Lingva Kritiko » Administre
Novaĵoj en Lingva Kritiko
Lingva Kritiko moviĝis al nova servilo. Samtempe la programo WordPress estis ĝisdatigita al versio 2.5. Aldone la aspekto de la TTT-ejo estas ŝanĝita. Espereble la transiro estis senproblema. Se vi rimarkos ion misan aŭ plibonigeblan, skribu al mi: “bertilow” ĉe “gmail.com”.
Ĉu dua vivo por tempismo?
La 3an de Februaro 2008 Renato Corsetti faris prelegon nomatan La problemo pri -ata/-ita. La loko de tiu prelego estas iom nekutima por Esperantologiaj prezentoj. Ĝi okazis en la Dua Vivo. Tio estas virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva Universala Kongreso de Esperanto.
Mi mem ankoraŭ ne sukcesis sperti tiun ciferecan mondon, ĉar ial la bezonata programo ne bone ruliĝas en mia Linuksa tekokomputilo, sed mi tamen povis aŭskulti du tieajn prelegojn de Renato Corsetti pere de filmoj, kiujn oni poste publikigis:
La malbona lingvo
La problemo pri -ata/-ita
Mi gratulas d-ron Corsetti pro tiu pionira agado en nova mondo.
Tiu ĉi artikolo estas instigita de la dua prelego de Corsetti: La problemo pri -ata/-ita. Pro tio, ke mi trovis en ĝi plurajn gravajn misojn, mi decidis verki kontraŭprelegon pri la sama temo. Mi komencos ĝin per mia propra prezento de la tuta disputo pri pasivo en Esperanto, kaj finos ĝin per kritiko de la prelego de Corsetti.
Eble iuj opinias, ke la malnova temo -ata/-ita ne estas denove traktinda, ĉar oni jam skribis pri ĝi pli ol sufiĉe. Efektive estas multa prava en tio, sed aliflanke pluraj el la plej gravaj verkoj pri la temo estas ne plu facile troveblaj, kaj laŭ mia impreso multaj novaj Esperantistoj ne estas bone informitaj pri la afero. Ĝuste tial prelegis pri la temo Corsetti, kaj pro tiu sama kialo mi verkis ĉi tiun artikolon.
Kio entute estas la -ata/-ita-problemo?
La tuta demando temas pri la ĝusta maniero formi pasivajn frazojn en Esperanto. La Fundamenta Gramatiko instruas la jenon:
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo.
(el Regulo 6 en la Fundamenta Gramatiko – laŭ sinteza Esperanta traduko en PMEG)
Oni do devas ĉiam en pasiva frazo elekti participan formon: AT, IT aŭ OT.
La Fundamenta Gramatiko ial ne mencias la eblon uzi OT. La ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro tamen klare montras, ke ankaŭ OT povas aperi en pasivaj konstruoj.
La Gramatiko donas nur du efektivajn ekzemplojn de pasivaj frazoj:
Ŝi estas amata de ĉiuj.
La pordo estas fermita.
En unu el tiuj ekzemploj uziĝas AT, en la alia uziĝas IT. Sed laŭ kiaj principoj oni do elektu inter AT kaj IT?
Du skoloj
En la diskutoj pri -ata/-ita, kiuj okazis precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, elformiĝis du skoloj, kiujn oni nomas respektive itismo (aŭ aspektismo) kaj atismo (aŭ tempismo). En plej multaj okazoj itistoj kaj atistoj uzas pasivon same, sed en iaj okazoj la uzoj ne kongruas. Jen tipa ekzemplo:
Aktive
Grenado vundis lin en la dua mondmilito.
Pasive
itisme:
Li estis vundita de grenado en la dua mondmilito.
atisme:
Li estis vundata de grenado en la dua mondmilito.
Tie temas pri okazaĵo en la pasinteco. Ĝi okazis iam en la dua mondmilito kaj ĝi donis rezulton (vundon). En tiaj frazoj itistoj uzadas estis + IT-participon, dum atistoj uzadas estis + AT-participon.
Tute simile en estonteco:
Aktive
Post unu jaro oni vendos la domon.
Pasive
itisme:
Post unu jaro la domo estos vendita.
atisme:
Post unu jaro la domo estos vendata.
Itistoj rezonas jene: En la unua ekzemplo la grava afero estas, ke rezultiĝis vundo; en la dua ekzemplo plej gravas, ke la domo efektive transiros en la posedon de iu alia (la rezulto de vendo). Tial estu respektive vundita kaj vendita, ĉar IT taŭgas por montri agorezulton.
Atistoj rezonas jene: La grava afero estas en la unua ekzemplo, ke la vundado okazis ĝuste tiam (en la dua mondmilito), ne antaŭe, nek poste; kaj en la dua ekzemplo simile gravas, ke la afero okazos ĝuste tiam (post unu jaro), ne antaŭe, nek poste. Tial estu respektive vundata kaj vendata, ĉar AT taŭgas por montri samtempecon (“ĝuste tiam”).
Itisto kontraŭdiras, ke AT montras daŭradon, kaj ke ĝi tial ne taŭgas por esprimi ion, kio atingis aŭ atingos sian finon (kaj donis aŭ donos rezulton). Atisto kontraŭdiros, ke IT ne taŭgas, ĉar IT esprimas antaŭtempecon.
Laŭ itisto li estis vundata signifas, ke oni parolas pri longa vundado aŭ pri ripetata vundado, kaj tute ignoras la finon de la ago, kaj ties rezulton. Atisto tamen neas tion, kaj asertas, ke AT ne esprimas ion pri daŭro, sed nur esprimas la signifon ĝuste tiam (nek antaŭe, nek poste).
Laŭ atisto li estis vundita signifas, ke la vundado okazis iam antaŭe. Itisto kontraŭdiras, ke la ago tute bone povas esti io, kio okazis ĝuste tiam. Oni parolas pri la tuta ago inkluzive de ties plej grava parto, la rezultatingo, kaj oni esprimas tion per nomado de tiu lasta plej grava parto, la vunditeco.
Efektive itistoj kaj atistoj ne bone interkompreniĝas. Kiam atisto aŭdas frazon kiel Li estis vundita en la dua mondmilito, li komprenas tiel, ke la vundado okazis antaŭe, kaj ke la koncerna persono trairis la tutan duan mondmiliton jam vundita. Sed la dirinto (itisto) celis, ke la vundado okazis (ĝisfine) iam en la dua mondmilito, ne antaŭe. Kaj se itisto aŭdas frazon similan al La domo estos vendata post unu jaro, li komprenas, ke oni post unu jaro okupiĝos pri la vendado, kiu eventuale neniam efektiviĝos (eble ĉar neniu aĉetanto aperos, aŭ eble ĉar la prezo montriĝos tro alta, aŭ eble ĉar la domo montriĝos tro kaduka). Sed la dirinto (atisto) fakte volis esprimi, ke la domo transiros en la posedon de alia persono post unu jaro (oni efektive vendos la domon tiam). La malsamaj komprenoj de la signifoj de IT kaj AT kaŭzas misinterpretojn.
Se temas pri io nuna, itistoj kaj atistoj tamen esprimas sin tute same:
Aktive
Oni konstruas tiun domon nun.
Pasive
itisme:
Tiu domo estas konstruata nun.
atisme:
Tiu domo estas konstruata nun.
Tiel estas, ĉar io, kio okazas nun, kompreneble ankoraŭ ne atingis sian finon. Tial pri nunaj agoj ĉiam taŭgas AT sendepende de la skolo. Tiam ne gravas, ĉu oni komprenas AT kiel ĝuste tiam aŭ kiel dum daŭranta ago.
Laŭ atistoj la participoj ANT kaj AT, INT kaj IT, ONT kaj OT esprimas nur tempajn ideojn (respektive ĝuste tiam, antaŭ tiu tempo kaj post tiu tempo. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “tempismo” pri iliaj ideoj. Laŭ itistoj tiuj participoj esprimas ne nur tempajn ideojn, sed ankaŭ aspektajn ideojn, t.e. ĉu la ago estis daŭranta aŭ ripetata, ĉu temas pri rezulto aŭ rezultatingo k.s. Tial oni uzas ankaŭ la esprimon “aspektismo” pri iliaj ideoj.
Ĉu neniu demandis Zamenhofon?
Pri la detaloj de ĝusta uzo de pasivo oni ne multe parolis en la tempo de Zamenhof. Same kiel pri multaj aliaj subtilaĵoj de la Esperanta gramatiko, la Esperantistoj ĝenerale simple imitis la modelan uzon de Zamenhof sen multa teoria diskutado. Tio konformis al la Bulonja Deklaracio:
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
Sed tamen ekzistas unu sufiĉe detala frua gramatika verko, kiu tuŝas interalie la elekton inter AT kaj IT en pasivaj frazoj. Temas pri  Commentaire sur la Grammaire Esperanto de L. de Beaufront. Tiu verko eldoniĝis unuafoje en 1900. Ĝi estas parto de la Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof, kiu eldoniĝis sub la persona kontrolo kaj kunhelpo de Zamenhof. Tie tekstas jene (en Esperanta traduko):
Uzu ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas aŭ pensas).
La ago estas, estis aŭ estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.
Uzu ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.
La agon oni estas, estis aŭ estos plenuminta antaŭ la koncerna tempo, antaŭ la du horoj, pri kiuj temas.
Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne ĝian disvolviĝadon, oni uzas ita.
Ekz‑e: Morgaŭ mi estos akceptita de la reĝo. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita; kaj en la dua, libro presita.
Sed se mi konsiderus la agon mem en ĝia plenumiĝado, en la kondiĉoj, en kiuj ĝi malvolviĝas, malvolviĝis aŭ malvolviĝos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.
Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resaniĝus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio daŭros almenaŭ du horojn. Li estos nomata Petro.
En ĉi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, aŭ almenaŭ dum la daŭro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedaŭran okazon, per kiu ĉe la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.
Resume, ata ĉiam entenas ideon pri ioma daŭro de efektiviĝo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ĝia modo aŭ tempo.
Male, ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Ĉi tiu formo montras ankaŭ la antaŭecon de la ago, se oni komparas ĝian tempon kun la tempo de alia ago.
Tie oni vidas la unuan vortumon de la aspektisma maniero klarigi la uzadon de la Esperanta pasivo. Laŭ tiuj rimarkoj IT uziĝu por esprimi efektivigitan faron, la rezulton de ago, dum AT uziĝu, kiam temas pri la daŭrado de ago.
Kion instruas la Fundamento?
La Fundamento de Esperanto estas la plej supera leĝo pri ĉiaj ĉi tiaj aferoj, kaj se ni povas en ĝi trovi klaran instruon, tiam ni havos la definitivan respondon al la demando pri -ata/-ita.
La Fundamenta Gramatiko etikedas la diversajn participojn per gramatikaj terminoj, sed ĝi apenaŭ donas klarigojn pri la precizaj signifoj kaj signifonuancoj. Ekzemple la participo IT estas etikedita kiel “participe passé passif” (France), “past participle passive” (Angle), “Partizipium perfekti passivi” (Germane), “Страдат. залога прошедш. времени” (Ruse), kaj	“Imiesłów bierny czasu przeszłego” (Pole). Ĝenerale tiuj terminoj nomas la participon per tempaj esprimoj rilataj al pasinteco, sed la Germana (fakte Latina) termino estas “perfekti”, kiu ne estas tempa termino, sed aspekta (= plenumita ago). Ke la participoj enhavas tempan signifon, estas afero, pri kiu konsentas atistoj kaj itistoj. Tial ne estas mirige, ke ili estas nomataj per tempaj terminoj en la Gramatiko. Sed gramatikaj etikedoj ne estas plenaj difinoj de la uzo. Ĉu la participoj eble povas esprimi ankaŭ aliajn nuancojn? Tion jesas la itistoj, sed neas la atistoj.
La du ekzemploj en la Fundamenta Gramatiko (ŝi estas amata de ĉiuj kaj la pordo estas fermita) estas tiaj frazoj, pri kiuj atistoj kaj itistoj tute samopinias, kaj tial ili ne alportas multe da klareco. La Fundamenta Gramatiko do ne donas definitivan respondon al ni.
Bonŝance en la Fundamenta Ekzercaro estas pliaj ekzemploj. Ĉu eble tiuj ekzemploj estas helpaj?
Jen plena listo de ĉiuj pasivaj frazoj en la Ekzercaro:
(1) Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (§12)
(2) Mi estas amata. (§25)
(3) Mi estis amata. (§25)
(4) Mi estos amata. (§25)
(5) Mi estus amata. (§25)
(6) Estu amata. (§25)
(7) Esti amata. (§25)
(8) Vi estas lavita. (§25)
(9) Vi estis lavita. (§25)
(10) Vi estos lavita. (§25)
(11) Vi estus lavita. (§25)
(25) Estu lavita. (§25)
(13) Esti lavita. (§25)
(14) Li estas invitota. (§25)
(15) Li estis invitota. (§25)
(16) Li estos invitota. (§25)
(17) Li estus invitota. (§25)
(18) Estu invitota. (§25)
(19) Esti invitota. (§25)
(20) Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. (§25)
(21) La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. (§25)
(22) Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. (§25)
(23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (§25)
(24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. (§25)
(25) Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. (§25)
(26) Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. (§25)
(27) La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. (§27)
(28) Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (§27)
(29) Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo. (§32)
(30) Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. (§33)
(31) Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. (§36)
(32) Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. (§39)
Estas en la Ekzercaro ankoraŭ kelketaj pliaj okazoj de la verbo esti + pasiva participo. En tiuj ekzemploj tamen ne temas pri veraj pasivaj frazoj, sed pri pure stataj esprimoj, ekz. La fenestro longe estis nefermita. Tiaj frazoj neniam estas malsame interpretataj aŭ uzataj de itistoj kaj atistoj. Tial mi forlasis ilin ĉi tie.
La plejmulto el tiuj ekzemploj en la Ekzercaro estas ĝustaj kaj laŭ itismo, kaj laŭ atismo. Tio precipe validas por la ekzemploj 2 ĝis 19, kiuj estas tute senkuntekstaj, kaj kiuj povas esti interpretataj diversmaniere. Ekzemple (9) vi estis lavita estas tute malsame komprenata de itistoj kaj atistoj, sed ne eblas el tiu nura ekzemplo prijuĝi, kiu el la du komprenoj estas celita en la Ekzercaro.
Pli interesa estas ekzemplo 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. Ĝi rakontas pri la naskodato de Georgo Vaŝington. Li efektive naskiĝis en tiu tago (la 22-a de Februaro 1732a) – ne antaŭe, nek poste. Laŭ la tempisma skolo oni do devus uzi estis naskata, sed en la Fundamento aperas estis naskita, tute laŭ la aspektisma skolo.
Tre simila estas ekzemplo 30: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Ankaŭ tie tekstas estis naskita, kvankam laŭ atismo devus uziĝi estis naskata, ĉar estas parolo pri tiu tago, en kiu okazis lia nasko. Aktive oni dirus: Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin. La patrino naskis lin ĝuste tiam. Li naskiĝis ĝuste tiam. Sed en la Ekzercaro aperas estis naskita, kio donas sencon nur se oni klarigas laŭ itismo (temas pri atingo de rezulto: venis nova homo en la mondon).
Tre interesa estas ekzemplo 32: Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Tie menciiĝas la sama morto plurajn fojojn per diversaj verboformoj: mortis, mortigis sin, estis mortigita, mortiĝis. Ĉiufoje temas pri tio, kio okazis ĝuste tiam (unu tagon). La pasiva varianto enhavas estis mortigita tute laŭ la principoj de aspektismo (atingo de rezulto, nome morto). Atistoj uzas en tiaj okazoj estis mortigata, ĉar temas pri samtempeco (ĝuste tiam okazis la mortigo, nek antaŭe, nek poste).
Grava estas ankaŭ ekzemploj 23 kaj 24, ĉar tie aperas unue pagata, kaj poste pagita, ambaŭfoje pri ŝuldopagado: (23) Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (24) Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. En la unua okazo temas pri ripetado de nepagado (ekde tiam ĉiufoje kiam aperos ŝuldo, ĝin ne pagos la parolanto). Tie uziĝas pagata. En la dua temas tamen pri unu sola ago, kiu atingos sian finon kaj donos rezulton (senŝuldiĝo). Tie uziĝas pagita. Tio estas tute laŭ la principoj de la itismo: AT esprimas daŭradon aŭ ripetadon; IT esprimas atingon de rezulto. Laŭ la atismaj reguloj devus esti pagata ankaŭ en la dua ekzemplo, ĉar la signifo estas mi baldaŭ pagos mian tutan ŝuldon. Nu, ankaŭ atisto eble povas uzi en tia okazo pagita, se li pensas pri la stato post la pago: Baldaŭ mi estos post la pago. Oni ne mencias la pagadon mem, sed nur la postan staton de senŝuldeco. Sed fakte per tia pensado oni jam tre forte proksimiĝas al la starpunkto de itismo: Oni esprimas rezultodonan agon per montrado de tiu stato, kiu rezultas el la ago.
Fakte neniu el la ekzemploj en la Ekzercaro estas kompreneblaj nur laŭ atismaj reguloj. Sed pluraj ekzemploj estas klarigeblaj nur laŭ la principoj de itismo. Laŭ atismo tiuj ekzemploj estas simple eraraj. Sed pri eraroj en la Fundamento ni ja ne povas paroli. Ĝuste tiuj ekzemploj instruas al ni, kiel uzi la lingvon. Se ies reguloj ne kongruas kun tiuj ekzemploj, tiam tiuj reguloj estas misaj.
La Zamenhofa verkaro
Eble iuj tamen ne sentas sin tute konvinkitaj de la prezentitaj ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro. Eble restas iaj ebloj reinterpreti tiujn frazojn. Eble ni miskomprenas, kion Zamenhof volis diri per tiuj ekzemploj, kiuj ja ne estas ege multaj. Aŭ eble nin trompas kelkaj malfeliĉaj preseraroj. Povas do esti utile rigardi, kiel Zamenhof cetere uzis pasivon. Li kreis sufiĉe multe da aliaj tekstoj. Precipe temas pri tradukoj, sed li ankaŭ verkis originale, precipe pri Esperanto. Tiajn studojn de la Zamenhofa uzo oni abunde faris, kaj la rezultoj estas tre klaraj: Zamenhof uzis pasivon dum sia tuta vivo en maniero, kiu perfekte kongruas kun la reguloj de aspektismo (itismo), kaj oni apenaŭ povas trovi frazojn, kiuj estas klarigeblaj nur per la principoj de tempismo (atismo). Tio tute ne estas miriga, ĉar la itistoj ellaboris siajn regulojn laŭ la modeloj de la Fundamento kaj la Zamenhofa verkaro. Mi ĉi tie ne ripetos tion, kion Esperantologoj kiel Kalocsay kaj Schwartz jam prezentis, sed nur resendas eventualajn dubantojn al la koncernaj esploroj (vidu la ĉi-postan literaturoliston, precipe la studon de Schwartz en la Aktoj de la Akademio II 1968-1974 kaj Vojaĝo inter la Tempoj de Kalocsay). La fina konkludo povas ĉiuokaze esti nur unu: Ne ekzistas ajna eblo, ke maltrafas la itismaj interpretoj de la ĉi-antaŭaj ekzemploj el la Ekzercaro, ĉar ilin konfirmas centoj da similaj kaj eĉ pli klaraj ekzemploj en la Zamenhofa verkaro.
La ĝenerala uzo
Ne nur Zamenhof uzis itisman pasivon. La samo validas por plej multaj t.n. bonaj aŭtoroj, kaj entute pri la Esperanta literaturo kaj gazetaro tra la historio de nia lingvo. Menciindas interalie Auld, Baghy, Beaucaire, Engholm, Eroŝenko, de Hoog, Johansson, Kabe, Kalocsay, Lapenna, Löwenstein, Neergard, Régulo Perez, Piron, Schwartz, Szathmári, Szilágyi, Štimec, Vallienne, Varankin, Waringhien kaj Wells. La precipa klarigo de tio estas kompreneble, ke la ekzemploj en la Ekzercaro kaj la stilo de Zamenhof grave influis praktike ĉiujn verkistojn, redaktistojn kaj entute la grandan plimulton de la Esperantistoj, rekte aŭ nerekte. Sed ekzistas ankaŭ gravaj kaj vaste rekonataj Esperantistoj, kies lingva praktiko estis aŭ estas (plejparte) tempisma. Menciindas Cseh, Jung, Setälä, Støp-Bowitz, Ŝulco kaj Vilborg.
La Akademio de Esperanto
En la 1960-aj jaroj la Akademio de Esperanto vigle okupiĝis pri -ata/-ita sub la gvido de la tiama prezidanto Waringhien. Post longa kaj bedaŭrinde ne tute paca debato, kaj post pluraj voĉdonadoj, la Akademio fine alvenis al definitiva decido favora al la itismo. Tio estas sufiĉe detale dokumentita en la Aktoj de la Akademio 1963-1967, kie troviĝas ankaŭ la fine publikigita decido. En 1989 la Akademio denove rezoluciis por la itismo kaj kontraŭ la atismo.
La prelego de Corsetti
La prelego de Corsetti havis laŭ mia kompreno du celojn: doni ĝeneralan orientiĝon pri la siatempe tre vigla debato pri -ata/-ita, kaj samtempe pledi por la tempisma vidpunkto. Corsetti tamen prezentis ne puran tempismon, sed iaspecan kompromisan version de ĝi, laŭ mi ne tre konvinke.
La prelego estis farita buŝe, kaj tial ĝi nature havas multajn trajtojn de parola lingvaĵo. Tiaj trajtoj povas iafoje impresi iom mallerte en skribita formo. Mi tial volas emfazi, ke mi trovas la prelegstilon de Corsetti tute bonega, kaj ke mi neniel kritikas la parolecajn trajtojn de la prezento.
La prelego komenciĝis jene:
Do, ĉi-vespere ni parolos pri tiu ĉi problemo -ata/-ita [...] Ĉi tie mi diras, ke ĝi estas neproblemo, kaj ke ĝi estas solvata, ne solvita. Neproblemo signifas, ke ĝi ne estas granda problemo. Ĝi fariĝis granda problemo pro la insisto de multaj Akademianoj havi klaran decidon, kaj gajni en iu interhoma batalo. Sed ne estis vera problemo. Landaj asocioj minacis foriri, kaj tiel plu. Estis granda perturbo en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Sed fakte tio estis nur preteksto por kvereli inter si. Ne estis vera problemo. Kaj malgraŭ la decido de la Akademio tiama, la problemo ankoraŭ nun estas solvata de ĉiu el ni ĉiutage, kaj ne estis definitive solvita.
Corsetti forte emfazas, ke laŭ li la tuta diskuto estis nura preteksto por interpersonaj bataloj. Poste ni vidos, ke li efektive volas kulpigi Waringhen-on pri la tuta batalo. Tio estas tre maljusta. Oni povas certe kritiki Waringhien-on pri multo, sed estas klare, ke lia celo estis helpi al lingva unueco. Li vidis, ke iuj uzadas la lingvon en maniero, kiu devojiĝis de la modeloj en la Fundamento, kaj de la Zamenhofa stilo, kaj li volis helpi unuecigi la praktikan uzon surbaze de la Fundamento. Tio sendube estis salutinda agado. La diversecaj komprenoj de iaj pasivaj frazoj efektive estis manko en la praktika funkciipovo de la lingvo, kaj certe estis inde, ke la Akademio faris klaran decidon.
La tempismo ĉiam estis, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas, afero de malplimulto. Fakte la tuta demando estis solvita plene jam de la Fundamento kaj de la modela Zamenhofa verkaro. Tial la aserto de Corsetti, ke la problemo ne estis definitive solvita, estas nure malhelpa. Kiel Akademiano, kaj eĉ ano de la nuna estraro de la Akademio, li devus solidari kun Akademia decido, kiu estis farita jam en 1967, kaj kiun la Akademio konfirmis en 1989, kaj kiu kongruas kun la modeloj en la Fundamento, kun la Zamenhofa stilo, kaj kiu respondas al la uzo de la granda plimulto el la bonaj aŭtoroj klasikaj kaj nunaj.
Poste:
En la lingvoj estas io, kio nomiĝas aspektoj, kaj poste estas io, kio nomiĝas tempoj. En niaj modernaj Eŭropaj lingvoj – ne ĉiuj – sed, do ĝenerale la tempoj estas pli gravaj. Ni venis al ĉi tiu abstrakta koncepto, tre abstrakta, se vi pensas pri la prahomoj, ke estas iu pasinteco, estanteco, estonteco. Ke la tempo dividiĝas en antaŭe-nun-poste. Kaj tio poste reflektiĝas en niaj lingvoj. Sed fakte en la unuaj tempoj tio, kio pleje gravis, estis la aspektoj. Alivorte, ĉu la afero estas finfarita, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ daŭras. Do, mi luktas kun la urso havis nur du manierojn, depende de tio, ĉu mi finluktis kun la urso – do la lukto finiĝis, la urso mortis – aŭ mi ankoraŭ luktas kaj eble ankoraŭ luktos. Do, finita afero, aŭ nefinita afero. Kaj tio ekzistis ankoraŭ iomete en la Latina, ekzistas ankoraŭ en multaj lingvoj, en la Rusa, en la Nov-Greka, en la Araba, en la Hebrea, kaj tiel plu. Sed ĝenerale, en Eŭropo – en okcidenta Eŭropo almenaŭ – oni pli koncentriĝas pri la tempoj: pasinteco, estanteco, estonteco. Kaj tio kaŭzis la problemon.
Tiuj asertoj ŝajnas esti forte influitaj de tio, kion skribis Støp-Bowitz en sia kontribuo en la libreto Esperanto Moderna Lingvo (unu el la plej gravaj por-atismaj verkoj). La ideo, ke aspektoj estas iaspeca primitiva trajto en la homaj lingvoj, dum verba sistemo karakterizata precipe de tempaj distingoj estas modernaĵo, al kiu alvenis la nunaj (okcident-Eŭropaj) kulturlingvoj post longa evoluo, tiu ideo estas nescienca fantaziaĵo. Kaj tempo, kaj aspekto ludas rolon en ĉiaspecaj homaj lingvoj, kaj en “primitivaj” lingvoj, kaj en “modernaj” lingvoj. Entute la moderna lingvoscienco akre rifuzas la ideon, ke ekzistas primitivaj kaj modernaj homaj lingvoj (precipe kiam temas pri gramatiko). Se oni rigardas nur la lingvojn de okcidenta Eŭropo, kiuj laŭ Corsetti (kaj laŭ Støp-Bowitz) uzas tempajn distingojn kaj apenaŭ aspektajn ideojn en siaj verbaj sistemoj, oni tuj vidas, ke aspektoj ludas tre gravan rolon en la lingvoj Angla, Franca, Hispana kaj Portugala. Oni pensu pri la gravega distingo inter “ate” kaj “was eating” en la Angla, pri la distingo inter “imparfait” kaj “passé simple” en la Franca, kaj pri la preterita-perfekta kontrasto en la Hispana.
Sed la disputoj pri -ata/-ita fakte radikas grandparte en diverseco inter diversaj lingvoj en Eŭropo. Precipe temas pri la diferenco inter la Germana (kaj kelkaj aliaj Ĝermanaj lingvoj, kiuj relative malmulte distingas aspektojn ĉe la verboj) kaj lingvoj kiel la Angla, la Slavaj lingvoj kaj pluraj Latinidaj lingvoj, kiuj ofte emfazas la diferencon inter rezultatingo kaj daŭreco per apartaj verbaj formoj. Oni ne povas ne rimarki, ke atistoj ofte estas Germanoj, kaj ke oni apenaŭ trovas atistojn inter la Slavaj Esperantistoj. Estas sendube, ke Zamenhof estis influita de la Rusa kaj la Pola lingvoj, kiam li ellaboris la Esperantan gramatikon. La aspektaj distingoj, kiujn li enkondukis en la Esperantan gramatikon, estas grandparte klarigendaj tiamaniere.
Sed pri prahomoj kontraŭ modernaj okcident-Eŭropaj lingvoj, aŭ io ajn simila al tio, ja neniel temas.
Poste Corsetti prezentas la klarigojn pri pasivo en la Fundamenta Gramatiko, kaj pluiras al la ekzemploj en la Ekzercaro. Li mencias la plejparton el tiuj frazoj, kiujn mi listigis ĉi-antaŭe. Li donas tre grandan atenton al la ekzemploj 2 ĝis 19, nome al tiuj, kiuj malhavas kuntekston, kaj kiuj per si mem povas esti ĉiel ajn interpretataj. Se mi bone komprenas, Corsetti vidas en tiuj ekzemploj precipe indikon, ke oni povas libere kombini ĉiujn participajn formojn kun ĉiuj formoj de la helpverbo esti. Tio ja estas tute prava, kaj pri tio esence samopinias la itistoj, kvankam iuj itistoj efektive opinias, ke iuj kombinoj ne estas reale uzeblaj. Temas pri formoj kiel estis amita, kiujn multaj itistoj malkonsilas uzi, ĉar ami estas ago, kiu ne postlasas rezulton. Efektive inter la ekzemploj 2 ĝis 19 tute forestas amita. Por la IT-formoj Zamenhof tie elektis la verbon lavi, kiu ja montras rezultodonan agon. Waringhien vidis en la elekto de amata unuflanke kaj lavita aliflanke instruon, ke por iuj verboj pli konvenas -ata (ĉar temas pri ago, kiu daŭras sen doni rezulton), dum por aliaj pli konvenas -ita (ĉar temas pri ago, kiu donas rezulton). Corsetti nomas tion “fantazia reinterpreto”. Li diris:
Ekirante de ĉi tiu afero, laŭ kiu AT esprimas la daŭron, kaj IT esprimas la rezulton, li [Waringhien] reinterpretas la tutan sistemon, kaj alvenas al interesa konstato. Li diras, ĝenerale, en Esperanto ne ekzistas tiu tempa sistemo de Zamenhof. Sed, en kelkaj kazoj, ĉefe en ĉi tiu pasinta participo fakte temas pri diferencoj de aspektoj, inter daŭro kaj rezulto. Do, ĉi tio ŝanĝas la tutan sistemon [...]
En la vero Waringhien (kaj aliaj Esperantologoj) deiris de vasta studado de la Zamenhofa uzo de participoj kaj precipe de participoj en pasivaj frazoj. Konstatinte, ke ne eblas klarigi la manieron, en kiu Zamenhof uzis pasivon, alie ol per distingo inter daŭro (AT) kaj rezulto (IT), ili vortumis la teorion de la aspektismo. La ekzemploj en la Ekzercaro kongruas kun tiuj reguloj. Oni eĉ povas vidi en la strukturo de la ekzemploj en ekzerco 25 (ekzemploj 2 ĝis 26) konscian provon kontrastigi ekzemplojn kun daŭreca senco kaj ekzemplojn kun rezultodona senco. Pri tio Waringhien sufiĉe konvinke argumentis. Laŭ mi, nur se oni deiras de la ideo (eĉ antaŭjuĝo), ke Zamenhof nepre celis nure tempan sistemon, oni povas vidi en la analizo de Waringhien fantaziaĵon. Sed se oni senantaŭjuĝe legas la ekzemplojn en la Ekzercaro, oni apenaŭ povas ne trovi tie indikojn, ke distingo inter daŭreco kaj rezultodono ludas almenaŭ ian rolon en la Esperanta pasivo.
Efektive Corsetti rekonas, ke ekzistas ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj konfirmas la ideojn de la itisma skolo:
[...] kaj estas en la Fundamento du frazoj, kiuj vere pravigas (inter citiloj) Waringhien
Poste Corsetti citas ekzemplon 1: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (Kiu estas la dua tia ekzemplo, li ne diris. Laŭ mi estas almenaŭ tri sendiskute itismaj ekzemploj en la Ekzercaro, nome ekzemploj 1, 30 kaj 32.)
La Vaŝingtona frazo ĉiam estis la ĉefa stumbloŝtono por la atistoj. Ili provis ĉirkaŭiri ĝin en diversaj manieroj. Iuj, ekzemple Ŝulco, eĉ koncedas, ke ĝi tute neniel estas ĝusta laŭ atismo. Ŝulco simple asertis, ke la Ekzercaro enhavas multajn erarojn, sed tio laŭ li ne tro gravas, ĉar laŭ li la Ekzercaro ne estas normodona parto de la Fundamento (li rekonis nur la Gramatikon kaj la Universalan Vortaron kiel normodonajn). Aliaj provis per diversaj elturniĝoj reinterpreti la Vaŝingtonan ekzemplon tiel, ke ĝi tamen iel estu akceptebla por la atismo. Iuj elpensis, ke oni devas kompreni ĝin en pli vasta kunteksto, kiu tamen tute forestas en la Ekzercaro, sed laŭ kiu la ekzemplo povas interpretiĝi kiel pluskvamperfekta: Kiam okazis io alia nenomita, tiam Georgo Vaŝington estis jam antaŭe naskita la 22-an de Februaro de la jaro 1732-a. Iel tiel. Ne tre konvinke, por ne diri absurde. Ĉu Zamenhof vere uzus tian misteraĵon por instrui la lingvon?
Corsetti alportas tute novan (laŭ mia scio) provon klarigi la Vaŝingtonan frazon:
Do, se oni interpretus la tempisman (kiel oni nomas ĝin) skolon tre strikte, oni devus diri Georgo Vaŝington estis [tiam] naskata la dudek duan de Februaro. Fakte en la realo ĉiuj diras Georgo Vaŝingtono estis naskita, sed la problemo estas, ke naski estas ago, kiu daŭras iom da tempo, kelkajn minutojn, duonan horon, sed certe ne tutan tagon. Do, kiam oni parolas pri tio, oni atentigas pri la fakto, kiu jam okazis, kaj ne uzas la prezencon, ĉar, se oni uzas la prezencon, tio temus fakte pri io, kio daŭras la tutan tagon.
Se mi bone komprenas Corsetti-n, laŭ lia interpreto de la tempismo, oni devas ĉiam uzi estis …ita, se temas pri ago, kiu ne daŭris aŭ daŭros dum la tuta indikita tempo. Do, se oni diras, ke tio aŭ tio okazis en la jaro 1900, kaj se temas pri io, kio daŭris malpli ol 365 tagojn, tiam oni ĉiam uzu estis …ita, ĉar estis ..ata signifus, ke la ago ja daŭris dum la tuto de la 365 tagoj de la jaro 1900. Ŝajnas al mi, ke tio lasas tre malmulte da spaco por efektiva uzo de atismaj frazoj, ĉar en la vasta plimulto el la praktikaj okazoj oni devus uzi estis …ita por eviti la plendaŭran sendon de estis …ata. Mi trovas tiun rezonadon de Corsetti ege stranga, sed aliflanke, se oni ekiras laŭ tia vojo, kredeble rezultas finfine iaspeca itismo, kaj tion mi povas nur aprobi.
Pli konvinke estas laŭ mi la interpreto, ke uziĝu naskita, ĉar la plej grava parto de la nasko estas la fina apero de naskita bebo. Nur se oni volas aparte priparoli la dumecon de la naskolaborado, oni uzu estis naskata, ekzemple: Dum Georgo estis naskata lia patro ne rajtis ĉeesti. Tian uzon ne malhelpas la fakto, ke la naskolaborado ne daŭris dum 24 horoj.
Corsetti daŭrigas:
Do, en la realo, kio estas la sistemo de Esperanto? Mi diras, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo. Zamenhof volis diri tion.
Mi traaŭskultis la prelegon de Corsetti plurajn fojojn, kaj mi ne povas trovi, sur kiu li bazas tiun aserton. Estas pluraj ekzemploj en la Ekzercaro, kiuj ne estas klarigeblaj tempisme, sed nur aspektisme. Neniu ekzemplo estas problema por la itisma vidpunkto, dum pluraj problemoj donas kapdoloron al la atista partio. De kio do venas la ideo, ke Zamenhof volis diri, ke la sistemo de Esperanto estas la tempisma sistemo? Corsetti ne donas respondon. Li nur asertas senargumente, ke Zamenhof volis tion. Se Zamenhof vere volus diri tion, kial li ne faris tion? Li tute bone povus doni almenaŭ unu ekzemplon tipe tempisman, ni diru en tiu momento li estis trafata de kuglo, aŭ la domo estis vendata hieraŭ kaj tial ĝi ne plu apartenas al mi aŭ je la dua horo la fiŝo estis ankoraŭ kaptota, je la tria horo ĝi estis kaptata, kaj nun ĝi estas kaptita (kaj ni do povas manĝi ĝin). Ekzemploj de la lasta speco kun tri tempopunktoj, unu antaŭ la ago (kun OT), dua je la momento de la ago (kun AT), kaj tria post la ago (kun IT), aperadas en atismaj klarigoj de la Esperanta verbosistemo. Sed nenion tian Zamenhof metis en la Fundamenton. (Kaj nenie en lia verkaro aperas tiaspecaj frazoj.) Se li vere volus doni al Esperanto pure tempisman sistemon, oni ja devus ie vidi almenaŭ ian spuron de tio.
Poste Corsetti mirigas min komplete:
En la praktiko multe dependas de la nuanco de signifo, kiun la homo volas doni. Se mi diras: Via fakturo certe estos pagita la 30-an de Januaro, ĝenerale tio signifas, ke en la mateno de la 30-a aŭ dum la tago mi pagos. Se mi volas aparte insisti, ke ĝi estos pagata la 30-an de Januaro, mi povas fari, sed ĝenerale tio ne havas sencon en verbo kiel pagi [...]
Post tiom da pledado por tempismo, subite Corsetti argumentas por pura itismo! Ja ĝuste tiel rezonis Waringhien: pagi estas  rezultverbo, kaj tial plej ofte oni volas komuniki ion pri la rezultatingo, kaj sekve oni uzas plej ofte pagita.
Kaj plu:
Do, multo de ĉi tiuj duboj ne povas esti solvataj nepre per unu skolo aŭ per la alia, sed simple per la intencoj de la parolanto, tio, kion oni volas diri. Certe AT indikas, ke la afero estas farata, kaj certe IT montras, ke la afero estas jam farita. Sed de tio al la absolutaj konkludoj de Waringhien, kiujn ni vidis, aŭ al la absolutaj konkludoj de la tempistoj, kiujn mi ne diris. Do, estas granda salto, en la senco, ke Zamenhof volis fari tempisman sistemon. Li faris. En la praktiko tiuj AT, IT, ANT, INT montras ankaŭ la aspektojn. Do, ĉiu parolanto sciante la sistemon, decidas mem, kion li volas montri. Mi povas diri, ke la grafino X estis amata la tutan vivon de la grafo Y. Sed mi povas ankaŭ diri, ke la grafino X estis amita de la grafo Y en la jaro 1934 – kaj poste la afero finiĝis, mi subkomprenas.
Certe ĉio tia dependas de la nuanco de signifo, kiun la parolanto volas esprimi. Sed por povi esprimi la diversajn nuancojn, ni ja devas disponi pri lingvaj rimedoj, por kiuj estas difinitaj certaj signifoj kaj uzoj. Se oni ne fiksas, ke IT povas esprimi rezulton, tiam oni ja ne povas ĝin uzi por komuniki tian nuancon. Kaj se oni ne fiksas, ke en Esperanto AT esprimas daŭron kaj agodumecon, tiam ne eblas utiligi tiun participon por komprenigi al la aŭskultantoj tian sencon. Se iu atisto decidas, ke por li AT esprimas nur tempopunkton (ĝuste tiam), kio povas inkluzivi plenan agon kune kun la rezultodono, tiam lin miskomprenos itisto, kiu vidas en ekzemple mia aŭto estis vendata pasintsemajne ion tute alian ol volis diri la atisto. Ne eblas, ke ĉiu Esperantisto elpensu sian propran sistemon participan. Ne sufiĉas, ke ni ĉiuj uzu la samajn formojn. Ni ankaŭ devas atribui al tiuj formoj la samajn signifojn kaj signifonuancojn.
Ĝuste tian normon volis fiksi la Akademio de Esperanto. Tia fiksado tiam ne vere estis bezonata, ĉar jam la Fundamento faris tion, sed pro tio, ke iuj ne estis tute konvinkitaj, kaj ĉar la Esperantistoj pri tio debatis kaj eĉ kverelis, tamen estis inde, ke la Akademio faru decidon. Ĝuste tio okazis en la 1960-aj jaroj. Pri tio rakontas Corsetti jene:
Do, en la komenco de la 60-aj jaroj Waringhien fariĝis prezidanto de la Akademio. Do, li tuj komencis iun enketon inter la Akademianoj, petante ilin, ĉu ili interpretas difinitajn frazojn en la senco de tempismo aŭ ne tempismo, en la senco …ita kaj tiel plu. Do, li faris ĉi tiujn enketojn inter la Akademianoj. La rezultoj de la enketoj estis ne tre klaraj. Kompreneble, li faris ĝin en difinita maniero, pri kiu ni ne parolu, sed la rezultoj estis: 24 estis por la interpreto de Waringhien, kaj 22 voĉdonis “ne”, “sindetene”, ne partoprenis, dissendis leterojn, kaj tiel plu.
enketo kaj kvereloj
rezultoj en 1965:
24 por; 22 ne, sindetene, ne partoprenis
Do, kiel vi vidas, estas proksimume duono/duono de la Akademianoj.
En la vero la rezultoj de la enketoj estis tre klaraj: Klara plimulto konsentis kun Waringhien. Kiam Corsetti prezentas la nombrojn 24 kontraŭ 22, li grave misprezentas la rezulton de tiu unua voĉdonado. La nombro 22 enhavis nur kvar (4) neajn voĉojn. La aliaj aŭ voĉonis mikse (2) sin detenis (3) aŭ tute ne voĉdonis (13). Estas tamen konate, ke el tiuj, kiuj ne partoprenis en la voĉdonado, dek faris tion kiel iaspecan proteston. Ilin oni do ja povas kalkuli kiel efektivajn kontraŭintojn. Se oni alkalkulas ankaŭ tiujn, kiuj voĉdonis mikse, oni alvenas al 16 kontraŭuloj. Do, 24 kontraŭ 16. Tio ne estas duono/duono!
Simile Corsetti misprezentas la sekvan voĉdonadon:
Tamen la Waringhien diras “la plejmulto”. Do, li transdonis la aferon al la sekcio pri gramatiko de la Akademio. [...] Do, surbaze de la rezulto de la enketo, Waringhien diras, la plejmulto tamen pensas kiel mi. La sekcio bonvolu nun formaligi la aferon, restudi ĝin, kaj proponi iun rezolucion, kiun la sekcio mem voĉdonos, kaj poste la pleno voĉdonos. Do, en la jaro 1966, do unu jaron poste, oni havis novan voĉdonon, kaj ĉitiufoje la voĉdonoj estis: 21 por; 22 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis. Do, la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto.
nova voĉdono en 1966
21 por; 22 ne, sindetene, ne voĉdonis
rifuzo voĉdonigi por kompromisa solvo
Kiel vi vidas, fakte la homoj estis tre dividitaj, duone/duone. Foje gajnis unu teorio, foje la alia. Sed neniu estis tre certa. Ne estis iu evidenta, por unu aŭ kontraŭ unu.
Ne, neniel la plejmulto estis kontraŭ tiu interpreto. Klara plejmulto estis por tiu interpreto. Voĉdonis nee nur 2 Akademianoj! Sin detenis 1, kolektive rifuzis voĉdoni 6, kaj ne respondis 13. Oni do povas nombri maksimume 9 kontraŭintojn. La resto simple ne partoprenis en la voĉdonado. La rezulto tamen ne povis validi kiel Akademia decido, ĉar partoprenis entute malpli ol du trionoj el ĉiuj Akademianoj. En tiaj okazoj la statuto de la Akademio postulas, ke estu aprobo de pli ol duono el ĉiuj Akademianoj. Je tiu tempo la Akademia havis 43 anojn, kaj tial estis bezonata aprobo de 22. Sed aprobis nur 21. 21 estis grandega plimulto el tiuj, kiu entute esprimis opinion. Klare do venkis la partio de Waringhien, sed ne kun sufiĉe granda plimulto. Fakte, se tiuj ses atistoj, kiu rifuzis voĉdoni, estus efektive voĉdonintaj nee (laŭ sia konvinko), la propono estus valida Akademia decido, ĉar tiam la statuto postulus nur aprobon de plimulto el la voĉdonintoj. Neniel ajn do venkis la atisma partio en la Akademio. Fakte ĝi venkis eĉ ne unu fojon. Ĝi nur sukcesis bloki la validiĝon de unu el la venkoj de la itisma flanko. Mi estas vere tre surprizita, ke Corsetti provas prezenti ĉion kvazaŭ en la Akademio estis du preskaŭ same fortaj partioj, kaj kvazaŭ oni ne povis atingi klaran rezulton. En la vero dum tiu tuta Akademia laborado pri -ata/-ita, la aspektisma flanko estis ĉiam klare la pli forta.
Kaj tial en la tria kaj lasta voĉdonado, denove venkis la interpreto de Waringhien, ĉi-foje kun sufiĉa laŭstatuta plimulto.
Tion Corsetii prezentas jene:
Do, intertempe estis ankaŭ aliaj manovroj, ĉar la amikoj de Waringhien, interalie tiam estis Lapenna, faris aferojn de la speco, ke la komitato de UEA petas la Akademion nepre decidi pri ĉi tiu problemo. La Germanaj instruistoj petas la Akademion nepre decidi. La Norvega Esperanto-Ligo, en kiu estis tre influa, grava Esperantisto, kiu malsamopiniis, minacis eksiĝi, se oni decidos. Do, estis la kutima Esperantista interkverelado. Estis grandaj personaj bataloj. Homoj rifuzis premi la manon de iu, kiu malsamopiniis pri ĉi tiu problemo. Waringhien mem uzis la tipe Esperantismajn trukojn en ĉi tiu debato. Li diris: Se la Akademio ne decidos pri ĉi tio, kiel ministro pri publika instruado povos iam ajn decidi, ke Esperanto estu instruata en la lernejoj, ĉar lingvo, en kiu estas frazo, kiu povas havi du signifojn, ne estas instruebla en lernejo. Do, se vi ne decidos, kiel mi diras, Esperanto neniam estos instruata en lernejoj. Do, vi vidas, ke temas pri unu el ĉi tiuj Esperantismaj trukoj. Do, mi celas, la ministro pri publika instruado neniam interesiĝas pri tio, kiel oni interpretas pagita aŭ pagata. Do, ĉiuokaze en la jaro 1967 oni revenis al nova voĉdono, en kiu finfine estis 26 por, 19 ne, sindetene aŭ ne voĉdonis.
fina voĉdono 1967
26 por; 19 ne, sindetene, ne voĉdonis
Necesas klarigi, ke al la nombro 19 apartenas 8 Akademianoj, kiuj entute ne respondis. Kiel efektivajn kontraŭstarintojn oni povas do kalkuli maksimume 11 Akademianojn. 26 kontraŭ 11 estas tre klara rezulto.
Mi tre miras pri la interpreto de Corsetti, ke la elpaŝoj de UEA kaj de la Germanaj instruistoj estis manovroj. Se ekzistas tiaspeca debato kun tiaspecaj hezitoj pri grava parto de la Esperanta gramatiko, neniel estas strange, se gravaj institucioj turnas sin al la Akademio de Esperanto, petante, ke ĝi prezentu klarajn gvidliniojn. Por kio do ekzistas la Akademio, se ne por servi en tiaj okazoj? Mi tamen konsentas, ke minacoj pri eksiĝo, rifuzoj pri manpremoj k.t.p., estis ege bedaŭrindaj kaj troigitaj reagoj al nure gramatika problemo. En tiu ĉi artikolo mi forte kritikas Corsetti-n, sed li kaj mi estas kaj restos plu bonaj amikoj malgraŭ niaj diversaj vidpunktoj pri tiuj historiaj okazaĵoj kaj pri la koncerna gramatika demando.
Fine mi devas mencii, ke en sia prelego Corsetti mem uzis ekskluzive itisman lingvaĵon en siaj propraj diroj (krom la ekzemplofrazoj cititaj aŭ elpensitaj). Li diris ekzemple: Estas libreto, kiu estis aprobita en la unua kongreso de Esperantistoj en Bulonjo sur Maro en 1905a. Tiu estis aprobita estas klarigebla nur laŭ tiuj principoj, kiujn la Akademio aprobis en 1967 sub la gvido de Waringhien. Laŭ ĉiu varianto de  tempismo, kiun mi konas, tiu estis aprobita estas kruda eraro. Corsetti ankaŭ plurfoje uzas pasivajn frazojn kun AT, kaj ĉiufoje AT estas tute ĝusta laŭ la reguloj de la aspektismo.
Aliaj vidpunktoj
Ekzistas diversaj manieroj detale klarigi itismon, kaj eĉ estas tiel, ke ne ĉiuj itistoj opinias tute same pri ĉiuj detaloj de la tuta afero. Same estas pri la atistoj. Ekzistas diversaj subskoloj de atismo. Nenio stranga en tio. Ĉiu homa lingvo estas tre kompleksa sistemo, kaj tio validas ankaŭ por Esperanto. Plene klarigi ĉiujn nuancojn de homa lingvo estas tre malfacile, kaj tial la diversaj lingvosciencistoj alvenas al iom diversaj variantoj, eĉ kiam ili esence samopinias. Sed mi ne povas ĉi tie prezenti ĉiujn tiujn variantojn kaj detalojn. Mi devas resendi eventualajn interesatojn al la ĉi-posta literaturlisto.
Por kompleteco mi vere devus ĉi tie analizi kaj kritiki ankaŭ la ideojn de Geraldo Mattos, la antaŭa prezidanto de la Akademio. Li publikigis en la pasintaj jaroj plurajn librojn, kajerojn kaj artikolojn pri la participoj en Esperanto. Ie kaj tie en la ideoj kaj argumentado de Mattos mi vidas pledadon por atisma uzo, sed la afero tute ne estas tre klara. Se mi bone komprenis (kaj mi estas sufiĉe certa, ke mi ne bone komprenis, ĉar la rezonado de Mattos estas kredeble la plej malklara, kiun mi iam ajn legis pri la Esperantaj participoj), oni laŭ li tute rajtas paroli itisme en pasinteco, ekz. La aŭto estis vendita hieraŭ, sed oni tiel ne parolu pri estonteco, do ne La aŭto estos vendita morgaŭ, sed nepre La aŭto estos vendata morgaŭ. Tio estas laŭ mia scio tute unika starpunkto. Ordinare oni estas atisto kaj IS-e kaj OS-e, aŭ oni estas itisto kaj IS-e kaj OS-e. Se mi iam sukcesos trakompreni, kiel Mattos rezonas pri tio, mi eble verkos artikolon ankaŭ pri tiu speco de tempismo(?). Sed dume mi lasos vin ripozi de gramatikaj harfendaĵoj.
Ĉu malfacilege?
Multaj, kiuj renkontas la detalojn de la granda -ata/-ita-debato, ricevas la impreson, ke la Esperanta pasivo estas infere komplika. Sed tiel ne estas. Infere komplike estas kompari la du sistemojn atisman kaj itisman, analizi detale la diversajn ekzemplojn en la Fundamento kaj en la verkaro de Zamenhof, kaj provi eltrovi, kiu el la du sistemoj estas la ĝusta, aŭ kiu el ili estas la pli logika, la pli konvena por Esperanto, kaj tiel plu. Tiam oni riskas enplektiĝi en terurajn harfendaĵojn, subtilaĵojn kaj komplikaĵon. Sed tio estas io tute alia. Ĉiu el la du sistemoj atisma kaj itismo per si mem estas tute simpla, facile lernebla kaj facile praktikebla. La itisma sistemo estas tiu de la Fundamento, de Zamenhof kaj de la vasta plimulto el la Esperantistoj. Ĝi estas lerninda kaj facile lernebla. Ankaŭ la atisma sistemo estas facile lernebla, sed mi ne konsilas ĝin lerni, kaj mi certe ne konsilas ĝin praktiki.
Literaturo
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9). [Enhavas interalie enketojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/.]
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono. Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). [Enhavas interalie kompletan inventaron de la pasivaj participoj en La Rabistoj. Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/.]
Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11). [Enhavas interalie rezolucion pri la pasivaj participoj, kiu legeblas ankaŭ Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/participoj.html#rezolucio.]
Beaufront, L[ouis] de: Commentaire sur la grammaire Esperanto. Hachette, Paris, Francujo, 1900.
Jung, Teo [Teodor]: La Esperanta Konjugacio. Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, 1965. [Por atismo.]
Kalocsay, K[álmán]: Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono, Pirato, Oosaka, Japanujo, 1970. [Enhavas interalie por-itisman eseon.]
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1980
Kalocsay, K[álmán]: Vojaĝo inter la Tempoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1966. [Por itismo.]
Mattos, Geraldo: Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. 2-a eldono. Fonto, Chapecó, Brazilo, 1999.
Mattos, Geraldo: La Participo, Teorio kaj Praktiko. Fonto, Chapecó, Brazilo, 2004.
La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. Eldonis kaj redaktis J[uan] Régulo [Pérez]. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1961. [Por itismo.]
Reiersøl, Olav: Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto. Nøtterøy, 1990. [Por atismo.]
Reiersøl, Olav: Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto. Oslo. 1980. [Por atismo.]
Setälä, Vilho; Vilborg, Ebbe; Støp-Bowitz, C[arl]: Esperanto — Moderna Lingvo. Fondumo Esperanto, Helsinki, Finnlando, 1965. [Por atismo.]
Ŝulco, Rikardo: La sesa regulo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1990. [Por atismo.]
Ŝulco, Rikardo: Sur la vojoj de la Analiza Skolo. ECP, Paderborno, Germanujo, 1987. [Por atismo.]
Vilborg, Ebbe: La Participa Problemo en la Akademio. Lingva Komisiono, Göteborg, 1973. [Por atismo.]
Waringhien, Gaston: Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1959. [Enhavas interalie tri por-itismajn eseojn.]
Wennergren, Bertilo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. ELNA, El Cerrito, Usono, 2005. [Interrete ĉe: http://bertilow.com/pmeg/.]
Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963. [Interrete ĉe: http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/.]
Kiel verki artikolon en Lingva Kritiko?
Se vi estas registriĝinta uzanto, kaj se vi havas la statuson “Aŭtoro”, vi rajtas verki artikolojn en Lingva Kritiko. Post ensalutado, vi alvenas al via “Panelo”. Tie elektu “Skribi novan artikolon”. Alternative vi povas en la supra menuo elekti “Verkado” kaj poste “Artikolo”.
En la interfaco por verki artikolon vi trovas kampon por enskribi la titolon de la artikolo (vi povas ĝin poste ĉiam ajn ŝanĝi), kaj alian kampon por skribi la tekston de la artikolo. Sube aperas ebloj enkategoriigi artikolon, kaj aldoni al ĝi etikedojn (ŝlosilvortojn).
La ĉi-postaj klarigoj estas sufiĉe ampleksaj, sed kredeble vi bezonos nur malgrandan parton lerni. Skribi kiom eble simple kaj rekte, kaj ne multe zorgu pri la aspekto. Eble tralegu rapide la tuton de tiuj ĉi klarigoj, kaj poste lernu nur tiujn partojn, kiujn vi vere bezonas.
Enhavo
Simpla aŭ riĉa redaktilo
Unua provo
Malnetoj
Publikigi kaj elekti kategoriojn
Simpla artikolo
Intencaj linirompoj
Supersignaj literoj, specialsignoj
Subtitoloj
“Legi plu”
Listoj
Listo en listo
Ligiloj
Emfazo
Citaĵoj kaj referencoj
Bildoj
Postkorektoj
Tabeloj
Simpla aŭ riĉa redaktilo
En la dekstra menuero “Profilo” oni povas elekti, ĉu uzi grafikan redaktilon. Mi rekomendas ne uzi tiun grafikan redaktilon. Ĝi estas komforta kaj helpas pri la formatado de la teksto (kaŝante la specialkodaĵojn), sed ĝi iafoje faras strangaĵojn, kaj povas eĉ rekte detrui gravajn partojn de artikolo en ekstremaj okazoj. Mi priskribos ĉi-poste, kiel redakti per la simpla redaktilo.
La simpla redaktilo havas kelkajn butonojn, kiuj povas helpi al vi enmeti specialajn kodaĵojn, sed ĉi-poste mi preskaŭ ĉion klarigos sen referenco al tiuj butonoj.
Unua provo
Provu unue enskribi iom da teksto pri io ajn. Poste alklaku la butonon “Konservi” apud la tekstokampo. Post konservado vi povas elekti “Antaŭrigardi ĉi tiun artikolon”. Tiam malfermiĝas en aparta fenestro (aŭ sub aparta langeto) antaŭprezenton de via artikoleto. Ĝi montras ekzakte, kiel la artikolo poste prezentiĝos al la legantoj. Sed temas nur pri antaŭprezento. La artikolo ankoraŭ ne estas publikigita. Vi povas poluri kaj ŝanĝi vian artikolon kiom ajn vi volas, kaj je bezono alklaki “Konservi” (la programo ĉiuokaze aŭtomate konservas la tekston de tempo al tempo).
Malnetoj
Vi ne bezonas nepre fini vian artikolon tuj. Vi povas lasi ĝin en nepublikigita stato, kaj iam poste reveni al ĝi. Tiajn malnetajn (nepublikigitajn) artikolojn, vi povas retrovi en la “Panelo”, kie aperas sub “Nun” resumo de ĉiuj viaj artikoloj kaj malnetoj. Vi ankaŭ povas iri al “Administrado”, kie listiĝas ĉiuj artikoloj publikigitaj, malnetaj kaj privataj. Trovinte pluverkotan malneton, alklaku ĝian titolon kaj ekredaktu.
Publikigi kaj elekti kategoriojn
Kiam vi estas kontenta pri la stato de artikolo, kaj volas ĝin finfine publikigi, tiam vi alklaku “Publikigi”). Antaŭ ol fari tion, vi tamen indiku, al kiu kategorio aŭ kiuj kategorioj apartenu via artikolo. Tion vi povas fari sube sub la titolo “Kategorioj”. Eventuale vi bezonas malfermi tiun parton per alklako je la apuda sageto. Elektu en la listo kategorion aŭ kategoriojn. Se mankas bezonata kategorio, sciigu la administranton (Bertilon) per retpoŝto (“bertilow” ĉe “gmail.com”), kaj li aldonos novajn kategoriojn laŭ via peto.
Simpla artikolo
Estas tre facile fari simplan artikolon, kiu konsistas el vico da alineoj. Inter la alineoj simple lasu malplenan linion. Cetere ne metu linirompojn. Jene:
Jen la unua alineo. Ĝi konsistas en unu longa linio, kiu aŭtomate faldiĝas, kiam ĝi atingas la dekstran randon de la redaktilo.
Jen la dua alineo. Antaŭ ĝi estas malplena linio. Jen pli da teksto. Kaj ankoraŭ pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli. Kaj pli.
Jen la tria alineo. Kaj pli da teksto.
Jen fino. Ne necesas aldoni vian nomon. Ĝi aperas aŭtomate en la komenco de la artikolo post la titolo.
Intencaj linirompoj
Se vi iafoje nepre volas, ke linio finiĝu en certa loko ene de alineo, tiam vi ja metu linirompon (per la enigoklavo), ekz. jene:
Jen la unua alineo. Ĝi konsistas en unu longa linio, kiu aŭtomate faldiĝas, kiam ĝi atingas la dekstran randon de la redaktilo.
Jen la dua alineo.
Ĝi konsistas el tri mallongaj linioj.
Jen la tria linio.
Jen lasta alineo. Ĝi estas tute normala kun multe da teksto sen linirompoj. Teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto teksto.
Tia eksplicita linirompado estas taŭga ekzemple post ĉiu linio de poemo aŭ kanto.
Supersignaj literoj, specialsignoj
Se vi povas rekte tajpi la Esperantajn supersignajn literojn, vi faru tion. Ili uziĝas senprobleme. Se vi tion ne povas, vi anstataŭe provu tajpi ikso-surogatojn (“cx”, “gx”, “hx”, “jx”, “sx”, “ux”). Se via TTT-legilo estas sufiĉe moderna, la iksoj aŭtomate tuj transformiĝas en verajn supersignojn, dum vi tajpas. Se iafoje vi volas, ke tia ikso ne ĉapeliĝu, tiam vi altajpu plian ikson. Tiam la ĉapelo denove iksiĝas. Vi ankaŭ povas malŝalti la aŭtomatan ĉapeladon per tiucela ŝaltilo super la tajpokampo. (Se vi uzas la riĉan redaktilon, tiu aŭtomata ĉapeligado de iksoj tamen ne funkcias.)
Signoreferencojn (numerajn aŭ simbolajn) vi povas uzi por ĉiuj ajn signoj, kiujn vi ne povas rekte tajpi, ekz. por fonetikaj simboloj. Jen klarigoj pri tiu temo. Kelkajn signonumerojn vi eble trovos en miaj paĝoj pri signokodoj. Cetere povas helpi la Angla-lingva Zvon Character Search. (En tiaj okazoj tute ne zorgu pri tiparoj k.s. Simple metu la ĝustajn kodaĵojn por la koncernaj signoj, kaj fidu, ke la legantoj havas la bezonatajn tiparojn. Tio nuntempe funkcias tute bone.)
Jen ekzemploj:
Tio prezentiĝas jene al la legantoj:
Tiu libro estis eldonita de Ferdinand Hirt & Sohn.
Subtitoloj
Se artikolo estas iom kompleksa, oni ofte volas ĝin strukturi per subtitoloj. Por tiu celo vi uzu titolmarkojn. Ili aspektas jene:
Jen enkonduka alineo. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Jen dua alineo. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla
Pli da teksto. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla
Rimarku, ke la finmarkoj havas aldonan suprenstrekon: /. Tiel funkcias preskaŭ ĉiuj tiaj kodoj.
“Legi plu”
Se artikolo estas pli ol nura noticeto, oni ĉiam apartigu unu aŭ du komencajn alineojn kiel enkondukon, kiu aperu sur la komenca paĝo de Lingva Kritiko. Post tiuj du alineoj oni metu la jenan specialkodaĵon:
Tie WordPress aŭtomate enmetas la tekston “Legi plu” kun ligilo al la plena artikolo. Jen ekzemplo:
Jen enkonduka alineo. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Jen dua alineo. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla. Bla bla.
Jen tria alineo. Kaj tiel plu.
Listoj
Ofte utilas prezenti informojn en listo. Vi povas uzi tri specojn de listoj: ordinara listo, numerita listo kaj difinolisto. Jen ekzemploj de ĉiuj tri:
Por la legantoj tiuj listoj prezentiĝas pli-malpli jene:
Jen listo ordinara
La unua ero de la listo
La dua ero de la listo
La tria ero de la listo
Jen listo numerita
La unua ero de la listo
La dua ero de la listo
La tria ero de la listo
Jen difinolisto
vorto
difino de la unua vorto
alia vorto
difino de la alia vorto
tria vorto
unu difino de la tria vorto
alia difino de la tria vorto
Listo en listo
Ankaŭ eblas fari kompleksajn listojn kun sublistoj. Tio tamen estas iom malfacila, ĉar necesas ĝuste kombini la diversajn elementojn. Jen ekzemplo, kiun vi provu imiti laŭbezone. Sed se vi volas, vi simple transsaltu tiun ĉi parton de la klarigoj. Poste sekvos pli utilaj kaj pli facilaj aferoj:
Tio prezentiĝas al la legantoj proksimume jene:
La unua ero de la ĉefa listo
La dua ero de la ĉefa listo havas subliston numeritan:
La unua ero de la sublisto
La dua ero de la sublisto
La tria ero de la ĉefa listo
Ligiloj
Tre utilas uzi ligilojn al aliaj paĝoj (en Lingva Kritiko aŭ en aliaj TTT-ejoj). Jen kiel oni skribas ligilojn:
Tio prezentiĝas jene:
Jen teksto. Vidu Malklaraĵoj en la Fundamento. Jen pli da teksto.
Jen dua alineo kun ligilo al PMEG.
Uzu ĉiam sencohavan ligilotekston, kiu klare diras, pri kio temas. “Alklaku ĉi tie” aŭ “ĉi tie” aŭ “jen” estas tre malbonaj elektoj.
Emfazo
Gravajn vortojn oni povas emfazi per “em”-elemento (por normala emfazo, plej ofte prezentata kursive) aŭ per “strong”-elemento (por forta emfazo, plej ofte prezentata per grasa teksto. Jen:
Tio prezentiĝas jene:
Jen teksto. Jen grava esprimo. Jen pli da teksto. Jen treege grava afero.  Jen ekstreme grava esprimo.
Citaĵoj kaj referencoj
Mallongajn citaĵojn ene de kuranta teksto oni simple indiku per citiloj, sed longan citaĵon oni plej bone metu kiel apartan alineon aŭ apartajn alineojn. Oni faru el tia tuto “blockquote”-elementon (por “bloka citaĵo”):
Jen teksto.
Citaĵo de saĝa persono. Pli da saĝaĵoj.
Dua alineo da saĝaĵoj.
Jen fina teksto.
Tio prezentiĝas jene:
Jen teksto.
Citaĵo de saĝa persono. Pli da saĝaĵoj.
Dua alineo da saĝaĵoj.
Jen fina teksto.
Por referenco al verko oni uzu “cite”-elementon:
Tio prezentiĝas jene:
Tion mi legis en Plena Ilustrita Vortaro. Pli da teksto.
Bildoj
Ĝenerale ni ne bezonas multe da bildoj en la artikoloj en Lingva Kritiko, sed tamen iafoje povas esti bona kialo aldoni bildon. Tio estas sufiĉe facila.
Super la tekstokampo estas apartaj iloj por alŝutado de bildoj (aŭ de alispecaj dosieroj). Tie vi povas elekti dosieron en via komputilo, kaj ĝin alŝuti, kaj enmeti en la artikolon. Tiam kreiĝas bilda kodo en la redaktilo, ekz. jene:
La teksto de la atributo “alt” estu io sencohava. Tiu teksto servu kiel anstataŭaĵo de la bildo, se ial la bildo ne povas esti montrata (eble ĉar la leganto malŝaltis uzadon de bildoj). Ĝi do kiom eble servu la saman taskon kiel la bildo. Se la bildo estas pure ornama aŭ ne tre grava, tiam vi skribu alt="".
Kiam vi enmetas bildon, vi povas aŭ rekte enmeti la originalan bildon, aŭ enmeti bildeton kun ligilo al la plengranda, ekzemple jene:
Tio signifas, ke en la artikolo mem aperas la bildeto (ĉar ĝi menciiĝas en la “src”-atributo de la “img”-elemento). Sed tiu bildeto servas kiel ligilo al la plengranda bildo, kiu menciiĝas en la “href”-atributo de la ĉirkaŭanta ligilo-kodo. Do, se la leganto alklakas la bildeton, li ricevos la plengrandan bildon.
Mi petas, ke vi ne uzu tro da bildoj, kaj mi petas, ke la uzataj bildoj estu ne tro grandaj.
Averto: En la nova versio 2.5 de WordPress la maniero alŝuti kaj enmeti bildojn draste ŝanĝiĝis. Krome la novaĵoj iafoje ne ŝajnas funkcias tute ĝuste. Nun ne eblas tre detale priskribi, kiel administri bildojn, ĉar la tuto estas ankoraŭ iom malklara. Ja eblas alŝuti kaj enmeti bildojn, sed tio postulas iom da pacienco kaj eltrovemo. Espereble baldaŭ aperos korektita versio de la bildalŝutilo.
Postkorektoj
Publikigitajn artikolojn la aŭtoro povas poste korekti aŭ kompletigi. Estas tre rekomendinde ne fari tion silente (krom bagatelaj korektoj de tajperaroj k.s.). Prefere oni klare indiku al la legantoj, kion oni ŝanĝis.
Unu metodo estas aldoni alineojn (ekz. en la fino), kaj tie klare skribi “Posta aldonaĵo” aŭ simile.
Alia eblo estas la elementoj “ins” kaj “del”. “ins” (= “inserted text” = enmetita teksto) indikas tekston poste aldonitan al dokumento. “del” (= “deleted text” = forigita teksto) indikas, ke la teksto estas forigita (ĝi tamen plu videblas, sed prezentiĝas ordinare kun trastreko). Jen ekzemplo:
Tio prezentiĝas jene:
Zamenhof estis naskita en 1849 1859.
La malĝusta jaro estas poste forigita, kaj la ĝusta jarindiko estas enmetita kiel korekto.
Tabeloj
Artikoloj ĉe Lingva Kritiko prefere havu sufiĉe simplan strukturon kaj prezenton, sed iafoje oni devas tamen montri datumojn en tabeloj. Jen ekzemplo de simpla tabelo:
Tio prezentiĝas jene:
Jen tabelo
Kolumno 1
Kolumno 2
Enhavoteksto teksto teksto.
Enhavoteksto teksto teksto.
Enhavoteksto teksto teksto.
Enhavoteksto teksto teksto.
Se vi volas lerni detale, kiel krei tiajn tabelojn, vi legu mian kurson pri XHTML.
Tio prezentiĝas jene:
Jen larĝa tabelo
Kolumno 1
Kolumno 2
Kolumno 3
Kolumno 4
Kolumno 4
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Longegegegegegegegegegegegegegegega teksto.
Almenaŭ en bonaj modernaj TTT-legiloj tiu larĝa tabelo estas prezentata kun horizontala rulumilo, por ke oni povu legi la tuton. (Atentu, ke tiu artifiko ne funkcias ĝenerale en XHTML, sed nur ĉe Lingva Kritiko.)
La gramatikaj terminoj en PMEG
En la Plena Manlibro pri Esperanta Gramatiko, PMEG, mi uzas gramatikajn terminojn novspecajn, kiuj plaĉas al iuj, sed ne al ĉiuj. En n-ro 11 de la Ondo de Esperanto aperis recenzo, kiu tre akre kritikis precipe tiujn terminojn. Tial indas, ke mi finfine detale klarigu la motivojn kaj ideojn malantaŭ tiu novigado. Mi kaptas la okazon fari tion en mia unua artikolo en Lingva Kritiko.
Mi ekverkis PMEG-on ĉirkaŭ 1991, post instigado precipe fare de Jorge Camacho kaj Osmo Buller. La precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko, PAG, kiun multaj trovis tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.
Mi jam ofte konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel “prepozicio”, “propozicio”, “adjektivo”, “adjekto”, “adverbo” k.t.p. estas ofte misuzataj fare de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni multe instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli, kaj nuntempe en multaj landoj oni preskaŭ tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas ilin komplete malĝuste. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.
La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sistemo de Latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas prava, ĉar ni havas primitivajn adverbojn, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon: “tre”, “pli”, “hodiaŭ” k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo (“ruĝa”, “granda”, “saĝa”…), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel “tiu”, “ambaŭ”, “ties” k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke oni klasike ne kutimas nomi la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino “adjektivo”, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto “adverbo”. (Tamen en kelkaj landoj oni kutimas ja nomi kelkajn primitivajn adjektivojn ĝuste adjektivoj. Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni ja nomas ekz. la vorton “that” per la termino “demonstrative adjective”.) Fakte statas tute simile ankaŭ pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finaĵo (“tablo”, “homo”, “kuro”…) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finaĵo: “mi”, “iu”, “ambaŭ”, “ĉio” k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni ial tute ne nomas “substantivoj”.
Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kaŭzita de la klasikaj gramatikaj terminoj, kaj de tio, ke oni insistas uzi tiujn terminojn pri Esperanto ankaŭ kiam ili ne vere trafas. La efektiva strukturo de Esperanto distingas unuavice inter vortetoj kaj radikvortoj. La sistemo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve ne vere estas neregulaĵo (aŭ la “neregulaĵo” validas ankaŭ por la substantivoj kaj la adjektivoj).
Kaj per tio ni jam trafis en gravan kaj bazan mankon en la klasika terminaro: La kerna distingo inter primitivaj senfinaĵaj vortetoj unuflanke, kaj radikvortoj kun vortklasaj finaĵoj aliflanke, estas apenaŭ klare nomebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri “elementoj solstarivaj” kaj “elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj” (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj ankaŭ pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri “Vortospecoj kaj vortofunkcioj” PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi vere estas tute baza en nia lingvo.
Laŭ mi endas prezenti tiun distingon frue en bona klarigo de la Esperanta gramatiko, sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. Mi elektis paroli pri “vortetoj” kaj “radikvortoj”. Certe tiujn terminojn oni bezonas lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.
Ekirinte sur tiu vojo, mi ne plu povis halti. Estis jam al mi tre klare, ke tio, kion mi volas instrui kaj klarigi estas la lingvo Esperanto kaj ties strukturo. Mi ne volis instrui ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaŭ ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen ja bezonis uzi, sed ili estu rimedoj en la instruado, ne instruceloj.
Tial mi pluiris per elektado de kelkaj evidentaj terminoj kiel “O-vorto” (= substantivo), “A-vorto” (= adjektivo) kaj “E-vorto” (= adverbo). Oni tuj notu, ke la egalosignoj estas iom mensogaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi “A-vortecaj vortetoj” kaj “E-vortecaj vortetoj” respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.
Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri “O-vortoj”, se oni parolas pri ekz. Anglaj aŭ Japanaj substantivoj. Tiuj ja ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis plene anstataŭigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn terminojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, konvenajn por tiuj respektivaj lingvoj.
Post la gravaj vortspecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli grava vortspeco verboj. Sed kiel nomi ĝin en pli facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verbo havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino “I-vorto” vere ne konvenas kiel anstataŭaĵo de “verbo”. Unue ĝi estas miskomprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due ĝi estas tre nekonvena, ĉar la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi vere estas multe pli substantiveca ol verbeca. Krome “I-vorto” estas pli longa ol “verbo”, eĉ se je nur unu silabo.
Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi estis rimedo al faciligado kaj efikigado de la instruado de la gramatiko. La klasika termino “verbo” estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton “verbo” mi simple povis reteni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi “I-verbo” anstataŭ “infinitivo” kaj “AS-verbo” anstataŭ “prezenco” k.t.p.
Fakte mi renkontis ne nur unu fojojn la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭigi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. La saman miskomprenon mi retrovis ankaŭ en la PMEG-recenzo en la Ondo de Esperanto: “Oni bezonas minimuman inventemon por nomi predikaton ‘ĉefverbo’ kaj epiteton — ‘priskribo’. Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — ‘pikmakulo’, komon — ‘vosteto’: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface.” La recenzinto do opinias, ke mi haltis duonvoje. Sed vere li ne komprenis, sur kiu vojo mi entute iris.
Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti plej klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ilia markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ja ne nomas adjektivojn antaŭstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur *prejektivojn* (ekz. la Sveda) dum aliaj havas nur *postjektivojn* (ekz. la Persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas ambaŭ (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu adjektivo estas antaŭstara, ĉu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. Simile oni devus paroli pri “adpozicioj” anstataŭ pri “prepozicioj” kaj “postpozicioj”, kaj efektive la pli sana termino “adpozicio” ekzistas en moderna lingvoscienco, kvankam laŭ mia impreso oni ĝin tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Kaj “prepozicio” kaj “postpozicio” kaj “adpozicio” nomas la koncernan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ne nur unu fojon mi spertis, ke iu erare imagas, ke ekz. “ankaŭ” estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.
Bona terminologio nomu la vortklason adpozicioj ne nur per unu sola vorto sendepende de la kutima pozicio, sed per vorto, kiu anstataŭe baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de adpozicioj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Adpozicioj kaj kazmorfemoj esence plenumas la saman taskon en lingvo. Indas do nomi ambaŭ en simila maniero. Sed la klasika terminologio donas al ni nenian rimedon por tio.
En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio inkluzivas kaj la rolfinaĵon N (= “akuzativo”, la sola kaza finaĵo en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn (= “adpozicioj/prepozicioj”, vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn). La parenceco inter tiuj subkategorioj de rolmontriloj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen -N, jen “al” por la sama rolo: “Mi helpis lin” = “Mi helpis al li”; “Ni vojaĝis al Parizo” = “Ni vojaĝis Parizon”. Kaj eblas uzi jen -N, jen “je” por la sama signifo: “Ĝi estas alta je cent metroj” = “Ĝi estas alta cent metrojn”. Estas do tre inde klare prezenti la du kategoriojn kiel parencajn ankaŭ en la terminologio. Por fari tion tamen necesas novaj gramatikaj esprimoj, ĉar la klasika terminologio havas nenion ajn por oferti.
Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi estus povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis, kaj mi ĝojas ĉiufoje, kiam homoj alskribas min esprimante, kiom PMEG plaĉas al ili, kaj kiom klara kaj facile komprenebla ili trovas ĝin.
Sed ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn anstataŭ la malnovaj. Tiel estas, sed mi pritaksas, ke ilia peno tamen estas relative malgranda, kaj ke ĝin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn, sed kiuj tamen povas legi PMEG-on kaj kompreni ĝin multe pli ol ili iam povis kompreni la Plenan Analizan Gramatikon. Kaj eble eĉ tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.
Kiam mi ekverkis PMEG-on, mi jam antaŭtimis pri akra kritiko kontraŭ miaj novaj terminoj. Sed kiam mi petis konsilojn de diversaj specialistoj kaj gramatikistoj, kaj precipe kiam mi publikigis PMEG-on en la Interreto, mi ĝoje konstatis, ke tiu kritiko preskaŭ tute forestas. Sed nun, kiam PMEG estas havebla ankaŭ kiel papera libro, pli multaj ĝin legas, kaj kredeble multaj klasikemuloj, kiuj antaŭe ignoris mian verkon, nun ekrigardas ĝin serioze, kaj tiam neeviteble tamen aperas tia kritiko. Tio tamen estas tute en ordo. PMEG ne estas perfekta, kaj kritiko donas eblon plibonigi. Do, kvankam ĉi tie mi defendis mian sistemon de gramatikaj esprimoj interalie kontraŭ la recenzo en la Ondo, mi ja bonvenigas plian kritikon, ankaŭ akran.
[Vidu ankaŭ la artikolon Noto pri la recenzo de Alen Kris (verkitan de Ken Miner).]