La negaj demandoj en nia esperantologio
Miaj komentoj
Nego parta aŭ kombinita
Respondi koncepte aŭ laŭforme
Ĝentilaj demandoj
Konkludo
Unu el la tiklaj punktoj de Esperanto (kaj de multaj nacilingvoj) estas la signifo de la respondovortoj jes kaj ne en la okazoj, kiam ili rilatas al frazo entenata negon1. La aŭtoritataj verkoj esperantologiaj (PIV, PAG, PMEG) traktas tiun temon nur [...]
Demando
Kiel nomi en Esperanto la pentrartan ĝenron kiu konsistas en prezentado de nevivaj objektoj? La ĝenron kies specimenojn oni trovas jam en la antikvaj civilizoj; ekzistantan kaj okcidente, kaj oriente; kaj kiun, en la tradicio okcidenta, tiom influis la pentristoj nederlandaj? Kiel konvenas, ni komencu per PIV.
La respondo de PIV
PIV difinas ion similan en la [...]
La abstrakta kaj la plursenca
La senco de «fandi» ĉe Zamenhofo
La verbo «gisi»
Gisfero
Specimeno pri «giso» el la jaro 1911ª
Komento pri la komento de Jan Werner
Konkludo
La abstrakta kaj la plursenca
Tre plaĉas al mi la vorto skribilo. Ĝi estas tre abstrakta, kaj en praktika komunikado povas anstataŭi dekon da pli precizaj vortoj (krajono, plumo, kreto, grifelo, peniko ktp), [...]
Laŭ PIV2, la ĉefurbo de Taĝikujo estas “Duŝanbo”. Tio sonas strange por homo kiu scias la aŭtentan formon: Duŝanbä’, kun akcento sur la lasta silabo. Do, la konvenaj esperantigoj estus Duŝanbeo (tiel en la vortaro de Bokarev, 48 trafoj en la reto) aŭ Duŝanbao (0 trafoj). Estas enigmo, kial PIV2 elektis formon [...]
0. Enkonduko
La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.
Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Do, mi unue prezentu kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu [...]