Aŭtoraj arkivoj

La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad’

0.1 Celo. Mi provos montri, ke kiel verbsufikso ‘-ad’ ne indikas daŭron, kiel vaste asertiĝas, sed sidas perfekte en la aspekt-modelo de Comrie 1976 kiel signo de imperfektiva aspekto.

Poezio kiel fonto de la mankantaj O-formoj

Nia poezio havas karakteron, kiu helpas solvi unu el la problemoj pri elektado de bazformoj, ekzemplante O-formojn, kiuj mankas el la proza stilo.

Mallonga komparo inter ‘alies’ kaj ‘aliula’

0.0 Enkonduko. Wennergren, proponante ‘aliula’ kiel alternativon al la nedezirata ‘alies’ (ŝajne la spontanee evoluinta vorto), skribas (PMEG 13.3):

Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laŭ la kunteksto povas esti ekz. “posedata de aŭ apartenanta al alia persono”… Uzo de aliula forigas la solan okazon, kie tabela ALI-vorto [t. e. 'alies' – [...]

Kien meti ‘-um’ en la morfologio?

0.0 La problemo. La sufikso -um kondutas nek kiel “vera sufikso” nek kiel “sufiksoido”, ŝajne nek trakteblas kiel elemento de eksocentraj vortoj. Sekve ne klare videblas, kien loki ĝin en la Esperanta morfologio. Unu solvo estus agnoski plurajn homofonajn sufiksojn ‘-um’, tiel ke ĉiu unuope estus klasifikebla.

VORTBAZITA TEORIO : ĈU STRUKTURA AŬ TRANSFORMA?

0.0 Enkonduko. Se oni forlasas la “klasikan” tezon pri Esperantaj vortoj, ke vortradiko rolas sendepende de siaj finaĵoj kaj havas en si mem kategoriecon (substantivecon, verbecon, adjektivecon), kaj opcias por vortbazita teorio, laŭ kiu sintaksa kategorieco estas karaktero de vorto, ne de radiko (kiel en aliaj lingvoj), tiam oni devas elekti inter transforma kaj struktura [...]