Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?
… aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?

En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fidindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj.

La argumento de Ken Miner

En la festlibro por Humphrey Tonkin publikigita en 2010 aperis artikolo de Ken Miner titolita La neebleco de priesperanta lingvoscienco (Miner, 2010). La artikolo estis republikigita iom reviziite kaj kun paralela angla traduko en la planlingvoscienca revuo InKoj (Miner, 2011).

Komence de la artikolo, li enkondukas la terminon indiĝena parolanto, por kiu li en la anglalingva versio uzas la kutiman terminon native speaker, kiu kutime estas tradukita per denaska parolanto. Li pravigas tiun nekutiman termin-elekton per tio, ke tiuj, kiujn oni kutime nomas denaskaj parolantoj de Esperanto (kaj por kiuj li anglalingve uzas la terminon speakers-from-birth), ne kreskas en Esperantlingva ĉirkaŭaĵo, infanaĝe lernas la ĉirkaŭaĵan lingvon pli bone ol Esperanton, kaj sekve ne estas konsiderataj la plej bonaj parolantoj de Esperanto, kiuj povus servi kiel datumfonto por lingvosciencaj esploroj. Do ili ne havas la ecojn, kiujn oni kutime asocias kun la termino native speaker kaj alilingvaj egalaĵoj en la lingvoscienca diskurso. Kvankam mi ne povas plene aprobi ĉi tiun devojiĝon de la kutima terminaro, mi por ĉi tiu reago al la artikolo de Miner transprenos lian termin-elekton.

La priskriba lingvoscienco priskribas la lingvajn regulojn surbaze de la lingvaj kapabloj de indiĝenaj parolantoj. Praktike tio realigeblas en du manieroj:

  • Oni povas studi la lingvaĵon efektive uzatan de indiĝenaj parolantoj. Por tio oni kolektas multajn specimenojn de ilia lingvouzo en tiel nomata tekstaro (ankaŭ nomata korpuso) kaj poste studas, kiuj lingvaj fenomenoj troveblas kaj kiuj ne troveblas en ĉi tiu tekstaro.
  • Oni povas demandi indiĝenajn parolantojn pri la gramatikeco (do gramatika akceptebleco) kaj pri la signifo de unuopaj frazoj (aŭ plurfrazaj lingvaj specimenoj).

La unua maniero studi la lingvon estas aplikata de la tekstara lingvoscienco. Ofte, kvankam certe ne ĉiam, la tekstara lingvoscienco laboras per tekstaroj konsistantaj el profesie produktitaj tekstoj (ekzemple la anglalingva tekstaro BLLIP 1987-89 WSJ Corpus kun tekstoj el la gazeto Wall Street Journal, kaj la traduktekstaro Europarl Corpus bazita sur aktoj de la Eŭropa Parlamento). Ĉe tiaj tekstaroj la koncepto de indiĝena parolanto ne grave rolas, ĉar la fakto ke la kolektitaj tekstoj estas profesie produktitaj kaj redaktitaj kutime jam certigas ke ili ne entenas esprimojn aŭ dirmanierojn neakcepteblajn por indiĝenaj parolantoj. Io komparebla por Esperanto estas la Tekstaro de Esperanto kompilita Bertilo Wennergren el diversĝenraj tekstoj el diversaj tempoj ekde la estiĝo de Esperanto (sed superregas tekstoj de la frua tempo antaŭ la Unua Mondmilito kaj de la cifereca tempo ekde 1990): La tekstoj de ĉi tiu tekstaro estas libroj verkitaj de aŭtoroj ĝenerale konsiderataj bonaj aŭtoroj, kaj artikoloj aperigitaj en alte respektataj gazetoj, tiel ke la lingva nivelo de la aŭtoroj kune kun la lingva redakto de la publikigistoj certigas lingvan nivelon ĝenerale konsideratan modela en Esperantujo.

Miner atentigas pri tio, ke la studado de tekstaroj ne alportas negativan evidenton, do evidenton pri tio, kio ne eblas en lingvo, kaj sekve ne povas esti elĉerpa metodo por la empiria lingvoscienco. Pro tio, la dua ĉi-supre priskribita maniero studi la lingvajn kapablojn de indiĝenaj parolantoj, do la gramatikec-demandoj al indiĝenaj parolantoj, estas ne-ellasebla. La lingvosciencistoj, kiuj faras tiajn studojn, kutime tre atentas pri la efektiva indiĝeneco de la demanditoj, ĉar aliokaze iliaj datumoj estus poluitaj. Do kiel oni faru tiajn studojn pri Esperanto?

Krom tio, ke Miner atentigas pri la diferenco inter indiĝenaj kaj denaskaj parolantoj, li ankaŭ mencias, ke ĉiuokaze jam estas vaste akceptite ke la Esperantaj denaskuloj ne havas la statuson de ideala reprezentanto de la lingvo uzebla por studi la lingvan regularon.

Ĉu oni anstataŭe demandu la elitajn Esperanto-parolantojn, ekzemple la Akademianojn? Responde al ĉi tiu propono Miner atentigas pri tio, ke pri multaj tiklaj lingvaj demandoj oni ricevas sufiĉe variajn respondojn de elitaj Esperanto-parolantoj. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ili rezonas pri lingvaj demandoj per tiaj kategorioj kiel logikeco, Zamenhofeco, Fundamenteco, nacilingva influo kaj simile anstataŭ fidi sian lingvosenton. Do ili respondas al tiaj lingvaj demandoj en tute alia maniero ol farus averaĝa indiĝena parolanto de iu ajn nacia lingvo.

Ĉar sekve ne eblas kolekti negativan evidenton pri la lingva regularo de Esperanto, Miner konkludas ke ne eblas pri-Esperanta lingvoscienco. Li koncedas, ke tamen eblas esperantologio, ĉar tradicie la esperantologio ja funkcias per tiaj kategorioj kiel Zamenhofeco, Fundamenteco, kohereco de la lingva sistemo, ekvilibro inter diversaj nacilingvaj influoj kaj simile, kiuj tamen estas tute fremdaj al la metodaro de la moderna priskriba lingvoscienco.

Miner prezentas la jenan ekzemplon por ilustri sian argumenton: Supozu, ke ni ŝatus prezenti lingvosciencan analizon de la signifo de solaj des-esprimoj, do des-esprimoj sen partneraj ju-esprimoj, kiel en la sekva frazo:

(1) Se Johano ne venos, des pli bone.

Li atentigas ke la klarigoj pri tiaj solaj des-esprimoj prezentitaj en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren (2005) ne estas kontentigaj el lingvoscienca vidpunkto, kvankam ili ja taŭgas por praktikaj celoj. Li prezentas la jenan lingvosciencan hipotezon pri la signifo de solaj des-esprimoj:

Sola ‘des’-esprimo estas ekstercentra konstruo (bezonas ion alian en la kunteksto por havi signifon), signifanta, ke io en la lingva kunteksto, ni nomu ĝin X, kreas pli altan atendeblecon (sed ne certecon) de Y, ol Y havus sen X. Y estas ĉiam kvante interpretebla.

Por testi tian hipotezon, oni devas kontroli ne nur, ĉu ĝi aplikeblas al reale troveblaj uzoj de sola des, sed ankaŭ, ĉu en la frazoj, al kiuj la hipotezo ne aplikeblas, ne estus akceptebla sola des. Oni do devus kontroli ekzemple ke (2), kiu ne plenumas la hipotezon, estas ne-akceptebla en Esperanto, dum (3), kiu plenumas ĝin, estas akceptebla:

(2) ? Johano havas 4 infanojn; des pli li havas 3 infanojn.

(3) ? Li estis simpatia; des pli la aliaj ŝatis lin.

Miner prezentas ankoraŭ pliajn frazojn kun dubindaj uzoj de sola des-esprimo. Fine li konkludas, ke ne eblas “eltiri el lingvo, kiun ĉiuj parolas kiel fremdan lingvon, la subtilajn intuiciojn, kiuj nepras por lingvoscienca analizo”.

La origino de la problemo

En ĉi tiu sekcio mi prezentos miajn ideojn pri tio, kio estas la kaŭzo de la problemo elstarigita de Miner. Aldone mi atentigos pri tio, ke ĝi ne nur rilatas al Esperanto, sed diversgrade ankaŭ al aliaj lingvoj kaj lingvo-variaĵoj, kiujn la priskriba lingvoscienco havas aŭ povus havi kiel studobjekton.

Por esplori la regularon de iu lingvo (aŭ lingva variaĵo) oni devas konsulti kompetentajn parolantojn de tiu lingvo. Sed kiuj estas la kompetentaj parolantoj de difinita lingvo? Nu, kompetentaj estas tiuj, kiuj sekvas la regulojn de la lingvo en sia lingvouzo (kaj en siaj juĝoj pri gramatikeco).

Sed nun ni havas ciklan difinon de la lingva regularo kaj de la koncepto de kompetenta parolanto. Kutime la lingvosciencistoj evitas ĉi tiun ciklecon per tio, ke ili uzas kiel kriterion por lingva kompetenteco ion sendependan de la reguloj de la lingvo: Plej ofte, ili uzas kiel kriterion por lingva kompetenteco, ke la koncerna persono estu lerninta la lingvon denaske kaj de siaj gepatroj kaj de sia ĉirkaŭaĵo, do ke temu pri indiĝena parolanto de la lingvo. Kutime estas tute ignorata la problemo, ke estas homoj, kiuj ne havas indiĝenan lingvon.

Ĉi tiu solvo funkcias relative bone por lingvoj, kiuj estas grandskale uzataj de homoj, kiuj lernis la lingvon kiel ĉefan lingvon infanaĝe. Sed ja ekzistas vivantaj lingvoj, kiuj ne estas tiaj, ekzemple Esperanto. Aliaj ekzemploj de tiaj lingvoj estas la moderna hebrea de la frua 20a jarcento kaj la sangoa lingvo de la malfrua 20a jarcento. La moderna hebrea komence de la 20a jarcento jam estis vivanta lingvo, kaj jam estis evoluinta lingvan regularon, kiu principe devus esti studebla de lingvoscienco. Sed la aliro surbaze de indiĝenaj parolantoj tiutempe ankoraŭ ne estus funkciinta. La sangoa lingvo estas nun la nacia lingvo de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi estiĝis kiel komerca interlingvo surbaze de certa dialekto de la ngbanda lingvo. La sangoa lingva regularo certe diferencas de la ngbanda lingva regularo, kaj certe estiĝis jam antaŭ ol estis signifa kvanto de indiĝenaj parolantoj de la sangoa. Ankaŭ ĉi tie, la kutima maniero difini lingvan regularon surbaze de indiĝenaj parolantoj ne funkcias.

La kutima solvo ankaŭ malbone funkcias por studi la regulojn de neprestiĝaj lingvovariaĵoj. Se oni ekzemple volas studi la regulojn de la parola germana lingvo, oni frontas la problemon, ke demandante germanlingvanojn pri frazo kun ĉefpropozicia vortordo post weil (‘ĉar’), la plej multaj el ili verŝajne malakceptos ĝin. Kaj tamen ili ĉiutage uzas tian vortordon post weil. La problemo devenas de tio, ke cerbumante pri gramatika ĝusteco de frazoj, ili aplikas la regulojn de la norma skriblingvo, kiu en ĉi tiu detalo diferencas de la reguloj de la parola lingvo. Do lingvoscience esplori la lingvan regularon de neprestiĝaj lingvotavoloj ankaŭ alportas malfacilaĵojn pro nefidindeco de la asertoj de la lingvouzantoj, kiuj pro siaj prilingvaj asertoj aplikas aliajn regulojn ol por sia efektiva lingvouzo.

Krome la kutima solvo frontas aldonan problemon ĉe dialektoj aŭ sociolektoj, kies parolantaro ne estas klare apartigebla de la parolanto de norma lingvo parenca al la dialekto/sociolekto. Konsideru ekzemple la afrik-usonan sociolekton de la angla. Kiel oni povus lingvoscience esplori ĝian lingvan regularon? Eĉ se ni momente supozu ke ekzistas solvo al la problemo menciita en la antaŭa alineo, ni havas ankoraŭ la aldonan problemon, ke ni devas difini, kiu estas kompetenta uzanto de tiu sociolekto kaj kiu ne. Ni ne povas simple konsideri ĉiujn afrikdevenajn usonanojn, ĉar multaj el ili tute ne parolas tiun sociolekton. Aliaj eble foje uzas esprimojn el tiu sociolekto, sed ne kreskis en ĉirkaŭaĵo kie tiu sociolekto estas kutima, kaj sekve ne bone regas ĝin. Aliaj eble ja kreskis en tia ĉirkaŭaĵo, sed translokiĝis kiam ili komencis siajn universitatajn studojn, kaj ekde tiam ne plu estas en tia ĉirkaŭaĵo; kiam ili tamen foje uzas tiun sociolekton, ili uzas ĝin en maniero tre influita de la lingvovariaĵoj, kiujn ili nun uzas multe pli. Do por studi la lingvan regularon de la sociolekto, ni devas ignori ĉiujn ĉi homojn ne vere kompetentajn pri tiu sociolekto. Alivorte, por difini kiu estos kompetenta parolanto akceptebla por provizi al ni fidindan pozitivan kaj negativan evidenton, ni devas konsideri la kompetentecon de la parolantoj. Sed kio estas kompetenteco? Simple respondo estus: Uzanto de iu lingva variaĵo estas kompetenta, se ĝi1 kapablas uzi la variaĵon laŭ la lingva regularo de tiu variaĵo. Sed nun ni denove havas la probleman ciklan difinon.

Rekursia fakto-trovado kiel solvo al la problemo

Eblas eviti la ciklecon de la difinoj de lingva regularo kaj kompetenta parolanto en alia maniero, nome anstataŭigante la ciklan difinon per plurŝtupa rekursia difino.

En la unua ŝtupo de ĉi tiu plurŝtupa difino, oni formas unuan hipotezon pri la reguloj de la lingvo surbaze de la ĝenerala lingvouzo de la uzantoj de la koncerna lingvo, sen atento je ilia kompetenteco, kaj poste formas unuan hipotezon pri la lingva kompetenteco de la parolantoj surbaze de tio, kiom ilia lingvouzo similas al la hipotezita regularo. En la dua ŝtupo de la difino, oni unue formas plibonigitan hipotezon pri la reguloj de la lingvo surbaze de la lingvouzo de la kompetentaj parolantoj (do la parolantoj hipotezitaj kompetentaj en la unua ŝtupo), kaj poste formas plibonigitan hipotezon pri la lingva kompetenteco de la parolantoj surbaze de la plibonigita regularo-hipotezo . Ĉi tiun procedon eblas daŭrigi ĝis kiam la rezultoj konverĝas, do ĝis kiam ne plu estas signifa ŝanĝo de unu ŝtupo al la sekva.

Matematike la problemo estas simila al problemo studata sub la nomo fakto-trovado (angle fact findingtruth discovery). Supozu ke diversaj homoj prijuĝas la veron aŭ malveron de iuj asertoj, pri kies vervaloro vi scias nenion. Por fari juĝon pri la vervaloro de la asertoj surbaze de la prijuĝoj de ĉi tiuj juĝintoj, vi povus simple kalkuli la plimultan opinion pri ĉiu unuopa aserto, kaj supozi ke verŝajne pravas la plimulto. Sed supozu ekzemple ke dum la plej multaj juĝintoj havis inter si tre similajn juĝojn, estas unu juĝinto, kiu ĝenerale juĝas malsame ol la aliaj. Tiam estas racie supozi ke tiu lasta juĝinto ne estas kompetenta. Se do estas iu aserto, ĉe kiu la plimulto dependas de ĝia juĝo, estas preferinde kalkuli la plimultan opinion de la kompetentaj juĝintoj, ignorante la opinion de la nekompetenta juĝinto.

Ĉi tie ni do havas situacion similan al la situacio pri la lingva kompetenteco: Ni volas prijuĝi, kiuj asertoj estas veraj surbaze de la opinio de la kompetentaj juĝintoj, kaj samtempe prijuĝi, kiu estas kompetenta surbaze de tio, kiugrade ĝia juĝoj estas konformaj kun la vero. Tio similas al la supre menciita cikla difino, laŭ kiu ni ŝatus trovi la regularon de lingvo surbaze de la lingvaj juĝoj de kompetentaj lingvo-uzantoj, kaj ŝatus samtempe prijuĝi, kiu estas lingve kompetenta surbaze de tio, kiugrade ĝiaj lingvaj juĝoj konformas kun la lingva regularo.

Ekzistas diversaj algoritmoj por fakto-trovado, sed ĉiuj baziĝas sur la ideo de plurŝtupa kalkulado de la verŝajna vero kaj la verŝajna kompetenteco de la juĝintoj.

Fakto-trovado estas aplikata por multaj celoj, interalie por ricevi fidindajn rezultojn surbaze de amas-eksterigo (angle crowdsourcing). Amas-eksterigo estas la praktiko interrete doni iujn taskojn relative facile plenumeblajn de homoj, sed ne facile aŭtomatigeblajn per komputiloj, al multaj homoj samtempe. Unu ekzemplo por tio estas la primarkado de lingvosciencaj tekstaroj, ekzemple marki kiuj vortoj en teksto estas propraj nomoj aŭ marki la gramatikan rolon de diversaj vortgrupoj. Se oni amas-eksterigas la primarkadon de tekstaro, oni petas multajn homojn samtempe tiel primarki tekstaron. Se ne ĉiuj primarkintoj primarkis iun teksteron en la sama maniero, oni tradicie simple transprenis la primarkadon de la plimulto. Sed eblas plibonigi la fidindecon de la rezulto se oni uzas taŭgan fakto-trovan algoritmon, kiu paralele kalkulas la verŝajne ĝustan primarkadon kaj la verŝajnan kompetentecon de la primarkintoj.

4. La matematiko de fakto-trovado

En ĉi tiu sekcio mi iom skizas kiel fakto-trovado estas traktata matematike. Ne-matematikemaj legantoj povas senprobleme transiri al la sekva sekcio.

La plej multaj algoritmoj por fakto-trovado baziĝas sur la ideo, ke la fidindeco-nivelo donata en ĉiu ŝtupo al ĉiu juĝinto estas reala nombro inter 0 kaj 1. Fidindeco-nivelo de 0 indikas, ke la juĝinto estas tute ne-fidinda, dum fidindeco-nivelo de 1 indikas, ke la juĝinto estas tute fidinda. Se la algoritmo baziĝas sur probablo-teoriaj principoj, fidindeco inter 0 kaj 1 povas esti interpretata kiel la probablo, ke la koncerna juĝinto ĝuste scias, ĉu aserto estas vera aŭ malvera. F(j) estu la fidindeco-nivelon de juĝinto j. La fidindeco-nivelon hipotezitan je la n-a ŝtupo de la algoritmo ni nomas F n(j).

Ĉiu aserto estas aŭ vera aŭ malvera, sed ni ne anticipe scias ĝian vervaloron. En ĉiu ŝtupo de la algoritmo, ni determinas la verŝajnecon de tio, ke ĝi estas vera, kaj tiu verŝajneco ankaŭ estas mezurata per valoro inter 0 kaj 1. La verŝajneco, kiun ni atribuas al la vereco de aserto a je la n-a ŝtupo de la algoritmo estas nomata V n(a).

Notu ke mi uzis la vorton probablo por la fidindeco de la juĝintoj, sed la vorton verŝajneco por la valoro atribuita al la asertoj. Tio estas grava termina distingo en la probabloteorio.2 La unuan mi nomas probablo, ĉar ĝi estas unu el la parametroj de nia modelo: Ni supozas, ke la fidindeco de ĉiu juĝanto povas esti mezurata kiel la probablo, ke ĝi faras ĝustan aserton. La duan ni nomas verŝajneco, ĉar ĝi ne estas probablo fiksita en la modelo. Ja por la asertoj la modelo antaŭsupozas, ke ili estas ĉiuj aŭ veraj aŭ malveraj, kio estas duuma valoro kaj ne kontinua valoro kiel ĉe probablo. La verŝajneco de aserto do ne estas identigebla kun iu probablo fiksita en la modelo, sed estas la nivelo de certeco, kiun ni havas pri tio, ke iu aserto estas vera.

La algoritmo devas difini iujn komencajn valorojn F0(j) kaj/aŭ V0(a) por ĉiu juĝanto j kaj ĉiu aserto a, kaj aldone iun metodon por kalkuli F n+1(j) kaj V n+1(a) surbaze de F n(j) kaj V n(a) por ĉiu natura nombro n. Unu simpla ekzemplo de tia algoritmo, kiu estas iomete simpligita versio de algoritmo origine difinita de Yin k.a. (2008), estas la jena: La komenca valoro V0(a) estas 0.5 por ĉiu aserto a (por F0(j) oni en ĉi tiu algoritmo ne bezonas komencan valoron), kaj F n+1(j) kaj V n+1(a) estas kalkulataj jene, kie A estas la aro de prijuĝataj asertoj kaj J a estas la aro de juĝintoj, kiuj juĝis a vera:

La tria formulo indikas, ke por ekscii la finan verŝajnecon V(a) de aserto a, oni devas kalkuli la limvaloron, al kiuj konverĝas la valoroj V n(a). Kompreneble eblas pruvi, ke tiuj valoroj ĉiam konverĝas.

Ĉi tiu algoritmo de Yin k.a. ja baziĝas sur probabloteoriaj ideoj, sed fakte ne tute rigore aplikas la probabloteoriajn metodojn por kalkuli verŝajnecon de la asertoj surbaze de la ĉi-supre priskribita probabloteoria modelo. Se oni faras tiel, oni havas iom pli malsimplan algoritmon, kiu estis priskribita de Wang k.a. (2014).

Unu el la novaj evoluoj en la pristudado de fakto-trovado estas, ke oni celas per logikaj metodoj sistemece prijuĝi, kiu el la diversaj proponitaj algoritmoj estas preferinda surbaze de difinitaj racieco-kriterioj (Kruger k.a., 2014). Ankoraŭ ne estas kunigitaj la novaj probabloteoriaj ideoj de Wang k.a. (2014) kaj la novaj logikaj ideoj de Kruger k.a. (2014), sed tio certe estos la sekva evoluo en la studado de la matematiko de fakto-trovado.

Apliko de fakto-trovado al lingvosciencaj studoj

Uzante la metodojn de fakto-trovado, oni povas fari lingvosciencajn studojn sen havi kriterion, kiu ebligas anticipe klasigi lingvo-uzantojn kiel kompetentajn, kiel ekzemple la kriterio esti indiĝena parolanto de lingvo. Anstataŭe, oni kolektas datumojn pri la lingvouzo kaj gramatikaj juĝoj de lingvouzantoj sendepende de ilia kompetenteco, kaj poste uzas fakto-trovadon por paralele konkludi, kiuj datumoj estas fidindaj kaj kiuj lingvouzantoj estas kompetentaj.

La sola problemo kun ĉi tiu aliro estas, ke ne sufiĉas simple demandi kelkajn lingvouzantojn pri iliaj juĝoj pri la gramatikeco kaj signifo de kelkaj frazoj, sed necesas demandi relative multajn lingvouzantojn pri iliaj juĝoj pri relative multaj frazoj. La granda kvanto de lingvaj juĝoj faritaj de ĉiu lingvouzanto paroprenanta en la studo certigas ke la mezuroj de kompetenteco de la lingvouzantoj kalkulitaj per la fakto-trovado estas fidindaj. Kaj la granda kvanto de lingvouzantoj partoprenantaj la studon certigas, ke la verŝajnecoj atribuitaj de la fakto-trova algoritmo al la gramatikeco de la studataj frazoj aŭ al iliaj eblaj signifoj estas fidindaj.

Por fari rigoran lingvosciencan studon pri Esperanto surbaze de ĉi tiuj ideoj, oni do bezonas relative multajn rimedojn, pro kio estus bone se tia studo estus farita en kunordigita maniero fare de pluraj esperantologoj kaj Esperantaj lingvosciencistoj. Unue necesus kolekti liston de lingvosciencaj demandoj pri Esperanto, pri kiuj oni volas havi datumojn por priskriba lingvoscienca analizo. Poste oni devus fari liston da frazoj, kies gramatikecon aŭ signifon la demandotaj Esperanto-parolantoj devos prijuĝi. Tiu listo devus enhavi almenaŭ unu frazon (prefere plurajn) por ĉiu pristudata lingvoscienca demando.

Aldone la listo povus enhavi kelkajn frazojn, kies (ne-)gramatikeco aŭ signifo ne estas pridubata, sed kiuj povus helpi pli bone juĝi la kompetentecon de la demandotaj Esperanto-parolantoj. Krome oni per tiuj aldonaj frazoj povus testi, ĉu la metodo donas la atendatajn rezultojn ĉe ne-pridubataj detaloj de la Esperanta gramatiko kaj vortprovizo. Mi hipotezas, ke ĝi ja donas la atendatajn rezultojn ĉe ĉiuj detaloj, pri kiuj regas plena konsento inter esperantologoj. Se tia studo havus rezulton kontraŭan al ĉi tiu hipotezo, tio ja estus tre interesa rezulto, kiu neprigus ian teorian klarigon.

Fine oni devus peti relative multajn Esperanto-parolantojn partopreni tiun studon per siaj juĝoj pri la gramatikeco kaj signifo de ĉiuj frazoj kolektitaj por la studo. Se oni ebligas al Esperanto-parolantoj interrete partopreni tiun studon, oni devus igi tre klare, ke ili estas petataj respondi nur surbaze de ilia lingva kapablo, sen rigardi en vortaroj aŭ gramatikoj. Aliokaze ili simple reproduktus la lingvajn juĝojn de tiuj referencverkoj, tiel ke la studo ne studus la efektivan lingvosenton de la Esperanto-parolantoj, sed nur ian kombinon de ilia lingvosento kaj la rekomendoj de tiaj referencverkoj.

Al la demandoj pri gramatikeco aŭ signifo de diversaj frazoj oni eble volas permesi ne nur duumajn respondojn (ekzemple “gramatike ĝusta” / “gramatike erara”, aŭ “havas signifon A” / “havas signifon B”), sed pli da alternativoj (ekzemple “gramatike kaj stile bona” / “gramatika ĝusta sed stile malbona” / “gramatike erara”, aŭ “havas signifon A” / “havas signifon B” / “havas signifon C”). La fakto-trovado kiel priskribita en la antaŭa sekcio estas aplikebla nur al duumaj respondoj, ĉar la vervaloro de la asertoj estas duuma. Sed fakte ekzistas ankaŭ fakto-trovaj algoritmoj aplikeblaj en situacioj, kiam estas pli ol du alternativoj: la tri cititaj artikoloj de Yin k.a. (2008), Wang k.a. (2014) kaj Kruger k.a. (2014) fakte ĉiuj difinas fakto-trovajn algoritmojn aplikeblaj al situacioj, en kiuj estas pli ol du alternativoj (mia simpligo en la prezento de la algoritmo de Yin k.a. konsistis ĝuste en tio, ke mi limigis ĝin al la duuma kazo).

Konkludo

Ken Miner atentigis pri grava problemo de pri-Esperanta lingvoscienco, nome ke pro la manko de indiĝenaj parolantoj de Esperanto ne eblas fari lingvosciencajn studojn por Esperanto en la maniero, kiu estas nuntempe kutima en la priskriba lingvoscienco, nome per tio, ke oni petas al indiĝenaj parolantoj de la lingvo juĝi la gramatikecon kaj signifojn de diversaj frazoj. Kiel mi klarigis en ĉi tiu artikolo, la problemo iugrade ankaŭ aperas ĉe studado de aliaj lingvoj.

La problemo venas de tio, ke la teorie dezirata difino-paro por difini la lingvan regularon kaj la lingvan kompetentecon estas cikla: La difino de la unua dependas de la dua, kaj la difino de la dua dependas de la unua. Kutime lingvosciencistoj evitas ĉi tiun problemon per tio, ke ili alprenas eksterlingvan kriterion por lingva kompetenteco, nome la indiĝenecon de la demandata lingvo-uzanto. Sed tiu solvo ne estas aplikebla al Esperanto.

Mi proponas solvi la problemon anstataŭigante la ciklan difinon per plurŝtupa rekursia difino. Tion eblas precizigi per la metodoj de la fakto-trovado, matematika metodo jam aplikata por diversaj aliaj problemoj, ĉe kiuj necesas surbaze de la juĝoj de iuj homoj samtempe determini la faktojn kaj la fidindecon de la juĝintoj.

La de mi proponita solvo ebligas lingvosciencajn studojn pri Esperanto. Sed por ke la solvo bone funkciu, la studoj devas esti grandaj. Pro tio estus bona ideo se pluraj esperantologoj kaj Esperantaj lingvosciencistoj kunordigus unu tian studon, en kiu oni studas multajn lingvosciencajn demandojn samtempe.

Bibliografio

Kruger, J., Endriss, U., Fernandez, R., & Qing, C (2014). Axiomatic Analysis of Aggregation Methods for Collective Annotation. Proceedings of the 2014 International Conference on Autonomous Agents and Multi-agent Systems (p. 1185– 1192).

Miner, K. (2010). La neebleco de priesperanta lingvoscienco. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin. (p. 239–270).

Miner, K. (2011). The impossibility of an Esperanto linguistics / La neebleco de priesperanta lingvoscienco. InKoj. Philosophy & Artificial Languages 2(1) (p. 26–51).

Wang, D., Kaplan, L., & Abdelzaher, T. F. (2014). Maximum Likelihood Analysis of Conflicting Observations in Social Sensing. ACM Transactions on Sensor Networks.

Wennergren, B. (2005). Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Yin, X., Yu, P. S., & Jiawei H. (2008). Truth Discovery with Multiple Conflicting Information Providers on the Web. IEEE Transactions on Knowledge and Data Engineering, 20(6)
(p. 796–808).

1Mi uzas la pronomon ĝi kiel sekse neŭtralan pronomon por paroli pri persono, konforme kun la Lingva Respondo Pri pronomo por «homo» de Zamenhof (La Revuo, 1901, Aŭgusto), en kiu li diris interalie: “Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.” Pli da informoj pri la temo troveblas en mia artikolo Esperanto kaj sekso.

2En la angla lingvo la koncernaj terminoj estas probability kaj likelihood, en la hispana probabilidad kaj verosimilitud.

Antaŭa

La kazo de kazo

Sekva

Grafemo

26 Komentoj

  1. Iusence la speco de aliro proponata de Kramer estas tro bona. Ju pli la metodo sukcesus redukti Esperanton al aro da “faktoj”, supozeble simila al korpuso de homogenea naturlingva parol-komunumo (se tiaj aferoj efektive ekzistas), des pli ĝi tamen kaŝus gravajn trajtojn de la lingvo, t. e. la svagecojn en la lingvo mem. Ekzemple, kiel mi montris en Miner 2015, parolantoj de Esperanto, malkiel parolantoj de naturaj lingvoj, ne scias, kiuj simplaj frazoj estas telikaj kaj kiuj estas netelikaj, kiuj verboj estas faktivaj kaj kiuj estas nefaktivaj, nek la amplekson de prepozicioj en neologismoj. Kiom mi komprenas ĝin, la proponata metodo simple elfiltrus tiujn malkonvenaĵojn, kaj tiel misprezentus la lingvon.

    Tamen la propono estas laŭ mi valora kontribuaĵo. Kaj, kiel mi skribis private al la aŭtoro, Kramer efektive prezentas mian argumenton pli klare, ol mi mem prezentis ĝin. Jen dankinda afero.

    Parenteze, mi mem menciis en Miner 2011, ke estas homoj sen indiĝena lingvo. Tio estis defio al la Chomsky-skolo.

    Miner, Ken. 2015. “Esperanto: some observations of a speaker-linguist.” History and Philosophy of the Language Sciences. http://hiphilangsci.net/2015/08/05/esperanto-some-observations-of-a-speaker-linguist/

  2. Pardonu; “amplekson de prepozicioj” devus esti “amplekson de prefiksoj”.

  3. En ĉi tiu artikolo mi nur skizis la rekursian fakto-trovadon. En tiu skizo mi efektive antaŭsupozis, ke ne ekzistas svageco je la niveloj de la faktoj, do ke ĉiu prijuĝata fakto estas aŭ vera aŭ malvera. Miner tute pravas pri tio, ke tiu antaŭsupozo estas problema.

    Sed fakte ja eblas modifi la modelon tiel, ke ĝi permesas svagecon ankaŭ je la niveloj de la faktoj. Tio igas la matematikan aspekton de la fakto-trovado iom pli komplika, sed ĝi ne estas nesuperebla problemo. Surbaze de la argumentoj de Miner mi nun pensas, ke oni devas permesi tiun svagecon kaj sekve akcepti tiun aldonan matematikan komplikitecon, se oni volas apliki la de mi proponitan metodaron al la studado de Esperanto.

  4. Kiu estas la motivo, por havi indighenajn parolantojn, kiel fidindan datumfonton pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, konsidere tion, ke ghustan Esperanton determinas ne ghiaj parolantoj, sed klare difinita verko?

  5. Andreas: fakte, tio estas bona demando. (Alivorte, kial ne esperantologio sufiĉas?) Sed – kiu estas la verko, kiun vi aludas?

  6. Ken: Andreas kompreneble aludas al la Fundamento de Esperanto (sed notu, ke por li la nun valida Fundamento inkluzivas la Oficialajn Aldonojn).

    Andreas: Estas du motivoj.

    Unue, el teoria vidpunkto estas interese studi Esperanton, tiun unikan vivantan lingvon bazitan sur planlingvoprojekto, per lingvosciencaj metodoj. El tio laŭ mi povas profiti kaj la ĝenerala lingvoscienco kaj la Esperanto-scienco.

    Due, ekzistas tute praktikaj kialoj. Ekzemple, la plej multaj lernantoj de Esperanto ĉe tiklaj lingvaj demandoj volas scii, kia estas la efektiva lingvouzo inter lingve kompetentaj Esperantistoj. Por povi sisteme respondi al tiu scivolemo, oni devas unue difini, kiun eblas konsideri lingve kompetenta.

    Ankaŭ la plej multaj verkantoj de lernolibroj kaj vortaroj celas prezenti regulojn kaj vortsignifojn kohere kun la efektiva lingvouzo de kompetentaj Esperantistoj. Do ankaŭ por ili gravas, kiuj estas la kompetentaj Esperantistoj kaj kiel ili uzas la lingvon.

    Kompreneble ankaŭ ekzistas la tradicio atenti la preskribojn en la Fundamento, kiam oni verkas lernolibron aŭ vortaron. Sed notu ke ekzistas multaj malsamaj manieroj interpreti la Fundamenton, do praktike ne regas multe da unueco pri la demando, kiu lingvouzo estas laŭ-Fundamento kaj kiu estas kontraŭ-Fundamenta. Sekve la jam ekzistanta atentado al la lingvouzo de lingve kompetentaj Esperantistoj faras pli por la lingva unueco de Esperanto ol la atentado al la Fundamento.

    Ĝis nun la atentado al la lingvouzo de lingve kompetentaj Esperantistoj tamen ne estas tre sistema. Kutime verkanto de lernolibro aŭ vortaro prenas en konsideron, kian lingvouzon ĝi observis en la tekstoj de bonaj aŭtoroj kaj en la parolado de fluaj parolantoj, sed faras tion ĉefe surbaze de sia persona juĝo, kiu estas bona aŭtoro / flua parolanto / lingve kompetenta kaj surbaze de sia memoro de la lingvouzo de tiaj lingvaj kompetentuloj. Laŭ mi la provo sisteme studi la lingvouzon de la lingve kompetentaj Esperantistoj povas kontribui al sistemigo de ĉi tiu jam ekzistanta praktiko, kio povas plifortigi ĝian influon sur lingva unueco.

    Krome notu, ke la de mi proponita metodo tute ne implicas neglekton de la Fundamentaj normoj. Ja verŝajne estas tiel, ke la plej multaj lingve kompetentaj Esperantistoj iugrade – ĉu rekte aŭ ĉu nerekte – prenis en konsideron la Fundamentajn preskribojn kaj uz-ekzemplojn, do iliaj lingvaj juĝoj supozeble plejparte koheras kun (almenaŭ iu interpreto de) la Fundamento. La lingva regularo determinota de mia metodo koheros same multe kun la Fundamento kiel la juĝoj de la plej multaj lingve kompetentaj Esperantistoj. Se oni mem volas atenti la Fundamenton pli multe (aŭ laŭ alia interpreto) ol la plej multaj lingve kompetentaj Esperantistoj, oni povas kombini la rezultojn de mia metodo kun la lingvaj reguloj preskribitaj de (onia preferata interpreto de) la Fundamento.

  7. Supoze ke estas granda grupo de denaskaj parolantoj de Esperanto, kiuj kreskis en Esperantlingva medio, kompareble kun la situacio de kutimaj “native speakers” de la angla.

    Al mil el tiuj denaskaj parolantoj de Esperanto oni prezentas jenan demandon:

    Kiu frazo komunikas ghuste kaj senemfaze la ideon, ke mia forto kaj via forto estas laugrade egalaj:
    A) “Mi estas tiel forta, kiel vi”
    B) “Ni estas tiom forta, kiom vi”
    C) Nek A) nek B)
    ?

    Ni supozu plu, ke la granda plimulto de la demandintoj decidas favore al B, kvankam lau la normo A) estas trafa ( http://h.bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/grado_kvanto.html#i-7ko ).

    Kio estos la konsekvenco?

    Chu tio, ke almenau okaze de la esplorita demando oni nun scias, ke “la parolantoj” fajfas pri la normo?

    Chu tio, ke autoritata centra institucio enkonduku novan regulon, lau kiu ankau modelo B estu tauga?

    Au kio alia?

  8. Ekde la komenco estas la problemo, ke ne ekzistas esperantlingva medio. Estas du gravaj eraroj inter E-istoj: (i) la kredo, ke la unua lingvo estas automate la indiĝena lingvo, kaj (ii) la kredo, ke infanoj lernas sia(j)n lingvo(j)n precipe de siaj gepatroj. Alivorte, la hejmo ne sufiĉas por esti esperantlingva medio.

    Tamen ni supozu, ke vera esperantlingva medio ekzistus. Tiam la parolantoj regus: tio estas ĝuste la situacio, kiu nun ekzistas en la etnaj lingvoj. Kiam estas konflikto inter la ĉiutaga lingvo kaj la preskriba lingvo, la parolantoj fajfas pri la preskriba normo. (Ankaŭ la lingvistoj.)

  9. Efektive ne povos esti, ke pri lingva ghusteco decidas io alia, ol la akceptita verketo “Fundamento de Esperanto” (inkluzive oficialajn aldonojn al ghi), char: En la Antauparolo tekstas: “… chiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leghodonanto por li chiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.”

    Do kion ajn rezultigos prilingva enketo, chiu esperantisto chiam povos fidi je jeno: Tio, kio estas ghusta Esperanto lau ties normo, por chiam restos ghusta Esperanto.

    Tio, kio povos eventuale okazi, estas: Autoritata centra institucio povos enkonduki novan regulon, lau kiu ankau ekzemple B estas ghusta, sed la dekomence ghusta vortigo A ne povos perdi sian ghustecon.

    Cetere: La temon pritraktas ankau Velger en sia verko “Kontribuoj al la norma esperantologio”*):

    “El la dirita evidentighas, ke iusence Esperanto, same kiel modernaj shtatoj, ne plu bazas sin sur kutimojuro, sed sur leghojuro. Tamen ech iuj esperantistoj jen neglektas, jen malkonfesas tiun unikan trajton de Esperanto, kiu estas la garantio de la pludauro de ghia lingvoteknologia supereco al chiuj naciaj lingvoj. Lingvistoj ghenerale sekvas jenajn (super)regulojn: ‘Ghenerala uzado neniam estas erara’ kaj ‘hodiau eraro, morgau regulo’. Tiuj reguloj tute konformas al la norma situacio de ordinaraj, kutimojuraj lingvoj, kiuj estas la normalaj objektoj de la lingvistiko. Sed ili ne konformas al la eksterordinara norma situacio de la leghe fiksita Fundamenta Esperanto. Por la Fundamenta Esperanto la diritaj reguloj validas nur parte, nome tie, kie ne ekzistas Fundamenta normo; alivorte: nur sub, neniel super la Fundamento. Trakti la diritajn regulojn kiel superajn al la Fundamento, tio logike implicas personan (norman) decidon; nome: malagnoski la leghan validecon, la netusheblecon eksplicite pretendatan de la Fundamento mem, kaj trakti ghin nur kiel nedevigan modelon. Tiamaniere oni anstatauas la Fundamentan Esperanton per alia, kutimojura, lingvistike pli ‘normala’. Kiu vere volas fari tian decidon, tiu faru ghin kun plena konscio, sed ne pro nekonscia kaj senkritika sekvado de lingvistikaj pensokutimoj. Li konsciu, ke li ekludis alian ‘lingvoludon’ ol tiun, kiun priskribas la Fundamento.- Kompreneble mi chi-sekve pritraktas nur la Fundamentan Esperanton, ne ties – el la vidpunkto de la Fundamento nelegitiman – kutimojuran varianton.”

    *) Jen redono en elektronika formo: https://docs.google.com/document/d/1ynFBq8Pd67O5bzb9uL8AwsM_roBmE9HiZhK-ur0xV78/edit .

  10. Efektive ne povos esti, ke pri scienca fakto decidas io alia, ol la akceptita verko “La Sankta Biblio” (inkluzive la Novan Testamenton), char: En Joh. 10,35 tekstas: “… la Skribo ne povas esti nuligita.”

    Do kion ajn rezultigos scienca enketo, chiu kristano chiam povos fidi je jeno: Tio, kio estas ghusta kredo lau la vorto de Dio, por chiam restos ghusta kredo.

    Tio, kio povos eventuale okazi, estas: La papo povos enkonduki novan interpreton de la Biblio, lau kiu ankau ekzemple B estas ghusta, sed la dekomence ghusta interpreto A ne povos perdi sian ghustecon.

    Cetere: La temon pritraktas ankau Sankta Augusteno en sia letero 82 al Sankta Hieronimo*):

    “Ĉar mi konfesas al via Bonfaro ke mi lernis doni tiun respekton kaj honoron nur al la kanonaj libroj de la Skribo: nur pri tiuj mi plej firme kredas, ke la aŭtoroj estis tute seneraraj. Kaj se en ĉi tiuj skribaĵoj mi estas konfuzita de io ajn, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la vero, mi ne hezitas supozi ke aŭ la manuskripto estas erara aŭ la tradukisto ne bone komprenis la signifon de tio, kio estis dirita, aŭ mi mem ne sukcesis kompreni ĝin. Mi kredas, mia frato, ke tio estas ankaŭ via opinio.”

    *) Jen redono en elektronika formo: http://www.newadvent.org/fathers/1102082.htm .

  11. Supoze ke estas grupo de homoj, kiu akceptis la verkon “La Sankta Biblio (inkluzive la Novan Testamenton)” (= V), kiel principaron de sia afero nome “Kredo”.

    Estas klare, ke, se oni volas praktiki “Kredo”-n, oni devas pritrakti chiujn tiurilatajn demandojn lau V. Tio, kio lau V estas malghusta “Kredo”, ne povos rezulti kiel ghusta “Kredo” _nur_ sekve de ia enketo inter la praktikantoj je “Kredo” (krom se V antauvidas ion tian).

  12. Andreas, supozeble vi scias, ke la vera mondo ne estas tiel simpla. Ekzemple, inter la kristanaj eklezioj, kiuj akceptas la Biblion kiel principaron de sia afero, ekzistas eklezioj, kiuj opinias, ke aktivajn samseksemulojn oni devas severe puni, sed ankaŭ ekzistas eklezioj, kiuj opinias, ke oni akceptu aktivajn samseksemulojn en la socion kaj eĉ ebligu al ili eklezie interedz(in)iĝi. La kialo por tiuj grandaj diferencoj estas tute malsamaj aliroj al la interpretado de la Biblio. La unua grupo ĝenerale emas interpreti la Biblion laŭvorte kaj surbaze de la supozo, ke ĝi estas la senerara vorto de Dio, kaj emas doni same multe da atento al la Malnova kiel al la Nova Testamento. La dua grupo ĝenerale preferas interpreti la Biblion kiel grandparte metaforan verkon, interpretendan surbaze de kompreno de la historia kunteksto, en kiu ĝi estis verkita de homoj (ne de Dio), kaj emas doni multe pli da atento al la Nova ol al la Malnova Testamento.

    Simile inter la Esperantistoj, kiuj akceptas la Fundamenton kiel la bazon de la lingva normo de Esperanto, ekzistas unuflanke iuj, kiuj emas ĝin interpreti kiel leĝan tekston, surbaze de kiu oni povas per jureca interpretado determini la plenan lingvan normon de Esperanto, kaj ekzistas aliflanke iuj, kiuj emas interpreti la asertojn en la Antaŭparolo pri la leĝa karaktero de la Fundamento kiel metaforajn asertojn, per kiuj Zamenhof vortumis la fakton, ke li ne plu estas la decida instanco por la lingva normo, kaj per kiu li esprimis sian opinion pri tio, kian funkcion havu la Fundamento en la certigo de lingva unueco kaj en la ellaboro de la lingva normo, kiu povas en praktiko konsisti el pli da lingvaj principoj ol tiuj senpere determineblaj surbaze de la Fundamento. Krome inter tiuj, kiuj akceptas la Antaŭparolon kiel parton de la Fundamento, oni povas distingi tiujn, kiuj donas same multe da atento al la Antaŭparolo kiel al la aliaj partoj de la Fundamento, disde tiuj, por kiuj la Antaŭparolo estas nur nedeviga gvidilo.

    Krome, multaj aktivaj parolantoj de Esperanto tute ne akceptas la Fundamenton kiel la bazon de la lingva normo de Esperanto.

    Se vi emas interpreti la vorton “Esperantisto” tiel, ke ĝi signifas nur homon, kiu akceptas la Fundemanton laŭ la jureca interpreto – kun la Antaŭparolo kiel plenvalora parto – kiel determinilon de la plena lingva normo de Esperanto, tiam supozeble ekzistas nur manpleno da Esperantistoj en la mondo (ĉefe la anoj de la Esperanto-Forumo Z). Mi persone emas doni pli akcepteman interpreton al la vorto “Esperantisto”, laŭ kiu ĝi estas iu ajn, kiu parolas Esperanton en maniero rekonebla kiel Esperanto (kaj ne kiel iu Esperantido kun signife malsama gramatiko aŭ vortostoko). Mi povas observi, ke la plej multaj Esperantistoj (en tiu senco de la vorto) celas plejparte uzi la lingvon en maniero kohera kun la uzo de la plej multaj lingve spertaj Esperantistoj. Kaj mi opinias ke la metodo, kiun mi priskribis ĉi-artikolo, povas helpi al tiuj Esperantistoj pliproksimiĝi al tiu celo (krom tio, ke mi opinias la metodon interesa el teoria scienca vidpunkto).

  13. Favore al la pli akceptema maniero konsideri la Fundamenton, menciita de Markos, mi memorigu pri la ingenia verko de Abel Montagut, La Dek Ses Fundamentaj Malreguloj (file:///C:/Users/Kenneth/AppData/Local/Microsoft/Windows/INetCache/IE/VHXWC4FL/eo%20-%20la%20deka%20logo%20(1).pdf), en kiu la aŭtoro ŝajne montras, ke nek Zamenhof nek la fruaj E-istoj strikte sekvis la Fundamenton.

  14. Eble estas pluraj ekleziaj grupoj kun la sama principaro, el kiuj tamen chiu respondas malsame al unu sama demando. Sed: Chu ech nur unu el tiuj ekleziaj grupoj determinas la respondon pere de enketo? Mi dubas.

    Analoge statas pri tute profana afero, nome futbalo. Malgrau la sama principaro, nome la reguloj de futbalo, povas estighi en ludo la situacio, ke lau unu okazu angul-frapo kaj lau alia okazu golej-frapo. Chu oni faras enketon inter la ludantoj kaj/au spektantoj por determini, kiu frapo okazu? Certe ne.

    Saghe la reguloj de Esperanto nenie referencas al la lingvoscienco au al lingvosciencaj metodoj por determini, kio estas ghusta kaj kio estas malghusta Esperanto. Tio tamen neniel signifas, ke lingvosciencaj metodoj ne povas esti utilaj, por pluevoluigi Esperanton. Tiaj metodoj povas ekzemple helpi identigi formojn novajn, kiuj kandidatu por tio, esti enkondukataj de autoritata centra institucio en Esperanton launorme (vidu la okan alineon de la Antauparolo).

    Cetere: Jen leginda blogero de Bernardo:
    “La Fundamento kaj la lingvoscienco”
    ( http://www.ipernity.com/blog/bernardo/3130056 ).

  15. Kiun ekzemplon vi povas prezenti de tio, ke Montagut shajne montras, ke Zamenhof ne strikte sekvis la Fundamenton?

    Ech se tia ne-sekvado estas trovebla: Kial ghi forprenu iom de tio, ke pri ghusta Esperanto decidas ne iu persono, sed verko? (Bonvole relegu la kvaran paragrafon de la Bulonja Deklaracio, https://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto ).

  16. Andreas: bedaŭrinde mia komputilo rifuzas eltondi kaj alglui el la .pdf dosiero. Mi forte rekomendas legi la faman verkon. Jen pli bona ligilo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/deklog.html (kaj rulumu suben).

    Kial ghi forprenu iom de tio, ke pri ghusta Esperanto decidas ne iu persono, sed verko?

    Nenial, se oni pretas alfronti la absurdaĵon, ke Zamenhof mem ne uzis la ĝustan Esperanton.

  17. Montagut skribis pri kelkaj ekzemploj de la Zamenhofa uzo je “unu”: “Tio kontraudirus la aserton: ‘Artikolo nedifinita ne ekzistas’.” Efektive ne temas pri “nedifinita artikolo” en tiuj okazoj de “unu”.

    Pliaj ekzemploj de Montagut estas substantivoj, pli precize propraj nomoj, kiuj ne finighas per -o (“Marta”). Nu, jam en la Fundamento aperas la propraj nomoj “Vashington” kaj “Nov-Jork”, ambau sen o-finajho kaj sen apostrofo. Tio signifas, ke jam surbaze de la Fundamento estas lincenco pri propraj nomoj rilate la finajhon.

    Tre kredeble oni povas evidentigi ankau la ceterajn “Zamenhof uzis malghustan Esperanto”-konkludojn kiel miskonkludojn.

  18. Andreas: Vi mencias nur la unuajn du el la 16 reguloj. Restas la ceteraj 14.

    Fakte mi ĝis num kaŝis mian veran opinion: laŭ mi la verko de Montagut ne tiom apogas liberalan interpreton de la Fundamento, kiom ĝi sugestas mankon de detala prizorgo en la konstruo de la Fundamento mem. Nur mia opinio.

  19. Mi samopinias kun vi, Ken. – La malghusta aliro de Montagut konsistas chefe el tio, ke li enfokusigas nur unu regulon post la alia kaj neglektas la sinoptikon, t. e. la konsideradon je a) ankau la Fundamento-tekstoj aliaj, ol tiu de la regulo momente enfokusigita, kaj b) laubezone, kiel interprethelpo, ech lingvaj respondoj de Zamenhof. La okazon de normkolizio pritraktas Velger en chapitro 5.1.4 de sia verko menciita en mia komento kun la temp-indiko “06 Apr 2016 je 16:53”.

    Plia ofte neglektata afero estas, ke ne chio en Esperanto estas planita; kp. Velger:

    “Pro chio chi tio oni eble povus nomi Esperanton ‘parta planlingvo’; ne chio en ghi estas planita. En la sfero de la bazaj lingvaj normoj, trovighantaj en la Fundamento, ghi estas planlingvo; ekster tiu sfero ghi ne estas planlingvo (tamen kun kelkaj limigoj pritraktotaj). Ke en la efiko-sfero de tiuj bazaj normoj neniam povas esti allasataj spontaneaj shanghoj, sed nur shanghoj surbaze de decidoj de fake kaj institucie kompetentaj organoj, tio garantias, ke Esperanto malgrau chiuj shanghighoj restas kerne planlingvo. Per la decidoj de la konstitucie rajtigitaj organoj la planlingva karaktero povas esti pliigita au malpliigita.”

  20. Laŭ mi via analogaĵo al la piedpilkludo estas plurrilate tre problema:
    – La kutima celo de piedpilkludanto estas venki laŭ la reguloj (se la venko ne estas laŭregula, ĝi ja ne estas vera venko). La kutima celo de lingvo-uzanto estas interkompreniĝi; paroli laŭ la reguloj de la lingvo ne estas celo en si mem.
    – Sekve la plej multaj piedpilkludantoj celas ludi laŭregule, kaj ne simple celas ludi tiel, kiel bonaj ludantoj kutime ludas. La lingvouzantoj aliflanke celas paroli tiel, kiel bonaj parolantoj kutime parolas, ĉar tio certigas kiel eble plej bonan interkompreniĝon. Kiam lingvouzanto parolas pri “regulo”, li kutime ne intencas ian regulon fiksitan en iu normdona teksto, sed simple intencas sistemecon troveblan en la efektiva lingvouzo de bonaj parolantoj.
    – La reguloj de piedpilkado estis verkitaj tiel, ke praktike preskaŭ ĉiam regas konsento pri tio, ĉu iu ludis laŭregule aŭ ne. Se tamen foje estas malkonsento, oni kutime pliklarigas la regularon por estonte eviti tian malkonsenton. Pri la demando, kiu lingvouzo estas laŭ-Fundamenta kaj kiu ne, aliflanke daŭre regas malkonsento inter Esperantistoj ĝenerale kaj eĉ inter esperantologoj, kaj tute ne ekzistas ĝenerale akceptita kaj praktikata metodo por pliklarigi la Fundamenton cele al estonta evito de tiaj malkonsentoj.
    – Kiam oni lernas lingvon, oni aplikas sian denaske ekzistantan kapablon lerni homajn lingvojn. Tiu universala denaska kapablo influas la lingvouzon tre multe. Kiam Zamenhof verkis la Fundamenton, li tute ne konsciis pri tiu universala denaska kapablo. Ĉe piedpilkado tute ne ekzistas io analoga.

    Zamenhof tamen ja havis bonan senton por tio, kiel lingvoj ĝenerale funkcias kaj evoluas. Laŭ mi li faris tre multon por tio, ke Esperanto funkciu kaj evoluu kiel natura lingvo. La Fundamento laŭ mi ankaŭ estis ilo por tiu celo: Tiutempe la ĉefa risko por la natura evoluo de Esperanto estis la reformprovoj fare de homoj, kiuj ne komprenis, ke Esperanto jam estas vivanta lingvo, kaj traktis ĝin kiel lingvoprojekton laŭplaĉe ŝanĝeblan. Por kontraŭi la danĝeran influon, kiun tiaj reformemuloj povus havi sur la naturan evoluon de Esperanto, Zamenhof fiksis la bazajn gramatikajn regulojn kaj la bazan vortaron, kaj nomis ilin neŝanĝebla fundamento. Samtempe li en la Antaŭparolo permesis malrapidan evoluon de la lingvo, ekzemple per iom-post-ioma arĥaikiĝo de ekzistantaj vortoj.

    Vi nun interpretas tiun ilon, kiun Zamenhof tre saĝe elpensis por certigi naturecan evoluon al Esperanto, kiel celon en si mem, kiu igas Esperanton io tute alia ol natura lingvo. Tiun interpreton mi plene malaprobas. Kaj via provo defendi ĝin per analogaĵo al piedpilkado tute fiaskas, ĉar lingvo kaj ludo estas esence tute malsamaj aferoj, kaj la Fundamento (kaj laŭ ĝia formo kaj laŭ la maniero, kiel ĝi kutime estas uzata) tute ne estas komparebla al regularo de ludo.

  21. Markos skribis: “La Fundamento laŭ mi ankaŭ estis ilo por tiu celo: Tiutempe la ĉefa risko por la natura evoluo de Esperanto estis la reformprovoj fare de homoj, kiuj ne komprenis, ke Esperanto jam estas vivanta lingvo, kaj traktis ĝin kiel lingvoprojekton laŭplaĉe ŝanĝeblan.”

    Kial “estis”? Almenau viaj nuntempaj Akademiaj kolegoj Renato Corsetti kaj Anna Lowenstein ja ankorau provas reformi Esperanton en la varianton “La Bona Lingvo”:
    http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 .

  22. Tio, pri kio Renato kaj Anna okupiĝas, tute ne kompareblas kun la reformproponoj de la frua 20a jarcento. Ili simple varbas por iom pli skemisma aliro ol tiu, kiu nuntempe superregas en niaj vortaroj kaj inter niaj literaturaj verkantoj (sed inter “normalaj parolantoj” la skemisma aliro ĉiuokaze estas pli forta ol en la vortaroj kaj ĉe literaturaj verkantoj). Ĉiam, jam en la tempo de Zamenhof, ekzistis diversaj opinioj pri la traktado de novradikoj kontraste al Esperantaj kunmetaĵoj, kaj la fakto ke oni defendas unu el la opinioj, kiu ekzistas en la lingvo dekomence, ne igas onin reformemulo.

  23. La nura defendado je unu el tiuj opinioj (lingvostiloj) ne igas onin reformemulo: Prave. Sed se oni argumentas malprave per tio, ke alia lingvostilo estas kontrau-Fundamenta, tiam oni provas reformi Esperanton.

    Ni rekonas ion tian, char la Fundamento (inkluzive oficialajn aldonojn) ne nur “estis”, sed ankorau “estas” la normo de Esperanto.

  24. Valdas Banaitis

    La konstruo de Esperanto daŭre restas tute fremda al la lingvosciencaj teorioj. Esperanto originis el reverso de verlano – per anstataŭigo de kaŝsilaboj per klarsilaboj – la 3 vortigaj kaj 6 verbigaj uniformoj por leksiko, korelativa tabelo, kaj helpvortetoj por konstrui frazon kun aktantoj kaj cirkonstantoj por la frazo. Lau Zamenhof ĉiuj ĉi elementoj estas VORTOJ kree kombineblaj, kun signifo semantika au sintaksa.
    Esperanto ne havas kaj ne bezonas apartan gramatikan aparaton por analizi au organizi tekston – ĝi estas emfaze markita per vortigaj uniformoj, korelativoj kaj 120 vortetoj, el kiuj 80 estas unusilabaĵoj, el pli longaj nur deko kun formo vortsimila. Tio estas infane simpla kaj senpera, ne vane mirendas, kial kleraj homoj neniel komprenas kio estas tute klara al infanoj. En 1869, kiam 10-jara Ludoviko verkis sian 5-aktan tragedion pri Belostoka turo Babela, en Trinidado aborigena instruisto John Jacob Thomas publikigis studon pri teorio kaj praktiko de kreola gramatiko kaj deklaris, ke tia lingvo estas nekredeble facile lernebla, sed nur sub la kondiĉo – ke la lernanto TUTE forgesu la gramatikon, truditan en la franca lernejo

  25. Valdas Banaitis

    La vortaro de Esperanto konsistas el 4 sistemoj – funkciaj vortetoj (nudaj kaj korelativaj); bazaj radikoj 3-kategoriaj funkciantaj nur uniformite per la 3 vortigaj kaj 6 verbigaj uniformoj (ĉiu verbo povas formi participon per tempaj intersilaboj +vortiga uniformoo); universala afiksaro; aparta terminaro internacia, kiu ne apartenas al la bazaj radikoj. La 3 unuaj sistemoj faras bazon por de la reciproke interkompreniga mmmfara modelo, kies esenco estas lingvokreivo sen facila,sed balasta akumulado de novaj radikoj.

  26. Valdas Banaitis

    Se tiu neologismo egalas malnovan afiksaton kaj aldonas neniun nuancon, ĝi paralizas la ludan lingvokreivon, esencan trajton de Esperanto, kiu faras la lingtvon malfremda, ĉar memfarebla. La uzeblo de Esperanta mekanismo estas pli grava ol mekanika pruntado de kaj uzado de pretaj vortoj, kiuj puŝas Esperanton al Eŭropanto aŭ al verlana degenero. Kulpas la instrua paradigmo, kiu anstataŭ tuj prepari lernanton al tuja memstara legado de literaturo gvidas lin ĉirkaŭvoje tra fremda gramatiko kaj lasas lin eterna komencanto, pruntanto, sed ne kreanto de necesaj vortoj.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén