserti, ke Zamenhof tie parolis nur pri gentaj germanoj? Mi vetas, ke li simple celis ĉiujn homojn en Germanujo. Kaj mi vetas, ke ĉiuj, kiuj iam legis tiun tekston, komprenis ĝin ĝuste tiel.

Oni rimarku, ke iuj “gentaj” vortoj fakte tute ne estas gentaj. Vortoj kiel belgoj kaj svisoj vere signifas nur respektive “belgujanoj” kaj “svislandanoj”. Tiuj vortoj estas “tegmentaj” esprimoj por la diversaj gentoj en tiuj landoj. En Belgujo loĝas kaj nederlandlingvanoj kaj franclingvanoj. La unua gento nomiĝas flandroj, kaj la dua nomiĝas valonoj. En Svislando estas ankoraŭ pli da gentoj. Svisoj ili estas nur en la senco “svislandanoj”. Iom simile statas pri la vorto skandinavoj, kiu estas kuna nomo por ĉiuj popoloj en Skandinavujo, kaj la vorto baltoj, kiu estas komuna por la estonoj, latvoj kaj litovoj de Baltujo.

Fine menciindas, ke nomoj de gentoj povas ŝanĝi sian signifon. La gento britoj origine estis kelta popolo en antikva Britujo. Nuntempe tiu vorto indikas ajnan britujanon. Plej multaj nunaj britoj ne estas de kelta deveno, sed pli ofte de ĝermana deveno. Alia ekzemplo estas la vorto egiptoj. La nunaj egiptoj estas arablingvanoj (kaj islamanoj), dum la pratempaj egiptoj parolis la egiptan lingvon (nur malproksime parencan al la araba) kaj havis aliajn religiojn. El la tiutempa egipta lingvo devenas la nuna kopta lingvo uzata de la koptoj, kristana malplimulto en Egiptujo. La du vortoj egiptoj kaj koptoj estas historie la sama vorto, kion oni facile rekonas pro la preskaŭ samaj konsonantoj (“g-p-t” kaj “k-p-t”). La efektivaj sencoj de la du vortoj estas do difinitaj de kompleksaj landandaj, gentanaj kaj religiaj faktoroj, kiuj draste variis de unu epoko al alia.

Ankaŭ AN-vortoj estas plursencaj

Ĉio, kion mi skribis ĉi-antaŭe pri gentaj vortoj kiel rusoj kaj francoj, fakte validas tute same ankaŭ pri AN-kunmetoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj. La kerna signifo de tiaj vortoj estas “ano de la koncerna lando”, sed en la praktiko oni ne malofte uzas ilin kun genta senco. Tio okazas, kiam por la koncerna gento mankas baza vorto.

La ĉefa popolo de ekzemple Nederlando estas tute same genta kiel ekzemple la germanoj aŭ la francoj. La popolo de Islando formas propran genton tute samgrade kaj samsence kiel ekzemple la koreoj en Koreujo. La gento nederlandanoj kaj la gento germanoj havas ĉiu sian propran lingvon, sian kulturon, siajn tradiciojn, siajn ideojn pri komuna deveno, k.t.p. Sed por unu el ili ekzistas baza gentovorto, germanoj, dum por la alia gento mankas tia vorto, kaj oni devas elturniĝi per la vorto nederlandanoj, ankaŭ kiam oni vere celas la genton.

Multaj homoj rigardas sin kiel anojn de gento, kies plej multaj anoj tamen loĝas en alia lando. Germanoj (en genta senco) troviĝas en multaj diversaj landoj (Rusujo, Italujo, Usono, Kanado…). Ili ne estas germanujanoj, sed ili sentas sin kiel germanoj (ofte uzante la germanan lingvon kiel sian ĉefan aŭ hejman lingvon). Simile ekzistas homoj, kiuj rigardas sin kiel nederlandanojn (pro sia lingvo, kulturo aŭ eble simple pro sia deveno), kvankam ili ne loĝas en Nederlando, kaj eble eĉ ne havas nederlandan civitanecon. Ne ekzistas unu sola por ĉiuj okazoj valida difino, kiu decidas, ĉu homo estas nederlandano. Tion oni prijuĝas en diversaj manieroj, kaj ĉiuj tiuj manieroj estas respektindaj kaj validaj. Iafoje temas pri genteco, alifoje temas pri civitaneco, alifoje eble pri nura loĝloko (sen civitaneco). Ofte miksiĝas ĉiuj tiuj ideoj en ne tute klare difinebla maniero.

Rezultas, ke fakte pravis la Akademio, kiam ĝi rekomendis “konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj”. Kaj vortoj kiel rusoj kaj italoj, kaj vortoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj, povas uziĝi jen gente, jen landane, jen iel mikse aŭ meze. Iliaj rilatoj al la respektivaj landnomoj estas do la samaj – t.e. same variaj kaj flekseblaj.

La esenca ideo

La ĉefa motivo de la Akademia konsilo pri landnomoj kaj landano-nomoj estas deziro eviti, ke oni interpretu la kategorielekton de landnomo kiel pritakson de la “genta pureco”, “rasa unueco” aŭ simile, de la koncernaj popoloj. Efektive oni iafoje renkontas tiajn misideojn. Ekzemple multaj koreaj Esperantistoj pensis, ke tio, ke iuj nomas ilin koreanoj (anoj de la lando Koreo) estas bazita sur iaspeca penso, ke tiu popolo ne konsistigas “veran genton”. La koreaj Esperantistoj preferegis, ke oni nomu ilin koreoj en Koreujo, ĉar la korea popolo estas laŭ ili tre unueca jam de la plej praa tempo. Iliaj argumentoj estas maltrafaj, sed ilia prefero (koreoj en Koreujo), estas tute en ordo. Tute bone eblas nomi ilin tiel, kaj efektive plej multaj tion faras, kaj tial la Akademio nun rekomendas la landnomon Koreujo/Koreio. Sed tio esence estas arbitra elekto. Se plej multaj dirus koreanoj en la lando Koreo, tiam la Akademio rekomendus tion. En ajna okazo rolus nenia ajn pritakso de la genta unueco de la korea popolo. Oni povas kompari kun la lando Islando, por kiu ĉiuj uzas landobazan nomon (la popolo kaj gento estas islandanoj), kvankam la islanda gento estas same unueca kaj klare genta kiel la korea popolo. La kategorielekto simple havas nenian rilaton al tiaj konsideroj.

Sed tamen

Tio, kion mi skribis ĉi-antaŭe, povas eble doni la impreson, ke ĉiam ajn senprobleme eblas uzi vortojn kiel franco, ruso, ĉino k.t.p. ĉu kun genta senco, ĉu kun landana senco, kaj same pri vortoj kiel islandano kaj birmano. Sed (bedaŭrinde) ne estas tiel simple. La mondo estas kompleksa, kaj ne ĉiuj landoj estas tute similaj. En iuj landoj oni ne multe zorgas pri gentaj aferoj, dum en aliaj landoj genteco estas tre grava afero, kiun oni ne povas facilanime ignori.

Dum oni povas ekzemple la vortojn franco kaj italo uzi tre libere, ĉu gente, ĉu landane, sen multa diferenco, oni ne same facile povas uzi la vorton ruso, aŭ la vorton finno, aŭ la vorton serbo, ĉar en la landoj Rusujo, Finnlando kaj Serbujo (kaj ties najbaraj landoj), genta aparteno estas multe pli tikla afero. Ĝenerale en Rusujo oni tre atentas pri genteco (aŭ nacieco), kaj rusujanoj, kiuj gente ne estas rusoj, ofte ege malŝatas, se oni nomas ilin rusoj. Tial ĝuste en la okazo de Rusujo, kaj ankaŭ en iuj aliaj okazoj, oni estu tre singarda pri landana uzo de gentaj vortoj. Ĉio tre dependas de la kunteksto, de la celgrupo kaj de multaj aliaj faktoroj. Tiaj ĉi demandoj ne povas esti decidataj de pure gramatikaj kaj vortfaraj principoj. Neeviteble enmiksiĝas eksterlingvaj faktoroj.

Tial oni atentu la vorton principe en la Akademia rekomendo: “La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj.” Tia estas la baza kaj ĝenerala principo, sed principoj ofte devas en konkreta aplikado cedi al aliaj konsideroj.

Fine

Post la apero de mia unua artikolo ĉi tie pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi vidis la jenan komenton:

Mi ŝatus koni kion la Akademio komprenas sub la nomo “lando”, “gento”, “popolo”.

Espereble tiu ĉi kvara artikolo montris, ke la Akademio pri tiuj tiklaj demandoj intence esprimis preskaŭ nenion ajn. Ĉiuj el tiuj vortoj havas malprecizajn kaj variajn signifojn, kaj ekzistas pri tiaj aferoj multaj diversaj vidpunktoj. La Akademio certe ne provu decidi, kiuj el ili estas pli ĝustaj ol la aliaj. Bonŝance la landnomoj rekomendataj de la Akademio estas tute bone uzeblaj por ĉiu Esperantisto, sendepende de lia aŭ ŝia kompreno de tiaj vortoj. Oni povas paroli pri popoloj, landanoj, gentoj, nacioj, etnoj, k.t.p. surbaze de tiuj landnomoj, per la bazaj gentaj vortoj, kaj per AN-kunmetoj, en tiu maniero, kiun oni mem trovas plej konvena. Iafoje, kiam necesas granda precizeco, oni eble bezonas ilin kompletigi per vortoj kiel “etna”, “genta”, “civitano”, “loĝanto” k.t.p., kaj tion oni ja faru, se oni tion trovas necesa.

Referencoj

1. Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1963.

2. Rusoj loĝas en Rusujo, landonomoj en Esperanto. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007.

3. Paĝo 27 en Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

4. Sistemo de landnomoj en Esperanto, Interrete ĉe http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Landnomoj.htm

5. Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, 1995].

6. La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto 1889-1895. Georg Olms. Hildesheim. 1988.

7. Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1929

8. Unua etapo de Esperanto. 1878-1895. PVZ. Originalaro 1. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kioto. 1989.

9. Dr Esperanto [Zamenhof L. L.]: Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Por Rusoj [“La Unua Libro”]. Kel’ter, Varšava, 1887 [represo en Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. (Eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kolekto 1). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1991]

10. Rekomendoj pri Landnomoj. En: Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

11. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, 2005, Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.

12. Paĝo 145 en n-ro 9 Septembro 1892 de La Esperantisto.

13. Paĝo 92 de n-ro 1225, Aprilo 2009, de revuo Esperanto, Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio.

14. N-ro 7 2006 de La Ondo de Esperanto, Sezonoj, Kaliningrado, Rusujo.

15. Paĝo 385 de la Originala Verkaro

Kial ne Luksemburgio?
En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?)

Iuj surpriziĝas, kiam ili vidas, ke la Akademio rekomendas i.a. Meksiko kiel landnomon, ĉar ili iam lernis, ke en Esperanto oni diras Meksikio por distingi inter la lando kaj ties ĉefurbo. Ambaŭ nomiĝas nacilingve México. La ideo fari tian distingon eĉ venas de Zamenhof. Li proponis tion en fama Lingva Respondo en la jaro 1911:

[...] Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). [...]

(Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.)

Zamenhof mem laŭ mia scio neniam praktikis tiun ideon, kiu havas paralelojn en la homaranismaj projektoj de Zamenhof, kie li tre simile proponis por neŭtraleco nomi ĉiujn landojn laŭ ties ĉefurboj: Peterburgio anstataŭ Rusujo (tiutempe la ĉefurbo estis Peterburgo), Parizio anstataŭ Francujo, Varsovilando anstataŭ Pollando k.t.p. Sed el tio rezultis nenio.

Maltrafa komparo

Oni tuj rimarku, ke la komparo, kiun Zamenhof faras kun Alĝerio kaj Tunisio (nuntempe Tunizio) ne estas tre trafa. En tiuj du okazoj ne temas pri io farata ene de Esperanto. La landnomoj Alĝerio kaj Tunizio venas al ni rekte el la naciaj lingvoj, kiuj ĝenerale uzas formojn kun tia “i”-vokalo en la landnomo (kun malmultaj esceptoj). Ni do tute ne faras ion apartan por distingi inter la urbo kaj la lando, sed ni simple transprenas jam pretajn internaciajn landnomojn, kaj aldonas al ili O-finaĵon. La “i” tie tute ne estas sufikso Esperanta, sed simple la lasta litero de la radiko. En la okazo de Meksikio tamen temas pri aparta Esperanta aldono de “i”. Neniu nacia lingvo nomas tiun landon iel simile al Meksikio. Ĉiuj lingvoj uzas ion similan al Meksiko.

La baza ideo ĉiuokaze estas la jeno: Se lando samnomas kun io en tiu lando (urbo, rivero, monto…), oni distingu inter la du samnomaĵoj per aldono de “i” al la nomo de la lando. Tiu ideo supraĵe ŝajnas tute alloga kaj taŭga, kaj tial ne estas surprize, ke multaj fakte adoptis la ideon de Zamenhof. Tial apud la landnomo Meksiko uziĝis tra la jardekoj de nia historio ankaŭ la formo Meksikio.

Ne konfuzu la diversajn “i”-ojn

Tre gravas ne konfuzi la “i”-on de Meksikio kun la “i”-o de ekzemple Francio aŭ Ĉinio. En nomoj kiel Francio temas pri neoficiala I-sufikso, kiu rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ. Antaŭ tia “i” ĉiam aperas gentovorto, popolvorto. En Francio (aŭ Francujo) loĝas francoj. En Ĉinio (aŭ Ĉinujo) loĝas ĉinoj. K.t.p. La “i” de Meksikio estas alispeca. Antaŭ ĝi aperas ĉio ajn krom ĝuste popolvorto, kaj ne eblas anstataŭ ĝi uzi la Fundamentan UJ. Ne eblas, kaj ne uziĝas, formoj kiel Meksikujo kaj Luksemburgujo. Iaj popolvortoj *meksikoj* kaj *luksemburgoj* ne ekzistas.

Notindas, ke formojn kiel Francio kaj Ĉinio la Akademio ne kontraŭas. Tiaj formoj eĉ aperas eksplicite en la Listo de Rekomendataj Landnomoj apud la formoj kun UJ-sufikso.

Multaj landoj

La nomo México ne estas la sola plursignifa landnomo. Se ni restas ĉi tie precipe en la kunteksto de sendependaj ŝtatoj, temas pri la jenaj nomoj, kiuj devus esti kandidatoj por simila distinga “i”-sufikso:

Barejno (ankaŭ insulo)

Belizo (ankaŭ urbo, kiu tamen ne plu estas ĉefurbo de tiu lando)

Ĉado (ankaŭ lago)

Gabono (ankaŭ rivero/elfluejo)

Gambio (ankaŭ rivero)

Gvatemalo (ankaŭ urbo)

Ĝibutio (ankaŭ ĉefurbo)

Kameruno (ankaŭ monto)

Kenjo (ankaŭ monto

Kongo (ankaŭ rivero, ankaŭ gento)

Kuvajto (ankaŭ ĉefurbo)

Libano (ankaŭ monto, kiu en Esperanto tamen nomiĝas Lebanono)

Liĥtenŝtejno (ankaŭ dinastio, ankaŭ urbo en Germanujo, k.a.)

Luksemburgo (ankaŭ ĉefurbo)

Malavio (ankaŭ lago)

Malto (ankaŭ insulo – la lando konsistas el tiu kaj ankaŭ aliaj insuloj)

Meksiko (ankaŭ ĉefurbo, ankaŭ federacia distrikto, ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj, el kiuj konsistas la lando)

Monako (ankaŭ ĉefurbo)

Niĝero (ankaŭ lago)

Nikaragvo (ankaŭ lago)

Panamo (ankaŭ ĉefurbo)

Paragvajo (ankaŭ rivero)

Sanmarino (ankaŭ ĉefurbo)

Santomeo [kaj Principeo] (ankaŭ unu el la du insuloj, kiuj konsistigas la landon)

Singapuro (ankaŭ ĉefurbo)

Surinamo (ankaŭ rivero)

Urugvajo (ankaŭ rivero)

Vatikano (ankaŭ palaco)

Sume 28 landoj. Sed tre povas esti, ke la vera listo estas pli longa. Kvankam mi okupiĝis pri tiu ĉi demando dum jardekoj provante kompili plenan liston de tiaspecaj nomoj, verkante tiun ĉi artikolon mi tamen trovis ankoraŭ almenaŭ kvar pliajn ekzemplojn, kiujn mi antaŭe ne konis.

Problema praktiko

Kiam oni decidas, ĉu akcepti aŭ malakcepti la ideon fari en tiaj ĉi okazoj distingon pere de aparta Esperanta I-sufikso, tiam oni nepre trapensu la praktikajn sekvojn por la tuta listo de tiaj landoj. Efektive oni devas konsideri ankaŭ la multegajn pliajn provincojn kaj regionojn, kiuj ne estas sendependaj ŝtatoj, sed kiuj estas tute similaj: Kebeko en Kanado, Brandenburgo en Germanujo, Nov-Jorko, Misisipo k.a. en Usono, k.t.p. Ne havus multan sencon apliki la Zamenhofan ideon al du aŭ tri el tiuj nomoj, ignorante la aliajn. Aŭ oni sisteme apliku tiun principon, aŭ oni ĝin tute ne uzu. Sed apenaŭ iu ajn eĉ provis sisteme uzi la Meksikio-principon al ĉiuj koncernataj landnomoj. Unu kialo estas, ke tio estas ege malfacila aŭ eĉ tute ne ebla. En kelkaj okazoj oni renkontas grandajn problemojn: En pluraj okazoj ne estas nur du samnomaĵoj. Jam Meksiko estas tia. Ĝi nomas ne nur la tutan landon kaj ties ĉefurbon, sed ankaŭ la federacian distrikton de la ĉefurbo, kaj krome ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj de Meksiko. Simpla I-sufikso ne sufiĉas por malsame nomi ĉiujn tiujn Meksikojn.

Eble eĉ pli kapdoloriga estas Niĝero, kiu devus nomiĝi Niĝerio, se oni aplikus al ĝi la Zamenhofan proponon. Sed Niĝerio jam estas alia lando nomata laŭ la sama rivero. Tiu lando tamen havas aldonan “i”-on jam en la nacilingva nomo: Nigeria. Iuj provis elturniĝi per uzo de Niĝerlando anstataŭ Niĝero. Nu, tio certe eblas, sed per tio oni jam paŝis for de la origina ideo uzi “i”-sufikson por tiaj okazoj. Necesus multaj tute arbitraj flikaĵoj por savi la aferon, kiu finfine tute ne estus savita, sed forglitinta en arbitran kaoson.

Problema estas ankaŭ Gambio. Nacilingve kaj la lando kaj la rivero nomiĝas Gambia. Ĉu en Esperanto ni do parolu pri la rivero Gambo kaj la lando Gambio? Tio ne ŝajnas tre alloga. Gambio kontraŭ Gambiio ne estas pli bona alternativo.

Similajn cerbumaĵojn kaŭzas la lando kaj monto Kenjo. Ĉu ni nomu la monton Kenjo kaj la landon Kenjio? Ne tre alloge. Ĉu Keno kaj Kenio? Eĉ malpli plaĉe. Kiel do fari? Mi ne scias, kaj ŝajne ankaŭ neniu alia scias, ĉar tiu lando estas unu el la multaj okazoj, en kiuj eĉ la plej ĝisostaj defendantoj de la Zamenhofa propono simple rezignas, akceptante, ke la du Kenjoj estu samnomaj. Fakte en plej multaj okazoj rezultas tio: La Meksikio-ideo estas aplikata nur al kelketaj el la koncernataj landoj, dum oni tute rezignas pri distingado en plej multaj okazoj. Por ĉiu el tiuj okazoj, en kiuj efektive uziĝas tia aparta “i”-sufiksa Esperanta landnomo, oni trovas ankaŭ la simplan sen-”i”-an formon en praktika uzado.

Ofte la vera kialo, ke la Meksiki-istoj ne sisteme aplikas sian ideon al ĉiuj koncernataj landoj, estas, ke ili tute ne scias, kiom da landoj estas koncernataj. Ili ofte konas nur du aŭ tri tiajn okazojn, kaj nur pensas pri tiuj.

En la granda plimulto el tiuj ĉi okazoj uziĝas do en Esperanto jam delonge nomoj sen tia aldona “i”: Kenjo, Gvatemalo, Malto, Sanmarino k.t.p. Se oni volus sisteme apliki la Zamenhofan ideon, oni estus devigita enkonduki vicon da landnomaj formoj, kiuj ĝis nun tute ne aperis en praktika uzado, aŭ kiuj uziĝis nur treege malofte kaj fare de tre malmultaj Esperantistoj.

La regulo neniam validis

Montriĝas, ke estas plene falsa tiu impreso, kiun multaj havas, ke la Zamenhofa Meksikio-ideo jam estas regulo de Esperanto, kaj ke la Akademio provis iel ŝanĝi la lingvon, kiam ĝi malakceptis la formojn Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio. La Zamenhofa ideo estis nur propono. Ĝi neniam vere enuziĝis en la lingvon. Ĝi neniam fariĝis regulo de Esperanto. Temas pri eksperimento, kiu malsukcesis pli-malpli tuj. Temas pri mortnaskita propono.

Nu, tamen ne tute mortnaskita, ĉar kelketaj tiaj landnomoj ja fariĝis oftaj. Meksikio mem estis dum multaj jaroj la formo uzata de la granda plimulto, eĉ de la lokaj Esperantistoj. Luksemburgio estas tre populara formo, kaj la Luksemburgaj Esperantistoj ĝin uzadas (sed tamen ial nomas sian landan asocion Luksemburga Esperanto-Asocio, kio estas stranga nekonsekvencaĵo). Ankaŭ Senegalio estas relative ofte uzata. Kaj se oni rigardas ankaŭ la nesendependajn landojn, oni trovas la nomon Kebekio, kiu estas multe pli ofta ol Kebeko por la koncerna provinco. Ofte uzata estas ankaŭ Novjorkio por la Usona ŝtato. Sed ie tie elĉerpiĝas la listo. Oni apenaŭ iam renkontas Gvatemalio, Kenjio, Nikaragvio, Paragvajio (aŭ ĉu Paragvio?), Vatikanio, Singapurio k.t.p. Kaj certe neniam uziĝas Maltio aŭ Santomeio aŭ Sanmarinio, aŭ Liĥtenŝtejnio, aŭ …

Granda bato kontraŭ la Zamenhofa propono venis en la 1980-aj jaroj, kiam la Meksikaj Esperantistoj sendis al UEA oficialan peton, ke UEA ĉesu uzi la nomon Meksikio por ilia lando. Ili deziris, kaj plu deziras hodiaŭ, ke oni nomu ilian landon Meksiko en Esperanto. Tio ne plene forbalais la uzon de la forte enradikiĝinta formo Meksikio, sed de tiam la granda plimulto el la Esperanistoj, kaj pli-malpli ĉiuj gravaj gazetoj Esperantaj, uzadas Meksiko kiel landnomon.

Jam malnova decido Akademia

Endas scii, ke la Akademio alprenis starpunkton pri tiu ĉi demando jam en 1974, kiam ĝi ellaboris la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. En tiu Aldono aperas la jenaj landnomoj: Alĝerio, Aŭstralio, Birmo, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Gvatemalo, Gvineo, Irako, Irano, Irlando, Islando, Kanado, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Libio, Maroko, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Pakistano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Polinezio, Sirio, Sudano, Tunizio, Urugvajo, kaj Venezuelo. Oni rimarku tie aparte la nomojn Gvatemalo, Libano, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Urugvajo, kiuj do estas aldonitaj al la Universala Vortaro (estas “oficialigitaj”) sen tia aldona “i”. Aliflanke aperas en la listo Alĝerio kaj Tunizio kun “i”, sed – kiel mi jam skribis – tiuj “i”-oj venas al ni rekte el la multaj naciaj lingvoj, kiuj uzas tiajn formojn. Temas do neniel pri io simila al la “i” en Meksikio kaj Luksemburgio.

Tiuj nomoj, kiuj estas eĉ “oficialaj” (= ili apertenas al la Universala Vortaro) klare estas modeloj aparte atentindaj. La Akademio cetere ne povus facile ilin ŝanĝi, eĉ se ĝi volus, ĉar ŝanĝado de tiaj decidoj postulas laŭstatute aprobon de du trionoj el ĉiuj membroj de la Akademio.

Sed la granda plimulto el la Akademianoj tute ne deziras ion ŝanĝi tiurilate. Anstataŭe en 1985 la Akademio eĉ firmigis tiun starpunkton per la Rekomendoj pri Landnomoj, kiujn mi diskutis jam en la unua artikolo. La kvara el la principoj en tiu dokumento tekstas jene:

4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Per tio al la modeloj en la 8a Oficiala Aldono aldoniĝas ankaŭ ĝenerala principo, kiu rekte malrekomendas elpensi nomojn similajn al Kenjio kaj Maltio.

Poste sekvis la Listo de Normaj Landnomoj en 1989, kiu enhavis Meksiko, Luksemburgo, Senegalo k.t.p., tute konforme al la 8a Oficiala Aldono, kaj tute konforme al la principoj en la Rekomendoj pri Landnomoj, kaj tute konforme al la Esperanta tradicio rilate al la granda plimulto el tiaspecaj landnomoj.

Kaj en 2009, en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, okazis nenia ajn ŝanĝo tiurilate. Ĉiuj koncernataj landoj havas tie denove nomojn sen aparta Esperanta “i”-sufikso. Oni trovas tie ne nur Malto, Kenjo, Panamo, Paragvajo k.t.p., sed tute konsekvence kaj logike ankaŭ Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo.

Se la Akademio volus renversi siajn jamajn decidojn el 1974, 1985 kaj 1989, ĝi devus por konsekvenco enkonduki vicon da nomoj antaŭe apenaŭ ekzistantajn en Esperanto: Maltio, Sanmarinio, Barejnio, Monakio kaj aliajn kuriozajn novaĵojn. Aŭ ĝi restu ĉe Meksiko kaj Luksemburgo. Ĝi kompreneble elektis la lastan vojon.

Manko de scioj

Ŝajnas, ke multaj, kiuj kritikas precipe la aperon de Luksemburgo en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, tute ne konscias, ke temas pri tuta grego da tiaspecaj landoj kaj landnomoj. Ili pensas, ke la Akademio arbitre ignoris firman Esperantan regulon kaj tradicion. Tute ne. Temas pri la malo. La Akademio respektis longan Esperantan tradicion, kiu ne uzas la iaman proponon de Zamenhof (krom kelketaj esceptoj). La Akademio anstataŭe aplikis por ĉiuj tiaspecaj nomoj tiun principon, kiun la Esperantistoj uzadas de ĉiam ĉe la granda plimulto el la koncernaj nomoj: Oni ne provas distingi per aparta Esperanta “i”.

Kiel do distingi?

Certe multaj legantoj daŭre opinias, ke devus tamen ekzisti ia eblo distingi inter la rivero kaj la lando, inter la ĉefurbo kaj la lando, inter la monto kaj la lando, k.t.p. Jes, certe. Kvankam ofte la kunteksto forigas ĉian dubon, ĉu oni parolas ekzemple pri rivero aŭ pri lando, en multaj okazoj ja ekzistas bezono diri klare kaj eksplicite, pri kio temas. Sed por fari tion oni ne bezonas uzi misteran kaj neniodiran “i”-vokalon. Tian “i”-finon havas en nia lingvo centoj kaj eble eĉ miloj da diversspecaj radikoj, kiuj tute ne rilatas al landnomoj: psikologio, simio, abio, adicio, afrodizio, akademio, akvario, nenio k.t.p. k.t.p. Temas pri amasegoj da tiaj vortoj. Fakte “i” estas senkonkurence la plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial sufiksa “i” estas rimarkinde neniodira.

Anstataŭe oni kompreneble agu kiel ĉiuj aliaj lingvoj faras. Oni diru simple kaj rekte, pri kio temas: la rivero Senegalo, la lando Kenjo, la urbo Belizo, la lando Singapuro, la lago Ĉado, la palaco Vatikano k.t.p. Ofte oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵon: Meksikurbo, Senegalrivero, Luksemburgurbo k.s., kun klara kaj nemiskomprenebla radiko (URB/, RIVER/ k.t.p.) anstataŭ mistera “i”-vokalo, kiu povas signifo ĉion kaj nenion ajn.

Ĉu la Akademio estis tute konsekvenca?

Atentaj legantoj povas tamen trovi materialon por inversa kritiko, ĉar en la Listo de Rekomendataj Landnomoj troviĝas la nomoj Kaboverdo kaj Togolando. Nacilingve tiuj du landoj nomiĝas respektive Cabo Verde (Portugale) kaj Togo (France).

Cabo Verde signifas Verda Kabo. Sed la lando tute ne estas kabo. Ĝi estas insularo! Efektive ĝi tute kurioze samnomas kun efektiva kabo, kiu troviĝas en alia lando, en Senegalo, 560 kilometrojn for: Cap Vert (France) = Verda Kabo.

En Togolando troviĝas lago nomata Togo, kiun eble ne multaj ekster tiu lando konas. Ekzistas ankaŭ urbo nomata Togoville. La lando ricevis sian nomon de la lago, sed en la oficiala lingvo de Togolando, la Franca, la lando kaj la lago estas samnomaj: Togo.

La Akademio do povus esti rekomendinta respektive Verda Kabo (aŭ Kabo Verda) kaj Togo. Sed ĝi decidis rekomendi Kaboverdo (unu radiko, ne kunmetaĵo), kaj Togolando (kredeble rigardinda kiel kunmetaĵo el la lagonomo kaj la Esperanta vorto lando). Nu, almenaŭ Kaboverdo ne estas aparta Esperanta kreaĵo sen rilato al la nacilingvaj nomoj. Temas pri laŭforma sentraduka transpreno de la Portugala nomo Cabo Verde (analoga al Sieraleono anstataŭ la teorie ebla alternativo Monto Leona – uzata de neniu). En la okazo de Togolando necesas mencii, ke tiu lando antaŭe ja nomiĝis tiele ankaŭ nacilingve: Togoland (proksimume inter 1905 kaj 1960). Sed en la praktike pli gravis, ke la granda plimulto da Esperantistoj kaj precipe la Togolandaj Esperantistoj mem nuntempe uzadas ĝuste tiun formon. Ĉiuokaze ne temas pri Togio kun tute arbitra “i” unika por Esperanto.

Plia ekstremo

Surprize multaj – aldone inspirite de la populareco de nomoj kiel Ĉinio kaj Francio, en kiuj neoficiala I-sufikso rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ – venis al la kurioza ideo, ke oni iel solvu ĉion ĉi tiel, ke oni aldonu iaspecan “i”-on – neklare ĉu radikofinan aŭ sufiksan – al absolute ĉiu ajn landnomo: Usonio, Kanadio, Birmio, Gronlandio, Kiprio k.t.p., kaj tiam kompreneble ankaŭ Meksikio, Luksemburgio k.t.p. Mi parte povas tute vive simpatii kun tiu ideo, ĉar mi estis mem siatempe profunde trafita de ĝi. Mi eĉ provis detale ellabori plenan landnomaron, kiu mirakle solvus ĉiujn ajn landnomajn disputojn, ĉar ĝi aldonis “i”-sufikson al ĉio ajn landa en nia mondo. Genie, ĉu ne? Kaj tre utile, ĉar… aŭ…?? Ie meze mi haltis, kaj ekdemandis al mi, kion tio do finfine solvus? Kian utilon entute alportus tiu ĉiama “i”? Mi subite trovis, ke mi tute ne scias la respondon. Mi tute ne plu povis diri, kial mi provis fari tian sistemon. Fakte la tuta ideo estas strangega. Se oni anstataŭe volus, ke ĉiu landnomo finiĝu per …lando, la afero estus iel sencohava, ĉar lando ja diras tute klare, ke temas ĝuste pri pri lando. Sed ĉiama fina “i” estas plene vakua superfluaĵo. Se uzata ĉe la fino de ĉiu landnomo, ĝi nur estus teda ripetaĵo kaj senutila plilongigo. Kiel mi jam menciis ĉi-antaŭe, “i” estas jam sen tio la senkonkurence plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial tiaj “i”-oj kapablas esprimi nenion ajn.

Fino de la multvortaĵo

Mi eble devas pardonpeti, ke mi foruzis tiom da vortoj por klarigi ion tute simplan. Sed ŝajne la afero por multaj ne estas tiel simpla. Mi klarigis ĉion ĉi jam plurfoje antaŭe – laste ĉi tie en Novembro 2007, sed ŝajnas, ke miaj klarigoj ne atingis ĉiujn Meksiki-istojn.

Plu

Preskaŭ certe sekvos ankoraŭ pliaj artikoloj en tiu ĉi serio, ĉar restas ankoraŭ kelkaj detaloj por diskuti. Ĝis tiam!

Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?
En tiu ĉi dua artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas prezenti superrigardon de la diferencoj kompare kun la malnova Listo de Normaj Landnomoj el 1989.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj.)

Ĝisdatigoj

Estas aldonitaj la jenaj nomoj de landoj, kiuj membriĝis en UN post 1989:

Azerbajĝano

Bosnujo/Bosnio kaj Hercegovino

Ĉeĥujo/Ĉeĥio

Eritreo

Kartvelujo/Kartvelio

Kazaĥujo/Kazaĥio

Kroatujo/Kroatio

Litovujo/Litovio

Makedonujo/Makedonio

Marŝaloj

Mikronezio

Moldavujo/Moldavio

Montenegro

Namibio

Orienta Timoro

Palaŭo

Serbujo/Serbio

Slovakujo/Slovakio

Slovenujo/Slovenio

Taĝikujo/Taĝikio

Du landoj ricevis alian Esperantan nomon pro oficiala nomŝanĝo en la lando mem:

Kamboĝo [antaŭe Kampuĉeo]

Kongo [antaŭe Zairo]

Kategoriŝanĝoj

La jenaj landoj ricevis nomojn de alia nomkategorio:

Aŭstrujo/Aŭstrio [antaŭe Aŭstrio]

Barato apud Hindujo/Hindio [antaŭe aperis en la baza listo nur Hindujo/Hindio, dum Barato menciiĝis nur en noto]

Egiptujo/Egiptio [antaŭe Egipto]

Nord-Koreujo/Nord-Koreio, Sud-Koreujo/Sud-Koreio [antaŭe Koreo]

Tajlando (gentobaza) [antaŭe samforma, sed prezentita kiel landobaza]

Ukrainujo/Ukrainio [antaŭe Ukrajno]

Vjetnamujo/Vjetnamio [antaŭe Vjet-Namo]

La sekvaj landoj ricevis klare gentobazajn nomojn kun UJ/I anstataŭ …istano:

Afganujo/Afganio [antaŭe Afganistano]

Kirgizujo/Kirgizio [antaŭe Kirgizistano]

Uzbekujo/Uzbekio [antaŭe Uzbekistano]

Diversaj ŝanĝoj

Britujo/Britio [antaŭe (Grand-)Britujo/(Grand-)Britio]

Dominika Respubliko [antaŭe Domingo]

Fiĝio [antaŭe Fiĝioj]

Gronlando [antaŭe Groenlando/Gronlando]

Kongo [antaŭe Kongolo]

Santomeo [antaŭe Sao-Tomeo]

Salvadoro [antaŭe (El-)Salvadoro]

Sankta Kristoforo [antaŭe Sent-Kristofo]

Sankta Lucio [antaŭe Sent-Lucio]

Sankta Vincento [antaŭe Sent-Vincento]

Sauda Arabujo/Sauda Arabio [antaŭe aperis Arabujo/Arabio, dum en aldonaĵo menciiĝis la vorto Saŭda kun hoketo]

Srilanko [antaŭe (Sri-)Lanko]

Togolando [antaŭe Togolo]

Precizigoj

En la malnovaj listoj mankis por pluraj landoj konkreta nomo. Enestis nur noma krudmaterialo, el kiu la legantoj devis mem kunmeti efektivajn landnomojn. Enestis ekz. Zelando, sed ne la plena nomo Nov-Zelando. En la reviziita dokumento estas anstataŭe efektivaj komunlingvaj nomformoj, ekzemple la jenaj:

Antigvo kaj Barbudo

Centr-Afriko

Ekvatora Gvineo

Gvineo-Bisaŭo

Nov-Zelando

Papuo-Nov-Gvineo

Santomeo kaj Principeo

Sankta Kristoforo kaj Neviso

Sankta Vincento kaj Grenadinoj

Sauda Arabujo/Sauda Arabio

Sud-Afriko

Trinidado kaj Tobago

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Kromaj landoj

Jam en la malnova versio aperis kiel ekzemploj manpleno da landoj, kiuj ne estis UN-membroj. Kelkaj el tiuj landoj eĉ ne estis sendependaj (ekzemple Anglujo/Anglio kaj Siberio). Ni konservis en la nova versio ĉiujn tiujn kromajn landoj, aldonante nur unu plian: Kosovo. Tio ne signifas, ke la Akademio alprenis starpunkton pri la disputata demando, ĉu Kosovo estas sendependa ŝtato aŭ ne. La Akademion interesas nur tio, kiel nomi tiun lokon.

Origine estis multe pli longa listo de proponitaj kompletigoj, sed montriĝis, ke la diskutado pri tiuj aldonoj riskis fariĝi tro longedaŭra. Sed eble estonte ni publikigos apartan dokumenton kun nomoj de pliaj landoj kaj regionoj, kun historiaj nomoj k.t.p.

Malpli da dividostrekoj

Uziĝas en la nova versio dividostrekoj nur tie, kie temas pri disigado de efektivaj Esperantaj radikoj, ekz. Sud-Afriko kaj Papuo-Nov-Gvineo. La antaŭa versio uzis kelkajn dividostrekojn ankaŭ ene de radikoj, kiuj devenas de plurvortaj nacilingvaj nomoj. Tial aperas en la nova versio ekzemple Kaboverdo, Sieraleono, Srilanko kaj Sanmarino [antaŭe Kabo-Verdo, Siera-Leono, Sri-Lanko kaj San-Marino]. La Listo de Rekomendataj Landnomoj tamen ne celas esti normodona pri tiaj ortografiaj detaloj.

La sekva artikolo

En la sekva artikolo mi planas prezenti klarigojn kaj argumentojn pri kelkaj punktoj, kiuj ofte ricevas kritikon, aŭ pri kiuj regas diversaj miskomprenoj.

Noto pri la recenzo de Alen Kris
Ekzamenante la terminajn preferojn de Alen Kris, mi konjektas ke li emas alkroĉiĝi al tio, kion oni kutime nomas “tradicia gramatiko”. Mi argumentos, (i) ke TG ne estis unusola terminologia sistemo, kaj ke (ii) ĝi eĉ ne permesus sintaksan analizon en la moderna senco.

Depost la apero de la recenzo de PMEG aŭtorita de Alen Kris en Ondo de Esperanto, “Amaraj provoj” (2006: 11(145)) ŝajne kreskis ioma interkonsento, ke la precipa obĵeto de Kris estis la PMEG-a forlaso de “normalaj” gramatikaj terminoj (Kris plej ofte nomas ilin “klasikaj” terminoj), supozeble konataj al ĉiu klerulo, kaj anstataŭe kreas siajn proprajn gramatikajn terminojn. (Vidu ĉi-revue “La gramatikaj terminoj en PMEG” de Bertilo Wennergren.)

Jen parta listo de la PMEG-aj terminoj, sekvataj de la terminoj, kiujn laŭ sia recenzo preferus Kris:

rolvorteto → prepozicio

frazo → propozicio

nombra vorteto → numeralo

ĉefverbo → predikato

priskribo → epiteto

perverba priskribo → predikativo

alvoko → vokativo

O-vorto → substantivo

A-vorto → adjektivo

E-vorto → adverbo

rekta priskribo → suplemento, epiteto

unu-nombro → singularo

multe-nombro → pluralo

rolvortaĵo → adverbo kun prepozicio

frazenkonkukilo → subjunkcio

frazeto → vorta grupo

El tiu listo ŝajnas (kvankam ne tute evidentas), ke la de Kris preferataj terminoj estas simple tio, kio nomiĝas en la lingvistika literaturo “tradicia gramatiko” (de nun pro konveno “TG”).

Danke al la tutviva historia laboro de mia kolego, W. Keith Percival, eblas al mi diri ion definitivan pri TG. TG estas familio de lingvistikaj teorioj atestataj en gramatikaj libroj verkitaj antaŭ la disvolviĝo de la lingvoscienco. Ĝi daŭras eĉ nuntempe. Anglalingvaj ekzemploj inkludas la latinan gramatikon de Allen & Greenough (1931) kaj la grekan gramatikon de H. W. Smyth (1916). Tiuj du gramatikoj ankoraŭ haveblas kaj konsulteblas, se oni volas vidi, kia estis TG en ties pura formo.

TG ne konsistigis unu koheran korpuson de terminoj. Ĉiu lingva komunumo emis evolui ĝis certa grado sian propran “tradician gramatikon”. Ekzemple tio, kion oni en la angla TG nomas “rektobjekto”, en la hispana TG nomiĝas “rekta komplemento”. Tio, kio en la franca TG nomiĝas “pronomaj verboj”, en la angla TG nomiĝas “refleksivaj verboj”. “Substantivo” pli-malpli malaperis el la anglalingva tradicio; ni diras kutime noun (de la franca nom, ‘nomo’). Ktp.

Aldone al manko de plene normigitaj terminoj, estas substanca diferenco inter TG kaj nuntempaj aliroj. TG estis sinteza: frazo estis nur kombino de vortoj; frazoj mem ne estis analizataj en frazopartojn. La distranĉado de frazoj en komponantajn partojn apartenas al tute alia tradicio, immediate constituent analysis (analizado en senperajn komponantojn). Alivorte, frazoj konsistis rekte el vortoj, ne el frazopartoj. Estis kelkaj esceptoj, sed la nuntempa kutimo, komenci ĉe la frazo kaj sisteme distranĉi ĝin (principe ĉiam binare) en pli kaj pli malgrandajn partojn, fine alvenante la vorton, ŝuldiĝas al IC-analysis, ne al TG. Kaj IC-analysis jam estas lingvistiko.

Sekve se PMEG estus uzinta TG ĝi ne povus plene diskuti la sintaksajn konstruojn, kiujn ĝi diskutas. Skribas Percival (1976):

“En frazo kiel la latina vir fortis patienter fert “kuraĝa viro suferas pacience” la subjekto estas la vorto vir ‘viro,’ ne la frazoparto vir fortis “kuraĝa viro”, kaj la predikato estis fert ’suferas,’ ne patienter fert ’suferas pacience’.” (trad. mia – KM)

TG kaj IC-analysis kondukas al malsamaj analizoj de la sama konstruo. Konsideru ekzemple

tre malvarma biero

Laŭ TG oni agnoskis, ke ‘malvarma’ modifas ‘biero’:

Kaj laŭ TG oni agnoskis, ke ‘tre’ modifas ‘malvarma’:

‘Malvarma’ do estis lokuso de du samspecaj rilatoj, unu kun ‘biero’ kaj alia kun ‘tre’. Laŭ IC-analysis ‘malvarma’ tute ne rilatas senpere al ‘biero’:

Videblas, ke IC-analysis enkondukis la ideon de sintaksa hierarkio, kiu mankis en TG. Laŭ Percival, la origino de IC-analysis estis la monumenta Völkerpsychologie de Wilhelm Wundt (1900).

Ne eblas scii precize kiun terminaron Kris preferus, sed supozeble li ne serioze preferus TG, ne nur pro tio, ke TG ne atentis (krom sporade) sintaksajn strukturojn (do ne ellaboris terminaron por tiuj strukturoj), sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ne konsistigis unusolan terminaron. Aliflanke, estas tre dezirinde priskribi laŭeble ĉiujn lingvojn per la sama terminaro; tiupunkte mi ne tute akordas kun tiuj, kiuj — kvazaŭ  en la frua usona antropologia tradicio — rekomendas priskribi ĉiun lingvon laŭ ties propraj terminoj. Ĉiuj veraj sciencoj finfine sukcesas trapasi periodon de terminologia sennormeco.

Fine mi sugestu, ke la precipa plendo de Kris pri PMEG ne estas ĝia terminaro, sed ĝia intermiksado de semantikaj kaj gramatikaj nocioj.  Preskaŭ ĉiu praktika gramatiko faras tion (sen drastaj rezultoj por la lingvolernanto, kiom mi povas vidi), pro la tre bona kialo, ke sisteme fari tiun distingon kreus, ne praktikan gramatikon, sed teorian referaĵon.

Percival, Keith, 1976. “On the Historical Source of Immediate-Constituent Analysis”, en James D. McCawley, red., Syntax and Semantics vol. 7 (Nov-Jorko: Academic Press) Pp. 229-242. Rete havebla, kun ĝisdatigoj, ĉi tie.

El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto
Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj. En ĉi tiu eseo mi kritike analizas la nunan staton de la diskuto, precipe per analizo de la argumentoj en la libro “La bona lingvo” de Claude PIRON kaj en la eseo “La mava lingvo” de Jorge CAMACHO.

Terminaro

Unue mi diru kelkajn aferojn pri la terminaro uzata en ĉi tiu diskuto:

La vorto neologismo havas iomete alian signifon, kiam oni parolas pri Esperanto ol kiam oni parolas pri aliaj lingvoj. Rilate al Esperanto oni kutime nur uzas ĝin por novaj radikoj (dum rilate al aliaj lingvoj, ĝi ankaŭ povas esti uzata por novaj kunmetaĵoj el jam ekzistantaj elementoj) – por eviti tiun dusignifecon mi uzos la vorton novradiko anstataŭe (dum parolante pri aliaj lingvoj, mi uzus novvorto). Oni kutime uzas la vorton neologismo (aŭ novradiko) por ĉiu radiko ne-Fundamenta aŭ ne oficiale aldonita, eĉ se la vorto jam ne plu estas tiel nova.

Vorto estas Fundamenta, se ĝi aperas en la Fundamento, kaj  oficiala, se ĝi aperas en la Fundamento aŭ en Oficiala Aldono.

Kiam oni transprenas vorton el alia lingvo, tio estas el-ekstera vortfarado; se oni uzas jam ekzistantajn radikojn kaj afiksojn por krei novan vorton, tio estas el-interna vortfarado.

La prefero al el-interna vortfarado nomiĝas skemismo aŭ simplismo. Pro la verko “La bona lingvo” de Claude PIRON, en kiu li argumentas por prefero de el-interna al el-ekstera vortfarado, oni foje uzas la esprimon bona lingvo por skemisma lingvaĵo. La emo al el-ekstera vortfarado foje nomiĝas naturalismo, sed laŭ PIRON tiu termino evitindas, ĉar fakte la el-interna vortfarado estas pli “natura” por la homa psiko (kiel montras la lingvouzo de infanoj aŭ plenkreskaj lernantoj de iu ajn lingvo).

La bona lingvo

La bona lingvo estas verko de Claude PIRON aperinta en 1989, kun dua eldono el 1997 (kiam mi citas el ĝi, mi mencias la paĝonombrojn de la dua eldono). PIRON mem prezentas ĝin kiel ĉefe subjektivan verkon, en kiu li pledas por pli multa uzo de la vortfaraj ebloj de Esperanto anstataŭ vaste uzi novradikojn. Sed kvankam en la libro certe ĉefrolas la subjektiva vidpunkto de PIRON, li tamen prezentas multajn objektivajn argumentojn por sia vidpunkto. Kiel kutime ĉe PIRON, la verko klarigas multajn aferojn el psikologia vidpunkto. En ĉi tiu eseo, mi ĉefe koncentriĝos pri liaj objektivaj argumentoj ne-psikologiaj.

PIRON argumentas, ke la reale uzata Esperanto riĉas dum en ĝi superregas el-interna vortfarado. Li pruvas tion per ekzemploj de kunmetaĵoj, kiuj estis reale uzataj en parola Esperanto: malprotekti, pratimo, muzeema, alprelegotoj.1 Li laŭdas la Zamenhofan ideon malgrandigi la kvanton de lernendaj radikoj per la uzo de er-kombinado. Por li, la el-ekstera vortfarado estas rezisto al tiu granda ŝanĝo, kiun alportis tiu Zamenhofa ideo.2

PIRON kritikas ke la el-ekstera vortfarado ĉefe malfaciligas Esperanton por ne-Eŭropanoj, dum Eŭropanoj (precipe la pli kleraj Eŭropanoj) povas kompreni la plej multajn novradikojn senprobleme; lia ekzemplo estas tiu de la fama japana esperantisto Kiotaro DEGUĈI, kiu junaĝe ĉeestis UK-on en Sofio, kaj konstatis ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon de la prelegoj. PIRON mencias vortojn kiel aŭtoktono, pediatro kaj eŭfonie, kiujn multaj eŭropanoj povas kompreni senprobleme, dum por ĉinoj kaj japanoj ili estas misteroj, kiuj baras la komprenon ĝis kiam ili rigardas vortaron. Laŭ li, la uzo de la alternativoj praloĝanto, infankuracisto kaj belsone demokratiigas la rilaton inter anoj de diversaj popoloj.3

La mava lingvo

En 1999 aperis la eseo “La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en Esperanto” de Jorge CAMACHO,4 kiu estas kritika respondo al la libro de PIRON. CAMACHO unue montras, ke “la realo estas iom malpli simpla”5 ol ĝin bildigas PIRON, ĉar multaj radikoj, kiujn oni konsideras aŭ konsideris novradikoj, jam eniris la realan lingvo-uzon. Kiel ekzemplojn li donas vortojn, kiuj aperis en listo de novradikoj en la Parnasa Gvidlibro de 1932, sed kiuj intertempe iĝis komun-uzaj: eseo, kiosko, mesaĝo, tajpi, fiki, bebo ktp. (Tamen en lia listo de intertempe “komun-uzaj” vortoj ankaŭ troviĝas kelkaj, kiuj kvankam foje renkonteblaj, ne vere estas komun-uzaj, ekz-e mitingo kaj dista.)

Laŭ CAMACHO la vera problemo estas tiuj parolantoj kiuj ne flegas aŭ eĉ mistraktas Esperanton. Li plendas pri la malĝusta lingvo-uzo de “vortar-fobiuloj”; liaj ekzemploj estas uzo de frimasono anstataŭ framasono kaj de oktopuso kaj oktopodo anstataŭ polpo.

Aldone, ĝenas lin la manko de ekvivalentoj en Esperanto por konceptoj klare formeblaj alilingve. Li tamen donas laŭ mi tre malbonan ekzemplon por tiu manko: Li mencias la anglan vorton “boyfriend”, por kiu li enkondukis la novradikon “umiko” – tute nenecesan, ĉar almenaŭ en la junulara lingvouzo (kie tiu koncepto plej ofte estas bezonata), tute enradikiĝis la uzo de la kunmetaĵo “koramiko” en tiu senco. Li nomas tiun kunmetaĵon “inĝenieraĵo” – laŭ mi ĝi estas normala, facile komprenebla kunmetaĵo, kiu alprenis fiksitan signifon (same kiel “lernejo” alprenis fiksitan signifon kaj ne estas iu ajn loko de lernado). Ankaŭ la fakto, ke iam iuj uzis tiun kunmetaĵon en la senco “tre bona amiko” tute ne ĝenas ĝiajn nunajn uzantojn.

En la sama eseo, CAMACHO ankaŭ  argumentas en maniero, kiu fakte subtenas la ideojn de PIRON: Ekz-e, li kritikas ke al vorto kiel malbona mankas forto, kaj tial necesas uzi vortojn kiel malbonega, terura, aĉa, fuŝa, vomiga, naŭza, merda kaj putra. Certe al PIRON plaĉus ĉiuj ĉi vortoj krom merda, ĉar ili montras kiom da nuancoj kaj emocioj esprimeblas per la rimedoj de la reala lingvouzo. Tuj poste CAMACHO mencias “neologismojn” kiel malnokto, malkruda, kapi kaj lipi. Tiuj estas novvortoj sen esti novradikoj – ĝuste laŭ la plaĉo de PIRON kaj aliaj skemistoj.

Fine de la eseo CAMACHO defendas sian propran grandskalan uzon de novradikoj per la argumento ke li celas altkvalitan komunikadon, “lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj”. Sed la fakto, ke li implice akceptas la supozon ke pli granda kvanto da novradikoj donas pli da esprim-riĉeco, nuancoj kaj precizo al la lingvo, ŝajnas montri ke li ne tre atente legis la libron de PIRON, aŭ almenaŭ igas onin konkludi ke lia eseo estas tute nekontentiga respondo al La bona lingvo.

PIRON ekz-e skribas, ke en Esperanto ofte eblas precizi pli ol en aliaj lingvoj. Tiel la franca vorto condiciple tradukeblas en Esperanton per samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo ktp. Li aldonas, ke ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga; li donas la ekzemplon de la vorto skribilo, por kiu ne ekzistas franca ekvivalento, ĉar la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj specoj de skribiloj. Ke Esperanto havas, aldone al la unuopaj vortoj por la specoj de skribiloj, ankaŭ la pli malprecizan vorton skribilo certe igas ĝin ĉi-rilate pli riĉa ol la franca.

Aldone, la kredo ke per novradiko oni povas arte esprimi iun nuancon estas iluzio, ĉar en arta verkado tre gravas la elvokado de emocioj. Pri tio PIRON skribas sur paĝo 98: “Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko”. Eĉ se nombro malpli alta ol kvindek povas sufiĉi, certe estas vero en ĉi tiu aserto. Kial CAMACHO tute ne respondas al ĉi tiu argumento?

Pri la Fundamento kaj oficialeco

Ĉar multaj el la radikoj, kiujn la skemistoj emas eviti, estas ne-oficialaj (do nek Fundamentaj nek oficiale aldonitaj), oni foje egaligas la skemismon al la emo eviti ĉiujn ne-oficialajn (aŭ eĉ ĉiujn ne-Fundamentajn) radikojn. Certe estas iuj skemistoj, kiuj emas tiel limigi sian vortprovizon. Sed oni ne egaligu tiun oficial-vortismon aŭ Fundament-vortismon al la skemismo, ĉar temas pri apartaj ismoj, kiuj nur foje koincidas: La fama skemisto Renato Corsetti ekz-e kritikas la unuan Oficialan Aldonon, en kiu oficialiĝis vortoj kiel antipatio (=malsimpatio) kaj anonima (=sennoma).6 PIRON mem mencias sian preferon de la ne-oficiala spontana al la oficiala spontanea. Kaj ne temas nur pri oficiale aldonitaj vortoj, sed eĉ pri Fundamentaj vortoj: Ekz-e, PIRON kritikas la vorton redaktoro,7 kiu anstataŭigeblas per redaktanto aŭ redaktisto. Aldone skemistoj certe konscias ke estas multaj uzindaj vortoj (ĉefe fakvortoj) kiuj estas ne-oficialaj, ekz-e ronroni (=murmuri kiel kontenta kato), la matematika esprimo primo kaj la birda specio melopsitako (se oni konsideras ne nur la ne-oficialajn, sed ĉiujn ne-Fundamentajn vortojn, aldoniĝas multe pli da uzindaj vortoj: bildo, gorilo, dramo, bito ktp).

(Kompreneble mi konscias pri tio, ke la plej multaj skemistoj  interesiĝas pri Fundamenteco kaj oficialeco de vortoj, kaj preferas uzi oficialajn vortojn; sed tion ili faras ĉefe ĉar ili bezonas ian skafaldon, kiu kuntenas la lingvon. Se ili ne rigardus la Fundamenton, ili ekz-e povus konkludi, ke oni evitu la vorton “juna”, ĉar ja eblas diri “malolda”. Kutime sufiĉas kiel PIRON8 uzi la realan lingvouzon kiel normon, kaj la Fundamenteco kaj oficialeco povas iasence konsideriĝi nur anstataŭaj kriterioj, ĉar la reala lingvouzo estas pli malfacile kontrolebla ol oficialeco).

CAMACHO mem ankaŭ tiel tro-simpligis la vidpunkton de la skemistoj por pli facile ataki ĝin: Ekz-e li mencias la esprimojn “elokventa mesaĝo” kaj “embuska etoso”,9 ĉe kiuj oni povas miri pri tio ke la A-vortoj (adjektivoj) estas Fundamentaj kaj la O-vortoj (substantivoj) ne. Sed la fakto, ke ekzistas ne-Fundamentaj vortoj pli kutimaj ol iuj Fundamentaj vortoj tute ne estas problemo por la skemistoj, ĉar ilia vidpunkto ja ne rilatas al Fundamenteco (aŭ oficialeco) de vortoj.

Ŝajne CAMACHO mem konscias pri tio, ke skemismo ne egalas al nur-Fundamentismo aŭ nur-oficialismo, ĉar li mem skribas: “La devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: ‘mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi’”. Sed simplistoj ja povas akcepti malkonsenton pri unuopaj radikoj; ilia devizo ne rilatas al unuopaj radikoj sed al ĝenerala principo eviti tute ne-necesajn radikojn kaj ne-troigi la enkondukon de novradikoj.

Grava distingo

Kaj PIRON kaj CAMACHO argumentas kontraŭ aŭ por novradikemo ĝenerale, sen aparte konsideri la malsamajn specojn de novradikoj, por kiuj oni bezonas tute malsamajn argumentojn. Mi tial dividos la diskuton en kvar partojn laŭ la specoj de novradikoj, kaj konsideros la argumentojn por kaj kontraŭ certa speco de novradikoj aparte:

Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj, ĉefe de grek-latina deveno, ekz-e labialo (=lipa konsonanto), pediatro (=infankuracisto), pneŭmonito (=pulm-inflamo), aŭtodidakte (mem-lerne); lastatempe ankaŭ de anglalingva deveno, ekz-e softvaro (=programaro), blogo (=reta taglibro)

Vortoj por nefakaj konceptoj, kiuj ne havas precizan unuvortan ekvivalenton en (sen-novradika) Esperanto, ekz-e timida (≈ timema, sinĝenema, malaplomba), langvoro (≈ malviglo, (dolĉa) melankolio, palo, senforteco)

Tute samsignifaj anstataŭigoj/alternativoj al jam ekzistantaj vortoj; ĉefe temas pri la mal-mal-vortoj (ekz-e frida=malvarma, poka=malmulta), sed ankaŭ pri vortoj kiel bagaĝo (=pakaĵo) kaj taŭro (=virbovo)

Frue enkondukitaj novradikoj, kiuj jam delonge tute enradikiĝis en la realan lingvouzon, ekz-e mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto

Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj

Neniu povas dubi, ke foje necesas novaj radikoj por esprimi novajn teknologiaĵojn aŭ novajn fakajn konceptojn. Al ĉi tiu kampo apartenas la plej multaj Esperantaj novradikoj, kaj granda proporcio el ili vere estas necesa. Aliflanke ankaŭ aperis multaj ne-necesaj radikoj ĉi-kampe: dermatologo anstataŭ haŭtkuracisto, agro anstataŭ kampo, abdomeno anstataŭ ventro, hardvaro anstataŭ aparataro ktp. Kutime tiuj vortoj jam ekzistas kiel fakaj esprimoj en pluraj eŭropaj lingvoj antaŭ ol eniri Esperanton. Tiuj, kiuj enkondukas ilin al Esperanto, argumentas ke tio estas laŭ-Fundamenta pro la 15-a regulo. La 15-a regulo tamen celas nur vortojn “kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto” – ĝi ne asertas ke sufiĉas se la plimulto de la Eŭropaj lingvoj prenis ĝin el unu fonto, sed vere postulas, ke estu plimulto de ĉiuj lingvoj. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento estis ankoraŭ tre kutime en la Okcidenta kultursfero ignori la ne-eŭropajn lingvojn – la Esperantistoj (ja tiam ĉefe Okcidentanoj) faris la samon kaj tial uzis la 15-an regulon por esperantigi vortojn kiujn la plej multaj eŭropaj lingvoj konas – sen konsidero de la ne-eŭropaj lingvoj. Ne farus multe da senco nun kritiki niajn pionirojn, kiuj ja vivis en tute alispeca socio, sed tamen oni kritiku tiujn, kiuj daŭre pensas tiel. Kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn, eŭropajn kaj ne-eŭropajn, multaj fakvortoj de greklatina aŭ anglalingva deveno ne aperas en la plimulto de la lingvoj, sed nur en malplimulto. Do oni tre atente uzu la 15-an regulon.

Sed kial la Okcidentaj (kaj kelkaj ne-Okcidentaj) lingvoj tiel emas al greklatinaj fakvortoj? Laŭ kelkaj lingvistoj, la avantaĝo de tiuj fakvortoj, kiuj baziĝas sur malnovgrekaj kaj latinaj elementoj estas ke ili staras meze inter arbitraj vortkreoj kaj vortfarado per kunmetado.10 Ĉe kunmetitaj vortoj, ekzistas la risko de eraraj konkludoj pri la vortsignifo; ekz-e germanaj gramatikistoj kritikas la kunmetitan vorton Tatform (“ago-formo”) uzatan anstataŭ Aktiv (aktiva voĉo), ĉar verboj en aktiva voĉo ofte esprimas tute ne-agan signifon (ekz-e “suferas”). Kvankam la vorto Aktiv mem enhavas  latinan radikon kun la signifo “agi”, tio ne kaŭzas erarajn konkludojn ĉe la plej multaj germanoj, kiuj ja ne konas la precizan signifon de iu latina radiko.

Ĉu do pro la sama kialo ni ankaŭ preferu uzon de greklatinaj elementoj al Esperantaj elementoj en vortfarado? Laŭ mi certe ne, ĉar estas fundamenta diferenco inter Esperanto kaj tiuj Okcidentaj lingvoj: En Esperanto ekzistas jam multegaj tute enradikiĝintaj kunmetaĵoj, kies signifoj ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la konsistaj elementoj. Ekz-e grupo de kvin arboj ne estas arbaro, kvankam ĝi ja estas aro de arboj. Kaj universitato ne estas lernejo, kvankam ĝi estas loko en kiu oni lernas. La signifoj de la vortoj arbaro kaj lernejo do ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la elementoj arb-, -ar-, lern- kaj -ej-. La grava afero estas, ke la konsistaj elementoj ne donas difinon de la kunmetita vorto. Eĉ pli grave ol ĉe per-afiksa vortfarado, tio veras ĉe vortfarado per precizigaj antaŭelementoj: orfiŝo ne konsistas el oro, kaj iu fingro povas esti dika sen esti dikfingro. Certe ankaŭ en aliaj lingvoj ekzistas tiaj kunmetaĵoj, kiuj ne estas difineblaj per siaj konsistaj elementoj: Analoge al la Esperanta vorto orfiŝo ekzistas la samsignifa germana vorto Goldfisch kaj la angla vorto goldfish. Sed tamen aliaj lingvoj (almenaŭ aliaj Okcidentaj lingvoj) havas multe malpli da tiaj kunmetaĵoj ol Esperanto. En tiuj lingvoj, oni emas kompreni novajn kunmetaĵojn el internaj lingvo-elementoj kvazaŭ tiuj elementoj difinas ilin. En Esperanto aliflanke dekomence regis la principo de vasta el-interna vortfarado; tial nature forestis tiu emo al difina kompreno. Konklude, tiu argumento por el-ekstera vortfarado en Okcidentaj lingvoj ne validas por Esperanto.

La problemo estas, ke la Okcidentaj Esperantistoj, kiuj enkondukas nenecesajn fakajn novradikojn, ofte tute ne konscias pri tio, ke ili per tio malfaciligas Esperanton. Ili ne konscias pri la fakto, ke multaj ne-Okcidentaj lingvoj ne havas tiujn vortojn, kaj ke eĉ en kelkaj Okcidentaj lingvoj, ilin konas nur la plej kleraj homoj. Kiel skribis PIRON, “en la granda plimulta el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj”.11 Kaj certe li pravas dirante ke “ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj”. Parolante pri la vorto aŭtodidakte (=memlerne, mem-instrue), li retorike demandas “Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en Esperanto?”, kaj prave asertas ke tio estas kontraŭa al la naskokialo de Esperanto.

Pri la pli nova emo preni multajn fakajn radikojn (precipe komputadajn) el la angla lingvo, oni povas diri preskaŭ la samajn aferojn, kiujn PIRON diris pri grek-latinaĵoj; kial uzi la novradikojn softvaro kaj hardvaro, se eblas sin esprimi pli klare per la kunmetaĵoj programaro kaj aparataro? (La fakto, ke PIRON mem nenion diris pri tiu anglalingva influo, verŝajne venas nur de tio, ke li verkis sian libron en 1989, kiam ankoraŭ estis multe malpli da anglalingva influo sur la Esperantan vortprovizon.)

Ni revenu al la grek-latinaĵoj: PIRON ankaŭ atentigas pri aparta problemo de certaj grekaj elementoj kiel teo-, mono-, homo- kaj neo-, kiuj tute ne rilatas al teo, mono, homo kaj neo (neado), sed signifas dio, unu, sama kaj nova.12 Tio certe konfuzas ĉiujn lernantojn, sed aparte la aziajn kaj afrikajn lernantojn, kiuj ne parolas Eŭropan lingvon.

PIV prezentas multajn el la grekaj elementoj kvazaŭ ili estus Esperantaj elementoj: ekz-e aperas apartaj kapvortoj por oftalmo (=okulo), kardio (=koro), la “sufikso” -olog/ (por fakuloj) kaj la “prefikso” pre- (=antaŭ-). Sed tiuj elementoj ne estas Esperantaj elementoj: malsame al Esperantaj elementoj, oni ne povas libere kunligi ilin kun aliaj elementoj; ili estas nur uzataj en certaj fiksitaj “kunmetaĵoj”, ĉe kiuj ĉiuj elementoj devas esti greklatinaj. Mi ne kontraŭas al la fakto, ke PIV mencias tiujn grekajn elementojn; sed ĝi devus klare montri, ke ili ne estas libere uzeblaj Esperantaj elementoj. Menciante ilin en la sama maniero kiel Esperantajn elementojn, PIV ege konfuzas siajn legantojn.13

PIV mem agnoskas, ke biologo ne estas analizebla. Sed kial ĝi ne mencias aparte la elementon bio, tiel ebligante analizon de biografo, biometrio, biosfero ktp? PIV do elektis kelkajn el la greke analizeblaj vortoj kaj metis ilin en la saman kategorion kiel la Esperante analizeblaj kunmetaĵoj, dum aliaj greke analizeblaj vortoj aperas kiel ne-analizeblaj. Anstataŭe oni devus klare distingi Esperantajn analizojn de grekaj analizoj kaj trakti ĉiujn grekajn analizojn same.

Ŝajnas ke tiuj, kiuj tre emas uzi la 15-an regulon por enkonduki novajn fakajn radikojn en Esperanton ofte ignoras la duan parton de la regulo: “ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”. Do oni ne diru prescienca kaj  hemisfero, sed antaŭscienca kaj duonsfero (aŭ eĉ duonglobo).

Konklude, se oni uzas Esperanton fake, oni ne tro facil-anime enkonduku novajn fakajn radikojn, nur ĉar pluraj eŭropaj lingvoj uzas la saman fak-esprimon. Oni ankaŭ estu singarda pri vortoj jam troveblaj en vortaro: Nur ĉar faka vorto aperas en iu vortaro, tio tute ne signifas, ke ĝi estas enradikiĝinta. Ĉe ne-enradikiĝintaj radikoj, oni nepre pripensu, ĉu eblas esprimi la saman ideon per kombino de jam enradikiĝintaj Esperantaj elementoj, ekz-e anstataŭ diri oftalmologio, oni simple diru okulscienco. Oni ankaŭ ne hezitu uzi duvortajn ekvivalentojn, kiel unuspecia kultivado anstataŭ monokulturo. Ja estas neniu kialo, pro kiu oni devas esprimi certan ideon unuvorte, se estas multe pli elegante esprimi ĝin per pluraj vortoj; tradukistoj jam delonge scias, ke al unu vorto en certa lingvo ofte korespondas plurvortaĵo en alia lingvo.

Se ne (aŭ nur treege peze) eblas esprimi ideon per tia kombinado, enkonduko de nova fak-radiko kompreneble estas necesa, kaj oni ne hezitu uzi iun sufiĉe internacie rekoneblan radikon, eĉ se la postuloj de la 15-a regulo ne estas tute plenumeblaj (lastatempa ekzemplo estas la verbo skani).

Jam enradikiĝintaj radikoj kiel biologio aliflanke estas ĉiuokaze tute akcepteblaj; sisteme anstataŭigi tiajn radikojn per kunmetitaj vortoj (kiel vivoscienco) ja estus reformo, kiu tute forlasus la PIRON-an argumenton por skemismo surbaze de la real-lingva normo. (Kompreneble foja, laŭ-situacia, uzo de kunmetitaj alternativoj kiel vivoscienco estas ankaŭ tute akceptebla kiel parto de krea lingvouzo.)

Vortoj sen preciza unuvorta ekvivalento

Ĉar Esperanto estas ne-ĉefa lingvo de (preskaŭ) ĉiuj ĝiaj uzantoj, Esperantistoj ofte rimarkas, kiam ekzistas iu esprimo en ilia ĉefa lingvo, kiu ne havas precizan ekvivalenton en Esperanto. Ili tiam ofte emas enkonduki novan radikon en Esperanton por forigi tiun “mankon”. Sed ĉu vere temas pri manko?

Per ĉiu lingvo oni povas esprimi malsamajn aferojn. Ĉiam kiam oni komparas du lingvojn, oni trovos ke unu havas esprimojn ne precize tradukeblajn al la alia kaj inverse. Tio validas eĉ pli, se oni ĉiam volas traduki unu vorton per unu vorto anstataŭ uzi plurvortajn esprimojn. Simile, ankaŭ Esperanto havas esprimojn, kiujn ne eblas precize traduki al kelkaj aliaj lingvoj, ekz-e  malripozi; kaj multegas la vortoj ne tradukeblaj unuvorte al multaj aliaj lingvoj, ekz-e alprelegoto, elangligi aŭ samŝancige. Homoj ne kutimas enkonduki novajn vortojn al sia denaska lingvo se ili ekscias pri fremdlingva vorto, kiu ne estas precize tradukebla al ilia lingvo, ĉar ili bone scias ke oni ankaŭ sukcesas esprimi siajn ideojn per la jam havebla materialo de la lingvo. En Esperanto tamen ofte aperas tiaj proponoj pri novaj vortoj. Pere de PIV aparte disvastiĝis vortoj por traduki antaŭe ne tradukeblajn francajn vortojn, ekz-e timida kaj langvoro, ĉar kaj la malnova kaj la nova PIV havis francojn kiel ĉefredaktistojn kaj multajn francajn kunlaborantojn. Tamen tiuj vortoj ne vere enradikiĝis en Esperanton.

Krom la oftan tradukon timema, PIRON prezentis multajn alternativajn tradukojn por la franca vorto timide, interalie sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema.14 Kelkaj certe argumentus, ke neniu el tiuj vortoj estas preciza traduko de la franca timide. Al tia argumentado PIRON tre lerte respondas: “Aserti, ke ĉar esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo “ami”, aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton “onklo”, aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por “krajono”, “plumo”, “kreto”, sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo”.15 La grava afero kiun oni atentu do estas ke la signif-ampleksoj de la vortoj de unu lingvo estas io konvencia: Malsamaj lingvoj ebligas esprimi konceptojn kun malsamaj signif-ampleksoj. La grava afero nur estas, ke estu sufiĉe da esprim-eblaĵoj por ke oni povu elturniĝi en ĉiuspecaj situacioj, kaj tio certe eblas per la riĉa reallingva Esperanto. En la kazo de la vorto langvoro PIRON montras plurajn alternativajn tradukojn de certa franca poemo de VERLAINE, kiu uzas la francan vorton langueur, kaj kiun KALOCSAY tradukis uzante la novradikon langvoro. Liaj tradukoj redonas la esencon de la originalo kaj elvokas ĉe la legantoj la samajn emociojn kiel la originalo, sen ke li bezonis uzi la vorton langvoro. La fakto ke langvoro estas apenaŭ uzata en Esperanto (kaj kiam KALOCSAY uzis ĝin por tiu traduko eble neniam antaŭe uzita) eĉ signifas, ke la traduko de KALOCSAY ne elvokas la samajn emociojn ĉe la plej multaj esperantistoj, ĉar tiuj devus unue kontroli la signifon de la vorto en vortaro aŭ glosaro.

PIRON ilustras sian ideon per la jena ekzemplo:

Gloru l’ Eternulon: li bonas,

senfinas lia ĥesdo.16

Ĉu vi sentas, ke tio estas Esperanto? Ĉu ĝi elvokas emociojn ĉe vi? Nu bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro (aŭ glosaro). Imagu ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo – eco de animo karakterizita per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respekteco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea versisto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio?

Estas plej dubinde. La aserto ke tiu traduko fidelas estus trompa, ĉar tute ne temas pri traduko ĉi-kaze. Se alikaze la versoj tekstas

Gloru l’ Eternulon: li bonas,

senfinas lia amo.

vi povas senti la emociojn de la versisto, eĉ se la lasta vorto ne tute fidele redonas la sencon de la netradukebla hebrea vorto ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta; en la unua kazo estas nur ŝajn-fideleco.17

Tute samsignifaj anstataŭigoj

Simile al la ĵus pritraktitaj novradikoj, ankaŭ la novradikoj kiuj tute samsignifas al jam ekzistantaj vortoj estas aparte ŝatataj de verkistoj, precipe de versistoj.

Al ĉi tiu grupo de novradikoj apartenas ĉefe la novradikoj, kiuj anstataŭas A-vortojn kun la prefikso mal-, ekz-e dificila (=malfacila), olda (=maljuna), kurta (=mallonga) kaj mava (=malbona). En neniu alia lingvo verkisto enkondukus novajn vortojn por tiel bazaj ideoj, por kiuj ja jam ekzistas tute kutimaj esprimoj. Do kial esperantaj verkistoj enkondukis tiajn vortojn?

Laŭ la antaŭparolo al la Parnasa Gvidlibro, la verso

La tago malvarma, malgaja, sensuna…

de Grabowski taŭgas “por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal aŭ sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago”. Mi povas nur aliĝi al la opinio de PIRON, ke nur persono ne sentanta Esperanton, kia ĝin sentas la plejmulto de la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi. Sed tamen tiu stranga pensmaniero certe influis plurajn versistojn esperantistajn. Tamen aliaj eble uzis la alternativojn sen mal nur pro ilia mallongeco, aŭ ĉar la nombro de silaboj pli taŭgis en certa verso ol tiu de la kutima vorto.

Aldone al la mal-mal-vortoj, ekzistas ankaŭ aliaj vortoj tute samsignifaj al jam ekzistantaj vortoj, kiel primavero (=printempo) kaj taŭro (=virbovo).

La samsignifaj anstataŭigoj eĉ malpli sukcesas enradikiĝi en la realan lingvouzon ol la similsignifaj anstataŭigoj antaŭe priparolataj. Certe ekzistas kelkaj esceptoj: la plej sukcesa anstataŭigo verŝajne estas pigra (=maldiligenta, mallaborema), kiu eble estas la sola, kiu nun estas uzata pli ol la ekvivalenta tradicia esprimo; ankaŭ foje uzata estas trista (=malgaja, malĝoja); pli malofte oni aŭdas olda (=maljuna); interesa kazo estas frida (=malvarma), apenaŭ uzata memstare ekster la literaturo, sed tamen kutime uzata por la kunmetaĵo fridujo18 (kiun oni tutcerte ankaŭ povas nomi malvarmujo). Tamen kompare al la grandega nombro de proponitaj anstataŭigoj, tiuj kiuj iom enradikiĝis estas vere malmultaj.

Literatura lingvaĵo

Ĉar la novradikoj kiuj anstataŭas samsignifaĵojn kaj ankaŭ la novradikoj sen precizaj samsignifaĵoj estas aparte ŝatataj de literaturistoj, ni ĉi-rilate ankaŭ atentu kion PIRON diris pri la literatura lingvaĵo. Pri la temo li havas tutan ĉapitron sub la titolo Bona lingvo literatura. Unu grava mesaĝo de la ĉapitro estas ke oni identigas sin al sia lingvo, kaj ke tial homo, kiu legas sian Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li povas uzi ĝin, sentas sin portata supren.19 Kompreneble oni ne neu ke komencantoj kaj komencintoj povas uzi esperantan literaturon por praktiki siajn lingvokonojn, kaj por ili ĉiuokaze estos vortoj ne kompreneblaj sen helpo de vortaro; sed spertaj esperantistoj ne bezonu uzi vortaron por kompreni nian literaturon; ili sentu la artecon de sia Esperanto anstataŭ daŭre senti ke al ili mankas ankoraŭ scio (neniam atingebla ĉar la literaturistoj daŭre inventadas novajn radikojn).

Aparte grava por nia temo estas lia aserto ke “estas iluzio imagi ke estetika efiko rezultas en esperanto el estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo”.20 Mi ankaŭ konsentas kun PIRON ke la novradik-plenaj literaturaĵoj povas kaŭzi elreviĝon ĉe esperantistoj, kiuj povas pensi: “mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro en alia dialekto. Oni trompas min!”21  Kaj rilate al la jam menciita vorto “langvoro” enkondukita ĉar mankis preciza ekvivalento por la franca “langueur”, li atentigas pri alilingvaj vortoj, por kiuj laŭ la sama logiko ankaŭ necesus novradikoj: la rusa tosko (≈ sopiro, melankolio, angoro), la portugala saudade kaj la angla gloom. Al kia kaoso irus nia lingvo se ĝi akceptus novradikojn por havi precizajn ekvivalentojn al ĉiuj tiuspecaj vortoj el ĉiuj lingvoj? (Kaj kial preferi la francan al la aliaj lingvoj?)

Komence de la ĉapitro PIRON revas pri “estonta verkisto”, kiu “plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprim-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.”22 Legante tion mi tuj ekpensis ke intertempe ja aperis konata verkisto kun tiaj ecoj: Anna LÖWENSTEIN. Mi esperas ke tiaj verkistoj multiĝos kaj riĉigos nian literaturon.

Jam plene enradikiĝintaj novradikoj

Ĉio dirita ĝis nun tamen ne kritikis la jam plene enradikiĝintajn novradikojn, kiel mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto. Se oni kiel PIRON konsideras la realan lingvon sia normo, oni tute ne sentas bezonon kritiki tiujn novradikojn.

Certe iuj emus kritiki la PIRON-an koncepton de reala lingvo: Ĉu ne la literatura lingvo apartenas al la reala lingvo, kaj tial radikoj uzataj en ĝi estas reallingvaj? Oni devas ĉi-kaze distingi uzon kaj enradikiĝon de novradiko. Nur ĉar iuj uzas vorton aŭ radikon, ĝi ankoraŭ ne enradikiĝis en la lingvon. Por diri ke certa esprimmaniero enradikiĝis, ĝi devas esti sufiĉe ofte uzata de diversaj uzantoj; ĝi devas esti uzata en menciinda proporcio de la situacioj, en kiu ĝi povus esti uzata – se ĝia uzo estas maloftega kompare kun iu alternativa esprimmaniero, ĝi ne vere enradikiĝis.

Kaj kiam oni konsideras ĉu novradiko estas enradikiĝinta, oni devas tiel konsideri la tutan lingvouzon, el kiu la literatura estas nur malgranda parto. Ĉar ekster la literaturo novradikoj estas uzataj eĉ malpli ol en la literaturo,23 oni tiel pli ofte venas al la konkludo ke certa novradiko estas ne-enradikiĝinta ol se oni nur konsiderus la literaturan lingvon.

Listo de simplaj samsignifaj vortoj

La Esperantaj vortaroj ofte mencias multajn tute ne enradikiĝintajn novradikojn sen atentigo pri tio, ke ekzistas manieroj esprimi la ideon per kunmetaĵoj. Tio malfaciligas la vivon al uzantoj, kiuj emas uzi malpli da novradikoj.

Ekde la fino de 2006 ekzistas nova projekto por helpi al la skemismaj lingvo-uzantoj. Temas pri la listo de simplaj samsignifaj vortoj, kiu ĉefe mencias kunmetitajn alternativojn al novradikoj.24 Oni atentu pri tio, ke la listo uzas la du simbolojn “–>” kaj “=” kun malsamaj signifoj: Kiam post esprimo aperas “–>”, tio signifas ke la listo malrekomendas tiun esprimon, kaj rekomendas anstataŭigi ĝin per la alternativoj menciitaj post tiu simbolo (ekz-e ĉe “rinoplastio –> naz-operacio”). Kiam aperas “=”, la listo ne malrekomendas la listigitan esprimon, sed nur mencias alternativojn por subteni la krean lingvouzon (ekz-e ĉe “atlaso = maparo”).

Pri la enhavo de la listo oni diskutas en dissendolisto, al kiu ĉiu povas aliĝi.25 La listo estas praktika ilo por subteni skemismon. Oni ne miskomprenu ĝin. Certe la kreantoj de la listo ne opinias, ke eblas tuj konvinki la tutan esperantistaron anstataŭigi ĉiujn novradikojn listigitajn per “–>”. La novradikoj certe plu ekzistos paralele al la kunmetaĵoj (kvankam la plej multaj el ili ĉiuokaze tute ne estas enradikiĝintaj, sed nur uzataj de malmultaj unuopuloj). Sed por kontraŭpezi la al-novradikan influon de niaj vortaroj (precipe PIV), ĝi provas montri al la esperantistoj la vastajn eblojn de kunmetado, por influi ilin favore al skemismo. Certe indas rigardi la liston, por ekscii kiujn ne-necesajn novradikojn oni foje uzas  malfaciligante tiel eble la komunikadon (precipe kiam oni komunikas kun Esperantisto kiu ne venas el la Okcidenta kultursfero).

Piednotoj

1 paĝoj 17-19 (La bona lingvo, mallongigota kiel BL)

2 paĝoj 67-68 (BL)

3 paĝo 82 (BL)

4 La eseo origine aperis en la esearo “Lingva Arto” – la paĝonombroj indikas la paĝojn en tiu libro. Nun la eseo ankaŭ haveblas interrete.

5 paĝo 31 (Lingva Arto, mallongigota kiel LA)

6  En la eseo La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto.

7  paĝo 79 (BL)

8  “En ĝi [la reale uzata Esperanto] kuŝas mia normo” – paĝo 14 (BL)

9  paĝo 38 (LA)

10 Kirsten Adamzik, Sprache: Wege zum Verstehen, paĝo 137

11  paĝo 81 (BL)

12  paĝo 84 (BL)

13  Pri ĉi tiu problemo en PIV jam atentigis Marc Bavant en sia prelego Matematika terminologio: ĉu matura finfine?, paĝoj 7-11.  Li tie pledis por aparta  studado la scienca vortfarado en Esperanto, kaj por tio ke oni apliku ĝin “prudente, komprenante, ke temas pri ‘radikfarado’, ne vortfarado”.

14  paĝo 52 (BL)

15  paĝo 51 (BL)

16  paĝo 98 (BL)

17  La alinearo post la antaŭa piednoto (numero 16) estas de mi mallongigita kaj revortumita versio de teksto de PIRON sur paĝoj 98-99 (BL).

18  Ankaŭ Camacho atentigas pri la uzo de la radiko FRID/ en “fridujo”: paĝo 32 (LA)

19  paĝo 102-103 (BL)

20  paĝo 91 (BL)

21  paĝo 92 (BL)

22  paĝo 88 (BL)

23  Tio nun nur estas aserto surbaze de la impresoj, kiujn mi persone havis dum legado kaj parolado en Esperanto. Kiam aperos la parollingva tekstaro de Esperanto, eblos kontroli tiun aserton per statistika komparado de la parollingva kaj la skriblingva tekstaroj.

24  http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

25  http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo

Ĉu dua vivo por tempismo?
La 3an de Februaro 2008 Renato Corsetti faris prelegon nomatan La problemo pri -ata/-ita. La loko de tiu prelego estas iom nekutima por Esperantologiaj prezentoj. Ĝi okazis en la Dua Vivo. Tio estas virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva Universala Kongreso de Esperanto.

Mi mem ankoraŭ ne sukcesis sperti tiun ciferecan mondon, ĉar ial la bezonata programo ne bone ruliĝas en mia Linuksa tekokomputilo, sed mi tamen povis aŭskulti du tieajn prelegojn de Renato Corsetti pere de filmoj, kiujn oni poste publikigis:

La malbona lingvo

La problemo pri -ata/-ita

Mi gratulas d-ron Corsetti pro tiu pionira agado en nova mondo.

Tiu ĉi artikolo estas instigita de la dua prelego de Corsetti: La problemo pri -ata/-ita. Pro tio, ke mi trovis en ĝi plurajn gravajn misojn, mi decidis verki kontraŭprelegon pri la sama temo. Mi komencos ĝin per mia propra prezento de la tuta disputo pri pasivo en Esperanto, kaj finos ĝin per kritiko de la prelego de Corsetti.

Eble iuj opinias, ke la malnova temo -ata/-ita ne estas denove traktinda, ĉar oni jam skribis pri ĝi pli ol sufiĉe. Efektive estas multa prava en tio, sed aliflanke pluraj el la plej gravaj verkoj pri la temo estas ne plu facile troveblaj, kaj laŭ mia impreso multaj novaj Esperantistoj ne estas bone informitaj pri la afero. Ĝuste tial prelegis pri la temo Corsetti, kaj pro tiu sama kialo mi verkis ĉi tiun artikolon.

Kio entute estas la -ata/-ita-problemo?

La tuta demando temas pri la ĝusta maniero formi pasivajn frazojn en Esperanto. La Fundamenta Gramatiko instruas la jenon:

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo.

(el Regulo 6 en la Fundamenta Gramatiko – laŭ sinteza Esperanta traduko en PMEG)

Oni do devas ĉiam en pasiva frazo elekti participan formon: AT, IT aŭ OT.

La Fundamenta Gramatiko ial ne mencias la eblon uzi OT. La ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro tamen klare montras, ke ankaŭ OT povas aperi en pasivaj konstruoj.

La Gramatiko donas nur du efektivajn ekzemplojn de pasivaj frazoj:

Ŝi estas amata de ĉiuj.

La pordo estas fermita.

En unu el tiuj ekzemploj uziĝas AT, en la alia uziĝas IT. Sed laŭ kiaj principoj oni do elektu inter AT kaj IT?

Du skoloj

En la diskutoj pri -ata/-ita, kiuj okazis precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, elformiĝis du skoloj, kiujn oni nomas respektive itismo (aŭ aspektismo) kaj atismo (aŭ tempismo). En plej multaj okazoj itistoj kaj atistoj uzas pasivon same, sed en iaj okazoj la uzoj ne kongruas. Jen tipa ekzemplo:

Aktive

Grenado vundis lin en la dua mondmilito.

Pasive

itisme:

Li estis vundita de grenado en la dua mondmilito.

atisme:

Li estis vundata de grenado en la dua mondmilito.

Tie temas pri okazaĵo en la pasinteco. Ĝi okazis iam en la dua mondmilito kaj ĝi donis rezulton (vundon). En tiaj frazoj itistoj uzadas estis + IT-participon, dum atistoj uzadas estis + AT-participon.

Tute simile en estonteco:

Aktive

Post unu jaro oni vendos la domon.

Pasive

itisme:

Post unu jaro la domo estos vendita.

atisme:

Post unu jaro la domo estos vendata.

Itistoj rezonas jene: En la unua ekzemplo la grava afero estas, ke rezultiĝis vundo; en la dua ekzemplo plej gravas, ke la domo efektive transiros en la posedon de iu alia (la rezulto de vendo). Tial estu respektive vundita kaj vendita, ĉar IT taŭgas por montri agorezulton.

Atistoj rezonas jene: La grava afero estas en la unua ekzemplo, ke la vundado okazis ĝuste tiam (en la dua mondmilito), ne antaŭe, nek poste; kaj en la dua ekzemplo simile gravas, ke la afero okazos ĝuste tiam (post unu jaro), ne antaŭe, nek poste. Tial estu respektive vundata kaj vendata, ĉar AT taŭgas por montri samtempecon (“ĝuste tiam”).

Itisto kontraŭdiras, ke AT montras daŭradon, kaj ke ĝi tial ne taŭgas por esprimi ion, kio atingis aŭ atingos sian finon (kaj donis aŭ donos rezulton). Atisto kontraŭdiros, ke IT ne taŭgas, ĉar IT esprimas antaŭtempecon.

Laŭ itisto li estis vundata signifas, ke oni parolas pri longa vundado aŭ pri ripetata vundado, kaj tute ignoras la finon de la ago, kaj ties rezulton. Atisto tamen neas tion, kaj asertas, ke AT ne esprimas ion pri daŭro, sed nur esprimas la signifon ĝuste tiam (nek antaŭe, nek poste).

Laŭ atisto li estis vundita signifas, ke la vundado okazis iam antaŭe. Itisto kontraŭdiras, ke la ago tute bone povas esti io, kio okazis ĝuste tiam. Oni parolas pri la tuta ago inkluzive de ties plej grava parto, la rezultatingo, kaj oni esprimas tion per nomado de tiu lasta plej grava parto, la vunditeco.

Efektive itistoj kaj atistoj ne bone interkompreniĝas. Kiam atisto aŭdas frazon kiel Li estis vundita en la dua mondmilito, li komprenas tiel, ke la vundado okazis antaŭe, kaj ke la koncerna persono trairis la tutan duan mondmiliton jam vundita. Sed la dirinto (itisto) celis, ke la vundado okazis (ĝisfine) iam en la dua mondmilito, ne antaŭe. Kaj se itisto aŭdas frazon similan al La domo estos vendata post unu jaro, li komprenas, ke oni post unu jaro okupiĝos pri la vendado, kiu eventuale neniam efektiviĝos (eble ĉar neniu aĉetanto aperos, aŭ eble ĉar la prezo montriĝos tro alta, aŭ eble ĉar la domo montriĝos tro kaduka). Sed la dirinto (atisto) fakte volis esprimi, ke la domo transiros en la posedon de alia persono post unu jaro (oni efektive vendos la domon tiam). La malsamaj komprenoj de la signifoj de IT kaj AT kaŭzas misinterpretojn.

Se temas pri io nuna, itistoj kaj atistoj tamen esprimas sin tute same:

Aktive

Oni konstruas tiun domon nun.

Pasive

itisme:

Tiu domo estas konstruata nun.

atisme:

Tiu domo estas konstruata nun.

Tiel estas, ĉar io, kio okazas nun, kompreneble ankoraŭ ne atingis sian finon. Tial pri nunaj agoj ĉiam taŭgas AT sendepende de la skolo. Tiam ne gravas, ĉu oni komprenas AT kiel ĝuste tiam aŭ kiel dum daŭranta ago.

Laŭ atistoj la participoj ANT kaj AT, INT kaj IT, ONT kaj OT esprimas nur tempajn ideojn (respektive ĝuste tiam, antaŭ tiu tempo kaj post tiu tempo. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “tempismo” pri iliaj ideoj. Laŭ itistoj tiuj participoj esprimas ne nur tempajn ideojn, sed ankaŭ aspektajn ideojn, t.e. ĉu la ago estis daŭranta aŭ ripetata, ĉu temas pri rezulto aŭ rezultatingo k.s. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “aspektismo” pri iliaj ideoj.

Ĉu neniu demandis Zamenhofon?

Pri la detaloj de ĝusta uzo de pasivo oni ne multe parolis en la tempo de Zamenhof. Same kiel pri multaj aliaj subtilaĵoj de la Esperanta gramatiko, la Esperantistoj ĝenerale simple imitis la modelan uzon de Zamenhof sen multa teoria diskutado. Tio konformis al la Bulonja Deklaracio:

Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

Sed tamen ekzistas unu sufiĉe detala frua gramatika verko, kiu tuŝas interalie la elekton inter AT kaj IT en pasivaj frazoj. Temas pri  Commentaire sur la Grammaire Esperanto de L. de Beaufront. Tiu verko eldoniĝis unuafoje en 1900. Ĝi estas parto de la Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof, kiu eldoniĝis sub la persona kontrolo kaj kunhelpo de Zamenhof. Tie tekstas jene (en Esperanta traduko):

Uzu ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la tempo, pri kiu temas.

Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas aŭ pensas).

La ago estas, estis aŭ estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.

Uzu ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.

Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.

La agon oni estas, estis aŭ estos plenuminta antaŭ la koncerna tempo, antaŭ la du horoj, pri kiuj temas.

Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne ĝian disvolviĝadon, oni uzas ita.

Ekz‑e: Morgaŭ mi estos akceptita de la reĝo. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita; kaj en la dua, libro presita.

Sed se mi konsiderus la agon mem en ĝia plenumiĝado, en la kondiĉoj, en kiuj ĝi malvolviĝas, malvolviĝis aŭ malvolviĝos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.

Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resaniĝus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio daŭros almenaŭ du horojn. Li estos nomata Petro.

En ĉi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, aŭ almenaŭ dum la daŭro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedaŭran okazon, per kiu ĉe la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.

Resume, ata ĉiam entenas ideon pri ioma daŭro de efektiviĝo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ĝia modo aŭ tempo.

Male, ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Ĉi tiu formo montras ankaŭ la antaŭecon de la ago, se oni komparas ĝian tempon kun la tempo de alia ago.

Tie oni vidas la unuan vortumon de la aspektisma maniero klarigi la uzadon de la Esperanta pasivo. Laŭ tiuj rimarkoj IT uziĝu por esprimi efektivigitan faron, la rezulton de ago, dum AT uziĝu, kiam temas pri la daŭrado de ago.

Kion instruas la Fundamento?

La Fundamento de Esperanto estas la plej supera leĝo pri ĉiaj ĉi tiaj aferoj, kaj se ni povas en ĝi trovi klaran instruon, tiam ni havos la definitivan respondon al la demando pri -ata/-ita.

La Fundamenta Gramatiko etikedas la diversajn participojn per gramatikaj terminoj, sed ĝi apenaŭ donas klarigojn pri la precizaj signifoj kaj signifonuancoj. Ekzemple la participo IT estas etikedita kiel “participe passé passif” (France), “past participle passive” (Angle), “Partizipium perfekti passivi” (Germane), “Страдат. залога прошедш. времени” (Ruse), kaj	“Imiesłów bierny czasu przeszłego” (Pole). Ĝenerale tiuj terminoj nomas la participon per tempaj esprimoj rilataj al pasinteco, sed la Germana (fakte Latina) termino estas “perfekti”, kiu ne estas tempa termino, sed aspekta (= plenumita ago). Ke la participoj enhavas tempan signifon, estas afero, pri kiu konsentas atistoj kaj itistoj. Tial ne estas mirige, ke ili estas nomataj per tempaj terminoj en la Gramatiko. Sed gramatikaj etikedoj ne estas plenaj difinoj de la uzo. Ĉu la participoj eble povas esprimi ankaŭ aliajn nuancojn? Tion jesas la itistoj, sed neas la atistoj.

La du ekzemploj en la Fundamenta Gramatiko (ŝi estas amata de ĉiuj kaj la pordo estas fermita) estas tiaj frazoj, pri kiuj atistoj kaj itistoj tute samopinias, kaj tial ili ne alportas multe da klareco. La Fundamenta Gramatiko do ne donas definitivan respondon al ni.

Bonŝance en la Fundamenta Ekzercaro estas pliaj ekzemploj. Ĉu eble tiuj ekzemploj estas helpaj?

Jen plena listo de ĉiuj pasivaj frazoj en la Ekzercaro:

(1) Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (§12)

(2) Mi estas amata. (§25)

(3) Mi estis amata. (§25)

(4) Mi estos amata. (§25)

(5) Mi estus amata. (§25)

(6) Estu amata. (§25)

(7) Esti amata. (§25)

(8) Vi estas lavita. (§25)

(9) Vi estis lavita. (§25)

(10) Vi estos lavita. (§25)

(11) Vi estus lavita. (§25)

(25) Estu lavita. (§25)

(13) Esti lavita. (§25)

(14) Li estas invitota. (§25)

(15) Li estis invitota. (§25)

(16) Li estos invitota. (§25)

(17) Li estus invitota. (§25)

(18) Estu invitota. (§25)

(19) Esti invitota. (§25)

(20) Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. (§25)

(21) La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. (§25)

(22) Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. (§25)

(23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (§25)

(24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. (§25)

(25) Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. (§25)

(26) Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. (§25)

(27) La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. (§27)

(28) Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (§27)

(29) Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo. (§32)

(30) Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. (§33)

(31) Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. (§36)

(32) Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. (§39)

Estas en la Ekzercaro ankoraŭ kelketaj pliaj okazoj de la verbo esti + pasiva participo. En tiuj ekzemploj tamen ne temas pri veraj pasivaj frazoj, sed pri pure stataj esprimoj, ekz. La fenestro longe estis nefermita. Tiaj frazoj neniam estas malsame interpretataj aŭ uzataj de itistoj kaj atistoj. Tial mi forlasis ilin ĉi tie.

La plejmulto el tiuj ekzemploj en la Ekzercaro estas ĝustaj kaj laŭ itismo, kaj laŭ atismo. Tio precipe validas por la ekzemploj 2 ĝis 19, kiuj estas tute senkuntekstaj, kaj kiuj povas esti interpretataj diversmaniere. Ekzemple (9) vi estis lavita estas tute malsame komprenata de itistoj kaj atistoj, sed ne eblas el tiu nura ekzemplo prijuĝi, kiu el la du komprenoj estas celita en la Ekzercaro.

Pli interesa estas ekzemplo 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. Ĝi rakontas pri la naskodato de Georgo Vaŝington. Li efektive naskiĝis en tiu tago (la 22-a de Februaro 1732a) – ne antaŭe, nek poste. Laŭ la tempisma skolo oni do devus uzi estis naskata, sed en la Fundamento aperas estis naskita, tute laŭ la aspektisma skolo.

Tre simila estas ekzemplo 30: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Ankaŭ tie tekstas estis naskita, kvankam laŭ atismo devus uziĝi estis naskata, ĉar estas parolo pri tiu tago, en kiu okazis lia nasko. Aktive oni dirus: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin. La patrino naskis lin ĝuste tiam. Li naskiĝis ĝuste tiam. Sed en la Ekzercaro aperas estis naskita, kio donas sencon nur se oni klarigas laŭ itismo (temas pri atingo de rezulto: venis nova homo en la mondon).

Tre interesa estas ekzemplo 32: Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Tie menciiĝas la sama morto plurajn fojojn per diversaj verboformoj: mortis, mortigis sin, estis mortigita, mortiĝis. Ĉiufoje temas pri tio, kio okazis ĝuste tiam (unu tagon). La pasiva varianto enhavas estis mortigita tute laŭ la principoj de aspektismo (atingo de rezulto, nome morto). Atistoj uzas en tiaj okazoj estis mortigata, ĉar temas pri samtempeco (ĝuste tiam okazis la mortigo, nek antaŭe, nek poste).

Grava estas ankaŭ ekzemploj 23 kaj 24, ĉar tie aperas unue pagata, kaj poste pagita, ambaŭfoje pri ŝuldopagado: (23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. En la unua okazo temas pri ripetado de nepagado (ekde tiam ĉiufoje kiam aperos ŝuldo, ĝin ne pagos la parolanto). Tie uziĝas pagata. En la dua temas tamen pri unu sola ago, kiu atingos sian finon kaj donos rezulton (senŝuldiĝo). Tie uziĝas pagita. Tio estas tute laŭ la principoj de la itismo: AT esprimas daŭradon aŭ ripetadon; IT esprimas atingon de rezulto. Laŭ la atismaj reguloj devus esti pagata ankaŭ en la dua ekzemplo, ĉar la signifo estas mi baldaŭ pagos mian tutan ŝuldon. Nu, ankaŭ atisto eble povas uzi en tia okazo pagita, se li pensas pri la stato post la pago: Baldaŭ mi estos post la pago. Oni ne mencias la pagadon mem, sed nur la postan staton de senŝuldeco. Sed fakte per tia pensado oni jam tre forte proksimiĝas al la starpunkto de itismo: Oni esprimas rezultodonan agon per montrado de tiu stato, kiu rezultas el la ago.

Fakte neniu el la ekzemploj en la Ekzercaro estas kompreneblaj nur laŭ atismaj reguloj. Sed pluraj ekzemploj estas klarigeblaj nur laŭ la principoj de itismo. Laŭ atismo tiuj ekzemploj estas simple eraraj. Sed pri eraroj en la Fundamento ni ja ne povas paroli. Ĝuste tiuj ekzemploj instruas al ni, kiel uzi la lingvon. Se ies reguloj ne kongruas kun tiuj ekzemploj, tiam tiuj reguloj estas misaj.

La Zamenhofa verkaro

Eble iuj tamen ne sentas sin tute konvinkitaj de la prezentitaj ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro. Eble restas iaj ebloj reinterpreti tiujn frazojn. Eble ni miskomprenas, kion Zamenhof volis diri per tiuj ekzemploj, kiuj ja ne estas ege multaj. Aŭ eble nin trompas kelkaj malfeliĉaj preseraroj. Povas do esti utile rigardi, kiel Zamenhof cetere uzis pasivon. Li kreis sufiĉe multe da aliaj tekstoj. Precipe temas pri tradukoj, sed li ankaŭ verkis originale, precipe pri Esperanto. Tiajn studojn de la Zamenhofa uzo oni abunde faris, kaj la rezultoj estas tre klaraj: Zamenhof uzis pasivon dum sia tuta vivo en maniero, kiu perfekte kongruas kun la reguloj de aspektismo (itismo), kaj oni apenaŭ povas trovi frazojn, kiuj estas klarigeblaj nur per la principoj de tempismo (atismo). Tio tute ne estas miriga, ĉar la itistoj ellaboris siajn regulojn laŭ la modeloj de la Fundamento kaj la Zamenhofa verkaro. Mi ĉi tie ne ripetos tion, kion Esperantologoj kiel Kalocsay kaj Schwartz jam prezentis, sed nur resendas eventualajn dubantojn al la koncernaj esploroj (vidu la ĉi-postan literaturoliston, precipe la studon de Schwartz en la Aktoj de la Akademio II 1968-1974 kaj Vojaĝo inter la Tempoj de Kalocsay). La fina konkludo povas ĉiuokaze esti nur unu: Ne ekzistas ajna eblo, ke maltrafas la itismaj interpretoj de la ĉi-antaŭaj ekzemploj el la Ekzercaro, ĉar ilin konfirmas centoj da similaj kaj eĉ pli klaraj ekzemploj en la Zamenhofa verkaro.

La ĝenerala uzo

Ne nur Zamenhof uzis itisman pasivon. La samo validas por plej multaj t.n. bonaj aŭtoroj, kaj entute pri la Esperanta literaturo kaj gazetaro tra la historio de nia lingvo. Menciindas interalie Auld, Baghy, Beaucaire, Engholm, Eroŝenko, de Hoog, Johansson, Kabe, Kalocsay, Lapenna, Löwenstein, Neergard, Régulo Perez, Piron, Schwartz, Szathmári, Szilágyi, Štimec, Vallienne, Varankin, Waringhien kaj Wells. La precipa klarigo de tio estas kompreneble, ke la ekzemploj en la Ekzercaro kaj la stilo de Zamenhof grave influis praktike ĉiujn verkistojn, redaktistojn kaj entute la grandan plimulton de la Esperantistoj, rekte aŭ nerekte. Sed ekzistas ankaŭ gravaj kaj vaste rekonataj Esperantistoj, kies lingva praktiko estis aŭ estas (plejparte) tempisma. Menciindas Cseh, Jung, Setälä, Støp-Bowitz, Ŝulco kaj Vilborg.

La Akademio de Esperanto

En la 1960-aj jaroj la Akademio de Esperanto vigle okupiĝis pri -ata/-ita sub la gvido de la tiama prezidanto Waringhien. Post longa kaj bedaŭrinde ne tute paca debato, kaj post pluraj voĉdonadoj, la Akademio fine alvenis al definitiva decido favora al la itismo. Tio estas sufiĉe detale dokumentita en la Aktoj de la Akademio 1963-1967, kie troviĝas ankaŭ la fine publikigita decido. En 1989 la Akademio denove rezoluciis por la itismo kaj kontraŭ la atismo.

La prelego de Corsetti

La prelego de Corsetti havis laŭ mia kompreno du celojn: doni ĝeneralan orientiĝon pri la siatempe tre vigla debato pri -ata/-ita, kaj samtempe pledi por la tempisma vidpunkto. Corsetti tamen prezentis ne puran tempismon, sed iaspecan kompromisan version de ĝi, laŭ mi ne tre konvinke.

La prelego estis farita buŝe, kaj tial ĝi nature havas multajn trajtojn de parola lingvaĵo. Tiaj trajtoj povas iafoje impresi iom mallerte en skribita formo. Mi tial volas emfazi, ke mi trovas la prelegstilon de Corsetti tute bonega, kaj ke mi neniel kritikas la parolecajn trajtojn de la prezento.

La prelego komenciĝis jene:

Do, ĉi-vespere ni parolos pri tiu ĉi problemo -ata/-ita [...] Ĉi tie mi diras, ke ĝi estas neproblemo, kaj ke ĝi estas solvata, ne solvita. Neproblemo signifas, ke ĝi ne estas granda problemo. Ĝi fariĝis granda problemo pro la insisto de multaj Akademianoj havi klaran decidon, kaj gajni en iu interhoma batalo. Sed ne estis vera problemo. Landaj asocioj minacis foriri, kaj tiel plu. Estis granda perturbo en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Sed fakte tio estis nur preteksto por kvereli inter si. Ne estis vera problemo. Kaj malgraŭ la decido de la Akademio tiama, la problemo ankoraŭ nun estas solvata de ĉiu el ni ĉiutage, kaj ne estis definitive solvita.

Corsetti forte emfazas, ke laŭ li la tuta diskuto estis nura preteksto por interpersonaj bataloj. Poste ni vidos, ke li efektive volas kulpigi Waringhen-on pri la tuta batalo. Tio estas tre maljusta. Oni povas certe kritiki Waringhien-on pri multo, sed estas klare, ke lia celo estis helpi al lingva unueco. Li vidis, ke iuj uzadas la lingvon en maniero, kiu devojiĝis de la modeloj en la Fundamento, kaj de la Zamenhofa stilo, kaj li volis helpi unuecigi la praktikan uzon surbaze de la Fundamento. Tio sendube estis salutinda agado. La diversecaj komprenoj de iaj pasivaj frazoj efektive estis manko en la praktika funkciipovo de la lingvo, kaj certe estis inde, ke la Akademio faris klaran decidon.

La tempismo ĉiam estis, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas, afero de malplimulto. Fakte la tuta demando estis solvita plene jam de la Fundamento kaj de la modela Zamenhofa verkaro. Tial la aserto de Corsetti, ke la problemo ne estis definitive solvita, estas nure malhelpa. Kiel Akademiano, kaj eĉ ano de la nuna estraro de la Akademio, li devus solidari kun Akademia decido, kiu estis farita jam en 1967, kaj kiun la Akademio konfirmis en 1989, kaj kiu kongruas kun la modeloj en la Fundamento, kun la Zamenhofa stilo, kaj kiu respondas al la uzo de la granda plimulto el la bonaj aŭtoroj klasikaj kaj nunaj.

Poste:

En la lingvoj estas io, kio nomiĝas aspektoj, kaj poste estas io, kio nomiĝas tempoj. En niaj modernaj Eŭropaj lingvoj – ne ĉiuj – sed, do ĝenerale la tempoj estas pli gravaj. Ni venis al ĉi tiu abstrakta koncepto, tre abstrakta, se vi pensas pri la prahomoj, ke estas iu pasinteco, estanteco, estonteco. Ke la tempo dividiĝas en antaŭe-nun-poste. Kaj tio poste reflektiĝas en niaj lingvoj. Sed fakte en la unuaj tempoj tio, kio pleje gravis, estis la aspektoj. Alivorte, ĉu la afero estas finfarita, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ daŭras. Do, mi luktas kun la urso havis nur du manierojn, depende de tio, ĉu mi finluktis kun la urso – do la lukto finiĝis, la urso mortis – aŭ mi ankoraŭ luktas kaj eble ankoraŭ luktos. Do, finita afero, aŭ nefinita afero. Kaj tio ekzistis ankoraŭ iomete en la Latina, ekzistas ankoraŭ en multaj lingvoj, en la Rusa, en la Nov-Greka, en la Araba, en la Hebrea, kaj tiel plu. Sed ĝenerale, en Eŭropo – en okcidenta Eŭropo almenaŭ – oni pli koncentriĝas pri la tempoj: pasinteco, estanteco, estonteco. Kaj tio kaŭzis la problemon.

Tiuj asertoj ŝajnas esti forte influitaj de tio, kion skribis Støp-Bowitz en sia kontribuo en la libreto Esperanto Moderna Lingvo (unu el la plej gravaj por-atismaj verkoj). La ideo, ke aspektoj estas iaspeca primitiva trajto en la homaj lingvoj, dum verba sistemo karakterizata precipe de tempaj distingoj estas modernaĵo, al kiu alvenis la nunaj (okcident-Eŭropaj) kulturlingvoj post longa evoluo, tiu ideo estas nescienca fantaziaĵo. Kaj tempo, kaj aspekto ludas rolon en ĉiaspecaj homaj lingvoj, kaj en “primitivaj” lingvoj, kaj en “modernaj” lingvoj. Entute la moderna lingvoscienco akre rifuzas la ideon, ke ekzistas primitivaj kaj modernaj homaj lingvoj (precipe kiam temas pri gramatiko). Se oni rigardas nur la lingvojn de okcidenta Eŭropo, kiuj laŭ Corsetti (kaj laŭ Støp-Bowitz) uzas tempajn distingojn kaj apenaŭ aspektajn ideojn en siaj verbaj sistemoj, oni tuj vidas, ke aspektoj ludas tre gravan rolon en la lingvoj Angla, Franca, Hispana kaj Portugala. Oni pensu pri la gravega distingo inter “ate” kaj “was eating” en la Angla, pri la distingo inter “imparfait” kaj “passé simple” en la Franca, kaj pri la preterita-perfekta kontrasto en la Hispana.

Sed la disputoj pri -ata/-ita fakte radikas grandparte en diverseco inter diversaj lingvoj en Eŭropo. Precipe temas pri la diferenco inter la Germana (kaj kelkaj aliaj Ĝermanaj lingvoj, kiuj relative malmulte distingas aspektojn ĉe la verboj) kaj lingvoj kiel la Angla, la Slavaj lingvoj kaj pluraj Latinidaj lingvoj, kiuj ofte emfazas la diferencon inter rezultatingo kaj daŭreco per apartaj verbaj formoj. Oni ne povas ne rimarki, ke atistoj ofte estas Germanoj, kaj ke oni apenaŭ trovas atistojn inter la Slavaj Esperantistoj. Estas sendube, ke Zamenhof estis influita de la Rusa kaj la Pola lingvoj, kiam li ellaboris la Esperantan gramatikon. La aspektaj distingoj, kiujn li enkondukis en la Esperantan gramatikon, estas grandparte klarigendaj tiamaniere.

Sed pri prahomoj kontraŭ modernaj okcident-Eŭropaj lingvoj, aŭ io ajn simila al tio, ja neniel temas.

Poste Corsetti prezentas la klarigojn pri pasivo en la Fundamenta Gramatiko, kaj pluiras al la ekzemploj en la Ekzercaro. Li mencias la plejparton el tiuj frazoj, kiujn mi listigis ĉi-antaŭe. Li donas tre grandan atenton al la ekzemploj 2 ĝis 19, nome al tiuj, kiuj malhavas kuntekston, kaj kiuj per si mem povas esti ĉiel ajn interpretataj. Se mi bone komprenas, Corsetti vidas en tiuj ekzemploj precipe indikon, ke oni povas libere kombini ĉiujn participajn formojn kun ĉiuj formoj de la helpverbo esti. Tio ja estas tute prava, kaj pri tio esence samopinias la itistoj, kvankam iuj itistoj efektive opinias, ke iuj kombinoj ne estas reale uzeblaj. Temas pri formoj kiel estis amita, kiujn multaj itistoj malkonsilas uzi, ĉar ami estas ago, kiu ne postlasas rezulton. Efektive inter la ekzemploj 2 ĝis 19 tute forestas amita. Por la IT-formoj Zamenhof tie elektis la verbon lavi, kiu ja montras rezultodonan agon. Waringhien vidis en la elekto de amata unuflanke kaj lavita aliflanke instruon, ke por iuj verboj pli konvenas -ata (ĉar temas pri ago, kiu daŭras sen doni rezulton), dum por aliaj pli konvenas -ita (ĉar temas pri ago, kiu donas rezulton). Corsetti nomas tion “fantazia reinterpreto”. Li diris:

Ekirante de ĉi tiu afero, laŭ kiu AT esprimas la daŭron, kaj IT esprimas la rezulton, li [Waringhien] reinterpretas la tutan sistemon, kaj alvenas al interesa konstato. Li diras, ĝenerale, en Esperanto ne ekzistas tiu tempa sistemo de Zamenhof. Sed, en kelkaj kazoj, ĉefe en ĉi tiu pasinta participo fakte temas pri diferencoj de aspektoj, inter daŭro kaj rezulto. Do, ĉi tio ŝanĝas la tutan sistemon [...]

En la vero Waringhien (kaj aliaj Esperantologoj) deiris de vasta studado de la Zamenhofa uzo de participoj kaj precipe de participoj en pasivaj frazoj. Konstatinte, ke ne eblas klarigi la manieron, en kiu Zamenhof uzis pasivon, alie ol per distingo inter daŭro (AT) kaj rezulto (IT), ili vortumis la teorion de la aspektismo. La ekzemploj en la Ekzercaro kongruas kun tiuj reguloj. Oni eĉ povas vidi en la strukturo de la ekzemploj en ekzerco 25 (ekzemploj 2 ĝis 26) konscian provon kontrastigi ekzemplojn kun daŭreca senco kaj ekzemplojn kun rezultodona senco. Pri tio Waringhien sufiĉe konvinke argumentis. Laŭ mi, nur se oni deiras de la ideo (eĉ antaŭjuĝo), ke Zamenhof nepre celis nure tempan sistemon, oni povas vidi en la analizo de Waringhien fantaziaĵon. Sed se oni senantaŭjuĝe legas la ekzemplojn en la Ekzercaro, oni apenaŭ povas ne trovi tie indikojn, ke distingo inter daŭreco kaj rezultodono ludas almenaŭ ian rolon en la Esperanta pasivo.

Efektive Corsetti rekonas, ke ekzistas ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj konfirmas la ideojn de la itisma skolo:

[...] kaj estas en la Fundamento du frazoj, kiuj vere pravigas (inter citiloj) Waringhien

Poste Corsetti citas ekzemplon 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (Kiu estas la dua tia ekzemplo, li ne diris. Laŭ mi estas almenaŭ tri sendiskute itismaj ekzemploj en la Ekzercaro, nome ekzemploj 1, 30 kaj 32.)

La Vaŝingtona frazo ĉiam estis la ĉefa stumbloŝtono por la atistoj. Ili provis ĉirkaŭiri ĝin en diversaj manieroj. Iuj, ekzemple Ŝulco, eĉ koncedas, ke ĝi tute neniel estas ĝusta laŭ atismo. Ŝulco simple asertis, ke la Ekzercaro enhavas multajn erarojn, sed tio laŭ li ne tro gravas, ĉar laŭ li la Ekzercaro ne estas normodona parto de la Fundamento (li rekonis nur la Gramatikon kaj la Universalan Vortaron kiel normodonajn). Aliaj provis per diversaj elturniĝoj reinterpreti la Vaŝingtonan ekzemplon tiel, ke ĝi tamen iel estu akceptebla por la atismo. Iuj elpensis, ke oni devas kompreni ĝin en pli vasta kunteksto, kiu tamen tute forestas en la Ekzercaro, sed laŭ kiu la ekzemplo povas interpretiĝi kiel pluskvamperfekta: Kiam okazis io alia nenomita, tiam Georgo Vaŝington estis jam antaŭe naskita la 22-an de Februaro de la jaro 1732-a. Iel tiel. Ne tre konvinke, por ne diri absurde. Ĉu Zamenhof vere uzus tian misteraĵon por instrui la lingvon?

Corsetti alportas tute novan (laŭ mia scio) provon klarigi la Vaŝingtonan frazon:

Do, se oni interpretus la tempisman (kiel oni nomas ĝin) skolon tre strikte, oni devus diri Georgo Vaŝington estis [tiam] naskata la dudek duan de Februaro. Fakte en la realo ĉiuj diras Georgo Vaŝingtono estis naskita, sed la problemo estas, ke naski estas ago, kiu daŭras iom da tempo, kelkajn minutojn, duonan horon, sed certe ne tutan tagon. Do, kiam oni parolas pri tio, oni atentigas pri la fakto, kiu jam okazis, kaj ne uzas la prezencon, ĉar, se oni uzas la prezencon, tio temus fakte pri io, kio daŭras la tutan tagon.

Se mi bone komprenas Corsetti-n, laŭ lia interpreto de la tempismo, oni devas ĉiam uzi estis …ita, se temas pri ago, kiu ne daŭris aŭ daŭros dum la tuta indikita tempo. Do, se oni diras, ke tio aŭ tio okazis en la jaro 1900, kaj se temas pri io, kio daŭris malpli ol 365 tagojn, tiam oni ĉiam uzu estis …ita, ĉar estis ..ata signifus, ke la ago ja daŭris dum la tuto de la 365 tagoj de la jaro 1900. Ŝajnas al mi, ke tio lasas tre malmulte da spaco por efektiva uzo de atismaj frazoj, ĉar en la vasta plimulto el la praktikaj okazoj oni devus uzi estis …ita por eviti la plendaŭran sendon de estis …ata. Mi trovas tiun rezonadon de Corsetti ege stranga, sed aliflanke, se oni ekiras laŭ tia vojo, kredeble rezultas finfine iaspeca itismo, kaj tion mi povas nur aprobi.

Pli konvinke estas laŭ mi la interpreto, ke uziĝu naskita, ĉar la plej grava parto de la nasko estas la fina apero de naskita bebo. Nur se oni volas aparte priparoli la dumecon de la naskolaborado, oni uzu estis naskata, ekzemple: Dum Georgo estis naskata lia patro ne rajtis ĉeesti. Tian uzon ne malhelpas la fakto, ke la naskolaborado ne daŭris dum 24 horoj.

Corsetti daŭrigas:

Do, en la realo, kio estas la sistemo de Esperanto? Mi diras, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo. Zamenhof volis diri tion.

Mi traaŭskultis la prelegon de Corsetti plurajn fojojn, kaj mi ne povas trovi, sur kiu li bazas tiun aserton. Estas pluraj ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj ne estas klarigeblaj tempisme, sed nur aspektisme. Neniu ekzemplo estas problema por la itisma vidpunkto, dum pluraj problemoj donas kapdoloron al la atista partio. De kio do venas la ideo, ke Zamenhof volis diri, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo? Corsetti ne donas respondon. Li nur asertas senargumente, ke Zamenhof volis tion. Se Zamenhof vere volus diri tion, kial li ne faris tion? Li tute bone povus doni almenaŭ unu ekzemplon tipe tempisman, ni diru en tiu momento li estis trafata de kuglo, aŭ la domo estis vendata hieraŭ kaj tial ĝi ne plu apartenas al mi aŭ je la dua horo la fiŝo estis ankoraŭ kaptota, je la tria horo ĝi estis kaptata, kaj nun ĝi estas kaptita (kaj ni do povas manĝi ĝin). Ekzemploj de la lasta speco kun tri tempopunktoj, unu antaŭ la ago (kun OT), dua je la momento de la ago (kun AT), kaj tria post la ago (kun IT), aperadas en atismaj klarigoj de la Esperanta verbosistemo. Sed nenion tian Zamenhof metis en la Fundamenton. (Kaj nenie en lia verkaro aperas tiaspecaj frazoj.) Se li vere volus doni al Esperanto pure tempisman sistemon, oni ja devus ie vidi almenaŭ ian spuron de tio.

Poste Corsetti mirigas min komplete:

En la praktiko multe dependas de la nuanco de signifo, kiun la homo volas doni. Se mi diras: Via fakturo certe estos pagita la 30-an de Januaro, ĝenerale tio signifas, ke en la mateno de la 30-a aŭ dum la tago mi pagos. Se mi volas aparte insisti, ke ĝi estos pagata la 30-an de Januaro, mi povas fari, sed ĝenerale tio ne havas sencon en verbo kiel pagi [...]

Post tiom da pledado por tempismo, subite Corsetti argumentas por pura itismo! Ja ĝuste tiel rezonis Waringhien: pagi estas  rezultverbo, kaj tial plej ofte oni volas komuniki ion pri la rezultatingo, kaj sekve oni uzas plej ofte pagita.

Kaj plu:

Do, multo de ĉi tiuj duboj ne povas esti solvataj nepre per unu skolo aŭ per la alia, sed simple per la intencoj de la parolanto, tio, kion oni volas diri. Certe AT indikas, ke la afero estas farata, kaj certe IT montras, ke la afero estas jam farita. Sed de tio al la absolutaj konkludoj de Waringhien, kiujn ni vidis, aŭ al la absolutaj konkludoj de la tempistoj, kiujn mi ne diris. Do, estas granda salto, en la senco, ke Zamenhof volis fari tempisman sistemon. Li faris. En la praktiko tiuj AT, IT, ANT, INT montras ankaŭ la aspektojn. Do, ĉiu parolanto sciante la sistemon, decidas mem, kion li volas montri. Mi povas diri, ke la grafino X estis amata la tutan vivon de la grafo Y. Sed mi povas ankaŭ diri, ke la grafino X estis amita de la grafo Y en la jaro 1934 – kaj poste la afero finiĝis, mi subkomprenas.

Certe ĉio tia dependas de la nuanco de signifo, kiun la parolanto volas esprimi. Sed por povi esprimi la diversajn nuancojn, ni ja devas disponi pri lingvaj rimedoj, por kiuj estas difinitaj certaj signifoj kaj uzoj. Se oni ne fiksas, ke IT povas esprimi rezulton, tiam oni ja ne povas ĝin uzi por komuniki tian nuancon. Kaj se oni ne fiksas, ke en Esperanto AT esprimas daŭron kaj agodumecon, tiam ne eblas utiligi tiun participon por komprenigi al la aŭskultantoj tian sencon. Se iu atisto decidas, ke por li AT esprimas nur tempopunkton (ĝuste tiam), kio povas inkluzivi plenan agon kune kun la rezultodono, tiam lin miskomprenos itisto, kiu vidas en ekzemple mia aŭto estis vendata pasintsemajne ion tute alian ol volis diri la atisto. Ne eblas, ke ĉiu Esperantisto elpensu sian propran sistemon participan. Ne sufiĉas, ke ni ĉiuj uzu la samajn formojn. Ni ankaŭ devas atribui al tiuj formoj la samajn signifojn kaj signifonuancojn.

Ĝuste tian normon volis fiksi la Akademio de Esperanto. Tia fiksado tiam ne vere estis bezonata, ĉar jam la Fundamento faris tion, sed pro tio, ke iuj ne estis tute konvinkitaj, kaj ĉar la Esperantistoj pri tio debatis kaj eĉ kverelis, tamen estis inde, ke la Akademio faru decidon. Ĝuste tio okazis en la 1960-aj jaroj. Pri tio rakontas Corsetti jene:

Do, en la komenco de la 60-aj jaroj Waringhien fariĝis prezidanto de la Akademio. Do, li tuj komencis iun enketon inter la Akademianoj, petante ilin, ĉu ili interpretas difinitajn frazojn en la senco de tempismo aŭ ne tempismo, en la senco …ita kaj tiel plu. Do, li faris ĉi tiujn enketojn inter la Akademianoj. La rezultoj de la enketoj estis ne tre klaraj. Kompreneble, li faris ĝin en difinita maniero, pri kiu ni ne parolu, sed la rezultoj estis: 24 estis por la interpreto de Waringhien, kaj 22 voĉdonis “ne”, “sindetene”, ne partoprenis, dissendis leterojn, kaj tiel plu.

enketo kaj kvereloj

rezultoj en 1965:

24 por; 22 ne, sindetene, ne partoprenis

Do, kiel vi vidas, estas proksimume duono/duono de la Akademianoj.

En la vero la rezultoj de la enketoj estis tre klaraj: Klara plimulto konsentis kun Waringhien. Kiam Corsetti prezentas la nombrojn 24 kontraŭ 22, li grave misprezentas la rezulton de tiu unua voĉdonado. La nombro 22 enhavis nur kvar (4) neajn voĉojn. La aliaj aŭ voĉonis mikse (2) sin detenis (3) aŭ tute ne voĉdonis (13). Estas tamen konate, ke el tiuj, kiuj ne partoprenis en la voĉdonado, dek faris tion kiel iaspecan proteston. Ilin oni do ja povas kalkuli kiel efektivajn kontraŭintojn. Se oni alkalkulas ankaŭ tiujn, kiuj voĉdonis mikse, oni alvenas al 16 kontraŭuloj. Do, 24 kontraŭ 16. Tio ne estas duono/duono!

Simile Corsetti misprezentas la sekvan voĉdonadon:

Tamen la Waringhien diras “la plejmulto”. Do, li transdonis la aferon al la sekcio pri gramatiko de la Akademio. [...] Do, surbaze de la rezulto de la enketo, Waringhien diras, la plejmulto tamen pensas kiel mi. La sekcio bonvolu nun formaligi la aferon, restudi ĝin, kaj proponi iun rezolucion, kiun la sekcio mem voĉdonos, kaj poste la pleno voĉdonos. Do, en la jaro 1966, do unu jaron poste, oni havis novan voĉdonon, kaj ĉitiufoje la voĉdonoj estis: 21 por; 22 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis. Do, la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto.

nova voĉdono en 1966

21 por; 22 ne, sindetene, ne voĉdonis

rifuzo voĉdonigi por kompromisa solvo

Kiel vi vidas, fakte la homoj estis tre dividitaj, duone/duone. Foje gajnis unu teorio, foje la alia. Sed neniu estis tre certa. Ne estis iu evidenta, por unu aŭ kontraŭ unu.

Ne, neniel la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto. Klara plejmulto estis por tiu interpreto. Voĉdonis nee nur 2 Akademianoj! Sin detenis 1, kolektive rifuzis voĉdoni 6, kaj ne respondis 13. Oni do povas nombri maksimume 9 kontraŭintojn. La resto simple ne partoprenis en la voĉdonado. La rezulto tamen ne povis validi kiel Akademia decido, ĉar partoprenis entute malpli ol du trionoj el ĉiuj Akademianoj. En tiaj okazoj la statuto de la Akademio postulas, ke estu aprobo de pli ol duono el ĉiuj Akademianoj. Je tiu tempo la Akademia havis 43 anojn, kaj tial estis bezonata aprobo de 22. Sed aprobis nur 21. 21 estis grandega plimulto el tiuj, kiu entute esprimis opinion. Klare do venkis la partio de Waringhien, sed ne kun sufiĉe granda plimulto. Fakte, se tiuj ses atistoj, kiu rifuzis voĉdoni, estus efektive voĉdonintaj nee (laŭ sia konvinko), la propono estus valida Akademia decido, ĉar tiam la statuto postulus nur aprobon de plimulto el la voĉdonintoj. Neniel ajn do venkis la atisma partio en la Akademio. Fakte ĝi venkis eĉ ne unu fojon. Ĝi nur sukcesis bloki la validiĝon de unu el la venkoj de la itisma flanko. Mi estas vere tre surprizita, ke Corsetti provas prezenti ĉion kvazaŭ en la Akademio estis du preskaŭ same fortaj partioj, kaj kvazaŭ oni ne povis atingi klaran rezulton. En la vero dum tiu tuta Akademia laborado pri -ata/-ita, la aspektisma flanko estis ĉiam klare la pli forta.

Kaj tial en la tria kaj lasta voĉdonado, denove venkis la interpreto de Waringhien, ĉi-foje kun sufiĉa laŭstatuta plimulto.

Tion Corsetii prezentas jene:

Do, intertempe estis ankaŭ aliaj manovroj, ĉar la amikoj de Waringhien, interalie tiam estis Lapenna, faris aferojn de la speco, ke la komitato de UEA petas la Akademion nepre decidi pri ĉi tiu problemo. La Germanaj instruistoj petas la Akademion nepre decidi. La Norvega Esperanto-Ligo, en kiu estis tre influa, grava Esperantisto, kiu malsamopiniis, minacis eksiĝi, se oni decidos. Do, estis la kutima Esperantista interkverelado. Estis grandaj personaj bataloj. Homoj rifuzis premi la manon de iu, kiu malsamopiniis pri ĉi tiu problemo. Waringhien mem uzis la tipe Esperantismajn trukojn en ĉi tiu debato. Li diris: Se la Akademio ne decidos pri ĉi tio, kiel ministro pri publika instruado povos iam ajn decidi, ke Esperanto estu instruata en la lernejoj, ĉar lingvo, en kiu estas frazo, kiu povas havi du signifojn, ne estas instruebla en lernejo. Do, se vi ne decidos, kiel mi diras, Esperanto neniam estos instruata en lernejoj. Do, vi vidas, ke temas pri unu el ĉi tiuj Esperantismaj trukoj. Do, mi celas, la ministro pri publika instruado neniam interesiĝas pri tio, kiel oni interpretas pagita aŭ pagata. Do, ĉiuokaze en la jaro 1967 oni revenis al nova voĉdono, en kiu finfine estis 26 por, 19 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis.

fina voĉdono 1967

26 por; 19 ne, sindetene, ne voĉdonis

Necesas klarigi, ke al la nombro 19 apartenas 8 Akademianoj, kiuj entute ne respondis. Kiel efektivajn kontraŭstarintojn oni povas do kalkuli maksimume 11 Akademianojn. 26 kontraŭ 11 estas tre klara rezulto.

Mi tre miras pri la interpreto de Corsetti, ke la elpaŝoj de UEA kaj de la Germanaj instruistoj estis manovroj. Se ekzistas tiaspeca debato kun tiaspecaj hezitoj pri grava parto de la Esperanta gramatiko, neniel estas strange, se gravaj institucioj turnas sin al la Akademio de Esperanto, petante, ke ĝi prezentu klarajn gvidliniojn. Por kio do ekzistas la Akademio, se ne por servi en tiaj okazoj? Mi tamen konsentas, ke minacoj pri eksiĝo, rifuzoj pri manpremoj k.t.p., estis ege bedaŭrindaj kaj troigitaj reagoj al nure gramatika problemo. En tiu ĉi artikolo mi forte kritikas Corsetti-n, sed li kaj mi estas kaj restos plu bonaj amikoj malgraŭ niaj diversaj vidpunktoj pri tiuj historiaj okazaĵoj kaj pri la koncerna gramatika demando.

Fine mi devas mencii, ke en sia prelego Corsetti mem uzis ekskluzive itisman lingvaĵon en siaj propraj diroj (krom la ekzemplofrazoj cititaj aŭ elpensitaj). Li diris ekzemple: Estas libreto, kiu estis aprobita en la unua kongreso de Esperantistoj en Bulonjo sur Maro en 1905a. Tiu estis aprobita estas klarigebla nur laŭ tiuj principoj, kiujn la Akademio aprobis en 1967 sub la gvido de Waringhien. Laŭ ĉiu varianto de  tempismo, kiun mi konas, tiu estis aprobita estas kruda eraro. Corsetti ankaŭ plurfoje uzas pasivajn frazojn kun AT, kaj ĉiufoje AT estas tute ĝusta laŭ la reguloj de la aspektismo.

Aliaj vidpunktoj

Ekzistas diversaj manieroj detale klarigi itismon, kaj eĉ estas tiel, ke ne ĉiuj itistoj opinias tute same pri ĉiuj detaloj de la tuta afero. Same estas pri la atistoj. Ekzistas diversaj subskoloj de atismo. Nenio stranga en tio. Ĉiu homa lingvo estas tre kompleksa sistemo, kaj tio validas ankaŭ por Esperanto. Plene klarigi ĉiujn nuancojn de homa lingvo estas tre malfacile, kaj tial la diversaj lingvosciencistoj alvenas al iom diversaj variantoj, eĉ kiam ili esence samopinias. Sed mi ne povas ĉi tie prezenti ĉiujn tiujn variantojn kaj detalojn. Mi devas resendi eventualajn interesatojn al la ĉi-posta literaturlisto.

Por kompleteco mi vere devus ĉi tie analizi kaj kritiki ankaŭ la ideojn de Geraldo Mattos, la antaŭa prezidanto de la Akademio. Li publikigis en la pasintaj jaroj plurajn librojn, kajerojn kaj artikolojn pri la participoj en Esperanto. Ie kaj tie en la ideoj kaj argumentado de Mattos mi vidas pledadon por atisma uzo, sed la afero tute ne estas tre klara. Se mi bone komprenis (kaj mi estas sufiĉe certa, ke mi ne bone komprenis, ĉar la rezonado de Mattos estas kredeble la plej malklara, kiun mi iam ajn legis pri la Esperantaj participoj), oni laŭ li tute rajtas paroli itisme en pasinteco, ekz. La aŭto estis vendita hieraŭ, sed oni tiel ne parolu pri estonteco, do ne La aŭto estos vendita morgaŭ, sed nepre La aŭto estos vendata morgaŭ. Tio estas laŭ mia scio tute unika starpunkto. Ordinare oni estas atisto kaj IS-e kaj OS-e, aŭ oni estas itisto kaj IS-e kaj OS-e. Se mi iam sukcesos trakompreni, kiel Mattos rezonas pri tio, mi eble verkos artikolon ankaŭ pri tiu speco de tempismo(?). Sed dume mi lasos vin ripozi de gramatikaj harfendaĵoj.

Ĉu malfacilege?

Multaj, kiuj renkontas la detalojn de la granda -ata/-ita-debato, ricevas la impreson, ke la Esperanta pasivo estas infere komplika. Sed tiel ne estas. Infere komplike estas kompari la du sistemojn atisman kaj itisman, analizi detale la diversajn ekzemplojn en la Fundamento kaj en la verkaro de Zamenhof, kaj provi eltrovi, kiu el la du sistemoj estas la ĝusta, aŭ kiu el ili estas la pli logika, la pli konvena por Esperanto, kaj tiel plu. Tiam oni riskas enplektiĝi en terurajn harfendaĵojn, subtilaĵojn kaj komplikaĵon. Sed tio estas io tute alia. Ĉiu el la du sistemoj atisma kaj itismo per si mem estas tute simpla, facile lernebla kaj facile praktikebla. La itisma sistemo estas tiu de la Fundamento, de Zamenhof kaj de la vasta plimulto el la Esperantistoj. Ĝi estas lerninda kaj facile lernebla. Ankaŭ la atisma sistemo estas facile lernebla, sed mi ne konsilas ĝin lerni, kaj mi certe ne konsilas ĝin praktiki.

Literaturo

Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9). [Enhavas interalie enketojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/.]

Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). [Enhavas interalie kompletan inventaron de la pasivaj participoj en La Rabistoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/.]

Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11). [Enhavas interalie rezolucion pri la pasivaj participoj, kiu legeblas ankaŭ Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/participoj.html#rezolucio.]

Beaufront, L[ouis] de: Commentaire sur la grammaire Esperanto. Hachette, Paris, Francujo, 1900.

Jung, Teo [Teodor]: La Esperanta Konjugacio. Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, 1965. [Por atismo.]

Kalocsay, K[álmán]: Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono, Pirato, Oosaka, Japanujo, 1970. [Enhavas interalie por-itisman eseon.]

Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1980

Kalocsay, K[álmán]: Vojaĝo inter la Tempoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1966. [Por itismo.]

Mattos, Geraldo: Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. 2-a eldono. Fonto, Chapecó, Brazilo, 1999.

Mattos, Geraldo: La Participo, Teorio kaj Praktiko. Fonto, Chapecó, Brazilo, 2004.

La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. Eldonis kaj redaktis J[uan] Régulo [Pérez]. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1961. [Por itismo.]

Reiersøl, Olav: Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto. Nøtterøy, 1990. [Por atismo.]

Reiersøl, Olav: Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto. Oslo. 1980. [Por atismo.]

Setälä, Vilho; Vilborg, Ebbe; Støp-Bowitz, C[arl]: Esperanto — Moderna Lingvo. Fondumo Esperanto, Helsinki, Finnlando, 1965. [Por atismo.]

Ŝulco, Rikardo: La sesa regulo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1990. [Por atismo.]

Ŝulco, Rikardo: Sur la vojoj de la Analiza Skolo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1987. [Por atismo.]

Vilborg, Ebbe: La Participa Problemo en la Akademio. Lingva Komisiono, Göteborg, 1973. [Por atismo.]

Waringhien, Gaston: Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1959. [Enhavas interalie tri por-itismajn eseojn.]

Wennergren, Bertilo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. ELNA, El Cerrito, Usono, 2005. [Interrete ĉe: http://bertilow.com/pmeg/.]

Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963. [Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/.]

Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!
Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj “sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis ke ne ĉiu pensas pri sama afero kiam li aŭdas la vorton pudingo. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma deserto, ŝutita sur teleron, aŭ ankoraŭ ripozanta en ujeto vitra, porcelana, kartona, plasta aŭ en granda poto, atendanta esti elkulerita de frandemul(in)o. Brito tamen, pensas pri tute alia afero… Kaj tamen, la vorto pudingo estas unu el la plej internaciaj, ĉar mi trovis ĝin en multege da lingvoj, iom aliformita foje, sed ĉiam rekonebla, eĉ en la japana kaj ĉina kaj slovaka kaj rusa kaj nederlanda, franca, itala, hispana. Tiel mi do malkovris ke la bona Dio, tamen en iu kolera momento, kiam li, en Babelo, decidis “Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia” (Gen 11.7) ne nur zorgis ke la homoj parolu diversajn lingvojn, sed ankaŭ – kaj tio pli malofte estas rimarkata – ke ili uzu samajn vortojn por paroli pri malsamaj aferoj, kaj tiel plej efike konfuzu unu la alian!

Nun estus interese foje esplori ĉu la kuracilo de tiu dia damno, esperanto, sukcesis vere liveri rimedon por eliri el tiu mizero, por restarigi la interkompreniĝon… ĉar ankaŭ en esperanto ekzistas la vorto pudingo. En la praktiko mi konstatis… ke ne, ĉar ĉiu verdstelulo uzas la vorton laŭ (kaj kun) la signifo kiun ĝi havas en sia nacia lingvo… sed… li ne nepre pravas farante tiel! Ekzistas ja normlibro(j), kiu(j)n ĉiu verdstelulano estas supozata obei. Minimume oni obeu ja la fundamenton, pri la PIV oni ja povas diskuti! Estas do interese esplori la tutan situacion… kvankam mi ne flegas la iluzion ke mi ŝanĝos la kutimojn kaj rekondukos la gregon sur la ĝustan rektan vojon!

Sed ni eble unue reiru al la vorto sankciita de la dekkvina regulo de nia dekseslinia dekalogo, al la universala tutmonda vorto pud(d)ing. Laŭ la esploroj, aŭ inspirita sonĝo, de iu dokta filologo – li estu honorata – la etimo de la naciaj vortoj estus la angla pudding, kiu mem etimologie rilatas al malnovĝermana pud, kiu signifis premi ion, kunpremi ion. Jes, ja, la originala maniero por prepari iun ajn pudingon estis ke oni plenigis iun tolan sakon (tukon aranĝita kiel sako, per kunligado de la kvar anguloj) per kaĉo el lakto, faruno kaj/aŭ diversaj aliaj aferoj kaj ke oni metis la fermitan sakon (fermitan per ŝnuro aŭ firma ligado) en bolantan akvon. Cetere ankoraŭ nuntempe iuj pudingoj estas prefere tiel preparitaj (vidu la biblion de Aŭgusto Escoffier). En tia maniero oni ankaŭ plenigis (purigitajn, mi esperas) bestajn intestojn (post forpeno el la besto, kompreneble) per io (ekzemple miksaĵo de viando, spicoj kaj sango) kaj preparis ilin en la sama maniero. Jen la klarigo ke la angla vorto pudding ankaŭ indikas iujn specojn de kolbasoj, kaj ke la sangokolbaso en Francio ricevis la nomon boudin. Cetere tio estas la etimo de la esperanta nomo budeno!

Ni unue esploru la naciajn pudingojn, kaj ĉar la angloj ja estis sufiĉe grandanimaj por transdoni sian vorton al la tuta homaro ni unue esploru la anglajn, la boanglajn (kiuj precipe troviĝas en Usono) kaj la eksfianglajn (kiuj precipe manĝiĝas en Aŭstralio) pudingojn. La aŭtoritata deca Oksforda vortaro konas precipe du signifojn: 1. Mola aŭ iom rigida miksaĵo de bestaj aŭ legomaj ingrediencoj, precipe se miksitaj aŭ enfermitaj en faruno aŭ alia farunecaĵo, kuirita per boligado, vaporumado aŭ bakado 2. Intestoj de porko ktp, stufitaj kun avenfaruno, sango ktp. Alia aŭtoritata verko, la Norma Vortaro de Funk kaj Wagnalls (ofte nomata Collier), havas iom alian opinion. Ankaŭ ĝi du signifojn citas: 1. Dolĉigita kaj gustigita deserto de mola manĝaĵo, kutime faruneca 2. Intesto plenigita de spicita viando, sango ktp kaj kutime boligita aŭ stufita. La boangla, usona, vortaro prestiĝa, la Webster, donas malsamajn difinojn en la luksa eldono kaj en la popoleca. Por riĉaj doktuloj pudding estas dolĉa deserto, dika kaj mola, tipe konsistanta el faruno kaj lakto kaj foje fruktoj; por plebano temas pri deserto de mola, sponga, aŭ dikkremeca konsisto. Estas do fakte sufiĉe da malsamopinieco inter tiuj diversaj difinoj. Rapida vizito al la angla Vikipedio instruis al mi, kaj mi tendencas kredi ĝin, kvankam mi neniam manĝis sangokolbason kiel deserton, ke por anglo pudding estas sinonimo de dessert.

Por nederlandlingvanoj la nederlanda lingvobiblio dekretas ke pudding estu 1. Pasto de faruno aŭ pecigita pano, lakto, ovoj, rengraso ktp boligita aŭ bakita en stana muldilo, kaj petas ke oni komparu kun plumpudding 2. Miksaĵo de faruneca substanco (rizo, maizamelo, grio aŭ similaĵo) kaj lakto aŭ kremo kun gustigaĵoj, aŭ ankaŭ fruktsuko pretigita kun aglutinilo kaj, post malvarmiĝo, servita kiel deserto. Ĝi aldonas ke en 1668 la signifo estis: pasto de faruno, rengraso ktp metita en tuko kaj boligita.

Ni restu, provizore, ĉe la ĝermanidoj. La granda, dika, dudekkvarvoluma Brockhaus mirigis min! El ĉiuj konsultitaj verkoj ĝi estas la plej moderna, ĉar ĝi ŝajne nur konas la pudingon el plej moderna tempo. Unue ĝi deklaras ke la vorto devenas de la malnovfranca boudin, kiu (prave) signifas kolbaso, kaj tiam daŭrigas: normale pere de pudingpulvoro – prete miksita produkto (plej ofte el amelo kaj gustigaj elementoj) – farita dolĉaĵo, kiun oni miksas malvarme aŭ miksas kaj poste boligas. Iom mirigas min ke Brockhaus ne diras kun kio oni ĝin miksas! Supozeble la dietpudingo miksiĝas kun akvo, la normalpudingo kun lakto?

Ĉe la francoj la vorto estas konata, sed tamen iom konsiderata kiel fremdvorton. La bofrancoj kontraŭe (ili loĝas en Valonio) tre bone konas ĝin, kun la signifo kiun ĝi havas en la nederlanda. Laŭ Larousse pudding aŭ pouding estas deserto sukerita surbaze de faruno, sukero kaj butero en samgrandaj kvantoj, kaj ĝi estas garnita de fruktoj. La angla pudingo, aŭ plumpudding, estas karakterizita per uzado de bova graso. La Petit Robert, kiu ĉe doktuloj ĝuas plej bonan reputacion, distingas inter pudding kaj pouding. Pudding estas torto surbaze de faruno, ovoj, bovograso kaj sekvinberoj ofte parfumita per alkoholaĵo = plumpudding. Pouding estas maldelikata torto farita de bakistoj surbaze de malfreŝiĝinta pano. Mi aldonu ke mi konstatis ke ne ĉiuj francoj eĉ konas la vorton pudding, sed jes ja flan. Sed… mirige, nia estimata Escoffier ne uzas en sia libro, ankaŭ ne en la franca, la kategorion flan, sed abunde la kategorion pudding (en iuj receptonomoj li uzas la vorton flan).

La hispana sendiskuta aŭtoritato, la Réal, oficiala klariga vortaro de la hispana lingvo, konas pudin, aŭ pudín en du signifoj: 1. Dolĉaĵo kiu prepariĝas per biskvitoj aŭ pano metitaj en lakto kaj kun sukero kaj sekaj fruktoj 2. Simila plado, ne dolĉa. Kaj utile eble estas aldoni la difinon de flan: Deserto kiu prepariĝas per ovoflavaĵoj, lakto kaj sukero kaj kuiriĝas en bolbano, en iu muldilo, ĝenerale kovrita de karameligita sukero.

Kaj kio nun pri nia internacia pudingo? La Fundamento de Esperanto, en sia Universala Vortaro, ne konas pudingon. Sed jam en la unua oficiala aldono de la Akademio ĝi aperas. Tio tamen ne multe helpas nin, ĉar la aldonoj estas nur simplaj vortoj, sen la kvin kutimaj tradukoj nacilingvaj de la Fundamento. Sed, feliĉe, pudingo aperas en la vortaro de Kabe, kun la difino: Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj. Eble la recepto estas iom tro simpligita, sed almenaŭ estas klare pri kio temas. Por Verax pudingo nur povis esti sinonimo de pudingŝtono: Rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cimento (malfacile digestebla!). Tia petro, malgraŭ facilanimaj vortaristoj kiuj baptas ĝin pudingo, devus nomiĝi konglomeraĵo (aŭ eble rudito, psefito sed ankaŭ tiuj vortoj ne estas PIV-aj)).

Konklude: temas pri tuta familio de falsaj amikoj, de tuta falsa amikaro! Estus logike ke esperantistoj, en sia vortuzo, restu ĉe la PIV-a difino! Prefere oni uzu la vorton pudingo do por deserto, kies ĉefa ingredienco estas faruno, prepariĝas en muldilo kaj ne iĝis firma torto. La pladoj, falsaj pudingoj, kies ĉefa ingredienco estas lakto estu nomitaj flaŭnoj. Atentu! Ne kaptiĝu en la reton de alia falsa amiko, nome flano, ĉar tio estas tre vasta nocio laŭ PIV: ĉiu plata, maldika, rondforma bakaĵo el pasto. Kion mi komprenis (kaj nederlande komprenas) sub pudingo nepre en esperanto estas vanila flaŭno. Por la tre nutrigaj nedolĉaj pladoj kun ĉefa ingredienco iu viandaĵo oni povas uzi ekzemple (banboligita) miksopoto… Avantaĝo estas ke oni esprimos sin pli klare, eĉ se ankoraŭ multaj diversaj manĝaĵoj grupiĝos sub unu sola nomo.

Ĉu nun pro tiu malklareco ni devos sidi en sakaĵoj sub cindro kaj pensi ke nia lingvo malsukcesis pro manko de precizeco? Ne! tute ne! La ebleco esprimi sin malprecize, malklare estas nepra karakterizo de ĉiu nacia lingvo, kaj devas nepre ankaŭ ekzisti en esperanto! Pensu jam pri la vortoj afero, aĵo, io. Ili estas la plej ekstremaj vortigoj de malprecizeco, sed tamen absolute malhaveblaj en iu ajn lingvo. La vorto pudingo do estas, eĉ laŭ sia PIV-a difino, kolektiva vorto (kolektivovorto) kiu indikas multajn diversajn aferojn, kiujn oni povas precizigi per pli malvastsencaj vortoj, aŭ per aldonaj adjektivoj. Cetere nek la mondo nek vi mem pereos pro malĝusta uzo de vorto, plej gravas ĉu bongustis la afero!

Internaciaj adjektivoj en ‘-al-’ kiel fonto por Esperantaj terminoj
Por formado de termino, do por nomado de nocio post ties difino kaj enklasigo, en Esperanto kaj en ĉiuj etnolingvoj ekzistas du ĉeftendencoj: Aŭ oni uzas lingvan materialon jam ekzistantan – do eluzas la vortfaradan sistemon de la lingvo aŭ uzas vorton/terminon jam ekzistantan kun la nova difino – aŭ oni formas novan vorton/radikon, kutime prunteprenante el alia lingvo.

Precipe inter Esperantistoj tiu barakto inter radik-ŝparema kaj neologisma lingvouzoj foje fariĝas preskaŭ milito. La 15a paragrafo de la Fundamenta Gramatiko pravigas ja ambaŭ eblojn.

Sur la kampo de terminologio en okazo de hezito inter internacia neologismo kaj ne-internacia Esperanta vorto laŭ mia opinio oni preferu la internacian vorton. Ĉar en la faka lingvo ne tiom validas la principo, ke oni kiel plej ekonomie (do eluzante la vortfaradon) formu novajn vortojn, sed pli gravas ja klara kaj unusenca nomado de nocioj. Pro tio mi ekzemple preferas tenso anstataŭ tempo, kiu tro ofte aperas kiel ordinara vorto kaj pro tio povas kaŭzi konfuzon. Krome estus peko ne uzi radikon, kiun fakulo jam konas – ne nur el vidpunkto de facileco, sed ankaŭ de propagando, ĉar fakte ĉiu faka agado en Esperanto vole-nevole kontribuas ankaŭ al la disvastigo de Esperanto

Sed kion fari, se mankas tia internacia vorto?

En ĉi tiu artikolo mi volas montri per tri ekzemploj el du fakoj (lingvoscienco kaj filologio/geografio), ke ebla fonto por novaj internaciaj radikoj povas esti adjektivoj, kiuj ofte estas pli vaste uzataj ol la apartenaj substantivoj, kiujn oni ja kutime konsideras modelo por la nova radiko.

nominal/o – kolekta esprimo por ĉiuj deklinacieblaj vortospecoj, foje ankaŭ numeraloj (germane Nomen, angle noun, pole imię)

La bazo estas latina nomen, nominis n. ‘nomo’, kiu alprenis en lingvoscienco specialan signifon, kun la adjektiviga sufikso -ali- (i-deklinacio). En Esperanto oni ĝis nun uzis la terminon nomvorto, kiu solvu la dilemon, ke oni ne uzante neologismon ja volas doni iun memoran helpon (morfemo nom-), sed ne povas uzi la alisignifan komunuzan nomo.

akcional/o – leksika formkategorio karakterizanta la objektivan formon de verba esprimo rilate al la tempo (germane Aktionsart, angle manner of action, pole rodzaj czynności)

Bazo estas latina actio, actionis f. ‘ago’. Ĝis nun mankis kontetiga termino en Esperanto. KOUTNY Ilona en sia “Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri lingvo kaj komunikado” (Poznań 2003) donas leksika aspekto, subaspekto, kiuj ne taŭgas, ĉar akcionaleco estas memstara lingva kategorio, sendependa de aspekteco. Mi mem uzis unue ad/manier/o laŭ la germana, kiu bone indikas la nocion (afkte pli bone ol la etnolingvaj esprimoj, ĉar la kategorio ne estas limigita al agoj, kiuj estas nur parto de la tipoj de adoj…), sed estas tute nekomprenebla por ne-esperantisto.

Oriental/o – historia regiono de Egipto en okcidento ĝis Irano en oriento, de Anatolio en nordo ĝis la Araba Duoninsulo en sudo, ĉirkaŭ inter la neolitika epoko ĝis la fino de la Novbabilona Imperio (539 a.n.e.) (germane Alter Orient, angle Ancient Near East, pole Starożytny Wschód)

Bazo estas latina oriens, orientis m. ‘oriento’. Problemo de la ĝisnunaj terminoj ((Proksim-)Oriento k.s.) estas ilia eŭropo-centrismo, ĉar ili difinas tiu regionon el vidpunkto de eŭropano (kp. la difinon de Oriento en PIV!). La nova propono ja enhavas la saman radikon kaj koncepton, sed nur el etimologia vidpunkto, ne sur nivelo de la Esperanta gramatiko. La vorto krome ebligas reguligon de la ĝisnuna orientalist/o al oriental/ist/o.

Kiel montras la etnolingvaj ekvivalentoj, la unuopaj lingvoj ĉiuj uzas diversajn substantivon, tiel ke ŝajnas, ke ne eblas trovi internacian terminon. Sed ili (kaj multaj aliaj lingvoj) ja uzas la samajn adjektivajn stamojn, nome nominal-, actional- (diversforme) kaj oriental- (mi eble ne bezonas citi la unuopajn atestojn), foje kiel bazo de aliaj terminoj (ekz. germana Aktionalität ‘akcionaleco’), tiel ke la novaj terminoj Esperantaj estas tuj kompreneblaj.

La substantivigo de la koncernaj vortoj ja ne estas tute senproblema (ekz. Orientalo ne signifas ‘orientalano’, kiel eble pensus Anglo aŭ Germano), sed necesa pro la nocia ensistemiĝo kaj por ekonomia ekspluato de la vortfarado. Tia ŝanĝo de vortospeco krome ne estas nekutima en Esperanto, kp. ekz. la radikojn redakt’ kaj korekt’, kiuj laŭkaraktere estas verbaj, kvankam la internaciaj etimoj estas nominalaj.

La gramatikaj terminoj en PMEG
En la Plena Manlibro pri Esperanta Gramatiko, PMEG, mi uzas gramatikajn terminojn novspecajn, kiuj plaĉas al iuj, sed ne al ĉiuj. En n-ro 11 de la Ondo de Esperanto aperis recenzo, kiu tre akre kritikis precipe tiujn terminojn. Tial indas, ke mi finfine detale klarigu la motivojn kaj ideojn malantaŭ tiu novigado. Mi kaptas la okazon fari tion en mia unua artikolo en Lingva Kritiko.

Mi ekverkis PMEG-on ĉirkaŭ 1991, post instigado precipe fare de Jorge Camacho kaj Osmo Buller. La precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko, PAG, kiun multaj trovis tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.

Mi jam ofte konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel “prepozicio”, “propozicio”, “adjektivo”, “adjekto”, “adverbo” k.t.p. estas ofte misuzataj fare de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni multe instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli, kaj nuntempe en multaj landoj oni preskaŭ tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas ilin komplete malĝuste. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.

La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sistemo de Latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas prava, ĉar ni havas primitivajn adverbojn, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon: “tre”, “pli”, “hodiaŭ” k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo (“ruĝa”, “granda”, “saĝa”…), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel “tiu”, “ambaŭ”, “ties” k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke oni klasike ne kutimas nomi la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino “adjektivo”, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto “adverbo”. (Tamen en kelkaj landoj oni kutimas ja nomi kelkajn primitivajn adjektivojn ĝuste adjektivoj. Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni ja nomas ekz. la vorton “that” per la termino “demonstrative adjective”.) Fakte statas tute simile ankaŭ pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finaĵo (“tablo”, “homo”, “kuro”…) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finaĵo: “mi”, “iu”, “ambaŭ”, “ĉio” k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni ial tute ne nomas “substantivoj”.

Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kaŭzita de la klasikaj gramatikaj terminoj, kaj de tio, ke oni insistas uzi tiujn terminojn pri Esperanto ankaŭ kiam ili ne vere trafas. La efektiva strukturo de Esperanto distingas unuavice inter vortetoj kaj radikvortoj. La sistemo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve ne vere estas neregulaĵo (aŭ la “neregulaĵo” validas ankaŭ por la substantivoj kaj la adjektivoj).

Kaj per tio ni jam trafis en gravan kaj bazan mankon en la klasika terminaro: La kerna distingo inter primitivaj senfinaĵaj vortetoj unuflanke, kaj radikvortoj kun vortklasaj finaĵoj aliflanke, estas apenaŭ klare nomebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri “elementoj solstarivaj” kaj “elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj” (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj ankaŭ pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri “Vortospecoj kaj vortofunkcioj” PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi vere estas tute baza en nia lingvo.

Laŭ mi endas prezenti tiun distingon frue en bona klarigo de la Esperanta gramatiko, sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. Mi elektis paroli pri “vortetoj” kaj “radikvortoj”. Certe tiujn terminojn oni bezonas lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.

Ekirinte sur tiu vojo, mi ne plu povis halti. Estis jam al mi tre klare, ke tio, kion mi volas instrui kaj klarigi estas la lingvo Esperanto kaj ties strukturo. Mi ne volis instrui ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaŭ ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen ja bezonis uzi, sed ili estu rimedoj en la instruado, ne instruceloj.

Tial mi pluiris per elektado de kelkaj evidentaj terminoj kiel “O-vorto” (= substantivo), “A-vorto” (= adjektivo) kaj “E-vorto” (= adverbo). Oni tuj notu, ke la egalosignoj estas iom mensogaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi “A-vortecaj vortetoj” kaj “E-vortecaj vortetoj” respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.

Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri “O-vortoj”, se oni parolas pri ekz. Anglaj aŭ Japanaj substantivoj. Tiuj ja ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis plene anstataŭigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn terminojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, konvenajn por tiuj respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortspecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli grava vortspeco verboj. Sed kiel nomi ĝin en pli facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verbo havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino “I-vorto” vere ne konvenas kiel anstataŭaĵo de “verbo”. Unue ĝi estas miskomprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due ĝi estas tre nekonvena, ĉar la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi vere estas multe pli substantiveca ol verbeca. Krome “I-vorto” estas pli longa ol “verbo”, eĉ se je nur unu silabo.

Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi estis rimedo al faciligado kaj efikigado de la instruado de la gramatiko. La klasika termino “verbo” estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton “verbo” mi simple povis reteni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi “I-verbo” anstataŭ “infinitivo” kaj “AS-verbo” anstataŭ “prezenco” k.t.p.

Fakte mi renkontis ne nur unu fojojn la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭigi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. La saman miskomprenon mi retrovis ankaŭ en la PMEG-recenzo en la Ondo de Esperanto: “Oni bezonas minimuman inventemon por nomi predikaton ‘ĉefverbo’ kaj epiteton — ‘priskribo’. Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — ‘pikmakulo’, komon — ‘vosteto’: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface.” La recenzinto do opinias, ke mi haltis duonvoje. Sed vere li ne komprenis, sur kiu vojo mi entute iris.

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti plej klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ilia markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ja ne nomas adjektivojn antaŭstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur *prejektivojn* (ekz. la Sveda) dum aliaj havas nur *postjektivojn* (ekz. la Persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas ambaŭ (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu adjektivo estas antaŭstara, ĉu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. Simile oni devus paroli pri “adpozicioj” anstataŭ pri “prepozicioj” kaj “postpozicioj”, kaj efektive la pli sana termino “adpozicio” ekzistas en moderna lingvoscienco, kvankam laŭ mia impreso oni ĝin tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Kaj “prepozicio” kaj “postpozicio” kaj “adpozicio” nomas la koncernan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ne nur unu fojon mi spertis, ke iu erare imagas, ke ekz. “ankaŭ” estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Bona terminologio nomu la vortklason adpozicioj ne nur per unu sola vorto sendepende de la kutima pozicio, sed per vorto, kiu anstataŭe baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de adpozicioj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Adpozicioj kaj kazmorfemoj esence plenumas la saman taskon en lingvo. Indas do nomi ambaŭ en simila maniero. Sed la klasika terminologio donas al ni nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio inkluzivas kaj la rolfinaĵon N (= “akuzativo”, la sola kaza finaĵo en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn (= “adpozicioj/prepozicioj”, vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn). La parenceco inter tiuj subkategorioj de rolmontriloj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen -N, jen “al” por la sama rolo: “Mi helpis lin” = “Mi helpis al li”; “Ni vojaĝis al Parizo” = “Ni vojaĝis Parizon”. Kaj eblas uzi jen -N, jen “je” por la sama signifo: “Ĝi estas alta je cent metroj” = “Ĝi estas alta cent metrojn”. Estas do tre inde klare prezenti la du kategoriojn kiel parencajn ankaŭ en la terminologio. Por fari tion tamen necesas novaj gramatikaj esprimoj, ĉar la klasika terminologio havas nenion ajn por oferti.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi estus povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis, kaj mi ĝojas ĉiufoje, kiam homoj alskribas min esprimante, kiom PMEG plaĉas al ili, kaj kiom klara kaj facile komprenebla ili trovas ĝin.

Sed ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn anstataŭ la malnovaj. Tiel estas, sed mi pritaksas, ke ilia peno tamen estas relative malgranda, kaj ke ĝin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn, sed kiuj tamen povas legi PMEG-on kaj kompreni ĝin multe pli ol ili iam povis kompreni la Plenan Analizan Gramatikon. Kaj eble eĉ tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.

Kiam mi ekverkis PMEG-on, mi jam antaŭtimis pri akra kritiko kontraŭ miaj novaj terminoj. Sed kiam mi petis konsilojn de diversaj specialistoj kaj gramatikistoj, kaj precipe kiam mi publikigis PMEG-on en la Interreto, mi ĝoje konstatis, ke tiu kritiko preskaŭ tute forestas. Sed nun, kiam PMEG estas havebla ankaŭ kiel papera libro, pli multaj ĝin legas, kaj kredeble multaj klasikemuloj, kiuj antaŭe ignoris mian verkon, nun ekrigardas ĝin serioze, kaj tiam neeviteble tamen aperas tia kritiko. Tio tamen estas tute en ordo. PMEG ne estas perfekta, kaj kritiko donas eblon plibonigi. Do, kvankam ĉi tie mi defendis mian sistemon de gramatikaj esprimoj interalie kontraŭ la recenzo en la Ondo, mi ja bonvenigas plian kritikon, ankaŭ akran.

[Vidu ankaŭ la artikolon Noto pri la recenzo de Alen Kris (verkitan de Ken Miner).]