La kazo de kazo

En 2014 la Akademio de Esperanto intense studis kaj pridiskutis la signifokampojn de la vortoj kazo kaj okazo. Ja multaj Esperantistoj havas dubojn pri tio, kio estas la senco-distingo inter la du vortoj, kaj ĉu entute estas rekomendinde uzi la vorton kazo en negramatika senco. La Akademio elverkis rekomendon pri la temo, kiun subtenis klara plimulto de la aktivaj Akademianoj, sed kiu ne atingis la du-trionan plimulton de ĉiuj Akademianoj, kiu estus bezonata por ĝia oficialigo. Ĉar la proponita rekomendo tamen povus esti interesa por ne-Akademianoj kaj estas bona bazo por estontaj diskutoj pri ĉi tiu lingva demando, mi ĉi-artikole klarigas ĝin kaj la motivojn por ĝi. Samtempe la artikolo estas reago al la artikolo Okazo kaj kazo de Akademiano Sergio Pokrovskij.
Daŭrigi legi La kazo de kazo

Okazo kaj kazo

Antaŭe publikigita en «La ondo de Esperanto», n‑ro 234–235 (2014:4–5), p. 16–19; n‑ro 236, p. 16–17; n-ro 237, p. 12–14.

Unu el la malstabilaj aferoj en la leksiko de Esperanto estas la semantika limo inter la vortoj okazo kaj kazo. Ambaŭ estas fundamentaj, la klasika uzo estas sufiĉe klara – kaj tamen pro la nacilingva premo (kaj misprezento de la oficialaj signifoj en la vortaroj) la provoj redifini la kazon laŭ la modelo de la angla case regule reaperas. Iuj esperantistoj opinias, ke la klasika signifodistribuo estas primitiva, spegulas subevoluintan pensmanieron ruslingvan, kaj en la moderna mondo estas ŝanĝenda. Mi mem cedis al tiu opinio en la unua periodo de mia vivo esperantista.

Tamen kiam mi provis redifini la limon inter la du vortoj, kaj apartigi la «modernan» signifon de kazo, mi baldaŭ konstatis, ke rezultas kaprica ĥaoso, malpli kohera kaj pli malsimpla ol ĉe la difino zamenhofa. Tiun mian sperton mi resumas en ĉi tiu studaĵo.



0. La Fundamento

En la Fundamento la vorto «kazo» aperas nur en la Universala vortaro, difinite per tradukoj:

kaz⋅(o)
cas ¦ case ¦ Kasus ¦ падежъ ¦ przypadek.

Tiuj tradukoj malsame impresas diverslingvajn esperantistojn: la tradukoj rusa kaj germana indikas signifon gramatikan (la kazo deklinacia); dum por la esperantistoj francaj kaj anglalingvaj la deklinacian signifon (por iliaj hejmlingvoj neaktualan) tute eklipsas la signifo kiun Zamenhofo esprimis per okazo (kaj kiun li neniam atribuis al kazo).

Aliloke en la Fundamento kazo ne aperas; en la cetera verkaro zamenhofa ĝi ĉiam havas la signifon deklinacian; interalie, 4-foje en la esperanta traduko de la «Plena gramatiko»:

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo [PG]

ktp.

Sekve de tio en la Akademiaj korektoj [AK] (preparitaj antaŭ la Unua Mondmilito, sed plene ne publikigitaj ĝis 1922) aperis precizigoj:

kaz⋅(o)
cas (gram.) ¦ case (gram.) ¦ Kasus, Fall ¦ падеж (грамматич.) ¦ przypadek (gramat.)
okaz⋅(i)
avoir lieu, arriver ¦ happen ¦ vorfallen ¦ случаться ¦ zdarzać się.
okaz⋅o
occasion ¦ occasion ¦ Fall, Ereignis, Gelegenheit ¦ случай ¦ wypadek, zdarzenie.
okaz⋅a
accidentel ¦ accidental ¦ zufällig ¦ случайный ¦ przypadkowy.

La vorto okazo havas 3 aperojn en la Fundamento, tamen nur la rusa traduko bone konvenas por traduki ilin:

ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [AF];

Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj [AF].

tiel same ni ankaŭ diras: «la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon», kaj la vortoj «ĝardenon», «tablon» staras tie ĉi en akuzativo (…) ĉar ni volis esprimi direkton (…); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [Ekzercaro, §28].

1. Ĉu rusaĵo?

Nur la rusaj tradukoj de la indikitaj vortoj estas kontentigaj; kaj nur en la rusa lingvo la verbo, substantivo kaj la adjektivo respondaj al okaz⋅ estas samradikaj, samkiel en

La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio [Monato].

Kp la tradukojn anglajn kaj francajn:

okazi
avoir lieu, arriver [GW] ¦ happen, occur [JW]
okazo
événement; cas; occasion [GW] ¦ event; case; occasion; opportunity [JW]
okaza
accidentel, occasionel, fortuit [GW] ¦ casual, occasional.

Eĉ se la rusa lingvo inspiris al Zamenhofo ĉi tiun unuecigon, eĉ tiam temas pri trajto propre esperanta, kp

  • Petro aperis, venis, falis, sukcesis … → la apero, veno, falo, sukceso de Petro;
  • se okazos inundo, incendio, ĥolero → en okazo de inundo, incendio, ĥolero.

Oni obĵetas, ke «okazo = tio, kio okazas» estas nekutima maniero substantivigi, ke normale deverba substantivo signifas aŭ objekton (aĉeti → aĉeto), aŭ «la agon ~i»:

veno = la ago veni
apero = la ago aperi, ktp.

Tamen la modelo «tio, kio ~as» ja ekzistas en Esperanto:

  • kovro: tio, kio kovras (neĝo kovras la teron – la neĝa kovro blankas sur la tero)
  • difekto: tio, kio difektas (makulo difektas diamanton – la difekto de tiu diamanto estas flava makulo)
  • indiko: tio, kio indikas (la finaĵo „n“ indikas akuzativon – la finaĵo „n“ estas indiko pri akuzativo)
  • rezulto: tio, kio rezultas.

Ankaŭ «apero» povas indiki objekton aperantan: «Substreku la lastan aperon de a en abrakadabra».

Cetere, similan fenomenon prezentas la angla to occur → occurrence, ekz‑e unusual occurrence, occurrence of skin cancer.

Alia riproĉo koncernas la uzon de okazo por la signifoj, kiujn la PIV-oj aldonis al la fundamenta kazo (cititaj ĉi-sube).

Tamen tiu kombino ne estas fenomeno specife rusa – tute male, ĝi prezentas la ĉefan evolulinion de la penso eŭropa, kiel montras analizo de la signifoj de la latina casus, el kiu devenas la angla case, la franca cas (kaj la koncernaj signifoj de la germana Fall).

2. La latina casus

La angla case, la franca cas devenas de latina casus. La germana Fall kaj la pola przypadek estas ties paŭsaĵoj. La latina vorto havas ĉiujn signifojn de la rusa случай kaj de la esperanta okazo, kaj ankoraŭ multajn aliajn.

(Almenaŭ en la gramatika signifo la latina termino ŝajnas esti paŭsaĵo de la greka πτῶσις, novgreke πτώση, «falo»; la metonimiajn signifojn de la situacia okazo ricevis ties derivaĵo περίπτωση.)

Latine casus estas derivita de verbo cado (fali), kaj posedas ĉiujn signifojn de falo. Tio estas ĝia kroma difekto (kompare kun okazo), sed ĉi tie tio nin ne interesas – ĉar la falo-signifoj klare apartiĝis, kaj en la novajn lingvojn ne penetris (krom en la germanan paŭsaĵon Fall). La hazardluda metaforo pri tio, kiel falis ĵetkuboj, donis la metaforon sence egalan al okazo, kaj tiu okaza casus ekvivis sian propran vivon. Ĝi evoluigis ĉiujn signifojn de la skolastika kazuistiko, surbaze de tiuj okazo-signifoj, kiuj ŝokas la kazulojn en la abstraktaj uzoj de okazo. Jen iom da tiaj komunlingvaj signifoj:

casus

  • okazo (evento, akcidento):
    • propter casus navigandi Cic.
      pro akcidentoj de marvojaĝo
    • communem cum reliquis belli casum sustinere Cæs.
      elteni kun la aliaj la okazojn militajn
    • casus secundi, casus adversi
      (favora, malfavora okazo)
  • hazardo:
    • cæco casus Cic.
      per blinda hazardo
    • sive casu sive consilio deorum immortalium Cæs.
      ĉu hazarde, ĉu per la volo de la senmortaj dioj
  • ebliga cirkonstanco, ŝanco:
    • fortunam illis præclare facinoris casum dare Sall.
      Fortuno donis al ili okazon por bela glorago
    • ætas illa multo plures quam nostra casus mortis habet Cic.
      en ĉi tiu aĝo estas multe pli da okazoj por morti, ol en la nia.

3. Logiko zamenhofa

En la epoko zamenhofa, kaj certagrade eĉ ĝis nun, Latino estis modelo de lingvo internacia. Ŝajnis ke sufiĉas simpligi la fleksian sistemon de Latino – kaj rezultos ideala lingvo internacia; en la jaro 1903ª Peano nomis do sian projekton Latino sine flexione; ni memoras la frapfrazon de E. Boirac «l’Espéranto est le Latin de la démocratie».

Latinon tiam lernis ĉiuj gimnazianoj, do ankaŭ Zamenhofo kaj liaj kamaradoj bone konis la vorton cado (kaj ties derivaĵon casus):

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está !

En Esperanto tamen la signifon de cado transprenis la germandevena fali; la signifojn de casus Zamenhofo distribuis inter falo, okazo kaj kazo. (Poste la 2ª OA apartigis la signifon hazardo.)

Probable tio estas la kaŭzo, kial en la germanaj tradukoj de UV la vorto Fall mankas en la tradukoj de kazo kaj okazo: Zamenhofo volis eviti eventualan konfuzon kun falo. Dudek jarojn poste, kiam tia konfuzo ne plu eblus, en la germana parto de la Akademiaj korektoj ja aperis la ĝustigo:

okaz⋅o: Fall, Ereignis, Gelegenheit

Ankaŭ estas sufiĉe komprenebla, kial en la partoj angla kaj franca Zamenhofo uzis la tradukon occasion: li elektis vorton kies ekstera formo plej similas al okazo, eĉ malgraŭ tio, ke la traduko esprimis nur parton de la intencitaj signifoj. Propaganda truko, kiu en la posta epoko sekvigis merititan punon en la formo de hezitoj pri la signifodistribuo inter okazo kaj kazo.

La reviziantoj de la partoj franca kaj angla estis malpli atentaj ol la germanoj, kaj la tradukoj angla kaj franca ankaŭ post la Akademiaj korektoj restas misaj (kaj nesufiĉaj eĉ por traduki la Antaŭparolon de la Fundamento).

4. Okazo kiel situacio

Reala aŭ imagata okazo implicas situacion:

  • La lingvo internacia (…) povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale [Z, Antaŭparolo al FK]
  • En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko
    [Faraono, vol. 1ª, ĉap. 1ª]
  • En la kontraŭa okazo (se la situacio estos inversa) ni devus rigardi lin kiel perfidulon … [Faraono, vol. 3ª, ĉap. 12ª]

Kp la anglajn in event of war, in event of force majeure, in the event of non-payment (of death, of disability, of an accident, of a fire) ktp.

Tiu signifo de la substantivo okazo akordas kun la maniero uzi la verbon okazi por demandi aŭ paroli pri atentinda situacio:

Kio okazis? – kriis li minace. – Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi? [Faraono, vol. 1ª, ĉap. 4ª]

Kio okazis? Okazis, ke programistoj uzantaj tiun program-lingvon konstatis, ke io ne estas en ordo: (…) [Francisko Simonnet: «Ĉu la lingvoj devas evolui?»]

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj…

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda?
[Gerda malaperis, ĉap. 1]

«Situacio» estas maniero priskribi ion kio okazas aŭ povas okazi, esence do speco de okazo:

Dum la atakado (…) povas okazi situacio, kiun oni nomas ofsajdo [Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto. HEA, 1972].

Situacion oni povas taksi kaj eventuale profiti laŭ siaj planoj kaj bezonoj:

  • en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze [PIV];
  • en ekstremaj okazoj (en situacioj de ekstrema bezono) oni uzas la specifan imunoglobulinon [Monato];
  • okazo (favora situacio) kreas ŝteliston [Proverbaro];
  • kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin [Mateo 26:16];
  • kapti [Z], profiti la okazon [PV].

Eble la malakcepto de la abstrakta signifo de okazo fare de iuj esperantistoj estas ŝuldata al malvasta interpreto de responda vorto nacilingva (ekz‑e de la angla event), kontraŭ kiu avertas lernolibro pri Loĵbano:

The final selbri form we cover here isn’t found very often in selbri in their most basic form. However, it turns out to be one of the most important constructs in the language (…) The word nu indicates an event abstraction, the most common kind of abstraction found in Lojban (…) The term event should not be misconstrued. In Lojban, it can refer to a momentary occurrence, or to a situation lasting hours, days, or even an indefinite period of time. nu can stand for any of these kinds and durations of events. Other words may substitute for nu when you need to be specific and indicate particular event contours, such as a point event in time (mu’e) or a steady, unchanging state (za’i) of indefinite duration.

Kp la rezonadon de Zamenhofo en la «Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia»:

… ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn.

Temas pri hipoteza kongreso, dum kies okazigo povas okazi, ke io ne okazos. Do, okazo, kiu konsistas en neokazo. Simile:

Sed ankaŭ povas okazi ke ni nek ĝojas nek malĝojas.
[Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko]

Ne rajtas okazi, ke ni ne solidariĝu en ĝusta tempo kaj ke ni ne montru tiun komprenon, seriozon kaj kuraĝon, kiun postulas la rekta rigardo al la realo. [A. Schweitzer, tr. Ferenc SZILÁGYI: Averto. «Norda Prismo», 57:3]

5. Okazoj faklingvaj

Plej ofte, la fakaj uzoj de komunlingva vorto prezentas du specojn de tropoj: metonimion kajaŭ metaforon.

Kuracisto aŭ natursciencisto observas fenomenojn; fenomeno estas speco de okazo; do, la uzo de okazo rilate al manifestiĝo de malsano estas sufiĉe simpla metonimio.

Rezonado, kian oni trovas en teksto filozofia aŭ matematika, ofte aperas kiel metafora vojaĝo: «la deira punkto de nia rezonado», «ni transiru al sekva temo» ktp. En tiu metafora vojaĝo oni povas renkonti disvojiĝojn, alternativojn; povas okazi tia aŭ alia situacio (principe oni devas esplori ĉiujn eblojn ĉe ĉiu disvojiĝo: x<0; aŭ x=0; aŭ x>0 ktp); al tiuj alternativaj situacioj kaj ebloj respondas la metafora uzo de la vorto okazo.

Kaj fojfoje tiuj du tropoj povas kombiniĝi.

5.1. Ano de klaso da fenomenoj (okazo klasifika)

En la sciencoj naturaj kaj sociaj ofte temas pri klaso da fenomenoj, kiujn oni esploras, komparas, klasas, eksplikas ktp.

Fenomeno povas esti konkreta fakto, okazo observita en specifaj loko kaj tempo (ekz‑e la hieraŭa fulmotondro aŭ malsano ĉe la najbaro); aŭ ĝi povas esti ĝeneraligita fenomeno (kompreninte la fenomenon fulmotondro oni elpensis fulmosuĉilon; la malsano de la najbaro estas okazo de ĥolero).

Metonimie oni povas uzi nomojn de aĵoj aŭ eĉ personoj por paroli pri rilataj fenomenoj:

la libro «La fenomeno Esperanto» de William Auld

Miguel Fernández (…) prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paĝoj
[LOdE] (t.e. liajn verkojn kiel parton de la literatura procezo, la biografion kiel parton de la socia vivo ktp)

la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi» [LR 12/120A]

Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ» [LR 21/122]

Mi same konservis la formojn kun ĥ, kvankam en pluraj okazoj (ekz. ĥemio, meĥanismo) la nuna uzado pli kaj pli decideme preferas la formojn kun k.
[G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xii] (okazoj = vortoj)

ekz. oni ne povas uzi komenci anstataŭ komenciĝi, ĉar en ambaŭ okazoj temas pri la sama procezo. [G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xiii]

Aliflanke, oni povas rilatigi konkretan okazon kun okazo (aŭ fenomeno) abstrakta (klasi okazon):

― Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose [KP]

tio estis bela okazo de hemiplegio [Kabe, citite laŭ PIV]

La terminoj «speciala okazo», «ĝenerala okazo», «degenera okazo», «lim-okazo», «ekstrema okazo» implicas du nivelojn de la nocio «okazo»: la pli abstraktan tipa-klasan, kaj la konkretan; laŭ NPIV,

lim⋅okazo: okazo, troviĝanta ĉe la limo inter la efikzonoj de du reguloj, leĝoj ks, el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi:
tiu estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo.

Evitante la metaforon pri «limo» eblus diri, ke «limokazo» estas konkreta okazo kiu kombinas trajtojn de du (aŭ pluraj) tipaj okazoj. Reala ekzemplo:

kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj [PMEG].

Noto etimologia

Etimologie kaj signife fenomeno kaj fakto estas specoj de okazo.

La greka φαινόμενον signifas apero; laŭ NPIV,

fenomen¹o: (…) 2 [KOMUNE] Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita k klasigita:
astronomiaj, fizikaj, spiritaj fenomenoj;
ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion [Z];
perioda, neperioda fenomeno.
apero, efiko.

La difino estas fuŝeta, ĉar samkiel okazo, fenomeno povas esti ne nur individua apero (kion probable celas «okazaĵo»), sed la tuta klaso, la ĝenerala tipo da samspecaj «okazaĵoj». Kiam oni diras, ke Neŭtono esploris la fenomenon ĉielarko, oni ne celas individuan «okazaĵon, aparte rimarkitan» en la 1718ª jaro.

La latina factum origine signifis faro, faritaĵo, kaj en la moderna lingvo iĝis

Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno, pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo.

5.2. Okazo disjunkcia (dilemа, alternativa)

En matematiko, logiko, filozofio, inĝenierado oni ofte devas analizi alternativojn, rezoni surbaze de la derivregulo nomata dilemo (pli sistemema, pli matematikeca termino estus du⋅lemo – kaj ankaŭ tri⋅lemo, kvar⋅lemo, … plur⋅lemo):

AB; AC; BCC

Vorte:

  1. Veras «AB» (ekz‑e z<0 aŭ z≥0);
  2. Veras, ke «se A, tiam C»;
  3. Veras, ke «se B, tiam C»;
  4. Sekve, veras C.

Ekzemple:

  1. La kastelon eblas penetri nur per la ponto transnaĝante la fosaĵon.
  2. Se fremdulo iros per la ponto, la gardistoj lin vidos.
  3. Se fremdulo naĝos trans la la fosaĵon, la gardistoj lin vidos.
  4. Sekve, fremdulo ne povos penetri la kastelon nerimarkite.

En ĉi tiu ekzemplo (2) kaj (3) estas eventualaj okazoj kaj rektasence, kaj metafore; simile programisto verkanta programon konsideras eventualajn okazojn kaj indikas konvenajn preskribojn por ili, ekz‑e en difino de signum-funkcio:

FUNKCIO sg(reela: x): entjera;
STARTO
  SE x < 0.0 TIAM sg := -1
  ALIE SE x > 0.0 TIAM sg := 1
  ALIE sg := 0;
FINO;

Vorte:

  • Ekzamenu la valoron de x. Eblas tri okazoj:
  • povas okazi, ke x estas negativa; en tia okazo liveru -1;
  • povas okazi, ke x estas pozitiva; en tia okazo liveru 1;
  • en la cetera(j) okazo(j) liveru 0.

5.3. La sinonima vorto eblo

En la ĵusa sekcio plurfoje aperis la vortoj «povas» kaj «eblas». Tio ne estas hazarda, la vorto eblo ofte estas interŝanĝebla kun la vorto «okazo». ReVo ĝin jene difinas:

eblo: Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti …

kaj pri la signifo kiu nin interesas (kaj kiun la PIV-oj perdis) donas ekzemplon el akademia klarigo pri la refleksivoj:

deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la agon aŭ rezulton de la ago … la du lastaj ekzemploj … ilustras la unuan eblon.

Similan sinonimecon prezentas aliaj lingvoj, ekz‑e la angla:

Now there are two possibilities: either b divides cn or not; in the latter case, it divides m. In the first case, we are done. Otherwise, set = (r—q)m. Then …

En ĉi tiu ekzemplo la vorton possibility (t.e. eblon, t.e. «tion, kio povas okazi», t.e. okazon) referencas kiel sinonimo la vorto case, responda al okazo.

6. La nedeklinacia kazo

La plej grava leksikografia antaŭanto de PV, la sencodifina «Vortaro de Esperanto» fare de Kabe (unue eldonita en 1911), difinas por kazo la signifon deklinacian kaj nenion alian. Nedeklinacia signifo de kazo aperas en PV (unue eldonita en 1930).

6.1. La Plena vortaro (PV)

PV difinas:

*kazo

  1. (G) { kazo deklinacia }
  2. Difinita aparta okazo:
    • en tiu kazo mi prenas pluvombrelon;
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

La kapvorto estas markita per steleto, kiel vorto fundamenta – kaj la uzanto de PV apenaŭ povas rezisti la eraran impreson, ke ambaŭ indikitaj signifoj estas fundamentaj.

Nu, la dua signifo estas nefundamenta, kaj ties difino estas fuŝa. Kion signifas «difinita»? Kion signifas «aparta»? La difino neniel sufiĉas por kompreni, kiajn okazojn oni nomu «kazo», ĝi estas uzebla nur por esperantistoj kiuj konas la celatan signifon el alia lingvo.

Ankaŭ la ekzemploj malkoheras kun la difino:

En tiu difinita aparta okazo mi prenas pluvombrelon

– ĉu ĉi tiun strangaĵon oni celis?

La leĝo ne antaŭvidis tiun difinitan apartan okazon

– normale leĝo ne temas pri «apartaj okazoj», normale ĝi difinas abstraktan situacion. Eblus korekti anstataŭigante tiun per tian; tamen «tiun» ne estas hazarda, ĝi esprimas la ideon de la ekzemplo kiun kutimas doni la francaj vortaroj: la leĝo ne antaŭvidis ĉi tiun situacion (abstraktan). Ĉi tiun probable celatan signifon la difino maltrafas.

Ĝin tamen ebligas la dua signifo de okazo :

*okazo

  1. Tio, kio okazas …
  2. Difinita aparta cirkonstanco; = kazo 2

Rimarkindas, ke ĉe kazo.2 estas nur du ekzemploj, ambaŭ neatribuitaj; dum ĉe okazo.2 aperas (apud tri aliaj) du ekzemploj zamenhofaj kaj unu fare de Kabe.

6.2. PIV

La PIV-a difino de kazo konsiderinde limigis la negramatikajn signifojn, tiel ke la pluvombrela PV-ekzemplo ne estas per ĝi klarigebla:

*kaz/o

  1. Λ { la deklinacia kazo, ĉi tie neinteresa }
  2. jur Difinita, aparte studinda okazaĵo:
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon;
    • difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj.

    ☞ kazuo.

  3. med Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo:
    • ne ekzistas du identaj kazoj;
    • tio estas kuranta kazo de gripo;
    • benigna, maligna kazo.

militkazo jur Ago, kiu per si mem povas pravigi militproklamon (casus belli).

La steleto plu misprezentas ĉiujn signifojn kiel fundamentajn.

6.2.1. La jura kazo

En la jura difino anstataŭ okazo nun aperas malklara vorto okazaĵo (difinita kiel «io, okazinta pli-malpli hazarde»; la vortaro franca-esperanta klarigas, ke la celata signifo estas incident, fait). Min tio impresas kiel koncepta ŝanĝo: la juran ekzemplon de la PV-difino mi interpretus kiel abstraktan stiacion, okazon tipan; PIV transformas ĝin en individuan okazon konkretan; la leĝa ekzemplo povus do esti precizigita kiel «La leĝo ne antaŭvidis lian hieraŭan trafikakcidenton». Por mi tio sonas strange.

Iuj vidas en tiu ekzemplo tion, kion en la normala Esperanto oni nomas «juĝafero» aŭ simple «afero» (kaj angle tio estas unu el la signifoj de case):

*afero

4 jur Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j):

  • defendu aferon de vidvino (Jesaja, 1:17);
  • havi aferon kun iu [Z];
  • kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero … [Z];
  • mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalon;
  • krima, sensacia afero.

☞ proceso.

Nu, eĉ kun tia interpreto la ekzemplo aspektas iom strange: «la leĝo ne antaŭvidis tiun juĝaferon». Supozeble okazis mallerta redaktado pro miskompreno de la celata signifo de kazo: ekzemplon celantan signifon francan redaktis persono pensanta anglosakse.

La francan signifon (kaj tiun de PV) eblas ilustri per la ekzemplo [KP]:

– Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo

(la leĝo antaŭvidis tipan situacion, en kiu oni rajtas sin defendi per armilo). Dum la anglosaksan signifon povas ilustri la ekzemplo el «Monato»:

la juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

La supraĵa internacieco de la termino ne nur ne klarigis la uzon, ĝi kaŭzis miskomprenon.

La 2ª jura PIV-ekzemplo ne lasas dubon ke temas pri individuaj okazoj; parenteze mi notu la skizofrenian uzon de la vorto sankcio, kiu ĉe Zamenhofo ĉiam signifas aprobon, sed ĉi-okaze aperas kun preskaŭ kontraŭa signifo, proksima al puno. Mi notas tion, ĉar tia senpripensa uzo interlingvaeca kompletigas la fetiĉisman uzon de kazo – ambaŭ estas trajtoj de unu sama lingva sinteno. (Por la puna signifo de la internacia vorto mi aliloke proponis la vorton «sankciumo».)

6.2.2. La medicina kazo

La difino kaj la 1ª ekzemplo temas pri individuaj okazoj; la 2ª ekzemplo tamen malakordas kun la difino, kaj prezentas tion, kion mi nomus ne «kazo», sed formo de gripo (ekz‑e la epidemia stamo A H5N1).

Ĉe Zamenhofo kaj Kabe, ambaŭ medicinistoj, la medicina termino estas «okazo»; ekz‑e [KKK]:

La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero …

En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo …

Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo …

6.2.3. Kazuistiko kaj case study

La jura paragrafo de la PIV-a difino de kazo referencas la ekzotan vorton kazuo (kiun, verdire, mi neniam vidis aŭ aŭdis en la reala uzo).

Tiu kazuo evidente estas retroformita el kazuistiko; probable, estas senutile ekzameni ties latinan etimologion. (En Latino casu formale estas ablativo de casus. La latina Casus Ablativus konfuzas tri pralingvajn kazojn: la lokan, la deiran – t.e. la proprasencan «ablativon» – kaj la ilan. Por «kazuistiko» plej konvenus la signifo lokkaza, t.e. casu = «en okazo», kvankam fakte tiu ablativo adverbiĝis kun la signifo «hazarde».)

En la naciaj lingvoj la vortoj respondaj al kazuistiko havas ĝenerale malaproban nuancon, proksiman al sofistiko kaj harfendado. Ĝenerale temas pri analizo de ekzemplaj okazoj, kiujn do PIV proponas nomi kazuoj; principe tiuj kazuoj povus aparteni al diversaj fakoj; ruse kaj angle temas precipe pri «kazuoj» juraj, dum por PIV, laŭ la tradicio franca, temas nur pri la problemoj moralaj.

Laŭ la Ĉeĥa Vikipedio, kazuistiko plej evidente funkcias en

  • medicino, kiel «okazostudado» (případová studie)
  • klinika psiĥologio, psiĥiatrio, «sociala laboro» ktp
  • juro, precipe en la precedenca anglosaksa Case Law kaj la islama Ŝario
  • etiko – tio sola, kion priskribas la PIV-oj.

La pola Vikipedio referencas kiel medicinajn ekzemplojn la librotitolojn Kazuistyka gastro­enterologiczna u dzieci (Infana kazuistiko gastroenterologia) kaj Kazuistyka psychiatryczna (Kazuistiko psiĥiatria).

Kazuo povus signifi «okazon uzatan kiel objekto de studado aŭ lernado»; do, kiel faka sinonimo de «ekzemplo»; tamen la vorto «kazuistiko» estas tro kompromitita. Por ties moderna versio the case study iuj preferas transskribi la anglan vorton kaj paroli pri кейс-метод (kejs-metodo), kiu konsistas en studado de kejsoj (ekzemplaj okazoj).

6.2.4. Casus belli

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn mi demandis pri la PIV-a militkazo, deklaris ĉi tiun uzon de kazo stranga kaj neregula. Tamen malfacilas korekti tiun misaĵon per esprimo pli trafa.

La problemo konsistas en tio, ke en Esperanto (samkiel en la angla) mankas vorto sence egala al la jura signifo de la rusa «повод» aŭ de la germana „der Anlass“. Temas pri formala kialo, formala pravigo, kiu akompanas juran pretendon, apelacion, … militproklamon. Tiu formala kialo povas esti la vera motivo de la koncerna ago – sed eventuale nur preteksto, ebliganta ja juran procedon:

  • кассационный повод (pravigo por kasacio) — ground for cassation
  • повод к разводу (preteksto por divorco) — ground for divorce
  • повод к войне (deklarita kialo de militproklamo) — casus belli (the stated reason for war)

La francoj uzas por tiu signifo la saman vorton cas (cas de divorce ktp – vd ĉi-sube), sed por Esperanto tio ne konvenas. En Esperanto oni devas uzi plurvortajn ĉirkaŭfrazojn, ekz‑e «formala pravigo».

6.3. La franca cas

Laŭ la vortaro Le petit Robert:

1. cas

  1. (komunlingve)
    1. cas = kio okazas aŭ kion oni supozas okazi (ce qui arrive ou est supposé d’arriver):
      • cas de force majeur (superforta okazo)
      • cas spécial, général, particulier (okazo speciala, ĝenerala, aparta)
      • cas limite (limokazo)
      • cas type (tipa okazo)
      • c’est le cas de + inf.,
        c’est le cas ou jamais
        (favora cirkonstanco: jen okazo por, jen la [unika] {okazo|ŝanco} aŭ neniam)
    2. en cas (= se, kiam)
      • (pluvombrela ekzemplo)
    3. un grand cas (gravaĵo; arkaike)
  2. (faklingve)

    1. jur situacio difinita en kriminala kodekso:
      • cas prévu par la loi (la leĝo antaŭvidis tian {situacion|okazon})
    2. rel cas de conscience (morala problemo)
    3. med un cas grave, bénin, désespéré

2. cas gram (…)

Similan dispartigon prezentas Le petit Larousse.

T.e. la grupigo estas alia ol en PIV. La francaj vortaroj rigardas la okazo-signifojn kiel unu grupon semantikan, kune kun la signifoj juraj kaj medicinaj; kaj la gramatikan kazon kiel ties homonimon; PIV inverse, movas la fakajn signifojn sub «kazo»n.

La vortaro de Littré aldonas kelkajn instruajn ekzemplojn:

  • Un cas de guerre, de divorce (événement, fait pouvant entraîner la guerre, le divorce)formala pravigo por milito, divorco (kp «militkazo»)
  • On trouvera toujours un cas d’annulation (oni ĉiam trovos kialon por nuligo – kp «kasacio» ĉi-supre)
  • mat Cas d’égalité, de similitude des triangles(kriterioj pri {egaleco ¦ simileco} de trianguloj)

Kp la tradukojn en la franca-esperanta vortaro (J. Le Puil, J.-P. Danvy: Grand dictionnaire Français–Espéranto. Parizo, 1992):

cas

  • (ce qui arrive) okazo, okazaĵo, evento.
  • (circonstance, conjoncture) okazo, cirkonstanco, situacio.
  • cas d’espèce aparta okazo; aparta kazo.
  • au cas où, au cas que en la okazo se.
  • c’est le cas de + inf. oportunas + inf.
  • dans le cas présent nunokaze, ĉi-okaze.
  • en tout cas, dans tous les cas ĉiaokaze, ĉiuokaze; ĉiukaze.
  • en ce cas tiuokaze. (…)
  • cas de divorce kazo de divorco.
  • cas de groppe kazo de gripo.
  • cas de guerre (casus belli) militkazo, militkaŭzo (…)

6.4. La angla case

Por kompreni la negramatikajn signifojn de la kazula kazo anglalingvaj vortaroj ofte pli utilas ol la esperantaj.

Ekz‑e jen frazo el «Monato» (prezentita de kazuloj kiel modela):

En unu kazo, juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

Ĉi tie «unu kazo» estas simple «unu okazo», kiel en la plej unua ekzemplo de la ĉi-suba difino (In some cases people have had to wait…). La «60 kazoj» rilatas al la signifo 5ª (juĝafero) – sed kion signifu «nuligi juĝaferon»? Oni povas nuligi juĝan decidon, ne aferon. Retrotradukante mi supozas, ke temas pri to dismiss a case, t.e. «fermi, ĉesigi, malakcepti aferon».

Jen la difino de case laŭ Oxford Advanced Learner’s Dictionary :

case

  • SITUATION (Situacio)
    1. a particular situation or a situation of a particular type
      • In some cases people have had to wait several weeks for an appointment
        (en iuj okazoj homoj devis atendi akcepton dum kelkaj semajnoj)
      • The company only dismisses its employees in cases of gross misconduct
        (la kompanio maldungas siajn dungitojn nur en okazo de grava miskonduto)
      • It’s a classic case of bad planning
        (tio estas tipa ekzemplo pri misa planado)
    2. the case (that…) the true situation:
      • If that is the case, we need more staff
        (se tiel estas, tiam necesas pligrandigi la personaron)
      • It is simply not the case that prison conditions are improving
        (tio, ke la malliberejaj kondiĉoj pliboniĝas, estas simple malvera)
    3. a situation that relates to a particular person or thing
      • In your case, we are prepared to be lenient
        ({en via okazo | rilate al vi} ni pretas esti indulgemaj)
      • I cannot make an exception in your case
        (mi ne povas fari escepton { en via okazo | en via afero | pri vi } )
      • Every application will be decided on a case-by-case basis
        (ĉiu peto estos traktata aparte)
  • POLICE INVESTIGATION (Enketo)
    1. a matter that is being officially investigated, especially by the police
      • a murder case (murdo, murdo-afero, murdodosiero, enketo pri murdo)
      • a case of theft (ŝtelo, ŝtel-afero, ŝteldosiero)
  • IN COURT (Juĝafero)
    1. a question to be decided in court
      • The case will be heard next week (la afero estos aŭdata sekvasemajne)
      • a court case (juĝafero)
      • to win/lose a case ({gajni|malgajni} proceson, juĝaferon)
      • When does her case come before the court?
        (kiam ŝia afero estos traktata en la tribunalo?)
      • case law (precedenca juro)
  • ARGUMENTS (Argumentaro)
    1. (for/against sth) a set of facts or arguments that support one side in a trial, a discussion, etc
      • the case for the defence/prosecution
        (defenddosiero, akuzdosiero; versio de la defendo, versio de la akuzo)
      • Our lawyer didn’t think we had a case
        (nia juristo opinias, ke nia argumentaro estas nesufiĉa ĉe juĝo,
        ke nia pozicio ne estas jure defendebla)
      • the case for/against private education (la argumentoj {por|kontraŭ})
      • The report makes out a strong case for spending more money on hospitals
        (la raporto prezentas konvinkajn argumentojn favore al financado de malsanulejoj)
      • You will each be given the chance to state your case
        (ĉiu el vi havos okazon {pledi|prezenti vian pozicion})
  • CONTAINER (Ujo) (…)
  • OF DISEASE
    1. the fact of sb having a disease or an injury; a person suffering from a disease or an injury
      • a severe case of typhoid (grava {formo|okazo} de tifojdofebro)
      • The most serious cases were treated at the scene of the accident
        (la plej seriozajn okazojn la kuracistoj traktis surloke)
  • PERSON (Paciento, kliento)
    1. a person who needs, or is thought to need, special treatment or attention
      • He’s a hopeless case (lia okazo estas nekuracebla)
  • GRAMMAR (Gramatika) (…)

La anglaj difinoj malpli klare ol la francaj prezentas la okazan signifon (tio, kio okazas), tamen ankaŭ la angla vorto ĝin retenas en la signifoj case¹ kaj case², kiujn eblas traduki per okazookazi:

  • Is it the case that he has lost his job? – Ĉu vere tiel okazis, ke li perdis la laboron?
  • if that’s the case – se tiel okazas (= se tiel estas = se tio veras)
  • as the case may be, as the case may require – laŭokaze (laŭ la cirkonstancoj, laŭ tio, kio okazas)
  • should this be the case – se tio okazos

Ankaŭ en la vortaro de J. Wells [JW] la okaza signifo aperas unue:

case 1 kovrilo, (…)

case 2 (event) okazo; (med, gram, instance) kazo; (lawsuit) proceso (…)

Evidente, la juraj signifoj de la angla case kaj de la franca cas diferencas (kelkajn el la multaj anglaj signifoj france esprimas cause: «plaider une cause», «gagner sa cause» ktp). Aliflanke, la anglalingvanoj preferas aliajn rimedojn por esprimi jurajn signifojn de la franca cas.

Multaj dokumentoj ekzistas en du paralelaj versioj angla kaj franca (en Kanado, ĉe UN ktp). Jen kelkaj ekzemploj pri tio, kiel la angla teksto esprimas la francan juran kliŝon cas prévu par … (kiu evidente inspiris la PV-ekzemplon, hereditan de la PIV-oj):

[…] mais qu’il n’est pas possible, comme dans le cas prévu par la règle expliquée auparavant, de déterminer la province participante […]
[…] but it is not possible, as it is in the situation addressed by the previously explained rule, to determine the participating province […]

Sauf dans le cas prévu à l’alinéa 4 de cet article, toute réserve devra être formulée au moment du dépôt […]
Except as provided in paragraph 4 of this article, any reservations must be made at the time of depositing […]

L’alinéa i) prévoit le cas où le délinquant a reconnu sa responsabilité […]
Subparagraph (i) deals with whether the offender has accepted responsibility […]

Le commentaire prévoit le cas où les États réagissent dans le cadre d’une organisation internationale […]
The commentary considers that States may resort to an international organization for their response […]

La koncerna franca signifo ne maleblas por la angla case, sed oni evidente ĝin evitas en jura teksto – supozeble pro aliaj juraj signifoj de case, kiuj ĝenus en la teksto angla, sed kiuj ne ekzistas (kaj tial ne ĝenas) en la franca.

6.5. Okazaj kazoj

Konsciaj uzantoj de negramatika kazo defendas sian uzon argumentante ke

  1. «Okazo» implicas, ke io okazas. Tio estas malvera en disjunkciaj rezonadoj matematikaj kaj logikaj.
  2. «Okazo» estas konfuza: oni ne scias, ĉu temas pri donita konkreta okazo, aŭ pri hipoteza okazo (t.e. situacio), aŭ pri disjunkcia okazo plurlema.

Mi tuj diru, ke mi ne opinias ke tiuj obĵetoj indikas seriozajn problemojn. «Indiko», «apero» ktp perdas ĉian verbecon en scienca kunteksto. Anstataŭ «apero de litero» oni povus diri senmetafore «ekzemplero de litero». Anstataŭ la metonimiajn «kvadrato»n, «kubo»n oni povas uzi terminojn kun nekonfuzeblaj «potencoj» – sed oni ja preferas tiujn metonimiojn, eĉ en kuntekstoj geometriaj. Kaj mi neniam spertis problemon en pri la rusa случай (kiun paŭsas la esperanta «okazo») en la tekstoj matematikaj.

6.5.1. Okazoj probabloteoriaj

Kuriozan okazon prezentas la uzo de la termino okazo en la probabloteorio, kie ĝi tradicie estas uzata responde al

de: Ereignis,
en: event,
fr: événement,
pl: zdarzenie losowe,
ru: случайное событие.

Tiaj «okazoj» funkcias kadre de hazarda eksperimento – ekz‑e ĵetkuba ludo. Tia eksperimento konsistas el ripetaj provoj, produktantaj provrezultojnsimplajn okazaĵojn; en la ĵetkuba ekzemplo la rezultoj estas anoj de la universo

U = {1, 2, 3, 4, 5, 6}

Nu, okazo estas ajna subaro de U; ekz‑e (p = rezulta poentaro):

  • okazo A: p estas para; t.e. iu el {2, 4, 6};
  • okazo B: p > 3; t.e. iu el {4, 5, 6};
  • okazo C: p = 6; t.e. la elemento de {6}.

Kvankam tiu probabloteoria okazo estas ligita kun okazaĵoj, tamen koncepte ĝi pli proksimas al tiaj klasifikaj-logikaj-filozofiaj okazoj, por kiuj la kazuloj postulas la terminon kazo. Tion ankaŭ subtenas la arteoriaj operacioj kaj rilatoj super la okazoj: AB; AB; CB; ktp.

Tial ne mirindas, ke kolego kazulo diris, argumentante por negramatikaj «kazo»j: «En statistika tabelo oni povas havi tri mil okazojn sed nur tri kazojn». Tamen la firme establita termino matematika estas okazo (kontraste al «simpla okazaĵo»). Tiel estas en «EK-Vortaro de matematikaj terminoj», en la «Matematika vortaro» de M. Bavant ktp. Tio bone harmonias kun la internaciaj terminoj ĉi-supre listigitaj. Kaj tio konvene spegulas la duoblan naturon de la koncepto, kiu estas kaj okaza, kaj logika.

Bedaŭrinde, la logika kromsignifo iam ĝenas, se oni bezonas uzi «okazo»n por nomi logikan branĉon en matematika pruvo. Sed oni ja ĉiam povas elturniĝi. La uzo de angleca «evento» tiun ĝenon forigus; tamen (almenaŭ por mi) tio kreus ankoraŭ pli grandan ĝenon stilan: ja «evento» estas vorto stile kaj logike malkonvena. La esperanta «okazo» estas vorto koncepte plej konvena.

Cetere, iuj kazuloj uzas la vorton kazo ankaŭ en la signifo, proksima al tiu de la probabloteoria simpla okazaĵo:

Ebrio rolas en 60 % el la seksperfortoj; … en 50.1 % el la kazoj de mortigo (do en unu kazo el du); en 39.4 % el la kazoj de ŝtelo; en 35.8 % el la kazoj de krima incendio; en 33.5 % el la kazoj de damaĝo kontraŭ privata proprieto; en 35.8 % el la kazoj de murdo (do en unu kazo el tri); kaj krome en multaj kazoj de vundoj, raboj, insultoj, rompoŝteloj, perfortoj, kaj nature en la grandega kampo de trafikakcidentoj.
Tazio Carlevaro: Alkoholo kaj krimfarado. Scienca Revuo, Vol. 39 (1988) ]

Alivorte, kazo nenion plibonigas: la vorto aperas en ambaŭ signifoj, kiujn la kazuloj pretendas per ĝi distingigi.

Cetere, por reekvilibrigi la prezenton, jen estas simila peco kun medicina statistiko, zamenhofece uzanta okazojn (el Norda Prismo, 1957:05):

Komplete paralizita muskolo reiĝos normala nur en 1,4 % de okazoj. En proksimume 20 % de malsaniĝoj, kiam la muskoloj estis grave, sed ne komplete paralizitaj, ili funkcias fine denove normale. Kaj en pli ol 50 % de la okazoj ili fariĝas denove uzeblaj, kvankam ne en sama maniero kiel antaŭe.

6.5.2. Ĉu negramatika kazo precizigas ion?

Se ni tamen akceptos la indikitajn obĵetojn kiel atentindajn problemojn, ĉu la anstataŭa uzo de kazo solvos ilin kaj precizigos la sciencan lingvaĵon?

Tiuj argumentoj atribuas al la ekstergramatika kazo precizon kian ĝi ne havas.

Antaŭ ĉio, ties signifo ne estas kontentige difinita. La difino de PV estas tro vasta, la difino de la PIV-oj estas tro malvasta por granda parto de la realaj (mis)uzoj. Fakte la kazuloj uzas la vorton paŭzante la kutimon de nacia lingvo, precipe de la angla aŭ de la franca. Sed en tiuj lingvoj la vorto cas(e)

  • ne estas pli preciza ol okazo, kaj
  • povas enteni la semantikan eron «tio, kio okazas» (kion, cetere, malimplice indikas la francaj vortaroj).

Interalie, cas(e) havas ĉiujn tri signifojn, listigitajn obĵete al okazo:

  • «konkreta okazo» aperas en la PIV-difinoj medicina kaj jura (kaj “In some cases people have had to wait …”)
  • «hipoteza okazo» (“The company only dismisses its employees in cases of gross misconduct”)
  • la disjunkcia okazo (Proof: There are two cases to consider: …)

Kp ankaŭ la modelan ekzemplon el PV: «en tiu kazo mi prenas pluvombrelon» – ĉu temas pri abstrakta alternativa rezonado, aŭ pri ĉi-minuta, kuranta situacio?

La PIVa ekzemplo «en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze» evidente temas pri plej bona el la eblaj okazoj – kaj ĝiaj kliŝaj tradukoj angla kaj franca estas “in the best case kaj «dans le meilleur des cas».

Mi koncedas, ke estas signifoj de okazo, kiujn case normale ne havas – ekz‑e la signifo opportunity. Tamen tiu signifo nature sekvas el la signifo situacio, kiu estas por ili komuna: profiti okazon = profiti la situacion. Tio ne estas difekto de okazo, tio estas kaprico de case (kaj la franca vorto tiun signifon ja povas havi: «c’est le cas ou jamais», «c’est le cas de le dire»; vd ankaŭ ĉi-supre la samsencajn ekzemplojn pri la latina casus).

Cetere, strangas tiu maniero apartigi signifojn, kroĉante ilin al signife senrilata termino gramatika (kiun Zamenhofo konscie izolis por eviti homonimion).

6.6. Disaj rompopecoj

Flegante latinaĵojn, en sia longa historia evoluo la okcidentaj lingvoj akumulis multe da pruntitaj vortoj, kies kernan signifon ili ne bezonis, kaj tial pruntis nur kelkajn signifojn periferiajn. Senigite je la trunko, tiuj tigoj, ofte tre malproksimaj, ne plu prezentas konceptan unuecon kaj aspektas kiel kapricaj homonimoj. Ekzemploj estas jam menciita sankcio, kaj la vortoj akuta, solvi. Mi prezentu ilin pli detale, kiel analogion por la angla case (sur kiu estas bazitaj la negramatikaj uzoj de kazo).

6.6.1. Akuta

Tiu vorto estas milda okazo de homonimio, oni ja ankoraŭ klare perceptas ĝian ĉefideon. Jen estas la PIV-a difino de la vorto akuta :

akut²a

  1. ∆ (pp angulo) Malpli granda ol orto …
  2. med Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta …
  3. (pp sono) havanta altajn frekvencojn: akuta voĉo de knabino

Ĉu el tiuj difinoj eblas kompreni, kiun ideon esprimas la kapvorta adjektivo? Kio estas la komunaĵo de angula speco, karaktero de malsano, kaj tembro de voĉo? Kial tiujn malsamajn signifojn oni esprimu per unu sama vorto?

Historie temas pri metaforaj signifoj de la nocio akra, kaj en multaj lingvoj tiujn signifojn oni esprimas per tiuj metaforoj. Ankaŭ en Esperanto ĝin uzas bonaj aŭtoroj:

  • akrangula supraĵo [Auld];
    akra nazo [J. Modest], mentono, barbeto;
    akraj montpintoj [E. Privat] …
  • tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro [KKK];
    akraj internaj krizoj [LOdE] …
  • eksonis virina voĉo akra kaj penetranta [Marta];
    la akra voĉo de la virino [Pro Iŝtar];
    ŝriko tiom terura kaj akra [Usher-domo] …

La metaforaj uzoj de akra prezentas konceptan unuecon, ili estas facile lerneblaj kaj kompreneblaj. La signifoj de akuta estas disaj ŝirpecoj, lernendaj aparte, al kiuj mankas komuna kerno. Tiaj vortoj estas insulto al sistemema menso, ili senbezone malfaciligas la lingvon.

La 3ª signifo de akuta ĉi-supre evidente respondas al la metafora signifo de akra: «Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn». Simile al akra voĉo oni povas paroli pri akra gusto, akra tono, akra kritiko … Ĉu eblas en tiuj okazoj uzi akuta? NPIV tion ne ebligas. Nur kelkaj el la metaforaj signifoj de akra estas elektitaj, kaj eĉ tiuj subsignifoj nur en kelkaj kapricaj kombinoj.

Paradokse, sed ĝuste pro tiu difekto (manko de kerna signifo kaj kaprica kombineblo) la vortaristoj devas listigi ĉiujn kombinojn de tiaj vortoj (dum por la vortoj konceptaj la formadon de tiaj kombinoj oni povas lasi al la inteligento de la uzanto). Tial lernanto (aŭ eĉ pli malbone, la redaktoro) trovas pretajn kombinojn ĝuste en la malesperantecaj kombinoj metastazaj – kaj tio puŝas la lingvon al plua degenero.

6.6.2. Solvi

Pli frapa ekzemplo estas la vorto solvi. Laŭ NPIV:

*solv/i (tr)

  1. ĥemio Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
    solvi salon en akvo [B] (…)
  2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo: solvi enigmon (…)

Estas nenio komuna inter tiuj du signifoj, kaj (ekz‑e) ruse aŭ turke ilin esprimas tute senrilataj vortoj. Ĉi tie la kerna ideo estas tute forgesita.

Fakte la kerna ideo de la latina solvo estas malplekti, disigi. Oni disigas salon en akvo; oni malplektas, malkomponas enigmon (kp la sammetaforan grekan analizi). Sed tiu liganta (!) ideo malaperis, kaj oni ne plu povas, imitante Ovidion, «solvi la geamantojn» (kvankam anglalingve ankoraŭ eblas to dissolve Parliament, to dissolve a marriage etc).

La negramatikaj signifoj de kazo estas simile fragmentigitaj rompopecoj sen klara koncepta unueco. Tiun konglomeraĵon tenas kune nur kaprica ekstera tradicio de iuj okcidentaj lingvoj.

6.6.3. Ekskurso pri la Akademiaj korektoj

Cetere, la okazo pri solvi estas interesa ekzemplo pri la manieroj de la Akademiaj korektoj. Ja la Fundamenta difino de solv⋅ estas malkohera:

solv⋅(i)
résoudre ¦ loosen, dissolve ¦ auflösen ¦ рѣшать, разрѣшать ¦ rozwiązać.
  • fr = ru rilatas al problemo, enigmo, malfacilaĵo;
  • en rilatas al disigo, aŭ specife al disigo en likvo;
  • pl rilatas al problemo aŭ malkompono (sed ne al solvado en likvo)
  • de konfuzas ĉiujn ĉi tiujn signifojn.

Estas nenio komuna inter en kaj fr + ru:

en ∩ (frru) = Ø

Oni do elektis la konfuzan kunaĵon germanan, el kiu tamen oni forĵetis la signifon de la forigita en loosen (komunan al en ∩ de ∩ pl de la originala UV-difino); kaj oni aldonis:

  • fr: résoudre, +dissoudre
  • ru: +растворять в жидкости; решать задачу, загадку

En la okazo pri «kazo» la Akademiaj korektoj elektis la komunaĵon de la tradukoj (la plej malvastan signifon, tiun de Kasus kaj падеж); sed pri «solvi» oni elektis la kunaĵon.

7. Lingvopolitiko

Statuta tasko de la Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto. Kiam ĝi per la Akademiaj korektoj precizigis la UV-tradukojn anglan, francan kaj polan de la vorto kazo, aldonante la markon gramatika, tio estis konforma al ĝia devo. Ĝi ankaŭ devus aldoni la tradukojn cas, case por la vorto okazo en la partoj franca kaj angla (kiel Fall estas aldonita en la parton germanan).

La Akademio ankaŭ devus protesti kontraŭ la apero de la negramatikaj signifoj ĉe kazo en PV. Ĝi tamen ne protestis; eĉ pli malbone, tio okazis sub la prizorgo de la direktoro de la akademia sekcio pri la komuna vortaro Groĵan-Mopeno (Grosjean-Maupin), kiu ankaŭ estis la ĉefredaktoro de PV. (Oni povus obĵeti, ke plena vortaro devas registri la faktan uzon; konsentite, sed en multaj okazoj PV komentas lingvajn erarojn, aŭ simple markas misuzojn per «Ev»itinda; nenio simila aperas ĉe kazo.2, kaj eĉ male, ĉe okazo.2 aperas referenco al tiu misa kazo.2, kio aspektas kiel rekomendo – oni ja normale ne referencas el norma uzo al misuzo.) Resume, PV sankciis uzon similan al la parodia «Karaj papo kaj mamo».

(Alia simila misaĵo estas la PIVa uzo de la vorto morta por tio, kion Zamenhofo kaj la Fundamento esprimas per malviva. La supraĵa simileco inter morta kaj la latinida adjektivo mort[e] en «elle est morte» ktp kondukis al tiu malregula misuzo – ja regule morta respondas ne al mort[e], sed al mortel[le]. Ŝtono estas objekto malviva, sed ĝi neniel rilatas al morto – krom eventuale kiel mortigilo, en kiu okazo ĝi efektive estas mortelle.)

La rekomendon de PV transprenis la tradukvortaroj (menciindas, ke antaŭe Groĵan-Mopeno en siaj vortaroj esperanta-franca kaj franca-esperanta donis al kazo nur la signifon gramatikan). Post tio la lernantoj (kiuj plejparte havis nur tradukvortaron) ne povis ne konkludi, ke case = kazo (resp. cas = kazo). Verdire, tio koliziis kun la klasikaj tekstoj; nu, oni facile pardonis al Zamenhofo kaj Kabe ilian orienteŭropan malkleron.

PIV provis iom ripari la troan misuzon de kazo, redukti ĝin al faka terminaro. Tiu provo plene fiaskis, ĉar

  • ne eblas klare disigi la signifojn de cas(e) kaj okazo, ĉar la semantika kampo de cas(e) plejparte koincidas kun la klasika okazo;
  • en la tradukvortaroj la fakajn markojn «medicino, juro» oni perceptas ne kiel limigilojn, markojn de faklingvo – sed kiel indikilojn pri la celata subsignifo; t.e. ke ekz‑e case temas ne pri skatolo aŭ uskleco, sed pri la signifoj uzataj interalie en juro kaj medicino.

La lasta estas komparebla kun la tradukvortaroj nacilingvaj, kp:

[eo→en] kaz/o case (gram; med; law; instance) [JW]

[de→en] Fall m (Sturz) fall, tumble; (Gram, Med, Jur) case

La koncerna vortaro germana-angla estas 4-oble pli granda ol JW; la germana Fall ankaŭ komunlingve ofte respondas al case (kiel en la neniom faka pluvombrela ekzemplo für den Fall, dass es regnet, habe ich einen Schirm dabei); sed tiujn respondaĵojn la vortaro aludas nur per la samaj fakmarkoj, kiel JW kaj PIV.

Tamen ne ĉiuj cedis al la supraĵa simileco, kaj la zamenhofa tradicio plu vivas ĉe lingve atentaj aŭtoroj. Ekz‑e en la «Matematika vortaro» de M. Bavant (2003) konsekvence aperas okazo:

Tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj [050.2, p. 34].

En PMEG aperas neniom da negramatikaj kazoj, sed jes ja «en tiaj okazoj», «specialaj okazoj», «limokazo», «ekstremaj okazoj» ktp.

En la Akademia dokumento pri vortfarado:

Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).

La kunekzisto de la du tradicioj kaŭzas perpleksiĝon kaj hezitojn ĉe diversaj aŭtoroj. En unu sama artikolo (fare de hungaro) mi vidas:

… tiam devus esti la ebeno de la aksoj y, z paralelaj al la bildebeno. En tiu okazo la projekciaĵo de la angulo y, z estus orta …

Kaj kelkajn alineojn poste:

Pli malfacila demando estas la dua kazo pri la linioj.

Jen verkas franco, kaj sur unu sama paĝo aperas:

G. Scheffers konsideras unue la ĝeneralan okazon kiam oni havas same dΦ = dw . Φ′
sed poste limigas sin per la okazo pli interesa, kiam la multiplikado estas komuta. (…) Same Scheffers starigis nian fundamentan teoremon, laŭ kiu paraanalitika funkcio de paraanalitika funkcio estas paraanalitika, nur en specialaj kazoj.
(Maurice Fréchet: La kanonaj formoj de la 2, 3, 4-dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. «Compositio Mathematica», Vol. 12, p. 95.)

Kp ankaŭ:

  • [tia talento] en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn [Marta]
  • la tiam indikita abonprezo kovris tiam en la plej bona okazo niajn elspezojn
    (Ferenc SZILÁGYI)
  • en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze [PIV, NPIV]
  • eĉ kleraj personoj havas preskaŭ nenian aŭ, en la plej bona kazo, nur mankan kaj tial deformitan bildon [I. Lapenna: «Por pli efika informado»]

La provoj kompromisi, limigante ekstergramatikajn «kazo»jn al la signifoj fakaj fiaskis. La sola praktika maniero ĝin nemiskompreneble limigi kaj ĉesigi la hezitojn estas marki la «kazo»n per unu sola marko: gramatiko – t.e. reveni al la saĝa dispartigo zamenhofa.

Laŭ la prudenta rekomendo de kamarado Ĉe, «Estu realisto, postulu la maleblan!»

8. Konkludo

Miajn obĵetojn kontraŭ la ekstergramatikaj uzoj de kazo motivas ne religia kulto de la Fundamento aŭ Zamenhofo, sed la malracieco de tiaj uzoj. Kontraste, mi senhezite aprobas la enkondukon de hazard²o, vorto kiu utile kaj klare transprenis unu el la eksaj signifoj de la zamenhofa okazo. Nun hazarda renkontiĝo, sukceso prave forpuŝis la adjektivon okaza el tiu signifo; hazardigi (eksperimenton, serĉon) havas tute alian signifon (= to randomize) ol okazigi (eksperimenton, serĉon) ktp.

Same akceptindaj kaj utilaj estas kelkaj aliaj precizigoj, klaraj kaj unusignifaj: akcident²o, event8o, eventual¹a, fakt¹o, fenomen¹o …

Ne tiel estas pri la ekstergramatikaj signifoj de kazo. Ili ne prezentas unu klaran koncepton, kaj iliajn multajn signifojn plejparte kaj pli klare kovras la fundamentaj vortoj okazo kaj afero.

Iuj plendas, ke la rekomendo de kelkaj vortaroj «2. kazo = okazo.2» ne ĉiam taŭgas. Efektive tiel estas, kaj plej ofte tio signifas, ke por esprimi la celatan signifon oni prefere serĉu alian, pli ĝustan esprimmanieron. La kaŭzo estas facile komprenebla:

«Okazo» havas konceptan unuecon, kaj tial estas imuna kontraŭ kapricaj kromsignifoj (alia vorto, riĉa je figuraj signifoj, kaj tamen koncepte unueca, estas aranĝo). Case tian unuecon malhavas, kaj tial se oni trudas iujn el ties signifoj al kazo, mankas kriterio, kiujn el ili oni akceptu en Esperanton: tio estas tute arbitra decido. Por iuj esperantistoj estos akcepteblaj (ekz‑e) «forta kazo», «se tio estas la kazo»; dum la francecan-PIVan «militkazo»n (kiu en la angla case malhavas bazon) la samaj personoj juĝos malakceptebla. Kio ŝajnas akceptebla por unuj, estas malakceptebla por aliaj.

Okazo havas kelkajn signifojn kiujn case normale ne havas. Tamen tiuj signifoj sekvas el la koncepto okazo, kaj estas logika difekto de case ke ĝi ilin ne havas. Ekz‑e se case (kaj la ekstergramatika kazo) povas havi la signifon situacio, tiam la eblo profiti ĝin aŭtomate sekvas el la eblo profiti situacion. Matematike parolante, la zamenhofa okazo estas kohera tegaĵo rilate la metaforigon, dum case kaj la ĝin paŭsanta ekstergramatika kazo ne estas tiaj.

Ĉu ekzistas ŝanco reveni al la zamenhofa uzo? Plu estas bonaj aŭtoroj kiuj zamenhofe uzas tiujn vortojn, kaj supozeble ili opinias tion ebla. Granda plimulto da esperantistoj simple ne estas informita – kvankam neeviteble spertas ĝenon kaj hezitojn pri la uzo: ĉu kazookazo? La zamenhofa uzo konsiderinde simpligas la aferon:

  • Krom se temas pri gramatika termino, preferu «okazo»n.
  • Se «okazo» ne bone konvenas, serĉu alian vorton, ekz‑e juĝafero, esploro, skandalo, ekzemplo, fakto, formo, kriterio, paciento, kliento …; se, do … Kutime tia pli preciza vorto konsiderinde pliklarigas la tekston.

La zamenhofa tradicio ja plu vivas, eĉ se reduktita al la uzado de konscia malplimulto. Ĝin ĉiam komprenis kaj praktikis ne nur orientanoj, kiel Zamenhofo kaj Kabe, sed ankaŭ okcidentanoj, kiel Henri Vallienne en la jaro 1907ª, kaj Marc Bavant en la jaro 2003ª.

Granda plimulto da esperantistoj simple ne konscias pri la problemo, erarigite de la vortaroj kaj nacilingva inercio. Nur parto da kazuloj preferas kazon pro konscia vorta fetiĉismo. Ankoraŭ restas ŝanco, ke konsciigo pri la problemo revenigos nin al la racia uzo zamenhofa.

9. Referencoj

AF
L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento.
AK
Akademiaj korektoj de la Universala Vortaro. En: L.L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto. 10ª eldono. Red. A. Albault. Edistudio, 1991. P. 237–283.
FK
Fundamenta Krestomatio.
GW
G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français.
JW
J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary.
KKK
tr. Zamenhofo: Kronika katara konjunktivito. [FK].
KP
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo.
LR
Zamenhofo: Lingvaj respondoj.
Marta
Eliza Orzeszkowa, tr. Zamenhofo: Marta.
PG
Zamenhofo: Plena gramatiko de Esperanto. [FK]

Esperanto kaj sekso

Jam en la 1970-aj jaroj komenciĝis diskutoj pri tio, ĉu Esperanto estas seksisma lingvo, kaj ekaperis proponoj pri ŝanĝoj al la lingvo cele al forigo de la seksismo. Kiel mi klarigos ĉi-artikole, kelkaj tiamaj ŝanĝproponoj fakte nun jam estas vaste aplikataj, dum aliaj estas uzataj aŭ neniom aŭ nur en kelkaj malgrandaj rondoj. En la pasintaj jardekoj la ĉefa motivo por tiuj ŝanĝproponoj estis la emo eviti diskriminacion kontraŭ inoj, sed en la pasintaj jaroj estis pli kaj pli elstarigita ankaŭ la emo eviti diskriminacion aŭ malinkluzivigon de homoj, kiuj identiĝas kiel nek viraj nek inaj. Por solvi ĉi tiujn problemojn kaj juĝi la taŭgecon de ŝanĝproponoj, oni devas bone kompreni la tradician sistemon de sekso-markado en Esperanto kaj la jam okazintajn ŝanĝojn al ĝi. Post detala analizo de ĉi tiu tradicia sistemo kaj klarigo de la sociaj ŝanĝoj, kiuj ekigis ĉi tiun lingvan diskuton, mi komparos diversajn ŝanĝproponojn rilate al la diskriminaci-evitaj celoj kaj rilate al la perturboj, kiujn ili kaŭzas aŭ kaŭzus al la lingva sistemo de Esperanto. Fine mi por unu el la konsiderataj problemoj ankaŭ prezentas novan propran proponon, kiu laŭ mia analizo estas preferinda al la de kelkaj praktikataj proponoj celantaj solvi tiun problemon.

Daŭrigi legi Esperanto kaj sekso

Nombrosistemo por Esperanto

Ĉi tio estas matematike senbrida analizo pri la nombronomoj de Esperanto kaj pri la eblaj manieroj koherigi ilin. Min interesas logikaj aspektoj, kaj mi ne ĝenis min senhezite enkondukante volapukaĵojn por pli facile esprimi la ideojn.

Enhavo


Enkonduke

Multajn esperantistojn ĝenas la malkohero de la nombrosistemo de Esperanto.

Unuflanke ni havas:

987 = naŭcent okdek sep,

tio estas pli sistema ol en la lingvoj eŭropaj:

eleven, twelve, twenty, thirty
dek unu, dek du, dudek, tridek …

kaj simila al la lingvoj tjurkaj:

bir, iki, üç, dört … on (1, 2, 3, 4 … 10)
on bir, on iki, on üç, on dört … (11, 12, 13, 14 …)

Tio estas kontraŭa al la germanaj vierzehn, fünfzehn (4+10, 5+10); ankaŭ kp la anglajn twenty-three (20+3, unuvorte), sed two hundred (2×100).

Matematikisto tuj divenas la regulon esperantan: «Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn».

Sed aliflanke —

Ho ve, tiu bela sistemo paneas por la miloj:

9876 = naŭ mil okcent sepdek ses.

Mankantaj potencoj

Kial tiu malregulaĵo pri mil ? Ĉar en Esperanto mankas radikvortoj por 104 kaj 105.

La multipliko-regulo bone funkcias se la unua faktoro estas malplia ol 10. La dua faktoro estas potenco de 10:

101 = dek
102 = cent
103 = mil
104 = dek mil (simpla vorto mankas).

Iom malregule oni ankoraŭ povus multipliki «dekmil» (kvankam oni ja ne diras «dekdek» por 100, nek «dekcent» por 1000; tial «dekmil» ja estus malregula). Sed tio plene fiaskas ĉe 11000, t.e. (dek unu)mil, en kiu disskribo de la adicia «dek unu» kolizias kun la kunskribo kiun postulas multipliko per «mil».

La potenco orientazia

En la tradicio orientazia tamen ekzistas cifero kaj simplaj nomoj por 104; ekz‑e la japanaj 万 kaj «man» (la ĉina nomo mandarena estas wàn, kantone maan; koree mangol).

Simile sonas la tjurka numeralo tumán, kiun Slavono asimilis en la formo тьма (responda al la greka μυριάς, miriado); ĝin heredis la rusa (ekz‑e «смешивать два эти ремесла есть тьма искусников»).

Se Esperanto havus tian numeralan radikon (en ĉi tiu studaĵo mi donas al ĝi la nomon nam, volapukece permutante la konsonantojn, ĉar la radiko man jam estas okupita en Esperanto), tiam mil povus esti tute regula numeralo:

mil, dumil, trimil, … naŭmil, nam

sed la problemo reaperus ĉe «(dek unu)nam» = 110000: eĉ la ĉinoj malhavas vorton por 105.

Tia numeralo tamen ekzistas en la hinda tradicio: lākh, sanskrite lakṣá. Kvankam [kʰ] ne estas la esperanta «ĥ» [x], tamen por eviti homonimecon kun «lako» mi uzos laĥ:

328’000 = trilaĥ dunam okmil.

Tiel ni atingas la sekvan potencon, 106 – sed por ĝi Esperanto jam havas radikvorton, kaj eĉ fundamentan: miliono. Ekde miliono la nombrovortoj draste ŝanĝiĝas: ili iĝas substantivoj (miliono, miliardo, triliono ktp).

Nombrovortoj substantivaj

La manieroj paroli pri la nombroj estas eklektaj en la lingvoj eŭropaj (kaj ankaŭ en Esperanto). La franca un, une estas genrohava adjektivo kaj pronomo (same en la rusa kaj pola); million, milliard estas substantivoj (posedantaj plurnombron, ruse kaj esperante deklinacieblaj); dum la nomoj de 2, 3, … en la franca kaj Esperanto estas «veraj numeraloj», aparta parolelemento, kiel konstatas la «Plena gramatiko»:

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil [FK].

Kio estas «numeralo»?

NPIV difinas:

numeral/o [Z]:

  1. Λ Vortospeco uzata por indiki precizan kvanton aŭ kvantan rilaton:
    la bazaj numeraloj (unu, du, tri ktp);
    la ordaj numeraloj (unua, dua ktp).
  2. KOMP Prezentaĵo de nombro per ciferoj k eventuale interpunkcio.
    ☞ komo.

Se mi ĝuste komprenas, laŭ ĉi tiu difino «dudek tri» ne estas numeralo. Kaj la ekzemplo
pri la «ordaj numeraloj» malakordas kun la difino.

Pli taŭgan difinon donas ReVo:

numeralo

  1. GRA Vorto aŭ grupo da vortoj indikanta nombron aŭ numeron, nombronomo:
    unu, du, cent estas bazaj numeraloj;
    «mil sepcent tridek dua» estas orda numeralo.
  2. KOMP En programlingvo, teksta ĉeno indikanta nombron aŭ numeron laŭ nombrosistemo:
    3,14 estas reela numeralo, 1999 estas entjera numeralo.
    PRT: cifero, signumo, onpunkto.

Fakte la nombronomoj formas aŭtonoman sublingvon kun sia aparta sintakso. La kutimaj sintaksaj kategorioj (subjekto, epiteto, predikato ktp) neniom sencas en konstruado de nombronomo; ĝin regas la aritmetika malkompono de la nombro laŭ la potencoj de 10. Por traduki en Esperanton la francan quatre-vint-dix-sept necesas kalkuli: 4×20+10+7 = 97; fakte tian kalkulon ĉiu franco aŭtomate faras por cifere skribi «97».

Laŭ la kutimo de kelkaj lingvoj iuj esperantistoj preferas skribi numeralojn kune, kiel unu vorton. Tio neniom pli bonas, ĉar ankaŭ la komunajn regulojn de esperanta vortkunmeto tiaj kunmetaĵoj ne obeas. Logike neniu el la du manieroj estas pli bona; sed praktike la disa skribo estas multe pli facile legebla. Krome, la kunskribo de miksitaj numeraloj, kia ekz‑e «du milionojn tricent tri mil» per «dumilionoJNtricenttrimil» estus tro stranga.

La kontraŭaj regoj

La substantivaj nombrovortoj imitas la modelon de la mezuraj substantivoj: «miliono da enloĝantoj» similas «roton da soldatoj» aŭ «botelon da ĉampano» aŭ «metron da ŝtofo». Fakte tio estas atavismo de pli frua ŝtupo en la evoluo de numeraloj.

Tiaj substantivoj estas integrigitaj en la sintakson de la komuna lingvo, tamen per maniero kontraŭa al la veraj numeraloj:

  • li pagis du dolarojn (la ĉefvorto «dolarojn» regas la kvantindikon «du»)
  • li enspezis milionon da dolaroj (la kvantindiko «miliono» regas la «dolaro»jn).

La du manieroj kolizias ĉe miksitaj numeraloj:

Li enspezis $3’300’000.

(Mi dirus «li enspezis tri milionojn tricent mil da dolaroj», ĉar la da-komplemento eblas kaj ĉe la substantivaj, kaj ĉe la veraj numeraloj; kp «Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses» [Neĥ. 7:68].)

La truozaj vicoj

Tamen la substantivaj nomoj ekzistas ne por ĉiuj potencoj de 10:

106 = miliono
107 – (dek milionoj)
108 – (cent milionoj)
109 = miliardo
1010 – (dek miliardoj)
1011 – (cent miliardoj)
1012 – ?

Ĉe 1012 ni venas al la disbranĉiĝo de la eŭropaj sistemoj nombronomaj:

  • la sistemo miluma, bazita sur la potencoj de 1000 (speco de miluma nombrosistemo); kaj
  • la sistemo milionuma, bazita sur la potencoj de miliono.

Pli svage oni nomas ilin resp. «sistemo mallongskala» kaj «sistemo longskala».

La sistemo miluma

Ĉ. la jaro 1200ª (kaj interalie en la «Abaklibro» Fibonaĉia de la jaro 1202ª) aperas la tradicio grupigi po 3 la ciferojn de longaj numeraloj – kion Fibonaĉio ilustras per la numeralo

678’935’784’105’296

— fakte, Fibonaĉio uzis por grupigo suprajn arkojn: Fibonaĉiaj arkoj.

Matematike tio respondas al la nombrosistemo miluma: ĉiu grupo havas pezon, egalan al potenco de mil:

296×10000 + 105×10001 + 784×10002 + 935×10003 + 678×10004

Oni uzas serion da latinecaj nomoj por la potencoj de mil:

1000³ = biliono
10004 = triliono
10005 = kvadriliono

1000101 = centiliono

La latineca etimologio de tiuj nomoj malbone akordas kun ilia signifo (-iliono pensigas ne pri milo, sed pri miliono; n-iliono respondas ne al 1000n, sed al 1000n+1). Tiel okazis, ĉar la nomoj estis kreitaj por alia nombrosistemo, kiun ni tuj ekzamenos.

La sistemo milionuma

La francoj ĝis 17ª jc ial preferis grupigi la ciferojn po 6. Kiel klarigis (en la jaro 1484ª) Nikolao Ŝuketo (Nicolas Chuquet),

Et de ce en est pose ung exemple nombre divise et punctoye ainsi que devant est dit … Exemple : 745324’804300’700023’654321.

Tio implicas la milionuman nombrosistemon, kaj tial la koncernaj nombronomoj implicas potencojn de miliono (106):

(106)2 = biliono = duiliono (bi ← bis = «duoble» ≈ 2)
(106)3 = triliono = triiliono
(106)4 = kvadriliono = kvariliono (kvadr ← quadri– = 4)

(106)100 = centiliono

Ĝuste por tiu sistemo Ŝuketo forĝis la terminojn byllion, tryllion, quadrillion, quyllion, … nonyllion. La latinaj numeraloj respondas al la eksponentoj, la finparto aludas milionon.

Esperantigitan formon de la ŝuketa serio jene priskribas la Suplemento al PV :

ilion MAT Sufikso proponita de pluraj fakuloj, por eviti la dusencecon de la internaciaj vortoj «biliono, triliono» ktp; ĝi signifus tiun potencon de miliono, kiun montras la radiko (se n estas la nombro-radiko, la valoro de la derivaĵo estas 106n).

La iliardo-flikaĵo

Nuntempe eĉ la milionumuloj dividas la ciferojn en grupojn po 3. La tradicia britia voĉlego tamen restis pure ŝuketa: 109 = mil milionoj; 1015 = mil duilionoj ktp. Sed en Francio, dum la francoj hezitis inter la sistemoj milionuma kaj miluma, Jakobo Peletario (Jacobus Peletarius = Jacques Pelletier) proponis (1560) por la interaj potencoj tion, kies esperantigo estas -iliard-:

-iliard/ MAT Sufikso almetebla post la numeraloj kaj signifanta
«milo da -ilionoj»:
duiliardo (= mil duilionoj = 1015),
triiliardo (= mil triilionoj = 1021),
kvariliardo (= mil kvarilionoj = 1027) [PIV].

Fakte tiu eklekta sistemo estas esence miluma, malgraŭ ke ĝi ŝajnigas sin «longskala»:

miliono duiliono triiliono kvariliono
10002 1000³ 10004 10005 10006 10007 10008 10009
miliardo duiliardo triiliardo kvariliardo

Mi jam diris, ke en la usona-miluma sistemo la numeralaj nomelementoj estas ŝovitaj je 1;
kaj ke tiurilate la ŝuketa sistemo estas pli simpla logike – kvankam la milionumaj grupoj
6-ciferaj maloportunas por homa leganto. Peletario solvas tiun duan problemon je la kosto
de la simpleco; lia kompromiso estas pli malavantaĝa, ol la usona:

  • Usone: 1000n → (n+1)-llion
  • Peletarie: 10002n → n-llion kaj 10002n+1 → n-lliard

La unueca regulo n → n+1 estas pli facila ol la alternativaj reguloj por n/2 kaj (n+1)/2.
Tamen tiu malracia miksaĵo nun regas en Eŭropo kaj en la PIV-oj.

La zigzagoj historiaj

La ŝuketa sistemo enradikiĝis en Britujo, kie ĝi regis ĝis la mezo de la 20ª jc. Sed la francoj mem komence de la 17ª jc adoptis la pli homecan 3-ciferan sistemon fibonaĉian – kaj sekve, transportis la jam akceptitajn terminojn biliono, triliono, kvadriliono … al la miluma potencoserio, kiel priskribite ĉi-supre.

Tiaj sencoŝovoj ne maloftas en la lingvoj. Simile SEPTEMbro, OKTObro, NOVEMbro, DECEMbro evidente entenas la numerojn sep, ok, naŭ, dek (respondajn al la eksa marta novjariĝo) – malgraŭ ke ĉe nia nuna januara jarkomenco ili estas resp. naŭa, deka, dek unua kaj dek dua monatoj.

La miluma sistemo disvastiĝis en Eŭropo, kaj kun aliaj francaĵoj ĝin adoptis la usonanoj post sia revolucio. Laŭ la Suplemento al PV (1953ª jaro), p. 60 (kaj same en PIV1, 1970ª jaro):

triliono [Z]. Vorto kun internacia formo sed sen internacia signifo:

  1. (angla-germana sistemo) miliono da angla-germanaj bilionoj: 1018 (= triiliono).
  2. (amerika-franca-itala sistemo) mil miliardoj: 1012 (= duiliono).

Tamen en la dua duono de la 20ª jc okazis kurioza aroko, kiu amuze malvalidigis la ĉi-suprajn atribuojn (la 1ª ne plu estas «angla», la 2ª ne plu estas «franca-itala»):

  • en la jaro 1960ª Francio ial oficiale revenas al la sistemo peletaria, Italio ĝin sekvas;
  • kaj Britujo en la jaro 1974ª aliĝas al la usona kaj eksfrancia sistemo miluma.

Nuntempe la miluma sistemo regas en Anglalingvujo, Ekssovetio, Brazilo, Turkio, Israelo, plimulto da landoj arabaj.

En la kontinenta Eŭropo (kaj ties ekskolonioj) regas la peletaria miksaĵo.

En la Orienta Azio plejparte estas uzata sia hejma «namuma» sistemo.

La vorto miliardo

Ekde la 1ª OA la vorto miliardo estas oficiala. Helmuto Velger vidas en tio implican aprobon de la milionuma biliono kaj eĉ de ties tuta sistemo (li ignoras la diferencon inter la ŝuketa sistemo eksbrituja kaj la peletaria sistemo germana):

18 (19?). Miliardo, biliono

Laŭ la angla-germana sistemo de nombronomoj «bilion´» signifas «miliono da milionoj», laŭ la usona-franca-itala sistemo «milo da milionoj». Kiu el la du sistemoj validas en Esperanto? Ĉar la Akademio de Esperanto jam oficialigis la radikon «miliard´», ĝi implicite oficialigis la angla-germanan sistemon de nombronomoj: «Bilion´» do signifas «miliono da milionoj».
Kontribuoj al la norma esperantologio, 1999 ]

Tio estas misa konkludo, malakorda kun la lingva realo. La vorto miliardo ne estas ekskluziva apartenaĵo de la peletaria sistemo, ĝin uzas ankaŭ multaj nacilingvaj nombrosistemoj milumaj. Konsideru du nombronomajn vicojn:

(a) thousand, million, billion, trillion, quadrillion,
(f) mil, million, milliard, trillion, quatrillion,

La vico (a) egale bone povas aparteni kaj al la miluma sistemo usona, kaj al la ŝuketa sistemo eksbrituja. La vico (f) egale taŭge prezentas kaj la francajn nombronomojn milumajn de la epoko zamenhofa, kaj la nuntempajn milionumajn. La reformoj ŝovas la interpretojn, sen ŝanĝi la formojn.

Ĉe tiuj variadoj la vortoj miliono kaj miliardo konservas kaj siajn formojn, kaj sian signifon. La Akademio oficialigis «miliardo»n kaj ne oficialigis «biliono»n; per tio ĝi neniel esprimis preferon al sistemo milionuma aŭ al la specife peletaria «miliardo»; pli ĝuste estus diri, ke ĝi klare rekomendis la ĉiusisteman «miliardo»n, kaj implice malaprobis ajnsisteman «biliono»n per ties nemencio. Ĉiel ajn, malaprobo de «biliono» por la signifo 109 ne signifas ties aprobon por la signifo 10¹²; se mi ne kredas ke la papoj estas erarimunaj, tio ne nepre signifas, ke mi kredas je la kalvinisma antaŭdestinismo.

Tamen oni ja oni povus vidi en tio implican malaprobon de la milionuma sistemo ŝuketa-eksbrituja, kiu esprimas la nomojn de 10002n+1 per «mil 10002n» (thousand million ktp).

Noto historia

Multaj lingvoj kombinas «miliardo»n kun la miluma sistemo por la sekvaj mil-potencoj, t.e. 106=miliono, 109=miliardo, 10¹²=triliono, ktp.

Interalie, tia estis la sistemo franca en la tuta 19ª kaj en la unua duono de la 20ª jc. Tia restas la sistemo de la landoj Ekssovetiaj, Turkio, Rumanio, pliparto da landoj arabaj. Fakte, la kombino «miliardo + 10¹²=triliono» probable estas pli ofta ol la usona «biliono + 10¹²=triliono».

La staton de franca nombrosistemo en la epoko de la 1ª OA (la 1909ª jaro) priskribas la tiama vortaro de Littré:

milliard : Mille fois un million, ou dix fois cent millions ; c’est le synonyme de billion.

billion: Terme d’arithmétique. Dix fois cent millions ou mille millions, un milliard, qui [la vorto milliard] est plus particulièrement usité dans le langage de la finance et dans le langage ordinaire.

Do, «milliard» estis komunlingva kaj financista sinonimo de la formale-aritmetika «billion». Same restas ĝis nun en la rusa kaj aliaj lingvoj kiuj konservis tiun sistemon.

«Miliardo» ne estas ŝuldata al Peletario kaj lia sistemo, la vorto estas atestita pli frue. Fakte, en la sistemo peletaria tiu mil-potenco devus esti ne «miliardo», sed «uniliardo» aŭ simile. Ĝia formo mem pruvas ĝian pli fruan kaj sendependan devenon.

Kritiko de la sistemo esperanta-PIVa

La nombrosistemo de Esperanto tute ne estas racia; ekzistas etnaj lingvoj (ekz‑e la tjurkaj) kies nombrosistemo estas pli kohera. Kp (turke–esperante):

  • $1 = bir dolâr = unu dolaro
  • $18 = on sekiz dolâr = dek ok dolaroj
  • $4’702’345’218 =
    dört milyar yedi yüz iki milyon üç yüz kırk beş bin iki yüz on sekiz dolâr =
    kvar miliardoj sepcent du milionoj tricent kvardek kvin mil ducent dek ok da dolaroj

En la turka ĉiuj nombrovortoj estas veraj numeraloj; en la subevoluinta Esperanto aperas miksite nombrovortoj substantivaj (miliono, miliardo), veraj numeraloj (du, ok, dek…) kaj unu vorto transira (mil).

La sufiksoj -ilion- kaj -iliard- restas kabinetaj elpensaĵoj; ekz‑e en la Tekstaro de Esperanto tiaj numeraloj malestas, dum «biliono» kaj «triliono» ja enestas.

La peletaria miksaĵo, kiun la PIV-oj rekomendas, estas insulto por sistemema menso. Ĝi implicas miluman koncepton, sed la potencojn oni ial nomas per alternantaj derivaĵoj: duliono, duliardo; triliono, triliardo; kvarilono, kvarilardo; … Du sufiksoj por unu sama funkcio (nomi potencojn de mil) – tio estas malraciaĵo.

Kiel eblus mildigi malraciecon de tiu missistemo?

Koherigo miluma

Evidenta malraciaĵo de la usoneca sistemo estas la hibrida statuso de la vorto mil. Ĝi estas la unua vorto en la serio de la mil-potencoj; ĝia multiplikanto povas varii de 1 ĝis 999; ĝi do kondutas samkiel la ceteraj mil-potencoj, sed ĝi sola inter ili estas vera numeralo kaj estas regata kiel numeralo. Ĝi formas escepton inter la nombrovortoj, kaj la sistemo estus malpli malkohera, se ankaŭ ĝin oni uzus substantive (tiu escepta vorto iĝus regula ano de la substantiva klaso). Marĝene tia uzo aperas en Esperanto (probable pro la slavlingva influo):

La katolikoj en Bulgario estas inter 60 kaj 70 miloj, el kiuj almenaŭ 29 miloj estas unianoj [Monato].

Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus [Hamleto].

Kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero [Apo. 14:3].

Per tiu ŝanĝo nenio nova estas enkondukata; sed inverse, la ĝis nun ĉefa (kaj fundamenta) uzmaniero de mil iĝas evitinda.

Cetere, tio estus konforma al la sistemo de Latino kaj de la lingvoj slavaj:

duo milia scholarum = du miloj da lernejoj.

Tamen malprobablas ke oni volos tiel koherigi la lingvon, ĉar la ĝenerala tendenco estas ne substantivigi numeralojn, sed kontraŭe, numeraligi substantivojn; tion klare demonstras la evoluo de la angla million en la tjurka direkto: four million people.

La numeraligan koherigon mi prezentos ĉi-sube.

Koherigo milionuma

Unue, oni tuj forĵetu iliardojn; tio estas bastarda maniero esprimi la miluman sistemon per eklekta almikso de ŝovita bazo, per malnecesa duobligo de rimedoj.

Due, necesas enkonduki nomojn por la mankantaj potencoj – nam, laĥ, aŭ ekvivalentajn.

Rezultos sufiĉe kohera realigo de la ŝuketa ideo:

745324’804300’700023’654321 =
seplaĥ kvarnam kvinmil tricent dudek kvar triilionoj
oklaĥ kvarmil tricent duilionoj
seplaĥ dudek tri milionoj
seslaĥ kvinnam kvarmil tricent dudek unu.

Por la eŭropanoj estos iom malfacile rearanĝi la malkomponon, anstataŭigante sian malsimplan

(sescent + kvindek + kvar) × mil

per la koncepte pli simpla

seslaĥ + kvinnam + kvarmil;

sed oni konsideru, ke por la orientanoj ankoraŭ pli malfacilas transiri de la kvarciferaj grupoj al la triciferaj.

Tiel la vorto mil iĝos tute regula numeralo; kaj kun ĝi la nomoj de ĉiuj nombroj el la granda intervalo [1…106–1] iĝos tute regulaj numeraloj.

Ekskurso pri la duum-dekuma nombroprezento

Mia uzo de la adjektivoj «miluma» kaj «milionuma» povas ŝajni stranga al la leganto: oni ja scias, ke en Esperanto ni uzas la dekuman nombrosistemon. Nu, tio estas eksterdube vera pri la numeraloj ĝis mil; kaj tio estas almenaŭ dubinda pri la nomoj de la nombroj pli grandaj.

Por la pli aĝaj programistoj mi provu klarigi tion per analogio kun la duum-dekuma nombrosistemo (angle BCD, binary-coded decimal).

Temas pri tia prezento de nombroj en kalkulilo, komputilo, cifera horloĝo ktp, en kiu oni duume kodas dekumajn ciferojn, unu post la alia kaj sendepende unu de la aliaj, per kvaropoj da bitoj (duonbajtoj). Ekz‑e la dekuma nombro 29 iĝas "0010 1001" en la duum-dekuma prezento (dum en la propre duuma nombrosistemo ĝi estas 1D(16) = 11101(2)).

Kiam oni legas la fibonaĉian ekzemplon

678’935’784’105’296

kiel

sescent sepdek ok
naŭdek tridek kvin
sepcent okdek kvar
cent kvin
ducent naŭdek ses,

oni fakte voĉlegas 5 milumajn ciferojn; kaj la eventuale enŝovataj vortoj «trilionoj», «miliardoj», «milionoj», «mil(oj)» estas disigiloj de tiuj milumaj ciferoj, kiuj krome (kaj logike redunde) indikas la pezon de la ĵus antaŭa miluma cifero.

Simile la orientazia nombrosistemo kun 4-ciferaj grupoj estas dekum-dekmila (aŭ dekum-namuma).

Tiuj sistemoj estas «duetaĝaj»; la milionuma-ŝuketa sistemo en Esperanto estas logike pli komplikita, ĝi estas trietaĝa (la milionumajn ciferojn oni prezentas dekum-milume). Tamen post enkonduko de la du mankantaj potenconomoj (ekz‑e nam kaj laĥ) ankaŭ ĝi iĝas duetaĝa.

Sed ĉiel ajn, por la tradicia eŭropa pensmaniero la dekum-miluma nombrosistemo kun la triopaj cifergrupoj estas la plej konvena.

Koherigo per numeraligo

Por definitive koherigi la esperantajn nombronomojn necesas disponigi sufiĉan sortimenton da veraj numeraloj, kiuj povas anstataŭi la substantivajn nombrovortojn. Kaj antaŭ nelonge aperis serio da internaciaj vortelementoj, kiuj donas konvenan materialon por tio.

La pezoj kaj mezuroj

En la jaro 1948ª Francio submetis al la 9ª Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj projekton de rekomendo pri (interalie) uzado de la sistemo peletaria (ĉi tiun dokumenton mi ne vidis – kvankam mi tre scivolas, kiajn argumentojn oni povus prezenti favore al tiu malracia propono).

La franca Vikipedio asertas, ke la Konferenco «proponis» tion:

1948: La neuvième Conférence générale des poids et mesures propose de revenir à l’échelle longue.

La anglalingva Vikipedio diras, ke la Konferenco nur komisiis al la Internacia komitato esplori la demandon surbaze de la franca projekto, kaj ke nek tiam, nek poste esprimis preferon:

The question of long scale versus short scale was not resolved and does not appear in the list of any conference resolutions.

Efektive, la teksto de la oficiala Résolution 6 de la 9e réunion de la CGPM (1948) atestas ke la anglalingvanoj pli ĝuste komprenis la franclingvan rezolucion:

… charge le Comité international: d’ouvrir à cet effet une enquête officielle sur l’opinion des milieux scientifiques, techniques et pédagogiques de tous les pays (en offrant effectivement comme base le document français) et de la pousser activement.

Anstataŭe en la jaro 1960ª la 11ª Ĝenerala Konferenco rekomendis uzi la obloprefiksojn méga-, giga- téra– por resp. 106, 109, 1012, kiujn poste sekvis péta- kaj exa- (1015, 1018), kaj poste (1991) zetta- kaj yotta- (1021, 1024).

La esperantigitaj formoj, laŭ NPIV, estas mega-, giga-, tera-, peta-, eksa-, zeta-, jota-. Tio koincidas kun miaj pli fruaj tradukoj en la Komputika leksikono (1995, p. 234) – krom pri exa-, kiun mi esperantigis per ekza-, por pli klara kontrasto kontraŭ la fundamenta eks-; nun mi eĉ pensas, ke indas ankoraŭ plifortigi la kontraston uzante egza-, kio cetere entenus ombron de eg- (ja temas pri «ega nombro»; krome, la voĉa z pli facile kombineblas kun bi en la duuma variaĵo egzbi-exbi = Ei = 10246).


Veraj numeraloj

La ĵus menciitaj obloprefiksoj nomas sinsekvajn potencojn de mil, ekde 106 ĝis 1024 (kvariliono). Ni povus facile fari el ili verajn numeralojn, iom modifante la finparton tiel, ke ĝi ne koliziu kun la gramatikaj finaĵoj de Esperanto, ekz‑e:

10002 10003 10004 10005 10006 10007 10008
megaŭ gigaŭ teraŭ petaŭ egzaŭ zetaŭ jotaŭ

Tiam la Fibonaĉia ekzemplonombro:

$678’935’784’105’296

iĝus

sescent sepdek ok teraŭ naŭcent tridek kvin gigaŭ sepcent okdek kvar megaŭ cent kvin mil ducent naŭdek ses dolaroj

Oni ne plu bezonas uzi da antaŭ la nombrataj objektoj (malkiel en «miliono da dolaroj»: ĝi iĝas «megaŭ dolaroj»).


Ĉu la kunskribo estas esenca por numeraloj?

Unu malkoheraĵo tamen restas: «du teraŭ» estas skribendaj dise, samkiel «du mil», kaj malkiel «ducent» aŭ «dudek».

Principe tiun malkoheraĵon eblus eviti per disskribo de la multiplikoj, ŝanĝante «dudek», «ducent» en «du dek», «du cent». Ĉar la regulon pri la aritmetika valoro de numeraloj malpli grandaj ol mil eblus vortumi jene:

Ekzamenu sinsekve la parojn da najbaraj nombrovortoj. Por ĉiu paro (a, b) kalkulu a + b, se a > b (ekz‑e «dek du» → 10+2), aŭ a × b, se a < b (ekz‑e «tri dek» → 3×10; la okazo a=b maleblas en bonforma numeralo). Adiciu la rezultojn.

Tiel oni povas kalkuli la milumajn ciferojn. Ĉe apero de mil-potenco oni multipliku ĝin per la valoro de la miluma cifero, adiciu, kaj komencu sekvan iteracion.

Do, matematike oni egale bone povus skribi «sescent sepdek ok mil» aŭ «ses cent sep dek ok mil»; tamen gramatike tio povus ŝanĝi la akcentadon (séscent povus iĝi ses cént). Konsekvenca disskribo do estas logike ebla, kaj iomete simpligus la lingvon; sed mi opinias ke tiu ŝanĝeto ne penvaloras.

Ĉar, unue, la milumaj ciferoj (la numeraloj malpli grandaj ol mil) ja estas esence alia afero ol la numeraloj milumaj; kaj due, la kunskribo de multiplikoj estas iom pli facile legebla, kp «tridek tri» kaj «tri dek tri».

Konkludo

En sia nuna formo la esperantaj numeraloj prezentas konfuzan miksaĵon de pluraj malakordaj principoj – samkiel en multaj lingvoj eŭropaj. Ekzistas nacilingvoj (ekz‑e la tjurkaj), kiuj havas pli koheran sistemon.

La ĉefa problemo estas la kunekzisto de la veraj numeraloj kaj surogataj substantivoj, rudimentoj de subevoluinta koncepto pri nombro.

Mi konscias, ke reale la problemon oni plej ofte solvas per «la scienca notacio»: «la nombro de la atomoj, konsistigantaj Teron, estas ≈1,33·1050». Tamen oni decidu: ĉu ni havu grandajn numeralojn en la lingvo, aŭ ne. Se ni havu ilin, ni havu ilin koheraj. Cetere, en iuj fakoj oni preferas uzi grandajn numeralojn: «La usona ŝtatŝuldo estas proksimume 17 trilionoj 152 miliardoj da dolaroj» (aŭ «17 duilionoj» aŭ «dek sep teraŭ cent kvindek du megaŭ dolaroj»). Ial oni ne uzas la eblon diri «17 teradolaroj».

La ĵuse aperinta kaj jam sufiĉe disvastiĝinta SI-serio da obloprefiksoj prezentas al ni ŝancon koherigi la numeralojn de Esperanto surbaze de la matematike klara koncepto pri dekum-miluma nombrosistemo, kiun fakte implicas ĉiuj eŭropdevenaj tradicioj, eĉ en ilia nuna malperfekta formo.

Tiun studaĵon necesus kompletigi per ekzameno de la negativaj potencoj kaj poziciaj onnombroj (decimaloj). Unue mi volis fari ĝin en ĉi tiu verketo – sed eble ĝi meritas apartan traktadon.

Pravigeblaj kaj ne-pravigeblaj uzoj de la ŝajnsufikso –iz

Kvanta resumo

107 vortoj estis inventaritaj, fontantaj el la Akademia Vortaro, la Tekstaro, Plena Ilustrita Vortaro kaj Reta Vortaro. Ili dividiĝas laŭ signifo en ok kategorioj, kun subaj proksimumaj priskriboj, kaj sekvataj de a) ilia nombro b) la plej taŭgaj laŭ mi finiĝoj, vicigitaj laŭ malgrandiĝanta ofteco:

  1. alfiksi al io substancon: 18; –i, –umi, –garni, –tegi, –aĵi
  2. provizi je iu nova aparato aŭ sistemo
    1. laŭ privata skalo: 5; –izi, –igi, priskribo
    2. laŭ ĝenerala disvastigo: 10; –igi, –izi, priskribo
  3. provizi je io alia ol surfaca substanco aŭ aparato
    1. donante al ĝi eksteran econ: 4; –igi, –i
    2. penetrigante en ĝin novan substancon aŭ strukturon: 4; –igi, –i, priskribo
    3. por plibonigi ĝian kvaliton aŭ uzeblecon: 11; –izi, –igi
  4. uzi metodon/aparaton elpensitan de la persono nomita en la radiko: 10; –izi
  5. plibonige trakti ion, ne kovrante ĝin, aŭ kuraci iun: 8; –umi, –igi, –i, priskribo, –izi
  6. funde ŝanĝi ion laŭ konsisto aŭ karaktero: 8; –igi, –izi
  7. doni iun senton aŭ emocian kvaliton: 8; –igi, –umi, priskribo
  8. restkategorio: 21; priskribo, –igi, –i, –iĝi

Intensa serĉado en la reto liveris 115 potencialajn esperantajn vortojn derivitajn per –iz, el kiuj 37 efektive estis trovitaj en esperanta kunteksto. Nur en du kazoj tiu uzo estis pravigebla: islamizi kaj kronizi. La aliaj 35 kazoj estis 26 kie –izi prefere estu –igi: acetalizi, aksiomizi, anglizi, formalizi, ĝeneralizi, idealizi, kapitalizi, konkretizi, kriminalizi, kristalizi, matematikizi, modelizi, neŭtralizi, normalizi, parametrizi, polimerizi, popularizi, racionalizi, realizi, sistematizi, specializi, strukturizi, vaporizi, virtualizi, vokalizi kaj 10 kun alispecaj alternativoj: acidizi à acidetigi, aŭtorizi à permesi, energizi à doni energion, fluorizi à fluoridumi, gudrizi à gudri, kateterizi à katetri, oleizi à olei, remparizi à rempari, sukerizi à sukeri, tetanizi à tetanismigi, tetanizi à tetanumi.

Inventaro 1

Laŭ Plena Ilustrita Vortaro la signifo de la pseŭdosufikso –iz estas:
1. apliki al io substancon 2. provizi je 3. apliki metodon elpensitan de iu.

En la eŭropaj lingvoj oni trovas amason da vortoj finiĝantaj je nacilingva ekvivalento de tiu sufikso. Tiam la finaĵo estas simila al –ize (angle, haitie), ‑isere (dane, norvege), –isieren (germane), ‑iseren (nederlande), –isera (svede), –iser (france), –izar (galege, portugale, hispane), ‑izzare (itale), ‑itzar (katalune), –iza (rumane), –iseer… (estone), –isoi… (finne), –izál (hungare), –izēt (latve), –izuoti (litove), ‑ίζεται (greke), –izovati (kroate), –izować (pole), –izovat (ĉeĥe/slovake), –izirati (slovene), ‑изирате (bulgare), –изирати (makedone), –изовать (ruse), –изовати (serbe) aŭ ‑изувати (ukraine).

Unue ni kolektu la vortojn je –iz en Esperanto:

  1. i.     Fundamentaj aŭ alimaniere oficialaj estas civilizi (F), kaŭterizi (F), improvizi (1OA), karakterizi (1OA), mobilizi (1OA), organizi (1OA), centralizi (3OA) kaj kateĥizi (katekizi, 3OA). Sed ili estas radikoj, do la finaĵo –iz ne havas la rolon de sufikso.

Ni serĉu plu en TdE[1]:

  1. ii.     arĝentizita, (d)arsonvalizita[2], asfaltizita, demoralizi, ekspertizo, ekzorcizita, evangelizi, ferizita, fumizas, galvanizita, hipnotizita, intelektizita, kanalizi, katalizi[3], kaŭĉukizita, klimatiza, komputilizita, legalizi, leŭkoplastizi, marmeladizita, orizita, planizita, pozitivizu, ŝnurizita, sterilizo, stigmatizi kaj vatizita.
    El tiuj la grase presitaj estas menciitaj en Plena Ilustrita Vortaro.

Krom ili PIV havas ankoraŭ aliajn je –iz:

  1. iii.     arbarizi, dentizi, elektrizi, erotizi, feltizi, finizi, gluizi, homizi, jonizi, judaizi, kandizi, kanonizi, kontenerizi, kuprizi, kurarizi, lignizi, magnetizi, mastizi, meĥanizi, metalizi, mitridatizinajlizi, nervizi, ozon(iz)i, paledizi, plastizi, polarizi, porfirizi, presurizi, ringizi, sekularizi (Z), signalizi, ŝaptalizi, ŝtalizi, terorizi, trabizi, tubizi, vaporizi kaj vaskulizi. Ili ĉiuj estas derivitaj de radikoj, ĉu oficialaj, ĉu novaj vortoj.
    Ankaŭ derivitaj, sed de propra nomo, estas jenaj verboj en PIV: faradizi, galvanizi, makadami, mercerizi, pasteŭrizi, ŝaptal(iz)i kaj, respektive de Faraday, Galvani, McAdam, Mercer, Pasteur kaj Chaptal[4].
    Krom tio ekzistas kompreneble radikoj je –iz, en kiuj la etimologia deveno estas facile divinebla[5]: aklimatizi (Z, de klimato), centralizi (de centro), ekvalizi (de egala), harmonizi (de harmonio), irizi (de iriso), liofilizi (supozeble de liofila[6]), lokalizi (de loko), traŭmatizi, urbanizi (de urbo) kaj vernalizi (de vernal = printempeca), vulkanizi (de vulkano) ktp kaj grupo da medicinaj terminoj finiĝantaj je ‑tomizi[7].
    Ĉi-tiuj vortoj ne multe interesas nin, ĉar ili ne estas rekte derivitaj de esperantaj radikoj aŭ novaj vortoj, kvankam en la fontolingvoj ili estas ofte rekoneblaj kiel derivitaj vortoj.
    Inspektado de Reva Vortaro liveras ankoraŭ unu ekstran derivitan vorton: oksigenizi kaj valorizi. Mi ankaŭ konsideris kelkajn vortojn proponitajn de Sergio Poprovskij en diskuto en revuloj@yahoogroups.com : militizi, ordizi, gasizi, akvizi, industriizi.

iv.     Kvara fonto estos la ideo, ke ekzistas multaj vortoj je –iz, kiujn ni ne trovis, sed kiuj eble jam estis ie uzitaj de esperantistoj, aŭ se ne, havas konsiderindan ŝancon esti ekuzotaj.
Sed ĉar ili estas ĝenerale malpli enradikiĝintaj ol la vortoj trovitaj el la supraj tri fontoj, ni klopodu unue trovi utilan klasadon de vortoj el la fontoj ii. kaj iii. La potencialaj novaj vortoj en Esperanto estos traktataj poste.
Provo je klasado de vortoj kun ŝajnsufikso –iz laŭ ties signifo en skribe uzata Esperanto

Gvidaj demandoj en la provo estos: Kio estas la signifo de –iz en la koncerna vorto? Ĉu la vorto estas tutmonde internacia  (laŭ www.esp-evoluo.org)? Ĉu por ĝi ekzistas taŭga sinonimo? Ĉu la trovita sinonimo povas servi kiel modelo por trovi sinonimojn por aliaj vortoj je –iz?
En tiu esplorado ni konsideros ankaŭ la priskribojn de la koncernaj vortoj en la retpaĝoj de SSV (http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj) kaj en la tiel nomata Reta Vortaro aŭ ReVo (http://www.reta-vortaro.de/revo).
Strebante al plejeble granda diferencigo je signifoj, mi trovis jenajn kategoriojn:
1. kovri per substanco
2. provizi je iu aparato aŭ sistemo (laŭ tempo kaj cirkonstancoj limigita skalo aŭ laŭ ĝenerala disvastigo de nova teĥniko)
3. provizi je io alia ol surfaca substanco aŭ aparato (provizante je iu ekstera eco, penetrigante en ĝin novan substancon aŭ strukturon aŭ por plibonigi ĝian kvaliton aŭ uzeblecon)
4. uzi metodon/aparaton elpensitan de la persono nomita en la radiko
5. plibonige trakti ion, ne kovrante ĝin, aŭ kuraci iun
6. funde ŝanĝi ion/iun laŭ konsisto aŭ karaktero
7. doni iun senton aŭ emocian kvaliton
8. restkategorio

  1. La vortoj kiuj portas la signifon kovri per substanco estas: arĝentizita, asfaltizita, feltizi, ferizita, gluizi, kandizi, kaŭĉukizita, kuprizi, leŭkoplastizi, metalizi, najlizi, orizita, plastizi, ŝtalizi, vatizi[8]. Ili povas same bone esti prezentitaj de la verbo sen ‑iz: arĝenti, asfalti, felti, feri, glu()i [9], kandi, kaŭĉuki, kupri, leŭkoplasti, metali, (al)najli, ori, plasti, ŝtali, vati aŭ per arĝentumi, asfaltumi, feltumi, kaŭĉukumi, kuprumi, leŭkoplastumi, metalumi, najlumi, orumi, plastumi, ŝtalumi, vatumi.
    Ĉu la formoj je –um­ ne estas jam malnovmodaj?
    En kazoj, ke oni volas esprimi, ke oni alfiksas metala(j)n aĵo(j)n sur iu objekto, ofte el ligno aŭ ledo, por firmigi ĝin aŭ doni al ĝi uzeblecon, oni uzu garni: fergarni pordon (Z), fergarnitaj botoj[10], arĝentogarnita bastono, eventuale ankaŭ feltogarni (ĉar la felto ne estas integra parto de la feltataĵo[11]). Tial iuj metaloj donas okazon al du malsamaj vortoj: kupri, se temas pri elektroliza apliko de tavolo de kupro, kaj kuprogarni, se temas pri ornama fiksado de kupraj partoj sur uzobjekto.
    Anstataŭ kupri, metali, plasti, ŝtali oni ankaŭ povas diri kuprotegi, metaltegi, plastotegi, ŝtaltegi. Tiu formo enhavas la ideon, ke la kovrado estas tuta kaj ‑ supozeble – sufiĉe dika.
    PIV donas kiel signifon de felti: “Kunpremi mane au maŝine bestoharojn por fari felton”. Strange, kial ne feltigi?
    Al la kategorio de senafikasj verbigoj oni povas aldoni la vortojn, kiuj signifas aldoni iun ingrediencon: fum(aĵ)on, sukeron, salon[12].
    Kiam la intenco aŭ efiko estas ŝanĝi la aspekton aŭ guston de iu objekto per la suresto de fumo, oni diru fumaĵi. ReVo priskribas: “nigrigi per fumo” (vitraĵon), “saturi per fumo” (ŝinkon[13]).
    Kiam PIV priskribas fumizi kiel “blovi fumon sur plantojn por mortigi insektojn”, la fumo ne efikas kiel ingredienco aŭ kovraĵo sur la plantoj. Ĝi pli signifas krei brumon da fumo, kiel ankaŭ en la frazo “Ni ne havas elektran lumon kaj petrollampo fumizas.” [14] “Blovi fumon sur ion” en korekta Esperanto povus esti: fumaĵi [15] kaj “disvastigi malpuran fumon” fumaĉi.
    Tiel fumaĉi koheras kun la ne-transitiva signifo de fumi: ellasi fumon.
  2. La verboj kiuj signifas provizi je iu aparato aŭ sistemo, laŭ ajna skalo, konsistigas vastan kategorion. Tia kapablo povas rilati al elektreco, klimato de salono, militado, ordigo, hejtado, elverŝado de akvo el krano, komputiloj, plano ktp.
    1. Ni komencu kun tre fuĝema vorto kaj ĝiaj sambazaj verboj: elektrizi.
      – elektrigi
      Elektristo venas por instali elektran hejtadon. Li faras la hejtadon elektra. Ĉu li elektrigas la hejtadon? Mi dirus, ke jes. La trajno moviĝas per dizelo. Oni faras la fervojon elektra. Ĉu oni elektrigas la fervojon? Mi dirus, ke jes. Tiu vorto apartenas al kategorio 5.
      – Ĉar klimatizi estas simila vorto laŭ teĥnika branĉo, ni traktas ĝin ĉi-tie.
      Pro la konkurencado kun la vorto air conditioning ĝi havas nur limigitan internaciecon: 52,4% inter eŭropaj lingvoj, 29,4% inter la lingvoj tutmonde[16].
      Ĝi ricevas en la listo de “simplaj samsignifaj vortoj”[17] malrekomendon kun kiel alternativoj aerreguligi, malhejti. Malhejti estas ne-oportuna[18], eble aerreguligi. Ankaŭ la vorto klimatigi ne povas konkurenci kun klimatizi, se juĝi laŭ la trafoj en interreto. Tial, eĉ se kontraŭvole, ni devas akcepti klimatizi kiel novan vorton. Sed ĝia uzado ne konsistigas ĝeneralan argumenton por akceptado de la pseŭdosufikso –iz.

      elektrizi
      Se temas pri ĝenerala disvastigo de elektroproduktado kaj distribuado, kaj ne pri elektrigo de unu aparato aŭ unu fervojo, oni internacie parolas ĉefe pri electrification[19].
      Estus mirige esprimi la enkondukadon de elektra reto en vilaĝon kiel elektrigo. Ĉu la vilaĝo fariĝas elektra? Ne.
      Do kiujn valorpaperojn havas la pseŭdosufikso –iz?
      Sergio Poprovskij en revuloj@yahoogroups.com pledas por ĝi skribante:
      – ELEKTRIZI estas krei la infrastrukturon por uzi la elektron;
      – En matematiko, oni povas ORDIZI aron (difini ordorilaton, provizi la aron je ordo
      ) ktp[20]
      oni povas AKVIZI vilaĝon (krei la necesajn rimedojn por akvoprovizo kaj konekti al akvofonto)[21]
      – MILITIZI signifas prepari la landon por milito, tio estas afero kompleksa: oni bezonas militizi la ekonomion, oni bezonas eduki la landanojn, krei konvenan etoson ktp. Oni povas paroli pri ĉiu tasko aparte, tamen ankaŭ la ĝenerala koncepto estas bezonata (se temas pri serioza situacio).
      La derivaĵo estas sufiĉe kohera kun “elektrizi”, INDUSTRIIZI(ta), KOMPUTILIZI ktp
      .
      Kiom koncernas elektrizi, mi samopinias kun li. Vidu cetere elektrigi sub kategorio 5.
      Ekzistas aliaj kazoj de ĝenerala disvastigo de nova teĥniko: planification, ĝenerala provizado je gaso, poŝto, telefonado, konteneroj ktp. Ĉio tio ŝajnas sufiĉe interesa kaj alloga por kaj naturlingvemuloj kaj skemismemuloj, kiuj lastaj antaŭvidas serion da novaj vortoj finiĝantaj je –iz.
      Tamen oni serĉu eblajn alternativojn[22]. Vidu plue sub d.

      elektri
      La verboj elektri kaj elektrumi havas – laŭ ReVo – tri signifojn:

      1. i.      estigi sur materia objekto elektran ŝargon (per frotado aŭ konekto kun tensifonto)
      2. ii.      Meti sub la influo de elektro, kuraci per elektro
      3. iii.      Eksciti, entuziasmigi, movigi, skui

Mi konsentas pri la unua signifo. Laŭ kategorio 1. “kovri per substanco” povas esti esprimita per la senafiksa verbo aŭ per –umi, kvankam en ĉi-tiu kazo ne estiĝas kovra tavolo. La stango estas elektr(um)ita[23]. Ĝi ne estas nek fariĝas elektra. La sufikso –um ŝajnas al mi ĉi-tie malpli oportuna.
elektrumi[24]
Se drato estas elektra (kondukta je elektro, ne elektrita), tiam oni povas fari, ke elektro fluadas tra ĝi. Ĉu iu elektris la draton, provizis ĝin je elektro? Ne, tio ŝajnas al mi stranga por diri, kvankam fizike ĝusta. Ĝi ja signifus, ke oni povas elektri elektran draton. Kiel do esprimi ŝalti elektron?
Elektrigi la draton estas same ne-oportuna. Pli bone ni turnu nin al la sufikso –um. Elektrumi signifu meti elektran tension. Tio malfermas la vojon al ekzemple elektrumi barilon (por fortimigi la bestojn kiuj restu malantaŭ la barilo).
Ekzistas du aliaj uzmanieroj de la radiko elektro, por kiuj la difinitaj sufiksoj ne oportunas:
– Meti pacienton sub la influo de elektro, kuraci per elektro
– Eksciti, entuziasmigi, movigi, skui (el ReVo)
Ankaŭ tiam oni uzu elektrumi.

  1. Aliaj verboj pri organizeca aŭ socia ĝenerala disvastigo de nova teĥniko:
    Ni ankoraŭ ne traktis komputilizi (ekz. kompanion, landon), kontenerizi, meĥanizi (anstataŭigi malnovajn laborfortojn per maŝinoj, ekz. agrikulturon), motorizi (armeon) kaj planizi (ekonomion), nek la vortojn proponitajn de Sergio Pokrovskij (vidu sub b.): akvizi, gasizi, industriizi kaj militizi.
    Tiu specifa signifo de socia difuzado meritas esti dedistingita de la signifoj de komputiligi[25], kontenerigi (meti en konteneron[26]), kontenerkapabligi (havenon[27]), meĥanigi (la kalkuladon), motorigi (muelilon, teleskopon) kaj plani (ekz. vojaĝon), kiuj rilatas al laŭ tempo kaj cirkonstancoj limigita skalo.
    Elektrizi, kvankam ne-internacie11, estas sufiĉe, miaopinie, enradikiĝinta en la lingvo kaj troviĝas en ĉi-tiu signifo en PIV kaj en ReVo.
    Oni eble rimarkigos, ke la pli kutima internacia signifo de elektrizi (ekz. de la franca électriser) estas 1. ŝargi elektre 2. entuziasmigi, ekzalti, dum “provizi per instalado de elektra sistemo” estas redonata internacie per electrify, électrifier (elektrifiki[28]). Sed la emo enpreni vortojn el fremdaj lingvoj etimologie (tiel ke la signifo difinas la formon: –ifier/-ify à –ifiki) ŝajne ne estis sufiĉe forta. Venkis la analogeco inter la signifoj “disvastigo de nova teĥniko“: logikeco super etimologieco.
    – Kvankam komputilizi figuras nek en PIV, nek en ReVo ĝi ĝuste plenumas la kondiĉon de tutmonda internacieco[29] – pene, pro la konkurencado kun la ne-internacia vorto informatisation (el la franca).
    – Pri planizi, kiu, kiel pluraj aliaj vortoj je –iz, estas trovebla nur en PIV[30], mi hezitas, ĉar ekzistas alia maniero por distingi inter la du signifoj de planizi: planigi por la sistema aplikado de planado al iu makroprocezo kaj plani por fari planon. Ĝi estas ne-internacia. Vidu 3a.
    Dume oni povas ankoraŭ diri enplanigi[31], se temas pri pli sistema planado.
    – El la diskuto, farita de “revuloj” [32] oni ricevas la impreson, ke la plimulto inkliniĝas al militarizi, ne militizi (ankaŭ armeigi, militismigi kaj militistigi estis proponataj). Tio estas tute prava, ĉefe ĉar militarisation estas tutmonde internacia vorto[33].
    – PIV notas, ke la signifo de ordi kiel “meti ordon” estas arĥaika. Serĉo en Kukolo (Google) kaj Tekstaro konfirmas tion[34].  Tio malfirmigas la pledon de Pokrovskij12 distingi inter ordi (esti en ordo), ordigi (meti ordon) kaj ordizi (provizi je – matematike difinita – ordo). La nocion “provizi je ordo” PIV signifigas ordi. Ĉu tiu uzado estas ĝenerala, mi ne scias. Mi trovis ĝin ankaŭ ĉe Kiselman (Esperantologia Konferenco en Tel-Avivo 2000).
    – Mi ne trovis vorton en nacia lingvo, kiu redonas la signifon, kiun Pokrovskij atribuas al gasizi. Kion enhavas la infrastrukturaj ŝanĝoj por povi provizi loĝantaron aŭ industrion je gaso dependas de la lando, la energimerkato kaj la speco de gaso kaj entenas plurajn fazojn. Ne unu vorto povas priskribi tion.
    La lastan fazon de la infrastrukturaj ŝanĝoj oni povas priskribi per: konektado de la konsumantoj al la gasdistribua reto.
    Por akvizi validas same kiel por gasizi. Lastafaze la konsumantoj estas konektitaj al la akvodistribua reto.
    – La vorto industriizi, cetere same kiel la antaŭaj vortoj je –iz­ ne estas trovebla en Tekstaro. Anstataŭ industriizi oni trovas ekskluzive industriigi.
  2. provizi je io alia ol surfaca substanco aŭ aparato estas la baza ideo enhavata en arbarizi, dentizi, finizi, intelektizita, kurarizi, lignizi, magnetizi, nervizi, planizi, polarizi, ringizi, signalizi, stigmatizi, ŝnurizi, trabizi, tubizi, valorizi kaj vaskulizi.
    Laŭ tiuj vortoj iu fenomeno, aĵo aŭ eco estas atribuata aŭ penetras en iun sistemon, strukturon, objekton aŭ personon.

    1. Per intelektizi, magnetizi, polarizi[35] kaj stigmatizi oni indikas provizon je iu ekstera eco: intelekteco en proklamo[36], magneteca aranĝo al molekuloj en metalo, dupolusa elektra kampo al objekto kaj stigmato(j) en la korpon aŭ publikan bildon de persono. Kial oni ne simple uzis: intelektigi, magnetigi[37] kaj stigmatigi?
      Planizi vojaĝon aŭ restadon23, jam traktita sub 2d. en rilato kun nacia ekonomio, ankaŭ apartenas al ĉi-tiu kategorio kaj tiam povas pli bone esti esprimita per planienplanigi.
    2. Kurarizi, nervizi, oksigenizi, ozonizi, vaskulizi komune enhavas la ideon penetrigi substancon aŭ strukturon: la venenon kuraro en (homan) korpon, nervovojojn aŭ vaskulojn en korpoparton,.
      Por kurarizi, nervizi kaj vaskulizi ekzistas taŭgaj alternativoj: kurarigi, ennervigiprovizi je nervoj kaj envaskuligiprovizi je vaskuloj.
      Ozonizi akvon havas kiel celon malinfekti ĝin je protozooj kaj aliaj patogenuloj. Ĝi havas mem ne guston, do ne apartenas al la kategorio 1b. La substanco penetras en la fluidaĵon en la formo de gasbobeloj kaj atakante la mikrobojn aŭ spontanee ĝi malkomponiĝas. Ĉar la ozono ne restas, estas malpli ĝuste diri ozonizi ol ozoni. Ne estas mirige, ke PIV donas ambaŭ variantojn: ozoni kaj ozonizi, sed en la angla kaj franca lingvoj oni ĝenerale diras ozonation kaj ne ozonisation. Vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Water_purification.
      La metodo apartenas laŭ sia signifo al la restkategorio 8. Vidu ankaŭ 5.
      ReVo havas alian difinon de ozonizi: “elektrizi[38] la oksigenon de l’ aero, por ĝin aliigi en ozonon”. “Aliigi en ozonon”, ĉu tio ne estas ozonigi?
      La ekzemploj en PIV povas fariĝi: ozonigita atmosfero, ozonita akvo, blankigi per ozonado.
      La signifo de oksigeni estas, laŭ ReVo: “oksigenizi, enmeti oksigenon en substancon, saturi ĝin per oksigeno”[39], tiel donante samtempe difinon de oksigenizi. Ĉar la vortoj en la franca, angla kaj germana estas “oxygenation”, “oxygénation”, “Oxygenierung ” (de sango, histo, akvo), ne enhavantaj sufikson –iz aŭ –is, ĉi-tie la vorto oksigenizi ne taŭgas.
      Por “doni oksigenon al akcidentinto” mi proponas “oksigenumi akcidentinton (homon kiu suferis akcidenton)”. Vidu kategorion 5.
    3. La verboj dentizi, finizi, lignizi, mastizi, ringizi, signalizi, ŝnurizi, trabizi, tubizi, valorizi kaj vulkanizi estas derivitaj de la nomo de aldonaj objektoj aŭ substanco, por plibonigi la kvaliton aŭ uzeblecon, ekzemple de rado (per dentoj), rekto (per finpunktoj +∞ kaj -∞), mineja galerio (per ligno, trabo), ŝipo (per masto), masto (per metalaj ringoj)[40], vojo[41] (per trafiksignaloj), libro (per fermŝnuro), ŝakto (per tuboj), variablo (per valoro) kaj kaŭĉuko (per pneŭoj).
      Escepte de signalizi, valorizi [42] kaj vulkanizi[43] tiuj vortoj ne estas etimologie rilataj al vortoj en fremdaj lingvoj. Ankaŭ ne ekzistas internaciaj vortoj kiuj povus servi kiel alternativoj.
      Analoge al vorto kia priplanti (Z)[44] por “provizi je plantoj” oni povus konsideri la alternativojn pridentigi, prilignigi, priringigi, prisignaligi, pritrabigi kaj pritubigi, sed mi ne trovis tiajn uzojn en interreto. Mi opinias, ke la supre menciitaj vortoj je –iz estas akcepteblaj. Aparta kazo estas arbarizi (nudajn montojn)[45].
      Rimarku, ke ekzistas ankaŭ signali[46] kaj ŝnuri[47], sed kun aliaj signifoj ol signalizi kaj ŝnurizi.
  3. Vortoj de la kvara kategorio uzi metodon/aparaton elpensitan de la persono nomita en la radiko estas facile rekoneblaj: arsonvalizi (Z), faradizi, galvanizi, makadamizi, mercerizi, mitridatizi[48] kaj pasteŭrizi, ĉiuj nomataj laŭ la elpensinto de iu aparato aŭ metodo de kuracado ktp. Oni povas el propra faka scio aldoni aliajn: rentgenizi, ŝaptalizi, teslaizi, voltaizi.
    Mi opinias, ke por tiu speco de derivitaj vortoj la pseŭdosufikso –iz tute taŭgas.
  1. Ĉi-tiu kategorio enhavas vortojn signifantajn plibonige trakti ion, ne kovrante ĝin, aŭ kuraci iun: ekzorcizi, elektrizi, hipnotizi, kurarizi, liofilizi, oksigenizi, ozonizi, polarizi kaj vaporizi.
    1. El tiuj la vorto hipnotizi estas pruveble tutmonde internacia kaj ne bezonas pluan diskuton. Tamen ankaŭ hipnotigi restas ebla.
      Ekzorcizi[49] estas supersufiĉa vorto, ĉar ekzistas ekzorc’, radiko kun verba karaktero. Do ne eblas derivi ekzorcizi de ekzorco.
      Por liofilizi ReVo proponas la vorton frostosekigi, traduko de la vorto por liofilizi el ĝermanaj lingvoj.
    2. La verbo elektrumi jam estas menciita sub 2c. por signifi, laŭ ReVo: “meti sub la influo de elektro, kuraci per elektro”. Tio estas analoga al la signifo de kurarumi. Por la signifo “eksciti, entuziasmigi, movigi, skui” vidu sub 7.
      Aliaj vortoj kun terapia signifo:
      Kurarizi (vidu ankaŭ sub 3b.) kaj elektrizi (vidu sub 2c.) miaopinie ambaŭ estu reprezentataj de sia radiko kun la sufikso –umkurarumi kaj elektrumi (vidu ankaŭ sub 7.). Tiel ili estas klare distingeblaj de kurarigi (venenigi) kaj elektrigi (fari elektra, ekz. hejtadon, vidu ankaŭ sub 2a).
      Alia substanco, kiu malofte estas uzata terapie, por desinfekti  vundon ekzemple, estas ozono. Kvankam mi trovis tiun signifon nur en fremdaj lingvoj, mi pledas, se bezonate, por ozonumi.
      PIV donas “ozon(iz)i akvon” por desinfekti kaj plibonigi la guston. Tiu signifo estas tiel proksime al la terapia ke mi rekomendas ozonumi.
      Ozonizi aeron” estas teĥnika procedo kiu kreas ozonon, do tiam oni diru ozonigi.
      Endoni oksigenon al vundito (tiun signifon ReVo tamen ne donas) povas esti nomata oksigenumi.
      Fine oni havas vaporizi kun la PIVa signifo “pritrakti per vaporo aŭ vaporigita substanco” (vidu ankaŭ sub 8.), ekz. artritan membron. Tiam oni pli bone diru vaporumi.
    3. Polarizi havas – internacie[50] – tri signifojn: 1. fari, ke elektromagneta vibrado okazu en unu ebeno (ekz. lumon per polariza filtrilo en sunŝirma okulvitro) 2. estigi starantan dupolusan elektran kampon en objekto 3. kreskigi la streĉiĝon inter (grupoj de) homoj per pliakrigo de ilia opinidiseco.
      La unua signifo apartenas al ĉi-tiu kategorio. La plej oportuna vorto por tio estas polarigi. Same en la dua signifo. Por la tria signifo vidu sub 7.
  1. Alia ne facile priskribebla grupo estas tiu de la vortoj evangelizi, harmonizi, jonizi, kanalizi (Z), legalizi, ordizi kaj sekularizi (Z). Mi karakterizas ilin kiel funde ŝanĝi ion/iun laŭ konsisto aŭ karaktero.
    Evangelizi kaj harmonizi ambaŭ estas tutmonde internaciaj, kun la rezervo ke la tutmondeco de evangelizi estas limigita pro tio, ke ĝi estas mezurebla nur en landoj, kie kristanismo estas iomgrade konata. Ili do estas laŭ difino de la 15a regulo de la gramatiko esperantaj vortoj.
    Jonizi ne estas tutmonde internacia kaj sendube devus esti jonigi.
    Por kanalizi mi proponas la vorton (en)kanaligi.
    Aparta kazo estas legalizi, ne tutmonde internacia kaj derivita de vorto, kiu nek mem estas tutmonde internacia. Legala simple estas laŭleĝa, do se jam legaligi estas pli bona vorto ol legalizi, ni eĉ ne bezonas sekvi tion kaj simple diru laŭleĝigi.
    Ordizi, vorto proponita de Poprovskij (vidu sub 2d.), povas esti reprezentata per ordigi.
    Sekularizi
    ne estas tutmonde internacia, sed povas esti esprimita per sekularigi.
    Demoralizi povas esti klasita en ĉi-tiu kategorio, kvankam ĝi estas enprenaĵo el fremdaj lingvoj kaj ne derivita de la esperanta radiko morala. La vorto estas tutmonde internacia kaj tial jam esperanta vorto.
  2. La sufikso –um miaopinie plej bone taŭgas por signifi doni iun senton aŭ emocian kvaliton. Tiel kun la vortoj elektrizi (en la signifo entuziasmigi, ekzalti), magnetizi (en la signifo hipnotizi[51]), marmeladizi[52], polarizi (en la signifo “pliakrigi opinidisecon”): elektrumi, magnetumi, marmeladumi, polarumi.
    Sed ekzistas vortoj kun la supra signifo, por kiuj la sufikso –um ne taŭgas: dramatizi, erotizi, terorizi (Z), traŭmatizi.
    Dramato ne ekzistas, nur dramo. Logika derivaĵo kun la celata signifo estas dramigi, sed ankaŭ dramumi eblas. La vorto dramatizi estas sufiĉe eŭrope internacia[53], sed ne tutmonde[54].
    Same pri erotiza: sufiĉe eŭrope internacia, sed ne tutmonde. Ankaŭ erota ne estas tutmonde internacia. Kontraŭe erotika (erotic anglalingve) estas internacia.
    PIV distingas inter erota (rilata al la seksa impulso ĉe homo kaj ĝiaj fizikaj kaj psikaj manifestiĝoj) kaj erotika (temanta pri amo, esprimanta seksan volupton, 3OA). Ĉar miaopinie erotiza havas la signifon de erotika, ties ĝusta alternativo estas erotikigi.
    Traŭmatizi estas rekonebla kiel tia en 24 el 28 eŭropaj lingvoj, sed ĝi ne estas tutmonde internacia. Laŭ PIV ĝi estas derivaĵo de traŭmato, sed en neniu lingvo kiu enprenis la origine grekan vorton τραυμα (traŭma), mi trovas konsonanton  t  aŭ similan al  t  post traŭma. Jes troviĝas en ili derivitaj vortoj kun  t, signifantaj traŭmojtraŭmatismo.
    Estas mirakle kiel tia vorto povus esti en vortaro, dum ĝi tute ne estas internacia, dum traŭmo havas altan tutmondan internaciecon[55].
    Malrekomendo de traŭmato kompreneble ankaŭ kaŭzas malrekomendon de traŭmatizi. Bona alternativo estas traŭmigi.
    Traŭmatizi estas rekonebla kiel tia en 24 el 28 eŭropaj lingvoj, sed ĝi ne estas tutmonde internacia.
    Ankaŭ terorizi, en PIV kaj jam uzata de Zamenhof, ne estas tutmonde internacia, kvankam 27 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin. Anstataŭe oni uzu terorigi.
  1. Restis vortoj aklimatizi (Z), alklimatizi, ekspertiz(ist)o, ekvalizi, fumizi, globalizi, homizi, irizi, judaizi, kanonizi (Bein), komputilizi (en tri malsimilaj signifoj), lokalizi, ozon(iz)i, palatalizi, paledizi, porfirizi, pozitivizi, presurizi, sintonizi, sterilizi, ‑(ek)tomizi, urbanizi, vaporizi kaj vernalizi, por kiuj mi ne trovis komunan karakterizon.
    1. Kelkaj el ili estas tutmonde internaciaj: globalizi, kanonizi (en la signifo sanktproklami) kaj lokalizi.
    2. Aliaj povas, sen diskuto, esti anstataŭigitaj de ekvivalento kun –igi: sekularigi, steriligi.

Restas:

  1. aklimatizi (Z), alklimatizi
    La Zamenhofa vorto pruviĝas ne sufiĉe tutmonde internacia. Mi proponas alklimatigi, kiel jam la plimulto de vortaroj indikas.
  2. Ekzistas du vortoj kiuj praktike estas uzataj en sama signifo: eksperto kaj ekspertizisto. La unua estas tutmonde internacia, la dua – laŭ la strikta signifo de la sufikso –ist – estas ne ĝusta.  Ricevi “komision por proponi decidon pri iu duba afero aŭ por taksi la valoron de io” (la difino en ReVo) ja ne konsistigas apartan fakon, nek estas profesio (kvankam oni povus klopodi fari ĝin el tio). Ĝi estas supozeble portempa tasko sur iu profesia tereno. Oni nomu tian personon ekspertizanto, ne alie. Tiu uzado implicas kompreneble, ke oni akceptas ekspertizo kiel novan vorton, ĉar ĝi ne estas internacia.
  3. Por la faka vorto ekvalizi SSV donas la simpligon egaligi. Tio ne elvokas en mi la ideon de “ĝustigi aŭ korekti la relativajn laŭtojn de elektronika signalo”. Pro tio mi preferas ekvilibrigi, se oni ne volas akcepti ekvalizi kiel novan vorton.
  4. Homizi signifas, laŭ PIV: “Industrie modifi, por ke ĝi laŭkonsiste estu kiel eble plej simila al la homa lakto”. Mi trovis etimologie neniun rilaton kun vorto por homo en aliaj lingvoj. Por laiko la signifo de la vorto estas malfacile komprenebla. Multaj nacilingvaj vortaroj ne enhavas ĝin. La vorto ŝajnas al mi supersufiĉa. Oni havas plurajn alternativojn, ekzemple mamlaktecigi, bebocele modifi, aŭ povas alimaniere priskribi ĝin.
  5. Irizi ankaŭ meritas etimologian diskuton. Laŭ origina singifo ĝi ja havas rilaton kun la spektro de blanka lumo, montrata de ĉielarko. Laŭ mia scio la latina vorto iris eniris en Esperanton duforme: kiel nomo por la membrano en la okulglobo kaj por la iriza efekto, kiun tiu membrano fojfoje montras. Motivo por esplori ĉu la du vortoj ne estas derivitaj de la sama baza vorto iris. Pro tio mi inspektis la internaciecon de la vortoj por la angla iridescent (=iriza). Ĉar tio ne liveris sufiĉan tutmondan internaciecon, oni povas nur akcepti irizi kiel novan vorton.
  6. Judaizi signifas: “Observi la judajn morojn aŭ ritojn”[56]. En tio ĝi devias de la plej ofta signifo de vortoj en fremdaj lingvoj de la formo [nacieco; religianeco]+-iz: kultura aŭ politika influo al homoj, ecigi, anigi laŭ la ĉefvorto.
    La vorto ne estas tutmonde internacia.
    Ĝuste pro ĝia devia signifo, kiu havas neniun rilaton kun judigo kaj nur parte kun judiĝo[57], estas saĝe konservi la vorton en ĝia proponita formo kaj signifo.
  7. Komputilizita (alie ol en la signifo de socia difuzado de komputiloj; vidu por tio sub 2d.) troviĝas en Lingva respondo de Sergio Pokrovskij en La Ondo de Esperanto en kombino kun bildofarado.
    Komputilo estas derivita de komputi, do mi dirus simple komputita bildofarado, same kiel ekzemple komputita muziko.
    Mi serĉis aliajn signifojn de la angla vorto “computerize” kaj trovis ankoraŭ:
    1. meti en formon, kiun la komputilo povas uzi. Tiun signifon oni povas ankaŭ priskribi per taŭgigi/prepari (por komput(il/ad)o) aŭ antaŭkomputi.
    2. stoki en komputilo. Tio estas enkomputiligi.
  8. Palatalizi estas la fenomeno laŭ kiu la prononco de konsonanto, plejparte sub la influo de apuda sono, moviĝas en la direkto de la malmola palato, ekzemple k à ĉ, g à ĝ,  h à ŝ. La vorto palatalizi ne troviĝas en PIV aŭ Tekstaro kaj en retdiskutlistoj ĝi aperas malofte. Vikipedio donas la ĝustan formon palataligo palataliĝo. La sonoj ĉ, ĝ, ŝ k.s. estas palatalojpalatsonoj.
  9. Paledo estas  “laŭnorma transporthelpilo, plata, subveturebla per ĉareto por facila manipulado” kaj por paledizi vi trovos en PIV: “Kunigi pecvarojn tiel, ke ili estu transporteblaj per paledoj”. Sed en la fremdlingvaj difinoj oni trovas ankaŭ varian signifon, nome “transporti per paledoj”.
    Mi proponas por la unua signifo: porpaledi (kuniga fazo), surpaledigi (surpalediga fazo) kaj por la dua perpaledi. Paledizi estas supersufiĉa vorto kaj ne estas tutmonde internacia.
  10. Porfirizi signifas, laŭ PIV: “tre fajne pulvorigi medikamentan substancon per pistado sur tablo el porfiro”. Mi proponas uzi anstataŭe: (porfire) pulvorigi. La vorto porfirizi estas supersufiĉa pruntvorto.
  11. Pozitivizu estis uzata en artikolo en Monato: Vanesa suferigas vin. Sed, se ni pozitivizu la aferon, tio montras ke ŝi ne estas indiferenta por vi. Laŭ la preferata interpreto de la leganto, ni povas anstataŭigi la vorton per rigardu pozitive aŭ per traktu (la aferon) pozitive. Ne ekzistas argumenton por uzi ĉi-tie derivaĵon per –iz.
  12. Presurizi signifas “igi/teni la premon de aero, akvo aŭ alia substanco je antaŭdefinita alto”, ekzemple aviadilan kabinon aŭ internan ujon de reaktoro[58]. Taŭga alternativo ŝajnas al mi premkonserv(ad)i kaj premapliki. Presurizi ne estas tutmonde internacia.
  13. La vorto sintonizi aspektas al mi malĝusta, ĉar oni donas la ĝustan tonon al si, al sia instrumento (tiel mi analizas la vorton). Mi ne vidas argumenton por eviti agordi. Ĉu eventuale tonpreni estas taŭga? Ja alia ludanto donas la tonon kaj la agordanto transprenas ĝin.
  14. Vaporizi estas menciita en PIV kun la signifo “pritrakti per vaporo aŭ vaporigita substanco”, ekzemple drapon (vidu ankaŭ 5.). Tion oni povas anstataŭigi per vapori vaporaĵi (komparu fumaĵi).
  15. Urbanizi kaj vernalizi estas vortoj kiuj ne estas esperante derivitaj de radiko, tiel ke la juĝo pri uzado de –iz fakte ne devas ludi rolon. Malambaŭ estas internaciaj. Anstataŭ urbanizi oni miaopinie bone povas uzi urb(ec)igi. Por vernalizi mi ne trovis taŭgan alternativon. Ĝi estu nova vorto.
  16. La medicinfakaj vortoj, kutime aperantaj en paroj kaj finiĝantaj je –(ek)tomio kaj –(ek)tomizi­ (http://vortareto.free.fr/dictionnaire/indexdictionnaire.htm) povas oportune esti reprezentataj ankaŭ per la koncerna radiko (nomo de organo, prefere en Esperanto) kun –(el)tranĉo kaj –(el)tranĉi.

La vortoj pritraktitaj supre venis el tri fontoj: la Akademia Vortaro, la Tekstaro kaj Plena Ilustrita Vortaro (du aldone el ReVo).
Kvankam tiuj tri fontoj ne estas pruvite reprezentaj por la tuta vortaro de skribita Esperanto, oni povas rigardi ilin kiel la aŭtoritatan parton de tiu vortaro.
Kio nun estas la rezulto de la inventarado pri la uzado de la sufikso –iz en tiu parto?
Klare estas, ke la kategorioj 2. ĝenerala disvastigo de provizado je iu nova aparato aŭ sistemo kaj 3c. provizi je iu akcesoraĵo por plibonigi la kvaliton aŭ uzeblecon estas tiuj, kiuj plej multe invitas al uzado de la sufikso –iz.
Pri kategorio 2. sufiĉas kontroli ĉu la objekto de la ĝenerala disvastigo povas alpreni la kvaliton esprimita en la radiko de la vorto je –iz. Se jes, la alternativo de la sufikso –iz estas la sufikso –ig; se ne, la alternativo povas nur esti priskribo. Urbo ne povas esti elektra, do aŭ elektrizi aŭ priskribo. Hejtado povas esti elektra, do elektrigi hejtadon. Lando ne povas esti milita, do militizi aŭ priskribo, kiel militarizi (ĝi ja ne havas la radikon milit‘).
La nuraj ekzemploj de tutmonde internaciaj vortoj, kiuj estas supersufiĉaj estas hipnotizi (vidu sub 5.) kaj harmonizi (vidu sub 6.), ĉar la pure esperantaj vortoj estas hipnotigi kaj harmoniigi.
Evangelizi sub 6. fakte ne havas sufikson –iz aŭ tie ĝi estas eks-sufikso.

En la kategorioj 6. kaj 8. estas kelkaj vortoj, kiuj estas tutmonde internaciaj kaj pro tio jam povas havi –iz.
En la restkategorio troviĝas nur unu vorto, kiu povas esti konsiderata kiel ne-internacia vorto (almenaŭ ne tutmonde internacia), derivita per –iz kaj ĝenerale akceptita: ekspertizo. Ekvalizi kaj irizi ne estas oficiale derivitaj vortoj.

Inventaro 2

  1. iv.     Kvara fonto estas la ideo, anoncita jam en Inventaro 1, ke ekzistas multaj vortoj je ‑iz, kiujn ni ne trovis, sed kiuj eble jam estis ie uzitaj de esperantistoj, aŭ se ne, havas konsiderindan ŝancon esti ekuzotaj. Maniero por trovi tiujn potencialajn enprenaĵojn estas inspekti la vortostokon de verboj je –ize aŭ –ise en la angla, je –iser en la franca ktp, menciitan en la komenco de ĉi-tiu studo.
    Por trovi la plej gravajn inter ili ni limigu nin al tiuj, kiuj havas artikolon en la anglalingva Vikipedio[59]. Por plu selekti el inter ili, mi serĉis tiujn, kiuj havas tradukon en la franca, bazita sur la sama radiko kaj kunmetita kun la infinitiva finiĝo ‑iser. Tio reduktis la nombron de potencialaj enprenaĵoj al 166.
    Se la franca kaj la angla enhavas la saman vorton, tiam ekzistas granda ŝanco ke granda plimulto de la eŭropaj lingvoj[60] enhavas ankaŭ tiun vorton. Por samplo de sep vortoj[61] mi konkludis ke mezume 61% de ili enprenas vorton el la samplo[62].
    Mi esperantigis ilin per rekta anstataŭigo de –iser per –izi.
    Se nun tia enprenaĵo konsistas el ekzistanta esperanta vorto plus –izi, ĝi donos la impreson esti derivaĵo de tiu esperanta vorto pere de –iz.
    El la 164 vortoj restis proksimume 103, kiuj, se enprenitaj/enprenotaj facile povas esti konsiderataj kiel produktoj de la pseŭdosufikso –iz kaj tiam donos plian elanon al ĝi.[63] Montriĝas, ke 27 el tiuj 103 estas efektive troveblaj kiel esperantaj vortoj en la reto: 26%.
    Kiel ni traktu tiujn potencialajn derivaĵojn per –iz?
    Ni unue provu trovi subklasojn. Por vasta pritraktado ne estas spaco.

Provo je klasado de potenciale novaj vortoj kun ŝajnsufikso –iz laŭ ties utilo en Esperanto kaj proponado de alternativo(j)

  1. Potencialaj enprenaĵoj je –iz, kiuj unuavide havas taŭgan alternativon je –ig aŭ ‑:
esperantigo trovita? propono esperantigo trovita? propono
absolutizi absolutigi komercizi enmerkatigi,
surmerkatigi
alfabetizi alfabetigi konkretizi jes[64] konkretigi, realigi
aksiomizi jes[65] aksiomigi kriminalizi jes[66] kriminaligi
amerikanizi usonigi, usonizi kristalizi jes kristaligi, per klara
distingo marki
anglizi jes[67] angligi laikizi laikecigi
arabizi arabigi, arabizi matematikizi jes[68] matematikigi
banalizi banaligi modelizi jes[69] modeligi, simuli
bastardizi bastardigi modernizi modernigi
brutalizi brutali, brutaligi monumentizi monumentigi
burokratizi burokratigi nacionalizi ŝtatigi
deproteinizi senproteinigi neŭtralizi jes neŭtraligi
diagonalizi diagonaligi normalizi jes normaligi
diftongizi diftongigi paganizi paganigi
diskretizi diskretigi paralelizi paraleligi
dolarizi[70] dolarizi parametrizi jes parametrigi
estetikizi estetikigi polimerizi jes polimerigi
eternizi eternigi popularizi jes popularigi
familiarizi kutimigi privatizi privatigi
fetiĉizi[71] fetiĉigi racionalizi jes raciigi
fibrizi fibrigi[72] realizi jes realigi
formalizi jes[73] formaligi rusizi rusecigi, rusigi
fragilizi (pli)fraĝiligi sistematizi jes sistemigi
gramatikizi gramatikigi socializi societemigi,
socialigi
ĝeneralizi jes ĝeneraligi solenizi ceremonii, solenigi
hospitalizi enhospitaligi specializi jes specialigi
humanizi humanigi strukturizi jes[74] (en)strukturigi
idealizi jes[75] idealigi totalizi totaligi
ideologizi ideologiigi transistorizi[76] transistorigi[77]
idolizi idoligi universalizi universaligi
individuizi individuigi,
individuecigi
vaporizi[78] jes vaporigi
infantilizi infanecigi vektorizi vektorigi
islamizi jes[79] islamigi, islamizi vertikalizi vertikaligi
kanonizi[80] enkanonigi viktimizi viktimigi
kapitalizi[81] jes kapitaligi virtualizi jes virtualigi
kartelizi karteligi vokalizi[82] voĉigi
katolikizi katolikigi vokalizi jes[83] vokaligi

Iuj el la supre notitaj vortoj estas ankaŭ trovitaj kun alia signifo kaj tiam ne havas simplan alternativon:
Dolarizi (el dollarise): uzi la dolaron paralele al aŭ anstataŭ la hejma valuto kiel stokilon de valoro, unuecon de kalkulo, kaj/aŭ interŝanĝan valuton ene de la hejma ekonomio. Vikipedio uzas ankaŭ por ĉi-tiu dua signifo la terminon dolarigi.
Tio ŝajnas al mi ne-oportuna, ĉar supozigas, ke la propra valuto malaperas. Pro la ĝenerala disvastigo de tiu uzmaniero de dolaro (komparu meĥanizi, motorizi kaj aliaj sub 2d.) oni povas diri dolarizi. Tamen tiam, se la sama fenomeno okazas kun la eŭro, en sudorient-eŭropa lando ekz., oni diru ankaŭ eŭrizi.
Kapitalizi: ŝanĝi la financan strukturon de entrepreno per aldono de rezervoj al la kapitalo aŭ per redukto de la nominala valoro de akcioj kaj altiro de nova riskokapitalo. Ĝenerale: aldoni al la kapitalo.

Mi trovis du potencialajn esperantajn vortojn je –iz, kiuj estas esprimeblaj per la sufikso –: metastazizi (ne efektive trovita) à metastaziĝi; fibrizi à fibriĝi

Estas unu grupeto da vortoj, esprimantaj “procezon de alpreno de kulturo aŭ iuj karakterizoj de alia popolo” aŭ “la portadon al regiono sub dominado de iu popolo aŭ lando”, kiun mi volas trakti aparte: afrikanizi[84], amerikanizi, arabizi kaj rusigi.
Tiu grupeto povas facile esti plilongigita per vortoj kun similaj ideoj, kiaj hispan(ic)ize (hispanizi), islamizi, christianize (kristanizi), sinicize (ĉinizi)[85]. Pri ili mi faru jenajn rimarkigojn:

–      Se temas pri lando, la internacieco de la vorto kun –iz estas malfacile difinebla.
Afrikanize ne estas tutmonde internacia pro manko je lingvoj en kiu tiu ideo entute ekzistas. Ja la sociaj kaj politikaj ŝanĝoj kiuj iras kun la afrikanigo de la eks-kolonio nur efektis la mensojn de la koloniintoj kaj la koloniitoj kaj tial koncernaj vortoj nur eniris iliajn lingvojn. Same pri arabizi, hispanizi, sinicize. Nur amerikanizi montriĝas tutmonde konata ideo kaj estas tutmonde internacia vorto. Por Esperanto tamen tio ne povas havi konsekvencon, ĉar Ameriko estas kontinento, de kio Usono nur faras relative malgrandan parton. Se oni akceptus amerikanizi kiel vorton laŭ la 15a regulo, ĝi havus alian signifon ol atendata.
Alia problemdona vorto estas romanize, kiu – internacie – havas du signifojn: romi(an)igi (fari parton, kulture kaj/aŭ politike, de la Romia regno) kaj romiaĵigi (transliterumi al latinaj literoj). Dependas de la lingvo, ĉu la kuranta signifo estas la unua, la dua aŭ ambaŭ. Romanize estas tutmonde internacia vorto, sed oni ne povas esti certa, ĉu ĝi estas tutmonde internacia laŭ ambaŭ signifoj. Se oni konsideras la du ideojn kiel variaĵojn de pli vasta koncepto, nome de romiigi = romiaĵigi plus romi(an)igi, oni devus akcepti romanizi esperanta vorto laŭ la 15a regulo. Alia argumento por tio estas, ke romanizi havas ege grandan akceptiĝon en la eŭropaj lingvoj: 97% de la parolantoj povas rekoni ĝin en sia propra lingvo.
Kial tamen enpreno en Esperanton ne estus bona solvo?
La esperantigo romanizi sugestas, ke romana havas la signifon romiana romia. Laŭ PIV jes romana signifas “rilata al la antikvaj romanoj” kaj Zamenhof eĉ skribis “la romana fundamento de nia lingvo”. Tial estas malrekomendinde uzi la vorton romanizi en la senco romi(an/)igi[86]. Oni nur povus kompreni ĝin kiel “provizi je romanlibroj”. Se oni volas uzi la sufikson –iz, la nuraj logike defendeblaj formoj estas romi-iziromian-izi.[87]

Vorto kulturhistorie  proksima al romanize estas hellenize. Ĝi ne estas tutmonde internacia, sed kiel ideo tiom intime ligita al la Eŭropa estiĝo, tio ne estas rimarkiginda. Ene de la eŭropaj lingvoj ĝi estas tre internacia: 97,8% de la parolantoj povas rekoni ĝin en sia propra lingvo.
Malgraŭ la etimologiaj problemoj kun amerikanizi, romanizi kaj helenizi, mi opinias, ke la ĝenerala komuna ideo de tiuj vortoj, la akcepto de nova potenca ekonomio aŭ kulturo en granda parto de la tiutempe moderna mondo, estas tiel speciala, ke ĝi meritas “specialan” sufikson –iz, pli ol simplan –ig. Por solvi la etimologian problemon oni tamen devus elekti uson(an)izi anstataŭ amerikanizi kaj romi(an)izi anstataŭ romanizi. (Por elekti kun aŭ sen la sufikso –an, vidu piednoton 82.)
La jam menciitaj vortoj arabizi kaj ĉin(an)izi povus, ĉar ne tutmonde internaciaj[88], esti ekuzataj kiel novaj vortoj, kun risko de neakceptiĝo.

La alternativo estas rezigno pri –iz kaj uzado de arabigi, ĉin(an)igi, helenigi, romi(an)igi, uson(an)igi.

–      Se temas pri konvertiĝo al religio, la evidenta esperantigo estas islamanigi (ne: islamigi), kristanigi, ktp. (Komparu tamen judaizi – netransitiva verbo – kiu ne estas kompleta konvertiĝo al la juda kredo.)

–      Se temas pri influo de religio al la socio aŭ pri la emo (mis)konsideri  iun praktikon aŭ fenomenon de alia religio kiel konforman al la propra religio, oni povas uzi islamigi, judigi, kristismigi ktp. sed estus oportune akcepti islam(an)izi kaj kristanizi pro analogio kun arabizi, helenizi kaj romi(an)izi. La vorto krist(an)izi jam estas tutmonde internacia, islam(an)izi ne, sed ĝi estas samtiom eŭrope internacia kiel romi(an)izi kaj helenizi. Se do uson(an)izi, romi(an)izi kaj helenizi estos enprenataj en Esperanton, same devos esti kristanizi kaj islam(an)izi.

Resumon de la rezultoj kaj konkludoj pri ĉi-tiuj vortoj vi trovu en sekva tabelo:

internacia fonto internacieco ne trovita trovita
regnano
africanize eŭropa afrikanizi afrikanigi
americanize tutmonda usonizi usonigi, amerikanigi
arabize eŭropa arabizi arabigi
hellenize tutmonda helenizi helenigi
hispanicize, hispaniser eĉ ne eŭropa hispanizi hispanigi
romanize tutmonda rom(i/an)izi romanigi
russify eĉ ne eŭropa rusizi, rusif(ik)i rusigi
sinicize, sinify, siniser eĉ ne eŭropa ĉinanizi ĉinanigi
religiano
christianize tutmonda kristanizi kristanigi
islamize eŭropa islamigi, islamizi

Pro la tutmonda internacieco de kvar terminoj: americanize, hellenize, romanize kaj christianize kaj eŭropa internacieco de islamize, apud la fakto, ke la signifo de la procezoj pri kiuj temas havas parencecon kun la procezoj de ĝenerala disvastigo en kategorio 2b. mi pledas por la formoj kun –iz.

  1. Potencialaj enprenaĵoj je –iz, kiuj unuavide ne bezonas la sufikson –iz:
esperantigo trovita? propono esperantigo trovita? propono
apostrofizi apostrofi patronizi patroni
eksperimentizi eksperimenti publik/cizi publici
grafitizi grafitii sulforizi sulfuri
kateterizi jes[89] katet(e)ri terorizi terori
kritikizi kritiki vampirizi vampiri
narkotizi narkoti vandalizi vandali
parazitizi paraziti

Ĉiuj proponataj alternativoj estas troveblaj en verba formo en PIV, krom grafitii[90], vampiri [91]kaj vandali[92].

  1. Potencialaj entreprenaĵoj je –iz, kiuj havas aliradikan sensufiksan alternativon:
esperantigo trovita? propono esperantigo trovita? propono
aŭtorizi jes[93] permesi partikularizi specifi, detali
decimalizi dekumigi rojalizi promocii al reĝo
esencizi redukti al esenco vokalizi eligi proteston, reciti
  1. Potencialaj entreprenaĵoj je –iz, pri kies alternativoj mi hezitas:
esperantigo trovita? propono esperantigo trovita? propono
akcesorizi apudprovizi ? kalendarizi[94] pomonatigi, enkalendarigi ?
biologizi biolog-umi/-iigi ? operaciizi mezurebligi ?
ciklizi cikligi[95] ? penalizi penaligi ?
eksterizi[96] eksterigi ? potencializi potencialigi?
eterizi eter-umi[97]/-igi[98] ? spiritualizi spiritual(ism)igi ?
jurizi[99] jurecigi ? teksturizi teks-itigi/-aĵigi ?
  1. Kvina kaj lasta fonto konsistas el tiuj enprenaĵoj je –iz, kiujn mi hazarde trovis en interretpaĝoj:
esperantigo trovita? propono esperantigo trovita? propono
acetalizi[100] jes[101] acetaligi oleizi107 jes olei
acidizi jes[102] acidetigi plantizi jes[103] plantizi, priplanti44
energizi jes[104] doni energion remparizi jes rempari
fluorizi jes[105] fluoridumi sukerizi jes[106] sukeri
gudrizi jes[107] gudri (Z) tetanizi jes[108] tetanismigi
kronizi jes[109] kronizi tetanizi jes[110] tetanumi

Rekomendoj:

  1. La vortoj kiuj portas la signifon kovri per substanco same bone esti prezentitaj de la verbo sen –iz aŭ per –umi, se la formoj je –umi­ ne estas jam malnovmodaj:
    arĝenti, asfalti, felti, feri, glu()i, kandi, kaŭĉuki, kupri, leŭkoplasti, metali, (al)najli, ori, plasti, ŝtali, vati aŭ per arĝentumi, asfaltumi, feltumi, kaŭĉukumi, kuprumi, leŭkoplastumi, metalumi, najlumi, orumi, plastumi, ŝtalumi, vatumi.
    Alfiksi metala(j)n aĵo(j)n sur iu objekto, ofte el ligno aŭ ledo, por firmigi ĝin aŭ doni al ĝi uzeblecon, oni uzu garni: arĝentogarni, feltograni, fergarni, kuprograrni.
    Fojfoje ekzistas kvara ebleco, kun ­–tegi: kuprotegi, metaltegi, ŝtaltegi, se la kovrado estas tuta kaj ‑ supozeble – sufiĉe dika.
    Por esprimi aldonon iun ingrediencon al nutraĵo oni uzu senperan verbigon de la ingredienco: kandi, sali, sukeri.
    Ŝanĝi la aspekton aŭ guston de iu objekto per la suresto de fumo estas fumaĵi;
    “blovi fumon (sur plantojn por mortigi insektojn)”, povus esti: fumaĵi kaj “disvastigi malpuran fumon” fumaĉi.
  2. La verboj kiuj signifas provizi je iu aparato aŭ sistemo laŭ privata skalo (kontraŭe al ĝenerala disvastigo), havas la sufikson –ig: elektrigi, kontenerkapabligi, meĥanigi, motorigi. Escepto estas klimatizi, sed aerreguligi estas alternativo.
    Se temas pri ĝenerala disvastigo de elektroproduktado kaj distribuado, kaj ne pri elektrigo de unu aparato aŭ unu fervojo, oni  povas priskribi tion (konekti al la gasdistribua/akvodistribua reto) aŭ uzi la sufikson –iz: elektrizi, komputilizi, kontenerizi, meĥanizi, militarizi (ne militizi), motorizi, planizi. Escepto estas la vorto industriigi. (Industriizi ne estas tutmonde internacia.)
    Al tiu kategorio ankaŭ apartenas komputilizi. Ĝi estas tutmonde internacia vorto.
    Analogaj fenomenoj estas dolarizi kaj eŭrizi en la signifoj “uzi la dolaron/eŭron paralele al aŭ anstataŭ la hejma valuto”, kaj arabizi, ĉinizi, helenizi, hinduizi, hispanizi, islamizi, kristanizi, romiizi, rusizi kaj usonizi. Miaopinie la uzado de vorto de regnano aŭ religiano kun la sufikso –iz celas al historia procezo de asimiliĝado, dum la sama vorto kun –ig pli celas al la rezulto de konscia politika plano de la koncernaj gvidantoj.
  3. Provizi je iu ekstera eco (kiu ne tuŝas la esencon de la objekto aŭ fenomeno) ne estas esprimebla per –iz, sed per –ig: intelektigi, magnetigi, enplanigi (aŭ plani), stigmatigi.
    Penetrigi je iu substanco aŭ strukturo estas esprimebla per –ig (kurarigi, ennervigi, envaskuligi) aŭ per priskribo (provizi je nervoj/vaskuloj). Aparte: oksigeni (saturi je oksigeno).
    Se temas pri akcesora(j) objekto(j) aŭ substanco por plibonigi ies kvaliton aŭ uzeblecon, –iz­ estas taŭga sufikso: arbarizi (ekz. nudajn montojn), dentizi, finizi (aldoni finpunktojn +∞ kaj -∞), kronizi, lignizi, mastizi, ringizi, signalizi, ŝnurizi (provizi je fermŝnuro), trabizi, tubizi, valorizi (doni valoron al variablo). Por arbarizi kaj valorizi uzeblas sinonimoj arbarigi kaj envalorigi.
    Kun pluraj akcesoraj objektoj eblas alternativoj: pridentigi, prikronigi, prilignigi, priringigi, prisignaligi, pritrabigi kaj pritubigi. Sed ankaŭ ekzistas verboj signali kaj ŝnuri.
  4. Uzi metodon/aparaton elpensitan de la persono nomita en la radiko estas prefere esprimata per –iz:  arsonvalizi, faradizi, galvanizi, makadamizi, mercerizi, mitridatizi, pasteŭrizi, rentgenizi, ŝaptalizi, teslaizi, voltaizi.
  5. Plibonige trakti ion, ne kovrante ĝin estas esprimata en liofilizi (histon) kaj polarizi (1. fari, ke elektromagneta vibrado okazu en unu ebeno 2. estigi starantan dupolusan elektran kampon en objekto). Taŭgaj estas nur: frostosekigi kaj polarigi.
    Aliaj vortoj de ĉi-tiu kategorio havas sanigan celon kaj estu sufiksita per –umi anstataŭ –izi: elektrumi, kurarumi, oksigenumi (akcidentinton), ozonumi (akvon), vaporumi (pacienton aŭ ĝian artritan membron). Esceptoj estas hipnotizi, ĉar ĝi estas tutmonde internacia (kun hipnotigi kiel alternativo) kaj ekzorcizi, kio estu simple ekzorci.
  1. Se vorto finiĝanta je –iz esprimas funde ŝanĝi ion laŭ konsisto aŭ karaktero, tiam oni uzu –ig: jonigi, (en)kanaligi, laŭleĝigi (anstataŭ legalizilegaligi), ordigi (ankaŭ en la signifo provizi je difinita matematika ordo), sekularigi.
    Esceptoj estas demoralizi, evangelizi kaj harmonizi kiuj tri estas tutmonde internaciaj. Apud harmonizi tamen oni povas diri harmoniigi.
  2. Se verbo je –iz esprimas doni iun senton aŭ emocian kvaliton, oni uzu –umi en la kazo, ke la derivaĵo kun –igi jam havas alian signifon: elektrumi (en la signifo entuziasmigi, ekzalti) magnetumi (en la signifo hipnotizi), polarumi (en la signifo “pliakrigi opinidisecon”) aŭ –igi: dramigi (anstataŭ dramatizi), erotikigi (anstataŭ erotizi), terorigi, traŭmigi (anstataŭ traŭmatizi).
    Senti la stomakon superplenigita je iu nutraĵo ne povas esti reprezentita per la sufikso –iz, sed eventuale per –um.
  3. En restkategorio troviĝas
    1. specialaj kazoj, kie –iz estas neevitebla
      1. i.      en tutmonde internaciaj vortoj: globalizi, kanonizi, vulkanizi
      2. ii.      en eŭrope iugrade internaciaj vortoj, kiuj estas derivaĵoj de ne-esperanta radiko (aŭ de esperanta radiko kun ne-ĝusta signifo): centralizi, ekvalizi (kun alternativo ekvilibrigi), irizi, judaizi, lokalizi, vernalizi.
      3. ekspertizo, nova radika vorto, kun alternativo “fakula esploro”
      4. grupeto da signifoj, kiujn oni prefereble priskribu: mamlaktecigi, bebocele modifi (anstataŭ homizi), taŭgigi/prepari por komput(il/ad)o, antaŭkomputi (anstataŭ komputilizi, ekz. donitaĵojn), premkonserv(ad)i, premapliki (anstataŭ presurizi), produkti helpe de komputilo, komputi (anstataŭ komputilizi, ekz. muzikon), (porfire) pulvorigi (anstataŭ porfirizi), rigardi pozitive (anstataŭ pozitivizi), agordi, tonpreni (anstataŭ sintonizi)
      5. tiuj verboj, kiuj pluvivu sen afikso: ozoni, vapori (kun alternativo vaporaĵi)
      6. kelkaj signifoj kiujn oni povas esprimi per verbo je –ig aŭ – kaj eventuale prepozicia prefikso: alklimatigi (anstataŭ aklimatizialklimatizi), palataligi (anstataŭ palatalizi), urbecigi (anstataŭ urbanizi), enkomputiligi (anstataŭ komputilizi), (en)kontenerigi (anstataŭ kontenerizi), magnetigi (en la fizika senco, anstataŭ magnetizi), porpaledi, surpaledigi, perpaledi (anstataŭ paledizi), steriligi (anstataŭ sterilizi).

[1] Tekstaro de Esperanto, vidu http://tekstaro.com

[2] verbo nomita laŭ la franca kuracisto d’Arsonval. Pro tio du formoj: arsonvalizi kaj darsonvalizi.

[3] Ĝi ne enhavas radikon “katal”. Laŭ www.esp-evoluo.org tiu vorto estas internacia: 44,6% de la denaske parolantoj de lingvoj tutmonde rekonas ĝin en sia lingvo.

[4] inventinto de metodo por aldoni sukeron al la vinbersuko por altigi la alkoholenhavon

[5] Malpli facile divinebla por esperantisto aŭ sen rilato al la sufikso -iz estas ekzemple bankizo, franĉizo, krokizo kaj revizi kaj ĉiuj vortoj kiuj finiĝas je -lizi kun ties signifo “apliki metodon de solvado en likvaĵo” aŭ “malligi”: hidrolizi, katalizi, analizi.

[6] El traduko de GramTrans de Wikipedia artikolo pri “wetting”: Por ne-akvaj likvaĵoj, la esprimo liofila estas uzita por malaltaj kontaktaj angulokondiĉoj (t.e. ke likvaĵa guto havas grandan adheremon kompare kun sia koheremo – al la materialo de la plato sur kiu ĝi ripozas.)

[7] Pere de Lexique et dictionnaire médical français-espéranto mi trovis 108 vortojn, kies radikoj estas menciitaj en PIV (vidu http://vortareto.free.fr/dictionnaire/indexdictionnaire.htm): amniotomio, apendicektomio, arteriektomio, arteriotomio, brakotomio, ……………., uterektomio, uterotomio, vaginektomio, vaginotomio.

Etimologie tial povas ekzisti 108 parencaj terminoj amniotomizi, apendicektomizi, arteriektomizi, arteriotomizi, brakotomizi, ……………., uterektomizi, uterotomizi, vaginektomizi, vaginotomizi. En Vikipedio mi trovis jenan liston de medicinaj vortoj je –tomize en la angla: adrenalectomize, cardiectomized, gonadectomize, iridectomize, oophorectomize, splenectomize, sympathectomize kaj thymectomize.

[8] meti subŝtofon en veston

[9] Ekzistas nuancodiferenco inter gluaĵi (meti gluaĵon sur iu surfaco) kaj glui (alglui objekton sur alian objekton).
[10] En la traduko de La majstro kaj Margarita fare de Sergio Pokrovskij troviĝas pluraj verboj je –iz: ferizi, orizi, asfaltizi, kaŭĉukizi, ŝnurizi.
[11] feltizi la flankojn de pordo, la subaĵon de tapiŝo

[12] Sukerizi kaj salizi ne estas uzataj. Mi mencias salo kaj sukero nur por montri, ke la senafiksa formo estas la normala por “aldoni iun ingrediencon”.

[13] Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko (Z).
[14] Varankin en Metropoliteno
[15] analoge al la signifo de – en gluaĵi, ankaŭ en PIV

[16] Se kalkuli laŭ la nombro da denaske parolantoj de lingvoj kun minimume tri milionoj da parolantoj, kiuj povas rekoni la vorton en sia lingvo.

[17] http://www.bonalingvo.org

[18] La humideco de la aero ankaŭ estas “reguligata”, aerreguligi estas ne-gracia vorto. Malhejti ne taŭgas, ĉar ofte klimatizado ankaŭ enhavas eblecon de hejtado.

[19] Tiu vorto estas pli internacia ol elektrizi (électriser), sed malambaŭ atingas la sojlon de 40% de la denaske parolantoj de la lingvoj tutmonde, parolataj denaske de minimume tri milionoj da homoj: électriser atingas 35,8%, electrification 39,4%. Sed ili deriviĝas, kune kun elektro, de sama baza radiko kaj tiam oni devas elekti kiu el la tri vortoj estu la radiko por vortformado en Esperanto. Tio evidente estu elektro.
Tiuj kiuj tenas, ke electrification estas sufiĉe tutmonde internacia (laŭ ilia interpreto de la 15a regulo) por esti rekte enprenita en Esperanton, uzu elektrifiki, kiel ĝin faras ekzemple Varankin en Metropoliteno.

[20] Plue li skribas: post tio oni povas ORDIGI tabelon el elementoj de tiu aro (aranĝi la erojn laŭ la ordo difinita per ordizo); post tio la tabelo ORDOS (estos en ordo).

[21] kaj AKVIGI miksaĵon de oksigeno kaj hidrogeno (transformi ĝin en akvon per bruligo)

[22] Analoge al perlabori (helpe de laborado gajni monon aŭ ion alian), oni povas – mi pensis – perelektri vilaĝon: helpe de elektro plibonigi la vivon aŭ subteni la industriiĝon en la vilaĝo. Tamen la analogeco ne estas perfekta. Analoga semantika strukturo estus: La vilaĝo perelektris prosperon.
Eble pli bona alternativo estus, analoge al pormilitigi por milit(ar)izi: porelektrigi (ideo de Fernando Maja pli juna): krei la strukturajn kondiĉojn por elektrigi.

[23] Kun arĝenti, asfalti, feri, kaŭĉuki, kuprizi, leŭkoplasti, najli, ori, ŝtali, vati oni ne havas tiun problemon, ĉar la radikoj ĉiuj havas o-vortecan karakteron.

[24] Sciantoj de la franca kaj angla lingvoj rimarkos, ke la sub c. priparolataj signifoj de elektri kaj elektrumi estas signifataj de respektive électriser kaj electrify.

[25] Vidu kategorion 7.

[26] http://epo.wikitrans.net/Grapple_truck

[27] El http://epo.wikitrans.net/Port_Authority_of_New_York_and_New_Jersey: La Haveno Newark-Elizabeta Marsoldato-Terminalo estis la unua en la nacio se temas pri kontenerigi, kie miaopinie pli ĝusta vorto povus esti kontenerkapabligi.

[28] Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva, brika, verda, elektrifikita!, Metropoliteno, Varankon, 1933

[29] Tio estas pli ol 40%. 41,7% de la denaske parolantoj en la mondo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo.

[30] planizita ekonomio, planizita urbigado

[31] En Vi povos jam planizi vian venontan restadon en Nepalo, Koreo aŭ Ukrajno. (http://www.pluezek-esperanto.net/indexeo.html) la vortoj planienplanigi sufiĉas. Restado ne estas komparebla kun ekonomio …

[32] revuloj@yahoogroups.com, de decembrofino ĝis januaro 2012a; vidu sub b.

[33] 2,9% de la denaske parolantoj en la mondo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo. Du lingvoj ekster eŭropo estas enkalkulitaj, ĉar ili havas ion similan al “militar”, tamen sen rekonebla enpreno de la finiĝo “iz”: la kanara kaj la persa.

[34] La vortoj “ordis” kaj estas ricevas 1300 trafojn, “ordigis” kaj estas ricevas 82900. En Tekstaro (www.tekstaro.com) la rilato estas 1 kontraŭ 36.

[35] en unu el tri signifoj. Vidu sub kategorio 5.

[36] Roman Dobrzyński en Monato pri Proklamo dum Arkones en 2003: Ŝajnaj agoj kaj ŝajnaj sukcesoj ofte prezentiĝas en “intelektizita” formo kiel teorioj, rezolucioj, proklamoj.

[37] Oni povas opinii, ke elektrizi kaj magnetizi laŭ logiko devas esti traktataj same. Do se ŝargo je (stara) elektro estas esprimata per elektri (vidu 2c.), tiam ankaŭ oni diru magneti. La fizika bildo de ambaŭ fenomenoj tamen estas sufiĉe malsama. Ne ekzistas “magneta ŝargo” kiu akumulas ekstere, sed ĉiuj molekuloj aranĝiĝas laŭ la ekstere aplikata magneta kampo.

[38] Mi preferus elektri elektrumi, laŭ 2c.

[39] kun la ekzemplofrazo: La pulmoj oksigenas la sangon; la efiko estas plilarĝigi arteriojn, kaj tio plifaciligas la fluon de oksigenita sango al la koro. Laŭ PIV: oksigeni = miksi kun oksigeno

[40] Alia ekzemplo el PIV: ringizi tubon de kanono. La dua PIVa signifigo en “ringizi florojn” estas nekomprenebla al mi. El kukolado mi konkludas, ke ĝi povus signifi “meti artefaritan floron sur ringon”. Se tiel, oni pli bone diru “(ŝajn)florizi ringojn”.

[41] Mi trovis ankaŭ, en traduko de Le Monde Diplomatique, la figuran signifon: Du ambiciaj projektoj provas signalizi la sekvendan vojon. kaj en interreto: LEDs por signalizi la aparaton kaj detekti ĝin en kazo de nokta reakiro.

[42] Valoriser en la franca havas la signifon “pligrandigi la valoron”, sed la valoro de variablo povas havi la formon de teksto aŭ nombro sen iu rilato al kvalito.

[43] Vulkanizi estas tutmonde internacia. Respektive 42,6% kaj 48,7% de la denaske parolantoj en la mondo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo.
La radiko vulkano referencas al la sulfuro, kiu estas enmiksata en kaŭĉuko kaj estas tipa produkto de vulkanaj eksplodoj.

[44] Vidu ankaŭ PoMEGo-n, 38.4.2. kun interalie prisemi, prikonstrui, pripluvi.

[45] Don Harlow: “La bonaj gedioj arbarizis la usonan ŝtaton Oregonio; sed, kiel oni povas vidi kaj de la orienta stepo kaj de la valo de la rivero Willamette, ili ne tute arbarigis ĝin.”

[46] doni signalon

[47] fermi (libron) per ŝnuro; ŝnurizi: produkti ŝnuron (en libro por povi fermi ĝin).

[48] Preventi kontraŭ la efiko de venenoj, englutigante al la paciento pli kaj pli grandajn dozojn de la koncerna veneno: mitridatizita kontraŭ la vipurmordoj. (En 66 a.K. Roma generalo Pompeo, mortiiginte Mitrídaton sekvis al li kiel reĝo de Ponto. En la palaco de la sieĝito troviĝis kajero de Mitrídato. En la reĝa manskribado estis notitaj ĉiuj specoj de receptoj por aĵoj kontraŭ venenoj. Tiel Romo atingis la konon de la Mitrídata venenscienca kaj venenigokuraca heredaĵo.)

[49] maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon (Patroj kaj filoj, Kazimierz Bein, 1909)

[50] Tutmonde ĝi ne estas sufiĉe internacia: 38,5% de la denaske parolantoj en la mondo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo. Ene de Eŭropo 38,5% de la denaske parolantoj povas rekoni ĝin en sia lingvo, kvankam ne estas certe ĉu en ĉiuj tri signifoj.

[51] ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’ aŭtoroZ

[52] En la koncerna artikolo en la revuo Monato ne temas pri iu aplika metodo, sed pri sento de stomaka superpleniĝo je marmelado: Nur gustumi tiun siropon estas kiel engluti tutan poton da senpana marmelado. Oni restas marmeladizita kaj oni vomas dolĉaĵojn dum tuta semajno.

[53] 98,2% de la denaske parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo.

[54] Bonvolu kompreni, ke kvankam dramo estas tutmonde internacia, tio ne necese validas por dramizi. Multaj aziaj lingvoj konas la vorton dramo en iu formo, sed ne transprenis la ekssufikson –iz.

[55] 55,8% de la denaske parolantoj en la mondo, se enkalkuli nur la lingvojn kiuj havas minimume tri milionojn da parolantoj, povas rekoni ĝin en sia lingvo.

[56] PIV: En Hispanujo oni ŝtiparumis la judaizantajn kristanojn.

[57] kvankam PIV egaligas Judaismo al Judismo. Per tio iu speciala signifo de judaa, formale ne-ekzistanta vorto, forfalas, kio ŝajnas al mi etimologie ne dezirinda.

[58] Ĝi estas la unua reaktoro de tria generacio el tipo EPR (Eŭropa Presurizita Reaktoro)

[59] Vidu http://en.wiktionary.org/wiki/Category:English_words_suffixed_with_-ize kaj http://en.wiktionary.org/wiki/Category:English_words_suffixed_with_-ise.

[60] Por kalkuli tion mi prenis la 28 plej parolatajn lingvojn en Eŭropo.

[61] Tiu samplo estis: absolutize, aestheticize, alfabetiz(ation), americanize, arabisation, authorize, axiomatize.

[62] La plej enprenema estas la grupo de okcidentĝermanaj kaj latinidaj lingvoj: mezume 96% de ili enprenis arbitran vorton de la samplo; poste venas grupo de orientaj kaj mezeŭropaj slavaj lingvoj kun 64% de enprenantoj, grupo de sudslavaj lingvoj plus la albana kun 43% de enprenantoj, tri nord-ĝermanaj lingvoj plus la hungara, la litova kaj la helena kun 29% kaj du finantoj, la turka kaj la finna, kun 7%.

[63] Se kalkuli kun la fazado de enprenado de fremdaj sufiksoj, ke unue la vortoj portantaj la fremdan afikson estas importataj en sufiĉe granda kvanto kaj nur poste, pro analogio, sub favoraj kondiĉoj, la koncerna finiĝo aŭ komenciĝo de vorto prenas la gramatikan rolon de afikseco en novkreataj derivaĵoj.

[64] http://niajdeziroj.unblog.fr/page/14/: konkretizi lian egan revon

[65] IKU-libro 2005, eldono de UEA: La aliĝmaniero de la Sibiua Programo: aksiomizi kaj inspiriĝi de analogio.

[66] La leĝo 37 de la Nacia Transira Konsilio kiu kriminalizas ĉian ‘glorigon de la ………….’

[67] En eo-germana kaj eo-itala vortaroj: fari angla, traduki en la anglan.
En la angla la signifo de anglicize estas: a. ŝanĝi en karaktere anglan formon, sonon aŭ literumon, b : traduki propran nomon al la angla ekvivalento, ekz. Juan al John.

[68] La Sibiua Programmo ne deiras de la deziro, laŭeble matematikizi la lingvistikon. Signifo: priskribi en terminoj de matematika(j) ekvacio(j). Oni povus ankaŭ uzi matematikumi, sed tiu vorto jam ricevis la signifon pasigi tempon, okupiĝante per matematiko.

[69] La akvo estas la ĉefa aganto de la forceja efekto, ĝi estas 80-foje pli abunda ol la karbona dioksido sed modelizi la akvociklon estas tre malfacila

[70] en la signifo “meti la signon de dolaro”, ekz. en serion da ĉeluloj de Excel

[71] en la signifo “esti troe aŭ neracie dediĉita al persono aŭ afero”

[72] Fari tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto

[73] Enkondukaj teoriaj konsideroj ĉirkaŭ la temo “La nomigo en Esperanto kaj provo ĝin formalizi“, F.A. Pennacchietti

[74] Traduko fare de GramTrans: Ŝia porjunulara laboro kaŭzis la eltrovaĵon ke Hox genoj, kiuj povas strukturizi la korpsegmentojn de la bananmuŝo Bananmuŝo, ankaŭ (povas) strukturizi la korpon de C. elegans.
strukturizi = to pattern (laŭ GramTrans)

[75] por antauenpushi Esperanton ne sufichas katakumbe societe idealizi, glorifigi…au uzi heroan nomon.

[76] Ĉefa difino: ekipi (mekanismon aŭ cirkviton) kun transistoroj. Por la dua difino: “taŭgigi (sistemon, aparaton, industrion) por la uzo aŭ fabrikado de transistoroj aŭ por operacio per transistoroj”la propono transistorigi ŝajnas al mi malpli adekvata.

[77] trovita en traduko de GramTrans je artikolo en anglalingva Vikipedio: li estis la unua se temas pri transistorigi la dezajnon kaj igi ĝin komerce praktika.

[78] en la signifo de la franca vaporiser kaj la angla vaporise kiu estas tute alia ol tiu de vaporizi (drapon, artritan membron), kiel traktata en PIV. Vidu sub kategorioj 5. kaj 8.

[79] La Indonesiuloj allasis pli ol 1000 Islamistoj, la Lashkara Jihado por helpi peni Islamizi Okcidenton Papuan.

[80] La ĉefa internacia signifo estas sanktproklami. De tie venas ankaŭ la signifo de kanono, ne menciita en PIV: oficiala aŭ publike rekonata listo de la plej gravaj fenomenoj kiuj konsistigas iun formon de arto, scienco ktp., ofte ene de nacia kulturo. De tie enkanonigi: aldoni (iun verkon) al la kanono.

[81] en la signifo prenI la aktualan valoron de estontaj enspezoj

[82] en la signifo “fari (konsonanton) voĉhava”.

[83] http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblia_Tetragramo: De post la jaro mil ĉirkaŭ (tiel!, JD) oni vokalizi (tiel!, JD) la Tetragranon per la vokalsignaj punktetoj de la vokalo de Adonai kaj Elohim.

[84] El tiuj afrikanizi ne figuras en la supra listo, ĉar africanize ne havas artikolon en la anglalingva Vikipedio.

[85] El tiuj sinicize ne figuras en la supra listo, ĉar la franca vorto estas sinisation. Similo validas pri la vorto hispan(ic)ize en la sekva frazo.

[86] Same la vorto romanigo en la Esperanta Vikipedio estas erara proponaĵo.

[87] Ĉu oni preferas romianizi ol romiizi, dependas de tio, ĉu oni konsideras la historian fenomenon el la vidpunkto de la individuo: ties pensmaniero, sinidentigo, vivmaniero, lingvokono pli ol evoluo, politike devigita – konscie aŭ ne – de la romiaj regantoj.

[88] La ideo arabizado estas donata de Google Translate en 20 el 28 eŭropaj lingvoj. El tiuj 20 17 havas ĝin en formo simila al arabize. Ili reprezentas 90% de la parolantoj de tiuj 20 eŭropaj lingvoj. Tutmonde la elcentaĵo estas 33% de parolantoj de 51 lingvoj tutmonde.
La fremdlingvaj formoj de ĉinizi estas tro malsimilaj: sinicize kaj sinification en la angla, sinisation en la franca, Chinesisierung en la germana ktp.

[89] http://www.uea.org/vikio/Marcelo_Casartelli: Oni povas kateterizi la arterion de reno. En enreta angla-esperanta vortaro mi trovis: kateteri, en japana-esperanta vortaro: katetri.

[90] Tamen el forumo de http://eo.lernu.net: mi ekzemple grafitiis dum multa tempo, tio estas maniero por fari tion, aliaj homoj vidi kion vi volas diri, mi nur volis diri “fiĝu ĉiuj vi!”!

[91] Tamen en www.liberafolio.org: la civita obsedo vampiri kaj vulturi mortintajn E-verkistojn kiel Waringhien aŭ Auld, ne plu kapablajn respondi aŭ sin defendi

[92] Tamen en retdiskutlisto de Estonujo: Sed ĉar neniu loĉas ene, acxuloj jam tuj eniĉis por ŝteli kaj vandali.

[93] Reinhard Haupenthal en Libera Folio: Char chi leteron mi sendos al kelkaj miaj korespondantoj (kiujn mi autorizas diskonigi au maldiskonigi ghin)

[94] el angla calendarize: a. plani, destini aŭ registri (ion) monatope b. noti horpunktan okazaĵon en kalendaron

[95] PIV: fari ferman ĉenon da atomoj, specife ĉe karbonderivaĵoj (laŭ anglalingva to cyclize);
http://www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Ekologio/elviv.html: cikligi la moviĝon de substancoj en bioto

[96] http://kikiworldonline.blogspot.com/2006/02/ma-thrapie-12.html: Pour moi et autres est une bonne thérapie. pour s’extériser, dire ce que l’on n’ose.

[97] anestezi per etero

[98] produkti eteron

[99] el angla judicialize kaj franca judiciariser

[100] laŭ la signifo de la anglalingva ekvivalento acetalize: transformi (aldehidon kaj alkoholon) en acetalo.

[101] La vortoj acetalizi, fluorizi, energizi kaj remparizi estas notitaj en http://
remush.be/etimo/etimo.xml.

[102] Christer O. Kiselman: Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto

[103] Vidu Kudzuo en Vikipedio: “Oni uzis la planton en la 1930-aj jaroj por plantizi la strat-apudojn, por eviti la erozion.” PIV: priplanti

[104] el http://www.extraseintras.com.br/epr/dvepr015.htm: Nia dirigenta (diriganto?, JD) metis akvon kruĉon (akvokruĉon, JD) kaj nin orienti (orientis, JD) al drinki malmute de tio (tiele!) akvo por nin energizi.

[105] Kiom mi povis konstati, angla vorto “fluorize” ne ekzistas, ekzistas “fluorized” kaj “fluoridation” nur.

[106] GramTrans: “Nesentema sed zorgema patro (pozita fare de Armstrong) kun la malkapablo sukerizi malfacilajn temojn por lia filo. En PIV troviĝas nur sukeri.

[107] el e-libro de A. Blok: “Het Esperanto in Twintig Lessen”. En PIV troviĝas nur gudri kaj olei.

[108] laŭ la unua signifo de tétaniser el la medicinfaka Esperanta-franca vortaro de Blaise Berthonneau en http://www.linternaute.com/dictionnaire/fr: Provoquer des tétanies [Médecine]

[109] el René de Saussure, Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto: Ekzemple, sufikso iz signifas ‹ŝmiri per›, ‹ornami per›; nu, oni povas ‹kronizi (ornami per kronoj) tombon, ĉerkon›, aŭ ‹kronizi (ornami per krono) la pordon de luksa veturilo›, sed tiuj ideoj estas tute aliaj ol la ideo esprimita per la vorto kroni.

[110] laŭ la dua signifo de tétaniser (vidu la due antaŭan piednoton): Figer, paralyser d‘étonnement