Aŭtoraj arkivoj

Aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Membro de la Akademio de Esperanto, kaj Direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

Landanoj, gentoj kaj kategorioj

En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.
(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Kial ne Luksemburgio?

En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.
(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. [...]

Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?

En tiu ĉi dua artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas prezenti superrigardon de la diferencoj kompare kun la malnova Listo de Normaj Landnomoj el 1989.
(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj.)

La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj

La ĵus aperinta Akademia dokumento Listo de Rekomendataj Landnomoj anstataŭas la malnovan dokumenton Listo de Normaj Landnomoj el 1989. La laboro pri reviziado de tiu dokumento okazis en la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro sub mia gvido. Mi volas ĉi tie prezenti iom da komentoj kaj klarigoj pri tiu nova decido. Mi faros tion en [...]

Interesa studo pri Regulo 15

Andreas Kück publikigis en Ipernity tre interesan studon pri la internacieco aŭ neinternacieco de vortoj enprenitaj en Esperanton laŭ la fama Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko. La studo nomiĝas Takso de la porcio de “tre internaciaj vortoj” en la tutaĵo de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15.
Kontraste kun multaj aliaj tekstoj pri [...]