Lingva Kritiko » Gramatiko
Ĉu jes aŭ ne?
La negaj demandoj en nia esperantologio
Miaj komentoj
Nego parta aŭ kombinita
Respondi koncepte aŭ laŭforme
Ĝentilaj demandoj
Konkludo
Unu el la tiklaj punktoj de Esperanto (kaj de multaj nacilingvoj) estas la signifo de la respondovortoj jes kaj ne en la okazoj, kiam ili rilatas al frazo entenata negon1.  La aŭtoritataj verkoj esperantologiaj (PIV, PAG, PMEG) traktas tiun temon nur por unu speciala okazo: ĉe la negaj demandoj.
La negaj demandoj en nia esperantologio
Laŭ PMEG (§22.3. Respondvortoj. Jes kaj ne ĉe neaj demandoj):
Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. (…)
Okcidenta sistemo
En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo kun nea vorto (ne aŭ NENI-vorto) en la ĉeffraza parto. En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. (…)
Orienta sistemo
En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon (…)
Du logikoj
Ambaŭ sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo.
Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malriĉiĝus, se oni ne povus uzi tiajn demandojn.
Kvankam PAG speciale atentas la respondojn je negaj demandoj2, tamen PIV ĉe jes senkomente donas difinon formale konforman al la sistemo orienta:
jes
Adverb-interjekcio, per kiu oni asertas vera la tuton de la demanda frazo: (…)
Tiu interj., uzata subst-e kun la sama senco: (…)
Tamen ĉe ne ja aperas komento, mallonge resumanta la rimarkon de PAG.
Miaj komentoj
Nu, unue, mi kontestas la opinion ke la du sistemoj estas egale logikaj.  Jam la ĉi-supra prezento de la okcidenta sistemo en PMEG estas konsiderinde pli longa, ol ties solfraza difino de la sistemo orienta; kaj malgraŭ tiu plia longeco, la difino de la okcidenta sistemo lasas malklaraj plurajn gravajn aferojn.
Fakte, en la orienta sistemo la signifo de la respondovortoj apartenas al la tavolo leksika de la lingvo; dum en la sistemo okcidenta ĝin maleblas difini leksike, ĝi estas fenomeno gramatika (ĝi postulas difinon de gramatika transformado).
Due, mi konsentas, ke la negajn demandojn oni laŭeble evitu; tamen tio ne ĉiam eblas, kaj fakte ne ĉiam temas pri demando: iam oni bezonas esprimi konsenton aŭ malkonsenton pri nega aserto.  Jen kelkaj tiaj sendemandaj ekzemploj (mi donas plurajn ekzemplojn en la orienta sistemo responde al ies deklaro ke «la nuraj du ekzemploj cititaj en PMEG ne sufiĉas por paroli pri sistemo orienta»; ĉiuj kursivoj estas miaj):
Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis.
Sed Li diris: Ne, vi ridis [Gen 18:15].
10 Kaj ili diris al li: (…) ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
12 Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando [Gen 42].
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj (…) ĉion klarigis. Marion plu ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi; jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
[Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo].
Morgaŭ, ĉiuj havos morgaŭon, tamen antaŭ ŝi etendiĝis mallumo, la daŭra kaj senlima mallumo, kie ne estas morgaŭo. Jes, neniam estis morgaŭo en ŝia vivo.
[Bakin, tr. Vejdo: La familio, ĉap. 26ª].
Li ne konceptis ian platonan mondon de puraj formoj liberaj je la malpuraĵo de la materio.  Ne, estas oftaj aludoj al furzoj, klakantaj falsaj dentoj, mislokitaj okulvitroj, ulceroj, malpuraj litotukoj kaj mungado ĉe White.
[Trevor Steele: Patrick White — Vivo kaj verko].
— Li estas ne profitama, honesta homo, — diris Arkadio.
— Jes, ne profitama [Patroj kaj filoj, ĉap. 21ª].
— Tamen tio ĉi pruvas nenion.
— Jes, pruvas nenion, — ripetis Arkadio. [Patroj kaj filoj, ĉap. 10ª].
Nego parta aŭ kombinita
La okcidenta sistemo neprigas determinon de du aferoj:
Ĉu la demando  (aŭ alispeca koncerna frazo) estas nega?
Se jes, kio estu «la pozitiva respondofrazo»?
La ekzemploj en PMEG koncernas nur la plej simplajn okazojn de ĝenerala, tuteca demando:
(1) Ĉu vi ne volas kafon?
(2) Ĉu vi nenion deziras?
Tamen Esperanto ebligas ankaŭ partan negadon, ĉe kiu jam malpli evidentas, ĉu la demando estas nega:
(3) Ĉu ne kafon vi volas?
(4) Ĉu vi volas ne kafon?
(5) Ĉu vi volas ne kafon, sed teon?
La vivaj okcidentanoj, kiujn mi demandis pri tioj, disopiniis.  Ekz-e unu el ili argumentis, ke en (4) la verbo ne estas negata; tamen ankaŭ en (2) la verbo ne estas negata, negata estas la objekto (sed per speciala negvorto, kiu en la sistemo latina-ĝermana plene negas la tutan frazon).
Laŭ la formala PMEG-regulo ili ĉiuj estas demandoj negaj (entenas ne en la ĉeffrazo).  Sed tiam malfacilas pozitivigi, ekz-e por (5) la forstreko de ne rezultigas enigmon:
(6) Ĉu vi volas kafon, sed teon?
Kvankam PMEG ne mencias nek … nek inter la vortoj formantaj «neajn demandojn», tamen probable ankaŭ ĉi tiu paro devus esti tie.  Nu, ĝia pozitivigo estus speciale malfacila.  Ekz-e:
(7) Ĉu vi nek vidis nek aŭdis la akuzaton veni?
Ĝenerale, nek A nek B egalas al ne A, kaj ne B; sekve eblus transformi:
(8) Ĉu vi ne vidis kaj ne aŭdis la akuzaton veni?
Simpla forstreko rezultigus:
(9) Ĉu vi vidis kaj aŭdis la akuzaton veni?
dum laŭ la formala logiko ¬(¬A & ¬B) ≡ A ∣ B, t.e.
(10) Ĉu vi vidis aŭ aŭdis la akuzaton veni?
(kaj tio probable pli trafe esprimas la intencon de la demandanto, kiun supozeble interesas ĉu la demandato iel ajn rimarkis la venon). Tio demonstras, kiom malsimplaj povas esti la pozitivigaj transformadoj, se oni zorgas konscience priskribi ilin.  Nenio simila estas necesa por klare kaj plene priskribi la orientan sistemon.
Jen ankoraŭ alispeca ekzemplo, kie la respondanto dispartigas la demandon, kaj respondas je subfrazo entenanta negon [Faraono, vol. 2ª, ĉap. 5ª]:
— Hipokrito!… — ekkriis la princo. — Vi preĝas al la dioj, je kiuj vi ne kredas?…
Hiram finis la benon kaj diris:
— Jes, mi ne kredas je la dioj egiptaj, asiriaj, eĉ feniciaj, sed mi kredas je la Sola, kiu ne loĝas en temploj kaj kies nomo ne estas konata.
Respondi koncepte aŭ laŭforme
Imagu studenton kiu devas respondi eron el testa demandaro:
(11)  Ĉu 2 + 2 ≠ 5 ? [Jes] [Ne]
La respondo estas nepre «Jes» en la orienta sistemo, sed kiel respondi tion okcidente?  Se oni voĉlegas laŭ la kutima maniero,
(12) Ĉu du plus du ne egalas al kvin? [Jes] [Ne]
tiam la okcidenta respondo estus «Ne».  Sed fakte ĉi tiu voĉlego estas matematike alia ol la demando (11); ĉi tiu voĉlego esprimas alian demandon:
(13) Ĉu ¬(2 + 2 = 5) ?
La demando (11) entenis simplan sennegan rilaton ≠ (malegalas). Matematike edukita studento devus do ĝin interpreti kiel
(14)  Ĉu du plus du diferencas de kvin? [Jes] [Ne]
kaj tiaforman sennegan demandon okcidentulo devus respondi per «Jes», do kontraŭe ol la demandon (12).
La orientaj respondoj rilatas la enhavon, la signifon de la formuloj aŭ aliaj ideogramoj; tial ili estas identaj por ĉiaj legmanieroj; la okcidentaj respondoj dependas je la vortummaniero (kiu en teĥnika teksto ofte estas implica, neesprimita) — kaj tial estas dubsencaj.
Tiajn ekzemplojn eblas multigi: ekz-e la esprimon x≤y oni povas voĉlegi pozitive-plumpe «ikso estas pli granda ol, aŭ egala al ipsilono»; aŭ mallonge-nege «ikso ne superas ipsilonon».  Sekve por esprimi konsenton la okcidentulo devas scii, kian voĉlegon intencas la demandanto.
(15) Ĉu 2 + 2 ≤ 5 ?
(16) Ĉu du plus du estas pli granda ol, aŭ egala al kvin? — Jes.
(17) Ĉu du plus du ne pli grandas ol kvin? — Ne.
La orientaj respondvortoj estas memevidentaj, nemiskompreneblaj kaj sendependaj je la maniero voĉlegi: ili temas ne pri la formo, sed pri la ideo.
Simile la sinonimaj demandoj:
(18) Ĉu li ne ĉeestas?
(19) Ĉu li forestas?
estas sinonime respondeblaj per unu sama vorto en la sistemo orienta, sed postulas reciproke kontraŭajn respondojn en la sistemo okcidenta. La orientaj repondovortoj estas semantikaj invariantoj ĉe la sinonimaj transformoj.
Simile, respondoj simplaj kaj koheraj oriente, komplikitaj aŭ malkoheraj okcidente:
(20)  Ĉu vi venis ne hodiaŭ?
(21)  Ĉu vi venis en alia tago ol hodiaŭ?
(22)  Ĉu li ne intence tion faris?
(23)  Ĉu li faris tion ne intence?
(24)  Ĉu li faris tion senintence?
(25)  Ĉu vi ne havas monon?
(26)  Ĉu vi malhavas monon?
(27)  Ĉu kontraŭ tio ne ekzistas kuraco?
(28)  Ĉu kontraŭ tio malestas kuraco?
Atentindas ke laŭforme oni apenaŭ povus apartigi ĝenerale negan demandon disde demando parte nega.  Eĉ se la ĉefverbo estas negata, tia nego povas esti proprasenca nego de la verbo, ne de la tuta frazo:
(29)  Ĉu vi ne dormas pro la bruo?
(30)  Ĉu longe vi ŝin ne vidis?
La respondoj estas facilaj en la orienta sistemo, sed kiel respondi tiojn okcidente?  Ja la demandoj
(31)  Ĉu vi dormas pro la bruo?
(32)  Ĉu longe vi ŝin vidis?
eĉ por okcidentulo estas alisencaj.
Ĝentilaj demandoj
Iuj uzas negajn demandojn kiel aparte respektan, ĝentilan formon por esprimi proponon aŭ peton.  Malfacilas kompreni la logikon sur kiu estas bazita ĉi tiu kutimo; probable ĉar tio estas iom humila maniero, oni kvazaŭ ne aŭdacas rekte proponi ion, kaj sugestas la ideon per ĝia kontraŭo.
Mi mem opinias ke el la du demandoj,
(33)  Ĉu vi deziras kafon?
(34)  Ĉu vi ne deziras kafon?
la dua (34) estus neniom ajn pli ĝentila ol la unua (33).  Mi eĉ male dirus, ke estas iom malĝentila embarasi gaston per nega demando. Tiom malpli, ke la etiketa valoro de tiaj demandoj malsamas en diversaj landoj; interalie, nega demando kiun ruso opinias humila kaj ĝentila povas impresi anglalingvanon kiel esprimo de malkontento kaj incitiĝo (tial oni avertas rusajn studentojn kontraŭ uzo de tiaj demandoj en la angla3). La situacio iom simila al la variado de la sociaj kromsignifoj de viado kaj ciado, kiun Esperanto prudente solvas per rezigno pri ciado en la normala interparolo.
Ĉiel ajn, tiaj ĝentilformoj estas alia gramatika fenomeno ol la propraj demandoj negaj.  Tion pruvas, cetere, la respondoformoj: dum ĉe la propraj demandoj klara kaj rekomendinda respondo citu la koncernan parton de la demando:
(35)  Ĉu ŝi ankoraŭ ne revenis? – Jes/Ne, ankoraŭ ne revenis
respondo je negforma ĝentildemando la ĉefverbon ignoras:
(36)  Ĉu vi ne deziras tason da kafo? – Jes, mi petas.
Respondo «Jes, mi deziras» sonus moŝtece-malmodeste aŭ eĉ komike, kiel en
(37)  Ĉu vi bonvolos eniri? – Jes, mi bonvolos.
Konkludo
La sistemo orienta estas simple, klare kaj unuece difinita por ĉiaj demandoformoj.  Ĝi neniel bezonas apartigi iajn «negajn demandojn» kaj trakti ilin speciale.  Ĝi estas facila por matematike edukita menso, kaj hejma por granda parto de la homaro.  Ĝi bone koheras kun la matematika logiko.
La sistemo okcidenta estas difinita por tre speciala tipo de simplaj demandoj.  Ĝi implicas enkondukon de du aŭ tri kromnocioj (la nega demando, pozitiva respondofrazo, pozitivigo de nega frazo), kiuj ne estas klare kaj komplete difinitaj.  Por ĉia ne tre simpla demandoformo negohava la okcidenta sistemo simple paneas.
Tial neniom mirindas, ke la fakuloj kiuj devas profesie okupiĝi pri la logikaj aferoj (programistoj, matematikistoj) preferas la orientan sistemon, multaj ankaŭ en sia hejma lingvo (ekz-e en la angla), eĉ se ties oficiala normo preskribas la okcidentan sistemon.
La rekomendo «evitu negajn demandojn» estas principe tre prudenta; ĝi tamen sin bazas sur la malklara kromnocio «nega demando», kiu en la orienta sistemo estas tute malnecesa kaj estas do senbezona komplikaĵo. Krome, ĝi ne solvas la problemon, kiel esprimi konsenton aŭ malkonsenton pri nedemanda aserto, kies semantiko povas postuli negon (kiel en «Mi ne ridis» ĉi-supre).
Pli ĝenerala solvo estas anstataŭigi la respondovortojn per la klaraj adverboj «Ĝuste, prave, vere, efektive» kaj «Malĝuste, malprave, kontraŭe, malvere, male» ktp.  Fakte ili funkcias ekzakte kiel, respektive, la orientaj «Jes» kaj «Ne».  La problemo de ĉi tiu solvo estas la amplekso de tia anstataŭigo: ĉu ĉiujn jes kaj ne oni tabuu (tio estus logika, sed tro drasta ŝanĝo), aŭ nur tiujn rilatajn al negaj frazoj (tio estas komplikaĵo, nepriganta lerni, kio estas «nega frazo»).  La rigore orienta interpreto de jes kaj ne estus malpli drasta ŝanĝo, kiu evitigus al ni la redundajn komplikaĵojn.
1.  Mi preferas uzi la radikon neg- en la terminoj temantaj pri negado, ĉar la tradicio uzi ne kiel radikon ĉe vortofarado ĝene kolizias kun la konsiderinde pli ofta kaj profunde enradikiĝinta prefiksa funkcio de ne. La vortoj
neebla, neinda, neema, neemulo, nevorto ktp
normale percepteblas kiel prefiksitaj, do ne kiel
negebla, neginda, negema, negemulo, negvorto (kp demandvorto).
Male, en neado oni ial interpretas la vorteron ne radike. Tio estas malkohera kaj konfuza; eĉ Zamenhof mem, provante uzi la radikan ne, formis mallogikajn vortojn neiganto, neigebla (por la sencoj neganto, negebla ― la atribuo estas laŭ PIV2). Tio sola sufiĉas por montri, kiajn misprezentojn kaj pensotordojn kaŭzas la malprudenta emo kombini en tiu vorto la funkciojn prefiksan kaj verboradikan. (Oni povas indiki la fundamentan vorton jesigi; sed tio ne estas simila, ĉar jes ne estas uzata prefikse.)
2.  PAG (1985) §91 Rim. V (p. 128):
«La uzado de interjekciaj jes kaj ne prezentas vere gravan, kaj tamen malfacile solveblan problemon por internacia lingvo» (K. Ossaka). Efektive, ĉe nea demando la respondo per interjekcio povas havi malajn signifojn, laŭ la nacilingvaj kutimoj.  Ekz-e sanulo demandita:
Ĉu vi ne estas malsana?
respondos per ne, se li estas eŭropano, per jes, se japano. La subkomprenita penso estas por la unua: «ne, mi ne estas malsana»; por la dua: «jes, via neado estas ĝusta». Tiu japana pensmaniero troviĝas eĉ ĉe slavaj aŭtoroj: la tekston anglan de «Hamleto»:
— Why, then the Polack never will defend it?
— Yes, it is already garrison’d.
Zamenhof tradukis:
— La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos?
— Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.
Same:
― Ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta.
― Jes, iele tiel fariĝis, ke … ŝi ne edziniĝis. [Z]
3. Requests in the form of negative questions
As a rule, polite requests in English are not asked in the form of negative questions. Polite requests in Russian are usually in the form of negative questions. Russian students often make mistakes in requests in English because of this difference.
Generally, negative questions have some emotion in them, e.g., surprise, expecting yes for an answer, mockery, annoyance, complaint. Requests in the form of negative questions can often sound impolite. Learners of English should avoid making requests in the form of negative questions. Examples of impolite requests, with the meaning they convey and the reaction they might provoke:
“Can’t you get me a cup of coffee?” (Meaning: I’m surprised that you haven’t offered me a cup of coffee.)
“Of course I can get you a cup of coffee! Why didn’t you ask me about it?”
“Won’t you help me?” (Meaning: I see that you don’t want to help me.)
“Of course I will help you! Have I ever refused to help you?”
For example, if a negative question is actually not a request but an offer, a negative question will sound more interested than an affirmative question. (There is some surprise in such negative questions too.)
Another possible case is when the speaker knows that there are reasons why a request can’t be fulfilled or a permission given but still hopes that something can be done. Affirmative questions are also common in such cases.
Recommendations
Don’t use negative questions to make a request or ask for permission.
(Citaĵo el Useful English)
Situacia aspekto en Esperanto
Elementa esploro pri situacia aspekto en Esperanto, uzanta bazajn konceptojn de Zeno Vendler, atentiganta precipe pri problemoj de telikeco.
0.0 Enkonduko.
Depost Aristotelo1 estas komprenate, ke la situacioj priskribataj de verb-lokucioj2 falas nature en diversajn klasojn. Moderntempe Ryle (1949) kaj Kenny (1963) diskutis tian klasadon el filozofia vidpunkto, kaj Vendler (1967) proponis kvaroblan klasadon de verb-lokucioj, kiu ankoraŭ servas kiel bazo por pluaj rafinaĵoj en la lingvoscienco.
La plej baza distingo, kaj la plej simpla, estas tiu inter statoj unuflanke kaj aliflanke eventoj (kiuj povas esti aktivecoj, plenumoj, aŭ atingoj; vidu sube). Statoj havas nenian imanentan strukturon. Nenio okazas; io aŭ iu estas simple en ia kondiĉo aŭ stato: “La kato estas blanka.” “La kaverno estas malplena.” “Mi kredas la rakonton.” Ni turnu nin al eventoj.
Aktivecoj estas homogenaj procezoj tempe daŭrantaj sed kun neniu imanenta celo aŭ fino (ili ne estas telikaj3):
(1a) kuri pro sano
(1b) vojaĝi tra la mondo
(1c) bruli en la kamenejo
(1d) legi librojn
La sekvaj du klasoj havas internan celon aŭ finon; ili estas telikaj. Plenumoj estas procezoj tempe daŭrantaj, kun imanenta punkto de kulmino, post kiu la evento ne povas pludaŭri:
(2a) kuri kilometron
(2b) vojaĝi de X ĝis Y
(2c) bruli ĝis nenio
(2d) legi la libron
Atingoj ankaŭ havas punkton de kulmino, sed la kulmino estas tuja, subita, kaj malhavas internan strukturon:
(3a) morti
(3b) alveni
(3c) trovi monujon
(3d) rekoni
Rimarku, ke la klasado principe enkalkuligas la tutan verb-lokucion, ne nur la verbon. Ekzemple “kuri” per si mem povus esti nur aktiveco; sed “kuri kilometron” estas plenumo, ĉar ĝi havas imanentan finon. “Vojaĝi” per si mem povus esti nur aktiveco, sed “vojaĝi de X ĝis Y” estas plenumo.
1.0 La sistemo de Vendler.
Fine do eblas prezenti la sistemon de Vendler (iom termine simpligitan). La kvar klasoj kun ekzemploj listiĝas en la plej maldekstra kolumno; iliaj distingaj trajtoj konsistigas la supran vicon de la tabelo). La germana termino Aktionsarten nuntempe vaste uziĝas por la kategorioj de situacia aspekto.
Aktionsarten laŭ Vendler:
Sube ni diskutos testojn, diagnozilojn, por la kvar Vendler-klasoj.
1.1 Situacia aspekto kaj vidpunkta aspekto.
Necesas klare distingi inter la kvar klasoj ĵus tabeligitaj (Aktionsarten) unuflanke, kaj aliflanke gramatika aspekto en sia tuta varieco. La kvar klasoj de Vendler rilatas al situacia aspekto. Ili estas ontologiaj klasoj; t.e., en la reala, eksterlingva mondo, eventoj kaj statoj ja tiel diversas, kaj lingvoj devas vole-nevole reprezenti ilin. Ili do estas “universalaj” en la senco, ke neniu lingvo povas ilin eviti. Aliaj aspektaj distingoj (perfekto-imperfekto, perfektivo-imperfektivo, momenta-daŭra, ktp) dependas de lingvoj mem kaj rilatas al vidpunkta aspekto — la maniero, laŭ kiu la parolanto elektas trakti la koncernan eventon aŭ staton.
Eblas obĵeti je la nocio de ontologiaj klasoj, sed tiu nocio ne nepre necesas. Praktike, vidpunkta aspekto kontrastas kun situacia aspekto ankaŭ jene: por priskribi vidpunktan aspekton, plej ofte necesas mencii la parolanton / skribanton. Ofte necesas mencii ankaŭ alia(j)n referencpunkto(j)n. Ekzemple la angla perfekto postulas ke la priskribata evento havu rilatecon al la nuntempo de la parolanto / skribanto. “Einstein has visited Harvard” nur uzeblus, se Einstein estus viva, do sonas strange al nuna indiĝena parolanto de la angla: ĉar Einstein mortis en 1955, necesas uzi la preteriton: “Einstein visited Harvard”.
Kontraste, priskriboj de situacia aspekto ne devas mencii la parolanton / skribanton, nek aliajn referencpunktojn. Situacia aspekto enestas la formon de la situacio mem. Alia diferenco estas ke vidpunkta aspekto pli ofte estas gramatikigita ol situacia aspekto. (Tamen en specifaj lingvoj, situacia aspekto interagas kun vidpunkta aspekto, kaj tiuj du povas ankaŭ interagi kun tenso, kiel ĉe la angla perfekto menciita en la lasta alineo; tial plena aspekta/tensa priskribo de specifa lingvo povas iĝi tre kompleksa. Sekve estas vasta konfuzo pri situacia aspekto, vidpunkta aspekto, kaj tenso, aldone al vere substancaj malsamaj analiz-manieroj.) En ĉi tiu artikolo mi diskutas nur situacian aspekton, kaj nur elemente kaj skize.
2.0 Graveco por Esperanto.
Ŝajne mankas al Esperanto-uzantoj komuna konscio pri tio, kiuj verbesprimoj estas telikaj kaj kiuj estas netelikaj. Por tio mi havas nur anekdotan evidenton: longajn lingvajn disputojn en la diskut-forumo soc.culture.esperanto kaj aliloke pri ĝuste telikeco. Estas E-istoj, eble la plimulto, por kiuj (4) estas kontraŭdiro:
(4) Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Por tiuj lingvouzantoj, “kuri en la domon” estas telika; ĝi nepre signifas, ke Roberto atingis la domon. Por aliaj, (4) ne estas kontraŭdiro: “kuri en la domon” ne estas por ili telika. Kurioze, ĉu ne, ĉar fino de la ago ja estas esprimita: “en la domon”. Tamen ŝajne estas tiaj parolantoj. Por igi telika “Roberto kuris en la domon”, por tiaj lingvouzantoj, necesas plenesprimi en la verbo telikecon (“Roberto finkuris en la domon” aŭ simile); tiam (4′) estas por ili bonorde kontraŭdiro:
(4′) * Roberto finkuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Por tiaj lingvouzantoj, (5) eble estas tute en ordo:
(5) Roberto estis kuranta en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Eble! Kaj se jes, por tiuj parolantoj “estis kuranta en la domon” ne estas telika; sed kiom ni scias, estas ankaŭ E-uzantoj, por kiuj ankaŭ (5) estas kontraŭdiro kaj “estis kuranta en la domon” do estas telika.
Se uzi eble pli simplajn ekzemplojn, konsideru (6) kaj (7):
(6) Ŝia edzo persvadis ŝin, sed ŝi ne konvinkiĝis.
Se “persvadis ŝin” estas telika, (6) estas kontraŭdiro; alie ne. Oni rimarku, ke kontrolo pri “persvadi” en vortaroj ne multe helpas. La difino de “persvadi” en NPIV estas “instigi iun al iu ago per emocivekaj argumentoj”, difino, kiu unuavide aspektas telika; sed la unua ekzemplo estas netelika: “Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane.”
(7) Oni kuiris la viandon.
Ĉu (7) signifas, ke la viando nun estas kuirita? Difino de “kuiri” en NPIV: “Prepari manĝaĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla” (emf. mia) — do telika; tamen unu el la ekzemploj (Zamenhofa fakte) estas netelika: “La ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj.”
Memevidente, la longe diskutataj du interpretoj de “-ata/-ita” estas nur pinto de konsiderinda glacimonto (oni notu tamen, ke la problemo “-ata/-ita” apartenas al vidpunkta aspekto, ne al situacia aspekto).
Pri la etnolingvoj ĝenerale eblas diri, ke indiĝenaj parolantoj ĉiam scias, ĉu verba lokucio estas telika aŭ ne. Etnolingva (ne)telikeco estas leksika propraĵo de verbo, kiu referencas trajtojn de ties eventualaj komplementoj (ekz. specifecon de rektobjektoj). Se en Esperanto estas neniu principo aŭ regulo, por diri al ni, ĉu esperanta verblokucio estas telika aŭ ne, ni povas nur konkludi, ke ĉiu verblokucio, aŭ plej multaj verblokucioj, en Esperanto havas almenaŭ du sencojn. Sed en la sekva diskuto mi iafoje simple uzos mian propran impreson pri la telikeco de la diversaj ekzemploj. Mia celo estas nur esplori la temon.
3.0 Testoj de situacia aspekto.
Haveblas testoj, kuntekste bazitaj, de situacia aspekto. En la etnolingvoj, situacia aspekto estas konsekvenca kaj konstanta: se ekzistas kuntekstoj, kiuj pruvas la situacian aspekton de donita verbesprimo, tiu verbesprimo do havas tiun situacian aspekton ankaŭ en aliaj kuntekstoj. (Ekzistas marĝenaj esceptoj, kiuj ne devas priokupi nin.)
Statoj estas distingeblaj disde eventoj plejofte per la simpla demando, ĉu eblas uzi “-ant”:
(8a) La kato estas blanka.
(8b) * La kato estas estanta blanka.
(9a) Mi havas krajonon.
(9b) * Mi estas havanta krajonon.
(10a) Johano kredas la doktrinon.
(10b) * Johano estas kredanta la doktrinon.
Sekve la (a)-frazoj esprimas statojn, kaj “esti blanka”, “havi krajonon” kaj “kredi” estas statoj, ne eventoj.4 Restas distingi inter aktivecoj, plenumoj kaj atingoj. Distingi inter aktivecoj unuflanke, kaj plenumoj kaj atingoj aliflanke, estas simple: la lastaj du estas telikaj, kaj havas en si mem imanentan finon. Testoj por telikeco do apartigos aktivecojn disde la ceteraj du klasoj.
Testo per daŭrindikaj kaj templimaj esprimoj: telika verblokucio ne povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ja povas uziĝi kun templima esprimo:
(11a) Petro fermis la pordon.
(11b)* Petro fermis la pordon 10 minutojn. (daŭrindika esprimo)
(11c) Petro fermis la pordon en 10 minutoj. (templima esprimo)
(12a) Manjo konvinkis sian edzon.
(12b) * Manjo konvinkis sian edzon 10 minutojn.
(12c) Manjo konvinkis sian edzon en 10 minutoj.
(13a) Li konstatis sian eraron.
(13b) * Li konstatis sian eraron 10 minutojn.
(13c) Li konstatis sian eraron en 10 minutoj.
Kontraste (kaj inverse), netelikaj verblokucioj ja povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ne povas uziĝi kun templima esprimo:
(14a) Johano promenis en la parko.
(14b) Johano promenis en la parko 10 minutojn.
(14c) * Johano promenis en la parko en 10 minutoj.
(15a) La infanoj ludis.
(15b) La infanoj ludis duonhoron.
(15c) * La infanoj ludis en duonhoro.
(16a) Milka vartis la bebon.
(16b) Milka vartis la bebon du horojn.
(16c) * Milka vartis la bebon en du horoj.
Tiel eblas firmigi, ke “promeni en la parko”, “ludi” kaj “varti la bebon” estas netelikaj, do aktivecoj, dum “fermi la pordon”, “konvinki sian edzon” kaj “konstati sian eraron” estas telikaj, do aŭ plenumoj aŭ atingoj. Estas memevidente cetere, ke ĉiuj ekzemploj (11)-(16) estas eventoj kaj ne statoj.
Restas distingi inter plenumoj kaj atingoj. Bona testo en la kazo de E-o devus esti la permesebleco de prefiksa “fin-” (kun sia NPIV-a difino: “por esprimi la plenumitecon de la procezo”; aŭ kiel en PMEG “FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago”): plenumoj, sed ne atingoj, devus akcepti tiun prefikson. Ni komencu per espereble nekontesteblaj ekzemploj:
(17a) Li trovis monujon sur la strato.
(17b) * Li fintrovis monujon sur la strato.
(18a) Mi stumblis sur stumpo.
(18b) * Mi finstumblis sur stumpo.
(19a) Tiu ludanto gajnis kvin poentojn.
(19b) * Tiu ludanto fingajnis kvin poentojn.
Sekve “trovi monujon”, “stumbli” kaj “gajni kvin poentojn” laŭ tiu testo estas atingoj, kaj ne plenumoj. Bedaŭrinde E-istoj iafoje uzas prefiksan “fin-” kun la signifo de la adverbo “fine” (“finkonvinki min”, “findecidi”) aŭ kun la signifo de “al la fino” (“finpuŝi la eldonon de la libro”). Tiaj aliaj signifoj interferas kun la uzado de prefiksa “fin-” kiel testo.
Sed eĉ kiam ni enkalkuligas la vortarajn difinojn, estas svagaj kazoj, inkluzive fakte tiujn de (11)-(13):
(20a) ? Petro finfermis la pordon.
(20b) ? Manjo finkonvinkis sian edzon.
(20c) ? Li finkonstatis sian eraron.
Ne surprizus min, se iuj E-istoj akceptus (20). Kun precize kiuj signifoj, mi ne certas.
Esploroj en la Tekstaro malkaŝas jenajn kazojn (iujn plurfoje):
fintrinki la kafon / lastan kafguton / ĝin / la lastajn gutojn
finmortigi nian landon / ilin / lin / la vunditojn / ŝin
finteksi sian vivon
finjuĝi pri mia krimo
finkonstrui la apudurbetojn / ĝin / la sukampon
finkroni la laboron
findiri tion
finfari tion / la ferocan fiagon / ŝtelon
finaŭskulti min / paroladon
finlegi la libron / la lastan novelon
finakiri la anglan
finskribi sian taskon / mian leteron
finlabori la vienan skolon
finlerni lingvon
finparoli kio okazis
finimagi mian akcepton
finaŭdi lian diraĵon
finnoti la recepton
finflustri la sonĝon
finfumi la cigaredojn
finpensi tion
finverki poeziaĵon
finstudi konstruinĝenieran fakon / medicinon / tiun mallongan novelon / mian kurson
finsidi la sesion
finkuiri jam preparitan manĝaĵon
finkolorigi la bildojn
finpuŝi la eldonon de la libro
finaranĝi la koalicion
finvenki sin
finagordi Vindozon
finkonvinki min
finefektiviĝi [la resanigado]
finplenumi la rabadon de la lando
finmueli tiun grenon
finmelki la bovinojn
Plej multaj ekzemploj kondutas kiel atendite. Aparte notindaj tamen estas “finpensi tion”, “finaŭdi lian diraĵon”, “finkroni la laboron” kiel ankaŭ “finkonvinki min” kaj eĉ “finimagi mian akcepton”, kiuj indikas aŭ ioman necertecon pri la signifo de prefiksa “fin-”, aŭ efektivajn neatenditajn signifojn de la koncernaj verboj. Ŝajne ne facilas en Esperanto la lingva distingo inter plenumoj kaj atingoj. Tion cedinte, ni resumu la procedon, kiu ofte sufiĉas por la etnolingvoj:
Ĉu eblas “-ant”? Se ne, stato. Se jes:
Ĉu telika? Se ne, aktiveco. Se jes:
Ĉu eblas “fin-”? Se jes, plenumo. Se ne, atingo.
4.0 Konkludo: kial gravas svageco? Sur nivelo plej elementa, svageco rilatas nur al asertoj — kompletaj frazoj, kiuj priskribas aŭ pretendas priskribi la realan mondon: ju pli svaga estas aserto, des pli malfacile estas scii, sub kiaj kondiĉoj ĝi estus vera aŭ malvera. Se uzi antaŭan ekzemplon, konsideru (21):
(21) Johano kuris en la domon.
Se (21) estas telika, ĝi estas vera se Johano atingis la domon; alie ĝi estas malvera. Se (21) estas netelika, ĝi estas vera se Johano atingis la domon, aŭ se Johano kuris al la domo sed ne atingis ĝin (ĉar se li ja atingis la domon, tamen estis tempoperiodo, dum kiu li estis survoja, do (21) restas vera).
Kutime oni supozas, ke kompreno de aserto p estas precize scio de la kondiĉoj, sub kiuj p estus vera. Eblas tamen alpreni la pozicion, ke la funkcio de homa lingvo ne estas priskribi la mondon (almenaŭ ekster la sciencoj). Eblas ekzemple lingvofilozofio, laŭ kiu homa lingvo simple prezentas koheran sistemon por la esprimado de pensoj. Tia lingvofilozofio sidus bone en la t. n. “kohera teorio pri vereco”. Tamen, lingva svageco estas defio ankaŭ por tia lingvofilozofio, ĉar necesas kohero, kaj lingva disdiverĝo, tia ke por unu uzantaro p iafoje havas signifon s1, kaj por alia uzantaro havas signifon s2, ne estas kohera. Se frazo esprimas penson, necesas scii, kiun penson ĝi esprimas.
Rimarku la diferencon inter la situacio ĵus priskribita, kaj simpla plursignifeco. Se frazo (aŭ vorto, lokucio, ktp) estas plursenca, ĝi estas same plursenca por ĉiuj lingvouzantoj.
Ofte esprimata kredo pri Esperanto estas, ke Esperanto posedas la samajn trajtojn, inkluzive tiujn supozeble negativajn, kiujn posedas la etnolingvoj, sed je malsama grado. Tio eblas. Kaj lingvofilozofoj jam longe agnoskas problemon pri la svageco de homaj lingvoj. Simpla senproblema aserto kiel (22) ne havas tute precizajn vereckondiĉojn:
(22) Je la 3a de junio 2009 Karlo estis en Ĉikago.
Per sinsekvo de detalaj demandoj eblas malkaŝi, ke ni ne scias la precizajn vereckondiĉojn de (22). Ĉu li estis en Ĉikago je la koncerna dato, se li flugis super la urbo en aviadilo? Se li estis tie precize noktmeze de la 2a de junio, poste foris? Se li staris sur la urbolimo sur ambaŭ piedoj, aŭ metis nur unu piedon trans la urbolimon? Ktp. Tia ludo simple montras, ke homa lingvo estas nur tiom preciza, kiom necesas por la okazo. Tamen la situacio de Esperanto estas iom speciala, se diversaj lingvouzantoj ja havas firmajn opiniojn pri la (ne)telikeco de niaj kaj similaj ekzemploj, kaj se la sola problemo estas, ke tiuj opinioj diversas.
La termino “idiolekto” apenaŭ eviteblas. Ŝajnas, ke la plej ĝusta priskribo de la stato de nia lingvo estas svageco kiel rezulto de disidiolektiĝo, ŝajne neevitebla rezulto de la “diaspora” naturo de nia uzantaro, kune kun malesto de detala aŭtoritata normaro.
PIEDNOTOJ:
[Reen al la teksto] 1 Metafiziko Θ6, 1048b, 18-36.
[Reen al la teksto] 2 Verblokucio estas verbo kun sia komplemento: “legis la libron”; “sidi sur la seĝo”.
[Reen al la teksto] 3 En antaŭaj verkoj mi uzadis “telea / netelea”, sed Cyril Brosch en sia malneta Lingvoscienca Vortaro (LiVo) (ĉu rete havebla?) preferas “telika / netelika”, kio preferindas, ĉar jam uziĝas “tele-” kun alia signifo.
Ĉar Aktionsarten estas ontologiaj kategorioj, esprimoj miaj kiel “estas telika” k. s. vere estas mallongigoj de “priskribas telikan situacion” k. s.
[Reen al la teksto] 4 Oni konsideru nur ĉeffrazojn; en subfrazoj kaj lokucioj, kiuj simple aldonas informon al la ĉeffrazo, eblas “-ant” kun stataj verboj: “La knabo, kredante la reklamon, aĉetis la senvaloraĵon.” “Ofertu ĝin al iu ajn havanta la monon.”
REFERENCOJ:
Brosch, Cyril. Lingvoscienca vortaro, malneto, s.l., s.j. (LiVo).
Kenny, Anthony. 1963. Action, Emotion and Will. Londono & NovJorko: Routledge & Kegan Paul.
NPIV-2002 = La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002.
PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.
Ryle, Gilbert, 1949. The Concept of Mind. Londono & NovJorko: Hutchinson’s University Library.
Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”. Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.
Vendler, Zeno, 1967. “Verbs and times”. Philosophical Review 56:143-160.
Ĉu dua vivo por tempismo?
La 3an de Februaro 2008 Renato Corsetti faris prelegon nomatan La problemo pri -ata/-ita. La loko de tiu prelego estas iom nekutima por Esperantologiaj prezentoj. Ĝi okazis en la Dua Vivo. Tio estas virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva Universala Kongreso de Esperanto.
Mi mem ankoraŭ ne sukcesis sperti tiun ciferecan mondon, ĉar ial la bezonata programo ne bone ruliĝas en mia Linuksa tekokomputilo, sed mi tamen povis aŭskulti du tieajn prelegojn de Renato Corsetti pere de filmoj, kiujn oni poste publikigis:
La malbona lingvo
La problemo pri -ata/-ita
Mi gratulas d-ron Corsetti pro tiu pionira agado en nova mondo.
Tiu ĉi artikolo estas instigita de la dua prelego de Corsetti: La problemo pri -ata/-ita. Pro tio, ke mi trovis en ĝi plurajn gravajn misojn, mi decidis verki kontraŭprelegon pri la sama temo. Mi komencos ĝin per mia propra prezento de la tuta disputo pri pasivo en Esperanto, kaj finos ĝin per kritiko de la prelego de Corsetti.
Eble iuj opinias, ke la malnova temo -ata/-ita ne estas denove traktinda, ĉar oni jam skribis pri ĝi pli ol sufiĉe. Efektive estas multa prava en tio, sed aliflanke pluraj el la plej gravaj verkoj pri la temo estas ne plu facile troveblaj, kaj laŭ mia impreso multaj novaj Esperantistoj ne estas bone informitaj pri la afero. Ĝuste tial prelegis pri la temo Corsetti, kaj pro tiu sama kialo mi verkis ĉi tiun artikolon.
Kio entute estas la -ata/-ita-problemo?
La tuta demando temas pri la ĝusta maniero formi pasivajn frazojn en Esperanto. La Fundamenta Gramatiko instruas la jenon:
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo.
(el Regulo 6 en la Fundamenta Gramatiko – laŭ sinteza Esperanta traduko en PMEG)
Oni do devas ĉiam en pasiva frazo elekti participan formon: AT, IT aŭ OT.
La Fundamenta Gramatiko ial ne mencias la eblon uzi OT. La ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro tamen klare montras, ke ankaŭ OT povas aperi en pasivaj konstruoj.
La Gramatiko donas nur du efektivajn ekzemplojn de pasivaj frazoj:
Ŝi estas amata de ĉiuj.
La pordo estas fermita.
En unu el tiuj ekzemploj uziĝas AT, en la alia uziĝas IT. Sed laŭ kiaj principoj oni do elektu inter AT kaj IT?
Du skoloj
En la diskutoj pri -ata/-ita, kiuj okazis precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, elformiĝis du skoloj, kiujn oni nomas respektive itismo (aŭ aspektismo) kaj atismo (aŭ tempismo). En plej multaj okazoj itistoj kaj atistoj uzas pasivon same, sed en iaj okazoj la uzoj ne kongruas. Jen tipa ekzemplo:
Aktive
Grenado vundis lin en la dua mondmilito.
Pasive
itisme:
Li estis vundita de grenado en la dua mondmilito.
atisme:
Li estis vundata de grenado en la dua mondmilito.
Tie temas pri okazaĵo en la pasinteco. Ĝi okazis iam en la dua mondmilito kaj ĝi donis rezulton (vundon). En tiaj frazoj itistoj uzadas estis + IT-participon, dum atistoj uzadas estis + AT-participon.
Tute simile en estonteco:
Aktive
Post unu jaro oni vendos la domon.
Pasive
itisme:
Post unu jaro la domo estos vendita.
atisme:
Post unu jaro la domo estos vendata.
Itistoj rezonas jene: En la unua ekzemplo la grava afero estas, ke rezultiĝis vundo; en la dua ekzemplo plej gravas, ke la domo efektive transiros en la posedon de iu alia (la rezulto de vendo). Tial estu respektive vundita kaj vendita, ĉar IT taŭgas por montri agorezulton.
Atistoj rezonas jene: La grava afero estas en la unua ekzemplo, ke la vundado okazis ĝuste tiam (en la dua mondmilito), ne antaŭe, nek poste; kaj en la dua ekzemplo simile gravas, ke la afero okazos ĝuste tiam (post unu jaro), ne antaŭe, nek poste. Tial estu respektive vundata kaj vendata, ĉar AT taŭgas por montri samtempecon (“ĝuste tiam”).
Itisto kontraŭdiras, ke AT montras daŭradon, kaj ke ĝi tial ne taŭgas por esprimi ion, kio atingis aŭ atingos sian finon (kaj donis aŭ donos rezulton). Atisto kontraŭdiros, ke IT ne taŭgas, ĉar IT esprimas antaŭtempecon.
Laŭ itisto li estis vundata signifas, ke oni parolas pri longa vundado aŭ pri ripetata vundado, kaj tute ignoras la finon de la ago, kaj ties rezulton. Atisto tamen neas tion, kaj asertas, ke AT ne esprimas ion pri daŭro, sed nur esprimas la signifon ĝuste tiam (nek antaŭe, nek poste).
Laŭ atisto li estis vundita signifas, ke la vundado okazis iam antaŭe. Itisto kontraŭdiras, ke la ago tute bone povas esti io, kio okazis ĝuste tiam. Oni parolas pri la tuta ago inkluzive de ties plej grava parto, la rezultatingo, kaj oni esprimas tion per nomado de tiu lasta plej grava parto, la vunditeco.
Efektive itistoj kaj atistoj ne bone interkompreniĝas. Kiam atisto aŭdas frazon kiel Li estis vundita en la dua mondmilito, li komprenas tiel, ke la vundado okazis antaŭe, kaj ke la koncerna persono trairis la tutan duan mondmiliton jam vundita. Sed la dirinto (itisto) celis, ke la vundado okazis (ĝisfine) iam en la dua mondmilito, ne antaŭe. Kaj se itisto aŭdas frazon similan al La domo estos vendata post unu jaro, li komprenas, ke oni post unu jaro okupiĝos pri la vendado, kiu eventuale neniam efektiviĝos (eble ĉar neniu aĉetanto aperos, aŭ eble ĉar la prezo montriĝos tro alta, aŭ eble ĉar la domo montriĝos tro kaduka). Sed la dirinto (atisto) fakte volis esprimi, ke la domo transiros en la posedon de alia persono post unu jaro (oni efektive vendos la domon tiam). La malsamaj komprenoj de la signifoj de IT kaj AT kaŭzas misinterpretojn.
Se temas pri io nuna, itistoj kaj atistoj tamen esprimas sin tute same:
Aktive
Oni konstruas tiun domon nun.
Pasive
itisme:
Tiu domo estas konstruata nun.
atisme:
Tiu domo estas konstruata nun.
Tiel estas, ĉar io, kio okazas nun, kompreneble ankoraŭ ne atingis sian finon. Tial pri nunaj agoj ĉiam taŭgas AT sendepende de la skolo. Tiam ne gravas, ĉu oni komprenas AT kiel ĝuste tiam aŭ kiel dum daŭranta ago.
Laŭ atistoj la participoj ANT kaj AT, INT kaj IT, ONT kaj OT esprimas nur tempajn ideojn (respektive ĝuste tiam, antaŭ tiu tempo kaj post tiu tempo. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “tempismo” pri iliaj ideoj. Laŭ itistoj tiuj participoj esprimas ne nur tempajn ideojn, sed ankaŭ aspektajn ideojn, t.e. ĉu la ago estis daŭranta aŭ ripetata, ĉu temas pri rezulto aŭ rezultatingo k.s. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “aspektismo” pri iliaj ideoj.
Ĉu neniu demandis Zamenhofon?
Pri la detaloj de ĝusta uzo de pasivo oni ne multe parolis en la tempo de Zamenhof. Same kiel pri multaj aliaj subtilaĵoj de la Esperanta gramatiko, la Esperantistoj ĝenerale simple imitis la modelan uzon de Zamenhof sen multa teoria diskutado. Tio konformis al la Bulonja Deklaracio:
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
Sed tamen ekzistas unu sufiĉe detala frua gramatika verko, kiu tuŝas interalie la elekton inter AT kaj IT en pasivaj frazoj. Temas pri  Commentaire sur la Grammaire Esperanto de L. de Beaufront. Tiu verko eldoniĝis unuafoje en 1900. Ĝi estas parto de la Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof, kiu eldoniĝis sub la persona kontrolo kaj kunhelpo de Zamenhof. Tie tekstas jene (en Esperanta traduko):
Uzu ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas aŭ pensas).
La ago estas, estis aŭ estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.
Uzu ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.
La agon oni estas, estis aŭ estos plenuminta antaŭ la koncerna tempo, antaŭ la du horoj, pri kiuj temas.
Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne ĝian disvolviĝadon, oni uzas ita.
Ekz‑e: Morgaŭ mi estos akceptita de la reĝo. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita; kaj en la dua, libro presita.
Sed se mi konsiderus la agon mem en ĝia plenumiĝado, en la kondiĉoj, en kiuj ĝi malvolviĝas, malvolviĝis aŭ malvolviĝos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.
Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resaniĝus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio daŭros almenaŭ du horojn. Li estos nomata Petro.
En ĉi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, aŭ almenaŭ dum la daŭro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedaŭran okazon, per kiu ĉe la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.
Resume, ata ĉiam entenas ideon pri ioma daŭro de efektiviĝo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ĝia modo aŭ tempo.
Male, ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Ĉi tiu formo montras ankaŭ la antaŭecon de la ago, se oni komparas ĝian tempon kun la tempo de alia ago.
Tie oni vidas la unuan vortumon de la aspektisma maniero klarigi la uzadon de la Esperanta pasivo. Laŭ tiuj rimarkoj IT uziĝu por esprimi efektivigitan faron, la rezulton de ago, dum AT uziĝu, kiam temas pri la daŭrado de ago.
Kion instruas la Fundamento?
La Fundamento de Esperanto estas la plej supera leĝo pri ĉiaj ĉi tiaj aferoj, kaj se ni povas en ĝi trovi klaran instruon, tiam ni havos la definitivan respondon al la demando pri -ata/-ita.
La Fundamenta Gramatiko etikedas la diversajn participojn per gramatikaj terminoj, sed ĝi apenaŭ donas klarigojn pri la precizaj signifoj kaj signifonuancoj. Ekzemple la participo IT estas etikedita kiel “participe passé passif” (France), “past participle passive” (Angle), “Partizipium perfekti passivi” (Germane), “Страдат. залога прошедш. времени” (Ruse), kaj	“Imiesłów bierny czasu przeszłego” (Pole). Ĝenerale tiuj terminoj nomas la participon per tempaj esprimoj rilataj al pasinteco, sed la Germana (fakte Latina) termino estas “perfekti”, kiu ne estas tempa termino, sed aspekta (= plenumita ago). Ke la participoj enhavas tempan signifon, estas afero, pri kiu konsentas atistoj kaj itistoj. Tial ne estas mirige, ke ili estas nomataj per tempaj terminoj en la Gramatiko. Sed gramatikaj etikedoj ne estas plenaj difinoj de la uzo. Ĉu la participoj eble povas esprimi ankaŭ aliajn nuancojn? Tion jesas la itistoj, sed neas la atistoj.
La du ekzemploj en la Fundamenta Gramatiko (ŝi estas amata de ĉiuj kaj la pordo estas fermita) estas tiaj frazoj, pri kiuj atistoj kaj itistoj tute samopinias, kaj tial ili ne alportas multe da klareco. La Fundamenta Gramatiko do ne donas definitivan respondon al ni.
Bonŝance en la Fundamenta Ekzercaro estas pliaj ekzemploj. Ĉu eble tiuj ekzemploj estas helpaj?
Jen plena listo de ĉiuj pasivaj frazoj en la Ekzercaro:
(1) Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (§12)
(2) Mi estas amata. (§25)
(3) Mi estis amata. (§25)
(4) Mi estos amata. (§25)
(5) Mi estus amata. (§25)
(6) Estu amata. (§25)
(7) Esti amata. (§25)
(8) Vi estas lavita. (§25)
(9) Vi estis lavita. (§25)
(10) Vi estos lavita. (§25)
(11) Vi estus lavita. (§25)
(25) Estu lavita. (§25)
(13) Esti lavita. (§25)
(14) Li estas invitota. (§25)
(15) Li estis invitota. (§25)
(16) Li estos invitota. (§25)
(17) Li estus invitota. (§25)
(18) Estu invitota. (§25)
(19) Esti invitota. (§25)
(20) Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. (§25)
(21) La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. (§25)
(22) Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. (§25)
(23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (§25)
(24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. (§25)
(25) Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. (§25)
(26) Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. (§25)
(27) La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. (§27)
(28) Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (§27)
(29) Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo. (§32)
(30) Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. (§33)
(31) Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. (§36)
(32) Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. (§39)
Estas en la Ekzercaro ankoraŭ kelketaj pliaj okazoj de la verbo esti + pasiva participo. En tiuj ekzemploj tamen ne temas pri veraj pasivaj frazoj, sed pri pure stataj esprimoj, ekz. La fenestro longe estis nefermita. Tiaj frazoj neniam estas malsame interpretataj aŭ uzataj de itistoj kaj atistoj. Tial mi forlasis ilin ĉi tie.
La plejmulto el tiuj ekzemploj en la Ekzercaro estas ĝustaj kaj laŭ itismo, kaj laŭ atismo. Tio precipe validas por la ekzemploj 2 ĝis 19, kiuj estas tute senkuntekstaj, kaj kiuj povas esti interpretataj diversmaniere. Ekzemple (9) vi estis lavita estas tute malsame komprenata de itistoj kaj atistoj, sed ne eblas el tiu nura ekzemplo prijuĝi, kiu el la du komprenoj estas celita en la Ekzercaro.
Pli interesa estas ekzemplo 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. Ĝi rakontas pri la naskodato de Georgo Vaŝington. Li efektive naskiĝis en tiu tago (la 22-a de Februaro 1732a) – ne antaŭe, nek poste. Laŭ la tempisma skolo oni do devus uzi estis naskata, sed en la Fundamento aperas estis naskita, tute laŭ la aspektisma skolo.
Tre simila estas ekzemplo 30: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Ankaŭ tie tekstas estis naskita, kvankam laŭ atismo devus uziĝi estis naskata, ĉar estas parolo pri tiu tago, en kiu okazis lia nasko. Aktive oni dirus: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin. La patrino naskis lin ĝuste tiam. Li naskiĝis ĝuste tiam. Sed en la Ekzercaro aperas estis naskita, kio donas sencon nur se oni klarigas laŭ itismo (temas pri atingo de rezulto: venis nova homo en la mondon).
Tre interesa estas ekzemplo 32: Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Tie menciiĝas la sama morto plurajn fojojn per diversaj verboformoj: mortis, mortigis sin, estis mortigita, mortiĝis. Ĉiufoje temas pri tio, kio okazis ĝuste tiam (unu tagon). La pasiva varianto enhavas estis mortigita tute laŭ la principoj de aspektismo (atingo de rezulto, nome morto). Atistoj uzas en tiaj okazoj estis mortigata, ĉar temas pri samtempeco (ĝuste tiam okazis la mortigo, nek antaŭe, nek poste).
Grava estas ankaŭ ekzemploj 23 kaj 24, ĉar tie aperas unue pagata, kaj poste pagita, ambaŭfoje pri ŝuldopagado: (23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. En la unua okazo temas pri ripetado de nepagado (ekde tiam ĉiufoje kiam aperos ŝuldo, ĝin ne pagos la parolanto). Tie uziĝas pagata. En la dua temas tamen pri unu sola ago, kiu atingos sian finon kaj donos rezulton (senŝuldiĝo). Tie uziĝas pagita. Tio estas tute laŭ la principoj de la itismo: AT esprimas daŭradon aŭ ripetadon; IT esprimas atingon de rezulto. Laŭ la atismaj reguloj devus esti pagata ankaŭ en la dua ekzemplo, ĉar la signifo estas mi baldaŭ pagos mian tutan ŝuldon. Nu, ankaŭ atisto eble povas uzi en tia okazo pagita, se li pensas pri la stato post la pago: Baldaŭ mi estos post la pago. Oni ne mencias la pagadon mem, sed nur la postan staton de senŝuldeco. Sed fakte per tia pensado oni jam tre forte proksimiĝas al la starpunkto de itismo: Oni esprimas rezultodonan agon per montrado de tiu stato, kiu rezultas el la ago.
Fakte neniu el la ekzemploj en la Ekzercaro estas kompreneblaj nur laŭ atismaj reguloj. Sed pluraj ekzemploj estas klarigeblaj nur laŭ la principoj de itismo. Laŭ atismo tiuj ekzemploj estas simple eraraj. Sed pri eraroj en la Fundamento ni ja ne povas paroli. Ĝuste tiuj ekzemploj instruas al ni, kiel uzi la lingvon. Se ies reguloj ne kongruas kun tiuj ekzemploj, tiam tiuj reguloj estas misaj.
La Zamenhofa verkaro
Eble iuj tamen ne sentas sin tute konvinkitaj de la prezentitaj ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro. Eble restas iaj ebloj reinterpreti tiujn frazojn. Eble ni miskomprenas, kion Zamenhof volis diri per tiuj ekzemploj, kiuj ja ne estas ege multaj. Aŭ eble nin trompas kelkaj malfeliĉaj preseraroj. Povas do esti utile rigardi, kiel Zamenhof cetere uzis pasivon. Li kreis sufiĉe multe da aliaj tekstoj. Precipe temas pri tradukoj, sed li ankaŭ verkis originale, precipe pri Esperanto. Tiajn studojn de la Zamenhofa uzo oni abunde faris, kaj la rezultoj estas tre klaraj: Zamenhof uzis pasivon dum sia tuta vivo en maniero, kiu perfekte kongruas kun la reguloj de aspektismo (itismo), kaj oni apenaŭ povas trovi frazojn, kiuj estas klarigeblaj nur per la principoj de tempismo (atismo). Tio tute ne estas miriga, ĉar la itistoj ellaboris siajn regulojn laŭ la modeloj de la Fundamento kaj la Zamenhofa verkaro. Mi ĉi tie ne ripetos tion, kion Esperantologoj kiel Kalocsay kaj Schwartz jam prezentis, sed nur resendas eventualajn dubantojn al la koncernaj esploroj (vidu la ĉi-postan literaturoliston, precipe la studon de Schwartz en la Aktoj de la Akademio II 1968-1974 kaj Vojaĝo inter la Tempoj de Kalocsay). La fina konkludo povas ĉiuokaze esti nur unu: Ne ekzistas ajna eblo, ke maltrafas la itismaj interpretoj de la ĉi-antaŭaj ekzemploj el la Ekzercaro, ĉar ilin konfirmas centoj da similaj kaj eĉ pli klaraj ekzemploj en la Zamenhofa verkaro.
La ĝenerala uzo
Ne nur Zamenhof uzis itisman pasivon. La samo validas por plej multaj t.n. bonaj aŭtoroj, kaj entute pri la Esperanta literaturo kaj gazetaro tra la historio de nia lingvo. Menciindas interalie Auld, Baghy, Beaucaire, Engholm, Eroŝenko, de Hoog, Johansson, Kabe, Kalocsay, Lapenna, Löwenstein, Neergard, Régulo Perez, Piron, Schwartz, Szathmári, Szilágyi, Štimec, Vallienne, Varankin, Waringhien kaj Wells. La precipa klarigo de tio estas kompreneble, ke la ekzemploj en la Ekzercaro kaj la stilo de Zamenhof grave influis praktike ĉiujn verkistojn, redaktistojn kaj entute la grandan plimulton de la Esperantistoj, rekte aŭ nerekte. Sed ekzistas ankaŭ gravaj kaj vaste rekonataj Esperantistoj, kies lingva praktiko estis aŭ estas (plejparte) tempisma. Menciindas Cseh, Jung, Setälä, Støp-Bowitz, Ŝulco kaj Vilborg.
La Akademio de Esperanto
En la 1960-aj jaroj la Akademio de Esperanto vigle okupiĝis pri -ata/-ita sub la gvido de la tiama prezidanto Waringhien. Post longa kaj bedaŭrinde ne tute paca debato, kaj post pluraj voĉdonadoj, la Akademio fine alvenis al definitiva decido favora al la itismo. Tio estas sufiĉe detale dokumentita en la Aktoj de la Akademio 1963-1967, kie troviĝas ankaŭ la fine publikigita decido. En 1989 la Akademio denove rezoluciis por la itismo kaj kontraŭ la atismo.
La prelego de Corsetti
La prelego de Corsetti havis laŭ mia kompreno du celojn: doni ĝeneralan orientiĝon pri la siatempe tre vigla debato pri -ata/-ita, kaj samtempe pledi por la tempisma vidpunkto. Corsetti tamen prezentis ne puran tempismon, sed iaspecan kompromisan version de ĝi, laŭ mi ne tre konvinke.
La prelego estis farita buŝe, kaj tial ĝi nature havas multajn trajtojn de parola lingvaĵo. Tiaj trajtoj povas iafoje impresi iom mallerte en skribita formo. Mi tial volas emfazi, ke mi trovas la prelegstilon de Corsetti tute bonega, kaj ke mi neniel kritikas la parolecajn trajtojn de la prezento.
La prelego komenciĝis jene:
Do, ĉi-vespere ni parolos pri tiu ĉi problemo -ata/-ita [...] Ĉi tie mi diras, ke ĝi estas neproblemo, kaj ke ĝi estas solvata, ne solvita. Neproblemo signifas, ke ĝi ne estas granda problemo. Ĝi fariĝis granda problemo pro la insisto de multaj Akademianoj havi klaran decidon, kaj gajni en iu interhoma batalo. Sed ne estis vera problemo. Landaj asocioj minacis foriri, kaj tiel plu. Estis granda perturbo en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Sed fakte tio estis nur preteksto por kvereli inter si. Ne estis vera problemo. Kaj malgraŭ la decido de la Akademio tiama, la problemo ankoraŭ nun estas solvata de ĉiu el ni ĉiutage, kaj ne estis definitive solvita.
Corsetti forte emfazas, ke laŭ li la tuta diskuto estis nura preteksto por interpersonaj bataloj. Poste ni vidos, ke li efektive volas kulpigi Waringhen-on pri la tuta batalo. Tio estas tre maljusta. Oni povas certe kritiki Waringhien-on pri multo, sed estas klare, ke lia celo estis helpi al lingva unueco. Li vidis, ke iuj uzadas la lingvon en maniero, kiu devojiĝis de la modeloj en la Fundamento, kaj de la Zamenhofa stilo, kaj li volis helpi unuecigi la praktikan uzon surbaze de la Fundamento. Tio sendube estis salutinda agado. La diversecaj komprenoj de iaj pasivaj frazoj efektive estis manko en la praktika funkciipovo de la lingvo, kaj certe estis inde, ke la Akademio faris klaran decidon.
La tempismo ĉiam estis, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas, afero de malplimulto. Fakte la tuta demando estis solvita plene jam de la Fundamento kaj de la modela Zamenhofa verkaro. Tial la aserto de Corsetti, ke la problemo ne estis definitive solvita, estas nure malhelpa. Kiel Akademiano, kaj eĉ ano de la nuna estraro de la Akademio, li devus solidari kun Akademia decido, kiu estis farita jam en 1967, kaj kiun la Akademio konfirmis en 1989, kaj kiu kongruas kun la modeloj en la Fundamento, kun la Zamenhofa stilo, kaj kiu respondas al la uzo de la granda plimulto el la bonaj aŭtoroj klasikaj kaj nunaj.
Poste:
En la lingvoj estas io, kio nomiĝas aspektoj, kaj poste estas io, kio nomiĝas tempoj. En niaj modernaj Eŭropaj lingvoj – ne ĉiuj – sed, do ĝenerale la tempoj estas pli gravaj. Ni venis al ĉi tiu abstrakta koncepto, tre abstrakta, se vi pensas pri la prahomoj, ke estas iu pasinteco, estanteco, estonteco. Ke la tempo dividiĝas en antaŭe-nun-poste. Kaj tio poste reflektiĝas en niaj lingvoj. Sed fakte en la unuaj tempoj tio, kio pleje gravis, estis la aspektoj. Alivorte, ĉu la afero estas finfarita, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ daŭras. Do, mi luktas kun la urso havis nur du manierojn, depende de tio, ĉu mi finluktis kun la urso – do la lukto finiĝis, la urso mortis – aŭ mi ankoraŭ luktas kaj eble ankoraŭ luktos. Do, finita afero, aŭ nefinita afero. Kaj tio ekzistis ankoraŭ iomete en la Latina, ekzistas ankoraŭ en multaj lingvoj, en la Rusa, en la Nov-Greka, en la Araba, en la Hebrea, kaj tiel plu. Sed ĝenerale, en Eŭropo – en okcidenta Eŭropo almenaŭ – oni pli koncentriĝas pri la tempoj: pasinteco, estanteco, estonteco. Kaj tio kaŭzis la problemon.
Tiuj asertoj ŝajnas esti forte influitaj de tio, kion skribis Støp-Bowitz en sia kontribuo en la libreto Esperanto Moderna Lingvo (unu el la plej gravaj por-atismaj verkoj). La ideo, ke aspektoj estas iaspeca primitiva trajto en la homaj lingvoj, dum verba sistemo karakterizata precipe de tempaj distingoj estas modernaĵo, al kiu alvenis la nunaj (okcident-Eŭropaj) kulturlingvoj post longa evoluo, tiu ideo estas nescienca fantaziaĵo. Kaj tempo, kaj aspekto ludas rolon en ĉiaspecaj homaj lingvoj, kaj en “primitivaj” lingvoj, kaj en “modernaj” lingvoj. Entute la moderna lingvoscienco akre rifuzas la ideon, ke ekzistas primitivaj kaj modernaj homaj lingvoj (precipe kiam temas pri gramatiko). Se oni rigardas nur la lingvojn de okcidenta Eŭropo, kiuj laŭ Corsetti (kaj laŭ Støp-Bowitz) uzas tempajn distingojn kaj apenaŭ aspektajn ideojn en siaj verbaj sistemoj, oni tuj vidas, ke aspektoj ludas tre gravan rolon en la lingvoj Angla, Franca, Hispana kaj Portugala. Oni pensu pri la gravega distingo inter “ate” kaj “was eating” en la Angla, pri la distingo inter “imparfait” kaj “passé simple” en la Franca, kaj pri la preterita-perfekta kontrasto en la Hispana.
Sed la disputoj pri -ata/-ita fakte radikas grandparte en diverseco inter diversaj lingvoj en Eŭropo. Precipe temas pri la diferenco inter la Germana (kaj kelkaj aliaj Ĝermanaj lingvoj, kiuj relative malmulte distingas aspektojn ĉe la verboj) kaj lingvoj kiel la Angla, la Slavaj lingvoj kaj pluraj Latinidaj lingvoj, kiuj ofte emfazas la diferencon inter rezultatingo kaj daŭreco per apartaj verbaj formoj. Oni ne povas ne rimarki, ke atistoj ofte estas Germanoj, kaj ke oni apenaŭ trovas atistojn inter la Slavaj Esperantistoj. Estas sendube, ke Zamenhof estis influita de la Rusa kaj la Pola lingvoj, kiam li ellaboris la Esperantan gramatikon. La aspektaj distingoj, kiujn li enkondukis en la Esperantan gramatikon, estas grandparte klarigendaj tiamaniere.
Sed pri prahomoj kontraŭ modernaj okcident-Eŭropaj lingvoj, aŭ io ajn simila al tio, ja neniel temas.
Poste Corsetti prezentas la klarigojn pri pasivo en la Fundamenta Gramatiko, kaj pluiras al la ekzemploj en la Ekzercaro. Li mencias la plejparton el tiuj frazoj, kiujn mi listigis ĉi-antaŭe. Li donas tre grandan atenton al la ekzemploj 2 ĝis 19, nome al tiuj, kiuj malhavas kuntekston, kaj kiuj per si mem povas esti ĉiel ajn interpretataj. Se mi bone komprenas, Corsetti vidas en tiuj ekzemploj precipe indikon, ke oni povas libere kombini ĉiujn participajn formojn kun ĉiuj formoj de la helpverbo esti. Tio ja estas tute prava, kaj pri tio esence samopinias la itistoj, kvankam iuj itistoj efektive opinias, ke iuj kombinoj ne estas reale uzeblaj. Temas pri formoj kiel estis amita, kiujn multaj itistoj malkonsilas uzi, ĉar ami estas ago, kiu ne postlasas rezulton. Efektive inter la ekzemploj 2 ĝis 19 tute forestas amita. Por la IT-formoj Zamenhof tie elektis la verbon lavi, kiu ja montras rezultodonan agon. Waringhien vidis en la elekto de amata unuflanke kaj lavita aliflanke instruon, ke por iuj verboj pli konvenas -ata (ĉar temas pri ago, kiu daŭras sen doni rezulton), dum por aliaj pli konvenas -ita (ĉar temas pri ago, kiu donas rezulton). Corsetti nomas tion “fantazia reinterpreto”. Li diris:
Ekirante de ĉi tiu afero, laŭ kiu AT esprimas la daŭron, kaj IT esprimas la rezulton, li [Waringhien] reinterpretas la tutan sistemon, kaj alvenas al interesa konstato. Li diras, ĝenerale, en Esperanto ne ekzistas tiu tempa sistemo de Zamenhof. Sed, en kelkaj kazoj, ĉefe en ĉi tiu pasinta participo fakte temas pri diferencoj de aspektoj, inter daŭro kaj rezulto. Do, ĉi tio ŝanĝas la tutan sistemon [...]
En la vero Waringhien (kaj aliaj Esperantologoj) deiris de vasta studado de la Zamenhofa uzo de participoj kaj precipe de participoj en pasivaj frazoj. Konstatinte, ke ne eblas klarigi la manieron, en kiu Zamenhof uzis pasivon, alie ol per distingo inter daŭro (AT) kaj rezulto (IT), ili vortumis la teorion de la aspektismo. La ekzemploj en la Ekzercaro kongruas kun tiuj reguloj. Oni eĉ povas vidi en la strukturo de la ekzemploj en ekzerco 25 (ekzemploj 2 ĝis 26) konscian provon kontrastigi ekzemplojn kun daŭreca senco kaj ekzemplojn kun rezultodona senco. Pri tio Waringhien sufiĉe konvinke argumentis. Laŭ mi, nur se oni deiras de la ideo (eĉ antaŭjuĝo), ke Zamenhof nepre celis nure tempan sistemon, oni povas vidi en la analizo de Waringhien fantaziaĵon. Sed se oni senantaŭjuĝe legas la ekzemplojn en la Ekzercaro, oni apenaŭ povas ne trovi tie indikojn, ke distingo inter daŭreco kaj rezultodono ludas almenaŭ ian rolon en la Esperanta pasivo.
Efektive Corsetti rekonas, ke ekzistas ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj konfirmas la ideojn de la itisma skolo:
[...] kaj estas en la Fundamento du frazoj, kiuj vere pravigas (inter citiloj) Waringhien
Poste Corsetti citas ekzemplon 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (Kiu estas la dua tia ekzemplo, li ne diris. Laŭ mi estas almenaŭ tri sendiskute itismaj ekzemploj en la Ekzercaro, nome ekzemploj 1, 30 kaj 32.)
La Vaŝingtona frazo ĉiam estis la ĉefa stumbloŝtono por la atistoj. Ili provis ĉirkaŭiri ĝin en diversaj manieroj. Iuj, ekzemple Ŝulco, eĉ koncedas, ke ĝi tute neniel estas ĝusta laŭ atismo. Ŝulco simple asertis, ke la Ekzercaro enhavas multajn erarojn, sed tio laŭ li ne tro gravas, ĉar laŭ li la Ekzercaro ne estas normodona parto de la Fundamento (li rekonis nur la Gramatikon kaj la Universalan Vortaron kiel normodonajn). Aliaj provis per diversaj elturniĝoj reinterpreti la Vaŝingtonan ekzemplon tiel, ke ĝi tamen iel estu akceptebla por la atismo. Iuj elpensis, ke oni devas kompreni ĝin en pli vasta kunteksto, kiu tamen tute forestas en la Ekzercaro, sed laŭ kiu la ekzemplo povas interpretiĝi kiel pluskvamperfekta: Kiam okazis io alia nenomita, tiam Georgo Vaŝington estis jam antaŭe naskita la 22-an de Februaro de la jaro 1732-a. Iel tiel. Ne tre konvinke, por ne diri absurde. Ĉu Zamenhof vere uzus tian misteraĵon por instrui la lingvon?
Corsetti alportas tute novan (laŭ mia scio) provon klarigi la Vaŝingtonan frazon:
Do, se oni interpretus la tempisman (kiel oni nomas ĝin) skolon tre strikte, oni devus diri Georgo Vaŝington estis [tiam] naskata la dudek duan de Februaro. Fakte en la realo ĉiuj diras Georgo Vaŝingtono estis naskita, sed la problemo estas, ke naski estas ago, kiu daŭras iom da tempo, kelkajn minutojn, duonan horon, sed certe ne tutan tagon. Do, kiam oni parolas pri tio, oni atentigas pri la fakto, kiu jam okazis, kaj ne uzas la prezencon, ĉar, se oni uzas la prezencon, tio temus fakte pri io, kio daŭras la tutan tagon.
Se mi bone komprenas Corsetti-n, laŭ lia interpreto de la tempismo, oni devas ĉiam uzi estis …ita, se temas pri ago, kiu ne daŭris aŭ daŭros dum la tuta indikita tempo. Do, se oni diras, ke tio aŭ tio okazis en la jaro 1900, kaj se temas pri io, kio daŭris malpli ol 365 tagojn, tiam oni ĉiam uzu estis …ita, ĉar estis ..ata signifus, ke la ago ja daŭris dum la tuto de la 365 tagoj de la jaro 1900. Ŝajnas al mi, ke tio lasas tre malmulte da spaco por efektiva uzo de atismaj frazoj, ĉar en la vasta plimulto el la praktikaj okazoj oni devus uzi estis …ita por eviti la plendaŭran sendon de estis …ata. Mi trovas tiun rezonadon de Corsetti ege stranga, sed aliflanke, se oni ekiras laŭ tia vojo, kredeble rezultas finfine iaspeca itismo, kaj tion mi povas nur aprobi.
Pli konvinke estas laŭ mi la interpreto, ke uziĝu naskita, ĉar la plej grava parto de la nasko estas la fina apero de naskita bebo. Nur se oni volas aparte priparoli la dumecon de la naskolaborado, oni uzu estis naskata, ekzemple: Dum Georgo estis naskata lia patro ne rajtis ĉeesti. Tian uzon ne malhelpas la fakto, ke la naskolaborado ne daŭris dum 24 horoj.
Corsetti daŭrigas:
Do, en la realo, kio estas la sistemo de Esperanto? Mi diras, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo. Zamenhof volis diri tion.
Mi traaŭskultis la prelegon de Corsetti plurajn fojojn, kaj mi ne povas trovi, sur kiu li bazas tiun aserton. Estas pluraj ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj ne estas klarigeblaj tempisme, sed nur aspektisme. Neniu ekzemplo estas problema por la itisma vidpunkto, dum pluraj problemoj donas kapdoloron al la atista partio. De kio do venas la ideo, ke Zamenhof volis diri, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo? Corsetti ne donas respondon. Li nur asertas senargumente, ke Zamenhof volis tion. Se Zamenhof vere volus diri tion, kial li ne faris tion? Li tute bone povus doni almenaŭ unu ekzemplon tipe tempisman, ni diru en tiu momento li estis trafata de kuglo, aŭ la domo estis vendata hieraŭ kaj tial ĝi ne plu apartenas al mi aŭ je la dua horo la fiŝo estis ankoraŭ kaptota, je la tria horo ĝi estis kaptata, kaj nun ĝi estas kaptita (kaj ni do povas manĝi ĝin). Ekzemploj de la lasta speco kun tri tempopunktoj, unu antaŭ la ago (kun OT), dua je la momento de la ago (kun AT), kaj tria post la ago (kun IT), aperadas en atismaj klarigoj de la Esperanta verbosistemo. Sed nenion tian Zamenhof metis en la Fundamenton. (Kaj nenie en lia verkaro aperas tiaspecaj frazoj.) Se li vere volus doni al Esperanto pure tempisman sistemon, oni ja devus ie vidi almenaŭ ian spuron de tio.
Poste Corsetti mirigas min komplete:
En la praktiko multe dependas de la nuanco de signifo, kiun la homo volas doni. Se mi diras: Via fakturo certe estos pagita la 30-an de Januaro, ĝenerale tio signifas, ke en la mateno de la 30-a aŭ dum la tago mi pagos. Se mi volas aparte insisti, ke ĝi estos pagata la 30-an de Januaro, mi povas fari, sed ĝenerale tio ne havas sencon en verbo kiel pagi [...]
Post tiom da pledado por tempismo, subite Corsetti argumentas por pura itismo! Ja ĝuste tiel rezonis Waringhien: pagi estas  rezultverbo, kaj tial plej ofte oni volas komuniki ion pri la rezultatingo, kaj sekve oni uzas plej ofte pagita.
Kaj plu:
Do, multo de ĉi tiuj duboj ne povas esti solvataj nepre per unu skolo aŭ per la alia, sed simple per la intencoj de la parolanto, tio, kion oni volas diri. Certe AT indikas, ke la afero estas farata, kaj certe IT montras, ke la afero estas jam farita. Sed de tio al la absolutaj konkludoj de Waringhien, kiujn ni vidis, aŭ al la absolutaj konkludoj de la tempistoj, kiujn mi ne diris. Do, estas granda salto, en la senco, ke Zamenhof volis fari tempisman sistemon. Li faris. En la praktiko tiuj AT, IT, ANT, INT montras ankaŭ la aspektojn. Do, ĉiu parolanto sciante la sistemon, decidas mem, kion li volas montri. Mi povas diri, ke la grafino X estis amata la tutan vivon de la grafo Y. Sed mi povas ankaŭ diri, ke la grafino X estis amita de la grafo Y en la jaro 1934 – kaj poste la afero finiĝis, mi subkomprenas.
Certe ĉio tia dependas de la nuanco de signifo, kiun la parolanto volas esprimi. Sed por povi esprimi la diversajn nuancojn, ni ja devas disponi pri lingvaj rimedoj, por kiuj estas difinitaj certaj signifoj kaj uzoj. Se oni ne fiksas, ke IT povas esprimi rezulton, tiam oni ja ne povas ĝin uzi por komuniki tian nuancon. Kaj se oni ne fiksas, ke en Esperanto AT esprimas daŭron kaj agodumecon, tiam ne eblas utiligi tiun participon por komprenigi al la aŭskultantoj tian sencon. Se iu atisto decidas, ke por li AT esprimas nur tempopunkton (ĝuste tiam), kio povas inkluzivi plenan agon kune kun la rezultodono, tiam lin miskomprenos itisto, kiu vidas en ekzemple mia aŭto estis vendata pasintsemajne ion tute alian ol volis diri la atisto. Ne eblas, ke ĉiu Esperantisto elpensu sian propran sistemon participan. Ne sufiĉas, ke ni ĉiuj uzu la samajn formojn. Ni ankaŭ devas atribui al tiuj formoj la samajn signifojn kaj signifonuancojn.
Ĝuste tian normon volis fiksi la Akademio de Esperanto. Tia fiksado tiam ne vere estis bezonata, ĉar jam la Fundamento faris tion, sed pro tio, ke iuj ne estis tute konvinkitaj, kaj ĉar la Esperantistoj pri tio debatis kaj eĉ kverelis, tamen estis inde, ke la Akademio faru decidon. Ĝuste tio okazis en la 1960-aj jaroj. Pri tio rakontas Corsetti jene:
Do, en la komenco de la 60-aj jaroj Waringhien fariĝis prezidanto de la Akademio. Do, li tuj komencis iun enketon inter la Akademianoj, petante ilin, ĉu ili interpretas difinitajn frazojn en la senco de tempismo aŭ ne tempismo, en la senco …ita kaj tiel plu. Do, li faris ĉi tiujn enketojn inter la Akademianoj. La rezultoj de la enketoj estis ne tre klaraj. Kompreneble, li faris ĝin en difinita maniero, pri kiu ni ne parolu, sed la rezultoj estis: 24 estis por la interpreto de Waringhien, kaj 22 voĉdonis “ne”, “sindetene”, ne partoprenis, dissendis leterojn, kaj tiel plu.
enketo kaj kvereloj
rezultoj en 1965:
24 por; 22 ne, sindetene, ne partoprenis
Do, kiel vi vidas, estas proksimume duono/duono de la Akademianoj.
En la vero la rezultoj de la enketoj estis tre klaraj: Klara plimulto konsentis kun Waringhien. Kiam Corsetti prezentas la nombrojn 24 kontraŭ 22, li grave misprezentas la rezulton de tiu unua voĉdonado. La nombro 22 enhavis nur kvar (4) neajn voĉojn. La aliaj aŭ voĉonis mikse (2) sin detenis (3) aŭ tute ne voĉdonis (13). Estas tamen konate, ke el tiuj, kiuj ne partoprenis en la voĉdonado, dek faris tion kiel iaspecan proteston. Ilin oni do ja povas kalkuli kiel efektivajn kontraŭintojn. Se oni alkalkulas ankaŭ tiujn, kiuj voĉdonis mikse, oni alvenas al 16 kontraŭuloj. Do, 24 kontraŭ 16. Tio ne estas duono/duono!
Simile Corsetti misprezentas la sekvan voĉdonadon:
Tamen la Waringhien diras “la plejmulto”. Do, li transdonis la aferon al la sekcio pri gramatiko de la Akademio. [...] Do, surbaze de la rezulto de la enketo, Waringhien diras, la plejmulto tamen pensas kiel mi. La sekcio bonvolu nun formaligi la aferon, restudi ĝin, kaj proponi iun rezolucion, kiun la sekcio mem voĉdonos, kaj poste la pleno voĉdonos. Do, en la jaro 1966, do unu jaron poste, oni havis novan voĉdonon, kaj ĉitiufoje la voĉdonoj estis: 21 por; 22 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis. Do, la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto.
nova voĉdono en 1966
21 por; 22 ne, sindetene, ne voĉdonis
rifuzo voĉdonigi por kompromisa solvo
Kiel vi vidas, fakte la homoj estis tre dividitaj, duone/duone. Foje gajnis unu teorio, foje la alia. Sed neniu estis tre certa. Ne estis iu evidenta, por unu aŭ kontraŭ unu.
Ne, neniel la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto. Klara plejmulto estis por tiu interpreto. Voĉdonis nee nur 2 Akademianoj! Sin detenis 1, kolektive rifuzis voĉdoni 6, kaj ne respondis 13. Oni do povas nombri maksimume 9 kontraŭintojn. La resto simple ne partoprenis en la voĉdonado. La rezulto tamen ne povis validi kiel Akademia decido, ĉar partoprenis entute malpli ol du trionoj el ĉiuj Akademianoj. En tiaj okazoj la statuto de la Akademio postulas, ke estu aprobo de pli ol duono el ĉiuj Akademianoj. Je tiu tempo la Akademia havis 43 anojn, kaj tial estis bezonata aprobo de 22. Sed aprobis nur 21. 21 estis grandega plimulto el tiuj, kiu entute esprimis opinion. Klare do venkis la partio de Waringhien, sed ne kun sufiĉe granda plimulto. Fakte, se tiuj ses atistoj, kiu rifuzis voĉdoni, estus efektive voĉdonintaj nee (laŭ sia konvinko), la propono estus valida Akademia decido, ĉar tiam la statuto postulus nur aprobon de plimulto el la voĉdonintoj. Neniel ajn do venkis la atisma partio en la Akademio. Fakte ĝi venkis eĉ ne unu fojon. Ĝi nur sukcesis bloki la validiĝon de unu el la venkoj de la itisma flanko. Mi estas vere tre surprizita, ke Corsetti provas prezenti ĉion kvazaŭ en la Akademio estis du preskaŭ same fortaj partioj, kaj kvazaŭ oni ne povis atingi klaran rezulton. En la vero dum tiu tuta Akademia laborado pri -ata/-ita, la aspektisma flanko estis ĉiam klare la pli forta.
Kaj tial en la tria kaj lasta voĉdonado, denove venkis la interpreto de Waringhien, ĉi-foje kun sufiĉa laŭstatuta plimulto.
Tion Corsetii prezentas jene:
Do, intertempe estis ankaŭ aliaj manovroj, ĉar la amikoj de Waringhien, interalie tiam estis Lapenna, faris aferojn de la speco, ke la komitato de UEA petas la Akademion nepre decidi pri ĉi tiu problemo. La Germanaj instruistoj petas la Akademion nepre decidi. La Norvega Esperanto-Ligo, en kiu estis tre influa, grava Esperantisto, kiu malsamopiniis, minacis eksiĝi, se oni decidos. Do, estis la kutima Esperantista interkverelado. Estis grandaj personaj bataloj. Homoj rifuzis premi la manon de iu, kiu malsamopiniis pri ĉi tiu problemo. Waringhien mem uzis la tipe Esperantismajn trukojn en ĉi tiu debato. Li diris: Se la Akademio ne decidos pri ĉi tio, kiel ministro pri publika instruado povos iam ajn decidi, ke Esperanto estu instruata en la lernejoj, ĉar lingvo, en kiu estas frazo, kiu povas havi du signifojn, ne estas instruebla en lernejo. Do, se vi ne decidos, kiel mi diras, Esperanto neniam estos instruata en lernejoj. Do, vi vidas, ke temas pri unu el ĉi tiuj Esperantismaj trukoj. Do, mi celas, la ministro pri publika instruado neniam interesiĝas pri tio, kiel oni interpretas pagita aŭ pagata. Do, ĉiuokaze en la jaro 1967 oni revenis al nova voĉdono, en kiu finfine estis 26 por, 19 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis.
fina voĉdono 1967
26 por; 19 ne, sindetene, ne voĉdonis
Necesas klarigi, ke al la nombro 19 apartenas 8 Akademianoj, kiuj entute ne respondis. Kiel efektivajn kontraŭstarintojn oni povas do kalkuli maksimume 11 Akademianojn. 26 kontraŭ 11 estas tre klara rezulto.
Mi tre miras pri la interpreto de Corsetti, ke la elpaŝoj de UEA kaj de la Germanaj instruistoj estis manovroj. Se ekzistas tiaspeca debato kun tiaspecaj hezitoj pri grava parto de la Esperanta gramatiko, neniel estas strange, se gravaj institucioj turnas sin al la Akademio de Esperanto, petante, ke ĝi prezentu klarajn gvidliniojn. Por kio do ekzistas la Akademio, se ne por servi en tiaj okazoj? Mi tamen konsentas, ke minacoj pri eksiĝo, rifuzoj pri manpremoj k.t.p., estis ege bedaŭrindaj kaj troigitaj reagoj al nure gramatika problemo. En tiu ĉi artikolo mi forte kritikas Corsetti-n, sed li kaj mi estas kaj restos plu bonaj amikoj malgraŭ niaj diversaj vidpunktoj pri tiuj historiaj okazaĵoj kaj pri la koncerna gramatika demando.
Fine mi devas mencii, ke en sia prelego Corsetti mem uzis ekskluzive itisman lingvaĵon en siaj propraj diroj (krom la ekzemplofrazoj cititaj aŭ elpensitaj). Li diris ekzemple: Estas libreto, kiu estis aprobita en la unua kongreso de Esperantistoj en Bulonjo sur Maro en 1905a. Tiu estis aprobita estas klarigebla nur laŭ tiuj principoj, kiujn la Akademio aprobis en 1967 sub la gvido de Waringhien. Laŭ ĉiu varianto de  tempismo, kiun mi konas, tiu estis aprobita estas kruda eraro. Corsetti ankaŭ plurfoje uzas pasivajn frazojn kun AT, kaj ĉiufoje AT estas tute ĝusta laŭ la reguloj de la aspektismo.
Aliaj vidpunktoj
Ekzistas diversaj manieroj detale klarigi itismon, kaj eĉ estas tiel, ke ne ĉiuj itistoj opinias tute same pri ĉiuj detaloj de la tuta afero. Same estas pri la atistoj. Ekzistas diversaj subskoloj de atismo. Nenio stranga en tio. Ĉiu homa lingvo estas tre kompleksa sistemo, kaj tio validas ankaŭ por Esperanto. Plene klarigi ĉiujn nuancojn de homa lingvo estas tre malfacile, kaj tial la diversaj lingvosciencistoj alvenas al iom diversaj variantoj, eĉ kiam ili esence samopinias. Sed mi ne povas ĉi tie prezenti ĉiujn tiujn variantojn kaj detalojn. Mi devas resendi eventualajn interesatojn al la ĉi-posta literaturlisto.
Por kompleteco mi vere devus ĉi tie analizi kaj kritiki ankaŭ la ideojn de Geraldo Mattos, la antaŭa prezidanto de la Akademio. Li publikigis en la pasintaj jaroj plurajn librojn, kajerojn kaj artikolojn pri la participoj en Esperanto. Ie kaj tie en la ideoj kaj argumentado de Mattos mi vidas pledadon por atisma uzo, sed la afero tute ne estas tre klara. Se mi bone komprenis (kaj mi estas sufiĉe certa, ke mi ne bone komprenis, ĉar la rezonado de Mattos estas kredeble la plej malklara, kiun mi iam ajn legis pri la Esperantaj participoj), oni laŭ li tute rajtas paroli itisme en pasinteco, ekz. La aŭto estis vendita hieraŭ, sed oni tiel ne parolu pri estonteco, do ne La aŭto estos vendita morgaŭ, sed nepre La aŭto estos vendata morgaŭ. Tio estas laŭ mia scio tute unika starpunkto. Ordinare oni estas atisto kaj IS-e kaj OS-e, aŭ oni estas itisto kaj IS-e kaj OS-e. Se mi iam sukcesos trakompreni, kiel Mattos rezonas pri tio, mi eble verkos artikolon ankaŭ pri tiu speco de tempismo(?). Sed dume mi lasos vin ripozi de gramatikaj harfendaĵoj.
Ĉu malfacilege?
Multaj, kiuj renkontas la detalojn de la granda -ata/-ita-debato, ricevas la impreson, ke la Esperanta pasivo estas infere komplika. Sed tiel ne estas. Infere komplike estas kompari la du sistemojn atisman kaj itisman, analizi detale la diversajn ekzemplojn en la Fundamento kaj en la verkaro de Zamenhof, kaj provi eltrovi, kiu el la du sistemoj estas la ĝusta, aŭ kiu el ili estas la pli logika, la pli konvena por Esperanto, kaj tiel plu. Tiam oni riskas enplektiĝi en terurajn harfendaĵojn, subtilaĵojn kaj komplikaĵon. Sed tio estas io tute alia. Ĉiu el la du sistemoj atisma kaj itismo per si mem estas tute simpla, facile lernebla kaj facile praktikebla. La itisma sistemo estas tiu de la Fundamento, de Zamenhof kaj de la vasta plimulto el la Esperantistoj. Ĝi estas lerninda kaj facile lernebla. Ankaŭ la atisma sistemo estas facile lernebla, sed mi ne konsilas ĝin lerni, kaj mi certe ne konsilas ĝin praktiki.
Literaturo
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9). [Enhavas interalie enketojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/.]
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). [Enhavas interalie kompletan inventaron de la pasivaj participoj en La Rabistoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/.]
Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11). [Enhavas interalie rezolucion pri la pasivaj participoj, kiu legeblas ankaŭ Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/participoj.html#rezolucio.]
Beaufront, L[ouis] de: Commentaire sur la grammaire Esperanto. Hachette, Paris, Francujo, 1900.
Jung, Teo [Teodor]: La Esperanta Konjugacio. Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, 1965. [Por atismo.]
Kalocsay, K[álmán]: Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono, Pirato, Oosaka, Japanujo, 1970. [Enhavas interalie por-itisman eseon.]
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1980
Kalocsay, K[álmán]: Vojaĝo inter la Tempoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1966. [Por itismo.]
Mattos, Geraldo: Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. 2-a eldono. Fonto, Chapecó, Brazilo, 1999.
Mattos, Geraldo: La Participo, Teorio kaj Praktiko. Fonto, Chapecó, Brazilo, 2004.
La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. Eldonis kaj redaktis J[uan] Régulo [Pérez]. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1961. [Por itismo.]
Reiersøl, Olav: Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto. Nøtterøy, 1990. [Por atismo.]
Reiersøl, Olav: Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto. Oslo. 1980. [Por atismo.]
Setälä, Vilho; Vilborg, Ebbe; Støp-Bowitz, C[arl]: Esperanto — Moderna Lingvo. Fondumo Esperanto, Helsinki, Finnlando, 1965. [Por atismo.]
Ŝulco, Rikardo: La sesa regulo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1990. [Por atismo.]
Ŝulco, Rikardo: Sur la vojoj de la Analiza Skolo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1987. [Por atismo.]
Vilborg, Ebbe: La Participa Problemo en la Akademio. Lingva Komisiono, Göteborg, 1973. [Por atismo.]
Waringhien, Gaston: Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1959. [Enhavas interalie tri por-itismajn eseojn.]
Wennergren, Bertilo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. ELNA, El Cerrito, Usono, 2005. [Interrete ĉe: http://bertilow.com/pmeg/.]
Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963. [Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/.]
Demandeto pri 11.6.1 de PMEG
Ĉi tio nur celas instigi diskuton, ktp pri la uzado de ’si’ en Esperanto.
En tiuj etnolingvoj, kiuj havas refleksivajn pronomojn kaj nerefleksivajn pronomojn, la du specoj de pronomo kontrastas inter si jene: refleksiva pronomo (ni simpligos iomete je la komenco) ĉiam indikas la subjekton de la frazo; nerefleksiva pronomo ne povas indiki la subjekton de la frazo, sed devas indiki iun aŭ ion alian ol la subjekton. Alivorte la refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj estas en komplementa distribuo. Ekzemple en la angla:
(1) Robert washes himself. (Roberto lavas Roberton.)
(2) Robert washes him. (Roberto lavas, ne Roberton, sed iun alian.)
En la angla, kiel en aliaj etnolingvoj, kiuj havas la distingon, (2) nepre ne povas signifi, ke Roberto lavas Roberton.
PMEG asertas, kiel atendite, por E-o ankaŭ la komplementan distribuon de la refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj:
“Se oni uzas ekz. ‘li’ kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ‘ŝi’, ‘ĝi’ kaj ‘ili’.”
Do (3) nepre signifas, ke Roberto lavas Roberton, kaj (4) nepre signifas, ke Roberto lavas iun alian ol Roberton:
(3) Roberto lavas sin.
(4) Roberto lavas lin.
Tiu kontrasto inter refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj havas interesan rezulton. En PMEG (11.6.1, iomete suplementata per 11.6.2) la bazaj reguloj pri ’si’ estas starigitaj:
(i) ’si’ estas ĉiam triapersona.
(ii) ’si’ indikas la gramatikan aŭ sencan subjekton de la verbo de sia (sub)frazo, ankaŭ en pasivaj konstruoj.
(iii) ’si’ (sekve) ne povas mem esti subjekto nek parto de subjekto.
Ne traktata eksplicite en PMEG tamen estas nememstara ’si’, kaj la interago de la bazaj reguloj, aparte (iii), kun pasivigado.
Ni rigardu ekzemple la aktivan (5).
(5) Karlo desegnis bildon de si.
En (5), ’si’ indikas la subjekton de la verbo ‘desegnis’, do ĉio en ordo. Sed se ni pasivigas (5) rekte, kun promocio de objekto al subjekto laŭ la normala maniero, ni ekhavas (6):
(6) ? Bildo de si estis desegnita de Karlo.
(6) evidente kontraŭas al regulo (iii), ĉar en (6), ’si’ estas parto de gramatika subjekto. Ŝajne, laŭ la reguloj, (6) ne estas gramatika, kaj ni diru anstataŭe (6′).
(6′) Bildo de li estis desegnita de Karlo.
Nun ni demandas, ĉu en (6′) la bildo estas bildo de Karlo, aŭ bildo de iu alia viro, aŭ eblas ambaŭ. Ni memoru ke (6′) estas supozeble la sola gramatika pasivo de la aktiva (5). Sekve ni certe volas kredi, ke la bildo estas bildo de Karlo, ĉar en la aktiva (5) la bildo estas bildo de Karlo. Aliflanke ni certe uzus (6′) se la bildo estus de iu alia viro. Ŝajnas do, ke (6′) estas dusenca.
Tio signifas, ke en E-o pasivigado sisteme donas al ĉiu pasiva konstruo de tiu speco ekstran sencon (anstataŭigante ’si’ per ‘li’). Ankaŭ, (6′) estas kazo, kie ‘li’ kaj ‘Karlo’ samindikas, kontraŭe al la kutima uzado de nerefleksiva pronomo.
Ekzistas alternativaj vortumoj por (6), kiuj konservas ’si’ sed ne malobeas regulon (iii) :
(7) Bildo estis desegnita de/far Karlo de si.
(8) Bildo estis desegnita de si de/far Karlo.
Sed la alternativoj ŝajnas konsiderinde malpli naturaj ol (6) aŭ (6′).
Aliaj tiuspecaj frazoj inkludas jenajn:
(9a) Karlo raportis atencon al sia vivo.
(9b) ? Atenco al sia vivo estis raportita de Karlo.
(9c) Atenco al lia vivo estis raportita de Karlo.
(10a) La profesoro verkis romanon pri si mem.
(10b) ? Romano pri si mem estis verkita de la profesoro.
(10c) Romano pri li mem estis verkita de la profesoro.
(11a) La bonŝanculo trafis sukceson spite de sia pigreco.
(11b) ? Sukceso spite de sia pigreco estis trafita de la bonŝanculo.
(11c) Sukceso spite de lia pigreco estis trafita de la bonŝanculo.
Provoj prifliki la b-kazojn por konservi ’si’ sen malobei regulon (iii) iafoje sukcesas, sed en aliaj kazoj rezultigas, kiel en (7) kaj (8), plumpecon kaj/aŭ sugestas novajn signifojn:
(12a) Atenco estis raportita al sia vivo de Karlo.
(12b) Atenco estis raportita de Karlo al sia vivo.
Ni demandu nin, kial PMEG proponas regulon (iii), aŭ pli precize, tiun parton de ĝi, kiu malpermesas ke ’si’ estu parto de subjekto. Unue ni rimarku, ke PMEG, kun la escepto de ‘kaj’-konstruoj, ne traktas ’si’ krom memstare. Tio komprenebligas la jenan diron (11.6.1): “‘Si’ neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto…” kial? Wennergren daŭrigas: “… ĉar tiam ’si’ reprezentus sin mem”. Evidente, la aŭtoro celis nur la kazojn de memstara ’si’ aŭ ’sia’. En la ĉi-supraj pridemandataj ekzemploj, ’si’ ne reprezentas sin mem, sed ĉiam estas komplemento en prepozicia lokucio almetita al la kapo de subjekto. Eĉ en la ekzemplo de nememstara ’si’, kiun PMEG ja diskutas, nome (13), ’si’ ne indikas sin mem:
(13) ? Karlo kaj sia frato promenas en la parko.
En (13), ’sia’ klare indikas Karlon. Karlo kaj ’sia’ estas ambaŭ partoj de la subjekto. Simile en la b-kazoj de la ĉi-supraj ekzemploj, estas ĉiam tre facile trovi la indikaton de ’si’ aŭ ’sia’.
Pri (13) eblus kompari aliajn lingvojn. Ne ĉiuj eŭropaj lingvoj distingas, kiel E-o,  posedan refleksivan pronomon disde simpla poseda pronomo en la tria persono. La sveda ja distingas:
(9a) Åke tar sin bok. (Åke prenas sian libron)
(9b) Åke tar hans bok.( Åke prenas lian libron)
La rusa ankaŭ havas la distingon. Ankaŭ la slovena havas ĝin:
(10a) Svojo brisačo je vzela v kopalnico. (Ŝi portis sian viŝtukon al la banĉambro)
(10b) Njeno brisačo je vzela v kopalnico. (Ŝi portis ŝian viŝtukon al la banĉambro)
Sed mi ne kompetentas pri tiuj lingvoj.
Konklude, mi simple scivolas, ĉu vere regulo (iii) estas firme bazita, malpermesanta refleksivan pronomon kiel parton de subjekto, aparte en pasivaj frazoj.
Propono pri ‘la’
0.0 Intenco.
Mi proponos unu distingilon inter difinitaj (kun ‘la’) kaj nedifinitaj (sen ‘la’) substantivaj lokucioj, kaj atentigos pri unu speciala funkcio de ‘la’, kiu laŭ mi aparte  pravigas ĝian uzadon en E-o, kvankam ne ĉiuj E-istoj observas tiun funkcion.
1.0 Specifeco.
Samkiel en aliaj lingvoj, senartikola substantivo en Esperanto (ekzemple ‘krajono’, ’studento’, …) havas du klare distingeblajn interpretojn. Konsideru (1).
(1) Mi serĉas krajonon.
Povas esti, ke estas iu specifa krajono, kiun mi perdis kaj nun serĉas. Tiukaze taŭga sekvo estus (1a).
(1a) Ha, jen ĝi, sur la planko.
Aŭ povas esti, ke mi simple volas skribi ion, mi ne havas nek havis krajonon, sed serĉas iun ajn krajonon; iu ajn servos. Tiam eble aliulo donus krajonon kaj sekvo (1b) estus taŭga.
(1b) Dankon; mi tuj redonos ĝin.
En multegaj kuntekstoj tiu dusenceco rekoneblas. Eĉ eblas miskomprenoj pro ĝi. Tiun signifon, kiu respondas al (1a), ni nomu specifa, ĉar la parolanto havas en sia menso specifan krajonon. Tiun signifon, kiu respondas al (1b), ni nomu nespecifa. Alia ekzemplo estas (2).
(2) Studento mortigis la kelneron.
Povas esti, ke la parolanto scias, kiu mortigis la kelneron, havas la murdiston en sia menso, kaj parolas pri specife tiu. Sekvo (2a) tiukaze taŭgus.
(2a) Kaj jen li, apud la pordo!
Aliflanke povas esti, ke la parolanto ne havas specifan studenton en sia menso; iu ajn studento povus esti la murdinto. Tiam la signifo estas nespecifa. Taŭga sekvo estus (2b).
(2b) Mi scivolas, kiu?
Nur specifa uzo efektive indikas ion en la eksterlingva mondo. “Studento murdis la kelneron — kaj jen li, apud la pordo!” La parolanto povus montri al la indikato. Ĉe nespecifa uzo, montro ne eblas: ne estas specifa indikato en la reala eksterlingva mondo, kiun la parolanto indikas per sia vorto ’studento’.
Senartikolaj substantivoj en kondicionalaj frazoj povas esti aŭtomate nespecifaj; ili povas nomi ion sen indiki ĝin. Ekzemple (3).
(3) Se mi havus aŭton, mi veturus en la kamparo.
‘Aŭto’ en (3) ne indikas ion en la eksterlingva mondo. Oni ne povus montri ion, kiun oni ne havas — kiu eble eĉ ne ekzistas; kp. (4).
(4) Se mi havus antigravitan pelsistemon, mi povus esplori la spacon sen mono.
Ni scias, ke la distingo inter specifaj kaj nespecifaj substantivoj estas reala, ĉar iuj lingvoj markas ĝin gramatike, ekz. la hispana, la turka. En la hispana temas pri la t. n. “persona a“; en la turka, uzado de la akuzativa sufikso en antaŭ-verba pozicio markas specifan substantivon. Ankaŭ en la hindia kaj la inuita la distingo estas gramatike markata. Nerekte ĝi estas markata en la itala. Por detaloj vidu von Heusinger (2002) kaj Deal (2007), kaj ties referencojn.
Mi proponos, mallonge, ke la ebleco de tiu distingo estas propraĵo nur de nedifinitaj substantivaj lokucioj (tiuj sen ‘la’). ‘La’ forprenas la distingeblecon.
2.0 Difiniteco.
Samkiel ekzistas lingvoj, kiuj gramatike markas specifecon, ekzistas ankaŭ lingvoj (multe pli da) kiuj markas difinitecon. Tiel leviĝas la demandoj pri la difinita artikolo.
Multaj lingvistoj rezonas, ke ankaŭ substantivo kun artikolo (en E-o ‘la’) ebligas la saman dusencecon, kiun ni diskutis en 1.0.  Konsideru (5).
(5) Mi serĉas la prezidanton.
Povas esti, ke mi serĉas specifan homon, kiun mi povus almontri; aŭ povas esti, ke mi fakte tute ne scias, kiu estas la prezidanto, sed serĉas la prezidanton, kiu ajn li estas. En la specifa senco, sekvo povus esti “Kaj jen li!” sed ne en la nespecifa senco.
Sed laŭ mi (minoritata vidpunkto) la du situacioj ne samas. La dusenceco de ‘krajono’ en (1) ne estas la sama, kiel la dusenceco de ‘la prezidanto’ en (5). En la kazo de (1), la parolanto havas aŭ ne havas en sia menso unu unikan krajonon. En la kazo de (5), la parolanto scias aŭ ne scias la identon de ‘la prezidanto’. La unua kazo tute ne koncernas identon.
Sekve jen ni havas kriterion por la signifo de ‘la’: ĝi forprenas la povon de la substantivo esti interpretata specife aŭ nespecife (en la senco ĵus klarigita). Difinita substantivo do ĉiam indikas ion, kion la parolanto havas en sia menso.
3.0 La tradicia starpunkto kaj konateco.
La kutima doktrino (simpligita), post la laboro de filozofoj pri difinitaj priskriboj,  rilatigas la du distingojn — specifan/nespecifan kaj difinitan/nedifinitan — al la identigebleco de la indikato de la koncerna substantivo flanke de la parolanto kaj la aŭdanto, kaj aldonas al la difinitaj la dikotomion specifa-nespecifa:
difinita ± specifa
(ĉeestas ‘la’)
nedifinita sed spefica
(mankas ‘la’)
nedifinita kaj nespecifa
(mankas ‘la’)
ĉu la parolanto povas identigi la indikaton?
jes
jes
ne
ĉu la aŭdanto povas identigi la indikaton?
jes
ne
ne
La difinitaj substantivaj lokucioj dividiĝas en specifajn kaj nespecifajn. La uzado de ‘la’ do signifas, ke kaj la parolanto kaj la aŭdanto povas identigi la indikaton. Tiu tezo do rilatigas difinitecon al identigebleco de indikatoj. Mia ideo estas la sama, kiel en la tabelo, minus “± specifa” en la dua kolumno: por mi ĉiuj difinitaj substantivaj lokucioj estas specifaj. Mi do pretendas, ke specifeco-nespecifeco konsistigas kategorion nur inter nedifinitaj substantivaj lokucioj, kaj tiu fakto distingas la nedifintajn disde la difinitaj.
Jam antaŭ longe aperis Christophersen (1939), proponante la tezon, ke difinitaj substantivoj esprimas konatecon, t.e. aludas personojn aŭ objektojn jam en la kunteksto (ĉu lingva ĉu eksterlingva) de la diskurso; nedifinitaj substantivoj aliflanke esprimas antaŭe nekonatajn personojn aŭ objektojn — envenigas novajn entojn en la diskurson. Aliaj lingvistoj poste disvolvis tiun tezon, ekzemple Karttunen (1968). La precipa kialo de la neglekto de tiu teorio depost la frua disvolviĝo estis, laŭ Heim (1982:299), la malkovro de neindikantaj difinitaj substantivoj, kiel tiu en la koncerna interpreto de (5) ĉi-supre. Sed nuntempe estas sufiĉe bone komprenate, ke ajna diskurso kreas sian propran “diskurs-universon”, kaj indikado eksterlingven ne tiom gravas.
Konateco estas (por mi, ne por Heim) pragmatika, ne semantika, nocio. La konateco de difinita substantivo estas presupozo, kaj kiel ĉiuj presupozoj, ĝi povas enkonduki novan informon en la diskurson. Tiel eblas diri ekzemple (6).
(6) Rikardo venos tuj; li devas respondi la telefonon.
Se la aŭdanto ne sciis antaŭe, ke Rikardo havas telefonon, ŝli scias nun, ĉar la difinita artikolo signas, ke la telefono jam estas konata almenaŭ al la parolanto, kaj do ke ĝi ekzistas. La artikolo do instigas ekzist-presupozon laŭ la maniero diskutata en Miner (2004), kie ankaŭ estas pravigata la speciala termino ‘presupozo’.
4.0 Konkludo.
Mi proponas, ke la uzado de ‘la’ signas neeblecon de dusenceco bazita sur specifeco-nespecifeco.
Ĉio dirita ĉi-supre rilatas nur al simplaj frazoj. Kiam oni komencas esplori la situaciojn en ekzemple subfrazoj, kondicionaloj, specialaj kuntekstoj ktp. estas multe da aliaj problemoj. Sed la samaj problemoj plagas ankaŭ la etnolingvojn.
5.0 Speciala uzado de ‘la’.
Kiam mi pensas pri ‘la’ en E-o mi pensas precipe pri ties uzado por distingi inter lokucioj kiel la jenaj, kiuj sekvas la modelon de la centraj eŭropaj lingvoj (sed ne de la angla).
(7a) Roberto studas sciencon.
(7b) Roberto studas la sciencon.
Al (7a) eblas respondi “Bone; kiun sciencon li studas?” Ĉe (7b) oni tuj komprenas, ke Roberto studas la sciencon ĝenerale.
(8a) Mi priokupiĝas pri gramatiko.
(8b) Mi priokupiĝas pri la gramatiko.
(8a) povus signifi, por mi, ke mi priokupiĝas pri la gramatiko de iu lingvo. (8b) signifas, ke mi priokupiĝas pri la la gramatiko ĝenerale; mi estas gramatikisto.
(9a) Lingvo estas fenestro de la menso.
(9b) La lingvo estas fenestro de la menso.
Por mi nur (9b) esprimas la ideon, ke la homa lingvo ĝenerale (ne gravas kiu lingvo) estas fenestro de la menso. (9a) mi apenaŭ uzus.
(10a) Vojaĝado estas mensosaniga aktiveco.
(10b) La vojaĝado estas mensosaniga aktiveco.
Por mi nur (10b) taŭgas, ĉar nur unu vojaĝado ne estas speco de aktiveco.
Mi do uzadas la artikolon, kiel uzas ĝin aliaj centraj eŭropaj lingvoj: la science, la langue, die Wissenschaft, die Sprache, das Reisen. (Eble pro la influo de la angla tiu parolmaniero nuntempe malaperas; mi ne scias.)
Mi bone scias tamen, ke E-istoj diversmaniere uzas la artikolon, kaj eble mia uzado neniam estis regula eĉ en la lingvouzo de Zamenhof.
Fine, gravas kompreni, ke se lingvo havas je sia dispono gramatikan trajton X, tio ne nepre signifas, ke X estas utila. En etnolingvo, X povas esti nur historia heredaĵo, kaj en E-o, X povas esti simple historia heredaĵo de la etnolingvoj, el kiuj ĝi estis konstruita. Eĉ en E-o, ne ĉio raciigeblas.
REFERENCOJ
Christophersen, Paul, 1939. The articles; a study of their theory and use in English. Kopenhago: E. Munksgaard.
Deal, Amy Rose, 2007. “Property-type objects and modal embedding” (atendas publikigon sed legeblas ĉe  http://people.umass.edu/amyrose/Deal-nonspecifics.pdf.
Heim, Irene Roswitha, (1982). The Semantics of Definite and Indefinite Noun Phrases. Doktoriĝa disertacio, University of Massachusetts.
Karttunen, Lauri, 1968. What makes definite noun phrases definite? Santa Monica, Kalifornio: RAND Corporation Report P3871.
Miner, Ken, 2004. “Enkonduko al la pragmatiko“.
von Heusinger, Klaus, 2002. “Specificity and Definiteness in Sentence and Discourse Structure”  Journal of Semantics (Nijmegen) 19: 245-274.
La landnoma sufikso -ujo en instruado
Jam delonge en nia lingvo hejmas du sinonimaj sufiksoj por landonomoj: -ujo kaj -io. Siatempe okazis pri tiuj du sufiksoj eĉ lingvaj bataloj inter du tendaroj de pacaj batalantoj. Sed tiuj tempoj bonŝance pasis. Nun tiuj du samsignifaj sufiksoj kunekzistas sufiĉe kviete en nia paca lingvo. Krome apud ili oni trovas ankaŭ sufiksecan uzon de -lando por precize la sama signifo. Ni havas do eĉ tri samcelajn vortfarilojn. Oni povas diri, ke temas pri lingva riĉeco, do pri io pozitiva.
[Tiu ĉi artikolo aperis unue en la libreto Rusoj Loĝas en Rusujo. En tiu leginda libreto estas pli ol 20 landonomaj artikoloj de 17 aŭtoroj.]
Mi mem klare preferas la sufikson -ujo. Tio certe malmultajn surprizas, ĉar mi estas konata apoganto de la Fundamento de Esperanto. Sed mia prefero de -ujo ne radikas en mia Fundamentaneco. Mi uzas la landonoman sufikson -ujo, ĉar tio rezultigas pli klaran lingvaĵon.
Tiu aserto pri klareco eble surprizas iujn legantojn, ĉar ofta argumento por la sufikso -io estas, ke ĝi kreas pli internaciajn kaj pli rekoneblajn landonomojn. Ekzemple Italio pli similas al nacilingvaj formoj kiel Italia, Italie, Italien, Italy ol la formo Italujo. Tial Italio devas esti pli facile komprenebla unuavide, kaj sekve pli klara. Tute prave, sed mi parolas pri alia speco de klareco. Mi parolas pri rekoneblo de la kategorieco.
Du kategorioj
En la komenca tempo la landonomoj en Esperanto apartenis al nur unu sola klaso: oni formis ĉiujn landonomojn en la sama maniero, per la sufikso -ujo, kiun oni aldonis al vorto por la koncernaj landanoj: svedoj loĝis en Svedujo, japanoj en Japanujo, holandoj en Holandujo, braziloj en Brazilujo kaj eĉ amerikoj loĝis en Amerikujo.
Sed jam Zamenhof frue rimarkis, ke tiu simpla skemo ne estas praktike taŭga, kaj li senceremonie transiris al dukategoria sistemo, en kiu la plimulto de la landonomoj estas sensufiksaj vortoj, el kiuj oni formas la vorton por la landanoj per la sufikso -ano. Nur relativa malplimulto da nomoj restis en la origina uj-klaso. (Tio, ke plej multaj el tiuj uj-nomoj apartenas al landoj en Eŭropo, povas tamen doni la impreson, ke la uj-nomoj estas pli multaj, sed tiel ne estas. Nur rigardu ĉiun ajn liston de landonomoj.)
Ni havas do jam delonge la jenajn du kategoriojn en nia lingvo:
“Lando → landanoj”: ekz. Usono → usonanoj, Irlando → irlandanoj, Birmo → birmanoj
“homoj → Homujo”: ekz. germanoj → Germanujo, ĉinoj → Ĉinujo, somaloj → Somalujo
Mi nomos ilin ĉi-poste por simpleco la uj-kategorio kaj la an-kategorio.
Mi rimarkigu – parenteze – ke tiu divido laŭ du kategorioj esence estas arbitra. Aparteno al la uj-kategorio diras nenion ajn pri la koncerna lando kaj ties popolo, kaj aparteno al la an-kategorio same diras nenion pri tiu lando kaj ĝia popolo. Multaj provis trovi aŭ elpensi ian sistemecon en la klasado, sed tio plejparte estis vana.
Samsignifaj sufiksoj
Nuntempe plej multaj Esperantistoj uzas anstataŭ -ujo la neoficialan sufikson -io, dirante ekzemple Germanio, Ĉinio kaj Somalio anstataŭ Germanujo, Ĉinujo kaj Somalujo. En tiaj okazoj ambaŭ sufiksoj signifas simple “lando”: Germanujo/Germanio = “la lando de la germanoj”; Ĉinujo/Ĉinio = “la lando de la ĉinoj”; Somalujo/Somalio = “la lando de la somaloj”. Ankaŭ eblas uzi la radikon land: Germanlando, Ĉinlando, Somal(o)lando, sed tio okazas multe malpli ofte.
Diferencas ĉe tiaj nomoj sole kaj nure la formo de la elemento uzata por esprimi la ideon “lando”. Tial ankaŭ landonomoj kiel Germanio, Japanio, Pollando kaj Svislando apartenas al la uj-kategorio. Temas pri la sama maniero formi la nomojn. Oni simple anstataŭigis la elementon uj per i aŭ land. Okazis nure supraĵa ŝanĝo. Sed ĉu en la direkto de pliboneco?
Rekoneblo de la kategorio
Ĉu ĉi tia teoriumado pri du kategorioj havas ankaŭ praktikan valoron? Ĉu ordinaraj lingvouzantoj bezonas scii la kategorion de landonomo por povi ĝin uzi senerare? Aŭ ĉu ĉio ĉi estas afero nur por gramatikistoj kaj harfenduloj?
Fakte por povi uzi tiajn ĉi vortojn praktike en Esperanto oni ja bezonas scii, kiel ili estas kunmetitaj aŭ ne-kunmetitaj. Bedaŭrinde multaj lingvouzantoj ne tre bone tion komprenas, nur tre nebule konsciante, aŭ tute ne konsciante, pri la baza divido de la landonomoj en du kategoriojn. Kaj el tio fontas multa erarado.
Ege tro ofte oni renkontas diraĵojn de la jena speco: “Mi babilis kun du francanoj, tri usonoj kaj unu aŭstralo.” En tiu malfeliĉa frazo estas pluraj eraroj diversspecaj:
La parolanto ne scias, ke la radiko franc estas nomo de homo, sed pensas, ke ĝi estas nomo de lando, kaj sekve li uzas ĝin laŭ la reguloj de la an-kategorio, anstataŭ laŭ la reguloj de la uj-kategorio. Alternative li ja scias, ke la lando estas Francujo/Francio, sed ne bone komprenis, ke oni tiam ne povas aldoni la sufikson -ano anstataŭ -ujo/-io por paroli pri la landanoj. (Sed oni ja povas ĝin aldoni, se oni konservas la landnoman sufikson: francujano/franciano = ano de Francujo/Francio = franco.)
La parolanto imagas, ke usono estas nomo de landano, kaj ke la lando estas Usonujo/Usonio/Usonlando. (Aŭ eble li eĉ uzas la vorton Usono/usono egale kaj por la lando, kaj por ties landanoj.)
La parolanto pensas, ke la landonomo Aŭstralio apartenas al la uj-kategorio, kaj ke ĝi do enhavas la sufikson -io (sinonimo de -ujo).
Laŭ mi la fonto de tiaj ĉi eraroj troveblas en la baza lernado. Multaj simple ne bone enkapigis la sistemon de la du kategorioj. Ili ne bone lernis, kiel funkcias nomoj de la uj-kategorio, kaj kiel funkcias nomoj de la an-kategorio. Kaj sekve ili ĉion intermiksas kaj konfuzas. Aldone ili pri multaj landoj simple ne scias, al kiu kategorio ili apartenas.
Kiel estiĝis tiu mankohava lernado? La bazaj reguloj finfine estas sufiĉe simplaj kaj facilaj. Kiel aperis la kaoso en la praktika uzado?
Kulpas la sufikso -io
Mi tute ne kontraŭas la landonoman sufikson -io. Ĝi estas parto de la lingvo, kaj ĝi enkondukiĝis en la lingvon en maniero, kiu kontraŭas nenian regulon aŭ principon en la Fundamento. (La Fundamento permesas enkondukadon de novaj lingvoelementoj, eĉ de tiaj, kiuj estas – parte –  samsignifaj kiel jam ekzistantaj Fundamentaj elementoj.)
Sed tamen estas al mi klare, ke tiu konfuzo, kiun mi priskribis ĉi-antaŭe, fontas el la vasta uzado de la sufikso -io anstataŭ -ujo en landonomoj. Ne ĉio, kio estas rajte enkondukita en la lingvon, bone funkcias. Ne ĉio, kio estas establita parto de Esperanto, estas utila kaj klara.
Sed kiamaniere -io kontribuas al la multa erarado pri landonomoj?
La klareco de -ujo
En la komenco mi skribis, ke mi uzas la landonoman sufikson -ujo, ĉar tio rezultigas pli klaran lingvaĵon. Per tio mi celis la jenon: Kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per …ujo, oni tuj rekonas, ke ĝi apartenas al la uj-kategorio. Kaj kiam persono, kiu uzas ĉiam nur la sufikson -ujo en tiaj nomoj (neniam -io), diras aŭ skribas landonomon, kiu ne finiĝas per -ujo, ĉiu perfekte rekonas, ke temas pri landonomo de la an-kategorio. En tia uzado ĉiuj landonomoj, ĉu jam konataj de la aŭskultanto aŭ leganto, ĉu neniam antaŭe renkontitaj de li, kvazaŭ laŭte elkrias sian kategoriecon: Usono (an-kategorio!), Vjetnamujo (uj-kategorio!), Ĉilio (an-kategorio!), Uzbekujo (uj-kategorio!), Namibio (an-kategorio!), Ganao (an-kategorio!), Etiopujo (uj-kategorio!). Dubo simple ne povas esti. La aŭskultanto aŭ leganto tuj scias, kiel nomi la landanojn: usonanoj, vjetnamoj, ĉilianoj, uzbekoj, namibianoj, ganaanoj kaj etiopoj. T.e. li tion scias, se li bonorde lernis la sistemon: se li bone lernis, kiel funkcias nomoj de la uj-kategorio, kaj kiel oni uzu nomojn de la an-kategorio.
Kiam parolas favoranto de la sufikso -io, tia klareco tamen plene forestas: Usono, Vjetnamio, Ĉilio, Uzbekio, Namibio, Ganao, Etiopio. Nur pri Usono kaj Ganao mankas dubo. La aliaj povas esti, ĉu uj-kategoriaj (sed kun la sufikso -io), ĉu an-kategoriaj (kun ŝajna sufikso -io). Kaj tie ni finfine renkontas la fundamenton de la tuta problemo kaj de la konfuzo: multegaj landonomoj havas ŝajnan sufikson -io. (Ankaŭ uj-emuloj uzas tiujn samajn nomojn kun ŝajnaj i-sufiksoj: Ĉilio, Namibio, Aŭstralio kaj multajn aliajn. Sed kiam uj-emulo skribas aŭ parolas, oni scias, ke ne povas temi pri veraj sufiksoj en tiuj nomoj, ĉar uj-emulo ne uzas la sufikson -io.)
Uj-uzado do ebligas tujan rekonadon de la kategorio de ĉiu landonomo. Se ĉu tiu eblo de rekonado estas treege grava? En ordinara komunikado eble ne. Se iu parolas al mi ekzemple pri Namibio, mi ne nepre bezonas respondi parolante pri la anoj de tiu lando. Sed ekzistas okazoj, kiam tiu rekoneblo vere gravas.
Instruado de landonomoj
Por bone kapti la bazan sistemon de la Esperantaj landonomoj, kaj por bone kompreni, kiel ilin uzi senerare, oni bezonas la tutan aferon lerni ĝuste de la komenco. Tio, kion oni komence mislernas aŭ lernas nur duone, oni poste malfacile riparas. Ofte rezultas baza konfuzo aŭ sento, ke la tuta afero estas tre malfacila aŭ eĉ tute ne lernebla.
Bedaŭrinde multaj el niaj lernolibroj preterpasas la kampon de landonomoj, kaj precipe la dukategorian dividon, tre rapide kaj supraĵe. Ili mencias ion neklaran pri diversaj sufiksoj, kaj ofte eĉ diras rektajn malveraĵojn. La plej ofta misaĵo estas ŝajnigo, ke la uj-kategorio estas la baza kaj plej ofta speco de landonomoj, dum la an-kategorio estas kvazaŭ ia escepto. Ni do ne miru, ke eĉ multaj progresantoj, progresintoj kaj iafoje eĉ spertuloj mankohave uzas landonomojn en Esperanto. Ili simple neniam vere lernis, kiel uzi tiajn vortojn. Ne kulpas la mislernintoj. Kulpas la lernolibroj kaj la verkintoj de tiuj lernolibroj. En kelkaj okazoj eble eĉ la verkinto de la lernolibro neniam bone lernis la sistemon, kaj sekve ankaŭ ne povas ĝin bone klarigi. La tuta konfuzo estas jam plurajn jardekojn aĝa, kaj multaj nunaj verkantoj de instrumaterialo mem lernis Esperanton per lernolibroj, kiuj ĉion ĉi nur supraĵe aŭ eĉ rekte erare prezentis.
En lernolibro do necesas bona kaj klara prezento de la du kategorioj, kun facile kompreneblaj ekzemploj, ne nur en tiuj lecionoj, en kiuj eksplicite temas pri landonomoj, sed ankaŭ en la postaj lecionoj, kie uziĝas landonomoj en la tekstoj kaj ekzercoj. Ĝuste tiam plej gravas, ke la landonomoj, kiujn la lernantoj renkontas, estu klaraj kaj senkonfuzaj. Necesas, ke ĉiu el ili kvazaŭ anoncu sian kategoriecon, por ke la lernantoj ne miskomprenu.
Devas nun jam esti evidente, kiel laŭ mi oni agu pri tio: en la unua instruado pri landonomoj, kaj almenaŭ en kelkaj postaj lecionoj, ne uziĝu la sufikso -io. Mi jam montris, kiel maleble estas rekoni la kategoriecon de nomoj kiel Aŭstralio, Vjetnamio kaj Namibio, se parolas aŭ skribas uzanto de la sufikso -io. Niaj lernolibroj do estu baze uj-emaj (ĉe nomoj de la uj-kategorio). La lernantoj lernu unue pri la sufiksoj -ujo kaj -ano, pri la du kategorioj, kaj kiel ili funkcias. Poste ili ekzercu uzon de landonomoj kaj nomoj de landanoj, sole kaj nure laŭ uj-ema uzado. Kaj en la tuj postaj lecionoj aperu pliaj ekzemploj, daŭre sen spuro de la sufikso -io. Tiam la tuta afero lerniĝas facile kaj senprobleme. Neniu lernanto bezonas heziti, kiel paroli pri la landanoj de lando, kies nomon li renkontas je la unua fojo. Tio sekvas aŭtomate el du facilaj reguloj:
se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj
se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an.
Iam poste, kiam la lernantoj jam firme ĉion komprenis pri la du kategorioj, kiam ili jam povas flue kaj senprobleme uzi landonomojn, nur tiam oni enkonduku la sinonimon  -io, informante tute honeste, ke nuntempe multaj (eĉ la klara plimulto) uzas anstataŭ  -ujo la neoficialan sinonimon -io. Tio tiam apenaŭ konfuzas la lernantojn. Ili povas facile kaj aŭtomate mem krei i-formojn el tiuj uj-formoj, al kiuj ili jam alkutimiĝis. Por multaj landoj ili tiam jam sukcese enkapigis la kategoriecon, kaj tial ili povas tiujn nomojn plu uzi ĝuste, eĉ se ili renkontas ilin en i-vesto.
Bona lernolibro ĉiuokaze devas instrui ambaŭ sufiksojn. Ambaŭ uziĝas en la lingvo, kaj ambaŭ estas lernendaj. Oni nur elektu taŭgan vicordon en la instruado.
Povas esti tente, kaj povas soni logike, unue instrui tiun sufikson, kiu estas uzata de la plimulto, kaj nur poste mencii la alian. Iuj lernolibroj fakte agas pli-malpli tiel. Ne malofte ili eĉ prezentas uj pli-malpli nur piednote, eble eĉ asertante, ke apenaŭ iu ĝin plu uzas, kio simple ne estas prava.
La lernantoj bezonas lerni ambaŭ sufiksojn, kaj por ke ili bone komprenu la sistemon de la Esperantaj landonomoj, ili bezonas unue lerni pri -ujo, ĉar uj-uzado estas pli klara rilate la kategoriecon de la nomoj.
Kio pri -lando?
Uziĝas en uj-kategoriaj landonomoj ankaŭ la radiko land en sufikseca maniero. Tio okazas plej ofte ĉe kelkaj landoj, kies internacie konataj nomoj finiĝas per …land aŭ simile, ekzemple Finnlando, Svazilando, Tajlando kaj Skotlando (kie loĝas respektive finnoj, svazioj, tajoj kaj skotoj). Bedaŭrinde …lando aperas ankaŭ kiel ŝajna sufikso en nomoj kiel Nederlando, Irlando kaj Islando (kie ni trovas nederlandanojn, irlandanojn kaj islandanojn).
Tial en lernolibro estas preferinde unue ne prezenti nomojn kiel Finnlando kaj Svazilando. Oni povas simple ne mencii ĝuste tiujn landojn en la unua instruado pri landonomoj, aŭ oni komence prezentu ilin en iliaj malpli oftaj, sed gramatike tute eblaj formoj kun uj-sufikso: Finnujo, Svaziujo, Tajujo kaj Skotujo. En ia posta leciono, eble kiam oni enkondukas la sufikson -io, oni povas instrui ankaŭ la uzon de la radiko land kiel sinonimo de -ujo kaj -io.
Kio pri aliaj uzoj de -io?
Bedaŭrinde pro la multjara hezitado pri landonomoj en Esperanto, enkondukiĝis kelkaj pli aŭ malpli bonaj komplikaĵoj en la praktikan uzadon. Tiujn komplikaĵojn oni ne prezentu en la unua leciono pri landonomoj. Oni atendu, ĝis la lernantoj bone komprenis kaj bone ekregis la bazan sistemon.
Unu el tiuj komplikaĵoj estas uzo de la la sufikso -io en okazoj, en kiuj ĝi ne estas paralelaĵo de  -ujo. Temas pri nomoj, en kiuj oni aldonas -io ne al vorto por landanoj, sed al vorto por urbo, rivero, monto aŭ io simila. Temas pri provoj distingi en Esperanto inter samnomaĵoj. Pluraj landoj en la mondo havas nomon, kiu ankaŭ estas nomo de io en tiu lando. Ni havas ekzemple la landon Kenjo, en kiu ekzistas la monto Kenjo. Ni havas la landon Senegalo kun la rivero Senegalo. Ekzistas la lando Nikaragvo kun la lago Nikaragvo. Ni havas la landon Gvatemalo kun ĝia ĉefurbo Gvatemalo. Ekzistas la lando Belizo kun ties eksa ĉefurbo Belizo. K.t.p. Oni trovas eĉ okazojn, en kiuj temas pri pli ol du samnomaĵoj, ekzemple la landon Meksiko kun la federacia ŝtato Meksiko, en kiu troviĝas la ĉefurbo Meksiko. (Apude estas krome la golfo de Meksiko, kaj en Usono troviĝas la ŝtato Nov-Meksiko.)
Jam Zamenhof proponis imiti la ekzemplojn de la landoj Alĝerio kaj Tunizio kun ties ĉefurboj Alĝero kaj Tunizo, kie oni povas kvazaŭ rekoni uzon de distinga i-sufikso. En Lingva Respondo Zamenhof prezentis la ideon uzi la formon Meksikio por la lando, kaj Meksiko por la urbo. (Pri la ekzisto de la federacia ŝtato Meksiko li verŝajne nenion sciis.) Zamenhof mem laŭ mia scio neniam praktikis tiun proponon, sed multaj aliaj provis ĝin realigi. Tiuj provoj neniam fariĝis sistemaj aŭ konsekvencaj, kaj apud formoj kiel Meksikio, Senegalio, Luksemburgio kaj Gvatemalio, ĉiam uziĝis ankaŭ la pli simplaj kaj pli internaciaj formoj sen i-sufikso. Krome multaj landoj, kiuj teorie devus esti kandidatoj por tia distinga i-sufikso, apenaŭ iam ajn estis tiel uzataj (Paragvajo, Urugvajo, Malto, Singapuro, Kenjo k.a.).
Efektive neniu iam sukcesis apliki tiun ideon konsekvence kaj plene. En iaj okazoj ĝi eĉ tuj fiaskas. La plej bona ekzemplo estas la du landoj Niĝerio kaj Niĝero, kiuj estas ambaŭ nomataj laŭ la sama rivero Niĝero. Teorie do ambaŭ landoj devus nomiĝi Niĝerio!
En 1974 la Akademio de Esperanto oficialigis interalie la landonomojn Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, kaj Urugvajo. En 1985 la Akademio konfirmis sian starpunkton per la jena eksplicita rekomendo:
Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
Tial formojn kiel Meksikio, Senegalio kaj Luksemburgio oni prefere ne uzu, kaj lernolibroj ilin menciu nur flanke. Tiaj landonomoj ja ekzistas, kaj kelkaj el ili eĉ estas ofte uzataj. Oni ne kondamnu tiujn el ili, kiuj estas jam forte enradikiĝintaj. Sed oni ankaŭ ne rekomendu ilin, kaj oni nepre ne kreu pliajn landonomojn de tiu speco. Prefere tiaj komplikaĵoj kaj evitindaĵoj estu traktataj nur en instruado al progresantoj aŭ eĉ nur en kursoj por progresintoj. En baza instruadoj ili povas nur konfuzi la lernantojn.
Konkludo
Se vi estas instruisto aŭ verkanto de lernomaterialo pri Esperanto – eĉ se vi mem preferas la sufikson -io en landonomoj – lernu uzi ankaŭ uj-stilajn nomojn, kaj uzu prefere nur tiajn nomojn en via instruado kaj en via instrumaterialo, almenaŭ en la komenca tempo. Poste enkonduku ankaŭ la sufikson -io. Vi certe rimarkos, ke viaj lernantoj pli bone komprenos, kiel funkcias la Esperantaj landonomoj, kaj sekve malpli eraros.
Mi mem komence uzis nur -io (ĉar ĉiuj ĉirkaŭ mi uzis nur tiajn landonomojn), sed poste mi komprenis, ke -ujo estas pli klara. Kaj nun de pluraj jaroj mi senprobleme uzadas nur -ujo. Mi ne estas la sola (kiel montras interalie la libreto Rusoj loĝas en Rusujo, en kiu aperis unue tiu ĉi artikolo). Ankoraŭ dum longa tempo certe plu kunekzistos ambaŭ sufiksoj, kaj neniu povas esti certa, ĉu iam unu el ili plene venkos, nek kiu el ili finfine superregos la alian. Dume ni vivas kun tiu duobla kaj espereble plu paca uzado.
Eble tiu ĉi mia artikoleto tentos vin transiri, almenaŭ prove, al -ujo. Tiam ne hezitu. Sed pensu aparte pri via instruado. Tie -ujo estas speciale rekomendinda kaj utila.
Literaturo
Rusoj loĝas en Rusujo, landonomoj en Esperanto. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007.
Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1963.
Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, 1995].
Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Paris, 1976 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).
Rekomendoj pri Landnomoj. En: Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).
transitiveco de “kosti”
Mi citas el la raporto pri la publika kunsido de AdE en la jokohama UK (Esperanto, oktobro 2007, n-ro 1207 [10], p. 202): “Demando: Ĉu la verbo ‘kosti’ estas transitiva? Respondo: Ne, la verbo ‘kosti’ estas netransitiva; ĝi ne fariĝas pasiva participo; la vortoj, kiuj staras post ĝi, estas ne objektoj sed komplementoj.”
Mi malkonsentas. Mi akceptas la aserton, ke “kosti” kutime ne iĝas pasiva, probable pro la influo de naci-lingvaj modeloj. Sed en esperanto, kiel videblas ĉe NPIV, ĝi estas verbo transitiva aŭ, kiel diras PMEG, objekta. Tiurilate ĝi similas la kopuleskajn verbojn “simili” kaj “egali” (ambaŭ transitivaj laŭ Zamenhof kaj NPIV) kaj la verbon “pezi”, kiun la sama vortaro nekonsekvence kaj malgraŭ la tuj sekvaj ekzemploj markas kiel netransitivan.
Rezulte, nenio malhelpas frazon kiel: “La monon kostatan de la nova aŭto vi povus anstataŭe donaci al Societo Zamenhof”. Temas pri esprimo nekutima, sed ne kontraŭgramatika, kiel siatempe la adjektivo “onia” aŭ la verboj “igi” kaj “iĝi”.
Pri la na-ismo
Kutime mi esploras la establitan kaj klasikan lingvouzon de Esperanto kun aparta atento al la lingvaĵo de Zamenhof. Ĉi-foje mi anstaŭe volas turni mian atenton en la malan direkton, esplorante novan fenomenon, kiun iuj eble volus nomi eksperimenta, aliaj eĉ hereza.
Lastatempe en iaj Esperantaj rondoj, precipe junularaj, iom uziĝas nova kurioza vorteto. Temas pri la vorteto na. Ĝi estas nova rolvorteto (prepozicio) samsignifa kun la finaĵo N. Tiuj, kiuj ĝin uzas – mi nomos ilin ĉi-poste na-istoj – uzas ĝin ekzemple en jenspecaj frazoj:
Mi vidis na George.
= Mi vidis George-on.
Ŝi renkontis na ambaŭ.
= Ŝi renkontis ambaŭ.
Ili manĝis na du aŭ tri.
= Ili manĝis du aŭ tri.
Kiel oni vidas, na montras, ke la sekvanta frazparto rolas kiel objekto en la frazo. La ideo estas, ke na uziĝu en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene aŭ eĉ rekte maleble uzi la ordinaran objektan finaĵon N. Tiaj okazoj estas precipe fremdaj vortoj sen O-finaĵo kaj iuj vortetoj, kiuj povas roli kiel objekto, sed kiuj ne akceptas N-finaĵon.
La vorteton na proponis unuafoje Makkink en la libro Nia Fundamento sub lupeo (Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1990). Rimarkinda praktika uzado de na tamen aperis ŝajne nur iam post 2000. Mi mem renkontas na precipe en la Interreto, en mesaĝoj de iaj aktivuloj ĉe TEJO kaj E@I, sed laŭdire ĝi ankaŭ iom uziĝas parole en junularaj renkontiĝoj.
Laŭ mia impreso la na-ismo apartenas al malgranda grupo de surprize sukcesaj reformoproponoj. Plej multaj proponoj de plibonigo de Esperanto, kiuj koncernas ne nur la vortprovizon, sed eĉ la gramatikon de la lingvo, estas plene mortnaskitaj. Ili aperas kiel proponoj, sed apenaŭ estas praktikataj entute. Sed la na-ismo, simile al ri-ismo (uzado de sekse neŭtra triapersona unu-nombra pronomo ri) kaj eble ankoraŭ kelkaj aliaj similaj reformproponoj, efektive akiris iom da praktikantoj, kaj la praktika uzado, kvankam limigita al malmultaj Esperantistoj, daŭras jam pli ol kvin jarojn. Krome sufiĉe multaj nepraktikantoj konatiĝis kun la nova vorteto na, kaj laŭdire iagrade komprenas na-isman lingvaĵon. Tial la na-ismo meritas iom da serioza atento de la Esperantologoj.
Reala uzado de na
Jen kelkaj reallingvaj ekzemploj trovitaj en la Interreto:
A. Na antaŭ ne-Esperantaj propraj nomoj (sen O-finaĵo) kaj alispecaj fremdaj vortoj
Mi volas propagandi na OpenID.
(http://antono.info/en/1)
Ĉu vi konas na “silicon valey”?
(http://klaku.net/story.php?title=Cxu_vi_konas_na_silicon_valey)
Por tekstoredaktado Unikode kaŭ Esperante, mi rekomendas na UniRed!
(http://www.komputado.com/iloj/tekstaj.htm)
Multaj jam konas na babilejo.org.
(http://www.tejo.org/eo/node/494)
Finfine mi uzis na Open Office 2.
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/b10c5789601a266c)
B. Na antaŭ mallongigoj kaj simile
Tion mi konfirmis konsultante na PIV.
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/caeb738c7d4e07df)
Kaze de Latin-2 vi vidos na L2HA, alikaze vi vidos “iksojn”.
(http://marteno.esperanto.sk/linko/)
Ĉiuj komputiloj kiuj kapablas literojn “c” kaj “ç”, kapablas ankaŭ na “k”.
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/e66866488d8ba339)
C. Na antaŭ citaĵoj
La ĉinalingvnomo de Esperanto signifas na “mondlingvo”.
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/735ec13d5f96070e)
Ĉ. Na antaŭ Esperantaj propraj nomoj, al kiuj oni diverskiale malemas aldoni N-finaĵon
Mi kreis deponejon por Debian/Ubuntu de kie vi povas instali na Kurso de Esperanto kaj ReVo.
(http://havenomediteranea.blogspot.com/2006/11/esperanto-en-linukso.html# 1697067453665442579)
Vi povas aŭskulti na Pola Radio.
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/606fea89634dfc6c)
La Un-komisiono pri homrajtoj celebris na “Internacia tago por pripensado pri en1994a genocido en Ruando”.
(http://groups.google.com/group/fido7.esperanto.rus/msg/1bd381d2c1ff6fef)
D. Na antaŭ Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon
Mi ŝatus elprovi na ambaŭ!
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/cdce101e104049b1)
Da gramatikaj eraroj mi tie trovis nur na du.
(http://helen85.livejournal.com/2272.html)
Na pli da informoj oni povas trovi ĝuste ĉe babilejo.org aŭ ĉe startu.net.
(http://www.tejo.org/eo/node/494)
Na kiom da “cmavo” havas Loĵbano?
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/ee103a80aa4bf44d)
E. Na anstataŭ objekta de (post aga O-vorto)
La kunfulma fotado kaj uzado na notiloj de ajna speco, inkluzive de plumoj, krajonoj, okuloj kaj oreloj, estas strikte … … … instigata
(http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/5661796dc521e5a8)
Mi estas Slovako, kaj tio signifas preferon na supersignoj kaj unulitera ortografio.
(http://marteno.esperanto.sk/linko/)
Tio estas neestinda profanado na kerna koncepto de esteco.
(http://groups.google.com/group/fido7.ru.linguist/msg/383c88395f725650)
F. Na anstataŭ N en tute ordinara okazo sen aparta
kialo:
Sed na kelkaj vivaj estaranoj kaj estuloj – estiĉoj kaj estinoj – oni ankaŭ povas titoli estistoj, ĉar koncepta estado estas preskaŭ neapartebla parto de estuleco ilia. Fakte, ĝi iĝas sola celo de ilia esto.
(http://groups.google.com/group/fido7.ru.linguist/msg/383c88395f725650)
Ĉu strangaĵo?
Rolvorteto objekta eble impresas kelkajn kiel tre stranga gramatikaĵo, sed fakte tiaj rolvortetoj ja ekzistas en pluraj lingvoj. Plej ofte temas pri postmetita objekta rolvorteto (postpozicio). Tian rolvorteton havas ekzemple la Japana kaj Korea:
Japane: Kutsu o kaimashita.
(laŭvorte: Ŝuoj N aĉetis.)
= Mi/vi/li… aĉetis ŝuojn.
Koree: Na neun sagwa reul meokseumnida.
(laŭvorte: Mi TEMO pomo N manĝas.)
= Mi manĝas pomon.
Sed ekzistas en la naciaj lingvoj ankaŭ ekzemploj de antaŭmetita objekta rolvorteto (prepozicio), ekz. en la Hispana kaj la Rumana lingvoj:
Hispane: Ella ve a su hermano.
(laŭvorte: Ŝi vidas N sia frato.)
= Ŝi vidas sian fraton.
Rumane: L-am văzut ieri pe Mihai.
(laŭvorte: Lin-mi vidis hieraŭ N Mihai.)
= Mi vidis Mihai-on (Mikaelon) hieraŭ.
Sed nek la Hispana a, nek la Rumana pe, estas ĝenerale uzataj kiel objektaj rolvortetoj. Ilia uzo estas diversmaniere limigita al certaj vortspecoj kaj signifonuancoj. Lingvon, kiu uzas objektan antaŭmetitan rolvorteton (objektan prepozicion) ĝenerale, mi ne konas.
Prijuĝado
Ŝajnas, ke plej multaj Esperantistoj rigardas la novan inventaĵon na kiel neakcepteblan aŭ eĉ kiel rekte kontraŭ-Fundamentan. Pri tio oni multe disputis, kaj mi nun ne intencas remaĉi la argumentojn de ambaŭ flankoj (oni povas ilin legi ekzemple en artikolo pri na en la Libera Folio aŭ en diskuto pri na en Vikipedio), sed mi tamen deklaras, ke ankaŭ laŭ mi temas pri neakceptebla reformo de la lingvo. Mi ankaŭ ne volas diskuti pri eblaj alternativoj kiel je por objekto aŭ pli lastatempaj proponoj kiel an aŭ ak. Anstataŭe mi volas atentigi pri kelkaj neklaraĵoj en la eblaj aŭ intencitaj uzokampoj de na.
Kial entute oni uzas na?
La baza ideo malantaŭ la na-ismo estas, ke ne estas bone, ke objektoj povas aperi sen N-finaĵo. En ordinara Esperanto estas surprize multaj diversaj okazoj, en kiuj la rekta objekto povas malhavi N-finaĵon:
1. Fremdaj nomoj kaj alispecaj vortoj sen O-finaĵo
Ekzemple: Zamenhof, Waringhien, La Chaux-de-Fonds k.s. Zamenhof praktike ĉiam ja uzis N-finaĵon ankaŭ en tiaj okazoj, aldonante laŭbezone ankaŭ O-finaĵon por ebligi almeton de N, sed nuntempe oni ĝenerale rigardas kiel akcepteble, ke tiaj nomoj povas aperi objekte tute sen N-finaĵo:
Mi estimas Zamenhof.
Ni vizitis La Chaux-de-Fonds.
2. Mallongigoj
Ekzemple: UK, IJK, PIV. Ĉi tie same oni ja povas aldoni N-finaĵon (UK-on, IJK-on, PIV-on), sed multaj malemas tion fari, kaj sufiĉe ofte tiaj mallongigoj uziĝas objekte sen N-finaĵo:
Li maltrafis UK.
Li kritikis PIV.
3. Citaĵoj
Nuntempe ŝajnas esti establita la regulo, ke citaĵoj ne havu N-finaĵon. Ofte eĉ estas praktike maleble aŭ almenaŭ ege malkonvene aldoni N:
Tiu vorto signifas “homo”.
Li diris “Mi baldaŭ revenos”.
4. Titoloj de libroj, gazetoj k.s.
Multaj opinias, ke tiaj titoloj nepre ne havu N-finaĵon, sed la opinioj estas diversaj, kaj ankaŭ la praktika uzo. Iuj tiaj titoloj same kiel citaĵoj ĉiuokaze apenaŭ povas entute akcepti N-finaĵon:
Ŝi legis Kontakto.
Mi abonas Heroldo de Esperanto.
Mi ankoraŭ ne legis Sinjoro Tadeo.
Mi aĉetis “Ĉu ni kunvenis vane?” de Johán Valano.
5. Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon
Mi prenis nur unu.
Mi pagis mil [eŭrojn].
Ili trinkis iom [da teo].
Kiom vi volas?
Ambaŭ [gazetojn] mi jam forĵetis.
Kies [libron] vi legis?
Mi bezonas pli [da subteno].
Ŝi pagis tro [da mono].
6. Liternomoj sen (vera) O-finaĵo
Li mise elparolis O kiel A.
Tiu vorto ne enhavas L (“lo”).
7. Kvantaj E-vortoj uzataj O-vortece
Ili havas multe da mono.
Li donis al mi kelke da cendoj.
Mi havas sufiĉe [da ideoj] por elturniĝi.
8. I-verboj en objekta rolo
Mi volas manĝi.
Ŝi povas naĝi.
Li scias nombri ĝis cent.
9. Subfrazoj en objekta rolo
Mi volas, ke vi venu.
Ni petis, ke li foriru.
Ŝi scias, ke mi ne povas partopreni.
Li demandis, kial mi diris tion.
Li ne komprenis, ĉu tio estas prava aŭ ne.
10. Po antaŭ objekto
Klasike kaj Fundamente po baras la uzon de N-finaĵo (sed nuntempe multaj tamen uzas N en tiaj okazoj):
Al ĉiu el ili ŝi donis po dek dolaroj.
Mi metis po kvar gastoj en ĉiu ĉambro.
Limigita uzo de na
En la praktika uzo mi trovis ekzemplojn de na en la ĉi-antaŭaj kategorioj 1 ĝis 6. Sed ŝajnas, ke pro ia kialo la na-istoj ne uzas na por montri la objekton en la kategorioj 7, 8 kaj 9 [tamen ankaŭ en kategorio 7 uziĝas na, kiel atentigis kurteno]. (Ĉe 10 oni apenaŭ bezonas na, ĉar aldono de ordinara N estas pli konvena.) Kial do oni neglektas 7, 8 kaj 9? Ĉu manko de objektomarkilo tute ne gravas en tiuj okazoj? Laŭ mi konsekvenca na-ismo devus uzi ankaŭ jenspecajn frazojn:
Ili havas na multe da mono.
Li donis al mi na kelke da cendoj.
Mi havas na sufiĉe por elturniĝi.
Mi volas na manĝi.
Ŝi povas na naĝi.
Li scias na nombri ĝis cent.
Mi volas na, ke vi venu.
Ni petis na, ke li foriru.
Ŝi scias na, ke mi ne povas partopreni.
Li demandis na, kial mi diris tion.
Li ne komprenis na, ĉu tio estas prava aŭ ne.
Sed iel mi suspektas, ke eĉ la plej fervoraj na-istoj tre malemas tiom ĝisoste logikigi sian lingvouzon.
Oni povas sin demandi, kian sencon entute havas enkondukado de objekta rolvorteto, se oni tamen lasas iajn okazojn sen ajna markilo de objekto?
Ĉu nur objekta na?
La ordinara objekta finaĵo N uziĝas ne nur por indiki rektan objekton. Ĝi servas ankaŭ por indiki direkton, diverspecajn mezurojn, tempopunktojn k.s. Mi ne scias, ĉu la intenco de la na-istoj estas, ke ankaŭ por tiaj signifoj oni uzu na, se N ne konvenas. Kredeble oni ne celas, ke na estu uzata por tiaj okazoj, en kiuj oni povas uzi la rolvortetojn je, en aŭ dum:
Ĝi estas tri “furlong” longa. = Ĝi estas longa je tri “furlong”.
(Furlong estas malnova Angla mezurunuo, kiu apenaŭ havas Esperantan nomon.)
Mi forestis nur unu tagon, sed li eĉ sep.
= … sed li eĉ dum sep.
Kredeble neniu na-isto celas, ke oni diru longa na tri “furlong” aŭ …sed li eĉ na sep.
Sed kio pri direkto? Ĉu laŭ la na-istoj na povas esti uzata en jenspecaj esprimoj?
Mi metis tukon na sur ambaŭ [tabloj].
Mi metis meblojn na en tri [ĉambroj].
Ili veturis na La Chaux-de-fonds.
Supozeble ili preferas al en tiaj okazoj, sed laŭ multaj estas nuanca signifodistingo inter direkta N kaj al. Ĉu do eble tamen en konsekvenca na-ismo necesas uzi na kiel surogaton por direkta N por ke tiu nuanco ne perdiĝu?
Ĉu ĝenerala uzo de na?
En la Manifesto de naismo oni povas legi la jenon:
mi ankaŭ aldonu, ke laŭ mia opinio ne estas taŭga uzi na na tie, kie tio ne necesas; ekz. oni ne diru mi volas na lakto se oni komforte povas diri mi volas lakton; eble tia farado eĉ estus kontraŭfundamenta;
Sed pri tio evidente ne samopinias ĉiuj na-istoj. Mi jam montris ĉi-antaŭe ekzemplon kun na antaŭ tute ordinaraj Esperantaj vortoj. Krome oni povas demandi sin, ĉu aldona A-vorto, kiu povas porti N-finaĵon, sufiĉas, aŭ ĉu ankaŭ en tiaj okazoj oni uzu na:
Ili vizitis la belan La Chaux-de-fonds.
Ili vizitis na la bela La Chaux-de-fonds.
Mi pensas, ke libera uzo de na antaŭ ĉiaj ajn vortoj, ankaŭ tiaj, kiuj povas porti N-finaĵon, fariĝus sufiĉe kutima, se na-isma lingvaĵo disvastiĝus, sed eble naskiĝus tiam skismo en la na-isma movado inter tiuj, kiuj tute libere uzus na, kaj tiuj, kiuj volas limigi ĝin uzon al nur tiuj okazoj, en kiuj ne eblas uzu N.
Ĉu mortanta?
Kontraŭ la relative granda praktika sukceso de la na-ismo akre kontrastas la multaj malklaraĵoj pri tio, kiel kaj kiam oni efektive uzu na (se oni entute volas ĝin uzi). La ebloj de varia praktika uzo estas tre grandaj, kaj oni povas ellabori plurajn diversajn sistemojn, kiuj ĉiuj povas esti nomataj na-ismo, kaj kiuj diferencas inter si sufiĉe grave. Oni povas demandi sin, ĉu na-ismo pli multe praktikata fariĝus pli unueca kaj pli logika, aŭ ankoraŭ malpli unueca kaj ankoraŭ malpli regula.
Oni rimarku, ke komence de la nuna TTT-paĝo kun la Manifesto de naismo aperas antaŭ iom da tempo aperis la jena deklaro, kiu kredeble ne estis jam en la origina versio:
[ Averto! ] Nuntempe, nenial ni devas uzi la prepozicion “na”.
Sekvas tuj poste argumentoj kontraŭ na. Ĉu eble la na-ismo jam mortas, simile kiel la ri-ismo, kiun oni nun ege multe malpli ofte renkontas ol antaŭ dek jaroj?
(Tiuj kontraŭ-na-ismaj deklaro kaj argumentoj intertempe malaperis el la manifesto. Laŭaserte temis pri spamo.)
Kial do oficialigi?
Ĵus aperis la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio de Esperanto oficialigis ankoraŭ 209 radikojn, aldone al la jam antaŭe oficialaj 1977 lingvoelementoj, kaj aldone al la 2769 Fundamentaj morfemoj de Esperanto. La tuta sumo de oficialaj kaj Fundamentaj elementoj do nun sumiĝas al 4955. (Tiajn statistikaĵojn oni povas trovi en la klarigoj de la Akademia Vortaro.)
Kunlige kun tiu okazaĵo mi iafoje aŭdas dubojn pri la indeco de oficialigado de radikoj. Ĉu tio entute havas sencon (plu)?
Vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba. Ĉu aliaj lingvoj havas distingon inter “oficialaj” kaj “ne-oficialaj” vortoj aŭ morfemoj? Ĉu nia vivanta lingvo ne povas evolui kaj bonfarti tute sen tiaj burokrataĵoj? Ankaŭ kelkaj nunaj Akademianoj havas similajn dubojn pri la utileco de la Oficialaj Aldonoj.
Kiel Akademiano, kaj precipe kiel direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro (kiu ellaboris la Naŭan Oficialan Aldonon), mi tre bonvenigas tiajn dubojn kaj tiajn diskutojn.
Mi mem opinias, ke la duboj esence fontas el la esprimoj “oficiala” kaj “oficialigo”, kiuj laŭ mi povas esti, kaj ofte estas, miskomprenigaj.
Kiam oni parolas pri “vortoj oficialaj” kaj “vortoj neoficialaj”, tio vere povas ŝajni vana kaj sensenca ludo. Ĉiuokaze ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ mi, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj Akademianoj, uzadas apud la vortoj Fundamentaj kaj oficialigitaj, ankaŭ neoficialajn vortojn. Multaj neoficialaj radikoj eĉ estas tre oftaj, iuj el ili eĉ aperas multe pli ofte ol iuj Fundamentaj elementoj.
Sed se oni rigardas la aferon iom alie, ĝi tamen estas – laŭ mi – tute sencohava.
Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj, estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortaro. Ĉiu Aldono ja nomiĝas ĝuste “Aldono al la Universala Vortaro”.
Jam en 1905, kiam aperis la Fundamento de Esperanto, ĉiuj sciis, ke nia lingvo estas pli vasta ol la Fundamento mem, kaj ke ĝia vortprovizo estas pli granda ol tiu de la Universala Vortaro. Jam tiam ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, uzadis ankaŭ elementojn, kiuj ne estis en tiu vortaro. Kaj ankoraŭ post 1905 li kaj ĉiuj aliaj uzadis ankaŭ ne-Fundamentajn radikojn.
Povas esti, ke iam iuj imagis, ke la celo de la oficialigado estas difini la sole ĝustan radikoprovizon de nia lingvo, opiniante, ke oni uzu ĉiam nur la Fundamentajn kaj “oficialajn” radikojn. Sed tio ne estas nun ĝusta, kaj fakte neniam estis ĝusta.
La Universala Vortaro kune kun ties Aldonoj estas unu el la multaj vortaroj de Esperanto. Tiuj vortaroj estas diversspecaj, kaj ili havas diversajn aŭtoritatecojn. La Universala Vortaro estas unu el la plej aŭtoritataj. Ĝi difinas la trunkon de forte rekomendataj radikoj, kiujn oni prefere uzu, kiam kaj kiom tio estas ebla. Malantaŭ tiu forta rekomendo staras Zamenhof, la Bulonja Deklaracio kaj la Akademio de Esperanto. Tial multaj atentas tiujn rekomendojn, sed certe ne sklave, nek centprocente, kaj tio estas tute en ordo. Pri devigado ja neniam temis. Tio estas klare legebla jam en la Fundamento mem, kaj ankaŭ en la Bulonja Deklaracio.
La Universalan Vortaron pluverkas la Akademio (antaŭe Lingva Komitato) de preskaŭ cent jaroj (la Unua OA aperis en 1909). Mi ne vidas kialon ĉesigi tiun verkadon. La lingvo mem daŭre evoluas kaj ĝia elementaro daŭre kreskas. Plu ekzistas bezono difini, kiuj el la multegaj radikoj de nia lingvo estas rekomendindaj kaj preferindaj, kaj plu ekzistas bezono, ke aŭtoritataj institucioj kaj vortaristoj helpu pri unuecigado de la uzo per rekomendado de certaj radikoformoj kaj certaj radikosignifoj. Tian laboron la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj. Iom similan laboron faras tiuj, kiuj verkas aliajn vortarojn, ekz. la Plenan Ilustritan Vortaron. Ankaŭ tiuj vortaroj rekomendas certajn formojn, kaj foje ankaŭ malrekomendas aliajn, kaj ankaŭ tiuj vortaroj diversmaniere provas unuecigi la signifojn kaj uzojn de la lingvoelementoj. Sed neniu el tiuj vortaristoj kaj institucioj imagas, ke nur ties vortaro pravas, aŭ ke la lingvo konsistas nur el tio, kion enhavas kaj rekomendas tiu vortaro.
La Statuto de la Akademio difinas interalie la taskon verki vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝuste tion la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj (kvankam antaŭe oni ofte neglektis la difinojn en Esperanto). Mi faros tion, kion mi povas fari por ke la Akademio daŭrigu kaj plibonigu tiun laboron. Fakte mi vidas neniun ajn kialon ĝin ne daŭrigi. Oni nur ne miskomprenu la karakteron kaj celon de tiu vortara laboro.
En la Enkonduka teksto de la Naŭa Oficiala Aldono mi skribis interalie la jenon:
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
Kiel do kompreni la esprimon “oficiala”? Nu, ĝi esence signifas simple “aperanta en iu el la Aldonoj al la Universala Vortaro”. Tia vorto estas vorto en certa vortaro (ampleksigita versio de la Fundamenta Universala Vortaro). Sekve neoficiala vorto estas vorto, kiu ne estas en tiu vortaro, sed neniu vortaro enhavas ĉiujn vortojn de la lingvo. Oni do ne miskomprenu, ke neoficiala vorto laŭ la Akademio ĉiam estas vorto ne-Esperanta, aŭ vorto kiun oni ne uzu, aŭ vorto malbona.
Simile oni povas paroli pri elementoj “PIV-aj” (“aperantaj en la Plena Ilustrita Vortaro), kaj pri vortoj “ne-PIV-aj”, pri radikoj “Zamenhofaj” (“aperantaj en iuj el la tekstoj de Zamenhof”), kaj pri vortoj “ne-Zamenhofaj”, k.t.p.
Tute povas esti, ke iuj, eĉ multaj, Esperantistoj trovas inde uzi, kiom eble, lingvoelementojn Fundamentajn kaj oficialajn (t.e. uzi elementojn, kiuj aperas en la Fundamento kaj en la Aldonoj al la Universala Vortaro). Ili tiam faras tion simple ĉar ili rigardas tiujn verkojn kiel aŭtoritatajn kaj sekvindajn. Kaj ili faras tion por helpi al la unueco de la lingvo, kaj por esti bone komprenataj. Multaj simile atentas pri tio, ĉu tiu aŭ jena vorto aŭ radiko estas en la Plena Ilustrita Vortaro, ĉar ili rigardas tiun vortaron kiel aŭtoritatan, bonan kaj sekvindan (almenaŭ parte). En tio estas nenia kontraŭdiro aŭ konflikto. Nia lingvo bezonas diversajn vortarojn kun diveraj specoj de aŭtoritato kaj kun diversaj celoj.
Sed neniu vortaro, kiom ajn aŭtoritata laŭ ĝiaj uzantoj, estas perfekta. La Plena Ilustrita Vortaro enhavas erarojn, eĉ multajn, iafoje eĉ tre gravajn. Ankaŭ la Universala Vortaro enhavas erarojn. Kaj ankaŭ la Oficialaj Aldonoj de la Akademio enhavas erarojn. Tial nepre ne sufiĉas unu sola vortaro. La diversaj vortaroj kompletigas unu la alian per siaj diversaj labormetodoj kaj celoj. PIV estas tre ampleksa vortaro, kiu eĉ enhavas vortojn tre marĝenajn, eĉ iujn vortojn apenaŭ uzatajn, kaj eĉ kelkajn vortojn, kiujn tiu vortaro mem malrekomendas. La Akademia Vortaro (= la Universala Vortaro kun ĉiuj ties Aldonoj) enhavas nur vortojn, kiujn la Akademio forte rekomendas, kaj mencias plejparte nur la plej gravajn kaj kernajn sencojn de tiuj vortoj.
Espereble la Esperanta popolo rigardas kaj plu rigardos la rekomendojn de la Akademio kiel utilajn kaj sekvindajn (tamen espereble neniu sekvos ilin blinde aŭ sklave), sed tio plene dependas kaj plu dependos de la reputacio de la Akademio. La Akademio estus nenio sen la bonvolo de la Esperanta popolo. Mi esperas, ke la popolo trovos la ĵus aperintan Naŭan Oficialan Aldonon bona kaj uzinda, kaj mi esperas, ke tio kontribuos al bona reputacio de la Akademio, kaj do al la aŭtoritateco de la Akademio.
Kaj mi esperas, ke oni estonte ĝuste komprenos la sencon de la facile miskomprenbla, sed forte enradikiĝinta esprimo “oficiala radiko”.
La artikolo
0. Enkonduko
La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto.  Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.
Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj.  Do, mi unue prezentu kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo estas tute neadekvata por tia funkcio.
Tio tamen sekvigas la demandon: kial do la artikolo aperas en ĉiuj okcidentaj (kaj iuj aliaj) lingvoj?  Tial en aparta sekcio mi prezentas konsiderojn pri aliaj funkcioj de la artikoloj (kaj ĝenerale, de la determiniloj); la sekva demando estas — ĉu en Esperanto por ĉi tiuj funkcioj la artikolo estas bezonata?
Mia analizo estas bazita precipe sur la materialo de okcidentaj nacilingvoj.  Parte tio estas ŝuldata al la demando kiun mi faris: kompari la funkcion de la artikolo en diversaj lingvosistemoj; kaj parte tio estas ŝuldata al la maniero, kiel la artikolo estas difinita en la Fundamento: «Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj» (kun la kutima implicaĵo, ke temas pri la okcidentaj lingvoj).
Enhavtabelo
0. Enkonduko
1. La determineco
1.1. La konateco
1.2. La unikeco kaj la elekto
1.3. La abstrakta kaj la konkreta
1.4. La konstantoj kaj la variabloj
2. Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?
3. Aliaj funkcioj de la artikoloj
3.1. Marki la substantivojn
3.2. La vortordo
4. Katalogo da situacioj
5. Pri la malutilo de la artikolo
5.1. Nedifinita sed specifa
5.2. Dio
5.3. La posedaj pronomoj
5.4. Da
6. La prestiĝo
7. Konkludo
1. La determineco
Determineco estas iom komplikita kategorio, elpensita por priskribi la semantikon de la artikoloj en la artikolhavaj lingvoj.  Ĝi kombinas (fakte, konfuzas) plurajn kategoriojn logikajn, el kiuj kvar parojn ni konsideru aparte: konata/nekonata, unika/elekta, abstrakta/konkreta, konstanta/variabla.
1.1. La konateco
Plej ofte la uzon de la artikolo oni provas klarigi per konateco:
La artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE, §27].
Oni konstatas, ke konateco povas estiĝi en pluraj diversaj manieroj:
Ĉar temas pri objekto antaŭe menciita.
Ĉar temas pri esenca aŭ facile divenebla parto de objekto aŭ situacio konata (menciinte homon, oni implice enkondukis en la parolsituacion lian kapon, manojn ktp); enkondukinte tuton oni per tio enkondukis ties (ordinarajn) partojn aŭ apartenaĵojn.
Ĉar temas pri io ĝenerale konata (la luno, la aero ktp) — ĉu el la komuna kulturo aŭ el la komuna vivosperto.
Ĉi tie estas pluraj malklaraĵoj, ekz-e: Al kiu(j) konata?  Ĉu al la parolanto? Ĉu al la aŭskultanto(j)?  Ĉu al ĉiuj?  Supozeble temas pri ĉiuj partoprenantoj de la komunikado — kvankam kiam temas pri skriba teksto, la ricevantoj de la mesaĝo ne ĉiam estas iuj specifaj personoj.  Nu, en la lingvoj kiuj servis kiel modelo por Esperanto kutime temas pri konateco por ĉiuj partoprenantoj de la komunikado.
Pli malbone, la indikitaj konmanieroj povas kolizii.  Objekto povas esti rekte aŭ implice menciita, kaj tamen esti nekonata (laŭ la propra, intuicia senco de la vorto) — ekz-e kiam temas pri elekto el inter pluraj konataĵoj.
1.2. La unikeco kaj la elekto
Estas objektoj unikaj absolute, al ĉiuj konataj kaj per tio difinitaj: la kosmo, la atmosfero, la homaro.
Estas objektoj unikaj relative, sed konataj kiel unika parto de konata tuto: la senato de Usono, la kapo de Petro.
Similmaniere tamen eblas nomi iojn neekzistantajn: la imperiestro de Svislando ktp; temas pri io absolute nekonata, kaj tamen oni tradicie rigardas tion kiel difinitaĵon.
Aliflanke, normale homo havas du manojn, kaj la usona senato centon da membroj.  La du manoj kaj la cent membroj estas «konataj» kiel partoj de tuto, tamen lia mano aŭ membro de la senato ne estas konataj specife: kiu mano? kiu membro? Ni vidos poste, ke en tiaj okazoj la artikolado estas malkonsekvenca.
Paradoksan ekzemplon pri tia kolizio inter elekto kaj konateco prezentas la detektivaj romanoj: tipa situacio estas, ke okazis krimo en privata festeno, kies ĉiuj partoprenantoj sin interkonas kaj estas konataj al la leganto; necesas trovi la kriminton, kiu certe estas unu el la festenanoj (do, estas konata kiel parto de la aranĝo), kiu estas la farinto (do, konata kiel parto de la krimsituacio) — sed kiu estas nekonata nome, persone, specife.
1.3. La abstrakta kaj la konkreta
Komparu du aperojn de la vorto homo en la frazoj:
Petro estas homo.
En la ĉambro estis homo.
En la unua la vorto homo indikas tutan klason, al kiu oni rilatigas Petron; la konkreta individuo estas alkalkulita al la homa gento.
En la dua temas pri individuo, pri konkreta persono.
La dialektika interrilato de la konkretaj aĵoj kaj de la respondaj abstraktaj nocioj okupis jam la antikvajn filozofojn kaj matematikistojn.
Platono trovis elegantan modelon por klarigi tiun rilaton: reale ekzistas la ideoj (la ĝeneralaj nocioj: la unika ideala homo, la ĉevalo, la ŝtono); kaj la multaj konkretaĵoj estas pli-malpli palaj ombroj de tiuj nocioj.  Tia pensmaniero ne estas nur filozofia strangaĵo — ĝi reale funkcias en la homaj lingvoj.  Kiam ni diras:
La hundo estas amiko de la homo,
ni aplikas ĝuste ĉi tiun modelon: la hundo kiel specio estas amiko de la homa specio.  Ordinare tia frazo ne temas pri tio, ke iu individua hundo amikas kun specifa homo (individue oni povas trovi homon kiu amikas kun individua serpento); kaj egale ne temas pri tio, ke ĉiu hundo amikas kun ĉiu homo (tiam hundoj estus senutilaj kontraŭ ŝtelistoj); temas pri interkoncepta rilato je la supera, idea nivelo.
Simile, en la frazo:
La homo eliris en la kosmon kaj atingis la lunon
temas ne pri specifa homo, sed pri atingaĵo de la tuta homaro.  Tamen estus malĝusta aserti, ke la tuta homaro eliris en la kosmon.  Temas pri la ideala homo — kies sukceson realigis kelkaj fizikaj homoj.
La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE §12]
Estas senfina vico da semajnoj, kaj sekve estas malfinie multe da sepaj tagoj; sed ĉi tie temas pri la platonisma semajno, prabildo de ĉiuj realaj semajnoj.
Kp en la Fundamenta Gramatiko (la regulo 2a):
La substantivo havas la finiĝon o.
La modernaj matematikistoj estas subkonsciaj platonanoj, kaj ankaŭ ili ofte parolas pri aperoj de iu abstrakta ento en la senco tute simila al la platonismaj ombroj.  Sed krom ĉi tiu koncepta platonismo, la matematikistoj havas ankoraŭ alian paron da rimedoj por esprimi la diferencon inter individuo kaj klaso: la nociojn pri konstantoj kaj variabloj.
1.4. La konstantoj kaj la variabloj
Konstanto indikas iun fiksitan, specifan objekton el klaso; tia objekto povas esti konata aŭ nekonata.
Variablo, varianta tra sia tuta klaso, ofte aperas kiel ties reprezentanto.  Variablo ne indikas iun ajn objekton specifan, ĝi servas por paroli pri ĉiu ajn objekto el la koncerna klaso:
Esperantisto estas ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.
Ne temas pri iu specifa esperantisto — temas pri ĉiu ajn persono uzanta Esperanton.
Ankaŭ, komparu la frazojn:
En (1) hundo estas variablo: «ĉiu ajn hundo estas besto», neniel temas pri specifa hundo.  Male, en (4) temas pri klare specifita konstanto, eĉ se nekonata.  Ankaŭ en (3) aperas konstanto, kies precizan valoron oni tamen eble ne precize scias aŭ ne opinias necesa indiki.
Ankaŭ ĉi tiu modelo estas Fundamenta (FE §6):
Infano ne estas matura homo.
2. Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?
Mi prezentis kvar determinecajn parojn, kiuj efektive estas gravaj por ĝusta kompreno de la nomoj (substantivoj).  Mi ne pretendas ke tio estas kompleta listo, mia celo estis montri, ke estas pli ol unu da tiaj paroj.
Precize la celatan uzmanieron eblas komprenigi per sufiĉe multaj determiniloj, precipe iu, iu ajn, certa, tia, tiu, ĉi tiu, ĉiu ktp.  Tiajn determinilojn havas ĉiu lingvo, ĉu artikolhava, ĉu senartikola.  Kaj ĉi tiuj multaj determiniloj markas la bezonatan determinecon multe pli precize ol unu aŭ du artikoloj, kiajn posedas la artikolhavaj lingvoj: ja logike maleblas distingi inter la 8 menciitaj determinoj per nur unu aŭ du artikoloj.
Ekzemple, ni konsideru la eventualajn diferencojn kiun povas fari uzo aŭ neuzo de la artikolo antaŭ la vorto triangulo en teksto matematika.
Nun provu diveni, ĉu la senartikola triangulo el (1) estas variablo (iu ajn, ĉiu triangulo) — aŭ nur iu individua triangulo (ekzistas triangulo posedanta la econ P)?  Ambaŭ uzoj egale eblas.
Simile, ĉu en la dua frazo temas pri ideale-abstrakta triangulo: (la triangulo havas la sumon de ĉiuj anguloj egala al 180°) — aŭ pri ĵus menciita triangulo posedanta specialan econ Q (la donita triangulo havas ĉiujn laterojn egalaj).
Do, la artikolo nek helpas, nek malhelpas aktualigi la nocion en ĝusta maniero.  Nur la kunteksto kaj la situacio tion ebligas — sed same ili ebligas tion en la lingvoj senartikolaj.  Male, la sencohavaj determiniloj jes povas neprigi la celatan aktualigon sendepende je la kunteksto:
Ĉiu triangulo havas la econ P.
Iu triangulo havas la econ P.
Ĉiu triangulo havas la econ Q.
Ĉi tiu triangulo havas la econ Q.
Sed por tio nenia artikolo estas bezonata.
«Ŝi edziniĝos morgaŭ.»  — «Bonege! Kiu estas la fianĉo?  Ĉu mi lin konas?»
Laŭ la normala senco de la vortoj, la demandanto ne scias pri kiu temas, kaj la artikolo malkonvenas.  Laŭ la situacia determino iu fianĉo tamen jam estas.  Kaj tial la enkondukas tiun iun.
«La kuglo lin trafis en la brakon.» — «Ĉu en la dekstran?» — «Mi ne scias.»
Laŭ la principo de tutkonateco, oni artikolas tiun brakon (nekredeble, sed tio estas fakto de la okcidenta Esperanto).  Laŭ la principo de elekta determino, necesas rigardi la substantivon nedifinita, ĉar la persono estas konata kiel posedanto de du brakoj.  Unu principo artikolon postulas.  Alia principo ĝin malebligas.  Restas enigmo, kiel tio povas servi al pliklarigo kaj precizigo de la frazo.
3. Aliaj funkcioj de la artikoloj
La teorio, ke la artikolo servas por esprimi determinecon, lasas sen respondo memtrudiĝantan demandon: kial la determineco estas esprimata tiom malracie?  Parolante pri objektoj A, B, C oni markas per la artikolo centojn aŭ milojn da iliaj aperoj en la rakonto; dum estus multe pli racie marki nur la unuajn aperojn — kiel cetere estas farate en la rusa lingvo: «Unu vidvino havis du filinojn …» kaj poste diri simple vidvino.  Tiu komparo klare pruvas, ke en la rusa lingvo la determiniloj jes servas por esprimi la determinecon, kaj tial funkcias laŭ la principo de la lingva ekonomio; dum en la lingvoj okcidentaj, kiuj servis kiel modelo por Esperanto, la determineco estas esprimata kiel eble plej malŝpare.
Tiu konsidero klare indikas, ke la artikoloj en la koncernaj lingvoj havas alian funkcion ol tiu, kiun la lernolibroj atribuas al ili.  Alie necesus konkludi, ke la okcidentanoj estas stultetaj malraciuloj, kion mi ne kredas.  Stultetaj estas la lingvistoj kiuj deklaras la esprimadon de determineco ĉeffunkcio de la artikolo (en tiuj lingvoj).
3.1. Marki la substantivojn
Teorio kiu bone eksplikas la indikitan strangaĵon konsistas en tio, ke la artikoloj servas precipe por marki la substantivojn — simile al la funkcio de la esperanta finaĵo -o.  Tia bezono aperis en la okcidentaj lingvoj post la perdo de la tradiciaj fleksiaj finaĵoj.  Ekz-e la angla demand aŭ la franca demande egale bone povas esti verbo aŭ substantivo: I demand — the demand — a demand — my demand.  Malmulte gravas, kiu determinilo aperas — a, the, my ĉiuj neprigas substantivan interpreton de demand.
Do, la angla frazo
The Army demands change
estas ambigua ĝuste pro la ekzisto de nul-artikolo kaj la eblo ĝin uzi antaŭ la substantivo change.  Kun malimplica artikolo, ĉu difina aŭ maldifina, la frazoj
The Army demands a change.
The Army demands the change.
estus nemiskompreneblaj, samkiel la esperantaj
La armeo postulas ŝanĝon.
La armeo postulas la ŝanĝon.
Kaj se malesto de artikolo signalus nesubstantivecon, tiam change nepre estus verbo, la frazo signifus
La armeaj postuloj ŝanĝiĝas.
(Tamen en Esperanto la gramatikaj kateogorioj de la vortoj ŝanĝon kaj ŝanĝiĝas, demandas kaj demandoj estas nekonfuzeblaj per si mem, kaj ne bezonas artikolojn.)
Simile,
La kantado estas agrabla okupo [FE]
Das Singen ist angenehm (G., kanti//kantado)
Le parler de tous les jours (F., paroli//parolado)
Il dolce mormorar delle onde (It., murmuri//murmurado)
Por funkcii en ĉi tiu rolo la artikolo (aŭ alia determinilo) devas aperi kiel eble plej ofte — ideale, ĉe ĉiu apero de substantivo, kiel la finaĵo -o en Esperanto.  Tial ankaŭ la troa uzo de la posedaj pronomoj en la angla, kiu impresas la rusan lernanton kiel patologia avideco:
He had his hat on his head
ricevas pli racian klarigon: temas ne pri posedemo, sed pri parolelementa indikilo.
Similan funkcion plenumas diversaj anoncvortoj ĉe nelegeblaj fremdaj nomoj neasimilitaj:
Ni renkontis sinjoron XYZ.
Li vidis la agenton 007.
Ŝi legis la romanon «Hura!»
Atentindas, ke en tia rolo de <dfn>titolartikolo</dfn> la ĝentiltitoloj (sinjoro, doktoro ktp) perdas sian propran artikolon — ili ne plu kondutas kiel ordinaraj substantivoj, ili iĝas gramatikiloj.  Tamen iom da sia praa senco la titolartikoloj ja retenas — ekz-e ili retenas la genron:
Mi renkontis sinjoron XYZ.
Mi renkontis sinjorinon XYZ.
Mi renkontis fraŭlinon XYZ.
La lingvanoj mem povas percepti tian genroindikon kiel la ĉefan funkcion de la ĝentiltitoloj (iam ĝi estas oportuna – sed iam ankaŭ ĝena, ekz-e kiam oni skribas leteron al nekonata funkciulo sinjoro/sinjorino XYZ, kies sekson oni ne scias); sed en malpli seksisma lingvo japana la simila ĝentiltitolo -san funkcias sen indiki la genron.  Tio estas simila al la determineca semantiko de la artikoloj: ĝi estas kromefiko de rimedo, senkonscie enkondukita por alia bezono.
3.2. La vortordo
Perdinte la substantivajn fleksiojn, la angla kaj la franca perdis ne nur la indikilojn de substantivo (la esperantan -o), sed ankaŭ la kazojn (la esperantan -n; en la germana la kazojn plu montras la determiniloj: der, dem, den Tag ktp). Sekve de tio aperis bezono alimaniere marki la subjekton kaj la objekton, kaj tiun funkcion akceptis la vortordo — kiu sekve devis perdi siajn aliajn funkciojn.  Kaj la ĉefa el tiuj funkcioj estas distingi inter temo kaj remao.
3.2.1. La temo kaj la remao
Tiu distingo estas tre baza en ĉiu lingvo, kaj ĝi estas la unua kiun rimarkis la filozofoj (ekz-e Aristotelo) en la epoko kiam gramatiko ankoraŭ ne apartiĝis disde logiko.  Jam tiam oni apartigis en la komunikaĵoj du partojn:
la temo
pri kio oni parolas;
la remao
kion oni pri la temo komunikas.
La temo estas la konataĵo; la remao estas la novaĵo.  Kaj en la normala vortordo oni komencas per la temo, kaj finas per la remao:
La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [FE §6]
Tia frazo estus natura respondo al la demando: «Kie estas miaj libro kaj krajono?»; do, la libro kaj la krajono estas konataĵoj kaj temoj, dum ilia situo estas la remao, la propre informa parto de la respondo.
En ĉi tiu okazo la temo koincidas kun la subjekto; tiel nemalofte okazas, kaj tial la temon, la <dfn>logikan subjekton</dfn>, la gramatikistoj identigis kun la subjekto gramatika (la frazrolo) — kaj eĉ uzurpis la logikan terminon; simile okazis pri la predikato, vorto kies etimologio estas «dirataĵo», t.e. «remao».
Tamen ne ĉiam la temo koincidas kun subjekto; se oni volas informi, kio kuŝas sur la fenestrobreto, oni povas diri kun la Fundamento:
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [FE §6].
En ĉi tiu frazo, inverse, la fenestro estas la temo (la logika subjekto), dum krajono kaj plumo estas remao (logika predikato).  Kaj tiaj ekzemploj abundas:
Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6].
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
Super la tero sin trovas aero [FE §26].
En ĉiuj ĉi tiuj ekzemploj la gramatika subjekto aperas frazofine, post la predikato kaj komplementoj, ĉar en ĉi tiuj frazoj la subjektoj estas remaoj (ĉi tiuj gramatikaj subjektoj estas logikaj predikatoj).
Katenite de sia rigida vortordo, kion povas fari anglalingvanoj por marki remaon kaj temon?
3.2.2. La pasivo
Unu ofta rimedo estas uzi la pasivan voĉon, kiu inversigas la objekton kaj la subjekton.  Ĝuste tial la pasiva voĉo tiom oftegas en la angla:
The window was broken by her son.
La fenestron frakasis ŝia filo.
En mia faklaboro ĵus mi havis okazon kompari diverslingvajn erarmesaĝojn en GNUa programpakaĵo <tt>texinfo</tt> (temas pri tia erarsituacio, ke oblikvon<tt> \ </tt>sekvas alio ol nomo de parametro):
“\ followed by ‘%s’ instead of parameter name”
“Dem \ folgt „%s“ anstelle eines Parameternamens”
La angla mesaĝo uzas pasivan duonfrazon.  La germana uzas artikolon por indiki kazon de nevorta simbolo — kaj danke al tiu kazo povas resti ĉe la pli simpla kompleta frazo aktiva kun la natura ordo de temo kaj remao.
3.2.3. La nedifina determino
Ĉar temo kutime estas konataĵo, kaj remao estas novaĵo, tial nemalofte la temo estas determinita difine, kaj la remao, nedifine:
Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6].
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
Tio ne signifas, ke la du konceptoj samas; simile, subjekto tre ofte estas substantivo — sed la nocioj subjekto kaj substantivo estas tamen esence malsamaj.  Malgraŭ tio la klara kaj utila distingo inter temo kaj remao estas iam uzata por sentigi al rusoj, kiaspecajn nuancojn povas esprimi la nekompreneblaj artikoloj.  Mi mem iam faris tion en mia gazetartikolo [«La artikolo». En: «Ruslanda Esperantisto», 1993, n-roj 4, 6, 7].
Tiam mi komparis la germanan versaĵon de Heine kun ĝiaj tradukoj:
Ein Fichtenbaum steht einsam
Im Norden auf kahler Höh’.
Zamenhof ŝovis la remaan pinon sur la duan lokon, kaj markis ĝin per individuiga unu (pri kiu mi parolos poste):
En nord’ unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo …
Sed por Kalocsay malesto de la artikolo egalas al la nedifina determino, kaj la nedifina determino taŭgas por marki la remaon (samkiel en la germana originalo):
Pinarbo staras norde
Sur kalva mont’ en sol’.
Evidente la tradukon de Zamenhof forte influis la rusa traduko fare de Lermontov.  Tamen Lermontov verkis tute apartan versaĵon, formale similan, sed tute alihumuran.  Li serenigis la nervozan etoson de Heine, kaj ŝanĝis ties doloron en dolĉan melankolion.  Tial la trankvila komenco (kp simile melankolian «Es war ein König en Thule»), tial la milda dormetas.  Tiusence la traduko de Kalocsay pli proksimas al la intenco de la germana originalo.
Traduko simila al la Kaloĉaja certe eblas ankaŭ en la rusa, sed tiam ĝi postulus fortan intonacian emfazon kaj kursivigon:
Pinarbo staras norde
Tian kursivigon faras Mark Twain en la 20a ĉapitro de «Tom Sawyer», kie Tom sin akuzas pri misfaro de Becky:
“Rebecca Thatcher (…) did you tear this book?”
A thought shot like lightning through Tom’s brain.  He sprang to his feet and shouted — “I done it!”
En la rusa traduko (Это сделал я!) kursivo ne aperas, ĉar rusa knabo nature metus la remaon en ĝian ĝustan lokon frazofinan, kaj la logike akcentenda vorto trafos en la normale akcentan pozicion de ekkria frazo (Tion faris mi!).
Mi citis ĉi tiun ekzemplon ĉar ĝi prezentas okazon, kie la remaa subjekto ne estas artikolebla — kaj tial iom simila al la situacio esperanta, kie nedifina artikolo ne ekzistas.  Mi ne scias, ĉu germane la nedifina artikolo en ein Fichtenbaum glate anoncas remaon; almenaŭ en la angla tia remao impresas iom streĉe:
… the subject of a clause is thematic in typically conveying given information.  But when the subject is an indefinite noun phrase, it introduces new information.  Hence, in sentences like “A book is in the cupboard” there is a certain awkwardness, which may be avoided by introducing there and postponing the indefinite noun phrase to a non-thematic position: “There is a book in the cupboard”.
[R. Quirk et al. A University Grammar of English. §14.19]
Resume, ankaŭ por ĉi tiu celo la artikolo estas redunda kaj nesufiĉa: ĝi ne povas remaigi neartikoleblajn frazpartojn (pronomojn, proprajn nomojn, adverbojn ktp).  Kompare kun tiu lambastono, la libera vortordo estas rimedo pli eleganta kaj tute universala:
Pasintjare mi feriis en Italujo (ne en Tajlando)
En Italujo pasintjare mi feriis (ne laboris)
En Italujo pasintjare feriis mi (ne Petro)
En Italujo mi feriis pasintjare (ne pli frue)
Krome, eĉ en la lingvoj kie tio entute eblas, tio estas funkcio de nedifina artikolo — kaj tian artikolon Esperanto ne posedas.  Iuj opinias, ke malesto de difina determinilo indikas la nedifinan determinon. Sed tio estas tre dubinda: tio signifus, ke ĉiuj situacioj analogiaj al la nula artikolo de la angla aŭ franca lingvoj ricevus la nedifinan determinon; kaj krome, estas deklarite, ke la artikolo en Esperanto ne estas deviga (kvankam ankaŭ pri ĉi tio ne ĉiuj konsentas).
3.2.4. La tri ruĝaj knabinoj
Waringhien rakontas en siaj «Eseoj» [vol. 1, p. 77]:
Permesu al mi citi malmulte konatan anekdoton, kiu montros al vi, kian gravegan rolon ludis la subkonscio de Zamenhof en la kreado de Esperanto. Tiun anekdoton konservis al ni Marie Hankel, el kiu Zamenhof mem ĝin rakontis.  En tiu tempo li estis ankoraŭ juna gimnaziano, sed jam okupiĝis pri artefarita lingvo.  Unu el la demandoj, kiuj lin turmentadis, estis la artikolo: ĉar multaj lingvoj ĝin ne posedas, li dubis pri la bezono de tiu vorteto: eble, ĝi ne estas necesa?  Kaj jen kiel li decidiĝis.  Unu nokton, li sonĝis, ke li estas en kamparo kun kelkaj homoj, kaj tiuj parolis pri iu grava malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimo, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardadis kaj observis la arbaron; subite, unu el ili ekkriis: «Jen la tri ruĝaj knabinoj!»  kaj — la dormanto vekiĝis, jam tute certa, ke la artikolo estas utila kaj necesa, ĉar la krio havis tute alian valoron, ol kian havus «Jen tri ruĝaj knabinoj!»
Stranga rakonto.  Kial Zamenhof ne provis traduki sian sonĝon en la rusan?  Evidente, la ekkrio «Jen tiuj ruĝaj knabinoj!» havus ĝuste la bezonatan sencon; en siaj postaj tradukoj en Esperanton li ja uzis tiun modelon (mi eĉ trovis ekzemplon kun knabino):
Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo!
[Fabeloj, 4, Knabino, kiu paŝis sur panon]
Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu Ŝunemanino; kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo?
[2Reĝ 4:25–26]
Krom la memevidenta tiu similan rezulton eblas atingi ankaŭ per la vortordo: «La knabinoj aperis» kontraste al «Aperis knabinoj». Ĝuste tion ni vidas en la Novtestamenta mito pri la antikristo(j): unue, kiam Jesuo antaŭdiras ties aperon, la falsaj kristoj aperas en la remaa pozicio (nedifine determinite):
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn [Mat 24:24]
dum por raporti pri tio, ke la atendata antikristo fakte aperis konevenus meti la predikaton en la remaan pozicion:
La Antikristo venis!
Cetere, ankaŭ en la Varingjena prezento ni vidas tian saman ordon en la unua (remaa) mencio de la tri knabinoj: elvenos tri ruĝaj knabinoj.
4. Katalogo da situacioj
Lernado de la artikoluzado iom similas lernadon de la angla ortografio.  Iam en la infanaĝo mi supozis, ke ekzistas aro da precizaj reguloj, lerninte kiujn mi scipovos senerare legi kaj skribi en la angla.  Kaj mi elspezis multe da tempo lernante regulojn.
Tamen finfine mi konsciis, ke principe ne povas ekzisti reguloj, per kiuj oni povus determini la ĝustan legon de ea aŭ ow ktp — simple ĉar iuj vortoj (ekz-e read, Reagan, row, bow ktp) havas po du legojn; kaj al la sonformo [ai] respondas jen I, jen eye.  La regulo estas unu, tre simpla, sed malmulte utila: ĉiu vorto estas aparte lernenda.
Aŭ pli ĝuste, la lernado de la artikoluzado similas lernadon de la ortografio franca: post unu semajno oni povas sufiĉe bone legi preskaŭ ĉiun vorton; sed kompreneble ĉiu vorto estas aparte lernenda se oni volas ankaŭ skribi.
La artikolo ne malebligas la komprenon: eĉ se oni simple ĝin ignoras, la kompreno ne suferas, ĉar ĝi estas vorteto redunda.  Sed raciaj reguloj por ĝusta enmeto de tiu redundaĵo ne ekzistas: oni devas aparte parkerigi la uzadon en ĉiu aparta situacio.
Ĉiu okcidentano portas en sia kapo grandan katalogon da artikolaj situacioj kaj kliŝoj; kaj en tiu katalogo estas preskribite, kian determinon oni uzu por ĉiu enkatalogigita situacio.
La diverslingvaj katalogoj en la Okcidenta mondo havas grandan komunaĵon — sed ankaŭ nemalmulte da diferencoj.  Oni diris al mi, ke la katalogoj de artikolhavaj lingvoj el aliaj regionoj de la mondo (de la armena, de la araba ktp) estas tute malsimilaj.
Ekz-e unu tia situacio estas difinado.  Estas du ŝablonoj por tio:
Rozo estas floro.
La rozo estas floro.
Ĉi-okaze ambaŭ manieroj estas akceptataj, kvankam laŭ mia impreso la francoj preferas (2), dum ĉe la anglalingvanoj pli oftas (1).  En la EK-Vortaro matematika ambaŭ modeloj kunekzistas:
§325. La parabolo estas la aro de ĉiuj punktoj el ebeno E, por kiuj la distancoj de punkto F ∈ E kaj rekto g ⊂ E estas egalaj …
§382. Rombo estas kvarangulo kun egalaj anguloj.
Sed ne ĉiam la lingvoj estas tiom permesemaj.  Por la sentenco
La ĉevalo estas amiko de la homo
la franca lingvo ial (neniu scias kial) nepre postulas tri difinajn artikolojn:
Le cheval est l’ami de l’homme
dum aliaj same rezolute postulas por amiko nedifinan determinon (konforman al la ĝenerala enklasiga rozo-modelo).
Ni jam vidis, ke ĉe la korpopartoj la difina tuteco superregas la elektan nedifinecon: «La kuglo lin trafis en la brakon».  Sed en vortara difino validas inversa absurdaĵo: unika membro aperas senartikole:
kapo: Parto de la(?) animala korpo … enhavanta la cerbon … [PIV].
Evidente, por la vortaroj validas aliaj reguloj ol por la cetera lingvo; estus tro naiva verki «Plenan vortaron de Esperanto» en la normala Esperanto.  Kaj ne nur vortaroj, ĉia speco de dokumento havas siajn apartaĵojn, kaj diversaj partoj de unu dokumento havas siajn apartaĵojn (ekz-e titolo, difino, bibliografio, subskribo …).
La arbitrecon de tiaj katalogaj konvencioj bone montras la fiksaj formuloj, ekz-e
On the one hand … on the other hand
= D’une part … d’autre part;
= each other, one another
= Komprenante unu la alian
Kial «unu la alian»?  Ĉi tio probable implicas, ke estas nur du interkomprenantoj.  Sed ankaŭ neuzo de la ankoraŭ pli ĝene povus pensigi, ke estas pli ol unu aliaj, kaj nur kun iu el ili oni trovos interkomprenon.  (Evidente, neniu interpretas la verson tiel; tamen la ĝusta interpreto venas ne danke al la artikolo, sed malgraŭ ĝi.)
Por plene trastudi ĉiujn tiajn situaciojn kaj kliŝojn, oni devus elspezi proksimume tiom multe da tempo, kiom por la resto de la lingvo. Kaj malgraŭ tio, la katalogo restus nekompleta.  Mi klarigu tion per mia propra sperto:
Antaŭ multaj jaroj mi verkis anglalingvan raporton, kiun reviziis, unu post la alia, du denaskaj anglalingvanoj.  La unua revizianto forstrekis aŭ ŝanĝis ok artikolojn; la dua remetis kvin el ili.  Tio min forte amuzis, tamen nur nun mi komprenas, kial tio okazis: laŭante mian rusan pensmanieron, mi uzis kelkajn esprimojn kiuj formale ne estis eraraj — sed kiuj estis iom nekutimaj por la angla prozo.  Tiuj miaj esprimoj mankis en ilia katalogo — kaj la reviziantoj baraktis pri ili samkiel senkataloga ruso baraktas en ĉiuj lingvaj situacioj.
5. Pri la malutilo de la artikolo
Du malutiloj de la artikolo estas evidentaj:
En Esperanto ĉi tiu plej ofta vorto de la lingvo estas redunda malŝparo.
Tiu redundaĵo estas tre malfacile lernebla kaj instruebla (se entute ĝi estas lernebla).
Tamen ne nur la rusoj, japanoj kaj poloj estas viktimoj de ĉi tiu multekosta malraciaĵo.  La prokrusta diĥotomio «difinita — nedifinita» krudigas, malprecizigas la determinon kaj estigas strangajn mensajn aberaciojn ĉe la parolantoj de artikolhavaj lingvoj.  Sekvas kelkaj ekzemploj.
5.1. Nedifinita sed specifa
La angla frazo:
She wants to marry a Swede
povas havi du malsamajn sencojn:
Ŝi volas, ke ŝia edzo estu svedo (ŝi ne scias, kiu nome, sed nepre svedo).
Ŝi jam elektis viron al kiu ŝi volas edziniĝi, kaj tiel okazis, ke tiu viro estas svedo.
En la Zamenhofa Esperanto (kiu tiurilate spegulas la rusan modelon) la dua okazo postulas determinilon unu (aŭ certa), kaj la unua okazo, nulan determinilon:
Ŝi volas edziniĝi al svedo.
Ŝi volas edziniĝi al unu svedo (al certa svedo).
Ĉi tie temas pri diferenco inter nekonata konstanto (2) kaj klasa variablo (1), iom simile al tio kion ni jam vidis en 1.4.
PAG kaj PMEG vidas en tia Zamenhofa unu «unuflankan nedifinecon» [PAG §85A].  Tio maltrafas la esencon de la afero: ankaŭ se la parolanto ne konas «la svedon», malgraŭ tia «ambaŭflanka nedifineco» la determinilo unu estas egale konvena: oni informas, ke iu sveda fianĉo jam estas elektita, ke temas pri specifa nekonato (kontraste al nespecifa klasano).  La fabela «Unu vidvino havis du filinojn» [FE §11] neniel implicas ke la rakontanto persone konis la vidvinon. (Estas alia afero, ke ruslingve ekzistas determiniloj kapablaj marki nekonatecon al la parolanto: «за какого-то шведа»; sed tio estas alia determinilo, kian Zamenhof neniam provis enkonduki en Esperanton.)
La diĥotomia redukto forviŝis tiun nuancon el la artikolhavaj lingvoj.
5.2. Dio
Estas granda mistero, kial la vorto Dio, indikanta ĝenerale konatan unikaĵon, en la eŭropaj lingvoj estas uzata sen la difina artikolo — malkiel la kosmo, la homaro, la Providenco ktp.  Eĉ pli mirinde, la gramatikistoj eĉ ne rimarkas ĉi tiun okulfrapan malregulecon.  Ilin pli impresas la komenca majusklo, kiun ili ja regule notas — ekz-e PIV:
uzata kvazaŭ propra nomo, kaj sekve skribata kun majusklo, kiu ne ĉiam restas ĉe la kunmetitaj formoj.
Supozeble ĉi tiu «kvazaŭ propra nomo» estas delikata aludo al la tikla malesto de la artikolo.  Kaj la ordinaraj okcidentanoj eĉ emas senrezerve deklari tiun vorton propra nomo.  Mi ne intencas refuti ĉi tie tiun absurdan aserton; evidente la majusklo estas ŝuldata al troigita pieco, tiu sama kiu motivas la majusklojn en Li, Sia ktp, kiujn eĉ Waringhien probable ne rigardus propraj nomoj:
Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris [Gen 2:2].
La greka lingvo, kvankam ne tute konsekvence, ja aplikas la laŭregulan artikolon al tiu Dio.  Eble similan escepton prezentas la vortoj panjo kaj paĉjo.
5.3. La posedaj pronomoj
La posedaj pronomoj (my demand, ta demande) ne malpli klare markas substantivecon de sia substantivo ol la artikoloj (a demand, la demande).  Tial en la plimulto da artikolhavaj lingvoj artikoloj ne aperas kun la posedaj pronomoj, kaj ofte estas interŝanĝeblaj kun ili.  Oni povas observi, ke la angla ankoraŭ relative pli ofte konservas la posedajn pronomojn (he had his hat in his hand), dum la franca forte preferas la difinan artikolon (le chapeau à la main).
La interŝanĝeblo en la rolo de substantivindikilo estis afero tute normala, ĝis kiam ĝi kaŭzis interinfektiĝon semantikan: la posedaj pronomoj iĝis klasitaj kiel determiniloj difinaj; kaj la difina artikolo iĝis uzebla anstataŭ poseda pronomo ankaŭ en la okazoj de elekta nedifiniteco (la kuglo lin trafis en la brakon). Kaj ĉi tio jam estas logika eraro kaj miskoncepto.
Ĉi tiu fuŝo ne povis funkcii en reala lingvo, kaj aperis flikaĵoj, kiuj transprenis la propran sencon de la posedaj pronomoj (He is an old friend of mine, un ami à moi).  La artikolo tamen restis nekuracita, kaj ankaŭ la posedaj pronomoj ŝajne ne estas tute konsekvence anstataŭigataj.  Almenaŭ estas evidenta, ke la okcidentaj esperantistoj emas asocii mia kun my kaj mon, dum fakte ĝi respondas al of mine kaj à moi (minus eventuala artikolo).
Ĉar en Esperanto la posedaj pronomoj estas neŭtralaj koncerne la determinon, samkiel en la rusa aŭ aliaj lingvoj senartikolaj.  Ili povas aperi kaj ĉe difina determino: mia nazo — kaj, egale bone, ĉe determino nedifina:
Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas» [Bulonja deklaracio]
tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano [Fabeloj, «Pupludisto»]
Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima [Marta].
tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon [Marta] (= «en kiun venadis la personoj, kiuj bezonis __ konsilon kaj helpon de tiu saĝa virino»)
Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon [Readmono 27:24]
Alivorte, semantike mia respondas al of mine, tamen ĝi krome havas la econ malebligi la artikolon; tamen sencohavaj determiniloj ja povas aperi kun la posedaj pronomoj — ĉu difinaj, ĉu nedifinaj — kaj tio estas kroma pruvo, ke en Esperanto la posedaj pronomoj estas neŭtralaj pri la determino:
ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton [Marta].
Ŝi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn  [Marta].
La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon [Esenco kaj estonteco].
Mi supozas, ke tiu, kiu parolis al ni, estas iu via amiko [Faraono]
Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon [Lev 18:6]
Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia [Kruko kaj Baniko]
Ŝajnis, ke ankoraŭ unu lia paŝo, kaj ŝi ekkrius … [Patroj kaj filoj]
por serĉi helpon ĉe unu sia parenco [FK]
Tio similas la situacion pri neuzo de la nedifina artikolo ĉe plurnombra substantivo en la angla lingvo: oni ne uzas ĝin ne tial, ke tio estus nelogika (franclingve oni ja povas uzi la plurnombran nedifinan artikolon des); sed ĉar tion malebligas etimologia tabuo (la nedifina artikolo devenas el numeralo kies senco estis unu). Neuzado de la difina artikolo ĉe la posedaj pronomoj havas similan motivon historian: la posedaj pronomoj plene sufiĉis kiel substantivindikiloj, kaj tial redundigis la substantivomarkan funkcion de la artikolo(j).
Atribui al mia la sintezan sencon de la de mi estas ne nur kontraŭa al la aglutina tendenco de Esperanto, tio estas ankaŭ malkohera kun la funkciado de la similformaj desubstantivaj adjektivoj.  Ekz-e universitata profesoro funkcias kontraste al profesoro de la//tiu universitato analogie al tio, kiel funkcias la nulartikola professeur d’université kontraste al professeur de l’université — do, la universitata normale havas la malspecifan funkcion rekte kontraŭan al tiu, kiun la artikoluloj volas atribui al mia.
5.4. Da
La vorto da estas unu el la lingvaj esprimiloj mankantaj en la okcidentaj katalogoj, kaj tial ĝi forte perpleksigas la okcidentanojn, kiuj ne trovas pretan kliŝon por decidi pri la de ĝi estigata determino (eble tio povus komprenigi al ili la hezitojn de parolanto de senartikola lingvo, kiu ĉiupaŝe frontas tiajn situaciojn, ĉar nenia simila katalogo estas enkonstruita en lian kapon).  Evitante tian perpleksiĝon, la okcidentano emas degliti al la aĉa de, prepozicio multe tro ŝarĝita, sed pri kiu li havas ĉiujn kliŝojn pretaj je lia dispono.
5.4.1. Ujo kun enhavo; aro kaj anaro
Jen kiel PIV difinas la vorton da:
*da Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas precizan aŭ neprecizan, sed ĉiam nedifinitan kvanton, nombron, mezuron, pezon [PIV, la kursivo estas mia]
Ni vidas la ĉiaman obsedon pri determino unuflanke, kaj mankon de gravaj sencelementoj, aliflanke.  Per ĉi tiu difino maleblas klarigi multajn realajn uzojn de da, iuj el kiuj estas listigitaj en la sama da-artikolo aŭ en aliaj lokoj de PIV mem; mankas la ĉefideo, ke da-komplekso esprimas kunon de formo kaj la enhavo, de aro kaj ties anoj:
La de PIV indikitajn mezurajn sencojn da-kompleksoj eksterdube povas havi, kaj tio estas tre ofta uzo, tamen ĝi estas ordinara sinekdoĥo; simile, lernejo proprasence estas ejo, tamen ne malpli ofte la vorto estas uzata por paroli pri institucio.
5.4.2. La kvanto kaj la determino
La dialektika unueco de la aro kaj ties anoj ĉiam perpleksigis la okcidentanojn: kiel determini la anojn?  Komparu:
Laŭ la simplisma regulo pri la konataĵoj, dirinte (2) oni devus diri deko da la ovoj en (4).  Tamen la komuna lingvosento ial forte kontraŭas tion.  Sekve oni evitas tiajn frazojn, kaj sekve PIV kaj multaj lerniloj donas multe da rekomendoj por eviti uzojn de da kaj uzi de aŭ el anstataŭe.
Ĉi tiun perpleksiĝon fakte kaŭzas miskoncepto: la deko da ovoj ne estas analogia al la gusto de la ovoj, en kiu ovoj aperas kiel aparte determinebla vorto; la deko da mem funkcias kiel determinilo (kvantoro), kaj tial deko da la estas egale misa, kiel unu la ovo aŭ miliono da la homoj (oni tamen jes povas diri la unu ovo kaj la miliono da homoj — sed tio estas analogia al la tute normala la deko da ovoj).
Mi opinias tute normala la frazon:
Li ligis la tri florojn en bukedon, kaj prezentis al ŝi tiun bukedon da floroj.
Kvankam la floroj estas konataj, tamen la da floroj ne bezonas artikolon — samkiel franca bouquet de fleurs povas havi nulartikolon ĉe fleurs.
Simile al la determino, o da surprenas sur sin la kazan fleksion, malgraŭ ke tre ofte ĝuste ilia dependaĵo estas semantika objekto: en Li trinkis du glasojN da akvo — trinkata estis la akvo, sed akuzativon ricevas la ujo.
Alia atesto, ke da-komplekso estas speciale traktenda kiel unu tuto konsistas en tio, ke da neniam estas uzata en verba regado (male ol de kaj el, kiuj oftege enkondukas komplementojn de verboj).
Alivorte, da funkcias simile al la posedaj pronomoj: ĝi senprobleme akceptas la sencajn determinilojn:
kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn [FE, §14]
sed inhibicias la artikoladon.
5.4.3. Da, de, el
En sia da-fobio la PIV-oj anstataŭigas la tradiciajn da-esprimojn per de (kaj fojfoje, per el), naive supozante, ke tio estas pli klara.  Tio estas multe pli malklara — sed konforma al la nacilingva katalogo da de-frazoj de la PIV-aŭtoroj. En tiu katalogo por distingi inter la amaso da malkoheraj sencoj de la prepozicio de sian rolon havas ankaŭ la artikoloj — kiel kutime, en sufiĉe malkohera maniero.
Jen mi vidas francan gazettitolon: «Les millions des scientologues».  Ĉu temas pri «la milionoj da scientologianoj»?  Ne, la artikolo komprenigas, ke temas pri «la milionoj da dolaroj de la scientologianoj».  Ĉu finfine la tiom longe kaj sensukcese serĉata ekzemplo pri la utilo de la artikolo?  Certe ne, ĉar
En Esperanto ĉi tiun distingon esprimas da.
En la franca lingvo la ĉi-okaza artikolo ne estas regula rimedo, kiel kutime ĝi estas malregula lambastono.
Ekzemple, la artikolo post de tamen povas aperi ankaŭ kiam de havas la da-signifon:
La revue «Science» a invité une douzaine des meilleurs scientifiques à fournir un compte-rendu de leur travail …
l’EPGL peut maintenant rivaliser avec la douzaine des meilleures instituts de sciences …
Stanford will republish a dozen of the greatest stories of the Sherlock Holmes canon
— kp la esperantajn:
Jen la unua dudeko da plej popularaj libroj.
[LOdE 2003. N-ro 12 (110)]
Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj
[La letero al Borovko]
Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia!
[ESE, ĉap. 2a]
Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
[Gen 18:6]
En la Zamenhofa Esperanto la diferenco inter la milionoj de kaj la milionoj da estas simpla kaj klara. Tamen la lingvaĵo de la PIV-oj konsiderinde forevoluis.  Ĝi ankoraŭ ne aŭdacas diri milionoj de por la senco milionoj da, sed ceterajn uzojn de da ĝi preskaŭ plene anstataŭigis per de; ekz-e, anstataŭ
Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas
[PV, «situacio»]
Harmonia tuto da interdependaj ideoj … [PV, «sistemo»]
aperas la malklaraj
Tuto de la verkoj de unu aŭtoro [PIV]
ktp.
6. La prestiĝo
Por la okcidentanoj la utilo de la artikolo estas afero eksterduba:
Rimarko. La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon.
[H. Seppik, lec. 1:13]
Ĉi tiun aplombon neniom malpliigas la manko de konvinka ekzemplo pri situacio, en kiu la artikolo esprimus nuancon ne esprimeblan egale (aŭ eĉ pli bone) per preciza determinilo.  Mi jam dum pli ol dek jaroj defias la oponantojn doni tian ekzemplon, kaj ĝis nun ricevis neniun.
(Fakte, mi jam komprenis, ke tia ekzemplo ne povas ekzisti.  La ekzistokialo de la artikoloj nacilingvaj estas ĝuste la funkciado en la situacioj kie precizaj determiniloj estas superfluaj — sed ia marko de substantivo tamen estas bezonata pro la sintaksaj konsideroj. T.e. ĝi estas sintaksa ŝtopilo aperanta en la okazoj semantike jam klaraj.)
Estas interese kompari la okcidentanan Rimarkon de Seppik kun la prezento de la artikolo en lernolibro verkita de polino:
Fojfoje vorteto ĝustatempe dirita faras grandan efekton.  Tia vorteto, kiu en la okuloj (kaj oreloj) de fremdaj aŭskultantoj donas al ni la aspekton de perfektaj esperantistoj estas la. Kaj sekve, kun la koro agordita laŭ la melodio «O, la, la, la» ni komencu la studon.
(… la indikas, ke temas pri objekto aŭ persono konata …)
Tiom da gramatiko, tamen ni diru al la legantoj elkore: la estas mirinda vorteto! Ĝi estas la rideto de Esperanto.  Tuj ni vidos, kiom belsonaj iĝos niaj frazoj kun tiu malgranda la.  Kaj ankoraŭ unu aferon mi flustru: se iu el vi, ne bone komprenante, kien ĝin enŝovi, eraros — nu, estos iom mise.  La mondo tamen ne pereos.  Simple iu substantivo mienos tiel, kvazaŭ pri ĝi jam estis parolate.
[Maria Niemirow-Ziółkowska: Esperanto dla wszystkich. Warszawa, 1965, p. 13]
Ĉi tiu amuza tekstopeco (tre ĉarma en sia pola originalo) fakte estas multe pli saĝa ol la tone impona, sed sence senenhava deklaro de Seppik. La saĝaĵoj estas tri:
La artikolo en Esperanto estas afero de prestiĝo.
Prezenti ĝin en elementa kurso estas afero senespera.  Dirinte la sakramentan frazon pri «objekto aŭ persono konata», la aŭtorino plene konscias, kiom ĝi estas vana, kaj tuj konsolas la lernantojn per la lasta saĝaĵo — ke
La artikolo ja estas en Esperanto superflua, kaj sekve malmulte probablas ke ĝia misuzo kaŭzos miskomprenon.
Sendube, estus bona se ĉiuj kapablus uzi la artikolon unuece kaj konscie; bedaŭrinde, tio simple ne estas ebla.
7. Konkludo
La artikolo aperis por kontentigi specifan bezonon de lingvoj perdantaj fleksiojn.  Ĝia celo ne estis esprimi determinecon: por tio ĉiuj lingvoj posedas konsiderinde pli riĉan aron da multe pli precizaj rimedoj.  La artikolo estis bezonata tie, kie la sencohavaj determiniloj ne estis bezonataj, do ĝuste, kie la determina funkcio estis memevidenta.  Alivorte, la artikolo jam dekomence estis redunda por la determina funkcio.
En aliaj lingvoj la artikoloj povas havi aliajn utilajn funkciojn — sed ĉiujn tiajn aliajn funkciojn, kiujn mi ĝis nun trovis, en Esperanto multe pli bone plenumas aliaj, pli bonaj rimedoj.  La situacio kiam okcidentano diras al ruso, ke la artikolo estas treege utila por precizigi la sencon, similas al situacio en kiu kriplulo laŭdas sian lambastonon al sana junulo: liaj laŭdoj estas tre pravaj, por li la lambastono estas treege, eksterdube kaj memevidente utila; sed por la sana junulo ĝi estas ĝena.
La aŭtorino de la pola lernolibro ĵus citiita tre lerte vendas al la poloj objekton por ili malnecesan: ŝi prezentas la ĝenan lambastonon kiel dandan kanon; kaj efektive, dum jarcentoj (de Ludoviko la 14a ĝis Charlie Chaplin) la tute sanaj viroj kun mondumaj pretendoj estis sufiĉe vantaj por embarasi sin per tute malnecesa promenbastono. Tiom same vantaj estas la esperantistoj.
Kiom ajn malnecesa, la artikolo tamen estas lingva fakto.  Oni ne povas realisme esperi je triumfo de la racio, sed oni povas strebi al minimumigo de la malraciaĵo.  Precipe oni revenu al la Zamenhofa traktado de la posedaj pronomoj kaj de la da-dependaĵo kiel determine neŭtralaj lingvaĵoj kiuj inhibicias la artikolon (sed lasas uzeblaj la sencohavajn determinilojn).
La artikolo ne estas sola tia vantaĵo.  Oni ofte riproĉis al Zamenhof la 6 kromajn ĉapelitajn literojn, kies enkonduko estas plene konforma al la sistemo de la lingvo; sed neniam (aŭ preskaŭ neniam) oni al li riproĉis la 28 malnecesajn majusklojn, kiujn evidente la lingvosistemo ne postulas (kaj kiuj kontraŭas la deklaritan principon «unu sono — unu litero»).  La artikolo estis politike necesa en la mondo kiu vidis en tiu lambastono dandan akcesoraĵon. Kiel diris Piet Hein,
Vera saĝaĵ’ entenu absurderon:
Alie la stultuloj malakceptos ĝian veron.