Nombrosistemo por Esperanto

Ĉi tio estas matematike senbrida analizo pri la nombronomoj de Esperanto kaj pri la eblaj manieroj koherigi ilin. Min interesas logikaj aspektoj, kaj mi ne ĝenis min senhezite enkondukante volapukaĵojn por pli facile esprimi la ideojn.

Enhavo


Enkonduke

Multajn esperantistojn ĝenas la malkohero de la nombrosistemo de Esperanto.

Unuflanke ni havas:

987 = naŭcent okdek sep,

tio estas pli sistema ol en la lingvoj eŭropaj:

eleven, twelve, twenty, thirty
dek unu, dek du, dudek, tridek …

kaj simila al la lingvoj tjurkaj:

bir, iki, üç, dört … on (1, 2, 3, 4 … 10)
on bir, on iki, on üç, on dört … (11, 12, 13, 14 …)

Tio estas kontraŭa al la germanaj vierzehn, fünfzehn (4+10, 5+10); ankaŭ kp la anglajn twenty-three (20+3, unuvorte), sed two hundred (2×100).

Matematikisto tuj divenas la regulon esperantan: «Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn».

Sed aliflanke —

Ho ve, tiu bela sistemo paneas por la miloj:

9876 = naŭ mil okcent sepdek ses.

Mankantaj potencoj

Kial tiu malregulaĵo pri mil ? Ĉar en Esperanto mankas radikvortoj por 104 kaj 105.

La multipliko-regulo bone funkcias se la unua faktoro estas malplia ol 10. La dua faktoro estas potenco de 10:

101 = dek
102 = cent
103 = mil
104 = dek mil (simpla vorto mankas).

Iom malregule oni ankoraŭ povus multipliki «dekmil» (kvankam oni ja ne diras «dekdek» por 100, nek «dekcent» por 1000; tial «dekmil» ja estus malregula). Sed tio plene fiaskas ĉe 11000, t.e. (dek unu)mil, en kiu disskribo de la adicia «dek unu» kolizias kun la kunskribo kiun postulas multipliko per «mil».

La potenco orientazia

En la tradicio orientazia tamen ekzistas cifero kaj simplaj nomoj por 104; ekz‑e la japanaj 万 kaj «man» (la ĉina nomo mandarena estas wàn, kantone maan; koree mangol).

Simile sonas la tjurka numeralo tumán, kiun Slavono asimilis en la formo тьма (responda al la greka μυριάς, miriado); ĝin heredis la rusa (ekz‑e «смешивать два эти ремесла есть тьма искусников»).

Se Esperanto havus tian numeralan radikon (en ĉi tiu studaĵo mi donas al ĝi la nomon nam, volapukece permutante la konsonantojn, ĉar la radiko man jam estas okupita en Esperanto), tiam mil povus esti tute regula numeralo:

mil, dumil, trimil, … naŭmil, nam

sed la problemo reaperus ĉe «(dek unu)nam» = 110000: eĉ la ĉinoj malhavas vorton por 105.

Tia numeralo tamen ekzistas en la hinda tradicio: lākh, sanskrite lakṣá. Kvankam [kʰ] ne estas la esperanta «ĥ» [x], tamen por eviti homonimecon kun «lako» mi uzos laĥ:

328’000 = trilaĥ dunam okmil.

Tiel ni atingas la sekvan potencon, 106 – sed por ĝi Esperanto jam havas radikvorton, kaj eĉ fundamentan: miliono. Ekde miliono la nombrovortoj draste ŝanĝiĝas: ili iĝas substantivoj (miliono, miliardo, triliono ktp).

Nombrovortoj substantivaj

La manieroj paroli pri la nombroj estas eklektaj en la lingvoj eŭropaj (kaj ankaŭ en Esperanto). La franca un, une estas genrohava adjektivo kaj pronomo (same en la rusa kaj pola); million, milliard estas substantivoj (posedantaj plurnombron, ruse kaj esperante deklinacieblaj); dum la nomoj de 2, 3, … en la franca kaj Esperanto estas «veraj numeraloj», aparta parolelemento, kiel konstatas la «Plena gramatiko»:

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil [FK].

Kio estas «numeralo»?

NPIV difinas:

numeral/o [Z]:

  1. Λ Vortospeco uzata por indiki precizan kvanton aŭ kvantan rilaton:
    la bazaj numeraloj (unu, du, tri ktp);
    la ordaj numeraloj (unua, dua ktp).
  2. KOMP Prezentaĵo de nombro per ciferoj k eventuale interpunkcio.
    ☞ komo.

Se mi ĝuste komprenas, laŭ ĉi tiu difino «dudek tri» ne estas numeralo. Kaj la ekzemplo
pri la «ordaj numeraloj» malakordas kun la difino.

Pli taŭgan difinon donas ReVo:

numeralo

  1. GRA Vorto aŭ grupo da vortoj indikanta nombron aŭ numeron, nombronomo:
    unu, du, cent estas bazaj numeraloj;
    «mil sepcent tridek dua» estas orda numeralo.
  2. KOMP En programlingvo, teksta ĉeno indikanta nombron aŭ numeron laŭ nombrosistemo:
    3,14 estas reela numeralo, 1999 estas entjera numeralo.
    PRT: cifero, signumo, onpunkto.

Fakte la nombronomoj formas aŭtonoman sublingvon kun sia aparta sintakso. La kutimaj sintaksaj kategorioj (subjekto, epiteto, predikato ktp) neniom sencas en konstruado de nombronomo; ĝin regas la aritmetika malkompono de la nombro laŭ la potencoj de 10. Por traduki en Esperanton la francan quatre-vint-dix-sept necesas kalkuli: 4×20+10+7 = 97; fakte tian kalkulon ĉiu franco aŭtomate faras por cifere skribi «97».

Laŭ la kutimo de kelkaj lingvoj iuj esperantistoj preferas skribi numeralojn kune, kiel unu vorton. Tio neniom pli bonas, ĉar ankaŭ la komunajn regulojn de esperanta vortkunmeto tiaj kunmetaĵoj ne obeas. Logike neniu el la du manieroj estas pli bona; sed praktike la disa skribo estas multe pli facile legebla. Krome, la kunskribo de miksitaj numeraloj, kia ekz‑e «du milionojn tricent tri mil» per «dumilionoJNtricenttrimil» estus tro stranga.

La kontraŭaj regoj

La substantivaj nombrovortoj imitas la modelon de la mezuraj substantivoj: «miliono da enloĝantoj» similas «roton da soldatoj» aŭ «botelon da ĉampano» aŭ «metron da ŝtofo». Fakte tio estas atavismo de pli frua ŝtupo en la evoluo de numeraloj.

Tiaj substantivoj estas integrigitaj en la sintakson de la komuna lingvo, tamen per maniero kontraŭa al la veraj numeraloj:

  • li pagis du dolarojn (la ĉefvorto «dolarojn» regas la kvantindikon «du»)
  • li enspezis milionon da dolaroj (la kvantindiko «miliono» regas la «dolaro»jn).

La du manieroj kolizias ĉe miksitaj numeraloj:

Li enspezis $3’300’000.

(Mi dirus «li enspezis tri milionojn tricent mil da dolaroj», ĉar la da-komplemento eblas kaj ĉe la substantivaj, kaj ĉe la veraj numeraloj; kp «Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses» [Neĥ. 7:68].)

La truozaj vicoj

Tamen la substantivaj nomoj ekzistas ne por ĉiuj potencoj de 10:

106 = miliono
107 – (dek milionoj)
108 – (cent milionoj)
109 = miliardo
1010 – (dek miliardoj)
1011 – (cent miliardoj)
1012 – ?

Ĉe 1012 ni venas al la disbranĉiĝo de la eŭropaj sistemoj nombronomaj:

  • la sistemo miluma, bazita sur la potencoj de 1000 (speco de miluma nombrosistemo); kaj
  • la sistemo milionuma, bazita sur la potencoj de miliono.

Pli svage oni nomas ilin resp. «sistemo mallongskala» kaj «sistemo longskala».

La sistemo miluma

Ĉ. la jaro 1200ª (kaj interalie en la «Abaklibro» Fibonaĉia de la jaro 1202ª) aperas la tradicio grupigi po 3 la ciferojn de longaj numeraloj – kion Fibonaĉio ilustras per la numeralo

678’935’784’105’296

— fakte, Fibonaĉio uzis por grupigo suprajn arkojn: Fibonaĉiaj arkoj.

Matematike tio respondas al la nombrosistemo miluma: ĉiu grupo havas pezon, egalan al potenco de mil:

296×10000 + 105×10001 + 784×10002 + 935×10003 + 678×10004

Oni uzas serion da latinecaj nomoj por la potencoj de mil:

1000³ = biliono
10004 = triliono
10005 = kvadriliono

1000101 = centiliono

La latineca etimologio de tiuj nomoj malbone akordas kun ilia signifo (-iliono pensigas ne pri milo, sed pri miliono; n-iliono respondas ne al 1000n, sed al 1000n+1). Tiel okazis, ĉar la nomoj estis kreitaj por alia nombrosistemo, kiun ni tuj ekzamenos.

La sistemo milionuma

La francoj ĝis 17ª jc ial preferis grupigi la ciferojn po 6. Kiel klarigis (en la jaro 1484ª) Nikolao Ŝuketo (Nicolas Chuquet),

Et de ce en est pose ung exemple nombre divise et punctoye ainsi que devant est dit … Exemple : 745324’804300’700023’654321.

Tio implicas la milionuman nombrosistemon, kaj tial la koncernaj nombronomoj implicas potencojn de miliono (106):

(106)2 = biliono = duiliono (bi ← bis = «duoble» ≈ 2)
(106)3 = triliono = triiliono
(106)4 = kvadriliono = kvariliono (kvadr ← quadri– = 4)

(106)100 = centiliono

Ĝuste por tiu sistemo Ŝuketo forĝis la terminojn byllion, tryllion, quadrillion, quyllion, … nonyllion. La latinaj numeraloj respondas al la eksponentoj, la finparto aludas milionon.

Esperantigitan formon de la ŝuketa serio jene priskribas la Suplemento al PV :

ilion MAT Sufikso proponita de pluraj fakuloj, por eviti la dusencecon de la internaciaj vortoj «biliono, triliono» ktp; ĝi signifus tiun potencon de miliono, kiun montras la radiko (se n estas la nombro-radiko, la valoro de la derivaĵo estas 106n).

La iliardo-flikaĵo

Nuntempe eĉ la milionumuloj dividas la ciferojn en grupojn po 3. La tradicia britia voĉlego tamen restis pure ŝuketa: 109 = mil milionoj; 1015 = mil duilionoj ktp. Sed en Francio, dum la francoj hezitis inter la sistemoj milionuma kaj miluma, Jakobo Peletario (Jacobus Peletarius = Jacques Pelletier) proponis (1560) por la interaj potencoj tion, kies esperantigo estas -iliard-:

-iliard/ MAT Sufikso almetebla post la numeraloj kaj signifanta
«milo da -ilionoj»:
duiliardo (= mil duilionoj = 1015),
triiliardo (= mil triilionoj = 1021),
kvariliardo (= mil kvarilionoj = 1027) [PIV].

Fakte tiu eklekta sistemo estas esence miluma, malgraŭ ke ĝi ŝajnigas sin «longskala»:

miliono duiliono triiliono kvariliono
10002 1000³ 10004 10005 10006 10007 10008 10009
miliardo duiliardo triiliardo kvariliardo

Mi jam diris, ke en la usona-miluma sistemo la numeralaj nomelementoj estas ŝovitaj je 1;
kaj ke tiurilate la ŝuketa sistemo estas pli simpla logike – kvankam la milionumaj grupoj
6-ciferaj maloportunas por homa leganto. Peletario solvas tiun duan problemon je la kosto
de la simpleco; lia kompromiso estas pli malavantaĝa, ol la usona:

  • Usone: 1000n → (n+1)-llion
  • Peletarie: 10002n → n-llion kaj 10002n+1 → n-lliard

La unueca regulo n → n+1 estas pli facila ol la alternativaj reguloj por n/2 kaj (n+1)/2.
Tamen tiu malracia miksaĵo nun regas en Eŭropo kaj en la PIV-oj.

La zigzagoj historiaj

La ŝuketa sistemo enradikiĝis en Britujo, kie ĝi regis ĝis la mezo de la 20ª jc. Sed la francoj mem komence de la 17ª jc adoptis la pli homecan 3-ciferan sistemon fibonaĉian – kaj sekve, transportis la jam akceptitajn terminojn biliono, triliono, kvadriliono … al la miluma potencoserio, kiel priskribite ĉi-supre.

Tiaj sencoŝovoj ne maloftas en la lingvoj. Simile SEPTEMbro, OKTObro, NOVEMbro, DECEMbro evidente entenas la numerojn sep, ok, naŭ, dek (respondajn al la eksa marta novjariĝo) – malgraŭ ke ĉe nia nuna januara jarkomenco ili estas resp. naŭa, deka, dek unua kaj dek dua monatoj.

La miluma sistemo disvastiĝis en Eŭropo, kaj kun aliaj francaĵoj ĝin adoptis la usonanoj post sia revolucio. Laŭ la Suplemento al PV (1953ª jaro), p. 60 (kaj same en PIV1, 1970ª jaro):

triliono [Z]. Vorto kun internacia formo sed sen internacia signifo:

  1. (angla-germana sistemo) miliono da angla-germanaj bilionoj: 1018 (= triiliono).
  2. (amerika-franca-itala sistemo) mil miliardoj: 1012 (= duiliono).

Tamen en la dua duono de la 20ª jc okazis kurioza aroko, kiu amuze malvalidigis la ĉi-suprajn atribuojn (la 1ª ne plu estas «angla», la 2ª ne plu estas «franca-itala»):

  • en la jaro 1960ª Francio ial oficiale revenas al la sistemo peletaria, Italio ĝin sekvas;
  • kaj Britujo en la jaro 1974ª aliĝas al la usona kaj eksfrancia sistemo miluma.

Nuntempe la miluma sistemo regas en Anglalingvujo, Ekssovetio, Brazilo, Turkio, Israelo, plimulto da landoj arabaj.

En la kontinenta Eŭropo (kaj ties ekskolonioj) regas la peletaria miksaĵo.

En la Orienta Azio plejparte estas uzata sia hejma «namuma» sistemo.

La vorto miliardo

Ekde la 1ª OA la vorto miliardo estas oficiala. Helmuto Velger vidas en tio implican aprobon de la milionuma biliono kaj eĉ de ties tuta sistemo (li ignoras la diferencon inter la ŝuketa sistemo eksbrituja kaj la peletaria sistemo germana):

18 (19?). Miliardo, biliono

Laŭ la angla-germana sistemo de nombronomoj «bilion´» signifas «miliono da milionoj», laŭ la usona-franca-itala sistemo «milo da milionoj». Kiu el la du sistemoj validas en Esperanto? Ĉar la Akademio de Esperanto jam oficialigis la radikon «miliard´», ĝi implicite oficialigis la angla-germanan sistemon de nombronomoj: «Bilion´» do signifas «miliono da milionoj».
Kontribuoj al la norma esperantologio, 1999 ]

Tio estas misa konkludo, malakorda kun la lingva realo. La vorto miliardo ne estas ekskluziva apartenaĵo de la peletaria sistemo, ĝin uzas ankaŭ multaj nacilingvaj nombrosistemoj milumaj. Konsideru du nombronomajn vicojn:

(a) thousand, million, billion, trillion, quadrillion,
(f) mil, million, milliard, trillion, quatrillion,

La vico (a) egale bone povas aparteni kaj al la miluma sistemo usona, kaj al la ŝuketa sistemo eksbrituja. La vico (f) egale taŭge prezentas kaj la francajn nombronomojn milumajn de la epoko zamenhofa, kaj la nuntempajn milionumajn. La reformoj ŝovas la interpretojn, sen ŝanĝi la formojn.

Ĉe tiuj variadoj la vortoj miliono kaj miliardo konservas kaj siajn formojn, kaj sian signifon. La Akademio oficialigis «miliardo»n kaj ne oficialigis «biliono»n; per tio ĝi neniel esprimis preferon al sistemo milionuma aŭ al la specife peletaria «miliardo»; pli ĝuste estus diri, ke ĝi klare rekomendis la ĉiusisteman «miliardo»n, kaj implice malaprobis ajnsisteman «biliono»n per ties nemencio. Ĉiel ajn, malaprobo de «biliono» por la signifo 109 ne signifas ties aprobon por la signifo 10¹²; se mi ne kredas ke la papoj estas erarimunaj, tio ne nepre signifas, ke mi kredas je la kalvinisma antaŭdestinismo.

Tamen oni ja oni povus vidi en tio implican malaprobon de la milionuma sistemo ŝuketa-eksbrituja, kiu esprimas la nomojn de 10002n+1 per «mil 10002n» (thousand million ktp).

Noto historia

Multaj lingvoj kombinas «miliardo»n kun la miluma sistemo por la sekvaj mil-potencoj, t.e. 106=miliono, 109=miliardo, 10¹²=triliono, ktp.

Interalie, tia estis la sistemo franca en la tuta 19ª kaj en la unua duono de la 20ª jc. Tia restas la sistemo de la landoj Ekssovetiaj, Turkio, Rumanio, pliparto da landoj arabaj. Fakte, la kombino «miliardo + 10¹²=triliono» probable estas pli ofta ol la usona «biliono + 10¹²=triliono».

La staton de franca nombrosistemo en la epoko de la 1ª OA (la 1909ª jaro) priskribas la tiama vortaro de Littré:

milliard : Mille fois un million, ou dix fois cent millions ; c’est le synonyme de billion.

billion: Terme d’arithmétique. Dix fois cent millions ou mille millions, un milliard, qui [la vorto milliard] est plus particulièrement usité dans le langage de la finance et dans le langage ordinaire.

Do, «milliard» estis komunlingva kaj financista sinonimo de la formale-aritmetika «billion». Same restas ĝis nun en la rusa kaj aliaj lingvoj kiuj konservis tiun sistemon.

«Miliardo» ne estas ŝuldata al Peletario kaj lia sistemo, la vorto estas atestita pli frue. Fakte, en la sistemo peletaria tiu mil-potenco devus esti ne «miliardo», sed «uniliardo» aŭ simile. Ĝia formo mem pruvas ĝian pli fruan kaj sendependan devenon.

Kritiko de la sistemo esperanta-PIVa

La nombrosistemo de Esperanto tute ne estas racia; ekzistas etnaj lingvoj (ekz‑e la tjurkaj) kies nombrosistemo estas pli kohera. Kp (turke–esperante):

  • $1 = bir dolâr = unu dolaro
  • $18 = on sekiz dolâr = dek ok dolaroj
  • $4’702’345’218 =
    dört milyar yedi yüz iki milyon üç yüz kırk beş bin iki yüz on sekiz dolâr =
    kvar miliardoj sepcent du milionoj tricent kvardek kvin mil ducent dek ok da dolaroj

En la turka ĉiuj nombrovortoj estas veraj numeraloj; en la subevoluinta Esperanto aperas miksite nombrovortoj substantivaj (miliono, miliardo), veraj numeraloj (du, ok, dek…) kaj unu vorto transira (mil).

La sufiksoj -ilion- kaj -iliard- restas kabinetaj elpensaĵoj; ekz‑e en la Tekstaro de Esperanto tiaj numeraloj malestas, dum «biliono» kaj «triliono» ja enestas.

La peletaria miksaĵo, kiun la PIV-oj rekomendas, estas insulto por sistemema menso. Ĝi implicas miluman koncepton, sed la potencojn oni ial nomas per alternantaj derivaĵoj: duliono, duliardo; triliono, triliardo; kvarilono, kvarilardo; … Du sufiksoj por unu sama funkcio (nomi potencojn de mil) – tio estas malraciaĵo.

Kiel eblus mildigi malraciecon de tiu missistemo?

Koherigo miluma

Evidenta malraciaĵo de la usoneca sistemo estas la hibrida statuso de la vorto mil. Ĝi estas la unua vorto en la serio de la mil-potencoj; ĝia multiplikanto povas varii de 1 ĝis 999; ĝi do kondutas samkiel la ceteraj mil-potencoj, sed ĝi sola inter ili estas vera numeralo kaj estas regata kiel numeralo. Ĝi formas escepton inter la nombrovortoj, kaj la sistemo estus malpli malkohera, se ankaŭ ĝin oni uzus substantive (tiu escepta vorto iĝus regula ano de la substantiva klaso). Marĝene tia uzo aperas en Esperanto (probable pro la slavlingva influo):

La katolikoj en Bulgario estas inter 60 kaj 70 miloj, el kiuj almenaŭ 29 miloj estas unianoj [Monato].

Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus [Hamleto].

Kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero [Apo. 14:3].

Per tiu ŝanĝo nenio nova estas enkondukata; sed inverse, la ĝis nun ĉefa (kaj fundamenta) uzmaniero de mil iĝas evitinda.

Cetere, tio estus konforma al la sistemo de Latino kaj de la lingvoj slavaj:

duo milia scholarum = du miloj da lernejoj.

Tamen malprobablas ke oni volos tiel koherigi la lingvon, ĉar la ĝenerala tendenco estas ne substantivigi numeralojn, sed kontraŭe, numeraligi substantivojn; tion klare demonstras la evoluo de la angla million en la tjurka direkto: four million people.

La numeraligan koherigon mi prezentos ĉi-sube.

Koherigo milionuma

Unue, oni tuj forĵetu iliardojn; tio estas bastarda maniero esprimi la miluman sistemon per eklekta almikso de ŝovita bazo, per malnecesa duobligo de rimedoj.

Due, necesas enkonduki nomojn por la mankantaj potencoj – nam, laĥ, aŭ ekvivalentajn.

Rezultos sufiĉe kohera realigo de la ŝuketa ideo:

745324’804300’700023’654321 =
seplaĥ kvarnam kvinmil tricent dudek kvar triilionoj
oklaĥ kvarmil tricent duilionoj
seplaĥ dudek tri milionoj
seslaĥ kvinnam kvarmil tricent dudek unu.

Por la eŭropanoj estos iom malfacile rearanĝi la malkomponon, anstataŭigante sian malsimplan

(sescent + kvindek + kvar) × mil

per la koncepte pli simpla

seslaĥ + kvinnam + kvarmil;

sed oni konsideru, ke por la orientanoj ankoraŭ pli malfacilas transiri de la kvarciferaj grupoj al la triciferaj.

Tiel la vorto mil iĝos tute regula numeralo; kaj kun ĝi la nomoj de ĉiuj nombroj el la granda intervalo [1…106–1] iĝos tute regulaj numeraloj.

Ekskurso pri la duum-dekuma nombroprezento

Mia uzo de la adjektivoj «miluma» kaj «milionuma» povas ŝajni stranga al la leganto: oni ja scias, ke en Esperanto ni uzas la dekuman nombrosistemon. Nu, tio estas eksterdube vera pri la numeraloj ĝis mil; kaj tio estas almenaŭ dubinda pri la nomoj de la nombroj pli grandaj.

Por la pli aĝaj programistoj mi provu klarigi tion per analogio kun la duum-dekuma nombrosistemo (angle BCD, binary-coded decimal).

Temas pri tia prezento de nombroj en kalkulilo, komputilo, cifera horloĝo ktp, en kiu oni duume kodas dekumajn ciferojn, unu post la alia kaj sendepende unu de la aliaj, per kvaropoj da bitoj (duonbajtoj). Ekz‑e la dekuma nombro 29 iĝas "0010 1001" en la duum-dekuma prezento (dum en la propre duuma nombrosistemo ĝi estas 1D(16) = 11101(2)).

Kiam oni legas la fibonaĉian ekzemplon

678’935’784’105’296

kiel

sescent sepdek ok
naŭdek tridek kvin
sepcent okdek kvar
cent kvin
ducent naŭdek ses,

oni fakte voĉlegas 5 milumajn ciferojn; kaj la eventuale enŝovataj vortoj «trilionoj», «miliardoj», «milionoj», «mil(oj)» estas disigiloj de tiuj milumaj ciferoj, kiuj krome (kaj logike redunde) indikas la pezon de la ĵus antaŭa miluma cifero.

Simile la orientazia nombrosistemo kun 4-ciferaj grupoj estas dekum-dekmila (aŭ dekum-namuma).

Tiuj sistemoj estas «duetaĝaj»; la milionuma-ŝuketa sistemo en Esperanto estas logike pli komplikita, ĝi estas trietaĝa (la milionumajn ciferojn oni prezentas dekum-milume). Tamen post enkonduko de la du mankantaj potenconomoj (ekz‑e nam kaj laĥ) ankaŭ ĝi iĝas duetaĝa.

Sed ĉiel ajn, por la tradicia eŭropa pensmaniero la dekum-miluma nombrosistemo kun la triopaj cifergrupoj estas la plej konvena.

Koherigo per numeraligo

Por definitive koherigi la esperantajn nombronomojn necesas disponigi sufiĉan sortimenton da veraj numeraloj, kiuj povas anstataŭi la substantivajn nombrovortojn. Kaj antaŭ nelonge aperis serio da internaciaj vortelementoj, kiuj donas konvenan materialon por tio.

La pezoj kaj mezuroj

En la jaro 1948ª Francio submetis al la 9ª Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj projekton de rekomendo pri (interalie) uzado de la sistemo peletaria (ĉi tiun dokumenton mi ne vidis – kvankam mi tre scivolas, kiajn argumentojn oni povus prezenti favore al tiu malracia propono).

La franca Vikipedio asertas, ke la Konferenco «proponis» tion:

1948: La neuvième Conférence générale des poids et mesures propose de revenir à l’échelle longue.

La anglalingva Vikipedio diras, ke la Konferenco nur komisiis al la Internacia komitato esplori la demandon surbaze de la franca projekto, kaj ke nek tiam, nek poste esprimis preferon:

The question of long scale versus short scale was not resolved and does not appear in the list of any conference resolutions.

Efektive, la teksto de la oficiala Résolution 6 de la 9e réunion de la CGPM (1948) atestas ke la anglalingvanoj pli ĝuste komprenis la franclingvan rezolucion:

… charge le Comité international: d’ouvrir à cet effet une enquête officielle sur l’opinion des milieux scientifiques, techniques et pédagogiques de tous les pays (en offrant effectivement comme base le document français) et de la pousser activement.

Anstataŭe en la jaro 1960ª la 11ª Ĝenerala Konferenco rekomendis uzi la obloprefiksojn méga-, giga- téra– por resp. 106, 109, 1012, kiujn poste sekvis péta- kaj exa- (1015, 1018), kaj poste (1991) zetta- kaj yotta- (1021, 1024).

La esperantigitaj formoj, laŭ NPIV, estas mega-, giga-, tera-, peta-, eksa-, zeta-, jota-. Tio koincidas kun miaj pli fruaj tradukoj en la Komputika leksikono (1995, p. 234) – krom pri exa-, kiun mi esperantigis per ekza-, por pli klara kontrasto kontraŭ la fundamenta eks-; nun mi eĉ pensas, ke indas ankoraŭ plifortigi la kontraston uzante egza-, kio cetere entenus ombron de eg- (ja temas pri «ega nombro»; krome, la voĉa z pli facile kombineblas kun bi en la duuma variaĵo egzbi-exbi = Ei = 10246).


Veraj numeraloj

La ĵus menciitaj obloprefiksoj nomas sinsekvajn potencojn de mil, ekde 106 ĝis 1024 (kvariliono). Ni povus facile fari el ili verajn numeralojn, iom modifante la finparton tiel, ke ĝi ne koliziu kun la gramatikaj finaĵoj de Esperanto, ekz‑e:

10002 10003 10004 10005 10006 10007 10008
megaŭ gigaŭ teraŭ petaŭ egzaŭ zetaŭ jotaŭ

Tiam la Fibonaĉia ekzemplonombro:

$678’935’784’105’296

iĝus

sescent sepdek ok teraŭ naŭcent tridek kvin gigaŭ sepcent okdek kvar megaŭ cent kvin mil ducent naŭdek ses dolaroj

Oni ne plu bezonas uzi da antaŭ la nombrataj objektoj (malkiel en «miliono da dolaroj»: ĝi iĝas «megaŭ dolaroj»).


Ĉu la kunskribo estas esenca por numeraloj?

Unu malkoheraĵo tamen restas: «du teraŭ» estas skribendaj dise, samkiel «du mil», kaj malkiel «ducent» aŭ «dudek».

Principe tiun malkoheraĵon eblus eviti per disskribo de la multiplikoj, ŝanĝante «dudek», «ducent» en «du dek», «du cent». Ĉar la regulon pri la aritmetika valoro de numeraloj malpli grandaj ol mil eblus vortumi jene:

Ekzamenu sinsekve la parojn da najbaraj nombrovortoj. Por ĉiu paro (a, b) kalkulu a + b, se a > b (ekz‑e «dek du» → 10+2), aŭ a × b, se a < b (ekz‑e «tri dek» → 3×10; la okazo a=b maleblas en bonforma numeralo). Adiciu la rezultojn.

Tiel oni povas kalkuli la milumajn ciferojn. Ĉe apero de mil-potenco oni multipliku ĝin per la valoro de la miluma cifero, adiciu, kaj komencu sekvan iteracion.

Do, matematike oni egale bone povus skribi «sescent sepdek ok mil» aŭ «ses cent sep dek ok mil»; tamen gramatike tio povus ŝanĝi la akcentadon (séscent povus iĝi ses cént). Konsekvenca disskribo do estas logike ebla, kaj iomete simpligus la lingvon; sed mi opinias ke tiu ŝanĝeto ne penvaloras.

Ĉar, unue, la milumaj ciferoj (la numeraloj malpli grandaj ol mil) ja estas esence alia afero ol la numeraloj milumaj; kaj due, la kunskribo de multiplikoj estas iom pli facile legebla, kp «tridek tri» kaj «tri dek tri».

Konkludo

En sia nuna formo la esperantaj numeraloj prezentas konfuzan miksaĵon de pluraj malakordaj principoj – samkiel en multaj lingvoj eŭropaj. Ekzistas nacilingvoj (ekz‑e la tjurkaj), kiuj havas pli koheran sistemon.

La ĉefa problemo estas la kunekzisto de la veraj numeraloj kaj surogataj substantivoj, rudimentoj de subevoluinta koncepto pri nombro.

Mi konscias, ke reale la problemon oni plej ofte solvas per «la scienca notacio»: «la nombro de la atomoj, konsistigantaj Teron, estas ≈1,33·1050». Tamen oni decidu: ĉu ni havu grandajn numeralojn en la lingvo, aŭ ne. Se ni havu ilin, ni havu ilin koheraj. Cetere, en iuj fakoj oni preferas uzi grandajn numeralojn: «La usona ŝtatŝuldo estas proksimume 17 trilionoj 152 miliardoj da dolaroj» (aŭ «17 duilionoj» aŭ «dek sep teraŭ cent kvindek du megaŭ dolaroj»). Ial oni ne uzas la eblon diri «17 teradolaroj».

La ĵuse aperinta kaj jam sufiĉe disvastiĝinta SI-serio da obloprefiksoj prezentas al ni ŝancon koherigi la numeralojn de Esperanto surbaze de la matematike klara koncepto pri dekum-miluma nombrosistemo, kiun fakte implicas ĉiuj eŭropdevenaj tradicioj, eĉ en ilia nuna malperfekta formo.

Tiun studaĵon necesus kompletigi per ekzameno de la negativaj potencoj kaj poziciaj onnombroj (decimaloj). Unue mi volis fari ĝin en ĉi tiu verketo – sed eble ĝi meritas apartan traktadon.

Fandi kaj gisi


La abstrakta kaj la plursenca

Tre plaĉas al mi la vorto skribilo. Ĝi estas tre abstrakta, kaj en praktika komunikado povas anstataŭi dekon da pli precizaj vortoj (krajono, plumo, kreto, grifelo, peniko ktp), kiuj jes estas iam bezonataj, sed nur malofte. Tiaj abstraktaj vortoj faciligas la lernadon, kaj ebligas malfremdigi alicivilizajn realaĵojn (por eŭropano ne tuj evidentas ke peniko povas funkcii kiel normala skribilo en la tradicia kaligrafio ĉina).

Estas do tre natura ke la esperantistoj, komencante per Zamenhofo mem, ĉiam ŝatis tiajn abstraktajn vortojn. Tamen oni ne ĉiam konsciis, ke estas diferenco inter koncepte pura supernocio kaj vorto plursenca.

Por rusa lernanto estas iom ĝena, ke la vorto bona konfuzas la malsamajn konceptojn благой, хороший (bona vetero, bona novaĵo, bona fakulo) kaj добрый (bonkora). La dua estas subnocio de la unua — tamen ja aparta nocio, samnivela kiel bela, justa, honesta, kompetenta, sana ktp.

Tio estas falsa ŝparo, kaj ĝi havas sian koston. Tutegale oni bezonas vorton por добрый — kaj sekve oni kreas nelogikan kaj aparte lernendan idiomaĵon bonkora1. Paginte la prezon de la dua vorto, ni tamen nur duone solvis la problemon: ni jes povas neprigi la sencon bonkora, sed bona plu restas dusenca. Ni plu havas tiun malkoheron, ke

bona avo probable estas bonkora; sed
bona patrino probable celas la alian sencon,
bona knabo probable celas knabon bonkondutan

ktp.

Ankaŭ la antonimoj estas malsamaj: la malo de bonkora estas malica, la malbona vicpatrino ne taŭgas por esprimi la ideon malica vicpatrino. Do, bona estas same malbona kiel olda, kiu konfuzas la ideojn malnova kaj maljuna. «La bono» ne signifas «bonkoreco»n (kaj simetrie esceptaj estas la francaj «bonté» kaj «le bien»).

Tamen tiu mallogikaĵo estas pravigebla per la granda internacieco de la konfuzo; kaj malgraŭ la estetika malplezuro pri la mallogikeco, tiu konfuzo ne kreas grandajn malfacilaĵojn por la rusoj. Dum la esperantistoj de alilingva deveno probable ĝin simple ne rimarkas.


La senco de «fandi» ĉe Zamenhofo

Post la ĵusa enkonduka ekskurso ni transiru al la ĉeftemo de nia studo: la vorto fandi. La Universala vortaro ĝin jene difinas:

  fand`
    (fr) fondre
    (en) melt, cast
    (de) giessen, schmelzen
    (ru) топить, растоплять
    (pl) roztapiać

La tradukoj germana kaj angla malimplice atribuas al ĉi tiu verbo po du malsamajn signifojn:

  1. likvigi; kaj
  2. gisi, muldi per fandado.

La traduko franca estas unu, sed per verbo konfuzanta tiujn du signifojn. La tradukoj rusaj kaj pola donas nur la sencon likvigi, sen malpleja aludo al formodona gisado.

Do, Zamenhofo intencis ŝpari radikon laŭ la konfuza modelo franca: tion pruvas la germana traduko gießen. Kvankam li ankoraŭ iom hezitis, kion pruvas la okulfrapa malesto de la gisa senco en la tradukoj rusa kaj pola.

Tamen praktike uzata lingvo ne povas funkcii sen rimedo por solvi tian konfuzon; do, ankaŭ la franca posedas terminojn couler, jeter dans le moule por la gisa senco (eble Zamenhofo tion ne sciis).

Malgraŭ ĉi tiuj malestoj kaj hezito, oni trovas tiasencajn uzojn en lia verkaro. Ekz-e

ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi [Eliro, 32:8]

Por kompreni la strangan dusencecon de la verboj franca kaj esperanta necesas reveni al Latino. La etimo fundo, fundere signifas verŝi — kaj pli ĝenerale fluigi:

  lacrimas fundere — verŝi larmojn
  aes fundere — fluigi (likvige fandi) kupron
  glandes fundere — verŝi (gisi) kuglojn

La metonimio verŝi por la formodona signifo estas tre internacia — ĝin uzas la lingvoj germana, ĉiuj slavaj, latinidaj (interalie la franca couler) … Formon donas ne likvigo (ĝi la formojn neniigas), sed verŝado en la muldilon. Tamen ĝuste ĉi tiun verŝan sencon la verbo fandi malhavas («fandi larmojn» normale ne eblas), ĝia ĉefsenco estas likvigo. La plursenceco de la verbo latina estas maloportuna — sed almenaŭ ĝia logiko estas komprenebla.

Eĉ kun tiu klarigo la ambiguo estas ĝena, ĉar la du signifoj de la verbo prezentas kontraŭojn:

fandi statuon = malkrei, likvigi statuon;
fandi statuon = krei, gisi statuon

Ekz-e la fandita bovido ĉi-supre — kaj la detrua fandado jene:

unu posttagmezon tondro (t.e. fulmo — S.P) fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso
[H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, ĉap. 58ª].

Por akiri favoron de siaj dioj la romanoj fandis iliajn orajn statuojn.

Por pagi tributon al la vandaloj la romanoj fandis orajn statuojn de siaj dioj.

Kaj jen konfuzo inter likvigo kaj glaciigo:

De la spiro de Dio venas frosto,

Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo [Ijob, 37:10]

Fojfoje Zamenhofon tiu ambiguo ĝenis kaj li provis ĝin eviti uzante elfandi por la mulda senco:

cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno [Eliro, 38:27].

La intenco de tiu derivaĵo estis simila al tiu de eltondi, eltondaĵo; tamen la analogio estas falsa, ĉar ne la likvigo estas la formodona ago, sed enmuldiligo. Kaj la natura signifo por elfandi, konforma al la interna logiko de Esperanto, estas ekstrakti per fandado (elfandi feron el erco, plumbon el alojo ktp — elfandi estas la logika kontraŭo de kunfandi); tia signifo estas fakte atestita en la lingvo, ekz-e

ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi (la Eklezio — S.P.) estu ĵetita en fornon, por ke la pura oro estu elfandita2.

Ĉi tiu estas tria signifo de la zamenhofa fandi kaj de la franca fondre (ruse por ĝi ekzistas apartaj verboj выплавить, вытопить, la germana havas ausschmelzen kaj verhütten):

vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis [Jer 6:29]
плавильщик плавил напрасно, ибо злые не отделились
in vain hath a refiner refined, the wicked have not been drawn away

Atentindas ke la vorto fandisto en la zamenhofa uzo indikas du malsamajn metiojn (ruse плавильщик kaj литейщик).


La verbo «gisi»

Male ol pri la dusenca «bona», la trisenca konfuzo en «fandi» estas neinternacia. Tial sufiĉe frue oni ekuzis apartan vorton gisi (laŭ la germana gießen) por la senco

Fari objekton el fandebla materialo (metalo, vakso, vitro ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon, kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo:
gisi statuon, kanonon, sonorilon; gisita krado ktp

La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne komprenis, kaj difinis la verbon gisi maltrafe:

gis·i [Teĥniko]. Fandfari, elfandi feron, verŝante (!) ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn.

Per si mem la verbo fandfari ne estas klara; ĝi eble povus esprimi ion per konvencio, sed fakte ĝi ne estas uzata, kaj sekve nenion klarigas en la difino. La posta teksto difinas la trian sencon de fandi (la ekstraktan), tute malakorde kun la germana etimo kaj la intenco de ĉi tiu prunto.

En tiu misdifino interesa estas la vorto elfandi. Evidente, la PV-aŭtoro ne scipovis la germanan, kaj serĉis klarigon; probable la klarigo estis «fandfari, elfandi» — en kiu la vorto elfandi celis la zamenhofan sencon de mulda elfandi; sed ĝin la PV-aŭtoro miskomprenis laŭ la lingva logiko en la senco ekstrakta, kaj kompletigis la difinon tiusence.

Rezultas absurdo: por apartigi la sencon schmelzen (aŭ pli speciale, verhütten) disde la senco gießen, PV rekomendas esprimi la unuan per adaptita sonformo de la dua…

Krome, interesa estas la vorto verŝante aplikita al ŝuteblaj substancoj solidaj. Probable ankaŭ tiu misuzo estas senkonscia tributo al la prasignifo germana. Ankaŭ poste, en la difino de gisado, la ekzemploj ŝajnas rilati al la specoj de muldiloj, do ne al Verhüttung sed al Gießen: «seksabla, verdsabla gisado; tera gisado».

La ĝustan sencon de gisi prezentas la vortaro esperanta-franca de Varingjeno3 kaj multaj aliaj tradukvortaroj:

gis/i fondre (dans un moule), jeter en fonte
gis¦i vt лить, отливать (металл)4
gis/i cast, found (iron)5

ktp. Tiu ĝustasenca gisi, gisado troveblas en diversaj tekstoj — en Vikipedio, en revuoj, en romanoj:

la ordeno (krucista) aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj
[H. Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando. LOdE. N-ro 134 (2005:12)]

La precizigon, ke temas pri metalo (ruse) aŭ eĉ pli speciale fero (angle) oni interepretu ne tro limige, sed kiel ekzemplon indikantan la celatan sencon de verbo nacilingve pli ĝenerala: ruse por la kontrasta senco eblus verŝi akvon; angle, ĵeti rigardon ktp. En la reala uzo de la esperanta gisi (samkiel en la uzo de ĝia germana etimo) oni trovas ankaŭ objektojn gisitajn el bronzo, vitro, plasto, ĉokolado ktp.

Gisfero

Alia metalurgia termino mankas en la klasika Esperanto: nomo por feraj alojoj entenantaj pli da karbono ol ŝtalo (do, pli ol 2%). La rusa lingvo uzas prunton el lingvoj tjurkaj: чугун, terminon same simplan (unuradikan) kiel la komplementa termino ŝtalo. Pliparto da lingvoj okcidentaj uzas iom nelogikan kunmetaĵon, forme egalan al gisfero:

  de: Guss/eisen
  el: χυτο/σίδηρος
  en: cast iron
  es: hierro fundido, hierro colado
  tr: dökme demir

Gisferon efektive oni plej ofte gisas, samkiel la ŝtalon oni ofte forĝas. La nelogikeco konsistas en tio ke ankaŭ ŝtalon oni povas gisi6, kaj ke iuj gisferoj estas forĝeblaj. Nu, ne pli malbone ol pri Ruslando: ne ĉiuj ruslandanoj estas rusoj, kaj ne ĉiuj rusoj loĝas en Ruslando.

Tamen la franca lingvo nomas tion fonte (substantivo responda al fondre); la Varingjena vortaro paŭsas tion per

gisaĵo (…); fonte (carbure de fer)

Ankaŭ tio povas funkcii per konvencio, samkiel funkcias la egale nelogika glaciaĵo. Sed gisfero estas malpli mallogika (samkiel la angla ice-cream estas malpli malbona ol glaciaĵo), ĝi estas pli fidinde komprenebla kaj praktike samlonga. Krome, fakulo povas bezoni ne nur gisferon (paŭsantan la germanan Gusseisen), sed ankaŭ gisŝtalon (respondan al Gussstahl)7; gisaĵo ne kapablas distingi ilin.

Tamen la fakulojn, kiuj esploris la aferon en la jaro 1911ª sub la aŭspicio de ISAE, ilia terminscienca metodo kondukis al rekomendo ankoraŭ pli fuŝa ol la franca misaĵo. La sekva sekcio entenas iom glatigitan pecon de ilia raporto8 laŭ la Terminologia kurso de J. Werner9.

Specimeno pri «giso» el la jaro 1911ª

I. Kunigo de la elementoj de la problemo
a) Difino
Bone muldebla alojo de fero kaj karbono (super 2%), akirita per refando de krudfero, gisaj rompitaĵoj kaj ŝtalrubo en fandforno.
b) Nacilingvaj tradukoj
(…)
II. Serĉado de la eblaj solvoj
a) Internacia simpla vorto
ne ekzistas.
b) Kunmetita vorto komprenebla sen speciala interkonsento aŭ internacia
La difino donas aŭ «fandita fero» aŭ laŭ la ĥemia formulo «ferkarbido».
c) Simpla vorto ne tute internacia
Oni povas memorigi la germanan vorton: «Guss» aŭ «giessen», la italan «ghisa», kaj eĉ la francan «gueuse» (kiu devenas de giessen) alprenante ĉu giso ĉu gizo.
d) Kunmetita vorto komprenebla per speciala interkonsento
La angla vorto donus «fandfero», kiu similas al unu el la germanaj vortoj.
III. Diskutado
La serĉata vorto devas eniĝi en multajn kunmetitajn vortojn — speciale en tiujn, kiuj montras ion faritan el tiu metalo; plie ĝi eniras en tekstojn, en kiuj la vortoj «fandi» kaj «fero» estas ofte ripetataj. Sekve estas preferinde, ke elektota vorto ne estu kunmetita. Giso estas pli simila al la naciaj prononcmanieroj ol gizo.
IV. Elektata solvo
Giso.

Komento pri la komento de Jan Werner

Ĉi-sube la komentoj de J. Werner (JW) aperas en kursivaj alineoj.

JW: Aŭtoroj de la Konsilaro decidis, ke gis’ estas substantivo kaj ne verbo. La decido envenis ankaŭ la Plenan ilustritan vortaron (PIV).

Atentindas ke ili elektis etimologie verban radikon por substantiva signifo. Kial ili ne prenis malpli malkonvenan guso (laŭ la germana Guss kaj la portugala gusa)? Supozeble ĉar la germandevena verbo gisi jam funkciis en la lingvo, kaj ili preferis ĝin misuzi (ne komprenante ke gießen, das Gießen temas pri la alia signifo de fondre, fonte) ol krei taŭgan terminon.

Kvankam la raporto estas eldonita en Dresdeno, mi havas la impreson ke ĝin verkis franco, pensanta per la vortoj fondre, fonte, kaj trudanta ilian plursignifecon al la germana etimo de gis-. Simetrie okazis pri facila (el la france pli preciza facile), al kiu oni iam atribuas kromsignifojn de la germana leicht aŭ de la rusa лёгкий.

JW: Mi vidas la decidon ĝusta, ĉar ni ne bezonas la verbon gisi ekvivalentan al la germana «gießen». Ni ja havas verŝi kaj ankaŭ muldi (PIV: ..oni … muldas objektojn el giso).

En Esperanto maleblas diri «verŝi statuon»; kaj «muldi ŝlosilon» estas alia afero ol «gisi ŝlosilon».

La vorto muldi estas interesa. Unuflanke, ĝi estas bona abstrakta supernocio, kiajn mi laŭdis komence de la studo: temas pri formado per meĥanika kontakto kun modelo, kaj la gisado estas speciala okazo, kiam oni formas per fandado kaj verŝado en formujon. Tamen muldado kovras ankaŭ aliajn specojn de moligo kaj solidigo: eblas muldi per stampado, per sekigo ktp. PIV konas bakmuldilojn por pano, sablomuldilojn por la infanaj ludoj; oni povas muldi fromaĝon aŭ feltajn ĉapelojn; PIV hezitas inter muldokartono kaj papermaĉaĵo.

Aliflanke, muldi estas same aĉa, kiel fandi, ĉar ĝi konfuzas la signifojn fari formujon kaj apliki formujon. «Gisi statuon» estas klara; «muldi statuon» estas ambigua. Kuracisto muldas la makzelon de paciento per gipsosimila pasto, kaj lia teĥnikisto muldas dentoprotezon el metalo aŭ plasto. Estas du malsamaj «muldas», kiujn en la pli precizema lingvo rusa oni esprimas malsame.

JW: Estas bezone, ke planlingvo estu malpli polisemia ol la lingvoj naciaj.

Estas mirinda ke ĉeĥlingvano ne rimarkas la ĝenan polisemion de fandi = tavit + slévat, de fandisto kiu estas tavičslevač. Ĝuste per fandi Esperanto estas pli polisemia ol la rusa, ĉeĥa aŭ germana.

JW: PIV eĉ ne mencias la verbon gisi, kvankam ni povus ĝin iel difini.

PIV2 ĝin difinis (egaligante al fandi). Laŭ la Fundamento ni havis

fandi gießen, schmelzen

Kaj vortaro ĉeĥa-esperanta difinas:

gisi tavit, slévat

(la samaj du sencoj en la inversa ordo). Du vortoj por du sencoj kaj ambaŭ dusencaj.

JW: Kelkaj fakuloj nuntempe agas laŭ modelo de la germana lingvo kaj aplikas gisi kaj gisfero kontraŭ la plurjardeka uzanco kaj kontraŭ la nepreterlasinda kodifa influo de PV kaj PIV, malstabiligante la terminaron, sen iu grava motivo.

  1. La motivo estas tre grava, kaj mi jam sufiĉe pri tio parolis.
  2. La plurjardeka uzanco ŝajnas unueca nur se oni PV-PIVe ignoras la realon.
  3. Malgravaj estas la obĵetoj kontraŭ gisfero, kiu jes estas iom kritikinda (sed malpli ol multaj nelogikaĵoj similaj al bonkora), — tamen havas por si sian grandan internaciecon10.

PV kaj PIV pretendas esti plenaj priskribaj vortaroj de Esperanto. Fakte ili prisilentas tiun realan uzon kiu estas pli racia ol la de ili trudata leksika maskobalo. Kaj ĉar tiuj vortaroj ĝuas iom pli grandan aŭtoritatan ol ili meritas, tiu trudita qui pro quo efektive estigis konfuzon pri la etimologie klara radiko gis-.

Menciindas, ke Varingjeno, ĉefredankinte PIV-on, ne ŝanĝis sian racian difinon de gisi en la post-PIV-a korektita eldono de sia vortaro franca-esperanta (1976). Eble preteratento — sed ankaŭ eblas, ke la PIV-an misdifinon trudis fakredaktisto, pri kies decido Varingjeno persone malkonsentis. Samkiel malkonsentas aliaj fakuloj pri metalurgio11, la esperanta Vikipedio ktp.

Konkludo

La racia solvo estas tre simpla kaj reale praktikata:

fandi = de schmelzen; ru топить, плавить
elfandi = de verhütten, ausschmelzen; ru вытопить, выплавить
kunfandi = de zusammenschmelzen; ru сплавить
fandisto = de Schmelzer; ru плавильщик
gisi (el metalo, vakso, vitro, plasto…) = de gießen; ru лить, отлить
gisaĵo = io ajn gisita (el metalo, vakso, vitro, plasto…)
gisisto = de Gießer; ru литейщик
gisfero = de Gusseisen; ru чугун
krudfero = de Roheisen; ru передельный чугун

Tiu sistemo mankas en la PIV-oj — sed tio estas difekto de la PIV-oj, kies pretendo esti plenaj priskribaj vortaroj estas ĉi-okaze malvera. Tia sistemo ekzistas en la literaturo kaj en tradukvortaroj (ekz-e en la vortaroj de Bokarev).

En tiu sistemo la plej tikla punkto estas la arkaikigo de la tradukoj cast, giessen, kiujn UV donas por fandi. Tamen tia arkaikigo ne estus senprecedenca; kaj ĝi eĉ havas apogon en UV mem, ĉar la tradukoj rusa kaj pola la arkaikigendajn signifojn neniam entenis. Eĉ pli ol tio, en la angla parto de la «Akademiaj korektoj de la Universala vortaro» (1914) la radiko fand perdis la tradukon cast (= gisi), koherigante ĝin kun la tradukoj rusaj kaj pola:

fand¦
melt, smelt (vb.)

La Akademio tamen ne finis sian laboron, ĉar en la germana parto la malkohera traduko «giessen» restas netuŝita.


1. La vorto bonkora estas bazita sur la atavisma ideo ke la koro estas la sidejo de la animo, la ideo komuna al la mediteranea kultura rondo. Ĝi estas evidente malvera; kaj en alia kultura rondo oni povas havi alian ideon; ekz-e dum la eŭropanoj sin mortigas ponardante sian koron, la japanoj liberigas la animon tranĉante sian ventron (cetere, ankaŭ la angloj kaj francoj havas similan ideon pri la intestoj: a man with plenty of guts; il a pour cet enfant des entrailles de père). Do, en alia kultura rondo oni eble preferus esprimi la bonkorecon per grando de la ventro (la dikaj homoj havas la reputacion esti bon[kor]aj). En tia alia kultura rondo bonkora estus ne pli trafa por la koncerna signifo, ol bonhepata por la eŭropa. — Fakte, en la orientaziaj lingvoj (ekz-e japana kaj ĉina), kie la kristanisma koncepto konscienco ne ekzistas (ĝian rolon plej ofte plenumas honto), la esprimaĵo bona koro estas tradicia traduko por tiu fremda koncepto. Do, ĝi signifas ion tute alian, ol en Esperanto.

2. M. Von Galli: Nova pensado. «Espero katolika», 1965, n-ro 3.

3. G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français. Paris: SAT, 1976.

4. Бокарев Е.А. Эсперанто-русский словарь. М. 1982.

5. J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary. 1969, 1989.

6. Nur fine de la 19ª jc la homaro trovis metodojn por fidinde gisi ŝtalon. En la napoleonaj militoj la pafilegoj ankoraŭ estis bronzaj; en la unua mondmilito la artilerio iĝis ŝtala.

7. E.-D. Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig, 1983.

8. Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj. Raporto starigita de la scienca kaj teknika komisiono de la Internacia Scienca Asocio Esperantista. (Direktoro: S-ro Rollet de L’Isle.) Kötzschenbroda-Dresden 1911.

9. Jan Werner: Terminologia kurso. Sdružený ZK ROH Roudnice n.L., 1986. P. 70—71.

10. Eĉ la lingvo turka forlasis la senriproĉan tjurkan etimon de la rusa чугун (kiun retenis multaj aliaj lingvoj tjurkaj, de la ĉuvaŝa ĝis la uzbeka) favore al la malpli bona eŭropaĵo, strukture egala al gisfero.

11. Barna Buza: La Zamenhofa spirito de la fakvortkreado. SAEST 1982. P. 86.

Landanoj, gentoj kaj kategorioj

En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Daŭrigi legi Landanoj, gentoj kaj kategorioj

Kial ne Luksemburgio?

En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?)

Daŭrigi legi Kial ne Luksemburgio?

Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?

En tiu ĉi dua artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas prezenti superrigardon de la diferencoj kompare kun la malnova Listo de Normaj Landnomoj el 1989.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj.)

Daŭrigi legi Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?