Lingva Kritiko » Morfologio

Noto pri transitiveco : apogo al vort-bazita teorio
Resumo: (ne)transitiveco de la Esperanta verbo apogas la vorton kiel unuon.

Eblas argumenti por vort-bazita teorio surbaze nur de la signifoj de vortoj. Se ne eblas “komputi” la signifon de vorto el ties elementoj (‘vortaro’ signifas pli ol aron da vortoj, ktp), necesas, ke la vorto estu semantika unuo. Sed semantikaj argumentoj relative senefikas en la strukturisma tradicio, kaj pura strukturismo tute ignoras semantikon. Kaj en ajnspeca kadro, la nocio “semantika unuo”  montriĝas relative svaga. Fine, argumentado por la vorto kiel semantika unuo supozeble validas por ĉiuj lingvoj, do aspektas iomete superflue: kredeble eĉ nur en la kazo de Esperanto estus oponantoj de tiu ideo.

Pro tiaj kialoj eble pli konvinka estas argumento bazita sur gramatika kategorio — ĉi-kaze la verba kategorio (ne)transitiveco.

Multaj simplaj verboj estas transitivaj: ‘filtri’, ‘ŝovi’, ‘ĝeni’, ‘generi’, ‘ĵeti’. Multaj estas netransitivaj: ‘babili’, ‘ĝemi’, ’stari’, ‘esti’, ‘halti’. En NPIV-2002 iuj verboj markiĝas jen transitivaj, jen netransitivaj: ‘zumi’, ‘eskapi’, ‘fiŝi’, ‘afekti’, ‘paroli’, ‘nebuli’, ‘ludi’ k. s. (Fakte eĉ pli oftus tiaj kazoj, se la PV-oj estus pli konsekvence detaligitaj: kp. ‘odori’, ‘opinii’, ‘palpi’ k. s.) Ĉar ĉiu simpla verbo konsistas el nur radiko kaj verbfinaĵo, ni rajtas supozi, ke verbradikoj estas markitaj je (ne)transitiveco. Sekve (ne)transitiveco estas gramatika kategorio de Esperantaj verbradikoj. Estante gramatika kategorio, (ne)transitiveco havas efikojn aliloke en la frazo, viz. transitiveco akuzativigas rektobjekton: “La viro batis la hundon/*hundo.”

Sed la kategorio (ne)transitiveco estas submorfema; t.e., ne ekzistas specifa aperta morfemo, kiu indikas (ne)transitivecon. (La finaĵoj ‘-ig’ kaj ‘-iĝ’ ja tion esprimas, sed nur kombine kun aliaj signifoj.) Sekvante la kutiman konvencion, ni reprezentu (ne)transitivecon per abstraktaj markoj: ‘filtri’ < + tr>; ‘babili’ < - tr>; eble (se oni agnoskas duoblan kategoriecon) ‘zumi’ < ± tr>, ktp.

Ĝis tiu punkto tute bone; radikoj portas la markojn. Kiel kutime krucaj ekzemploj troveblas en samaj aŭ similaj semantikaj kampoj: ’sufoki’ < + tr>; ‘droni’ < - tr>. Rektobjekto de verbo, kies radiko  portas la markon < + tr>, alprenas la akuzativan finaĵon ‘-n’; ktp. (Ne necesas ĉi tie diskuti la aliajn funkciojn de la finaĵo ‘-n’.)

Tamen estas vortoj, kies radikoj ne estas markitaj je (ne)transitiveco, tamen kondutas transitive aŭ netransitive. Plue, neniu alia morfemo de tiaj vortoj portas la koncernan markon: ekzemple ‘postkuri’ estas transitiva, sed nek ‘post-’ nek ‘kur-’ portas la markon < + tr>. Fakte, ‘kuri’ portas la markon < - tr>:

(1a) Li *kuris/postkuris la ŝteliston.

(1b) *Li kuris post la ŝteliston. (kie ‘-n’ estas akuzativa)

Inter similaj ekzemploj estas ekz. ‘preterkuri’, ‘antaŭiri’, ‘ĉirkaŭiri’, ‘eniri’ ‘perlabori’, ‘ellabori’. Ne eblas argumenti, ke ĉiuj derivaĵoj de tiuj verboj (‘kuri’, ‘iri’ kaj similaj moviĝaj verboj) estas defaŭlte transitivaj, ĉar ‘deiri’, ‘antaŭeniri’ k. s. estas netransitivaj.

En kazoj kiel ‘postkuri’ la marko de ‘kuri’ fakte konfliktas kun pli alta marko: ni ekhavas aŭ (2) aŭ (3), depende de nia decido atribui (ne)transitivecon al radikaloj (kiel en (2)) aŭ al vortoj (kiel en (3)):

(2)

(3)

Ĉiaokaze, la kategorio de la plej alta nodo prenas prioritaton.

Evidento, ke ni atribuu (ne)transitivecon al tutaj verboj (kiel en (3)) kaj ne al radikaloj (kiel en (2)) troveblas en tio, ke estas verboj, kiuj eĉ ne enhavas verbradik(al)ojn (‘perforti’, ‘tranokti’, k. s.), kiuj tamen estas transitivaj aŭ netransitivaj.

Fine, verboj kreitaj per la sufikso ‘-um’ estas jen transitivaj, jen netransitivaj. Plej multaj, eble, estas transitivaj: ‘plenumi’, ‘butonumi’, ‘mastrumi’, ’sapumi’, ‘gustumi’, ‘ventumi’, ‘ŝtiparumi’, ‘ŝtonumi’, ‘bronzumi’, ‘aerumi’, ‘krucumi’, ‘foliumi’ k. s. Sed ankaŭ estas netransitivaj ekzemploj: ‘malvarmumi’, ‘palpebrumi’, ‘retumi’, ‘esperantumi’, ‘datumi’, ‘turistumi’ k. s. Rimarku, ke multaj tiaj ekzemploj apartenas samtempe al la kategorio, kiu  ne enhavas verbon, ĉar ‘-um’ egale bone povas krei substantivojn: ‘ĉarumo’, ‘kalkanumo’, k. s.

Sekvas, ke la Esperanta vorto, aŭ almenaŭ la Esperanta radikalo, estas unuo, ĉar gramatika kategorio — (ne)transitiveco — devas esti atribuata al ĝi. Tute ne gravas, ĉu ni uzas aŭ ne uzas la konvencion de la abstrakta marko: tute neformale eblas demandi: kio estas transitiva en ‘postkuri’? Nur eblas respondi: la tuta vorto.

La fakto, ke transitiveco estas propraĵo de la tuta vorto, klarigas kial ni neniam akuzativigas objekton ene de vorto, eĉ kiam la vorto enhavas verbon normale transitivan:

(4a) ĉioscia, diotima, okul(o)frapa, cel(o)trafa, akvorezista

(4b) *ĉionscia, *diontima, *okulonfrapa, *celontrafa, *akvonrezista

Sekve eblas supozi, ke (2) kaj (3) supre ne taŭgas: (ne)transitiveco simple ne estas markata sur nodo pli suba ol tiu de la tuta vorto aŭ la tuta radikalo. Ni supozu do anstataŭe (2′) aŭ (3′):

(2′)

(3′)

Sekve en la strukturo de ekzemple ‘akvorezista’, simple ne ekzistas marko sur la verbo, do estas nenio por akuzativigi la objekton ‘akvo’:

(4)

Ĉar (ne)transitiveco ne estas adjektiva kategorio, nek la adjektivo kiel tuto, nek la radikalo, ĉi-kaze portas markon.

(La nodonomojn, ktp, en miaj strukturoj oni ne prenu serioze: plene ellaborita priskriba kadro por E-o kompreneble ankoraŭ ne ekzistas.)

Noto pri la neceso de signifaj ĝeneraligoj
Temas pri argumento de Michel Duc Goninaz kontraŭ la neceso de radika kategorieco en E-o.

Michel Duc Goninaz aperigis artikolon en la aktuala Ondo, “Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile, aŭ: pri kelkaj problemoj de semantika strukturado”, en kiu li interalie argumentas (se mi ĝuste komprenas), ke pro tio, ke E-vortoj apartenantaj al la sama semantika kampo povas havi (kiel en aliaj lingvoj) arbitrajn strukturojn, ne necesas speciala pledo, surbaze de paroj kiel “broso/kombilo” k.c., por radikaj kategorioj. Laŭ Goninaz, la gurdata paro “broso/kombilo” (ekzemple) ne estas pli problemstariga, ol ekzemple “salono/kuirejo”, “emerito/pensiulo”, k.s. Mi provos montri, ke sen la hipotezo pri radika kategorieco (aŭ similfunkcia ekvivalento), ni maltrafus signifan ĝeneraligon pri la esperanta lingvo: multaj faktoj, kiujn eblas ekspliki per tiu unusola hipotezo, sen ĝi estus hazardaj kaj seninterrilataj fenomenoj.

Kompreneble estus eraro supozi, ke estas la gurdataj paroj, kiuj levas la demandon pri radika kategorieco. La gurdataj paroj estas nur krucaj datenoj: oni elektas parojn el la samaj semantikaj kampoj por montri, ke (pace Wennergren) ne eblas atribui ilian malsaman gramatikan konduton al semantika diferenco inter la radikoj. Ŝajnas al mi, ke la fenomenoj, kiuj generas la gurdatajn parojn, trapenetras la tutan lingvon.

Ekzemple: kiam oni lernas la radikon “virg-” necesas lerni ankaŭ, ke “virgo” ne signifas homon, sed (se entute ion) staton. La radiko kondutas adjektive (aŭ egale direble, la bazformo estas “virga”), kaj la homo estas “virgul(in)o”. Sciante, ke ‘virg-’ estas baze adjektiva, ni ne konsideras hazardo tion, ke “virgeco” ne signifas la staton nur de virgulino, sed la staton de ia ajn virga estaĵo, inkl. viron, virbeston, aŭ (metafore) strandon aŭ arbaron. Alivorte: radika kategorieco samtempe klarigas plurajn fenomenojn; ĝi konformas al la principo de priskriba ekonomio — valida (kaj elementa) principo, kiu gvidas al signifaj ĝeneraligoj, sen kiuj ne eblas scienco.

Simile, se oni hipotezas, ke ‘komb-’ estas verba radiko, oni samtempe eksplikas plurajn fenomenojn, kies koincido alie estus tute hazarda:

(i) ke la signifo de ‘kombo’ estas aga kaj ne substantiva;

(ii) ke ‘kombisto’ signifas friziston kaj ne entrepreniston, kiu fabrikas kombilojn;

(iii) ke ‘kombiĝi’ signifas ŝanĝiĝon de stato kaj ne aliiĝon al nova objekto;

(iv) ke ‘kombe’ priskribas manieron kaj ne ilon;

(v) ke ‘ekkombo’ estas ebla E-vorto (kaj enestas vortarojn);

La sama hipotezo pri radika kategorieco klarigas la semantikan valoron de “brosilo” se ĝi sporade uziĝus: ilo por brosi, kiu ne estas broso. La samo validas pri kreaĵoj kiel “salonejo”, “advokatisto”, “emeritulo” kaj la ceteraj. Ja eblus krei teorian mekanismon de blokado, laŭ kiu  “salonejo” ne uziĝas, ĉar ekzistas jam vorto kun la dezirata signifo, nome “salono” — la ekzisto de “salono” blokus la kreon de “salonejo”. (Kompreneble tio devigus nin al vortbazita teorio, ĉar necesus teoria leksiko de vortoj, mekanismo de leksemiĝo kun perdo de skemeco, ktp.) Sed blokado en E-o estus laŭ mi dubinda strategio: ĝi signifus, ke nekutimaj vortoj kiel “salonejo” simple ne eblas. Laŭ mia kompreno pri la spirito de E-a morfologio, ĉio eblas (pli-malpli), kio povas havi sencon. (Lastatempe mi renkontis vorton, kiun mi neniam atendis trovi en E-o: “njo-knabo” — kun vortokomenca /nj/ (koŝmaro por E-fonologoj?!) Laŭ mi estas nesaĝe iam eldiri, ke io ne eblas en E-o.)

Ni konsideru ankaŭ, ke ni jam agnoskas submorfeman kategorion, nome la  (ne)transitivecon de verbradikoj, kion ne kovras la argumento de Goninaz. Tiurilate la gurdata paro estas “droni/sufoki”. Sed ne estas tiu paro, kiu postulas kategoriecon de la radiko, sed la ĝenerala konduto de ‘dron-’. La hipotezo, ke ‘dron-’ estas en si mem netransitiva, klarigas samtempe la signifojn de “droniĝi”, “dronigi”, “dronema”, “dronimuna”, “droninto” — fakte de ĉiuj vortoj konstruataj per tiu radiko, inkluzive tute novajn kreaĵojn.

Sume, la hipotezo pri radika kategorieco en E-o laŭ mi ne rezultas nur de la kutima manko de sistema strukturado de vortoj, trovebla en multegaj lingvoj, sed konsistigas validan signifan ĝeneraligon pri la lingvo.

Noto pri esperantaj radikoj
Ĉi tiu ne estas nova temo, sed mi provos ekzameni ĝin en nova maniero.

La fama usona lingvisto Benjamin Lee Whorf, en referaĵo publikigita post lia morto (Whorf 1945), priskribis interalie lingvajn signojn, kiujn li nomis moduli. Pro konveno, kaj ankaŭ pro certa grado de signifa taŭgeco, ni uzu “moduloj”.

Modulo estas libere elektebla gramatika kategorio: ĝi ĉeestas aŭ ne ĉeestas laŭplaĉe. Modulo kutime havas markilon aŭ markilojn, kiu(j) signas ĝin. Kazaj, tensaj, aspektaj kategorioj en bonekonataj eŭropaj lingvoj estas moduloj; eblas marki ekzemple nominativan kazon aŭ futuran tenson ĉe ĉiuj radikoj aŭ radikaloj de specifa klaso.

Moduloj kontrastas kun fiksitaj klasoj: substantivoj, verboj, adjektivoj. En la bonekonataj eŭropaj lingvoj, substantivoj kaj verboj (almenaŭ tiuj du) estas fiksitaj klasoj: vorto aŭ estas substantivo aŭ verbo, aŭ ne. Moduloj en tiaj lingvoj uziĝas por — kiel dirite — kazoj, tensoj, aspektoj kaj simile. La hispana vorto amo, “mi amas”, estas verbo, kaj ĝi portas sufikson ‘-o’, kiu estas markilo de la moduloj “unua persono, singulara nombro, prezenca tenso, indikativa modo”. Ktp.

Sed estas lingvoj, en kiuj substantiveco kaj verbeco (principe ankaŭ adjektiveco) estas ne fiksitaj klasoj, sed moduloj: ekzistas en tiaj lingvoj substantivigado kaj verbigado de radikoj kaj radikaloj, kiuj en si mem estas nek substantivaj nek verbaj, sed nudaj leksemoj. Inter tiaj etnolingvoj (kiuj ŝajne ne tre oftas en la mondo) Whorf menciis la kalifornian indiĝenan lingvon Yana, “ekzotan” lingvon, kiu ne plu ekzistas. Sed li menciis ankaŭ la semidajn lingvojn, en kiuj vokal-konsonantaj sinsekvoj, aŭ ŝablonoj, estas la markiloj: ekzemple en la hebrea, “e-e” estas unu el la markiloj de substantiveco; kaj “a:-a” estas unu el la markiloj de verbeco. La radiko mem estas tute abstrakta. Ni do trovas ekzemple berek ‘genuo’, ba:rak ‘li genuiĝis’, radiko BRK; kaj regel ‘piedo’, ra:gal ‘li iris piede’, radiko RGL.[1] Ktp.

Sed ne necesas atesto de amerikaj aŭ semidaj lingvoj por ilustri tiajn modulojn. La angla havas grandan klason de elementoj, kiuj servas substantive kaj verbe laŭplaĉe: head, hand, stand, walk, exchange, sight, skin, weave, dog, surrender, massage… Sed en la angla ankaŭ estas grandaj klasoj de verboj kaj substantivoj, kiuj ĉiam estas verboj kaj substantivoj: reduce, survive, undertake, perplex, magnify, reciprocate; instrument, elephant, longevity, altruism…. La angla do, kvankam tre nekutima inter eŭropaj lingvoj, ne estas pura tipo.

Ŝajne en neniu tia lingvo, eĉ ne Yana, eblas uzi la substantivigajn kaj verbigajn modulojn kun ĉiuj radikaj elementoj. Iuj kunmetoj simple ne utilus aŭ estus sensencaj. Sed la arabaj lingvoj estas valora minejo kaj tre multaj eblecoj realiĝas.

Ni venu al Esperanto. Niaj ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’ estas, evidente, moduloj; ili markas substantivecon kaj verbecon, kiel en Yana, la semidaj, kaj aliaj tiaj lingvoj. (Adjektiveco estas relative malofta kategorio en lingvoj, sed principe ĝi funkcius same.) Oni atendus do, ke esperantaj radikoj estus, kiel en Yana, kaj kiel la semidaj radikoj BRK, RGL, nur nudaj leksemoj.

Sed esperantaj radikoj ne kondutas tiel. Kontraŭ la intuicioj/preferoj de multaj E-istoj, aparte tiuj, kiuj emas flirtigi la supozatan “neeŭropecon” de Esperanto, niaj radikoj aŭ havas gramatikan karakteron (kaj transitivecon) en si mem, aŭ kunportas abstraktajn, eventuale “forfalontajn” ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’, depende de la analizanto. (Vidu Lindstedt 1982-3, kiu diskutas, iom sardone, la opciojn.) La oftaj diskutoj pri ‘bros-’ kaj ‘komb-’, pri ‘dron-’ kaj ’sufok-’, kaj pri ‘dand-’ kaj ‘elegant-’ ne necesas resumiĝi ĉi tie. [2] Niaj radikoj simple ne kondutas kiel nudaj leksemoj.

Certe la kialo estas historia, kaj rezultas de la miksa origino de nia lingvo. Kvankam nia (teoria) morfologio venis el la kapo de Zamenhof apriore, niaj radikoj venis de jam ekzistantaj eŭropaj lingvoj, aposteriore. Kiam oni prenis ‘bros-’ en Esperanton, oni prenis substantivan radikon; kiam oni prenis ‘komb-’, oni prenis verban radikon. Alivorte nia lingvo prenis brosse kaj ne brosser el la franca, la verban comb kaj ne la substantivan comb el la angla, ktp. Povintus esti alie! sed ne estis. Gramatikaj karakteroj, samkiel transitiveco, envenis kun la radikoj.

Kial Esperanto ne prenis nudajn leksemojn? Ĉar nudaj leksemoj ne ekzistis en la fontlingvoj. Se Esperanto estintus tute apriora, estus nenia malfacilaĵo. Sed ekde la komenco estis konflikto inter la morfologia teorio kaj la fontlingvoj — konflikto, kiun ŝajne neniu konstatis. La problemo pri Esperanto do simple estas, ke la radikoj supozeble estis kategorie nudaj sed venis el lingvoj, en kiuj ili ne estis kategorie nudaj.

Nuntempe oni provas ŝovi la problemon de gramatiko al semantiko: oni parolas ne pri ekzemple “verba radiko” sed pri “aga signifo”; “substantiva radiko” fariĝas “neaga signifo” aŭ “aĵa signifo”. Tio misas pro du kialoj:

(i) Ĝi malatentas la kazojn, kie lingvoj efektive havas nudajn leksemojn. Ĉu eblus paroli pri aga aŭ aĵa signifo de semida radiko kiel BRK aŭ RGL? Ne. Tiuj radikoj eĉ ne havas sendependan ekziston. Ilia “signifo” pure latentas, realigata de la aro de signifoj, kiujn ili alprenas, kiam oni aldonas vokal-konsonantajn ŝablonojn kiel “e-e” kaj “a:-a”. Sekve se ni atribuas tiajn “signifojn” al esperantaj radikoj, ni jam cedas, ke ili ne estas nudaj leksemoj.

(ii) Ĝi malatentas la fakton, ke en ĉiuj lingvoj, substantiveco, verbeco kaj adjektiveco estas pure sintaksaj nocioj, kaj nur nebule rilatas al semantiko. Koncepto esprimata en unu lingvo per substantivo, esprimiĝas per verbo en alia. Oni decidas ĉu X estas substantivo aŭ verbo en lingvo L per ekzameno de precipe la sintaksa konduto de X en L: la semantika enhavo de X kutime tute ne rolas. (Se eble, en specifa lingvo, oni uzas ankaŭ morfologian konduton kiel evidenton.)

La plej frapa ekzemplo, kiun mi ĝis nun trafis, de problemoj rezulte de la semantika aliro, estas la nomoj de ludoj: teniso, futbalo, k.s. En unu senco ili estas aĵoj (futbalo konsistas el la reguloj de futbalo). En alia senco ili estas agoj (oni faras ion). Tre rapide oni dronas en filozofio: ĉu ne futbalo restus futbalo en tiu momento, kiam hazarde neniu en la mondo ludus futbalon? Aliflanke ĉu futbalo restus futbalo se nur la reguloj ekzistus, kaj neniu iam ajn ludus ĝin? Ktp. Estus arbitre nomi ties signifon baze aga aŭ aĵa.

Laŭ mi solveblas la problemo nur per vortbazita teorio, en kiu radikoj ne rolus krom historie, kaj kiu agnoskus derivadon de iuj vortoj de aliaj vortoj, kiel en la etnolingvoj (vidu Lindstedt 1982-3). Ke niaj vortaroj jam organiziĝas tiel, ne estas surprizo! Sed sur la teoria nivelo, ni restas ankoraŭ en la stringo de granda skizofrenio.

[1] Samkiel Whorf, mi ignoras certajn faktojn pri la hebreaj konsonantoj.

[2] Detalaj diskutoj pri la problemo troviĝas interalie en Grimley-Evans 1997 kaj Miner 2005.

Grimley-Evans, Edmundo, 1997: “Vortfarado”, La Brita Esperantisto (marto-aprilo, pp 57-59).

Lindstedt, Jouko, 1982-3. “Recenza eseo [pri Kalman Kalocsay & Gaston Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Roterdamo, 1980: Universala Esperanto-Asocio]“.  Planlingvistiko 1 (1982), pĝ. 10-18; 3 (1982), pĝ. 13-19; 6 (1983), pĝ. 7-14. Rete ĉe http://www.helsinki.fi/~jslindst/pag_rec.html.

Miner, Ken, 2005. “Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto“.

Whorf, Benjamin Lee, 1945: “Grammatical Categories” Language 21:1, No. 1, pp 1-11

Kuri / kuranta / kurantan : alia diferenco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj
0.0 Enkonduko.

Mi esploris konstruojn de la tri tipoj (1)-(3).

(1) Mi vidis la knabon kuri.

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

Subkonstruoj kiel [la knabon kuri] kaj [la knabon kuranta] kutime nomiĝas en la anglalingva lingvistika literaturo (kaj nuntempe eĉ iafoje en pedagogiaj verkoj) “verbhavaj malgrandaj subfrazoj” (verbal small clauses). La subkonstruo [la knabon kurantan] aliflanke estas nur normala substantiva lokucio en la akuzativa kazo.

Mi provos montri, ke kvankam (1) verŝajne malsamas laŭ sia signifo ol la aliaj du konstruoj (2) kaj (3), (2) kaj (3) mem inter si montras neniun detekteblan diferencon, kiam la ĉefverbo estas percepta verbo (kiel ‘vidi’). Sekve de ĉi tiu lasta trovo, adjektivaj participoj en tiaj frazoj ne kondutas kiel ordinaraj adjektivoj; ĉar se ni anstataŭigas (2) kaj (3) per respektive (2′) kaj (3′), la du ja malsame signifas kaj kondutas tiel, kiel ni atendas surbaze de PMEG:

(2′) Mi vidis la knabon granda.

(3′) Mi vidis la knabon grandan.

T.e., en (2′), la stato de la knabo iel “dependas de la ĉefverba ago” (eble la parolanto uzis binoklon), dum en (3′), la knabo simple estis granda, kiam la parolanto vidis lin.

1.0 PMEG.

Laŭ PMEG (27.3.3. I-verboj kun alia subjekto [ol tiu de la ĉefverbo - KM]), (1) kaj (2) estas samsignifaj — tion ni konkludas el la ekzemploj kaj parafrazoj donataj de Wennergren (“Mi vidis la knabon kuri” = “Mi vidis la knabon kuranta.”). Kaj aliloke (25.1.2. Perverba priskribo de objekto) estas forte implicate, ke (2) kaj (3) malsame signifas: frazo de la tipo (2) (“Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno”) estas ekzemplo de perverba priskribo de objekto, samkiel (4):

(4) Li farbis la domon ruĝa.

Frazo (4) ja nepre havas alian signifon ol (5):

(5) Li farbis la domon ruĝan.

Estas vere ke (2) kaj (3) malsamas ol resp. (4) kaj (5): en ĉi lastaj, temas ne pri participo sed pri simpla adjektivo. Sed en 25.1.2 PMEG donas ekzemplojn (6) kaj (7) en la sama ekzemplaro, por ilustri perverban priskribon de objekto, kiam la priskriba vorto havas N-finaĵon:

(6) Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.

(7) Li pentras ŝin nudan.

Mi supozas do, ke en la kadro de PMEG ne gravas ĉu la modifilo estas adjektiva, ĉu participa, en tiaj konstruoj.

En la kazo de perverba priskribo de objekto, la stato de la objekto iamaniere “dependas de la ĉefverba ago” (ibidem). Sekve (2) signifu proksimume “Mi vidis, ke jen la knabo estas kuranta”, dum (3) signifu proksimume “Mi vidis la knabon, dum li estis kuranta.”

Laŭ PMEG do, ŝajne (1) kaj (2) samsignifas, kaj ambaŭ malsame signifas ol (3). Tamen mi argumentos, ke (1) kaj (2) verŝajne ne samsignifas, dum (2) kaj (3) samsignifas — aŭ, se (2) kaj (3) malsame signifas, mi ne kapablas malkovri la diferencon. Se mi pravas, participoj kondutas eĉ pli alie ol adjektivoj, ol mi pretendis en mia “Kial participoj ne povas esti ordinaraj adjektivoj” (en mia retpaĝo).

Unue ni konsideru frazojn kiel (2) kaj (3).

2.0 Ekzemploj de frazoj kiel (2) kaj (3).

Enketante per la Tekstaro iom pli ol 100 ekzemplojn, mi trovis nenian sisteman diferencon inter la signifoj de frazoj kiel (2) (kun ‘-anta’) kaj la signifoj de frazoj kiel (3) (kun ‘-antan’). Rimarku, ke mi elektis ekzemplojn, en kiuj la ĉefverbo estas ĉiam ‘vidi’ aŭ ‘aŭdi’.

2.1 Ĉefverbo ‘vidi’

‘kuranta’ / ‘kurantan’:

• Subite ili ekvidis leporon, trakuranta la kampon (Fratoj Grimm – Elektitaj Fabeloj)

• oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj (Homoj sur la Tero)

• mi vidos Oreston kuranta laŭ la strato (La Ŝtona Urbo)

• oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo (La Faraono)

• ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo (Kastelo de Prelongo)

• vidis viron kurantan por atingi tramon (La Ondo de Esperanto)

‘falanta’ / ‘falantan’:

• Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo (Nova Testamento)

• Purun Bhagat vidis aglon falantan tra la senfundaĵo (Internacia krestomatio)

• ŝi vidis ĝin disiĝantan kaj falantan en la ĝardenon (Kastelo de Prelongo)

‘havanta’ / ‘havantan’:

• karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta (Nova Testamento)

• li revidis Klotildon, havantan sur siaj lipoj la pasian rideton… (Ĉu Li?)

• vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

‘iranta’ / ‘irantan’:

• vi vidis lin iranta en la ĉielon (Nova Testamento)

• li vidas ŝin iranta trans la korteton (Al Torento)

• ili vidis Ursuson eliranta el la pordego (Quo Vadis? – Unua Parto)

• Li vere vidis la ligon ŝteliranta al la rivero (Quo Vadis? – Unua Parto)

• oni povis vidi lin eniranta la pordegon (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

• la servistoj de Sara vidis la princon, enirantan nokte en ŝian domon (La Faraono)

• ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron (Kastelo de Prelongo)

• li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro (Kastelo de Prelongo)

• li vidus min forirantan nun (Kastelo de Prelongo)

• ŝi vidis infanon enirantan en la vivon (Kastelo de Prelongo)

• vidis ŝin enirantan kaj fermantan la pordon (Kastelo de Prelongo)

• Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon (Ĉu Li?)

• ne vidas min enirantan (Ĉu Li?)

• vidis viron, irantan el la urbo (Malnova Testamento)

• vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton (Malnova Testamento)

• vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion (Nova Testamento)

• mi vidis beston suprenirantan el la maro (Nova Testamento)

‘pendanta’ / ‘pendantan’:

• kiel vi ĝin vidos nun pendanta de tiu ĉi anteno (Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono)

• vidis la beston pendantan de lia mano (Nova Testamento)

‘venanta’ (‘venantan’ ne troviĝis):

• mi vidis vin venanta en nian magazenon (Marta)

• La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li (Nova Testamento)

• Jesuo vidis Natanaelon venanta al li (Nova Testamento)

• ekvidas la lupon venanta (Nova Testamento)

‘veturanta’ (‘veturantan’ ne troviĝis):

• Marta ekvidis droŝkon, veturanta en la kontraŭan direkton (Marta)

2.2 Ĉefverbo ‘aŭdi’.

Kun ĉefverbo ‘aŭdi’ la subfraza participo plejofte havas -n:

‘murmuranta’ / ‘murmurantan’:

• La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li (Nova Testamento)

• ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan (Kastelo de Prelongo)

‘dirantan’ (‘diranta’ ne troviĝis):

• mi ne aŭdis vin dirantan, ke… (Kastelo de Prolongo)

• ŝi aŭdis lin dirantan… (Kastelo de Prelongo)

• mi ekaŭdis voĉon, dirantan… (Malnova Testamento)

• aŭdis voĉon dirantan al li: (Nova Testamento)

• mi aŭdis voĉon dirantan al mi (Nova Testamento) 3x

• mi aŭdis la altaron dirantan… (Nova Testamento)

Aliaj subfrazaj verboj:

• li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis (Fabeloj de Andersen 1)

• li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan… (Kastelo de Prelongo)

• infanoj aŭdis Sonan kantantan (Internacia krestomatio)

• ekaŭdis voĉon kriantan (La Faraono)

• li aŭdis pafon eksplodantan (Kastelo de Prelongo)

• ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan (Kastelo de Prelongo)

• la komandanto aŭdis Suzanon dirantan (Kastelo de Prelongo)

• ŝi aŭdis lin respondantan (Ĉu Li?)

• oni aŭdas lin parolantan (Ĉu Li?)

• li aŭdis la Voĉon, parolantan al li (Malnova Testamento)

• mi aŭdis unu aglon, flugantan… (Nova Testamento)

Se oni komparas kuntekstojn de ajna paro da ekzemploj, ne videblas ia diferenco inter ‘-anta’ kaj ‘-antan’. En ĉiu kazo, eblus anstataŭigi unu per la alia, sen videbla aliiĝo de la signifo. Jen du ekzemploj de ‘vidi… eliranta(n)’:

• Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili vidis Ursuson eliranta el la pordego, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. (Quo Vadis? – Unua Parto)

• La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. (Kastelo de Prelongo)

Mi konkludas do, ke, kiam la ĉefverboj estas ‘vidi’ aŭ ‘aŭdi’ (do perceptaj verboj kaj ne forte statoŝanĝaj verboj kiel ekz. ‘pentri’, ‘konstrui’, ‘imagi’ k.s.), ne estas diferenco inter “vidi/aŭdi X-anta” kaj “vidi/aŭdi X-antan”. Preskaŭ certe, tia indiferento ne troviĝus, se temus ne pri participoj, sed pri ordinaraj adjektivoj. Se aliflanke la ĉefverbo estus ‘pentri’, ‘konstrui’, ‘imagi’ k.s. ni ja atendus trovi diferencon, ekzemple inter (8) kaj (9):

(8) Li pentris ŝin dancanta.

(9) Li pentris ŝin dancantan.

Mi ne trovis en la Tekstaro sufiĉe da ekzemploj kun statoŝanĝaj verboj por tekste apogi tion,  sed minimume ni scias nun, ke la ĉeesto resp. manko de la finaĵo ‘-n’ ĉe participo ne sufiĉas por krei diferencon de signifo. Necesas ankaŭ statoŝanĝa ĉefverbo.

Jen la distribuo de la participaj ekzemploj el la diversaj fontoj:

-anta

-antan

Fratoj Grimm – Elektitaj Fabeloj

1

Homoj sur la Tero

1

La Ŝtona Urbo

1

La Faraono

5

Kastelo de Prelongo

1

24

La Ondo de Esperanto

1

Nova Testamento

12

14

Internacia Krestomatio

3

Ĉu Li?

1

6

Fundamenta Krestomatio

3

Al Torento

1

Quo Vadis? – Unua Parto

4

2

La Majstro kaj Margarita, fragmentoj

5

Malnova Testamento

6

Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono

1

Marta

3

Fabeloj de Andersen 1

1

La Metropoliteno

1

Fabeloj de Andersen 3

3

Pro Iŝtar

1

Quo Vadis? – Dua Parto

2

La Respubliko

1

Artikoloj el Monato

1

Ĉar en la Nova Testamento la ekzemploj kun ‘-anta’ kaj ‘-antan’ estas pli-malpli egale distribuataj, mi kontrolis la grekajn participojn tradukitajn, sed (kvankam mi ne estas fakulo pri la NT-greka) mi ne trovis sisteman traduk-skemon. E-participoj kun ‘-anta’ kaj ‘-antan’ tradukas indiferente preskaŭ ĉiam la grekan prezencan participon (unufoje ‘-anta’ tradukas la aoristan, kaj unufoje ‘-antan’ tradukas la perfektivan); la greka kazo estas ĉiam akuzativa krom du-tri okazoj, kiam la verbo postulas la genitivan.

3.0 Infinitivo en la subfrazo.

Kio pri frazoj kiel (1) (ripetita ĉi-sube pro konveno)?

(1) Mi vidis la knabon kuri.

Surbaze de la etnolingvoj, ni povus teoriumi, ke en frazoj kiel (1) la subfrazoj estas teleaj.

Sekvas ekskurso pri tio, kio estas teleeco.

3.1 Teleeco.

Telea verblokucio (verblokucio estas verbo kune kun ties komplemento) estas verblokucio, kiu havas daŭron en si mem — havas en si mem finon. Tiaj verblokucioj esprimas “atingojn” kaj ne povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ja povas uziĝi kun templima esprimo:

Petro finis sian laboron.

* Petro finis sian laboron 10 minutojn. (daŭrindika esprimo)

Petro finis sian laboron en 10 minutoj. (templima esprimo)

Manjo konvinkis sian edzon.

* Manjo konvinkis sian edzon 10 minutojn.

Manjo konvinkis sian edzon en 10 minutoj.

Li konstatis sian eraron.

*Li konstatis sian eraron 10 minutojn.

Li konstatis sian eraron en 10 minutoj.

Kontraste, malteleaj verblokucioj (kiuj ne havas finon en si mem) esprimas “aktivecojn” kaj ja povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ne povas uziĝi kun templima esprimo:

Johano promenis en la parko.

Johano promenis en la parko 10 minutojn.

*Johano promenis en la parko en 10 minutoj.

La infanoj ludis.

La infanoj ludis duonhoron.

*La infanoj ludis en duonhoro.

Milka vartis la bebon.

Milka vartis la bebon du horojn.

*Milka vartis la bebon en du horoj.

Teleeco estas kutime trajto ne nur de verbo, sed de tuta verblokucio (verbo kun ties komplemento), ĉar ekzemple “Ŝi kroĉetis unu horon” estas maltelea, dum “Ŝi kroĉetis la naztukon” estas telea, kvankam ambaŭ havas la saman verbon ‘kroĉeti’. Sed trovado de precize la dezirataj frazoj en la Tekstaro malfacilas.

Plia diskuto pri teleeco, kaj rimedoj por detekti ĝin kuntekste, haveblas en mia “La tezo pri telea ‘-ig’: utileco de tekstesploroj” (en mia retpaĝo).

3.2 Ĉu nura infinitivo en malgranda subfrazo estas telea?

Se jes, en (1) la ago esprimata per ‘kuri’ estas konceptata kiel tuto, kontraste al frazoj kiel (2) kaj (3) (ĉiuj ripetitaj ĉi-sube pro konveno):

(1) Mi vidis la knabon kuri.

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

Ekzemple (10) esprimus vidon de tuta finita ago:

(10) Mi vidis lin kuri en la domon.

Tiukaze, (11) estus bizara, dum (12) kaj (13) estus tute normalaj:

11) ? Mi vidis lin kuri en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

(12) Mi vidis lin kuranta en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

(13) Mi vidis lin kurantan en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

Esploro de ekzemploj en la Tekstaro (denove kun ĉefverboj ‘vidi’ kaj ‘aŭdi) malkaŝas kazojn ja telee interpreteblajn:

• ĉar mi vidis lin eliri antaŭnelonge (Pro Iŝtar)

• mi feliĉe ekvidis vin preterpasi hieraŭ en princa ĉaro (Pro Iŝtar)

• ili de sia junaĝo vidis aliajn fari tiel (Al Torento)

• ili dekomence faris nur tion, kion ili vidis aliajn fari. (Al Torento)

• li neniam vidis patrinon fari tiel al siaj infanoj, (Infanoj en Torento)

• Ŝi image vidas lin mortpafi homojn (Vivo Vokas)

• jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo (Gerda Malaperis!)

• mi vidis ilin iri al oficejo (Gerda Malaperis!)

Tiuj frazoj povas ja esprimi aŭ tute finitajn kaj kompletajn agojn, do telee, aŭ procedojn kaj aktivecojn, do maltelee. Aliaj kazoj estas iomete pli sugestivaj:

• Ili vidis lin malvigle labori kiel antaŭe (Homoj sur la Tero)

• Mi vidis vin kreski (Vivo Vokas)

• mi denove aŭdas vin paroli (La Batalo de l’Vivo)

• preskaŭ neniam li vidis ilin danci. (Al Torento)

• Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo (Kruko kaj Baniko el Bervalo)

Rimarku la lastan ekzemplon, “Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo”. ‘Stari’ estas telea aŭ maltelea, depende de la kunteksto. Se ’stari’ estas telea, la viro antaŭe ne estis antaŭ la tablo, kaj ŝi vidas lin ekstari tie. Se ne, ŝi vidas lin dum li estas staranta tie. Bonŝance la plena frazo en sia kunteksto (tre amuza, parenteze) estas: “Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.” Ni scias, ke (laŭ la vortaroj) ‘trempi’ estas telea verbo (se oni lasas ion en likvo dum tempo, oni uzu laŭ la vortaroj ‘trempadi’). Do jen unu kazo de telea uzo de la infinitivo.

Aliflanke, rigardu la antaŭlastan ekzemplon, “preskaŭ neniam li vidis ilin danci”. En sia kunteksto, la signifo de tiu ĉi frazo povus egali aŭ ne egali al “preskaŭ neniam li vidis ilin dancantaj(n)”. Ankaŭ la ekzemplo “mi denove aŭdas vin paroli” estas, kuntekste, ambaŭmaniere interpretebla. Tiel la ceteraj ekzemploj. Kvankam sugestivaj, ili ne definitive indikas teleecon.

Unu ekzemplo de klara telea uzo ne sufiĉas por povigi nin decidi, ĉu teleeco de la subfrazo karakterizas ekzemplojn kiel (1). Tamen haveblas alia evidento, ke teleeco ludas rolon. Konsideru ekzemplojn (14)-(16).

(14) • ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo (Quo vadis? – Dua parto)

(15) • Ella maldormiĝinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

(16) • vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

Se en la frazoj (14)-(16) ni anstataŭigas la participojn per infinitivoj, ni havas:

(14′) ? ili vidis bildon prezenti agon de Herkulo

(15′) ? Ella maldormiĝinte vidis la sunon brili tra la kurtenoj

(16′) ? vidis knabon havi la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj

En ĉiu kazo, la strangecon de la rezultaj frazoj (se mia intuicio ĝeneralas) klarigas tio, ke la verboj nun infinitivaj esprimas tutajn kompletajn agojn, kaj ne, kiel antaŭe, statojn aŭ procedojn.

4.0 Konkludo.

Konklude, Tekstara evidento ne sufiĉas por plene determini ĉu la diferenco inter frazoj kiel (1) unuflanke, kaj aliflanke frazoj kiel (2) kaj (3), estas teleeca diferenco. Sed per penseksperimentoj pri negativa evidento ni povas iom fortikigi tian hipotezon. Aliflanke la samsignifeco de frazoj kiel (2) kaj (3), kiam la ĉefverbo ne estas klare statoŝanĝa, ŝajnas apogata de multaj ekzemploj.

Mia tuta hipotezo do resume estas:

? telea:

(1) Mi vidis la knabon kuri.

malteleaj kaj samsignifaj:

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

5.0 Noto pri metodo.

Lingva esplorado ne povas “legi mensojn”. Haveblas, ĝenerale, nur du metodoj por esplori gramatikon. (i) Oni povas prezenti inventitajn ekzemplojn al indiĝenaj parolantoj, kaj registri iliajn reagojn; eblas eĉ diskuti signifojn kun indiĝenaj parolantoj. Tia ideala procedo memevidente ne eblas, kiam temas pri Esperanto (kvankam ĉiam valoras, ĝis certa grado, la intuicioj de spertaj E-istoj). Aŭ (ii) oni povas esplori tekstojn, kun la espero trovi la deziratajn ekzemplojn (tiel pruvante akcepteblecon), kaj per ties kuntekstoj inferenci ion pri iliaj signifoj.

Minimume eblas inferenci, per la dua metodo, ĉu du lingvoelementoj (vortoj, konstruoj, kio ajn) malsame signifas. Se oni trovas kuntekston, en kiu eblas unu elemento sed ne la alia, la du malsame signifas. Ĝis la grado, ke oni NE trovas tian kuntekston, ĝis tiu grado la du elementoj samsignifas. La metodo havas siajn limojn: en vivanta lingvo ĉiam eblas trovi pli da kuntekstoj por ekzameni; kaj ĉiam eblas nuancoj sen kuntekstaj efikoj.

En “La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad’” (en Lingva Kritiko) mi pruvis per tekstaj ekzemploj, je mia propra kontentiĝo, ke verba ‘-ad’ ne povas indiki daŭron, ĉar verboj kun ‘-ad’ troviĝis en kuntekstoj esprimantaj pli mallongan daŭron, ol kuntekstoj kun verboj sen ‘-ad’. Tamen oni obĵetis, ke malgraŭ tio ‘-ad’ indikas daŭron aŭ insiston pri daŭro. Kaj eble “insisto pri daŭro” ja pravas! Sed ion tian eblas nek pruvi nek malpruvi, sen supernaturaj povoj.

Io simila validas pri ‘-anta’ / ‘-antan’. Eble parolantoj/verkistoj/tradukistoj “sentas diferencon”. Sed tia pretendo, kiel scienca pretendo, estus vakua, ĉar ne eblas malpruvi ĝin. La normo, do, kiun mi sekvas, estas ke se teksta evidento principe rilatus (t.e., oni povas almenaŭ imagi al si, kia teksta evidento necesus), tia evidento estas decidiga, kiam ĝi  haveblas.

6.0 Ekzemploj ne uzitaj en la artikolo.

-anta’:

• mi vidis vin aganta (Kastelo de Prelongo)

• li vidis lin ridanta (Ĉu Li?)

• mi vidis vin venanta en nian magazenon (Marta)

• tio, kion li vidas la Patron faranta (Nova Testamento)

• ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo (Nova Testamento)

• Jesuo vidis ŝin ploranta (Nova Testamento)

• vidis Jesuon staranta (Nova Testamento)

• strange estis vidi lin ridanta (La Metropoliteno)

• mi ekvidis ŝin, lavanta sin (Quo Vadis? – Unua Parto)

• Mi vidis vin kisanta la ŝultrojn de Eunice (Quo Vadis? – Unua Parto)

• li vidis sin sidanta sur io ŝtona (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

• mi malvolas vidi vin pereanta pro mi (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

• ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la… (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

• oni povus vidi lin maljuniĝanta (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

‘-antan’:

• Kiam ŝi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

• Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

• ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo (La Faraono)

• la ĉeestantoj ekvidis virinon, kuŝantan en angulo (La Faraono)

• Linŝardo vidis sian filon eksaltantan sur ŝtupetojn (Kastelo de Prelongo)

• ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego (Kastelo de Prelongo)

• Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi (Kastelo de Prelongo)

• ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro (Kastelo de Prelongo)

• Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko (Kastelo de Prelongo)

• ŝi ne vidas lin aperantan (Kastelo de Prelongo)

• li ekvidis Ŝafon flarantan la korpon (Kastelo de Prelongo)

• ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro (Kastelo de Prelongo)

• ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li (Kastelo de Prelongo)

• Mi preferas ankoraŭ vidi lin edziĝantan kun Reĝino (Ĉu Li?)

• Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo (Fabeloj de Andersen 3)

• li vidis sin mem starantan surkape (Fabeloj de Andersen 3)

• li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro (Fabeloj de Andersen 4)

• ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj (Malnova Testamento)

• vidis la lumon brilantan (Malnova Testamento)

• Mi vidas bastonon maldormantan (Malnova Testamento)

• vidis iun elpelantan demonojn en via nomo (Nova Testamento) 2x

• ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko (Nova Testamento)

• vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento (Nova Testamento)

• Jesuo vidis lin kuŝantan (Nova Testamento)

• mi vidis lin dirantan al mi (Nova Testamento)

• mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto (Nova Testamento)

• mi mem vidis vin, starantan antaŭ via puŝveturilo (Pro Iŝtar)

• oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj… (Quo vadis? – Unua parto)

• Oni do vidis Herkulon, brulantan en fajro (Quo vadis? – Dua parto)

• ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo (Quo vadis? – Dua parto)

• vidis sin kuŝantan sur la ŝtipoj (La Respubliko)

• ni ekvidis serpenton, kuŝantan (Artikoloj el Monato)

Tekstaraj serĉesprimoj:

vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}i\b

vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}anta\b

vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}antan\b

aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}i\b

aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}anta\b

aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}antan\b

n\b \b\w{1,20}i\b

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”. Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.

Mallonga komparo inter ‘alies’ kaj ‘aliula’
0.0 Enkonduko. Wennergren, proponante ‘aliula’ kiel alternativon al la nedezirata ‘alies’ (ŝajne la spontanee evoluinta vorto), skribas (PMEG 13.3):

Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laŭ la kunteksto povas esti ekz. “posedata de aŭ apartenanta al alia persono”… Uzo de aliula forigas la solan okazon, kie tabela ALI-vorto [t. e. 'alies' – KM] povus esti iom utila.

Mi provos montri, ke kvankam ‘alies’ ŝajnas krei tabelradikon el ‘ali-’, nur ordinara radiko, ‘aliula’ siaflanke kreas posedan pronomon el ordinara adjektivo. Ambaŭ solvoj do estas problemaj, sed ‘alies’ konsiderinde malpli ol ‘aliula’.

1.0 Eksterlingvaj konsideroj. La 37 uzoj de ‘alies’ en la Tekstaro estas ĉiuj modernaj kaj, kiom mi scias, de respektindaj aŭtoroj: redaktoroj de Monato kaj de La Ondo de Esperanto (post ties renovigo), kaj Donald Broadribb en sia traduko de La Respubliko de Platono. Kiam oni aldonas la ĉ. 11.000 trafojn de ‘alies’ en la reto, oni apenaŭ povas ignori la signifan jaman akceptadon de ‘alies’.

Retserĉoj de ‘aliula’ renkontas ĉ. 360 trafojn (5 en la Tekstaro), do tiu alternativo ne estas tute senviva; sed ‘alies’ evidente pli prosperas. Aldone kaj grave, la haveblaj datenoj ŝajne ne apogas la tezon, ke uzado de ‘alies’ kondukas al ĝenerala disfalo de la korelativa tabelo. Simple dirite, oni sufiĉe ofte trovas ‘alies’ en la lingvouzado de E-istoj, sed preskaŭ neniam  trovas ‘aliu’, ‘alio’, ‘aliam’ k.c. kiuj supozeble rezultus de uzado de ‘alies’ (kaj/aŭ ‘aliel’, por kiu mi ne argumentas) — malgraŭ anekdota evidento.

Ĉiuj retserĉoj kompreneble trafas ankaŭ la kazojn, kie la demando mem estas diskutata, do la ciferoj estas nur sugestivaj. Tamen proksimuma 0,03-a diferenco ŝajnas signifa eĉ malnete.

2.0 Lingvointernaj konsideroj.

2.1 En PMEG (9) estas vortkategorio ‘difiniloj’, kiuj inkludas la posedajn pronomojn; la tabelvortojn je -u, -a, kaj -es; la difinan artikolon ‘la’; la vorton ‘ambaŭ’; kaj (duone) la vorton ‘unu’. Difiniloj estas “vortetoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero”. Vortetoj malsamas de aliaj vortoj (ekz. adjektivoj) tiurilate, ke ili ne bezonas finaĵon. Ĉu de tio ni rajtas konkludi, ke la ‘-a’ de ‘mia’, ‘via’ ktp. ne estas la adjektiva finaĵo ‘-a’? Ŝajne ne, ĉar en 11.2 posedaj pronomoj estas “A-vortoj”:

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J kaj N same kiel aliaj A-vortoj. [emf. mia - KM]

Kaj laŭ PMEG (44) A-vorto estas simple adjektivo. Do posedaj pronomoj ŝajne estas adjektivoj; ili ne bezonas finaĵon ĉar ili jam havas finaĵon. Kaj estas tre bone, ke posedaj pronomoj estu adjektivoj, ĉar la rilatoj inter poseda pronomo kaj ties kapo estas de plej diversaj, eĉ nelistigeble multaj, specoj: mia domo, mia foto (foto de fotita mi), mia patrino, mia malsano, mia morto, mia vico, mia promenado, mia traktado (la maniero, kiel oni traktas min), kaj tiel plu. Estus tre taŭge simple diri, ke ekz. ‘mia’ signifas ‘rilata al mi’.

Sed malgraŭ la semantiko estas konsiderindaj konduto-diferencoj inter ordinaraj adjektivoj kaj posedaj pronomoj:

2.1.1 Ordinara adjektivo neniam montras i. a. posedadon. La semantikaj rilatoj inter la kapo de substantiva lokucio kaj ĝia adjektivo povas esti preskaŭ de ia ajn speco, krom posedado. “La virina libro” ne povas signifi “la libro de la virino”, kaj fakte estas sensenca. “Junula vizaĝo” ne signifas “vizaĝo de junulo” sed “vizaĝo havanta la trajtojn de junulo”. “Subula gardisto” ne estas gardisto apartenanta al  subulo, sed gardisto kiu estas subulo aŭ similas subulon. Ktp. Nur en la kazo de ‘aliula’ tia signifo eblus — “aliula libro” = “libro de aliulo” — per speciala dekreto, kaj nur por eviti ‘alies’.

La samo validas pri la aliaj, neposedaj rilatoj inter posedaj pronomoj kaj ties kapoj.

Por solvi tion, oni simple promociu ‘aliula’ al poseda pronomo. Bone, sed ĉu tio ne estus paŝo samtiel drasta, kiel uzu ‘ali-’ kiel tabelradikon?

Tia promocio solvus ankaŭ aliajn problemojn rezultajn de diferencoj inter posedaj pronomoj kaj ordinaraj adjektivoj:

2.1.2 Ordinaraj adjektivoj permesas gradigadon, kiel ekzemple per ‘pli’ kaj ‘tre’ (la prototipa adjektivo ajnlingve estas gradigebla). Posedaj pronomoj ne estas gradigeblaj:

(1) La domo estas pli granda ol la ŝedo.

(2) *La domo estas pli mia ol la ŝedo.

(3) La domo estas tre granda.

(4) *La domo estas tre mia.

‘Alies’, estante jam tabelvorto, kiel dezirate ne estas gradigebla:

(5) *La domo estas pli alies ol la ŝedo.

(6) *La domo estas tre alies.

Sed por ‘aliula’ oni devus speciale preventi uzojn kiel

(7) La domo estas pli aliula ol la ŝedo.

(8) La domo estas tre aliula.

Oni povus preventi ilin per promocio de ‘aliula’ al poseda pronomo — sed je la kosto menciita supre.

2.2 Aliaj kialoj preferi ‘alies’ ol ‘aliula’.

2.2.1 Tre klare ni vidas la naturon de ‘aliul-’ kiel ordinara adjektivo se ni konsideras la signifon de ‘aliuleco’. Ĝi nur povas signifi, certe, la trajton esti alia homo, nepre ne la trajton esti posedata de aliulo — krom se ni farus specialan provizon.

2.2.2 ‘Aliula’ kiel ordinara adjektivo respondus al la demandovorto ‘kia’, ne ‘kies’: rimarku la naturecon de (9) kompare kun la plumpeco de (10):

(9) Kies libro? Ĉu ties, aŭ alies?

(10) Kies libro? Ĉu ties, aŭ aliula?

2.2.3 ‘Alies’, estante tabelvorto, permesus ‘ĉi’; ‘aliula’ supozeble ne; neniu alia adjektivo permesas ‘ĉi’:

(11) Kies libro? Ĉi alies.

(12) Kies libro? *Ĉi aliula.

2.2.4 Ĉar la finaĵo ‘-a’ estas la ordinara adjektiva finaĵo, ‘aliula’ ja devas signifi “rilata al aliulo”, sed ĝi povas ankaŭ signifi “estanta aliulo”, kaj ĝuste tio kreas problemon pri ĝia uzado kvazaŭ poseda pronomo sen promocio: iu ajn aliulo estas aliula. Se uzi ĝin kiel  posedan pronomon, oni devas doni al ‘aliula’ specialan signifon, kiun ‘alies’, malgraŭ sia atenco al la korelativa tabelo, ne bezonas. La problemo leviĝas plej klare kiam la kapo de la lokucio enhavanta ‘aliula’ estas homo. Komparu (13) kaj (14):

(13) La komizo missendis kvitancon al alies kliento.

(14) La komizo missendis kvitancon al aliula kliento.

La lokucio “aliula kliento” sen speciala senco estas nur pleonasmo, ĉar la kliento mem estas aliula, se ŝi/li ne estas la parolanto aŭ alia ĉefrolanto en la parolo. Fakte iu ajn partoprenanto en la parolo estas aliula, kiu ne estas la parolanto aŭ alia ĉefrolanto, ĉar li/ŝi estas aliulo. La du vortoj ‘alies’ kaj ‘aliula’ do havas tre malsamajn signifomanierojn.

3.0 Resumo. Nek ‘alies’ nek ‘aliula’ estas tute senproblema. ‘Alies’ ja atencas la korelativan tabelon, sed laŭ la evidento ne disvastigas ĝeneralan misuzadon. Ĝi havas la avantaĝojn esti (i) spontanea kaj (ii) unusenca. ‘Aliula’ en sia speciala senco ne kondutas kial ordinara adjektivo kaj esence estas promociita al poseda pronomo, do atencas la pronomsistemon. Aldone, ‘aliula’ estas plursenca. Laŭ PMEG kuntekstoj povas displekti la diversajn signifojn de ‘aliula’. Sendube jes. Sed ĉu ni intence kaj konscie benu  plursencan formon, kiu bezonas kuntekstan helpon, kiam jam haveblas spontanee kreita, unusenca kaj (krom la neempiria tabela argumento) senproblema vorto ‘alies’?

Multegaj lingvoj fartas tute bone sen unuvorta aliulindika poseda pronomo. Sed ĝia utilo videblas en ĝia spontanea disvolviĝo en Esperanto.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”.

VORTBAZITA TEORIO : ĈU STRUKTURA AŬ TRANSFORMA?
0.0 Enkonduko. Se oni forlasas la “klasikan” tezon pri Esperantaj vortoj, ke vortradiko rolas sendepende de siaj finaĵoj kaj havas en si mem kategoriecon (substantivecon, verbecon, adjektivecon), kaj opcias por vortbazita teorio, laŭ kiu sintaksa kategorieco estas karaktero de vorto, ne de radiko (kiel en aliaj lingvoj), tiam oni devas elekti inter transforma kaj struktura analizado. Transforman analizadon proponis i. a. Kiselman 1991 kaj Grimley-Evans 1997. Strukturan analizadon proponis i. a. PAG (implicite, laŭ mia interpreto) kaj Mattos 2000. Mi argumentos ĉi tie por struktura analizado.

Laŭ la transforma analizo, bono, ekzemple, transformiĝas de la baza formo bona per ŝanĝo de finaĵo (supozante ĝeneralan interkonsenton ke la adjektivo estas baza):

bona → bono (regulo: la finaĵo -a fariĝas -o sub kondiĉoj K1)

Laŭ la struktura analizo, bono devenas de abstrakta strukturo per malapero, aŭ forfalo, de -a:

[bona]o → [bon]o (regulo: finaĵo forfalas sub kondiĉoj K2)

1.0 Argumentoj por la struktura analizado.

1.1 Argumentoj de forfalkondiĉoj. La struktura analizado ricevas apogon de la jenaj konstatoj pri la kondiĉoj K2 kontraste al K1:

1.1.1 K2 enhavus tre ĝeneralajn kondiĉojn, ekzemple, “La unua el du kategoriaj vokaloj (-o, -i, -a)  forfalas, devige se ili estas sinsekvaj, nedevige se ne” (Miner 2006). K1 aliflanke enhavus aron da specifaj kondiĉoj, kies formo ne klare antaŭvideblas. El unu vidpunkto, reguloj en transforma analizado eĉ ne havus kondiĉojn, sed simple generus ĉiujn eblajn formojn; tamen vidu par. 1.4 pri hipergenerado.

1.1.2 La kondiĉoj K2 estus parte fonologie motivataj: ĝenerale, ili detruas sinsekvojn de vokaloj, kiuj ne oftas en la lingvo, konservante ties tipajn silabosinsekvojn.

1.1.3  La kondiĉoj K2 estus parte motivitaj de sendependaj konsideroj: ĉiam eblas nedevige forfaligi la unuan kategorivokalon en vortoj kiel ‘vaporoŝipo’, ‘ruĝakovrila’, ‘daŭripova’ k.s. Tiuj forfaloj, kiel ankaŭ tiu de finaĵo -o substantiva en “poezia” stilo, kredebligas teorion en kiu rolas forfaloj: ili jam rolas en la lingvo.

1.2 Argumento de ĝenerala neceso de strukturoj.

1.2.1 Plursignifeco. Tre ofte kiam vorto havas pli ol unu signifon, la kialo estas, ke ĝi realigas pli ol unu strukturon. Ekzemple se oni volas klarigi la du signifojn de ‘martiro’ (1. mortinto pro siaj kredoj 2. iro en marto), oni nature atentas la kontrastajn grupiĝojn de elementoj: [martir][o], [mart][iro], aŭ arbodiagrame (simpligite; V = vorto)

Strukturigado per krampoj kaj strukturigado per arbodiagramoj prezentas la saman informon, sed ĉe plenaj analizoj la dua maniero donas pli legeblajn rezultojn. Kp.

[V[marto][V[iri][o]]]

kaj

(Rimarku la efikojn de la forfalregulo: la unua -o forfalas nedevige, la -i, devige. Rezultas ‘martoiro’ aŭ ‘martiro’.)

Sekve, ni jam bezonas strukturojn ĉiaokaze, por klarigi strukturan plursencecon, kiu tre oftas en nia lingvo. Fakte ‘martiro’ povus kredeble ankaŭ signifi ‘tiro el maro’, kiu havus ankoraŭ alian strukturon.

1.2.2 Sintakso. Estas evidente, ke strukturoj necesas jam en la frazosintaksa analizado; tiuj preskaŭ ĉiam nuntempe prezentiĝas per arbodiagramoj. Per la razilo de Occam, oni starigu similajn teoriajn konstruaĵojn por ambaŭ partoj de la gramatiko, se ne aperas severaj problemoj pro tiu strategio. (La morfologiaj diagramoj de Mattos 2000 estas isomorfaj kun arbodiagramoj.)

1.3 Argumento de konservado de morfologiaj rilatoj kaj simetria eksplikado.

Rimarku, ke la arbodiagramo

prezentas ĝuste la semantikan enhavon de la morfologiaj rilatoj ene de la vorto ‘martiro’ (kun la signifo ‘iro en marto’). Simile la arbodiagramo

prezentas ĝuste la semantikan enhavon de la morfologiaj rilatoj ene de la sama vorto kun la alia signifo): tiukaze tute ne estas morfologiaj rilatoj, krom ke ‘martiro’ estas vorto.

Kontraste, transforma analizo, por reprezenti la signifon ‘iro en marto’, necesigus la transforman historion de parto de la vorto: marto + (iri → iro).  Sekve la struktura analizo pretendas, ke parolanto scias la du signifojn per scio de la du alternativaj strukturoj, dum la transforma analizo pretendas, ke la parolanto scias la du signifojn per scio de la transforma historio de la dua.  Ni preferu la pli simplan modelon, kiu postulas nur unu specon de abstrakta scio.

1.4 Argumento de simpleco. Transforma teorio devus krei iuspecan mekanismon por preventi hipergeneradon. Ekzemple se ekzistas reguloj X-a → X-o kaj X-o → X-a (por derivi ‘ruĝo’ de ‘ruĝa’ k.c., kaj ‘princa’ de ‘princo’ k.c.), ili devas ne nutri unu la alian; alie ekestus nefiniaj iteracioj. Kelkaj gramatikistoj tezas pri “blokado” en tiaj kazoj — mekanismo, per kiu regulo ne funkcias se ĝi kreus “jam ekzistantan vorton” aŭ simile. Mi timas tamen, ke estus tre malfacile precizigi tion, kio konsistigas en Esperanto “jam ekzistantan vorton”.

2.0 Konkludo. Ĉi tie mi ne argumentas por vortbazita analizado de Esperanta morfologio. Tio estas alia temo. Sed mi suspektas, ke pli kaj pli da teoriistoj inklinas tiel, kaj se ili pravas, estas laŭ mia opinio bonaj kialoj elekti strukturan analizadon kaj ne transforman.

Unu vorto pri abstraktaj entoj. La moderna lingvistiko ne hezitas pri teoriaj konstruaĵoj, prenante inspiron de aliaj sciencoj. Tio ja eble iafoje tro senbridas. Sed mi persone konsentas kun la opinio de iuj scienc-filozofoj, ke teoria konstruaĵo estas reala kondiĉe ke sen ĝi, ne eblas sistemigi la datenojn. Kaj mi povas atesti, ke ĉiuj streboj ekspliki lingvajn fenomenojn per sinlimigo al “nur la sonoj” (resp. “literoj”) malsukcesis.

GRIMLEY-EVANS, Edmundo, 1997. “Vortfarado”. La Brita Esperantisto (marto-aprilo, pp 57-59).

KISELMAN, Christer, 1991. “Vortkreaj procezoj de Esperanto”. Scienca Revuo 42: 95-109. Rete havebla ĉe

http://www.math.uu.se/~kiselman/bibliography.html.

MATTOS, Geraldo. En la komenco estas la vorto. Chapecó-SC, Brazilo, 2000

MINER, Ken, 2006. “Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS, Par. 6.0. Rete ĉe  http://www.sunflower.com/~miner/EKVO_package/ekvo.html.

PAG = Kálmán KALOCSAY & Gaston WARINGHIEN, 1980. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio).