El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto

Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj. En ĉi tiu eseo mi kritike analizas la nunan staton de la diskuto, precipe per analizo de la argumentoj en la libro “La bona lingvo” de Claude PIRON kaj en la eseo “La mava lingvo” de Jorge CAMACHO.

Daŭrigi legi El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto

transitiveco de “kosti”

Mi citas el la raporto pri la publika kunsido de AdE en la jokohama UK (Esperanto, oktobro 2007, n-ro 1207 [10], p. 202): “Demando: Ĉu la verbo ‘kosti’ estas transitiva? Respondo: Ne, la verbo ‘kosti’ estas netransitiva; ĝi ne fariĝas pasiva participo; la vortoj, kiuj staras post ĝi, estas ne objektoj sed komplementoj.

Mi malkonsentas. Mi akceptas la aserton, ke “kosti” kutime ne iĝas pasiva, probable pro la influo de naci-lingvaj modeloj. Sed en esperanto, kiel videblas ĉe NPIV, ĝi estas verbo transitiva aŭ, kiel diras PMEG, objekta. Tiurilate ĝi similas la kopuleskajn verbojn “simili” kaj “egali” (ambaŭ transitivaj laŭ Zamenhof kaj NPIV) kaj la verbon “pezi”, kiun la sama vortaro nekonsekvence kaj malgraŭ la tuj sekvaj ekzemploj markas kiel netransitivan.

Rezulte, nenio malhelpas frazon kiel: “La monon kostatan de la nova aŭto vi povus anstataŭe donaci al Societo Zamenhof”. Temas pri esprimo nekutima, sed ne kontraŭgramatika, kiel siatempe la adjektivo “onia” aŭ la verboj “igi” kaj “iĝi”.

La taĝika ĉefurbo

Laŭ PIV2, la ĉefurbo de Taĝikujo estas “Duŝanbo”. Tio sonas strange por homo kiu scias la aŭtentan formon: Duŝanbä’, kun akcento sur la lasta silabo. Do, la konvenaj esperantigoj estus Duŝanbeo (tiel en la vortaro de Bokarev, 48 trafoj en la reto) aŭ Duŝanbao (0 trafoj). Estas enigmo, kial PIV2 elektis formon kaj maloftan (8 trafoj), kaj malĝustan.