Lingva Kritiko » Oficialigoj

Kial ne Luksemburgio?
En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?)

Iuj surpriziĝas, kiam ili vidas, ke la Akademio rekomendas i.a. Meksiko kiel landnomon, ĉar ili iam lernis, ke en Esperanto oni diras Meksikio por distingi inter la lando kaj ties ĉefurbo. Ambaŭ nomiĝas nacilingve México. La ideo fari tian distingon eĉ venas de Zamenhof. Li proponis tion en fama Lingva Respondo en la jaro 1911:

[...] Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). [...]

(Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.)

Zamenhof mem laŭ mia scio neniam praktikis tiun ideon, kiu havas paralelojn en la homaranismaj projektoj de Zamenhof, kie li tre simile proponis por neŭtraleco nomi ĉiujn landojn laŭ ties ĉefurboj: Peterburgio anstataŭ Rusujo (tiutempe la ĉefurbo estis Peterburgo), Parizio anstataŭ Francujo, Varsovilando anstataŭ Pollando k.t.p. Sed el tio rezultis nenio.

Maltrafa komparo

Oni tuj rimarku, ke la komparo, kiun Zamenhof faras kun Alĝerio kaj Tunisio (nuntempe Tunizio) ne estas tre trafa. En tiuj du okazoj ne temas pri io farata ene de Esperanto. La landnomoj Alĝerio kaj Tunizio venas al ni rekte el la naciaj lingvoj, kiuj ĝenerale uzas formojn kun tia “i”-vokalo en la landnomo (kun malmultaj esceptoj). Ni do tute ne faras ion apartan por distingi inter la urbo kaj la lando, sed ni simple transprenas jam pretajn internaciajn landnomojn, kaj aldonas al ili O-finaĵon. La “i” tie tute ne estas sufikso Esperanta, sed simple la lasta litero de la radiko. En la okazo de Meksikio tamen temas pri aparta Esperanta aldono de “i”. Neniu nacia lingvo nomas tiun landon iel simile al Meksikio. Ĉiuj lingvoj uzas ion similan al Meksiko.

La baza ideo ĉiuokaze estas la jeno: Se lando samnomas kun io en tiu lando (urbo, rivero, monto…), oni distingu inter la du samnomaĵoj per aldono de “i” al la nomo de la lando. Tiu ideo supraĵe ŝajnas tute alloga kaj taŭga, kaj tial ne estas surprize, ke multaj fakte adoptis la ideon de Zamenhof. Tial apud la landnomo Meksiko uziĝis tra la jardekoj de nia historio ankaŭ la formo Meksikio.

Ne konfuzu la diversajn “i”-ojn

Tre gravas ne konfuzi la “i”-on de Meksikio kun la “i”-o de ekzemple Francio aŭ Ĉinio. En nomoj kiel Francio temas pri neoficiala I-sufikso, kiu rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ. Antaŭ tia “i” ĉiam aperas gentovorto, popolvorto. En Francio (aŭ Francujo) loĝas francoj. En Ĉinio (aŭ Ĉinujo) loĝas ĉinoj. K.t.p. La “i” de Meksikio estas alispeca. Antaŭ ĝi aperas ĉio ajn krom ĝuste popolvorto, kaj ne eblas anstataŭ ĝi uzi la Fundamentan UJ. Ne eblas, kaj ne uziĝas, formoj kiel Meksikujo kaj Luksemburgujo. Iaj popolvortoj *meksikoj* kaj *luksemburgoj* ne ekzistas.

Notindas, ke formojn kiel Francio kaj Ĉinio la Akademio ne kontraŭas. Tiaj formoj eĉ aperas eksplicite en la Listo de Rekomendataj Landnomoj apud la formoj kun UJ-sufikso.

Multaj landoj

La nomo México ne estas la sola plursignifa landnomo. Se ni restas ĉi tie precipe en la kunteksto de sendependaj ŝtatoj, temas pri la jenaj nomoj, kiuj devus esti kandidatoj por simila distinga “i”-sufikso:

Barejno (ankaŭ insulo)

Belizo (ankaŭ urbo, kiu tamen ne plu estas ĉefurbo de tiu lando)

Ĉado (ankaŭ lago)

Gabono (ankaŭ rivero/elfluejo)

Gambio (ankaŭ rivero)

Gvatemalo (ankaŭ urbo)

Ĝibutio (ankaŭ ĉefurbo)

Kameruno (ankaŭ monto)

Kenjo (ankaŭ monto

Kongo (ankaŭ rivero, ankaŭ gento)

Kuvajto (ankaŭ ĉefurbo)

Libano (ankaŭ monto, kiu en Esperanto tamen nomiĝas Lebanono)

Liĥtenŝtejno (ankaŭ dinastio, ankaŭ urbo en Germanujo, k.a.)

Luksemburgo (ankaŭ ĉefurbo)

Malavio (ankaŭ lago)

Malto (ankaŭ insulo – la lando konsistas el tiu kaj ankaŭ aliaj insuloj)

Meksiko (ankaŭ ĉefurbo, ankaŭ federacia distrikto, ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj, el kiuj konsistas la lando)

Monako (ankaŭ ĉefurbo)

Niĝero (ankaŭ lago)

Nikaragvo (ankaŭ lago)

Panamo (ankaŭ ĉefurbo)

Paragvajo (ankaŭ rivero)

Sanmarino (ankaŭ ĉefurbo)

Santomeo [kaj Principeo] (ankaŭ unu el la du insuloj, kiuj konsistigas la landon)

Singapuro (ankaŭ ĉefurbo)

Surinamo (ankaŭ rivero)

Urugvajo (ankaŭ rivero)

Vatikano (ankaŭ palaco)

Sume 28 landoj. Sed tre povas esti, ke la vera listo estas pli longa. Kvankam mi okupiĝis pri tiu ĉi demando dum jardekoj provante kompili plenan liston de tiaspecaj nomoj, verkante tiun ĉi artikolon mi tamen trovis ankoraŭ almenaŭ kvar pliajn ekzemplojn, kiujn mi antaŭe ne konis.

Problema praktiko

Kiam oni decidas, ĉu akcepti aŭ malakcepti la ideon fari en tiaj ĉi okazoj distingon pere de aparta Esperanta I-sufikso, tiam oni nepre trapensu la praktikajn sekvojn por la tuta listo de tiaj landoj. Efektive oni devas konsideri ankaŭ la multegajn pliajn provincojn kaj regionojn, kiuj ne estas sendependaj ŝtatoj, sed kiuj estas tute similaj: Kebeko en Kanado, Brandenburgo en Germanujo, Nov-Jorko, Misisipo k.a. en Usono, k.t.p. Ne havus multan sencon apliki la Zamenhofan ideon al du aŭ tri el tiuj nomoj, ignorante la aliajn. Aŭ oni sisteme apliku tiun principon, aŭ oni ĝin tute ne uzu. Sed apenaŭ iu ajn eĉ provis sisteme uzi la Meksikio-principon al ĉiuj koncernataj landnomoj. Unu kialo estas, ke tio estas ege malfacila aŭ eĉ tute ne ebla. En kelkaj okazoj oni renkontas grandajn problemojn: En pluraj okazoj ne estas nur du samnomaĵoj. Jam Meksiko estas tia. Ĝi nomas ne nur la tutan landon kaj ties ĉefurbon, sed ankaŭ la federacian distrikton de la ĉefurbo, kaj krome ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj de Meksiko. Simpla I-sufikso ne sufiĉas por malsame nomi ĉiujn tiujn Meksikojn.

Eble eĉ pli kapdoloriga estas Niĝero, kiu devus nomiĝi Niĝerio, se oni aplikus al ĝi la Zamenhofan proponon. Sed Niĝerio jam estas alia lando nomata laŭ la sama rivero. Tiu lando tamen havas aldonan “i”-on jam en la nacilingva nomo: Nigeria. Iuj provis elturniĝi per uzo de Niĝerlando anstataŭ Niĝero. Nu, tio certe eblas, sed per tio oni jam paŝis for de la origina ideo uzi “i”-sufikson por tiaj okazoj. Necesus multaj tute arbitraj flikaĵoj por savi la aferon, kiu finfine tute ne estus savita, sed forglitinta en arbitran kaoson.

Problema estas ankaŭ Gambio. Nacilingve kaj la lando kaj la rivero nomiĝas Gambia. Ĉu en Esperanto ni do parolu pri la rivero Gambo kaj la lando Gambio? Tio ne ŝajnas tre alloga. Gambio kontraŭ Gambiio ne estas pli bona alternativo.

Similajn cerbumaĵojn kaŭzas la lando kaj monto Kenjo. Ĉu ni nomu la monton Kenjo kaj la landon Kenjio? Ne tre alloge. Ĉu Keno kaj Kenio? Eĉ malpli plaĉe. Kiel do fari? Mi ne scias, kaj ŝajne ankaŭ neniu alia scias, ĉar tiu lando estas unu el la multaj okazoj, en kiuj eĉ la plej ĝisostaj defendantoj de la Zamenhofa propono simple rezignas, akceptante, ke la du Kenjoj estu samnomaj. Fakte en plej multaj okazoj rezultas tio: La Meksikio-ideo estas aplikata nur al kelketaj el la koncernataj landoj, dum oni tute rezignas pri distingado en plej multaj okazoj. Por ĉiu el tiuj okazoj, en kiuj efektive uziĝas tia aparta “i”-sufiksa Esperanta landnomo, oni trovas ankaŭ la simplan sen-”i”-an formon en praktika uzado.

Ofte la vera kialo, ke la Meksiki-istoj ne sisteme aplikas sian ideon al ĉiuj koncernataj landoj, estas, ke ili tute ne scias, kiom da landoj estas koncernataj. Ili ofte konas nur du aŭ tri tiajn okazojn, kaj nur pensas pri tiuj.

En la granda plimulto el tiuj ĉi okazoj uziĝas do en Esperanto jam delonge nomoj sen tia aldona “i”: Kenjo, Gvatemalo, Malto, Sanmarino k.t.p. Se oni volus sisteme apliki la Zamenhofan ideon, oni estus devigita enkonduki vicon da landnomaj formoj, kiuj ĝis nun tute ne aperis en praktika uzado, aŭ kiuj uziĝis nur treege malofte kaj fare de tre malmultaj Esperantistoj.

La regulo neniam validis

Montriĝas, ke estas plene falsa tiu impreso, kiun multaj havas, ke la Zamenhofa Meksikio-ideo jam estas regulo de Esperanto, kaj ke la Akademio provis iel ŝanĝi la lingvon, kiam ĝi malakceptis la formojn Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio. La Zamenhofa ideo estis nur propono. Ĝi neniam vere enuziĝis en la lingvon. Ĝi neniam fariĝis regulo de Esperanto. Temas pri eksperimento, kiu malsukcesis pli-malpli tuj. Temas pri mortnaskita propono.

Nu, tamen ne tute mortnaskita, ĉar kelketaj tiaj landnomoj ja fariĝis oftaj. Meksikio mem estis dum multaj jaroj la formo uzata de la granda plimulto, eĉ de la lokaj Esperantistoj. Luksemburgio estas tre populara formo, kaj la Luksemburgaj Esperantistoj ĝin uzadas (sed tamen ial nomas sian landan asocion Luksemburga Esperanto-Asocio, kio estas stranga nekonsekvencaĵo). Ankaŭ Senegalio estas relative ofte uzata. Kaj se oni rigardas ankaŭ la nesendependajn landojn, oni trovas la nomon Kebekio, kiu estas multe pli ofta ol Kebeko por la koncerna provinco. Ofte uzata estas ankaŭ Novjorkio por la Usona ŝtato. Sed ie tie elĉerpiĝas la listo. Oni apenaŭ iam renkontas Gvatemalio, Kenjio, Nikaragvio, Paragvajio (aŭ ĉu Paragvio?), Vatikanio, Singapurio k.t.p. Kaj certe neniam uziĝas Maltio aŭ Santomeio aŭ Sanmarinio, aŭ Liĥtenŝtejnio, aŭ …

Granda bato kontraŭ la Zamenhofa propono venis en la 1980-aj jaroj, kiam la Meksikaj Esperantistoj sendis al UEA oficialan peton, ke UEA ĉesu uzi la nomon Meksikio por ilia lando. Ili deziris, kaj plu deziras hodiaŭ, ke oni nomu ilian landon Meksiko en Esperanto. Tio ne plene forbalais la uzon de la forte enradikiĝinta formo Meksikio, sed de tiam la granda plimulto el la Esperanistoj, kaj pli-malpli ĉiuj gravaj gazetoj Esperantaj, uzadas Meksiko kiel landnomon.

Jam malnova decido Akademia

Endas scii, ke la Akademio alprenis starpunkton pri tiu ĉi demando jam en 1974, kiam ĝi ellaboris la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. En tiu Aldono aperas la jenaj landnomoj: Alĝerio, Aŭstralio, Birmo, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Gvatemalo, Gvineo, Irako, Irano, Irlando, Islando, Kanado, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Libio, Maroko, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Pakistano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Polinezio, Sirio, Sudano, Tunizio, Urugvajo, kaj Venezuelo. Oni rimarku tie aparte la nomojn Gvatemalo, Libano, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Urugvajo, kiuj do estas aldonitaj al la Universala Vortaro (estas “oficialigitaj”) sen tia aldona “i”. Aliflanke aperas en la listo Alĝerio kaj Tunizio kun “i”, sed – kiel mi jam skribis – tiuj “i”-oj venas al ni rekte el la multaj naciaj lingvoj, kiuj uzas tiajn formojn. Temas do neniel pri io simila al la “i” en Meksikio kaj Luksemburgio.

Tiuj nomoj, kiuj estas eĉ “oficialaj” (= ili apertenas al la Universala Vortaro) klare estas modeloj aparte atentindaj. La Akademio cetere ne povus facile ilin ŝanĝi, eĉ se ĝi volus, ĉar ŝanĝado de tiaj decidoj postulas laŭstatute aprobon de du trionoj el ĉiuj membroj de la Akademio.

Sed la granda plimulto el la Akademianoj tute ne deziras ion ŝanĝi tiurilate. Anstataŭe en 1985 la Akademio eĉ firmigis tiun starpunkton per la Rekomendoj pri Landnomoj, kiujn mi diskutis jam en la unua artikolo. La kvara el la principoj en tiu dokumento tekstas jene:

4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Per tio al la modeloj en la 8a Oficiala Aldono aldoniĝas ankaŭ ĝenerala principo, kiu rekte malrekomendas elpensi nomojn similajn al Kenjio kaj Maltio.

Poste sekvis la Listo de Normaj Landnomoj en 1989, kiu enhavis Meksiko, Luksemburgo, Senegalo k.t.p., tute konforme al la 8a Oficiala Aldono, kaj tute konforme al la principoj en la Rekomendoj pri Landnomoj, kaj tute konforme al la Esperanta tradicio rilate al la granda plimulto el tiaspecaj landnomoj.

Kaj en 2009, en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, okazis nenia ajn ŝanĝo tiurilate. Ĉiuj koncernataj landoj havas tie denove nomojn sen aparta Esperanta “i”-sufikso. Oni trovas tie ne nur Malto, Kenjo, Panamo, Paragvajo k.t.p., sed tute konsekvence kaj logike ankaŭ Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo.

Se la Akademio volus renversi siajn jamajn decidojn el 1974, 1985 kaj 1989, ĝi devus por konsekvenco enkonduki vicon da nomoj antaŭe apenaŭ ekzistantajn en Esperanto: Maltio, Sanmarinio, Barejnio, Monakio kaj aliajn kuriozajn novaĵojn. Aŭ ĝi restu ĉe Meksiko kaj Luksemburgo. Ĝi kompreneble elektis la lastan vojon.

Manko de scioj

Ŝajnas, ke multaj, kiuj kritikas precipe la aperon de Luksemburgo en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, tute ne konscias, ke temas pri tuta grego da tiaspecaj landoj kaj landnomoj. Ili pensas, ke la Akademio arbitre ignoris firman Esperantan regulon kaj tradicion. Tute ne. Temas pri la malo. La Akademio respektis longan Esperantan tradicion, kiu ne uzas la iaman proponon de Zamenhof (krom kelketaj esceptoj). La Akademio anstataŭe aplikis por ĉiuj tiaspecaj nomoj tiun principon, kiun la Esperantistoj uzadas de ĉiam ĉe la granda plimulto el la koncernaj nomoj: Oni ne provas distingi per aparta Esperanta “i”.

Kiel do distingi?

Certe multaj legantoj daŭre opinias, ke devus tamen ekzisti ia eblo distingi inter la rivero kaj la lando, inter la ĉefurbo kaj la lando, inter la monto kaj la lando, k.t.p. Jes, certe. Kvankam ofte la kunteksto forigas ĉian dubon, ĉu oni parolas ekzemple pri rivero aŭ pri lando, en multaj okazoj ja ekzistas bezono diri klare kaj eksplicite, pri kio temas. Sed por fari tion oni ne bezonas uzi misteran kaj neniodiran “i”-vokalon. Tian “i”-finon havas en nia lingvo centoj kaj eble eĉ miloj da diversspecaj radikoj, kiuj tute ne rilatas al landnomoj: psikologio, simio, abio, adicio, afrodizio, akademio, akvario, nenio k.t.p. k.t.p. Temas pri amasegoj da tiaj vortoj. Fakte “i” estas senkonkurence la plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial sufiksa “i” estas rimarkinde neniodira.

Anstataŭe oni kompreneble agu kiel ĉiuj aliaj lingvoj faras. Oni diru simple kaj rekte, pri kio temas: la rivero Senegalo, la lando Kenjo, la urbo Belizo, la lando Singapuro, la lago Ĉado, la palaco Vatikano k.t.p. Ofte oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵon: Meksikurbo, Senegalrivero, Luksemburgurbo k.s., kun klara kaj nemiskomprenebla radiko (URB/, RIVER/ k.t.p.) anstataŭ mistera “i”-vokalo, kiu povas signifo ĉion kaj nenion ajn.

Ĉu la Akademio estis tute konsekvenca?

Atentaj legantoj povas tamen trovi materialon por inversa kritiko, ĉar en la Listo de Rekomendataj Landnomoj troviĝas la nomoj Kaboverdo kaj Togolando. Nacilingve tiuj du landoj nomiĝas respektive Cabo Verde (Portugale) kaj Togo (France).

Cabo Verde signifas Verda Kabo. Sed la lando tute ne estas kabo. Ĝi estas insularo! Efektive ĝi tute kurioze samnomas kun efektiva kabo, kiu troviĝas en alia lando, en Senegalo, 560 kilometrojn for: Cap Vert (France) = Verda Kabo.

En Togolando troviĝas lago nomata Togo, kiun eble ne multaj ekster tiu lando konas. Ekzistas ankaŭ urbo nomata Togoville. La lando ricevis sian nomon de la lago, sed en la oficiala lingvo de Togolando, la Franca, la lando kaj la lago estas samnomaj: Togo.

La Akademio do povus esti rekomendinta respektive Verda Kabo (aŭ Kabo Verda) kaj Togo. Sed ĝi decidis rekomendi Kaboverdo (unu radiko, ne kunmetaĵo), kaj Togolando (kredeble rigardinda kiel kunmetaĵo el la lagonomo kaj la Esperanta vorto lando). Nu, almenaŭ Kaboverdo ne estas aparta Esperanta kreaĵo sen rilato al la nacilingvaj nomoj. Temas pri laŭforma sentraduka transpreno de la Portugala nomo Cabo Verde (analoga al Sieraleono anstataŭ la teorie ebla alternativo Monto Leona – uzata de neniu). En la okazo de Togolando necesas mencii, ke tiu lando antaŭe ja nomiĝis tiele ankaŭ nacilingve: Togoland (proksimume inter 1905 kaj 1960). Sed en la praktike pli gravis, ke la granda plimulto da Esperantistoj kaj precipe la Togolandaj Esperantistoj mem nuntempe uzadas ĝuste tiun formon. Ĉiuokaze ne temas pri Togio kun tute arbitra “i” unika por Esperanto.

Plia ekstremo

Surprize multaj – aldone inspirite de la populareco de nomoj kiel Ĉinio kaj Francio, en kiuj neoficiala I-sufikso rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ – venis al la kurioza ideo, ke oni iel solvu ĉion ĉi tiel, ke oni aldonu iaspecan “i”-on – neklare ĉu radikofinan aŭ sufiksan – al absolute ĉiu ajn landnomo: Usonio, Kanadio, Birmio, Gronlandio, Kiprio k.t.p., kaj tiam kompreneble ankaŭ Meksikio, Luksemburgio k.t.p. Mi parte povas tute vive simpatii kun tiu ideo, ĉar mi estis mem siatempe profunde trafita de ĝi. Mi eĉ provis detale ellabori plenan landnomaron, kiu mirakle solvus ĉiujn ajn landnomajn disputojn, ĉar ĝi aldonis “i”-sufikson al ĉio ajn landa en nia mondo. Genie, ĉu ne? Kaj tre utile, ĉar… aŭ…?? Ie meze mi haltis, kaj ekdemandis al mi, kion tio do finfine solvus? Kian utilon entute alportus tiu ĉiama “i”? Mi subite trovis, ke mi tute ne scias la respondon. Mi tute ne plu povis diri, kial mi provis fari tian sistemon. Fakte la tuta ideo estas strangega. Se oni anstataŭe volus, ke ĉiu landnomo finiĝu per …lando, la afero estus iel sencohava, ĉar lando ja diras tute klare, ke temas ĝuste pri pri lando. Sed ĉiama fina “i” estas plene vakua superfluaĵo. Se uzata ĉe la fino de ĉiu landnomo, ĝi nur estus teda ripetaĵo kaj senutila plilongigo. Kiel mi jam menciis ĉi-antaŭe, “i” estas jam sen tio la senkonkurence plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial tiaj “i”-oj kapablas esprimi nenion ajn.

Fino de la multvortaĵo

Mi eble devas pardonpeti, ke mi foruzis tiom da vortoj por klarigi ion tute simplan. Sed ŝajne la afero por multaj ne estas tiel simpla. Mi klarigis ĉion ĉi jam plurfoje antaŭe – laste ĉi tie en Novembro 2007, sed ŝajnas, ke miaj klarigoj ne atingis ĉiujn Meksiki-istojn.

Plu

Preskaŭ certe sekvos ankoraŭ pliaj artikoloj en tiu ĉi serio, ĉar restas ankoraŭ kelkaj detaloj por diskuti. Ĝis tiam!

La Oficialaj Aldonoj
Ekzistas ĝis nun naŭ Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Tiujn OA-ojn publikigis la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto de 1909 ĝis 2007. Ili enhavas proksimume 2200 lingvoelementojn aldonitajn al la ĉirkaŭ 2800 elementoj en la Fundamento de Esperanto.

Plejparte la Oficialaj Aldonoj estas nuntempe malfacile atingeblaj. La aldonoj 7a, 8a kaj 9a estas haveblaj de niaj libroservoj. 8OA kaj 9OA krome estas konsulteblaj ankaŭ Interrete en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto. Sed pli fruaj Aldonoj estas konsulteblaj nur en malmultaj bibliotekoj kaj arkivoj. Mi mem posedas nur fotokopiojn de tiuj fruaj Aldonoj.

Tial la Akademio de Esperanto provas iom post iom havigi la esencajn partojn de ĉiuj Oficialaj Aldonoj kadre de la Akademia Vortaro, kiu iom post iom ellaboriĝas en la Akademia TTT-ejo, kaj kiu espereble iam estos eldonita ankaŭ en papera formo.

Al tiu laboro grave kontribuis la Germana ne-Akademiano Andreas Kück, kiu ĉi-jare eldonis sian verkon Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO). En ĝi li skrupule resumas la enhavon de la Oficialaj Aldonoj kune kun la longaj listoj de nacilingvaj tradukoj en la diversaj Aldonoj (krom la Rusaj tradukoj, kiujn li saĝe elektis ne trakti pro manko de scioj de la Rusa lingvo kaj la Cirila alfabeto).

Pro tio, ke Andreas Kück disponigis sian verkon ankaŭ en elektronika formo, mi povis facile kompletigi la Akademian Vortaron per tiuj nacilingvaj tradukoj.

La diversaj Aldonoj estas enhave sufiĉe neunuecaj. Kelkaj el ili enhavas difinojn en Esperanto, sed aliaj ne. Plej multaj el la oficialigitaj lingvoelementoj ricevis nacilingvajn tradukojn, sed kelkaj el ili ne. Iuj elementoj eĉ havas nek tradukojn, nek difinon! Krome la naciaj lingvoj, kiuj uziĝas, estas tre diversaj. Ĉi-poste sekvas superrigardo de la enhavo de la naŭ Oficialaj Aldonoj.

Oni rimarku, ke pluraj el la Oficialaj Aldonoj enhavas ankaŭ Fundamentajn radikojn. Tiuj radikoj estis aparte “oficialigitaj” en la diversaj Aldonoj, ĉar en la Fundamento ili ne aperas en la Universala Vortaro, sed en aliaj partoj de la Fundamento. En la diversaj Oficialaj Aldonoj tiuj Fundamentaj elementoj do estis aparte aldonitaj al la Universala Vortaro.

1OA

Titolo: Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro

Jaro: 1909

Enhavas: 806 radikojn kun postaj signetoj, sen finaĵoj

Tradukoj: Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola

Difinoj en Esperanto: nur unu elemento, la sufikso AĈ/, havas difinon

2OA

Titolo: Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro

Jaro: 1919

Enhavas: 587 radikojn dividitajn en unu sufikson kaj du listojn de elementoj:

La sufikso ISM/ aperas aparte kun difino en Esperanto.

“Definitiva listo de internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l’ Fundamento estas Esperantaj”:

Enhavas: 476 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: mankas

Difinoj en Esperanto: nur du elementoj, BARAK/ kaj IGNOR/, havas difinon

“Definitiva listo de komune uzataj vortoj oficialigitaj de la Akademio”:

Enhavas: 110 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: Franca, Angla, Germana (kun piednota informo, ke Pola kaj Rusa tradukoj aperos poste – sed ŝajnas, ke tio ne efektiviĝis)

Difinoj en Esperanto: mankas

3OA

Titolo: Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro

Jaro: 1921

Enhavas: 203 radikojn kun postaj signetoj sen finaĵoj

Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala, Itala, Pola

Difinoj en Esperanto: nur tri elementoj, ABDIK/, ABUND/, KARIOL/, havas difinon

4OA

Titolo: Kvara Aldono al Universala Vortaro

Jaro: 1929

Enhavas: 118 radikojn kun finaĵo

Tradukoj: Franca, Angla, Germana, Itala, Hispana, Portugala, Kataluna

Difinoj en Esperanto: nur 23 el la elementoj havas difinon

5OA

Titolo: Kvina Oficiala Aldono al Universala Vortaro

Jaro: 1934

Enhavas: 8 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Pola

Difinoj en Esperanto: ĉiuj 8 radikoj havas difinon

6OA

Titolo: Sesa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Jaro: 1935

Enhavas: 21 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Pola

Difinoj en Esperanto: ĉiuj 21 radikoj havas difinon

7OA

Titolo: Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Jaro: 1958

Enhavas: 160 radikojn kun signetoj, sen finaĵoj, el kiuj tamen la plejparto estas Fundamentaj radikoj; nur 31 radikoj estis efektive oficialigitaj en 7OA

Tradukoj: mankas

Difinoj en Esperanto: 81 el la elementoj havas difinon

8OA

Titolo: Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Jaro: 1974

Enhavas: 200 radikojn en du listoj:

Landnomoj kaj landano-nomoj:

Enhavas: 47 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: mankas

Difinoj en Esperanto: mankas

“Oficialaj radikoj”:

Enhavas: 154 radikojn kun finaĵoj (el kiu unu, AŬSTRALI/, estas ankaŭ en la antaŭa listo)

Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Portugala,

Difinoj en Esperanto: ĉiuj elementoj havas difinon

9OA

Titolo: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

Jaro: 2007

Enhavas: 209 radikojn kun finaĵoj

Tradukoj: mankas

Difinoj en Esperanto: ĉiuj elementoj havas difinon

Odo al Saĝaj Malpruduloj: La Granda Salto Antaŭen
Iu el la nezamenhofaj proverboj sonas: “Ardas je virkata vivofino, dezir’ al freŝa bebmusino”. Mi preskaŭ certas ke la popola saĝa eldiro estas pendigita, eble sub ŝirma kurteneto, ĉe multaj el niaj akademiaj saĝuloj. Sed antaŭ unu jaro, la dekan de marto 2007, la kurteneto falis kaj montriĝis en plena brileco la deziro de niaj olduloj. Ili publikigis la novan, Naŭan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj ne plu povis kaŝi sian malprudecon. Ni laŭdu ilin, kaj ni ĝuu kun ili! Kiu do pensis ke en la Akademio oni nur, kaj hezite, diskutas pri la sekso de la anĝeloj, nun trovas pruvojn ke ili jes ja ankau pri multe pli konkretaj seksaĵoj okupiĝas!

For la eŭfemismoj! For la diskriminacio de cico kaj peniso, de klitoro kaj orgasmo, de pubo kaj ruleto. Ni ĝuu la paprikojn ĝis kramfo de la pankreato. Senhonte ni – nepra bezono por akademiano – parolu pri nia prostato kaj beletro. Vestita nure en piĵamo ni eliru kaj ni pisu en pavilono de la urba parko, post agrabla pikniko! Eĉ dum iu sesio ni sur kompaktan diskon povos komenti kohere la menstruojn de nia boacoj kaj bradipo dum la ekologia festivalo, kaj poste enmeti ĝin, kiel skeĉon, en nian komputilon. Ni povos montri fotojn de nia landa folkloro kaj senprobleme furzi antaŭ la fekado. Vere ni do konstatas drastan evoluon, kaj gajigan etoson de la akademia etno! Sendube helpis hormonoj aŭ insulino, eble manĝado de kapsikoj kaj kapsiketoj? Dum la bankedo ni daŭrigu la decan frandadon de farĉitaj avokadoj, kaj blufu pri la ĉasio de nia glisilo. Leŭkemio kaj kancero kaj tumoroj ne tro okupu niajn pensojn. Se la adrenalino troas ni povos iĝi agresemaj, sed akupunkturo povos helpi nin. Se necese ne malproksime estas antibiotikoj kaj proteinoj. Sen malfacilaj elturniĝoj ni povos nefrustrite mesaĝi la uzon de kondomoj por eviti infekton pro aidoso. La prestiĝo de nia lingvo nepre ne suferos pro la lanĉado satelita de la specifa nova vorttrezoro. Tro longe ni konservis la vortojn en stoko, strangolis la lingvon de nepruduloj, spektis tra periskopo la organikajn nanojn, kiujn ni fakte devis omaĝi. En la sekreta kampanjo partoprenis japanoj en kimonoj kaj ĉinoj, cirkumciditoj el Israelo, burokratoj de Antarkto kaj Usono. Kiel kutime estis konekto kun la tuta mondo. Sendube ili ne atendas ŝtormon kaŭzitan de ŝokitaj ĉampionoj de pura lingvo! Tiuj ja kontraŭ sia alergio prenu aspirinon kun la aperitivo kaj metu sian miraĝon en anuson aŭ vaginon! Rezolucio pri tio estas preparita. Oni sukcesis konvinki la kvakerojn kaj tiel atingis la necesan kvorumon, en teksto kun majuskloj kaj minuskloj. Kelkaj amendoj necesigis algoritmon kun strangaj kodoj, kun iksoj, ipsilonoj kaj kuoj por eviti vakuon en la definitiva versio. Post la sukceso salikokoj kun majonezo kaj ŝenoprazo, en farĉo de melongeno estis plia plado dum vizito al kibuco. Iom kaŝe ili trinkis mateon, kaj Bertilo ludis saksofonon! Tro longe ja stagnis la lingvo, bone estas ke ni ŝaltis, trinkante vodkon, al pli alta rapideco. Ni tiru la zipon kaj ekparolu kaj ekskribu akademie novstile, sed oficiale! Teston pri la (ne)neceso de la oficialigitaj vortoj vi povos skolte fari, torturante vin per reskribo de la teksto sen uzo de la novaj radikoj! Jen mia sugesto!

(La grasaj vortoj estas elementoj el la naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ne estas mia kulpo ke sekskoloraj vortoj abundas!)

El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto
Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj. En ĉi tiu eseo mi kritike analizas la nunan staton de la diskuto, precipe per analizo de la argumentoj en la libro “La bona lingvo” de Claude PIRON kaj en la eseo “La mava lingvo” de Jorge CAMACHO.

Terminaro

Unue mi diru kelkajn aferojn pri la terminaro uzata en ĉi tiu diskuto:

La vorto neologismo havas iomete alian signifon, kiam oni parolas pri Esperanto ol kiam oni parolas pri aliaj lingvoj. Rilate al Esperanto oni kutime nur uzas ĝin por novaj radikoj (dum rilate al aliaj lingvoj, ĝi ankaŭ povas esti uzata por novaj kunmetaĵoj el jam ekzistantaj elementoj) – por eviti tiun dusignifecon mi uzos la vorton novradiko anstataŭe (dum parolante pri aliaj lingvoj, mi uzus novvorto). Oni kutime uzas la vorton neologismo (aŭ novradiko) por ĉiu radiko ne-Fundamenta aŭ ne oficiale aldonita, eĉ se la vorto jam ne plu estas tiel nova.

Vorto estas Fundamenta, se ĝi aperas en la Fundamento, kaj  oficiala, se ĝi aperas en la Fundamento aŭ en Oficiala Aldono.

Kiam oni transprenas vorton el alia lingvo, tio estas el-ekstera vortfarado; se oni uzas jam ekzistantajn radikojn kaj afiksojn por krei novan vorton, tio estas el-interna vortfarado.

La prefero al el-interna vortfarado nomiĝas skemismo aŭ simplismo. Pro la verko “La bona lingvo” de Claude PIRON, en kiu li argumentas por prefero de el-interna al el-ekstera vortfarado, oni foje uzas la esprimon bona lingvo por skemisma lingvaĵo. La emo al el-ekstera vortfarado foje nomiĝas naturalismo, sed laŭ PIRON tiu termino evitindas, ĉar fakte la el-interna vortfarado estas pli “natura” por la homa psiko (kiel montras la lingvouzo de infanoj aŭ plenkreskaj lernantoj de iu ajn lingvo).

La bona lingvo

La bona lingvo estas verko de Claude PIRON aperinta en 1989, kun dua eldono el 1997 (kiam mi citas el ĝi, mi mencias la paĝonombrojn de la dua eldono). PIRON mem prezentas ĝin kiel ĉefe subjektivan verkon, en kiu li pledas por pli multa uzo de la vortfaraj ebloj de Esperanto anstataŭ vaste uzi novradikojn. Sed kvankam en la libro certe ĉefrolas la subjektiva vidpunkto de PIRON, li tamen prezentas multajn objektivajn argumentojn por sia vidpunkto. Kiel kutime ĉe PIRON, la verko klarigas multajn aferojn el psikologia vidpunkto. En ĉi tiu eseo, mi ĉefe koncentriĝos pri liaj objektivaj argumentoj ne-psikologiaj.

PIRON argumentas, ke la reale uzata Esperanto riĉas dum en ĝi superregas el-interna vortfarado. Li pruvas tion per ekzemploj de kunmetaĵoj, kiuj estis reale uzataj en parola Esperanto: malprotekti, pratimo, muzeema, alprelegotoj.1 Li laŭdas la Zamenhofan ideon malgrandigi la kvanton de lernendaj radikoj per la uzo de er-kombinado. Por li, la el-ekstera vortfarado estas rezisto al tiu granda ŝanĝo, kiun alportis tiu Zamenhofa ideo.2

PIRON kritikas ke la el-ekstera vortfarado ĉefe malfaciligas Esperanton por ne-Eŭropanoj, dum Eŭropanoj (precipe la pli kleraj Eŭropanoj) povas kompreni la plej multajn novradikojn senprobleme; lia ekzemplo estas tiu de la fama japana esperantisto Kiotaro DEGUĈI, kiu junaĝe ĉeestis UK-on en Sofio, kaj konstatis ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon de la prelegoj. PIRON mencias vortojn kiel aŭtoktono, pediatro kaj eŭfonie, kiujn multaj eŭropanoj povas kompreni senprobleme, dum por ĉinoj kaj japanoj ili estas misteroj, kiuj baras la komprenon ĝis kiam ili rigardas vortaron. Laŭ li, la uzo de la alternativoj praloĝanto, infankuracisto kaj belsone demokratiigas la rilaton inter anoj de diversaj popoloj.3

La mava lingvo

En 1999 aperis la eseo “La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en Esperanto” de Jorge CAMACHO,4 kiu estas kritika respondo al la libro de PIRON. CAMACHO unue montras, ke “la realo estas iom malpli simpla”5 ol ĝin bildigas PIRON, ĉar multaj radikoj, kiujn oni konsideras aŭ konsideris novradikoj, jam eniris la realan lingvo-uzon. Kiel ekzemplojn li donas vortojn, kiuj aperis en listo de novradikoj en la Parnasa Gvidlibro de 1932, sed kiuj intertempe iĝis komun-uzaj: eseo, kiosko, mesaĝo, tajpi, fiki, bebo ktp. (Tamen en lia listo de intertempe “komun-uzaj” vortoj ankaŭ troviĝas kelkaj, kiuj kvankam foje renkonteblaj, ne vere estas komun-uzaj, ekz-e mitingo kaj dista.)

Laŭ CAMACHO la vera problemo estas tiuj parolantoj kiuj ne flegas aŭ eĉ mistraktas Esperanton. Li plendas pri la malĝusta lingvo-uzo de “vortar-fobiuloj”; liaj ekzemploj estas uzo de frimasono anstataŭ framasono kaj de oktopuso kaj oktopodo anstataŭ polpo.

Aldone, ĝenas lin la manko de ekvivalentoj en Esperanto por konceptoj klare formeblaj alilingve. Li tamen donas laŭ mi tre malbonan ekzemplon por tiu manko: Li mencias la anglan vorton “boyfriend”, por kiu li enkondukis la novradikon “umiko” – tute nenecesan, ĉar almenaŭ en la junulara lingvouzo (kie tiu koncepto plej ofte estas bezonata), tute enradikiĝis la uzo de la kunmetaĵo “koramiko” en tiu senco. Li nomas tiun kunmetaĵon “inĝenieraĵo” – laŭ mi ĝi estas normala, facile komprenebla kunmetaĵo, kiu alprenis fiksitan signifon (same kiel “lernejo” alprenis fiksitan signifon kaj ne estas iu ajn loko de lernado). Ankaŭ la fakto, ke iam iuj uzis tiun kunmetaĵon en la senco “tre bona amiko” tute ne ĝenas ĝiajn nunajn uzantojn.

En la sama eseo, CAMACHO ankaŭ  argumentas en maniero, kiu fakte subtenas la ideojn de PIRON: Ekz-e, li kritikas ke al vorto kiel malbona mankas forto, kaj tial necesas uzi vortojn kiel malbonega, terura, aĉa, fuŝa, vomiga, naŭza, merda kaj putra. Certe al PIRON plaĉus ĉiuj ĉi vortoj krom merda, ĉar ili montras kiom da nuancoj kaj emocioj esprimeblas per la rimedoj de la reala lingvouzo. Tuj poste CAMACHO mencias “neologismojn” kiel malnokto, malkruda, kapi kaj lipi. Tiuj estas novvortoj sen esti novradikoj – ĝuste laŭ la plaĉo de PIRON kaj aliaj skemistoj.

Fine de la eseo CAMACHO defendas sian propran grandskalan uzon de novradikoj per la argumento ke li celas altkvalitan komunikadon, “lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj”. Sed la fakto, ke li implice akceptas la supozon ke pli granda kvanto da novradikoj donas pli da esprim-riĉeco, nuancoj kaj precizo al la lingvo, ŝajnas montri ke li ne tre atente legis la libron de PIRON, aŭ almenaŭ igas onin konkludi ke lia eseo estas tute nekontentiga respondo al La bona lingvo.

PIRON ekz-e skribas, ke en Esperanto ofte eblas precizi pli ol en aliaj lingvoj. Tiel la franca vorto condiciple tradukeblas en Esperanton per samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo ktp. Li aldonas, ke ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga; li donas la ekzemplon de la vorto skribilo, por kiu ne ekzistas franca ekvivalento, ĉar la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj specoj de skribiloj. Ke Esperanto havas, aldone al la unuopaj vortoj por la specoj de skribiloj, ankaŭ la pli malprecizan vorton skribilo certe igas ĝin ĉi-rilate pli riĉa ol la franca.

Aldone, la kredo ke per novradiko oni povas arte esprimi iun nuancon estas iluzio, ĉar en arta verkado tre gravas la elvokado de emocioj. Pri tio PIRON skribas sur paĝo 98: “Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko”. Eĉ se nombro malpli alta ol kvindek povas sufiĉi, certe estas vero en ĉi tiu aserto. Kial CAMACHO tute ne respondas al ĉi tiu argumento?

Pri la Fundamento kaj oficialeco

Ĉar multaj el la radikoj, kiujn la skemistoj emas eviti, estas ne-oficialaj (do nek Fundamentaj nek oficiale aldonitaj), oni foje egaligas la skemismon al la emo eviti ĉiujn ne-oficialajn (aŭ eĉ ĉiujn ne-Fundamentajn) radikojn. Certe estas iuj skemistoj, kiuj emas tiel limigi sian vortprovizon. Sed oni ne egaligu tiun oficial-vortismon aŭ Fundament-vortismon al la skemismo, ĉar temas pri apartaj ismoj, kiuj nur foje koincidas: La fama skemisto Renato Corsetti ekz-e kritikas la unuan Oficialan Aldonon, en kiu oficialiĝis vortoj kiel antipatio (=malsimpatio) kaj anonima (=sennoma).6 PIRON mem mencias sian preferon de la ne-oficiala spontana al la oficiala spontanea. Kaj ne temas nur pri oficiale aldonitaj vortoj, sed eĉ pri Fundamentaj vortoj: Ekz-e, PIRON kritikas la vorton redaktoro,7 kiu anstataŭigeblas per redaktanto aŭ redaktisto. Aldone skemistoj certe konscias ke estas multaj uzindaj vortoj (ĉefe fakvortoj) kiuj estas ne-oficialaj, ekz-e ronroni (=murmuri kiel kontenta kato), la matematika esprimo primo kaj la birda specio melopsitako (se oni konsideras ne nur la ne-oficialajn, sed ĉiujn ne-Fundamentajn vortojn, aldoniĝas multe pli da uzindaj vortoj: bildo, gorilo, dramo, bito ktp).

(Kompreneble mi konscias pri tio, ke la plej multaj skemistoj  interesiĝas pri Fundamenteco kaj oficialeco de vortoj, kaj preferas uzi oficialajn vortojn; sed tion ili faras ĉefe ĉar ili bezonas ian skafaldon, kiu kuntenas la lingvon. Se ili ne rigardus la Fundamenton, ili ekz-e povus konkludi, ke oni evitu la vorton “juna”, ĉar ja eblas diri “malolda”. Kutime sufiĉas kiel PIRON8 uzi la realan lingvouzon kiel normon, kaj la Fundamenteco kaj oficialeco povas iasence konsideriĝi nur anstataŭaj kriterioj, ĉar la reala lingvouzo estas pli malfacile kontrolebla ol oficialeco).

CAMACHO mem ankaŭ tiel tro-simpligis la vidpunkton de la skemistoj por pli facile ataki ĝin: Ekz-e li mencias la esprimojn “elokventa mesaĝo” kaj “embuska etoso”,9 ĉe kiuj oni povas miri pri tio ke la A-vortoj (adjektivoj) estas Fundamentaj kaj la O-vortoj (substantivoj) ne. Sed la fakto, ke ekzistas ne-Fundamentaj vortoj pli kutimaj ol iuj Fundamentaj vortoj tute ne estas problemo por la skemistoj, ĉar ilia vidpunkto ja ne rilatas al Fundamenteco (aŭ oficialeco) de vortoj.

Ŝajne CAMACHO mem konscias pri tio, ke skemismo ne egalas al nur-Fundamentismo aŭ nur-oficialismo, ĉar li mem skribas: “La devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: ‘mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi’”. Sed simplistoj ja povas akcepti malkonsenton pri unuopaj radikoj; ilia devizo ne rilatas al unuopaj radikoj sed al ĝenerala principo eviti tute ne-necesajn radikojn kaj ne-troigi la enkondukon de novradikoj.

Grava distingo

Kaj PIRON kaj CAMACHO argumentas kontraŭ aŭ por novradikemo ĝenerale, sen aparte konsideri la malsamajn specojn de novradikoj, por kiuj oni bezonas tute malsamajn argumentojn. Mi tial dividos la diskuton en kvar partojn laŭ la specoj de novradikoj, kaj konsideros la argumentojn por kaj kontraŭ certa speco de novradikoj aparte:

Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj, ĉefe de grek-latina deveno, ekz-e labialo (=lipa konsonanto), pediatro (=infankuracisto), pneŭmonito (=pulm-inflamo), aŭtodidakte (mem-lerne); lastatempe ankaŭ de anglalingva deveno, ekz-e softvaro (=programaro), blogo (=reta taglibro)

Vortoj por nefakaj konceptoj, kiuj ne havas precizan unuvortan ekvivalenton en (sen-novradika) Esperanto, ekz-e timida (≈ timema, sinĝenema, malaplomba), langvoro (≈ malviglo, (dolĉa) melankolio, palo, senforteco)

Tute samsignifaj anstataŭigoj/alternativoj al jam ekzistantaj vortoj; ĉefe temas pri la mal-mal-vortoj (ekz-e frida=malvarma, poka=malmulta), sed ankaŭ pri vortoj kiel bagaĝo (=pakaĵo) kaj taŭro (=virbovo)

Frue enkondukitaj novradikoj, kiuj jam delonge tute enradikiĝis en la realan lingvouzon, ekz-e mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto

Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj

Neniu povas dubi, ke foje necesas novaj radikoj por esprimi novajn teknologiaĵojn aŭ novajn fakajn konceptojn. Al ĉi tiu kampo apartenas la plej multaj Esperantaj novradikoj, kaj granda proporcio el ili vere estas necesa. Aliflanke ankaŭ aperis multaj ne-necesaj radikoj ĉi-kampe: dermatologo anstataŭ haŭtkuracisto, agro anstataŭ kampo, abdomeno anstataŭ ventro, hardvaro anstataŭ aparataro ktp. Kutime tiuj vortoj jam ekzistas kiel fakaj esprimoj en pluraj eŭropaj lingvoj antaŭ ol eniri Esperanton. Tiuj, kiuj enkondukas ilin al Esperanto, argumentas ke tio estas laŭ-Fundamenta pro la 15-a regulo. La 15-a regulo tamen celas nur vortojn “kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto” – ĝi ne asertas ke sufiĉas se la plimulto de la Eŭropaj lingvoj prenis ĝin el unu fonto, sed vere postulas, ke estu plimulto de ĉiuj lingvoj. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento estis ankoraŭ tre kutime en la Okcidenta kultursfero ignori la ne-eŭropajn lingvojn – la Esperantistoj (ja tiam ĉefe Okcidentanoj) faris la samon kaj tial uzis la 15-an regulon por esperantigi vortojn kiujn la plej multaj eŭropaj lingvoj konas – sen konsidero de la ne-eŭropaj lingvoj. Ne farus multe da senco nun kritiki niajn pionirojn, kiuj ja vivis en tute alispeca socio, sed tamen oni kritiku tiujn, kiuj daŭre pensas tiel. Kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn, eŭropajn kaj ne-eŭropajn, multaj fakvortoj de greklatina aŭ anglalingva deveno ne aperas en la plimulto de la lingvoj, sed nur en malplimulto. Do oni tre atente uzu la 15-an regulon.

Sed kial la Okcidentaj (kaj kelkaj ne-Okcidentaj) lingvoj tiel emas al greklatinaj fakvortoj? Laŭ kelkaj lingvistoj, la avantaĝo de tiuj fakvortoj, kiuj baziĝas sur malnovgrekaj kaj latinaj elementoj estas ke ili staras meze inter arbitraj vortkreoj kaj vortfarado per kunmetado.10 Ĉe kunmetitaj vortoj, ekzistas la risko de eraraj konkludoj pri la vortsignifo; ekz-e germanaj gramatikistoj kritikas la kunmetitan vorton Tatform (“ago-formo”) uzatan anstataŭ Aktiv (aktiva voĉo), ĉar verboj en aktiva voĉo ofte esprimas tute ne-agan signifon (ekz-e “suferas”). Kvankam la vorto Aktiv mem enhavas  latinan radikon kun la signifo “agi”, tio ne kaŭzas erarajn konkludojn ĉe la plej multaj germanoj, kiuj ja ne konas la precizan signifon de iu latina radiko.

Ĉu do pro la sama kialo ni ankaŭ preferu uzon de greklatinaj elementoj al Esperantaj elementoj en vortfarado? Laŭ mi certe ne, ĉar estas fundamenta diferenco inter Esperanto kaj tiuj Okcidentaj lingvoj: En Esperanto ekzistas jam multegaj tute enradikiĝintaj kunmetaĵoj, kies signifoj ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la konsistaj elementoj. Ekz-e grupo de kvin arboj ne estas arbaro, kvankam ĝi ja estas aro de arboj. Kaj universitato ne estas lernejo, kvankam ĝi estas loko en kiu oni lernas. La signifoj de la vortoj arbaro kaj lernejo do ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la elementoj arb-, -ar-, lern- kaj -ej-. La grava afero estas, ke la konsistaj elementoj ne donas difinon de la kunmetita vorto. Eĉ pli grave ol ĉe per-afiksa vortfarado, tio veras ĉe vortfarado per precizigaj antaŭelementoj: orfiŝo ne konsistas el oro, kaj iu fingro povas esti dika sen esti dikfingro. Certe ankaŭ en aliaj lingvoj ekzistas tiaj kunmetaĵoj, kiuj ne estas difineblaj per siaj konsistaj elementoj: Analoge al la Esperanta vorto orfiŝo ekzistas la samsignifa germana vorto Goldfisch kaj la angla vorto goldfish. Sed tamen aliaj lingvoj (almenaŭ aliaj Okcidentaj lingvoj) havas multe malpli da tiaj kunmetaĵoj ol Esperanto. En tiuj lingvoj, oni emas kompreni novajn kunmetaĵojn el internaj lingvo-elementoj kvazaŭ tiuj elementoj difinas ilin. En Esperanto aliflanke dekomence regis la principo de vasta el-interna vortfarado; tial nature forestis tiu emo al difina kompreno. Konklude, tiu argumento por el-ekstera vortfarado en Okcidentaj lingvoj ne validas por Esperanto.

La problemo estas, ke la Okcidentaj Esperantistoj, kiuj enkondukas nenecesajn fakajn novradikojn, ofte tute ne konscias pri tio, ke ili per tio malfaciligas Esperanton. Ili ne konscias pri la fakto, ke multaj ne-Okcidentaj lingvoj ne havas tiujn vortojn, kaj ke eĉ en kelkaj Okcidentaj lingvoj, ilin konas nur la plej kleraj homoj. Kiel skribis PIRON, “en la granda plimulta el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj”.11 Kaj certe li pravas dirante ke “ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj”. Parolante pri la vorto aŭtodidakte (=memlerne, mem-instrue), li retorike demandas “Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en Esperanto?”, kaj prave asertas ke tio estas kontraŭa al la naskokialo de Esperanto.

Pri la pli nova emo preni multajn fakajn radikojn (precipe komputadajn) el la angla lingvo, oni povas diri preskaŭ la samajn aferojn, kiujn PIRON diris pri grek-latinaĵoj; kial uzi la novradikojn softvaro kaj hardvaro, se eblas sin esprimi pli klare per la kunmetaĵoj programaro kaj aparataro? (La fakto, ke PIRON mem nenion diris pri tiu anglalingva influo, verŝajne venas nur de tio, ke li verkis sian libron en 1989, kiam ankoraŭ estis multe malpli da anglalingva influo sur la Esperantan vortprovizon.)

Ni revenu al la grek-latinaĵoj: PIRON ankaŭ atentigas pri aparta problemo de certaj grekaj elementoj kiel teo-, mono-, homo- kaj neo-, kiuj tute ne rilatas al teo, mono, homo kaj neo (neado), sed signifas dio, unu, sama kaj nova.12 Tio certe konfuzas ĉiujn lernantojn, sed aparte la aziajn kaj afrikajn lernantojn, kiuj ne parolas Eŭropan lingvon.

PIV prezentas multajn el la grekaj elementoj kvazaŭ ili estus Esperantaj elementoj: ekz-e aperas apartaj kapvortoj por oftalmo (=okulo), kardio (=koro), la “sufikso” -olog/ (por fakuloj) kaj la “prefikso” pre- (=antaŭ-). Sed tiuj elementoj ne estas Esperantaj elementoj: malsame al Esperantaj elementoj, oni ne povas libere kunligi ilin kun aliaj elementoj; ili estas nur uzataj en certaj fiksitaj “kunmetaĵoj”, ĉe kiuj ĉiuj elementoj devas esti greklatinaj. Mi ne kontraŭas al la fakto, ke PIV mencias tiujn grekajn elementojn; sed ĝi devus klare montri, ke ili ne estas libere uzeblaj Esperantaj elementoj. Menciante ilin en la sama maniero kiel Esperantajn elementojn, PIV ege konfuzas siajn legantojn.13

PIV mem agnoskas, ke biologo ne estas analizebla. Sed kial ĝi ne mencias aparte la elementon bio, tiel ebligante analizon de biografo, biometrio, biosfero ktp? PIV do elektis kelkajn el la greke analizeblaj vortoj kaj metis ilin en la saman kategorion kiel la Esperante analizeblaj kunmetaĵoj, dum aliaj greke analizeblaj vortoj aperas kiel ne-analizeblaj. Anstataŭe oni devus klare distingi Esperantajn analizojn de grekaj analizoj kaj trakti ĉiujn grekajn analizojn same.

Ŝajnas ke tiuj, kiuj tre emas uzi la 15-an regulon por enkonduki novajn fakajn radikojn en Esperanton ofte ignoras la duan parton de la regulo: “ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”. Do oni ne diru prescienca kaj  hemisfero, sed antaŭscienca kaj duonsfero (aŭ eĉ duonglobo).

Konklude, se oni uzas Esperanton fake, oni ne tro facil-anime enkonduku novajn fakajn radikojn, nur ĉar pluraj eŭropaj lingvoj uzas la saman fak-esprimon. Oni ankaŭ estu singarda pri vortoj jam troveblaj en vortaro: Nur ĉar faka vorto aperas en iu vortaro, tio tute ne signifas, ke ĝi estas enradikiĝinta. Ĉe ne-enradikiĝintaj radikoj, oni nepre pripensu, ĉu eblas esprimi la saman ideon per kombino de jam enradikiĝintaj Esperantaj elementoj, ekz-e anstataŭ diri oftalmologio, oni simple diru okulscienco. Oni ankaŭ ne hezitu uzi duvortajn ekvivalentojn, kiel unuspecia kultivado anstataŭ monokulturo. Ja estas neniu kialo, pro kiu oni devas esprimi certan ideon unuvorte, se estas multe pli elegante esprimi ĝin per pluraj vortoj; tradukistoj jam delonge scias, ke al unu vorto en certa lingvo ofte korespondas plurvortaĵo en alia lingvo.

Se ne (aŭ nur treege peze) eblas esprimi ideon per tia kombinado, enkonduko de nova fak-radiko kompreneble estas necesa, kaj oni ne hezitu uzi iun sufiĉe internacie rekoneblan radikon, eĉ se la postuloj de la 15-a regulo ne estas tute plenumeblaj (lastatempa ekzemplo estas la verbo skani).

Jam enradikiĝintaj radikoj kiel biologio aliflanke estas ĉiuokaze tute akcepteblaj; sisteme anstataŭigi tiajn radikojn per kunmetitaj vortoj (kiel vivoscienco) ja estus reformo, kiu tute forlasus la PIRON-an argumenton por skemismo surbaze de la real-lingva normo. (Kompreneble foja, laŭ-situacia, uzo de kunmetitaj alternativoj kiel vivoscienco estas ankaŭ tute akceptebla kiel parto de krea lingvouzo.)

Vortoj sen preciza unuvorta ekvivalento

Ĉar Esperanto estas ne-ĉefa lingvo de (preskaŭ) ĉiuj ĝiaj uzantoj, Esperantistoj ofte rimarkas, kiam ekzistas iu esprimo en ilia ĉefa lingvo, kiu ne havas precizan ekvivalenton en Esperanto. Ili tiam ofte emas enkonduki novan radikon en Esperanton por forigi tiun “mankon”. Sed ĉu vere temas pri manko?

Per ĉiu lingvo oni povas esprimi malsamajn aferojn. Ĉiam kiam oni komparas du lingvojn, oni trovos ke unu havas esprimojn ne precize tradukeblajn al la alia kaj inverse. Tio validas eĉ pli, se oni ĉiam volas traduki unu vorton per unu vorto anstataŭ uzi plurvortajn esprimojn. Simile, ankaŭ Esperanto havas esprimojn, kiujn ne eblas precize traduki al kelkaj aliaj lingvoj, ekz-e  malripozi; kaj multegas la vortoj ne tradukeblaj unuvorte al multaj aliaj lingvoj, ekz-e alprelegoto, elangligi aŭ samŝancige. Homoj ne kutimas enkonduki novajn vortojn al sia denaska lingvo se ili ekscias pri fremdlingva vorto, kiu ne estas precize tradukebla al ilia lingvo, ĉar ili bone scias ke oni ankaŭ sukcesas esprimi siajn ideojn per la jam havebla materialo de la lingvo. En Esperanto tamen ofte aperas tiaj proponoj pri novaj vortoj. Pere de PIV aparte disvastiĝis vortoj por traduki antaŭe ne tradukeblajn francajn vortojn, ekz-e timida kaj langvoro, ĉar kaj la malnova kaj la nova PIV havis francojn kiel ĉefredaktistojn kaj multajn francajn kunlaborantojn. Tamen tiuj vortoj ne vere enradikiĝis en Esperanton.

Krom la oftan tradukon timema, PIRON prezentis multajn alternativajn tradukojn por la franca vorto timide, interalie sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema.14 Kelkaj certe argumentus, ke neniu el tiuj vortoj estas preciza traduko de la franca timide. Al tia argumentado PIRON tre lerte respondas: “Aserti, ke ĉar esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo “ami”, aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton “onklo”, aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por “krajono”, “plumo”, “kreto”, sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo”.15 La grava afero kiun oni atentu do estas ke la signif-ampleksoj de la vortoj de unu lingvo estas io konvencia: Malsamaj lingvoj ebligas esprimi konceptojn kun malsamaj signif-ampleksoj. La grava afero nur estas, ke estu sufiĉe da esprim-eblaĵoj por ke oni povu elturniĝi en ĉiuspecaj situacioj, kaj tio certe eblas per la riĉa reallingva Esperanto. En la kazo de la vorto langvoro PIRON montras plurajn alternativajn tradukojn de certa franca poemo de VERLAINE, kiu uzas la francan vorton langueur, kaj kiun KALOCSAY tradukis uzante la novradikon langvoro. Liaj tradukoj redonas la esencon de la originalo kaj elvokas ĉe la legantoj la samajn emociojn kiel la originalo, sen ke li bezonis uzi la vorton langvoro. La fakto ke langvoro estas apenaŭ uzata en Esperanto (kaj kiam KALOCSAY uzis ĝin por tiu traduko eble neniam antaŭe uzita) eĉ signifas, ke la traduko de KALOCSAY ne elvokas la samajn emociojn ĉe la plej multaj esperantistoj, ĉar tiuj devus unue kontroli la signifon de la vorto en vortaro aŭ glosaro.

PIRON ilustras sian ideon per la jena ekzemplo:

Gloru l’ Eternulon: li bonas,

senfinas lia ĥesdo.16

Ĉu vi sentas, ke tio estas Esperanto? Ĉu ĝi elvokas emociojn ĉe vi? Nu bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro (aŭ glosaro). Imagu ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo – eco de animo karakterizita per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respekteco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea versisto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio?

Estas plej dubinde. La aserto ke tiu traduko fidelas estus trompa, ĉar tute ne temas pri traduko ĉi-kaze. Se alikaze la versoj tekstas

Gloru l’ Eternulon: li bonas,

senfinas lia amo.

vi povas senti la emociojn de la versisto, eĉ se la lasta vorto ne tute fidele redonas la sencon de la netradukebla hebrea vorto ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta; en la unua kazo estas nur ŝajn-fideleco.17

Tute samsignifaj anstataŭigoj

Simile al la ĵus pritraktitaj novradikoj, ankaŭ la novradikoj kiuj tute samsignifas al jam ekzistantaj vortoj estas aparte ŝatataj de verkistoj, precipe de versistoj.

Al ĉi tiu grupo de novradikoj apartenas ĉefe la novradikoj, kiuj anstataŭas A-vortojn kun la prefikso mal-, ekz-e dificila (=malfacila), olda (=maljuna), kurta (=mallonga) kaj mava (=malbona). En neniu alia lingvo verkisto enkondukus novajn vortojn por tiel bazaj ideoj, por kiuj ja jam ekzistas tute kutimaj esprimoj. Do kial esperantaj verkistoj enkondukis tiajn vortojn?

Laŭ la antaŭparolo al la Parnasa Gvidlibro, la verso

La tago malvarma, malgaja, sensuna…

de Grabowski taŭgas “por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal aŭ sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago”. Mi povas nur aliĝi al la opinio de PIRON, ke nur persono ne sentanta Esperanton, kia ĝin sentas la plejmulto de la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi. Sed tamen tiu stranga pensmaniero certe influis plurajn versistojn esperantistajn. Tamen aliaj eble uzis la alternativojn sen mal nur pro ilia mallongeco, aŭ ĉar la nombro de silaboj pli taŭgis en certa verso ol tiu de la kutima vorto.

Aldone al la mal-mal-vortoj, ekzistas ankaŭ aliaj vortoj tute samsignifaj al jam ekzistantaj vortoj, kiel primavero (=printempo) kaj taŭro (=virbovo).

La samsignifaj anstataŭigoj eĉ malpli sukcesas enradikiĝi en la realan lingvouzon ol la similsignifaj anstataŭigoj antaŭe priparolataj. Certe ekzistas kelkaj esceptoj: la plej sukcesa anstataŭigo verŝajne estas pigra (=maldiligenta, mallaborema), kiu eble estas la sola, kiu nun estas uzata pli ol la ekvivalenta tradicia esprimo; ankaŭ foje uzata estas trista (=malgaja, malĝoja); pli malofte oni aŭdas olda (=maljuna); interesa kazo estas frida (=malvarma), apenaŭ uzata memstare ekster la literaturo, sed tamen kutime uzata por la kunmetaĵo fridujo18 (kiun oni tutcerte ankaŭ povas nomi malvarmujo). Tamen kompare al la grandega nombro de proponitaj anstataŭigoj, tiuj kiuj iom enradikiĝis estas vere malmultaj.

Literatura lingvaĵo

Ĉar la novradikoj kiuj anstataŭas samsignifaĵojn kaj ankaŭ la novradikoj sen precizaj samsignifaĵoj estas aparte ŝatataj de literaturistoj, ni ĉi-rilate ankaŭ atentu kion PIRON diris pri la literatura lingvaĵo. Pri la temo li havas tutan ĉapitron sub la titolo Bona lingvo literatura. Unu grava mesaĝo de la ĉapitro estas ke oni identigas sin al sia lingvo, kaj ke tial homo, kiu legas sian Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li povas uzi ĝin, sentas sin portata supren.19 Kompreneble oni ne neu ke komencantoj kaj komencintoj povas uzi esperantan literaturon por praktiki siajn lingvokonojn, kaj por ili ĉiuokaze estos vortoj ne kompreneblaj sen helpo de vortaro; sed spertaj esperantistoj ne bezonu uzi vortaron por kompreni nian literaturon; ili sentu la artecon de sia Esperanto anstataŭ daŭre senti ke al ili mankas ankoraŭ scio (neniam atingebla ĉar la literaturistoj daŭre inventadas novajn radikojn).

Aparte grava por nia temo estas lia aserto ke “estas iluzio imagi ke estetika efiko rezultas en esperanto el estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo”.20 Mi ankaŭ konsentas kun PIRON ke la novradik-plenaj literaturaĵoj povas kaŭzi elreviĝon ĉe esperantistoj, kiuj povas pensi: “mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro en alia dialekto. Oni trompas min!”21  Kaj rilate al la jam menciita vorto “langvoro” enkondukita ĉar mankis preciza ekvivalento por la franca “langueur”, li atentigas pri alilingvaj vortoj, por kiuj laŭ la sama logiko ankaŭ necesus novradikoj: la rusa tosko (≈ sopiro, melankolio, angoro), la portugala saudade kaj la angla gloom. Al kia kaoso irus nia lingvo se ĝi akceptus novradikojn por havi precizajn ekvivalentojn al ĉiuj tiuspecaj vortoj el ĉiuj lingvoj? (Kaj kial preferi la francan al la aliaj lingvoj?)

Komence de la ĉapitro PIRON revas pri “estonta verkisto”, kiu “plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprim-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.”22 Legante tion mi tuj ekpensis ke intertempe ja aperis konata verkisto kun tiaj ecoj: Anna LÖWENSTEIN. Mi esperas ke tiaj verkistoj multiĝos kaj riĉigos nian literaturon.

Jam plene enradikiĝintaj novradikoj

Ĉio dirita ĝis nun tamen ne kritikis la jam plene enradikiĝintajn novradikojn, kiel mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto. Se oni kiel PIRON konsideras la realan lingvon sia normo, oni tute ne sentas bezonon kritiki tiujn novradikojn.

Certe iuj emus kritiki la PIRON-an koncepton de reala lingvo: Ĉu ne la literatura lingvo apartenas al la reala lingvo, kaj tial radikoj uzataj en ĝi estas reallingvaj? Oni devas ĉi-kaze distingi uzon kaj enradikiĝon de novradiko. Nur ĉar iuj uzas vorton aŭ radikon, ĝi ankoraŭ ne enradikiĝis en la lingvon. Por diri ke certa esprimmaniero enradikiĝis, ĝi devas esti sufiĉe ofte uzata de diversaj uzantoj; ĝi devas esti uzata en menciinda proporcio de la situacioj, en kiu ĝi povus esti uzata – se ĝia uzo estas maloftega kompare kun iu alternativa esprimmaniero, ĝi ne vere enradikiĝis.

Kaj kiam oni konsideras ĉu novradiko estas enradikiĝinta, oni devas tiel konsideri la tutan lingvouzon, el kiu la literatura estas nur malgranda parto. Ĉar ekster la literaturo novradikoj estas uzataj eĉ malpli ol en la literaturo,23 oni tiel pli ofte venas al la konkludo ke certa novradiko estas ne-enradikiĝinta ol se oni nur konsiderus la literaturan lingvon.

Listo de simplaj samsignifaj vortoj

La Esperantaj vortaroj ofte mencias multajn tute ne enradikiĝintajn novradikojn sen atentigo pri tio, ke ekzistas manieroj esprimi la ideon per kunmetaĵoj. Tio malfaciligas la vivon al uzantoj, kiuj emas uzi malpli da novradikoj.

Ekde la fino de 2006 ekzistas nova projekto por helpi al la skemismaj lingvo-uzantoj. Temas pri la listo de simplaj samsignifaj vortoj, kiu ĉefe mencias kunmetitajn alternativojn al novradikoj.24 Oni atentu pri tio, ke la listo uzas la du simbolojn “–>” kaj “=” kun malsamaj signifoj: Kiam post esprimo aperas “–>”, tio signifas ke la listo malrekomendas tiun esprimon, kaj rekomendas anstataŭigi ĝin per la alternativoj menciitaj post tiu simbolo (ekz-e ĉe “rinoplastio –> naz-operacio”). Kiam aperas “=”, la listo ne malrekomendas la listigitan esprimon, sed nur mencias alternativojn por subteni la krean lingvouzon (ekz-e ĉe “atlaso = maparo”).

Pri la enhavo de la listo oni diskutas en dissendolisto, al kiu ĉiu povas aliĝi.25 La listo estas praktika ilo por subteni skemismon. Oni ne miskomprenu ĝin. Certe la kreantoj de la listo ne opinias, ke eblas tuj konvinki la tutan esperantistaron anstataŭigi ĉiujn novradikojn listigitajn per “–>”. La novradikoj certe plu ekzistos paralele al la kunmetaĵoj (kvankam la plej multaj el ili ĉiuokaze tute ne estas enradikiĝintaj, sed nur uzataj de malmultaj unuopuloj). Sed por kontraŭpezi la al-novradikan influon de niaj vortaroj (precipe PIV), ĝi provas montri al la esperantistoj la vastajn eblojn de kunmetado, por influi ilin favore al skemismo. Certe indas rigardi la liston, por ekscii kiujn ne-necesajn novradikojn oni foje uzas  malfaciligante tiel eble la komunikadon (precipe kiam oni komunikas kun Esperantisto kiu ne venas el la Okcidenta kultursfero).

Piednotoj

1 paĝoj 17-19 (La bona lingvo, mallongigota kiel BL)

2 paĝoj 67-68 (BL)

3 paĝo 82 (BL)

4 La eseo origine aperis en la esearo “Lingva Arto” – la paĝonombroj indikas la paĝojn en tiu libro. Nun la eseo ankaŭ haveblas interrete.

5 paĝo 31 (Lingva Arto, mallongigota kiel LA)

6  En la eseo La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto.

7  paĝo 79 (BL)

8  “En ĝi [la reale uzata Esperanto] kuŝas mia normo” – paĝo 14 (BL)

9  paĝo 38 (LA)

10 Kirsten Adamzik, Sprache: Wege zum Verstehen, paĝo 137

11  paĝo 81 (BL)

12  paĝo 84 (BL)

13  Pri ĉi tiu problemo en PIV jam atentigis Marc Bavant en sia prelego Matematika terminologio: ĉu matura finfine?, paĝoj 7-11.  Li tie pledis por aparta  studado la scienca vortfarado en Esperanto, kaj por tio ke oni apliku ĝin “prudente, komprenante, ke temas pri ‘radikfarado’, ne vortfarado”.

14  paĝo 52 (BL)

15  paĝo 51 (BL)

16  paĝo 98 (BL)

17  La alinearo post la antaŭa piednoto (numero 16) estas de mi mallongigita kaj revortumita versio de teksto de PIRON sur paĝoj 98-99 (BL).

18  Ankaŭ Camacho atentigas pri la uzo de la radiko FRID/ en “fridujo”: paĝo 32 (LA)

19  paĝo 102-103 (BL)

20  paĝo 91 (BL)

21  paĝo 92 (BL)

22  paĝo 88 (BL)

23  Tio nun nur estas aserto surbaze de la impresoj, kiujn mi persone havis dum legado kaj parolado en Esperanto. Kiam aperos la parollingva tekstaro de Esperanto, eblos kontroli tiun aserton per statistika komparado de la parollingva kaj la skriblingva tekstaroj.

24  http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

25  http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo

Kial do oficialigi?
Ĵus aperis la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio de Esperanto oficialigis ankoraŭ 209 radikojn, aldone al la jam antaŭe oficialaj 1977 lingvoelementoj, kaj aldone al la 2769 Fundamentaj morfemoj de Esperanto. La tuta sumo de oficialaj kaj Fundamentaj elementoj do nun sumiĝas al 4955. (Tiajn statistikaĵojn oni povas trovi en la klarigoj de la Akademia Vortaro.)

Kunlige kun tiu okazaĵo mi iafoje aŭdas dubojn pri la indeco de oficialigado de radikoj. Ĉu tio entute havas sencon (plu)?

Vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba. Ĉu aliaj lingvoj havas distingon inter “oficialaj” kaj “ne-oficialaj” vortoj aŭ morfemoj? Ĉu nia vivanta lingvo ne povas evolui kaj bonfarti tute sen tiaj burokrataĵoj? Ankaŭ kelkaj nunaj Akademianoj havas similajn dubojn pri la utileco de la Oficialaj Aldonoj.

Kiel Akademiano, kaj precipe kiel direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro (kiu ellaboris la Naŭan Oficialan Aldonon), mi tre bonvenigas tiajn dubojn kaj tiajn diskutojn.

Mi mem opinias, ke la duboj esence fontas el la esprimoj “oficiala” kaj “oficialigo”, kiuj laŭ mi povas esti, kaj ofte estas, miskomprenigaj.

Kiam oni parolas pri “vortoj oficialaj” kaj “vortoj neoficialaj”, tio vere povas ŝajni vana kaj sensenca ludo. Ĉiuokaze ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ mi, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj Akademianoj, uzadas apud la vortoj Fundamentaj kaj oficialigitaj, ankaŭ neoficialajn vortojn. Multaj neoficialaj radikoj eĉ estas tre oftaj, iuj el ili eĉ aperas multe pli ofte ol iuj Fundamentaj elementoj.

Sed se oni rigardas la aferon iom alie, ĝi tamen estas – laŭ mi – tute sencohava.

Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj, estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortaro. Ĉiu Aldono ja nomiĝas ĝuste “Aldono al la Universala Vortaro”.

Jam en 1905, kiam aperis la Fundamento de Esperanto, ĉiuj sciis, ke nia lingvo estas pli vasta ol la Fundamento mem, kaj ke ĝia vortprovizo estas pli granda ol tiu de la Universala Vortaro. Jam tiam ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, uzadis ankaŭ elementojn, kiuj ne estis en tiu vortaro. Kaj ankoraŭ post 1905 li kaj ĉiuj aliaj uzadis ankaŭ ne-Fundamentajn radikojn.

Povas esti, ke iam iuj imagis, ke la celo de la oficialigado estas difini la sole ĝustan radikoprovizon de nia lingvo, opiniante, ke oni uzu ĉiam nur la Fundamentajn kaj “oficialajn” radikojn. Sed tio ne estas nun ĝusta, kaj fakte neniam estis ĝusta.

La Universala Vortaro kune kun ties Aldonoj estas unu el la multaj vortaroj de Esperanto. Tiuj vortaroj estas diversspecaj, kaj ili havas diversajn aŭtoritatecojn. La Universala Vortaro estas unu el la plej aŭtoritataj. Ĝi difinas la trunkon de forte rekomendataj radikoj, kiujn oni prefere uzu, kiam kaj kiom tio estas ebla. Malantaŭ tiu forta rekomendo staras Zamenhof, la Bulonja Deklaracio kaj la Akademio de Esperanto. Tial multaj atentas tiujn rekomendojn, sed certe ne sklave, nek centprocente, kaj tio estas tute en ordo. Pri devigado ja neniam temis. Tio estas klare legebla jam en la Fundamento mem, kaj ankaŭ en la Bulonja Deklaracio.

La Universalan Vortaron pluverkas la Akademio (antaŭe Lingva Komitato) de preskaŭ cent jaroj (la Unua OA aperis en 1909). Mi ne vidas kialon ĉesigi tiun verkadon. La lingvo mem daŭre evoluas kaj ĝia elementaro daŭre kreskas. Plu ekzistas bezono difini, kiuj el la multegaj radikoj de nia lingvo estas rekomendindaj kaj preferindaj, kaj plu ekzistas bezono, ke aŭtoritataj institucioj kaj vortaristoj helpu pri unuecigado de la uzo per rekomendado de certaj radikoformoj kaj certaj radikosignifoj. Tian laboron la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj. Iom similan laboron faras tiuj, kiuj verkas aliajn vortarojn, ekz. la Plenan Ilustritan Vortaron. Ankaŭ tiuj vortaroj rekomendas certajn formojn, kaj foje ankaŭ malrekomendas aliajn, kaj ankaŭ tiuj vortaroj diversmaniere provas unuecigi la signifojn kaj uzojn de la lingvoelementoj. Sed neniu el tiuj vortaristoj kaj institucioj imagas, ke nur ties vortaro pravas, aŭ ke la lingvo konsistas nur el tio, kion enhavas kaj rekomendas tiu vortaro.

La Statuto de la Akademio difinas interalie la taskon verki vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝuste tion la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj (kvankam antaŭe oni ofte neglektis la difinojn en Esperanto). Mi faros tion, kion mi povas fari por ke la Akademio daŭrigu kaj plibonigu tiun laboron. Fakte mi vidas neniun ajn kialon ĝin ne daŭrigi. Oni nur ne miskomprenu la karakteron kaj celon de tiu vortara laboro.

En la Enkonduka teksto de la Naŭa Oficiala Aldono mi skribis interalie la jenon:

Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.

Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.

Kiel do kompreni la esprimon “oficiala”? Nu, ĝi esence signifas simple “aperanta en iu el la Aldonoj al la Universala Vortaro”. Tia vorto estas vorto en certa vortaro (ampleksigita versio de la Fundamenta Universala Vortaro). Sekve neoficiala vorto estas vorto, kiu ne estas en tiu vortaro, sed neniu vortaro enhavas ĉiujn vortojn de la lingvo. Oni do ne miskomprenu, ke neoficiala vorto laŭ la Akademio ĉiam estas vorto ne-Esperanta, aŭ vorto kiun oni ne uzu, aŭ vorto malbona.

Simile oni povas paroli pri elementoj “PIV-aj” (“aperantaj en la Plena Ilustrita Vortaro), kaj pri vortoj “ne-PIV-aj”, pri radikoj “Zamenhofaj” (“aperantaj en iuj el la tekstoj de Zamenhof”), kaj pri vortoj “ne-Zamenhofaj”, k.t.p.

Tute povas esti, ke iuj, eĉ multaj, Esperantistoj trovas inde uzi, kiom eble, lingvoelementojn Fundamentajn kaj oficialajn (t.e. uzi elementojn, kiuj aperas en la Fundamento kaj en la Aldonoj al la Universala Vortaro). Ili tiam faras tion simple ĉar ili rigardas tiujn verkojn kiel aŭtoritatajn kaj sekvindajn. Kaj ili faras tion por helpi al la unueco de la lingvo, kaj por esti bone komprenataj. Multaj simile atentas pri tio, ĉu tiu aŭ jena vorto aŭ radiko estas en la Plena Ilustrita Vortaro, ĉar ili rigardas tiun vortaron kiel aŭtoritatan, bonan kaj sekvindan (almenaŭ parte). En tio estas nenia kontraŭdiro aŭ konflikto. Nia lingvo bezonas diversajn vortarojn kun diveraj specoj de aŭtoritato kaj kun diversaj celoj.

Sed neniu vortaro, kiom ajn aŭtoritata laŭ ĝiaj uzantoj, estas perfekta. La Plena Ilustrita Vortaro enhavas erarojn, eĉ multajn, iafoje eĉ tre gravajn. Ankaŭ la Universala Vortaro enhavas erarojn. Kaj ankaŭ la Oficialaj Aldonoj de la Akademio enhavas erarojn. Tial nepre ne sufiĉas unu sola vortaro. La diversaj vortaroj kompletigas unu la alian per siaj diversaj labormetodoj kaj celoj. PIV estas tre ampleksa vortaro, kiu eĉ enhavas vortojn tre marĝenajn, eĉ iujn vortojn apenaŭ uzatajn, kaj eĉ kelkajn vortojn, kiujn tiu vortaro mem malrekomendas. La Akademia Vortaro (= la Universala Vortaro kun ĉiuj ties Aldonoj) enhavas nur vortojn, kiujn la Akademio forte rekomendas, kaj mencias plejparte nur la plej gravajn kaj kernajn sencojn de tiuj vortoj.

Espereble la Esperanta popolo rigardas kaj plu rigardos la rekomendojn de la Akademio kiel utilajn kaj sekvindajn (tamen espereble neniu sekvos ilin blinde aŭ sklave), sed tio plene dependas kaj plu dependos de la reputacio de la Akademio. La Akademio estus nenio sen la bonvolo de la Esperanta popolo. Mi esperas, ke la popolo trovos la ĵus aperintan Naŭan Oficialan Aldonon bona kaj uzinda, kaj mi esperas, ke tio kontribuos al bona reputacio de la Akademio, kaj do al la aŭtoritateco de la Akademio.

Kaj mi esperas, ke oni estonte ĝuste komprenos la sencon de la facile miskomprenbla, sed forte enradikiĝinta esprimo “oficiala radiko”.

Malklaraĵoj pri oficialigitaj elementoj
En ĉi tiu artikolo, kiu estas iaspeca daŭrigo de la artikolo Malklaraĵoj en la Fundamento, mi transiras nun al prezentado de malklaraĵoj pri lingvoelementoj oficialigitaj de la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto.

ANALOGI/ kaj ANALOG/

Laŭ rimarko en la Sepa Oficiala Aldono (7OA), la Lingva Komitato en 1923 maloficialigis la elementon ANALOGI/ (antaŭe oficialigitan en la Unua Oficiala Aldono, 1OA). Anstataŭe la Lingva Komitato samtempe oficialigis la radikon ANALOG/. Tiu decido estis nerimarkita de pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Ekz. la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) erare indikis ANALOGI/ kiel oficialan ĝis la eldono de 2002, en kiu tio estis korektita. (Sed ankoraŭ en la eldono de 2005 la radiko ANALOG/ estas mise prezentata kiel oficialigita en 7OA, dum la decido pri ĝia oficialigo vere estis farita jam en 1923, 35 jarojn pli frue.)

Konfirmo de la decidoj pri ANALOGI/ kaj ANALOG/ troviĝas en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto, en kiu aperas (sur p. 99) nur ANALOG/, ne ANALOGI/. Laŭ la rimarko en 7OA la decido okazis la 12an de Majo 1923, sed kredeble tiu dato ne estas ĝusta, ĉar jam en manuskripta versio de la Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto (praversio de la Oficiala Klasika Libro de Esperanto) datita “Aprilo 1922”, troviĝas nur ANALOG/ inter la oficialaj radikoj.

Agronomo, antropologo k.a.

En 1OA, en piednotoj ĉe la radikoj AGRONOMI/ kaj ASTROLOG/, menciiĝas la vortoj agronomo kaj antropologo. Tio povus esti interpretata tiel, ke ankaŭ agronomo kaj antropologo estis oficialigitaj en 1OA (kaj eble ankaŭ aliaj similaj vortoj, ĉar sekvas la indiko k.t.p.). Piednota mencio tamen ne sufiĉas por vera oficialigo, kaj evidente la Lingva Komitato ne intencis oficialigi tiujn vortojn, kiuj sekve ne aperis ekz. en la Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto, nek en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto. La vortojn agronomo kaj antropologo (kaj plurajn similajn) la Akademio oficialigis nur en 7OA.

GEOGRAF/ kaj GEOGRAFI/

En 7OA aperas dufoje la radiko GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua el tiuj aperoj estas preseraro por GEOGRAFI/ (kiu estis oficialigita en 1OA). Tion la Akademio deklaris en la Oka Oficiala Aldono (8OA).

HURA/

En la Tria Oficiala Aldono (3OA) la elemento HURA aperas kun posta signeto kvazaŭ ĝi estus finaĵobezona radiko: HURA/. La nacilingvaj tradukoj en 3OA tamen prezentas nur interjekciojn. La signeto post HURA reaperas en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Oni povas sin demandi, ĉu eble oni iel provis per tiu streketo pravigi la oftan elparolon de hura kun akcento je la lasta vokalo, kvazaŭ temus pri apostrofita O-vorto. Sed pli verŝajne temas pri nura preseraro. Aliaj vortaroj prezentas hura kiel ekkrian nefinaĵobezonan vorteton.

KALKANUM/

En 1OA aperis KALKANUM/ prezentita kvazaŭ tio estus aparta radiko. Evidente tamen temas pri la radiko KALKAN/ kun la sufikso UM/. Tion konfirmas la Oficiala Klasika Libro de Esperanto, en kiu aperas nur KALKAN/, ne KALKANUM/.

KOMPAN/

En 1OA legeblas KOMPAN/. Tio estas preseraro por KOMPON/. La oficialecon de KOMPON/ konfirmas la Oficiala Klasika Libro de Esperanto sur p. 48 (dum KOMPAN/ tie ne aperas).

MIS/

Laŭ neoficiala parto de la Aktoj de la Akademio 1963-1967 (paĝo 9) la prefikso MIS/ apartenas al la Kvara Oficiala Aldono (4OA), kaj ĝuste tiel prezentas la aferon niaj vortaroj (ankaŭ PIV2005), sed en la teksto de 4OA la prefikso MIS/ ne estas trovebla. En la vero MIS/ estis oficialigita aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj voĉdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ estis anoncitaj en la sama cirkulero: “Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929”. Tio estis konfirmita en “Raporto de la Prezidanto” en la Oficiala Bulteno en Junio 1929.  La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ĝi ne apartenas al 4OA.

SPECULACI/

En 3OA troveblas la radiko SPECULACI/ (kun “c” post “e”). En PIV (la eldono de 1987 kaj pli fruaj eldonoj) retroviĝas la sama skribo SPECULACI/ (tamen alfabete enordigite kvazaŭ ĝi havus “k” post “e”). En aliaj vortaroj, inkluzive de postaj eldonoj de PIV (2002 kaj 2005), kaj en la praktika uzado, troveblas nur SPEKULACI/ (kun “k”). En la Oficiala Klasika Libro de Esperanto aperas nur SPEKULACI/ (p. 105), ne SPECULACI/. La apero de SPECULACI/ en 3OA estis nura preseraro por SPEKULACI/.

Pliaj malklaraĵoj en la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj

Ankaŭ en la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj estas malklaraĵoj sufiĉe ampleksaj kaj iom tiklaj. Tiujn mi tamen pritraktos en aparta artikolo.

Bibliografio

Aktoj de la Akademio 1963-1967. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto. N-ro 9. – Akademio de Esperanto – Rotterdam (sen jaro).

Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio – Esperantista Centra Librejo – Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 2002.

Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Kolekto de la Akademio. Grosjean-Maupin. – Esperantista Centra Librejo – Paris, 1924.

Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto. N-ro 10. – Akademio de Esperanto – Paris, 1976.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento – Waringhien, G. (ĉefredaktoro) – 4-a eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 1987.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 – Duc Goninaz, Michel (ĝenerala gvidanto) – Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 2005.

Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 – 1958 (fotokopio).

Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro – Esperantista Centra Oficejo – Paris, 1921 (fotokopio).

Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto (Laŭ “Universala Vortaro” kaj la 3 Aldonoj). Kolekto de la Akademio. Th. Cart. Presita kiel manuskripto. – Parizo, Aprilo 1922.

Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria – Esperantista Centra Oficejo – Paris, 1909 (fotokopio).