Kategoriaj arkivoj: Administre

Novaĵoj en Lingva Kritiko

Lingva Kritiko moviĝis al nova servilo. Samtempe la programo WordPress estis ĝisdatigita al versio 2.5. Aldone la aspekto de la TTT-ejo estas ŝanĝita. Espereble la transiro estis senproblema. Se vi rimarkos ion misan aŭ plibonigeblan, skribu al mi: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Ĉu dua vivo por tempismo?

La 3an de Februaro 2008 Renato Corsetti faris prelegon nomatan La problemo pri -ata/-ita. La loko de tiu prelego estas iom nekutima por Esperantologiaj prezentoj. Ĝi okazis en la Dua Vivo. Tio estas virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva [...]

Kiel verki artikolon en Lingva Kritiko?

Se vi estas registriĝinta uzanto, kaj se vi havas la statuson “Aŭtoro”, vi rajtas verki artikolojn en Lingva Kritiko. Post ensalutado, vi alvenas al via “Panelo”. Tie elektu “Skribi novan artikolon”. Alternative vi povas en la supra menuo elekti “Verkado” kaj poste “Artikolo”.
En la interfaco por verki artikolon vi trovas kampon por enskribi la titolon [...]

La gramatikaj terminoj en PMEG

En la Plena Manlibro pri Esperanta Gramatiko, PMEG, mi uzas gramatikajn terminojn novspecajn, kiuj plaĉas al iuj, sed ne al ĉiuj. En n-ro 11 de la Ondo de Esperanto aperis recenzo, kiu tre akre kritikis precipe tiujn terminojn. Tial indas, ke mi finfine detale klarigu la motivojn kaj ideojn malantaŭ tiu novigado. Mi kaptas la [...]