Kategoriaj arkivoj: PIV

Bazformoj de radikoj en vortaroj

En modernaj Esperantaj vortaroj la radikoj estas preskaŭ ĉiam prezentataj kiel plenaj vortoj kun finaĵo. Ekz. la radiko TABL/ aperas normale sub la kapvorto tablo, kiu havas O-finaĵon, dum la radiko KUR/ aperas sub la I-finaĵa kapvorto kuri, kaj la radiko VERD/ aperas sub la baza formo verdakun A-finaĵo. Tie ĉi mi volas trakti kelkajn [...]

Ĉu siĥo aŭ siko?

En la Plena Ilustrita Vortaro de 2006 (PIV2005) oni trovas la kapvorton “siĥ/o, sik/o” kun la difino “Membro de hinda komunumo, fondita en Panĝabo ĉ 1500 kiel monoteisma sekto”.
En PIV2002 la kapvorto estis “Siĥ/o” - majuskle kaj sen la formo “[Ss]ik/o”. Se mia memoro ne trompas min, en la origina eldono de PIV el 1970 [...]

transitiveco de “kosti”

Mi citas el la raporto pri la publika kunsido de AdE en la jokohama UK (Esperanto, oktobro 2007, n-ro 1207 [10], p. 202): “Demando: Ĉu la verbo ‘kosti’ estas transitiva? Respondo: Ne, la verbo ‘kosti’ estas netransitiva; ĝi ne fariĝas pasiva participo; la vortoj, kiuj staras post ĝi, estas ne objektoj sed komplementoj.”
Mi malkonsentas. Mi [...]

ligo al la eseo “La mava lingvo”

http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html

La taĝika ĉefurbo

Laŭ PIV2, la ĉefurbo de Taĝikujo estas “Duŝanbo”. Tio sonas strange por homo kiu scias la aŭtentan formon: Duŝanbä’, kun akcento sur la lasta silabo. Do, la konvenaj esperantigoj estus Duŝanbeo (tiel en la vortaro de Bokarev, 48 trafoj en la reto) aŭ Duŝanbao (0 trafoj). Estas enigmo, kial PIV2 elektis formon [...]