Duonvokaloj kaj diftongoj

La studaĵo temas pri la fonetika kaj fonologia valoroj de la parolsonoj signataj per la literoj j kaj ŭ en Esperanto.

La problemo

Praktika demando, kiu instigis min verki ĉi tiun studaĵon, estas la problemo pri kombineblo de la litero (aŭ «parolsono») ŭ, kaj la eblo uzi ĝin por transskribi la fremdan konsonanton [w]; ekzemple, ĉu konvenas transskribi la fremdajn vortojn Washington, Nikaragua, Okinawa per Ŭoŝington, Nikaragŭo, Okinaŭo? En la tradicia Esperanto tiaj uzoj estas malaprobataj1. Kiel eblas klarigi tian malaprobon?

Jen kiel PIV prezentas la aferon:

ŭ
1. La 26a litero de la E-a alfabeto.
2. Malantaŭa duonvokalo, aŭdiĝanta nur post alia vokalo (ekz.: aŭdi, leŭtenanto).
RIM. Tiun literon oni uzas ankaŭ por la fonetika figurado de la konsonanto, kiu aŭdiĝas komence de ceteraj anglaj, japanaj k.s. vortoj (ekz. en: ŭajt-insulo, ŭagadugu, ŭu-han ktp), k kiu estas propre voĉa duonfrikativa labialo. La normala E-a transskribo estas v (Vaŝington), sed por pli ĝusta prezentado de propraj aŭ teknikaj nomoj k evitado de kelkaj homonimoj Moch, Vérax, Tellini k.a. provis enkonduki novan literon, w (wato, westo).

(Bedaŭrinde PIV ne informas nin, kiel la probatalantoj de w proponis ĝin voĉlegi.)

Priskribo fonetika

Komunlingve oni karakterizas la sonojn prezentatajn per la literoj ŭ kaj j kiel duonvokalojn. En la moderna terminaro fonetika tiu termino iel eksmodiĝis; ĉiel ajn gravas, ke fonetike oni povas atribui al tiuj literoj po du parolsonojn:

  • la konsonantojn [w] kaj [j]; kaj
  • la duonvokalojn [ŭ] kaj [ĭ]

(tio ne estas tre moderna terminaro, sed mi ĝin preferas kaj uzos en ĉi tiu studaĵo; krome, mi uzos supersignajn bovlojn por transskribi la duonvokalojn anstataŭ la IFA-e pli tradiciajn subsignojn ĉe u̯ kaj i̯, kiuj malpli ofte disponeblas en la ordinaraj tiparoj).

Evidente inter diversaj lingvanoj ekzistas variado pri la fakta uzo de tiuj 4 sonoj por realigi tiujn ŭ kaj j. Por iel aranĝi la prezenton de la materialo, mi precipe priskribos mian personan uzadon (kia mi ĝin imagas). Tio ne signifas ke mi opinias ĝin la sola ĝusta; tamen tio estos ia komenco kiu cetere ebligos ankaŭ aliajn variantojn priskribi per diferencoj kaj similaĵoj.


La alofonoj de la fonemo /j/

En mia idiolekto (samkiel ĉe multaj aliaj esperantistoj rusdevenaj) la fonemo /j/ realiĝas per ambaŭ alofonoj supre menciitaj:

  • Per la konsonanto [j] antaŭ- kaj intervokale: krajono [kra.jo.no].
  • Per la duonvokalo [ĭ] silabofine: kaj [kaĭ], tuj [tuĭ], fojno [foĭ.no].

Probable tia malsimetrio estas afero sufiĉe komuna; almenaŭ fonologie estas tia malsimetrio eĉ en la anglaj transskriboj yes /jes/ kaj say /seĭ/.

Menciindas, ke la intervokala j kondutas en Esperanto ne kiel en la angla (kie ĝi ofte formas diftongon kun la antaŭa vokalo), sed kiel konsonanto laŭ la modelo rusa. La «Ekzercoj de legado» en la Fundamenta Ekzercaro demonstras tion per la silabado de la intervokalaj j:

Kra-jó-no. Ma-jés-ta. … Má-jo. [§2]

(dum inter vokalo kaj konsonanto j aliĝas al la vokalo: «Prúj-no. Véj-no» [§2]; «Fój-no» [§3]). Male, en la angla, laŭ atesto de J. Wells, fremdlingva /j/ eĉ intervokale ofte kunfandiĝas kun la antaŭa vokalo formante diftongon:

  • Toyota トヨタ [ˈto.jo.ta] angliĝas kiel [tɔɪˈəʊtə].
  • Sayonara さよなら [saˌjoː.na.ˈɾa] iĝas [ˌsaɪ.əˈnɑː.rə].
  • La hispana playa [ˈpla.ja] iĝas [ˈplaɪ.ə], kaj papaya [paˈpa.ja] iĝas [pəˈpaɪ.ə].
  • La franca Bayeux [ba.jø] kutime iĝas [ˌbaɪˈɜː] aŭ [ˈbaɪ.ɜː].

(la ekzemploj estas transskribitaj brite, sed mi supozas ke ankaŭ usonangle la silabado estas simila).

Laŭ mia (ne kompetenta) opinio mia sono [j] – aŭ eĉ pli frota [ ʝ ] – estas normala konsonanto, malsama ol la duonvokalo [ĭ]:

  1. Se mi flustras jida, tio sonas proksimume kiel [çịtạ], kaj [ç] (la norma Ich-Laut) ja estas eksterduba konsonanto.
  2. Mi povas tiri jjjj samkiel mi povas tiri ĵĵĵĵsssssŝŝŝŝ (probable tio maleblas por ĭ, ĉu? Cetere, mi aŭdadis hezitan anglalingvan y-yes.).
  3. La silabado sekvas la konsonantan modelon: pro-jekto, lo-jala, ma-jusklo, ma-joro. Malpli evidentas la silabado de ĝojigi, kiun mi persone en senĝena interparolo emus prononci ĝo-ji-gi.
  4. La ĉeĥaj jsem, jsou (kontraste al la nega nejsem ??).

Mi koncedas, ke pro simpleco ni havas intereson unuigi la alofonojn; nu, se simpligi, tiam mi rekomendus elekti ĝuste la konsonanton [j], kiu estas pli kontrasta, kaj ebligas realigi ĉiujn kombinojn, interalie ji kaj ij – kiel en la francaj vortoj taille [tɑj] (prefere ol en la angla tie [taĭ]), fille [fij], soleil [sɔlɛj], grenouille [grənuj] ktp.

Mi opinias ke unuecigo surbaze de [ĭ] estus malpli taŭga. Mi ne certas, kiel oni prononcus jida, JiftaĥIjob kun [ĭ]; kaj ['ĭama] lasas min perpleksa, ĉu oni celas jamaiama.

Aliflanke, mi neniam spertis problemon pri mia du-alofona realigo de /j/.

Atesto Kaloĉaja

Ĝis nun mi parolis pri mia propra prononco; por kompletigo mi aldonu ateston de K. Kalocsay el la klarigaj notoj pri lia traduko de «Infero»2. Mi tuj diru, ke mi opinias la de li prezentatan licencon malakceptebla, ke ĝi povas funkcii nur en la frota realigo de /j/, kio certe ne validas por multaj esperantistoj; tamen mi ĝin citas kiel ateston pri tio, ke la frota [j] ne estas io eksterordinara en Esperantujo, ke ankaŭ alilingvaj esperantistoj ĝin uzas (kaj eĉ misuzas; mi forte malkonsentas, ke oni rajtus ĝin profiti por foneme distingi inter [j] kaj [ĭ] kaj uzi tiun lastan kiel alofonon de /i/):

Krome mi uzis t.n. sensilabigon de la neakcentitaj i kaj u apud alia vokalo. Ilia uzo jam havas certan tradicion en Esperanto (Bennemann, Minor, mi mem) kaj mi vere ne vidas seriozan kaŭzon ekstermi ĉi tiun licencon. Ĝi ne signifas, ke anstataŭ i oni prononcu j, sed ĝi elprofitas nur tion, ke ĉi tiujn du «glitajn» vokalojn apud alia vokalo oni povas senpene elparoli tiel, ke la kuna daŭro de du vokaloj egalu la daŭron de unu silabo. Kompreneble, en Esperanto oni ne povas uzi la hiatojn tiel, kiel laŭ la itala prozodio, kie ekzemple 11 silabojn oni kalkulas el la sekvantaj 17 silaboj:
    Con gli altri, innanazi agli altri apri la canna …
ĉar tio estigus neelteneblajn akcentkarambolojn, sed mi kredas, ke en la versoj:
    ni venis lokon, kie orkestro tuta …
aŭ:
    kiel se de l’ kristana iu ekfridas …
estas tute facile doni al la 3 vokaloj i-e-o la daŭron de 2, kaj al la 4 vokaloj a-i-u-e la daŭron de 3 silaboj. Simile nenio malhelpas en la sekvanta verso:
    Jozefon unu akuzis kalumnie …
elparoli proksimume: unŭ akuzis …

La litero ŭ

La gramatikistoj, komencante per Zamenhofo mem, traktas j kaj ŭ kiel fenomenojn samspecajn, kaj la ecojn de j senpripense atribuas al ŭ. Tio estas evidente erara: ekz-e neniam estis dubo, ĉu eblas uzi j en la komenco de silabo, dum por ŭ tio restas afero akre diskutata. La intervokalaj aperoj de j estas abunde atestitaj ene de radikoj, dum nekontestataj similaj aperoj de ŭ okazas nur ĉe morfemaj limoj (naŭa ktp).

Probable Zamenhofo (kaj plimulto da esperantistoj) ne konsciis pri diferencoj inter la konsonantoj (kia [w]) kaj duonvokaloj (kia [ŭ]); tial, kvankam ordinare Zamenhofo traktis ŭ kiel glitantan kromparton de diftongoj, tamen en tri okazoj li cedis al la supraĵa logiko – ekz-e por formi la liternomon ŭo sammaniere kiel la aliajn liternomojn nevokalajn.

Ni ekzamenu la prezenton de la koncerna materialo ĉe Zamenhofo.

En la Fundamentaj gramatikoj nacilingvaj (La sekcio A):

Ruse:

буква ŭ (которая употребляется только послѣ гласной), произносится какъ короткое u въ нѣмецкомъ словѣ kaufen или въ латинскомъ laudo.
– T.e. (traduko mia) «la litero ŭ (uzata nur post vokalo), estas prononcata kiel la mallonga u en la germana vorto kaufen aŭ en la latina laudo

Germane:

u ― wie das kurze u in glauben (wird nur nach einem Vokal gebraucht).
– T.e. « u [preseraro, temas pri ŭ] – kiel la mallonga u en glauben (uzata nur post vokalo) »

Angle:

Ŭŭ, u as in „mount“ (used in diphthongs)
– T.e. « Ŭŭ, kiel u en „mount“ (uzata en diftongoj) »

France:

Ŭŭ, ou bref (dans l’allemand „laut“)
– T.e. « Ŭŭ, u mallonga (en la germana „laut“) »

Pole:

Ŭŭ, u (krótkie)
– T.e. « Ŭŭ u (mallonga) »

La tekstoj atestas, ke evidenta ĉefmodelo por Zamenhofo estis la germana diftongo au, per kiu li klarigas la signifon de ŭ al la parolantoj de la lingvoj kie ŭ malestas (t.e. al la rusoj kaj al la francoj):

  • la rusa lingvo havas nenion similan; Zamenhofo do klarigas per la germana;
  • la franca posedas la konsonanton [w] (ekz-e oiseau [wa'zo], Ouest [wεst], ouïe [wi]) – sed Zamenhofo ne trovis konvena uzi ĝin en klarigo, kaj ankaŭ la francojn li sendas al alilingva ekzemplo;
  • la angla posedas kaj la konsonanton [w], kaj diftongojn kun ŭ – tial Zamenhofo indikas la diftongon el mount, kaj ne mencias la konsonanton;
  • la pola lingvo klerula ja posedas la diftongojn kaj en la pruntvorotoj kiel autorEuropa, do ĝuste tiajn, kiajn Zamenhofo intencis doni al Esperanto; tio estis afero konscie lernata (malsimile ol por la germanoj aŭ angloj), tial li ne bezonis aparte klarigi tion al la poloj (krome, en la moderna pola lingvo la sonvaloro de ł ŝanĝiĝis en [w], sed en la zamenhofa epoko tiu duonvokaligo – pole wałczenie – oficiale ne ekzistis; ĝi ankoraŭ estis rigardata kiel subnorma plebaĵo kaj iĝis norma nur en la mezo de la 20ª jc).

En la ceteraj partoj de la Fundamento

En la Fundamenta Ekzercaro
Malgraŭ la avertoj de la gramatiketoj rusa kaj germana, en §1 aperas la liternomo ŭo. (Ĉiuj ceteraj aperoj de ŭ, 149 entute, estas en la kombino , plus Eŭropo en la ekzerco pri legado.)
En la Antaŭparolo
Nur ene de (40 aperoj).
En la Universala vortaro
68 aperoj en + leŭtenanto.

Posta leksiko

Poste Zamenhofo dufoje uzis antaŭvokalan ŭ (en sonimitoj):

  • Ĉiam la bubeto krias: ŭa! ŭa! ŭa! [Revizoro, 5:5] (originale: Всё будет мальчишка кричать: уа! уа! уа!)
  • «Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!» estis ĉio, kion li povis diri (la Fabeloj, «Elinjo-fingreto»; «li» estas bufido)

Tiu sonimito kŭaks estas hapakso; en la aliaj fabeloj Zamenhofo uzas la regulan sonimiton kvak! kaj la verbon kvaki :

  • «Kvak! Estas malseke!» [Malgranda Tuk]
  • … tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj [Anneto]

Malprobablas ke per uzo de kŭaks Zamenhofo volis distingi inter la blekoj ranaj kaj bufaj.

La unika (nezamenhofa) poŭpo (kaj ĝia rivalo pobo) ne estas tiom marĝena kiel ŭesto kaj ŭato.

Sume en la klasika Esperanto

En mia kolekto da komputile legeblaj tekstoj zamenhofaj (sume ĉ. 1′283′000 vortoj, inklude la Malnovan Testamenton) la litero aperas en la regulaj kombinoj aŭ, eŭ 25′832 fojojn; la neregulaj kombinoj estas nur en la 9 aperoj de la tri vortoj ŭo, ŭa, kŭaks en la tri supre cititaj lokoj (mi esceptas la solstarajn aperojn de ŭ en la literlistoj ktp, kaj en la avertoj pri misuzoj, kiel «ne … tróŭ-zi» en la 70ª LR).

Ĉe Kabe da neregulaj uzoj de ŭ mi trovis neniom (en la tradukoj de «Faraono», «Partoj kaj filoj», la fabeloj de la fratoj Grimm kaj kelkaj noveloj, sume ĉ. 391′600 vortoj) – kontraŭ 7′996 regulaj aperoj.


La Lingva Respondo de Zamenhofo pri la duonvokaloj

Ĉi-sube estas citita la «lingva respondo» fare de Zamenhofo, aperinta en Esperantisto (1893, p. 15), kaj numerita kiel la 70ª en la Varingjena eldono:

Pri la literoj U kaj Ŭ, I kaj J. Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras «duoblan vokalon»; ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej k.t.p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi ba-lá-u, pra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no kaj ne bá-laŭ, práŭ-lo, tróŭ-zi, déj-ri, krej, herój-no (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.

Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo kaj ne i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo. Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

Kelkaj klarigoj pri la respondo

La respondo temas pri literoj. Pli speciale, ĝi temas pri duliteraĵoj kiuj konsistas el du vokalliteroj (literoj kies sonvaloro estas vokalo). Aplikante la kutiman metonimion, Zamenhofo parolas pri «vokaloj» kaj «konsonantoj» celante literojn kun tiaj respektivaj sonvaloroj. (Ekz‑e konsideru la frazon: «la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras „duoblan vokalon“»; parolsono ne povas antaŭiri literon, tial «antaŭirantaj vokaloj» fakte estas metonimio por «antaŭirantaj vokalliteroj».)

Interalie, la literkombinoj «ei» (kiel en la germana Saite) kaj «au» (kiel en la germana Traube) estas tiaj «duoblaj vokaloj».

Tamen ekzistas ankaŭ alia interpreto (ekz‑e ĝin prezentas akademiano Otto Prytz), kiu vidas en ĉi tiu esprimo «duobla vokalo» paŭsaĵon de la greka δίφθογγος, laŭvorte «dusona» aŭ «dutona»; en la moderna lingvo oni sentraduke transskribas tion: diftongo (termino oficiala ekde la 1ª OA).

Sekve de tiu interpreto de la lingva respondo n‑ro 70 multaj esperantistoj (kaj inter ili PIV) asertas, ke en Esperanto diftongoj ne ekzistas.

Mi opinias tiun fonetikan interpreton de «duoblaj vokaloj» malprobabla kaj malkonvena en la kunteksto de la respondo: ĝi ja temas pri literoj, pri la ortografio kaj voĉlegaj reguloj – kion indikas jam ĝia titolo. Kaj eĉ se la esprimon «duobla vokalo» inspiris la termino «diftongo» (konjekto neniel bezonata por interpreti la respondon), eĉ tiam restas la eblo de la sama metonimio – ekz‑e laŭ la signifo 2a de la difino de la Oksforda vortaro:

diphthong n.
1 a speech sound in one syllable (…)
2 a a digraph representing the sound of a diphthong or single vowel (as in feat).
b a compound vowel character; a ligature (as Æ).

Mi ripetas, ne pri la fonetikaj diftongoj temas ĉi tiu respondo. La ĉeftemo estas averto kontraŭ eraro de iuj esperantistoj, kies hejmlingva skribosistemo trudas pozician mislegon i→/j/ (kiel la franca pied /pje/, kp la esperantan /pi’edo/), aŭ au→/aŭ/ (kiel la misdiftongigo Saud→/saŭd/, malgraŭ la origine akcenta kaj longa /u:/ en la araba nomo). Zamenhofo indikas, ke en Esperanto ĉiu duonvokalo havas apartan literon, kiu sola povas ĝin reprezenti en la skribo.

En tia interpreto ĉio estas tute ĝusta (kaj tute memevidenta kaj absolute senutila por ekz-e la rusoj, kies skribosistemo neniam konfuzas и /i/ kaj й /j/).

Cetere, ni komparu ĉi tiun Respondon kun Respondo konsiderinde pli malfrua.

Dek ok jarojn poste

La ortografian respondon pri la «duoblaj vokaloj» endas kompari kun iom tro liberala lingva respondo fonetika, publikigita 18 jarojn pli malfrue:

Pri elparolado en teorio kaj en praktiko. Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono j ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto «panjo» la plimulto de la Esperantistoj elparolas la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ gk elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin «la sole ĝusta») ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel «erara») ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli «pan-jo», «san-go», «mi-a».
(Respondo 56ª, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.)

Se Zamenhofo estus dirinta, ke la molaj konsonantoj sekvataj de j estas alofonoj de la malmola ĉefformo, t.e. ke

  • /panjo/ estas realigebla per [pańjo], aŭ
  • /sinjoro/ estas realigebla per [siɲjoro], aŭ
  • /inko/ estas realigebla per [iŋko] ktp –

tio estus tute bona kaj konforma al la moderna lingvostato. Tamen ĉi-okaze la vervo forportas Zamenhofon al la alia ekstremo, kaj li (se mi bone komprenas ĉi tiun respondon) pretas toleri multe pli seriozajn rompojn de la laŭfonema skribosistemo ol la naivaj diftongoj, kies ekziston iuj negas surbaze de la pli frua respondo: li ŝajnas permesi uzon de simplaj [pańo], [siɲoro], [saŋo], en kiuj koncernaj kromsonoj ne plu interpreteblas kiel poziciaj alofonoj de /n/ (en la pozicio antaŭ /j/); ilin do endus trakti aŭ kiel /pano, sinoro, sano/; aŭ kiel apartajn fonemojn.

Estas tre stranga toleri la misprononcon [saŋo] – kaj samtempe malpermesi la diftongan prononcon de laŭdo. Por mi la angla now (precipe en ĝia britia versio) sonas kiel tute bona realigo de naŭ. Kaj mount estas prezentita en la Fundamento kiel modelo pri ŭ.

Zamenhofo estis homo de sia tempo, kaj la konceptoj de la funkcia fonetiko, la nocioj fonemo kaj alofono estis al li nekonataj. Tamen kurioze, ili naskiĝis tute apude en la spaco kaj tempo.

Esperanto kaj la funkcia fonetiko

Esperanto (unue publikigita en Varsovio en la 1887ª jaro) kaj la konceptoj «fonemo», «funkcia fonetiko» (unue aperintaj en Varsovia publikaĵo de la 1881ª jaro3) estiĝis apude kaj evoluis paralele. Eĉ pli ol tio, Bodueno (Иван Александрович Бодуэн де Куртенэ, Jan Niecisław Baudouin de Courtenay) persone vizitis Zamenhofon en Varsovio, kaj ĉiam subtenis Esperanton, interalie ĉe la Delegacio.

Tiuj homoj, socie tiom malproksimaj4 bone komprenis kaj estimis unu la alian. Tamen la fonetikaj ideoj de Bodueno evidente restis nekonataj al Zamenhofo – kaj la eŭropa scienco konatiĝis kun ili jardekojn poste, per la Praga lingvoscienca skolo, kien elmigris kelkaj disĉiploj de Bodueno.

La teorio

Mi pardonpetas pri tiu prezento de konataĵoj, tamen en la diskutoj pri diftongoj kaj similaj aferoj mi konstante vidas saltadon de unu nivelo en alian, konfuzon de aferoj fonologiaj kaj akustikaj ktp. Tial mi almenaŭ menciu la neceson distingi tiujn nivelojn.

Fonetiko kaj fonologio

La fizikaj, krudaj parolsonoj, formas malfinian kontinuon. Tiajn sonojn eblas studi objektive, per artikulacio (anatomie); akustike; mezuri per instrumentoj ktp. Tion mi nomus «fizika fonetiko».

Tamen en la reala lingvostudo oni kutime reduktas tiun kontinuon al iu finia sistemo da fonemoj; ekz-e estas 34 fonemoj en la rusa lingvo. Estas kiel ciferecigo de analoga teksto, voĉe legita aŭ mane skribita. Tian sistemon studas «funkcia fonetiko» aŭ «fonologio».

La transskribojn de fizika fonetiko oni pakas en rektajn krampojn: [ĭ], [j]. La transskribojn de la funkcia fonetiko laŭ la difino de la Praga skolo oni pakas per oblikvoj: /i/, /j/. Paralele kaj sendepende kun la Praga skolo evuluis ankaŭ aliaj difinoj de fonemo, ekz-e en la Moskva skolo (egale bazita sur la verkoj de Bodueno) – la fonologiajn transskribojn de la Moskva skolo oni metas inter krampojn angulajn: ⟨i⟩ ktp.

Diversaj lingvoj malsame strukturas la realon. Ne temas pri fiziologiaj apartaĵoj, temas pri tradicio kaj sistemo. Konsideru kiel ekzemplan analogion alian kontinuon, la spektrokolorojn.

Kiel difini la fonemaron

Unu el la reguloj kiujn oni aplikas difinante sonsistemon estas jena:

Elemento, kiu ĉiam aperas kiel akompananto de alia elemento, ne estas aparta signo. Se estas A kaj B, kaj B ĉiam aperas post A, tiam B ne estas aparta signo. Ĉe tio, se A povas aperi sen B, tiam A en tiaj okazoj estas aparta signo; dum B, ĉar ĝi ĉiam aperas kun A, estas nur ties «ombro». Alivorte, tiam ni havas du signojn, A kaj
AB, kie AB estas unu integra, neanalizinda tuto5.

La rusa [ŭo]

La validecon de la ĉi-supra regulo (almenaŭ por la ruslingvanoj) bone ilustras la rusa fonemo /o/, kiu fonologie estas diftongo (aŭ «diftongojdo») [ŭo]. Ordinara ruslingvano ne kredas tion kaj ne perceptas tiun [ŭ]: sekve de la indikita regulo la kombinon [ŭo] la rusoj perceptas kiel simplan fonemon. Sed alilingvanoj (ekz-e la francoj) klare perceptas diftongon. Por pruvi la diftongecon de la rusa /o/ al ruslingvano necesas registri vorton kiu ĝin entenas, kaj aŭdigi ĝin retrodirekte (inversigite). Tiam [ŭo] iĝos [oŭ], kaj ĉar tia sonkombino ne estas rusa fonemo, la rusoj bone aŭdos la diftongon. Tiel mi registris la rusan ekkrion «Он, он!» (/on, on/ – t.e. emfaza «Li, (estas) li!») – al kiu mi algluis ĝian komputile faritan inversigon (mi ankaŭ malrapidigis la registraĵon je 30% por pli bone evidentigi la diftongon). Rezultas (alklaku por aŭskulti!) [ŭon, ŭon – noŭ, noŭ].

«Leksike ne atestitaj» kaj «Fonetike maleblaj»

Oni ne tabuu iujn sonkombinojn nur tial, ke ili malestas en la jam establita leksiko. Tion mi ilustru per ekzemplo el la fonetiko rusa: abstrakte parolante, eblas fari liston el 19 kombinoj «ц (= с = /ʦ/) + konsonanto» artikulacie senproblemaj kaj koheraj kun la fonemaro: цк, цл, цн, … цф, цх. La rusa leksiko tamen reale uzas nur 7 el ili. Sed oni facile (sen ia ajn aparta trejnado) prononcas kaj ĝuste perceptas la nereprezentitajn kombinojn el la 19-era listo en fremdaj vortoj: Цфасман (Cfasman), Цхалтубо (Cĥaltubo).

Se anstataŭe konsideri iun maleblan kombinon, ekz-e цщ en imagitaj vortoj Цщокке, цщоккист, tiam per speciala streĉo de la artikulacio oni eble povus ĝin prononci; tamen ordinara aŭskultanto en tia kombino ignorus la komencan ц, kaj se la derivaĵon la lingvo asimilus, ĝi ricevus la sonformon egalan al tiu de (egale imagita) щекист.

Kompreneble oni konsideru la realajn parolsonojn, ne la ortografiajn fantomojn. La vortoj kiel «абстрактный» (abstrakta) aŭ «абсурдный» (absurda) neniel atestas, ke la malfacilega sonkombino [bs] estas fonetike reprezentita en la rusa. Reale tiuj vortoj entenas la laŭsisteman [ps], kaj la ortografio ne respondas al la realo.

La anglalingvaj (kaj esperantaj) artikoloj pri la kombineblo de fonemoj (kutime nomata fonotakso) emas konfuzi la du konceptojn: fakte neatestitajn kaj fonotakse maleblajn kombinojn. Ekz-e la angla artikolo asertas, ke «the sounds /kn/ and /ɡn/ are not permitted at the beginning of a word in Modern English»; tamen latente ili ja eblas, kaj ŝerce defia programista ĵargono tiun eblon realigas per sia GNU, kies defia prononco anglalingva estas /gnu:/. Rusaj vortaroj ne registras la duondecan vorton «взбзднуть» /vzbzdnuť/ kun 6 vortokomencaj konsonantoj (ĝi signifas «ekpiseti pro ektimo», estas tute regule formita, memkoprenebla kaj senprobleme prononcebla por ruslingvano; ĝi estas volonte uzata en vortaj ludoj kiel «Балда» – simila al la angla «Hangman» – ĉar ĝi malgajnigas ties kutiman strategion).


Pri kontraŭekzemploj liternoma kaj sonimitaj

Jen iom simila situacio en la rusa fonetiko, kiam ĝeneralan aserton kontraŭas liternomo kaj sonimito6.

En la rusa lingvo la parolsono [ɨ], signata per la litero ы, estas pozicia alofono de la fonemo ⟨i⟩. Nome, ĝi realigas la fonemon en la pozicio post malmola konsonanto ene de sintagmo:

нить – ныть t.e. [ńiť] – [nɨť] t.e. ⟨ńiť⟩ – ⟨niť⟩
играть → сыграть, отыграть, подыграть7
искра → от [ы]скр (ortografie «от искр») …

Ĉi tiu koncepto, laŭ kiu la aperon de [ɨ] kondiĉas antaŭa konsonanto malmola, estas paradoksa por ruslingvano, ĉar en la rusa skribosistemo la efiko estas inversa: per ы oni signas malmolecon de la antaŭa konsonanto. Tial la fonetika kurso iom detale kaj tre konvinke refutas la komunajn obĵetojn kaj demonstras, kial tiu interpreto rezultigas pli belan kaj koheran sistemon; ĝis fine en petito aperas la du kontraŭekzemploj kiuj nin interesas:

Ankoraŭ unu obĵeto: estas la nomo de la litero «и» kaj la nomo de alia litero «ы» («Операция „Ы“»). Oni povas prononci ilin post paŭzo:
    – Kiu litero estas tiu?
    – И.
    – Kaj ĉi tiu?
    – Ы.
Do, ambaŭ parolsonoj, [i] kaj [ɨ], eblas en unu sama pozicio, post paŭzo; sekve, ne estas pozicia alternado; sekve ili estas malsamaj fonemoj. Ĉu?

Ankaŭ ci tiu rezonado ne estas valida. La liternomoj apartenas al terminologio, ne al la fonetiko de la komuna lingvo. (…) La liternomoj posedas sian propran, apartan fonetikon.

Simile, estas sonimito ы-ы-ы (plorsono):
    Ы-ы-ы … Меня наказал отец …
    Ы-ы-ы … Положите конец! (Лебедев-Кумач)
Tamen la interjekcioj ne estas argumento pri fonetiko de komunlingvaj vortoj.

Efektive, la liternomo Ы estas kiel anatomia preparaĵo, izolita el biologia organismo; oni povas ĝin ekzameni laŭ la celoj de esploro, sed tio ne montras ĝian funkciadon en la organismo. Kaj la sonimitoj evidente estas parolsonaj imitaĵoj de alispeca, ne-parola sono.

Ankaŭ alilingve oni trovas similajn ekzemplojn. La polaj Ą kaj Ę (la nazaj o kaj e) normale ne aperas vortokomence – krom estkiel la nomoj la indikitaj literoj. Simile, laŭ informo de Bertilo Wennergren,

La nomo de la Sveda litero Ä estas elparolata kun vokalsono, kiun oni cetere uzas nur kiam EÄ aperas antaŭ R. Tion oni faras por ke oni povu klare distingi la nomojn de la literoj E kaj Ä.

Pri tiuj ekzemploj oni obĵetis, ke ili prezentas esceptojn vokalajn, kaj ke pli konvinka estus ekzemplo konsonanta. Mi ne konsentas pri tiu obĵeto: ja gravas, ke liternomo estas parolsono elŝirita el la normala parolfluo; tamen ankaŭ konsonanta ekzemplo estas ebla.

Ĉu vi iam pripensis, kial kelkaj konsonantaj literoj en la tradicia alfabeto latina havas nomojn, kiuj komenciĝas per «e» (el, em, en, es …) – dum la pli regula modelo estas, inverse, komenci per la konsonanto, kaj fini per «e» (be, ce, de, ge, pe, te, ve …)?

Tre versimila ekspliko estas, ke iam (ekde la etruskoj, en kies lingvo m, n, l, r povis formi silabon) almenaŭ kelkajn el tiuj poste e-komencaj konsonantoliteroj oni nomis simple per ilia sono: lll, mmm, nnn, sss. Oni tamen ne povas simile izoli la eksplodajn konsonantojn kiel b, p, k, d – tial al ili oni postmetis vokalon.

Tiam do kelkaj liternomoj konsistis el solstara konsonanto, kio en la normala parolfluo maleblas, kvankam kelkaj el ili ja funkcias interjekcie: ruse «(t)sss» ordonas silenton, «mmm» estas uzebla kiel esprimo de hezito (kp ankaŭ «hm…») aŭ sonimito de bovinbleko.

Nu, probable ĝuste tiu eksterodinareco igis postajn gramatikistojn (pli specife, Varonon en la 1ª jc a.K.) aldoni la vokalon; tamen ili ĝin aldonis antaŭen, ĉar tio iom pli bone esprimis la akustikan impreson de tutkonsonanta liternomo, kaj ebligis ĝin «tiri» laŭ la malnova tradicio.

Kio estas diftongo

Ni jam vidis konfuzon pri la signifoj fonetika kaj skriba (grafika) de la termino diftongo en la sekcio pri LR n-ro 70; tamen ankaŭ ene de fonetiko endas distingi inter la signifoj fizika kaj fonologia.

Tiel okazis, ke en la angla lingvo la diftongoj estas, interalie, apartaj parolsonoj kaj fizike, kaj funkcie; sekve de tiu hazardo la anglalingvaj aŭtoroj taksas «veraj» nur tiajn diftongojn, kiuj artikulacie glitas de unu pozicio al alia, ne estas simpla apudmeto de «puraj» parolsonoj; kaj tiun ideon esprimas ankaŭ NPIV:

diftong¹o Λ Vokalo, kiu ŝanĝas unufoje sian tembron dum la eliĝo (ekz. la sono, reprezentata per i en la angla vorto fine); analoge (sed evi) en E., kombino de du malsamaj vokoidoj, unusilabe prononcataj, el kiuj unu estas vokalo k la alia konsonanto, ekz. aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj. ➞ digramo, dierezo.

Atentindas ke neanglaj studoj de diftongeco – ekz-e en la franca Vikipedio, ĉu /wa/ estas traktebla kiel fonologia diftongo – akcentas ĝuste la fonologian aspekton de la koncepto; nenion ili diras pri la akustikaj aŭ artikulaciaj trajtoj, sed ekzamenas la «minimumajn parojn». Kaj tia fonologia koncepto nepre pli konvenas al Esperanto, kies fizika bazo fonetika estas multe pli nebula, ol en la nacilingvoj (eĉ ol en la angla).

John Wells skribis en siaj «Lingvistikaj aspektoj de Esperanto»8:

El fonologia vidpunkto ni rigardas la diftongojn aŭ, eŭ, same kiel ej, aj, oj, uj, kiel vokalon plus konsonanto; la konsonanto en tiuj kombinoj estas ja duonvokalo, do artikulacie vokoida (vokal-simila). En diversaj aliaj lingvoj (ekzemple la angla) tia analizo de diftongoj ne estas kontentiga, kaj por tiaj lingvoj ni rigardas la diftongojn fonologie kiel vokalojn.

Mi nur duone konsentas:

  1. Mi plene konsentas pri la j-serio: mi jam indikis, ke kvankam mi mem fizike prononcas [kaĭ] (kaj), [tuĭ] (tuj), [foĭ.no] (fojno) – tamen fonologie ili estas /kaj/, /tuj/, /fojno/.
  2. Mi malkonsentas pri la ŭ-kombinoj, kiuj fonologie estas traktendaj kiel diftongoj (vd ĉi-supre pri la AB-signo en difino de fonemaro); precipe se ekskludi la fonologie nevalidajn kontraŭekzemplojn liternoman kaj interjekciajn.

Samsence skribis Bertilo Wennergren9:

Mi preferas analizi kaj kiel apartajn fonemojn anstataŭ klasi ŭ kiel konsonanton similan al j. La kialo estas, ke dum j libere kombiniĝas kun vokaloj (ja, je, ji?, jo, ju, aj, ej, ij?, oj, uj), ŭ estas limigita al la kombinoj kaj . ekzistas en nur du radikoj, poŭp’ kaj poŭl, kiujn oni eĉ anstataŭigas per diversaj formoj (pob’, pull’, pool’). Ŝajnas, ke oni ne rekonas kiel eblan kombinon, aŭ almenaŭ ĝin instinkte evitas, same kiel kaj .

Morfenkomenca kaj postkonsonanta ŭ aperas nur esceptokaze, la liternomo ŭo (neevitebla kazo kun tute escepta karaktero …); kaj la onomatopeo ŭa (onomatopeoj tiaj, kielk ŭa, ne vere estas partoj de la lingvo).

Vortojn kiel ŭato, Gŭatemalo ktp, mi konsideras eraraj kaj rekte kontraŭfundamentaj.

En sia tradicia formo la Fundamento entenas internan malkoheron inter, unuflanke, la lingvomaterialo kaj la komenca koncepto, en kiuj ŭ aperis nur kiel kromelemento de la du diftongoj; kaj aliflanke, la emo raciigi la lingvon surbaze de la principo «unu latineca litero – unu sono». Nenio estas pli salutinda, ol la emo raciigi la lingvon; la problemo estas, ĉu la teorio estas adekvata al la materialo. Mi opinias, ke bedaŭrinde Zamenhofo provis kombini du malkoherajn principojn:

  • la tradicie-latinecan prezenton de diftongoj per duliteraĵoj (aŭ, eŭ); kaj
  • apartigon, memstarigon de ties dua litero – kio malkoheras kun la fonologia sistemo de la reala lingvo.

Fakte, similan fiaskon prezentas la lingvoscience pli impona projekto IFA. Ankaŭ ĝi ambiciis uzi «unu signon por unu parolsono»:

(IPA) does not normally use combinations of letters to represent single sounds, the way English does with ⟨sh⟩, ⟨th⟩ and ⟨ng⟩, or single letters to represent multiple sounds the way ⟨x⟩ represents /ks/ or /ɡz/ in English.
(la anglalingva Vikipedio)

Sed malgraŭ tiu principo la fonetikajn diftongojn IFA prezentas per fonologiaj literkombinoj. La Ŝava alfabeto (vd sube) estas ĉi-rilate pli kohera, disponigante apartajn literojn por la diftongoj.

La dilemo

La koherigon eblas atingi dumaniere:

  1. ĝeneraligi la uzeblon de ŭ, ĝin apartigi en memstaran fonemon similan al j;
  2. aŭ male, senigi ĝin je ĝia memstareco, rezervante ĝian uzeblon al la du diftongoj.

Por oportunigi referencon al tiuj du ebloj mi nomos la unuan, emancipa (ŭ iĝas plenrajta kaj aparta fonemo); kaj la duan, diftonga (la lingvo konservas diftongojn en sia fonologia sistemo).

Ambaŭ solvoj eblas, la unua konservas la supraĵajn formulojn de la Fundamento, sed ŝanĝas la profundan fonologian strukturon de la lingvo; la dua ŝanĝas la priskribajn formulojn uzitajn en la Fundamento – sed konservas ĝian internan fonologion.

Se Ŭ estus samspeca kiel J (la emancipo de Ŭ)

Tion oni jam faras en la dubindaj transskriboj kiajn oni povas trovi en «Monato» ktp:

„La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan“
Watanabe [ŭatanabe]
Jacques Le Puil [ĵak le pŭil]
Poitiers [pŭatjé]
Radziłów [radziŭuf]
Władysław [vŭadisŭaf]
Wesley Clark [ŭezli klark]

Se oni volas serioze trakti Ŭ kiel fenomenon samspecan kiel J, kiel apartan kaj plenrajtan fonemon, pli ol kromelementon de diftongoj – tiam por pli klare kompreni la amplekson de ŝanĝo en la fonologia sistemo konvenus ŝanĝi ĝian literan prezenton: ĝi devus esti la konsonanto W: la fonemo /w/, kun la eblaj realigoj:

  • per [w] (la liternomo «wo»; la sonimito «kwaks»; «wato», «westo» ktp); kaj
  • per [ŭ] (ĉiuj normalaj aperoj de «ŭ»: awgusto, naw, anstataw, awskulti ktp).

Postuli de ordinara lingvano distingi inter la konsonanto [w] kaj la duonvokalo [ŭ] estas afero malmulte realisma; samkiel en la okazo pri /j/, necesas unuecigo. (Oni ja povus rezervi la literon ŭ por la pozicioj postvokalaj; naŭ sed wato. Tamen tio jam dekomence estus devio de la celata koherigo, kaj tio prezentus problemojn ĉe la vortoj kiel Okina[wŭ]a.)

Kompreneble, tio ne estas ia «natura leĝo», sed tio estus pli honesta prezento, kiu pli klare vidigas la konsekvencojn de tia interpreto. Kaj ĝi certe estas tute konforma al la unuecigo de /j/-alofonoj per la litero j.

Tio povas iomete ĝeni la okulon en la -kombinoj; sed ne pli ol krajono (crayon), Jorko (York).

Analogie kun la fundamenta silabado «Ma-jo» oni tiam diru «na-wa», «anta-wen» ktp.

La supre citita aserto de J. Wells veriĝos: kaj fonologie ne plu estos diftongoj, sed liberaj kombinoj de vokalo kaj konsonanto (eĉ se fizike en multaj pozicioj ili restos diftongoj). La fonologia sistemo do ŝanĝiĝos: minus du diftongoj, plus unu konsonanto.

Oni devos zorge distingi inter [v] kaj [w]: [w] ne rajtos funkcii kiel alofono de /v/.

Tiom pli ĝena estos la tradicia transskribo de fremdlingva W per v (Vaŝingtono) aŭ u (Ruando). Tamen kvankam unu fuŝo apenaŭ estas pravigo por aliaj, ni estu justaj: tute simile la tradiciaj esperantigoj ofte misuzas i kiam pli ĝusta estus j : Makiavelo anstataŭ la ĝusta Makjavelo, tute misa Tokio anstataŭ la ĝusta Tokjo ktp.

Oni atendu lavangon da nomformoj kiujn la emancipo de [w] igos ne nur eblaj, sed eĉ preferindaj: Nikaragwo, Ekwadoro, Okinawo … eventuale ankaŭ wiskio ktp.

Sekvapaŝe oni devus pripensi la uzon de [w] en la nomoj kiel Wsewolodo (situacio tipa, ekzemple, por la ukrajna lingvo). Por esti honesta, mi menciu ke simila problemo sencas ankaŭ pri /j/ – kp la ĉeĥajn jsem (= «mi estas»), jsou (= «ili estas») ktp; aliflanke, mi ne konas uzojn de tiaj j-kombinoj en nomoj propraj; dum nomoj kun la kombino /w/ + konsonanto estas nemalmultaj.

Koherigo de la tradicia sistemo diftonga

Zamenhofo ne konis la koncepton «fonemo», kvankam intuicie li strebis krei skribosistemon laŭfoneman. Apartigo de la litero ŭ tamen rompas tiun principon kaj kreas tenton uzi ĝin pli vaste ol nur en la kombinoj kaj . En alfabeto laŭfonema devus aperi apartaj literoj por kaj , kaj ne devas aperi aparta ŭ. Evidente en ĉi tiu sekcio mi abstrahas pri la netuŝeblo de la Fundamento (kvankam ĝia celo estas ĝuste la konservado de la fundamenta sistemo).

La varianto ĉeĥa-hungara

La plej konservema solvo estas deklari la kombinojn kaj du unuopaj literoj; tiel la ĉeĥoj rigardas la kombinon ch unuopa litero, kiun ili lokas en sia alfabeto inter h kaj i:

a á b c č d ď e é ě f g h ch i í …

kaj sekve en la vortaro

Egypt < echo < ejhle

(evidente, ĉar la ĉeĥa ch = ĥ – kaj laŭ la sonvaloro, kaj laŭ la loko en la alfabeto – tio estas la sama ordo kiel en Esperanto: egipto < eĥo < ejo).

Simile en la hungara alfabeto aperas 7 literoj cs, gy, ly, ny, sz, ty, zs (kaj vortaro listigas vortojn en tiu ordo: cifera cukor csapadék … – kp en Esperanto: cifero < cunamo < ĉambro).

Eĉ pli proksima analogio estus la litero Ы en la rusa alfabeto, kie la literon Ь modifas la ne plu ekzistanta signo (ne plu litero) I.

Alia analogio, bone konata al la esperantistoj, estas la uzo de x en la surogata skribo iksisma: cx, gx, jx … estas en tia skribo nedivideblaj simplaj literoj; kaj simile estus pri aŭ, eŭ.

Tiam la alfabeto de Esperanto iĝus 29-litera:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

Tio ŝajnas enkonduki la duliteraĵojn, kontraŭ kiaj Zamenhofo tiom energie protestis en LR n-ro 70; tamen logike tio estas uzo de iom komplikita diakritilo ŭ, simila al la ĉapeloj en ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ; nemulte gravas, ke ĝi aperas en postpozicio, dum la ĉapeloj, en la supera pozicio. Obĵeto kontraŭ la literoj kaj estas egalvalora al obĵeto kontraŭ la supersignoj.

La nomoj de tiuj du literoj povus esti kaj , kiel konvenas al la vokaloj; la nomo por la grafika elemento ŭ ne plu estas afero alfabeta (samkiel la supersigno de ŭ en la Fundamento ne estas difinita).

Ĉe tia difino la aspekto de la normalaj vortoj esperantaj neniel ŝanĝiĝas; ŝanĝiĝas la alfabeto kaj sekve la aranĝo de kelkaj artikoloj en la vortaroj:

atuto < avo < Azio < aŭdi < aŭtuno < babili

Ĉe vortodivido la literoj kaj estas same nedivideblaj, kiel la rusa Ы: kontraŭ-agi, neniam kontra-ŭagi.

Ankaŭ la du uzojn de ŭ en interjekcioj necesos ŝanĝi: kŭakskvaks, ŭaua.

La ĉefa problemo de tiu solvo konsistas en tio, ke restas la tento ekstrakti la diakritilon ŭ en apartan literon kaj reveni al la fundamenta alfabeto de la Ekzercaro – la kaptilo kiun Zamenhofo mem ne sukcesis eviti. (Oni cetere atentu, ke la nuna uzo de la alfabeto devias de tiu en UV: UV traktas supersignojn simile al la lingvoj okcidentaj kaj listigas: ĉe < ced⋅ < cedr⋅ < ĉef⋅ … La nuna leksikografio esperanta sekvas la tradicion orienteŭropan, en kiu c kaj ĉ estas tute apartaj literoj.)

Uzi super- aŭ subsignon

Alia memtrudiĝanta ideo estas uzi la tradician ĉapelon: â, ê:

 â: Âgusto, âtoro, ĉirkâ; hodiâ â morgâ matene.
Ê ê: Êropo, lêtenanto, nêtrala, ênuko; psêdoêropa.

Tio estus logika, sed tio tro devias de la internacia idealo latineca. Tiu varianto ŝajnas tute senŝanca.

Cetere, mi dankas al kolego Kiselman pro la informo, ke simila fenomeno ekzistas en la lingvo islanda: kelkajn diftongojn oni signas per dekstra korno sur la litero prezentanta la diftongokernan sonon: á [aŭ], ó [oŭ], é [ĭε]. Samkiel en la lingvoj orienteŭropaj kaj Esperanto, la diakritaĵojn oni rigardas apartaj literoj, kun aparta loko en la alfabeto:

a á b d ð e é f …

Tio devas bone funkcii en la islanda, ĉar en tiu lingvo, pro ĝia ekstrema purismo, la latinecaj internaciaĵoj malmultas.

IFA-a ligilo

En la praktika uzo de IFA-transskriboj oni plej ofte lasas al la leganto la zorgon distingi inter hiato kaj diftongo:

Haut /haʊt/;

aŭ markas la nesilaban elementon per diakritilo indikanta mallongecon – samkiel en Esperanto (ekz‑e «haŭto»). Tamen tio estas ne tute ĝusta maniero, kaj ne en ĉiuj lingvoj por ĉiu diftongo eblas indiki la ĉefan kaj la kroman elementon. Tial pli ĝusta maniero estas uzi eksterlinian arkan ligilon, superlinan (a͡u), aŭ sublinian (e͜u):

A͡ugusto, a͡utoro, ĉirka͡u
E͡uropo, le͡utenanto

aŭ respektive

A͜ugusto, a͜utoro, ĉirka͜u
E͜uropo, le͜utenanto

Tio evidente prezentas tipografiajn malfacilaĵojn, kaj aspektas aĉe.

Alfabeta aberacio

La problemoj de la ĵuse priskribitaj manieroj koherigi klarigas kiel aperis la problemo pri la fonemeco de ŭ.

Unuflanke, Zamenhofo strebis al evidenta internacieco de la leksiko:

En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo («Esenco kaj estonteco», ĉap. 7ª)

Sekve necesis ke la vortoj latinaj, multaj el kiuj entenas la diftongon , aspektu kiel eble plej internacie. Tial la unuliteraj diakritaĵoj kiel âtoro estis neakcepteblaj. Ni tuj notu, ke tio ne koncernis la konsonanton w, kiun Zamenhofo kaj pliparto da postaj esperantistoj anstataŭigas aŭ per v (kiel en Vaŝingtono, Kornvalo, Kromvelo, Otavo, Delavaro, Havajo, Halovino, Vikipedio, Vindozo), aŭ per u (kiel en vualo, Baldueno, mueli, kuiri, buduaro, dueli, Eduardo, ekspluati, jaguaro, jezuito, Luizo, Pantagruelo, repertuaro, Ruando, silueto, suomo, tualeto, Uagaduguo, zuavo …).

Aliflanke, Zamenhofo volis konstrui koheran kaj facile lerneblan sistemon, en kiu ne estu ambiguaĵoj similaj al la polaj zaufany [za.u…] (kp praulo) kaj zautomatyzowany [za͜ŭ…] (kp aŭtomato).

Principe eblis tre ŝparemaj manieroj por malambiguigo:

  • uzi dividan streketon en nediftongaj au-kombinoj: pra-ulo, bala-u;
  • uzi tremaon por marki plenvokalan [u] en tiaj kombinoj: praülo, balaü (kp la francajn naïf, Noël aŭ la greka-latinan poëta).

Se Zamenhofo estus elektinta iun el tiaj malambiguigoj, neniu ekpensus pri aparta fonemo /ŭ/ – samkiel oni ne imagas apartan fonemon /ʊ̯/ por la germana. La ideo, ke la litero ŭ signas fonemon, estas ŝuldata ne al la reala sonsistemo de la lingvo, sed al la doktrino, ke Esperanto havas strikte fonologian alfabeton.


Nelatina alfabeto

La problemo do estas grandparte ŝuldata al la tradicio de la latina alfabeto. Kiel la afero status ĉe alibaza alfabeto? Nu, iuj el tiaj alfabetoj egale bone povas priservi ambaŭ solvojn. Estkiel nelatinan alfabeton mi kutime konsideras la Ŝava-Starlingan.

En sia Starlinga formo, la alfabeto bonege realigas la unuan alternativon: ŭ=w, kaj eĉ grafike sugestas la ideon pri tio, ke /j/ kaj /w/ estas aferoj samspecaj (la signobildo de unu estas la signobildo de la alia, turnita je 180°). Alivorte, ĝi prezentas la avantaĝon de unueca skribo awtoro, Waŝingtono – sed sen la ĝeno pri nekutimeco de aw (ĉar nenio estas apriore kutima en tia skribo).

Tamen ankaŭ la duan alternativon tiu signaro povas bonege realigi. La Starlinga adaptaĵo permutis (kompare kun la anglalingva originalo) la signojn por /j/ (yea) kaj /w/ (woe); tio efektive pli oportunas en Esperanto. Daŭrigante tiun modifon, oni povas uzi la diftongo-literojn ice kaj age por kaj . Rezultos jena alfabeto (kun ekzemplaj vortoj kaj ĉiuliteraĵo):

Mi preparis kelkajn specimenajn tekstojn en tiu diftonga alfabeto, interalie la bitlibrojn

  • Unuel: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. La ŝava-diftonga transskribo en PDFkaj en HTML.
  • Luyken: Pro Iŝtar. La ŝava-diftonga transskribo en PDFkaj en HTML.

En ambaŭ verkoj, samkiel en mutltaj aliaj, nenie aperas libera respondaĵo de ŭ. Ĉe la bonaj aŭtoroj tia ŭ estas je pluraj grandoordoj malpli ofta, ol la malofta ĥ, kiun iuj volas ekstermi pro ĝia malofteco.

[w] kiel alofono de /v/

La angla lingvo havas la du fonemojn /v/ kaj /w/. Tamen pli ofte lingvo havas ne pli ol unu el ili: la germana kaj rusa posedas nur la fonemon /v/; la klasika Latino, la ukrajna, la ĉina posedas nur /w/. La diftonga alternativo ebligas uzi la sonon [w] kiel alofonon de /v/; por la rusa orelo tio sonus kiel ukrajna akĉento en ruslingva parolo: ĝi kaŭzas nenian problemon en komunikado. Tia permesemo ne plu eblos ĉe la emancipa alternativo, oni devos distingi la du parolsonojn kiel apartajn fonemojn.

Verdire, tiu postulo jam ekzistas ĉe la liternomoj: ŭovo. Nu, mi plu opinias, ke fonologie la liternomo ŭo estas kontraŭsistema eraro. Ĝia kroma problemo estas, ke en la rusa prononco la liternomo o egale sonas kiel [ŭo] (vd supre).

(Oni povus prezenti kelkajn aliajn parojn, kiuj tamen ne estas veraj opozicioj pro malsamaj silabadoj: laŭilavi, kvankam ja laŭ-i kaj la-vi; malgraŭemalgrave, kvankam malgraŭ-e kaj malgra-ve; naŭonavo, kvankam naŭ-o kaj na-vo ktp. La lasta paro tamen redukteblas al naŭnav’ – ĉu ĉi tio sufiĉas kiel konvinka opozicio?)

Konkludo

La Fundamento entenas du tavolojn: ĝi prezentas la lingvon Esperanto per tekstoj kaj vortaro (la objekta tavolo); kaj ĝi entenas certan teorion pri tiu lingvo (la meta-tavolo). La objekta tavolo estas la viva korpo de la lingvo; la teorio estas speco de pakaĵo, la vestoj en kiuj Zamenhofo prezentis sian verkon.

La teorio apartenis al la 19ª jc, kiam la funkcia fonetiko ankoraŭ estis naskiĝanta, kaj ĝia koncepto pri parolsonoj estas iom simplisma (cetere, tia ĝi restas ĉe la ĝenerala publiko ĝis nun). Tio influis la difinon de la alfabeto (kaj interalie, la liternomojn). Estiĝis malkohero inter la propra, interna strukturo de la objekta tavolo, unuflanke; kaj la ne tute adekvata teorio, aliflanke. Resume, la vesto ne estis bone almezurita (tio apenaŭ eblis ĉe la tiama modo).

Tiu malkohero kaŭzis streĉon, kiu restas fonto de provoj ŝanĝi la fonologian sistemon de la lingvo laŭ la teorio. Parte tion kaŭzas la reala bezono esprimi la fremdan sonon [w] per la rimedoj de Esperanto; sed tiaj mankantaj parolsonoj abundegas, sufiĉas indiki la angla-hispanajn [θ] kaj [ð]; tamen neniam tiu manko kaŭzis eĉ malplejan provon modifi la fonologian sistemon de Esperanto. Necesis kombino de la ekstera bezono kaj de la interna fendo, kian prezentas la teoria difekto en la difino de la alfabeto.

Estas du manieroj koherigi la tuton: konsekvence apliki la teorion, emancipante la literon ŭ, kio iom post iom ŝanĝos la objektan lingvon; aŭ koherigi la teorion al la interna strukturo.

Probable venkos la emancipo: ĝi bezonas nenian ŝanĝon en la ideologio, ĉiuj priskribaj vortoj restos la samaj (ŝanĝiĝos la interna strukturo, sed tion malmultaj rimarkos). Alivorte, korekto en la vesto post pli bona almezurado estus afero okulfrapa, kiun rimarkos ĉiuj – kaj kiu nepre kaŭzos protestojn pri la netuŝebla Fundamento. Politike pli facilas apliki ĥirurgion al la korpo, ŝanĝi la vivan organismon adaptante ĝin al la malnova vestaĵo; tion la publiko ne rimarkos.

Notoj


1. «Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: Gŭatemalo, ŭato, ŭesto k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento» [PMEG].

2. Dante tr. K. Kalocsay: Infero. Literatura Foiro, 1979. P. 274.

3. И.А. Бодуэн де Куртенэ: Некоторые отделы «сравнительной грамматики» славянских языков. – Русский филологический вестник. Varsovio, 1881. Vol. 5. («Endas divergentojn [= alofonojn] ĝeneraligi en fonemojn». – Панов, 111)

4. Post la Revolucio, respondante demandaron en la Petrograda universitato, la demandon pri la «socia deveno» Bodueno respondis per «de la imperiestroj Bizanciaj». Tamen li ne longe tiel provokis la novan reĝimon, kaj en la jaro 1818ª revenis Varsovion.

5. Панов М.В.: Фонетика. М.: Высшая школа, 1979. С. 10–11.

6. Samkie (5), p. 152.

7. Tia ŝanĝo tute regule okazas ankaŭ en pruntitaj radikoj, ekz-e предыстория (antaŭ-historio) aŭ подынтегральный (sub-Integrala). La apero de Ы en latina radiko ŝokas iujn, kaj ili preferas skribi (nenorme) предъистория, подъинтегральный; per tio ili fakte reinventas la praan formon de la litero Ы, kiu slavone estis la kombino ЪИ (tiel en multaj manuskriptoj), kaj kiun la tipografia ŝparemo transformis en la malpli larĝan (kvankam kontraŭsencan) kombinon ЬІ.

8. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. UEA, 1989. P. 19, piednoto 6.

9. Bertilo Wennergren: La fonologio de Esperanto. «Akademiaj studoj 1988–1990». Bailieboro: Esperanto Press. P 203.

Komentoj 5

  1. Cyril Brosch skribis:

    Dankon pro ĉi tiu studo, pri kiu mi devos ankoraŭ iom mediti antaŭ ol mi provos pritaksi la problemon.

    Mi ne povas sekvi la rezonon en la lasta alineo de la konkludo: Ĝuste la emancipigo de ‘ŭ’ estus peko kontraŭ la Fundamento, kiu preskribas postvokalan aperon.
    Kaj se mi ne pretervidis ion, la Fundamento ne eksplicas, ke estas bijekcia rilato inter fonemoj kaj literoj – do almenaŭ en la skriba normaro de nia lingvo ne estas kontraŭdiro, sed nur en la eksterfundamenta amatora lingvoteorio de Zamenhof.

    Parenteze, la Fundamento ne limigas ‘ŭ’ al la diftonogoj ‘aŭ’ kaj ‘eŭ’. El norma vidpunkto ne estas ajna problemo kun ‘oŭ’ (kaj teorie kun ‘iŭ’ kaj ‘uŭ’).

    Publikigis 30 Jan 2014 je 10:12
  2. Andreas skribis:

    La Esperanto-Forumo Z faris jenan rezolucion pri la 26a litero:
    http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33284 .

    Publikigis 14 Feb 2014 je 18:20
  3. Valdas Banaitis skribis:

    Dankal hernia operacio mi gajnis tempon por ĝui gugladon, kaj trafis al tre utilaj horizontoj de Aleksandr Peŝkovskij kaj Lucien Tesniere, kaj al ĉi traktaĵo vasta kaj profunda, tute surpriza, ĉar oni min instruis, ke lingvo rusa ne havas diftongojn. Mia propra, la litova, havas pli ol 40, ĉar preskaŭ ĉiu diftongo aperas en formoj kontrastaj (kresĉenda kaj diminuenda) Esperanto, samkiel la angla, havas nur diminuendojn. En English diftongo estas vokalo+ŝv-ombro (ŝva, ŝvi aŭ ŝvu). En Esperanto potvokale aperas nur ŝvi aŭ ŝvu – nura vokalombro (weak vowel), tial al Zamenhof sufiĉis 6 diftongoj (tiujn de U, O kaj A li utiligis kiel gramatikajn signojn).Litovoj kaj angloj distingas kontraston inter longaj/ kurtaj (tense and lax)akcentaj vokaloj Esperanto ne. Tial duonvokalo estas fremda por Esperanto. Esperanta litero j havas du rolojn – konsonanto antaŭvokale, sed nur diftongiga ŝvi postvokale, analogo de ŝvu, kiu ankaŭ ne estas konsonanto.Apate iki ne estas prononcedblaj, ili do ne estas literoj, nur – diftongigaj apudsignoj. Akademiano Andre Albault sekrete proponis por ŝvi kaj ŝvu rezervajn literojn y kaj w (legu interrete lian tradukon de Milito pro l’fayro). Unu hungara kaj unu litova esperantisto jam praktikis tion, kaj trovis oportuna ĉar y ne postulas punkton, kaj w – arketon. Tian oportunon oni povas atingi per senpunkta j, sed la arketo super ŝv-signo estis por Zamenhof relikvo de Litva patrujo. En ties skribo bjelarusa ambaŭ ŝv estas simetrie markitaj per arketoj- cirila i kaj cirila u. Rusa ortografio tian lukson ne bezonas kaj skribas Jevropa kaj avtomobil, prononcas aftamabil. Bjelarusoj estass ĝisoste konsekvencaj kaj skribas laŭprononce – aŭtamabil’

    Publikigis 22 Nov 2014 je 19:16
  4. Valdas Banaitis skribis:

    Pri la nombro de diftongoj:
    SUFIĈE KAJ NECESE NUR 5
    ĉu Esperanto ignoru Internacian Fonetikan Alfabeton kaj anstataŭ adapti fremdajn vortojn al Esperanta sonsistemo kopie transskribadu ilin per la 28 niaj literoj, kreante novajn diftongojn oŭ, iŭ, uŭ, ij? Ja eĉ eŭ estas esperanto-fremda diftongo, uzata nur por grekdevenaj internaciaj vortoj kaj dankal Germain Pilot jam ne plu atencebla pro enkonduko de eŭro :-) ?
    Ni devas gardi la kompaktecon kaj koherecon de nia genoma fundamento, el gramatikaj FONEMOJ kaj VORTEeTOJ, tiuj outils grammaticaux de Claud Gacond, Bertil Wennergren kaj Andre Cherpillod, kiuj fosas nian sulkon sen disputi pri la troa primitiveco de la instrumento, intuita de INFANO en aĝo NATURE lingvokreiva.
    Grupo Z vane diskutas pri agnosko de pseudoafiksoj pseudo, bio, io kaj ktp. Ĉiuj fundamentaj afiksoj estas unusilabaj, neniu estas unulitera. Zamenhof rutine, ne fonetike kaj mallerte prezentis la literaron de Esperanto. La volapukecaj “nomoj” de literoj estas vera konfuzo. “Bo” funkcias kiel prefikso, diri bo’n ne eblas, ĉar mia lango ne havas apostrofon, kaj mia orelo kaptas la silabon bon kiel ankaŭ don, fon, kon, mon. son, ton, zon… Ĉu sufiĉe kaj necese?
    Same pri -i- . Kiel Esperanta sufikso ĝi tute ne eblas. Ĝi estas akso de ĉiaj person- kaj tabel-pronomoj. Ĝi jam sidas fine de multegaj E-radikoj teknikaj, teoriaj, politikaj kaj gramatikaj Unulitera sufikso ne eblas.
    Internaciaj landnomoj estas adapteblaj kaj akcepteblaj nur laŭ la 15-a regulo, des pli ke en mia prahindeŭropa lingvo litova per sufikso “ija’ formeblas nomo de ĉia teritorio kaj asocio, derivebla de gento-, parenco-, persono- nomo, eĉ la najbaran landon Bjelarus ni nomas Lukaŝija (aŭ Lukashistano).

    Publikigis 08 Jan 2015 je 3:58
  5. Valdas Banaitis skribis:

    Kea Cirilo, via fulma reago al la vasta studo de Sergio komento restis sen postmedita tondro, sed post du jaroj dankal vi malfermighis miaj oreloj kaj okuloj kontraŭdiro estas nur en la eksterfundamenta amatora lingvoteorio de Zamenhof. Li sciis nenion pri diftongoj, char lingvo rusa, en kiu li fomulis sian reciproke interkomprenigan lingvokrean kodon surbaze de verlana transturno, ne havas diftongojn. Li nur senbalastigis la presan latinan alfabeton, sed ne sistemigis la fonemaron. Li preterlasis DZ (vochan paron de C) kaj ekipinte la 5 plur- funkciajn konsonantajn literojn per chapelaj indikiloj por apartaj funkcioj, li kreis nur u-diftongilon, kaj preterlasis krei i-diftongilon. Per tio li lasis du funkciojn al J: antau vokalo – konsonantan, post vokalo – diftongigan. English kaj Esperanto havas nur diminuendajn diftongojn, respektive 11 kaj 5 (EU en Esperanto aperas nur en grekaj terminoj kaj nomoj).

    Publikigis 05 Dec 2016 je 20:57

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.