Kategoriaj arkivoj: Fonologio

Kvar ideoj por akordigi -io al -ujo

Vi povas aliri skemisman resumon de la artikolo tie ĉi.
Ĉu la du manieroj por formi gentobazajn landonomojn konsistigas problemon?
Laŭ multaj komencantoj ne, ĉar ili neniam aŭdis pri sufikso -uj’ por landonomoj. Nek por esperantistoj, kiuj opinias, ke Esperanto estas matura lingvo, kies gramatiko, sintaksaj reguloj kaj komuna vortotrezoro jam estas kristaliĝintaj, sed kiuj neniam serioze [...]

Duonvokaloj kaj diftongoj

La studaĵo temas pri la fonetika kaj fonologia valoroj de la parolsonoj signataj per la literoj j kaj ŭ en Esperanto.

La problemo

Priskribo fonetika

La alofonoj de la fonemo /j/

Atesto Kaloĉaja

La litero ŭ

En la Fundamentaj gramatikoj nacilingvaj (La sekcio A):

En la ceteraj partoj de la Fundamento

Posta leksiko

Sume en la klasika Esperanto

La Lingva Respondo de Zamenhofo pri la [...]

Ĉu siĥo aŭ siko?

En la Plena Ilustrita Vortaro de 2006 (PIV2005) oni trovas la kapvorton “siĥ/o, sik/o” kun la difino “Membro de hinda komunumo, fondita en Panĝabo ĉ 1500 kiel monoteisma sekto”.
En PIV2002 la kapvorto estis “Siĥ/o” – majuskle kaj sen la formo “[Ss]ik/o”. Se mia memoro ne trompas min, en la origina eldono de PIV el 1970 [...]

Silabo kaj silabado

1. Enkonduko
Estas paradokse esei pri silabo, se konsideri, ke en Esperanto tiu ĉi nocio apenaŭ estas utila. La nuntempe plej populara gramatiko, t.e. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [Wennergren 2005], ĝin zorge evitas, kaj la verkoj, kiuj penas ĝin difini, faras tion en maniero tre surpriza, por ne diri tute fuŝa. Kiel konsolo ni rimarku, ke [...]

Neeblaj sonsinsekvoj en la Esperanta poezio

En mia unua, tro longa kaj tro balastoplena retartikolo “Limigoj al esperanta elizio” (ĉe http://www.sunflower.com/~miner/), mi prezentis nur unu vere gravan trovaĵon, sed ĝi meritas reemfazon: per senzorga eliziado, esperantistaj poetoj fojfoje kreas parolorgane neprononceblajn sonsinsekvojn.