Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Kelkaj pensoj pri la Esperanta verbosistemo (la ĉiama -ata/-ita)

Rim.: Ĉi tiu kontribuo baziĝas sur tri nepublicitaj eseoj miaj el la jaroj 2004 – 2007, kiujn mi parte verkis por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Adam-Mieckiewicz-Universitato en Poznań. Instigis min elverki ĝin prelego de Rudolf-Josef Fischer pri la temo dum la 22-a jarĉefkunveno de GIL la 30-an de novembro 2013. Mi dankas al Fischer kaj al Bertil Wennergren, kun kiuj jam antaŭ multaj jaroj mi fruktodone diskutis pri ĉi tiu temo.
La artikolo estas krome havebla en la formato pdf.

1. Enkonduke

Esperanto ekzistis jam 70 jarojn, kiam oni rimarkis1, ke la esperantistoj jam delonge uzis du sistemojn por esprimi procezon2 en la pasivo. Ekde ĉi tiu eltrovo esperantologoj kaj esperantistoj malkonsentas pri la uzado de la pasivaj verbformoj precipe en la pasinteco, la t.n. „atistoj“ interpretas la pasivajn participojn tempece, la „itistoj“ vidas aspektecan diferencon inter la formoj en -ata kaj tiuj en -ita (parte ankaŭ en aliaj formoj), kion oni povas klarigi per simpla ekzemplo el la debato (Aktoj I: 27): La frazon Ĉar mia aŭto estis riparata ĉi-matene, … atisto povus fini mi povis veturi al nia bankedo, dum itisto povus nur konkludi mi ne povis veturi al nia bankedo. Koncizan superrigardon pri la esenco de tiu disputo, ĉu komplete plenumita ago esprimiĝu pasive per -ata-ita, donas la Esperanta resumo de la artikolo ĉi-rilate grava de Lötzsch (1991: 402‒403), mi ne ĉion reskizos ĉi tie.
Malgraŭ la unusencaj eldiroj de la PAG, PMEG kaj multaj aliaj gramatikoj kaj malgraŭ decido de la Akademio de Esperanto (Aktoj I: 52), ĉiuj favore al itismo, la du grupoj ĝis hodiaŭ uzas siajn sistemojn, sed, kiel atentigis R. Fischer en sia prelego (kp. la komencan rimarkigon), videblas ĝenerala necerteco pri la ĝusta formo uzenda, tiel ke oni aŭ evitas la pasivon aŭ ĉiam uzas -ita, eĉ en okazoj, kie klare kaj laŭ ĉiuj gramatikoj aperu -ata.
Kuriozaĵo de la disputo estas, ke ja multa inko fluis por polemikoj, sed ne por difino de la lingvaj kategorioj, pri kiuj oni skribas. Fakte regas plena ĥaoso kaj malkonsento en la kompreno de gravaj nocioj kiel ekz. aspekto3. Mi do en la dua apendico donas kelkajn bazajn difinojn rilate akcionalecon, aspektecon, tensecon kaj verbvoĉon, por ke klaru almenaŭ mia kompreno de la koncernaj fenomenoj.

2. Pri la tensa sistemo de Esperanto ĝenerale

Esperanto havas tri tensajn formojn, markitajn per -as, -is, -os, kiuj en si mem (sen kunteksto) esprimas tensecon (en indikativo; la aliaj modoj estas tempe nedifinitaj kaj ne interesas nin ĉi-rilate), sed ne aliajn eblajn verbajn kategoriojn, precipe aspekton, kiel montras komparo inter la pola, Esperanta kaj germana tradukoj de simpla teksto:4

lingvokomparo ilustranta la diferencon inter aspektaj kaj tensaj lingvoj

Kiel la germana, tensa lingvo, ankaŭ Esperanto per la verbformo ne distingas inter koincido kaj sinsekvo, male al la aspekta lingvo pola. Alternative en c) eblas aspekteca precizigo per la kompleksa formo estis enirantaj.
Uzante la tempo-skemon de Reichenbach (ĉe Helbig/Buscha 1984: 144), kiu distingas inter paroltempo (kiam oni parolas, do kutime nun), referenctempo (tempo, pri kiu oni parolas) kaj okazotempo (tempo de ago, kiu havas iun rilaton al la referenctempo)5, oni povas diri, ke la simplaj tensofinaĵoj de la Esperanta verbo montras antaŭ-, sam- resp. posttempecon de la okazotempo al la paroltempo, dum la referenctempo impliciĝas nur el la kunteksto, ekz. de el la okazotempo de ado priskribita pli frue.6 Specialan kazon starigas la prezenco -as, kiu esprimas – tipologia banalaĵo – ankaŭ ĉiamveraĵojn sen strikta tempa rilato al la nuntempo (ekz. ĉiutage la suno leviĝas); ĉi tie oni devas paroli pri koncepta etendo de la okazotempo, ekstremokaze ad infinitum, kiu ja tamen ankaŭ samtempas kun la paroltempo.

3. Uzado de la tensoj en suborditaj propozicioj

Dum en simplaj frazoj do la uzado de la tensoj estas apenaŭ problema (ne ekzistas diferenco inter absoluta kaj relativa tensoj), en suborditaj frazoj penseblas almenaŭ tri sistemoj, laŭ kiuj referenco al la tempo povus funkcii:

    1. absoluta: Oni uzas la tensojn kiel en nesuborditaj frazoj (do en rilato al la paroltempo).
    2. relativa: Oni uzas la tensojn en rilato al la tempo de la ĉefpropozicio.7
    3. miksa: Oni uzas ilin jen relative, jen absolute, depende de la fraztipo.

La sistemon 3 uzas i.a. PAG (§§ 269-271), kiu donas regulojn por subpropozcioj kun relativa (§ 270) kaj absoluta (§ 271) tenso-uzoj. Willkommen (2007) en amplekseta ĉapitro (p. 51-59) instruas sistemon iom similan al la sistemo 2, tamen ne en ekstrema formo.8 La – pravan – sistemon 1 kun unu aldona regulo instruas PMEG (§ 33), por kio mi volas mallonge argumenti.
Rilate la sistemon laŭ PAG oni miras unue, pro kio servu relative komplika diferencigo en planlingvo, kaj due, kial krome ekzistas eĉ esceptoj al la ĝeneralaj reguloj. Dum PAG ĉion nur priskribas, sed ne klarigas, Willkommen (2007) ja donas principe simplan kialon por la tenso-uzo laŭ lia sistemo, tamen restas iom neklare, kio konkrete estas la „realtempo“ (Echtzeit, p. 51); krome laŭ lia gvidlinio (vd. pn. 8) formo kiel Kiam mi venis en la ĉambron, mi vidis, ke li skribas devus esti malĝusta, ĉar la unua propozicio ja jam formas situacion, el kies vidpunkto oni devus uzi la as-formon por esprimi samtempecon. Ekzemploj nekongruaj al la priparolata sistemo abundas.
La solvo estas relative facila: PAG sur neplenaj du paĝoj (§ 234) donas la regulojn de la nerekta parolo, laŭ kio tenso kaj modo ne ŝanĝiĝas per la transformo de rekta al nerekta parolo. En la ekzemploj oni trovas frazojn montrantajn, ke la nerekta „parolo“ entute ne estas limigita al la esprimo de io efektive eldirita,9 sed aperas ankaŭ post verboj de pensado, sciado, scivolo kaj percepto.10 Akceptante tion, oni povas forlasi dividon en relativ- kaj absoluttensajn subpropozciojn, kaj anstataŭe havas sistemon, en kiu oni principe uzas la tensojn en rilato al la paroltempo, kiel en simplaj frazoj, kio tamen pro la regulo de la nerekta parolo ne ĉiam estas videbla. Tio klarigas ne nur la ekzemplajn frazojn aperantajn en la reguloj de PAG kaj Willkommen pri la tenso-uzo, sed precipe ankaŭ la t.n. esceptojn.11
Per tio, ke frazoj kun nerekta parolo enkondukas virtualon punkton de parolo (de kiu dependas la tenso-elekto en la subpropozcio), oni efektive ricevas informon pri la rilato inter agotempo (de la subpropozcio) kaj referenctempo (de la ĉefpropozicio), dum en subpropozicioj kun efektive absoluta tenso-uzo oni aŭ ne povas tion vidi laŭforme, aŭ devas uzi kompleksajn tensojn, kp. la preskaŭ samsignifajn frazojn Estis bona ŝanco, ke estis pluvinte – Ke pluvis, mi opiniis bona ŝanco: en ambaŭ frazoj la referenctempo estas antaŭ la nuntempo, kaj la agotempo (de pluvi) estas antaŭ la referenctempo, aŭ Estis domaĝe, ke estis pluvonte – Mi lamentis, ke pluvos: en ambaŭ frazoj la referenctempo estas antaŭ la nuntempo, kaj la agotempo (de pluvi) troviĝas post la referenctempo.

4. La kunmetitaj tensoj

4.1 Ĝeneralaĵoj

Klaras nun sendube, ke la simplaj, nur aktivaj tensofinaĵoj -is, -as, -os esprimas esence antaŭ-, sam- kaj posttempecon de ago rilate al la paroltempo, do estas interese, kiel kondutas tiurilate la kunmetitaj tensoj.
Kiel estas konate, Esperanto havas naŭ tensojn en aktivo kaj pasivo konsistantajn el la simplaj tensaj formoj de la kopulo esti kaj la ses participoj. Tiuj tensoj estas ne nur hazardaj kombinoj de la verbo esti kaj la participoj, similaj al esti + ajna adjektivo, sed vere gramatikeriĝintaj esprimiloj. Tion montras la fakto, ke kutime ne estas eble kombini la participojn kun la fientiva verbo/sufiksoido (-)iĝi, kio eblas ĉe ĉiuj adjektivoj (ekz. iĝas ruĝa, sed ne *iĝas farbita).12
La plej akraj disputoj, precipe en la 1960-aj jaroj, sed intertempe plejparte finitaj pro dominanta uzado de la itismo, estiĝis semaziologie pri la interpreto de la kombinoj el estis + X-ita/-ata – ĉu opozicio de tenso aŭ de aspekto? – resp. onomaziologie pri la ĝusta pasiva esprimo de ago, kies referenc- kaj okazotempoj koincidas, do pri la pasiva ekvivalento de frazo Mi sendis la leteron hieraŭ – ĉu La letero estis sendita hieraŭLa letero estis sendata hieraŭ? Praktike la opozicio gravas antaŭ ĉio ĉe telikaj verboj, do la PAG-aj „verboj de rezulto“.
La atistoj13 interpretas la formojn kiel estis X-ita pure tensece, nome pluskvamperfektaj, do paralelaj al aktiva estis X-inta; formoj kiel estis X-ata esprimu ĉiujn aliajn preteritaĵojn kaj estu telikaj, do la ekvivalento al aktiva X-is.
La itistoj interpretas ĉi-lastajn formojn nur kiel esprimilon netelikigitan de samtempeco preterita, do paralelaj al aktiva estis X-anta, dum estis X-ita laŭ ili esprimas kaj pluskvamperfekton (eble kun klariga adverbo tempa) kaj simplan preteriton. Krome „la sufikso -at- enhavas nepre en si ian ideon pri daŭro, kaj -it- ideon pri rezulto“ (Waringhien 1989: 201); ĉi tio klarigu la fakton, ke verboj kun durativa akcionaleco kutime ne kombiniĝas kun -ita kaj tiuj kun momenta ne kun -ata.
Kiel Lötzsch (1991: 411‒413) kaj, iom malpli apodikte, Velger (1994: 22) konfirmas, la Zamenhofa lingvouzo, imitinda laŭ la Bulonja Deklaracio (§ 4.6), plejparte kongruas kun la itista sistemo. Tamen en la korpuso de la Zamenhofaj verkoj troveblas kelkaj ekzemploj de ne-itismaj formoj, kp. la ekzemplojn (el la Tekstaro, pro tio sen paĝindiko; Fundamentaj atestoj grasigitaj):

    1. Mono havata estas pli grava ol havita (Ekzercaro § 22)
    2. Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato (Ekzercaro § 22)
    3. viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble (Ekzercaro § 41)
    4. multe da havitaj zorgoj (Marta)
    5. faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj (Marta)
    6. la sono de la nomo de la homo amita kaj perdita (Marta)14
    7. Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. (Fabeloj IV)
    8. apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi (Marta)
    9. kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    10. tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi (Marta)
    11. pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj (Marta)
    12. por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo (Marta)
    13. Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. (Nefermita letero al s-ro de Beaufront)

Do ŝajnas, ke la afero ne estas tiel facila, kiel sugestas Lötzsch (1991: 411). Kvankam la verbo en multaj lingvoj (tiel ankaŭ en Esperanto) estas la plej komplika gramatikero kaj ampleksas plej multe da formoj, en planlingvo kun raciigita gramatiko oni ja povas atendi relative simplan sistemon, kio kontrastas al la komplikaj reguloj donataj ekz. en PAG (semantika distingo laŭ akcionaleco, distino inter atributiva kaj predikativa uzoj ktp.). Pro tio almenaŭ kiel laborhipotezon oni serioze konsideru la bazan aserton de la atistoj, ke la perfekta forma simetrio de la participoj kaj analogio al la simplaj, pure tensecaj verbformoj (la vokaloj -a-, -i-, -o-!) sugestas ankaŭ enhavan sistemecon, kian oni tamen en la praktiko ne povas trovi ankaŭ ĉe Zamenhof.
Bazan malsimetrion, tamen, la sistemo havas jam en sia morfologio: La kunmetitaj tensoj komplementas la simplajn tensojn nur en la aktivo, dum en la pasivo ili tiujn suplementas pro manko de sinteza pasivo. Apriore do entute ne certas, ĉu la aktivaj kaj la pasivaj participoj kondutu simetrie, kaj la konkurenco inter simplaj kaj kunmetitaj tensoj en la aktivo eĉ supozigas, ke funkcia disdiferenciĝo estas ebla. Oni devas do ekzameni la uzadon de ĉiuj participoj, kaj precipe gravas ĉi-rilate la paragrafoj 22, 24 kaj 25 de la Ekzercaro, kiuj modele montras ties uzadon kaj pro la netuŝebla norma valido de la Fundamento nepre estu kontentige klarigitaj per teorio pri la Esperanta verbosistemo.
Kiel ni vidis en ĉapitro 2, la simplaj tensoj en -is, -as resp. -os en la tempo-skemo de Reichenbach indikas antaŭ-, sam- resp. posttempecon de la okazotempo al la paroltempo, dum la referenctempo impliciĝas nur el la kunteksto.15 Komparante la ekzemplojn de kunmetitaj tensoj, provizore nur en la aktivo, klariĝas, ke en ili la formo de esti (resp., en sintezaj formoj, la finaĵo) esprimas la rilaton de la referenc- al la paroltempo, dum la participa formo esprimas la rilaton de la okazo- al la referenctempo, kion oni povas skemigi per la ekzempla verbo pluvi16 (punkto • indikas la paroltempon, ikso x la referenctempon kaj streko — la okazotempon):

okazo-, referenc- kaj paroltempoj en Esperanto

Tia sistemo estas samtempe simpla, ĉar ĝi estas morfologie travidebla (-i/a/os → -i/a/o(n)t-) kaj uzas nur unu helpverbon (esti, dum ekz. la germana uzas tri), kaj esprimriĉa, ĉar ĝi ankaŭ sen kunteksto indikas ago-, referenc- kaj paroltempon. Ke la participoj esprimas la rilaton de la okazo- al la referenctempo, verŝajnas ne nur el la ekzemploj de la Ekzercaro, sed jam el iliaj nomoj en la Fundamenta Gramatiko, kiu uzas la etnolingvajn terminojn por resp. participoj de estinteco/perfekto, estanteco/prezenco kaj estonteco/futuro. Rezultus do teorie certa simpla sistemo, surbaze de kiu oni nun devas esplori, kio sekvigas la malsimetriojn/variadon de la fakta uzado. Sed la variado koncernas nur parton de la verboj. Ĉe netelika verbo kiel pluvi, kies signifo post ajna tempo veras, ŝajne ne aperas ia problemo, alie aspektas la afero ĉe telikaj verboj, kiujn oni ja nur post atingo de certa punkto (ĉe transformaj verboj: la rezulto) opinias plenumitaj.17

4.2 Konsekvencoj

Konsiderante la diversajn akcionalecojn de verboj, antaŭ ĉio la telikecon, oni tuj komprenas la unua gravan konsekvencon: Se prezenca participo esprimas samtempecon, ĝi nepre devas netelikigi tian verbon kaj esprimi la adon ankoraŭ daŭrantan, kiu aktuale estas kondukonta al sia natura rezulto. Ĉar, se ĝi esprimus tiun rezulton, la propra ago samtempe kun ties atingo ja jam estus finiĝinta en la momento de la referenco, do ili ne plu povus esti samtempaj. Se la ĵusa konkludo ĝustas – kaj por tio pledas ne nur la logiko, sed ankaŭ la lingva tipologio – , la ĉefa uzad-maniero (kaj -postulo) de la atistoj estas malĝusta, ĉar simple neebla.
Kompletan agon kune kun ĝia rezulto18 oni do povas prezenti nur per preteritaj participoj, ĉar ilia okazotempo plene troviĝas antaŭ la referenctempo,19 kio estas antaŭkondiĉo por tio, ke rezulto povu esti samtempa al la referenctempo – ĉu ĝi estas efektive tia, aŭ ĉu ankaŭ ĝi jam antaŭe finiĝis,20 dependas de la kunteksto kaj ne estas markita forme. Neniel ja estas fiksite, kiom granda estas la diferenco inter la tempo de esti kaj tiu de la participo, ĝi povas esti apenaŭ perceptebla momento, sed ankaŭ milionoj da jaroj. Tio estigas ioman necertecon rilate referenc- kaj okazotempon, kp. la frazon Kaj Phantasus venis, plumo estis elŝirita al liZ, kie sen kunteksto ne klaras, kiam la elŝiro okazis (fakte post la alveno). En la aktivo la dilemo estis solvebla per la ekzisto de du formoj: La simpla formo esprimas principe samtempecon aŭ sinsekvon de agoj, la kunmetita formo specialiĝis al esprimo de antaŭtempeco (kp. Kaj Phantasus venis; oni elŝiris plumon al li resp. *Kaj Phantasus venis; oni estis elŝirinta plumon al li). Tio ne eblas en la pasivo; oni devus diri *estis estanta elŝirita resp. *estis estinta elŝirita, sed ĉi tiajn pezegajn formojn neniu iam uzis.
Ni do konfrontas la sekvan paradokson: En Esperanto per la pasivo en la preterito (kaj futuro) oni povas esprimi aŭ koincidon de okazo- kaj referenctempo kaj nekompleton de la ago, aŭ antaŭtempecon de la okazotempo rilate al la referenctempo kaj kompletan agon. Sed oni ne povas esprimi kompletan agon, kiu samtempas je referenca tempo, kiel ekz. en simpla frazo Mi forsendis la leteron je la dua – La atistoj substrekante la tempan rilaton diras La letero estis forsendata je la dua, senprave telikigante la participon en -ata, la itistoj, por kiuj informo pri plenumo aŭ provo de plenumo pli gravas, diras La letero estis forsendita je la dua, preteratentante la pritempan informon de -ita. Kaŭzo de la problemo verŝajne estas, ke Esperanto havas nur unu helpverbon, esti, dum ekz. la pola aŭ la germana uzas ĉe la pasivo ankaŭ iĝi (zostać, werden) por esprimi ĝuste la plenmuiĝon de la telika ago.
Zamenhof preferis plejparte la duan el ambaŭ ne tute ĝustaj uzad-manieroj. Gravan influon sur ĉi tiun (certe nekonscian21) decidon, supozeble havis lia gepatra lingvo slava. En ĉiuj slavaj lingvoj la distingo telika-netelika estas esprimebla (kaj esprimenda!) per gramatikeriĝintaj morfologiaj rimedoj, ne per kunteksto kiel plej ofte en la latinidaj lingvoj. En ili telika verbo (kutime prefikshava) ne povas esti kuntekste netelika, tiuokaze oni devas anstataŭigi ĝin per netelika verbo. Ĉi tiu telikeca sistemo en la nordslavaj lingvoj transprenis aldone la funkcion esprimi la aspekton, dum ekz. en la bulgara tiuj du kategorioj estas ankoraŭ apartaj (kp. Bertinetto/Delfitto 2000: 214‒217). Klara indiko por tio estas ankaŭ la ofta uzado de -ata por ripetataj faroj, kiuj unuope ja estas telikaj kaj do inklinu al -ita, sed kune formas unu, interne kompleksan, netelikan okazaĵon (Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi resp. La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi, Ekzercaro, § 25, kp. ankaŭ Bertinetto/Delfitto 2000: 215).
Oni aldone konsideru, ke en la plimulto de la okazoj tiel detala distingado de tempaj procezoj, kian permesas esprimi la kunmetitaj tensoj, ne estas necesa: La kunteksto ĉion klarigas aŭ la parolanto entute ne volas sian eldiron precizigi, ĉar aliaj informaj eroj pli gravas. Kiel ĉiu parolanto de Esperanto scias, preskaŭ ĉiam sufiĉas la simplaj verbformoj, kaj trouzado de la kunmetitaj estas stilo ne nur peza, sed ankaŭ nenatura rigarde al la principo de lingva ekonomio. Sed la pasivo ne havas simplajn formojn, oni ĉiam devas decidi, kiun nuancon pligravigi per la elekto de -ata aŭ -ita, eĉ se oni ne volas aŭ entute scias. Tio verŝajne ege kontribuas al la necerteco rilate la uzadon de pasivaj verbformoj.
Resumante la ĉi-antaŭajn pripensojn, oni ne povas ne pensi, ke la ĉefa distingo inter -ata kaj -ita estas la esprimo de procezo kontraŭ rezulto. Tia opozicio kvazaŭ nature estiĝas el la tempa interpreta de la verbosistemo skizita supre kaj samtempe povas kontentige klarigi la Zamenhofan lingvouzon, kiu plejparte kongruas kun la itismo, sed devias de ĝi ĝuste en frazoj, kie kontraŭkutime la plenumiĝanta ago pli gravas ol ĝia rezulto (ekz. 2, 10‒13 kun -ata, laŭ aspektismo: -ita), aŭ netelika, durativa ado estas emfaze ĉesinta (ekz. 1, 4‒7 kun -ita, laŭ aspektismo: -ata ), aŭ la rezulto de telika, sed ripetata ago estas emfazata (ekz. 3, 8, 9 kun -ita, laŭ aspektismo: -ata).

5. Aspekto?

El la fakto, ke la rusa kaj pola versioj de la Fundamenta Gramatiko tradukas la ekzemplajn participojn farata kaj farita per respektive imperfektiva kaj perfektiva etnolingvaj formoj (делаемый/сделанный resp. czyniony/uczyniony), Lötzsch (1991: 411) konkludas, ke „sen la plej minimuma dubo“ la Esperantaj participoj diferenciĝas ne nur tempe, sed ankaŭ aspekte. Tamen la tradukoj ne devigas al tia konkludo, fakte, ĉu Zamenhof havis entute alian eblecon taŭge traduki la distingon de -ata kaj -ita ol per la najbara, sed miaopinie ne identa distingo imperfektiva – perfektiva? Se -ata/-ita esprimas, kiel la supra rezonado supozigas, opozicion procezo – rezulto, en la plej oftaj okazoj oni ja devas ilin rusigi aŭ poligi per aspekta opozicio.
Bedaŭrinde, ne multe helpas la esploro de Bertinetto/Delfitto (2000) pri la kombinado de telikeco kaj aspekteco en la latinidaj kaj angla lingvoj. Iliaj observoj, ke certaj subjunkcioj kaj adverboj regule havas la sekvajn kombinojn (Bertinetto/Delfitto 2000: 206),
aspekta resp. akcionala valoro de tempaj partikloj
jam en la rusa (kaj la pola) ne plu validas, pro la speciala kombino de aspekto kaj telikeco en ĉi tiuj lingvoj.
Esploro pri tiaj kombinaĵoj en la Zamenhofa korpuso donis nur malmultajn rezultojn, parte kontraŭdirajn. La sekvaj frazoj por tiu demando estas interesaj (eltiro):

    • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita (Ekzercaro §25)
    • ŝia homa fiereco ne estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj (Marta)
    • Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. (Fabeloj de Andersen)
    • sed devus ankoraŭ esti kreita (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    • nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en via lando (Kongresaj paroladoj)
    • ĝis ĝi estos portita sur la tombejon (Fabeloj de Andersen)
    • ĝis la demando estos solvita (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    • ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    • en la iom post iom akirata alkutimiĝo (Marta)
    • dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado (Fabeloj de Andersen)
    • dum la kafo estis kuirata (Fabeloj de Andersen)

Ne eblas kongruigi la verbformojn de la ekzemploj kun aŭ la telikeca aŭ la aspekta kolumno de la supra tabelo.
Sed eble tio ja tamen donas informon: Ĉu eble ne la participo, sed la vera verbo esti (kiu estas aspektece kaj telikece neŭtrala) gravas por la kombino kun tiuj frazaj rimedoj? Mi ne aŭdacas decidi, sed la rezulto povus subteni la hipotezan sistemon, kiu baziĝas sur relativa tempindiko, kaj en kiu aspekteco kaj/aŭ telikeco estas nur kromsignifoj en konkreta frazo, kiuj aŭtomate estiĝas el la priskribata situacio – temas ja pri universalaĵoj, do la tuta demando ne estas, ĉu aspekto ktp. ekzistas en Esperanto, sed nur, ĉu ili estas devigaj.
Finante ĉi tiun enketon, oni nepre konsideru jenan demandon: Kiel jam montris la surprize oftaj trafoj por iĝi + -ita (kp. pn. 12), ofte la kombino esti + -ita ne nepre devas esprimi kunmetitan tenson, sed povus funkcii kiel esti + ajna adjektivo. Kiel esprimilo de rezulto -ita ja precipe taŭgas kiel kvazaŭ-adjektivo, kp. frazon kiel La fenestro estas fermita, entute ne eblas ĝin malfermi aŭ la Fundamentan Vortoj kunmetitaj [ja ne: kunmetotaj – C. B.] estas formataj… Tio signifas, la kombino esprimas staton je tempo difinita (de la tenso de esti). Ĉu eble en multe pli da okazoj de estis -ita Zamenhof intencis esprimi staton, kaj ne agon, kiel multaj itistoj poste interpretis? Kp. la polan, kiu entute ne tre ofte uzas la pasivon, kaj tiam pli ofte la kombinon być ‚esti‘ + perfektiva participo ol zostać ‚iĝi‘ + perfektiva participo, ankaŭ en okazoj, kie ekz. Germano uzus werden ‚iĝi‘ + participo preterita. Kp. frazojn kiel Leĝan sankcion ili ricevos nur en tiu okazo, se ili estos akceptitaj de la unua kongreso […] (antaŭparolo al la Fundamento), aŭ Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita (Ekzercaro, § 22) aŭ […] ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco (Marta) – kiu decidu, kiam temas ankoraŭ pri la ago de la participo, kaj kiam pri ties rezulto? Helpetas la konsidero, ke la dua eblo akordas kun la hipoteza sistemo, kiu ĝis nun bone funkciis.
Oni do rajtas demandi, ĉu la hodiaŭa kutimo, uzi ekskluzive kaj larĝe la formon estis -ita por priskribo de procezoj konformas al la imitinda lingvouzo de Zamenhof.22

6. Konkludoj

Resume oni vidas, kiom komplika povas esti morfosintakso de ŝajne facila lingvo kiel Esperanto, kaj samtempe, ke la lingva analizo de la Internacia Lingvo ne atingis sian finon en la Plena Analiza Gramatiko. Se oni akceptas la ĉefajn rezultojn de ĉi tiu enketo, oni povas diri, ke la itistoj plejparte pravis rilate la participan uzadon de Zamenhof kaj intuicie ekkonis sistemon por bona Esperanto, sed ilia lingvoscienca klarigo ne plenumas kriteriojn de scienceco kaj ekzakto. La atistoj aliaflanke havis pli taŭgan teorian bazon, sed ĉi tiu kondukis ilin al malĝustaj konkludoj.
En ĉi tiu artikolo mi provis prezenti alternativan teorian klarigon, kiu praktike ne signifas renverson de la lingvo, sed tamen pli konformas al la nocioj kaj metodoj de la moderna lingvoscienco.
Ĉi tiu sistemo krome klarigas plimulton de la esceptoj rilate la itismon troveblaj ĉe Zamenhof, precipe, se temas pri la kombino de laŭdire nekongrua akcionala karaktero kun difinita participa finaĵo, ĉar la ĉi-tiea alternativa sistemo ne faras distingojn laŭ la signifo de la radikoj krom la lingve-tipologie baza de (ne)telikeco. Miaopinie la kaŭzo, ke tre malofte „verbo de daŭro sen rezulto“ (PAG-a termino) kombiniĝas kun -ita, povas esti parte etnolingva influo, parte la fakto, ke tia verbo post fino de sia daŭro ne postlasas rezulton, kiun -ita povus esprimi, ĉi tiu participo do uzeblas nur en la okazoj, kiam ilia okazotempo troviĝas antaŭ la referenctempo, por kio en la praktiko estas verŝajne malofta bezono, kp. ekz. la stile markitan Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita (Fabeloj de Anderesn). Finfine ŝajne eblas ambaŭ formoj, kp. la du sekvajn frazojn el Marta, kie simila enhavo havas tamen malsaman esprimon: ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, sed ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon. Eĉ la majstro ŝanceliĝas.

Literaturo kaj (grasigitaj) mallongigoj

Aktoj I = Aktoj de la Akademio. 1963-1967, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto 9, Rotterdam – Paris s.j.

Bertinetto, Pier Marco/Denis Delfitto. 2000. „Aspect vs. Actionality: Why they should be kept apart“. En: Östen Dahl (eld.), Tense and Aspect in the Languages of Europe, Berlin – New York, 189‒226.

Helbig, Gerhard/Joachim Buscha. 81984. Deutsche Grammatik. Ein Handbuch für den Ausländerunterricht. Leipzig.

Lötzsch, Ronald. 1991. „Tempus, Passiv und Aspektualität im Esperanto (zur -ata-/-ita-Problematik)“. En: Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (ZPSK) 44, 1991, 402‒414.

Miner, Ken. 2009. „Situacia aspekto en Esperanto“. http://lingvakritiko.com/2009/10/29/situacia-aspekto-en-esperanto/ [2013-12-20].

PAG = Kalocsay Kálmán/Gaston Waringhien. 41980. Plena analiza gramatiko de Esperanto. Rotterdam.

PMEG = Bertil Wennergren. 2013. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0, www.bertilow.com/pmeg/ [2013-12-20].

Velger, Helmuto. 1994. Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkonduko, Ekspertizetoj, Kritikoj, Marburg.

Wacha Balázs. s.j. Iom pri tempo kaj aspekto. Nepublicita manuskripto, s.l.

Waringhien, Gaston. 21989. Lingvo kaj vivo. Esperantologiaj eseoj. Rotterdam.

Willkommen, Dirk. 22007. Esperanto-Grammatik. Hamburg.

Zamenhof, Ludwik L. 101991. Fundamento de Esperanto. Kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albaut. Pisa.

―. 181992. Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto. Prinotita de G. Waringhien, Rotterdam.

―. 1992. Lingvaj respondoj. Plena kolekto. Jekaterinburg.

Apendico I: Esencaj atestoj el la Zamenhofa verkaro23

a) kun -ita:

    Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (Ekzercaro §12)
    Mono havata estas pli grava ol havita. (Ekzercaro § 22)
    La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. (Ekzercaro §25)
    Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. (Ekzercaro § 25)
    Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. (Ekzercaro § 2 5)
    Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj (Ekzercaro § 27)
    Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. (Ekzercaro § 33)
    Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; (Ekzercaro § 39)
    viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. (Ekzercaro § 41)
    la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta (Marta)
    Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo (Marta)
    tamen post ne plena horo la teo estis trinkita (Marta)
    Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta (Marta)
    multe da havitaj zorgoj (Marta)
    apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi (Marta)
    mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas! (Marta)
    kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)

b) kun -ata:

    Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. (Ekzercaro § 22)
    Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. (Ekzercaro § 25)
    Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. (Ekzercaro § 25)
    tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi (Marta)
    pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj (Marta)
    sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon (Marta)
    por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo (Marta)
    disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo (Marta)
    Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. (Nefermita letero al s-ro de Beaufront)
    la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos komune akceptata (Lingvo Internacia, 1905, p. 545)
    multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado estas aranĝata. (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)
    Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia)

Apendico II: Difinoj de kelkaj gravaj lingvistikaj kategorioj24

akcionaleco (Aktionalität, actionality)
semantika funkcikategorio karakterizanta la objektivan formon de eldiro rilate al la tempo
Ĉi tiu kategorio, universala al ĉiuj lingvoj, enhavas ĉiujn lingvajn rimedojn por difini, kiel aspektas la procezo aŭ stato, pri kiu temas, sendepende de la interrilato kun aliaj adoj (aspekteco) aŭ de la paroltempo (tenseco); tamen kelkaj ~oj nur en kunteksto klare videbliĝas. Ĉiu verbo jam enhavas difinita(j)n ~o(j)n, kiu(j) en multaj lingvoj estas ŝanĝebla(j) per vortfaradaj rimedoj (vd. akcionalo). Ekz. en Esperanto li daŭre demandas (=akcionala li demandadas); por la eroj vd. sube. ~o estas superkategorio de akcionalo:

akcionalo (Aktionsart, lexical aspect)
leksika formkategorio karakterizanta la objektivan formon de verba esprimo rilate al la tempo
En multaj lingvoj la akcionalecoj enhavataj en verbo estas ŝanĝeblaj per vortfaradaj rimedoj, laŭ pli-malpli regula sistemo; nur tiam oni parolas pri ~o; ekz. en Esperanto -ad, -iĝ-, -ig- k.a.

telikeco (Telizität, telicity):
(vs.) semantika kategorio karakterizanta verban esprimon laŭ tio, ĉu ĝi enhavas principan, naturan plenumiĝon en si aŭ ne
Laŭ tio oni distingas du kvalitojn: telika (havanta en sia signifo principan plenumiĝon) kaj netelika (havanta en sia signifo neniun principan plenumiĝon). Ili estas parto de ĉiu simpla radiko (ekz. aĉeti, morti devige havas finpunkton, kuŝi, ludi teorie ne), sed ankaŭ ŝanĝeblaj pere de vortfarado (eltrinki ion) aŭ dependa de la kunteksto (telike neŭtralaj verboj, kiel ekz. skribi, kiu estas en li skribas netelika, sed en li skribis du leterojn telika). La proksimeco al aspekto estas evidenta, kaj fakte la aspekto de la nordslavaj lingvoj (sed ankaŭ de multaj aliaj lingvoj) diakrone devenas de distingo telika-netelika, kio efikas tiamaniere, ke oni ekz. la pola per kutima verbformo povas esprimi samtempe telikon kaj perfektivon resp. netelikon kaj imperfektivon, sed ne telikon kaj imperfektivon kaj inverse, kio eblas ekz. en la bulgara, kiu distingas indikon de telikeco (prefiksoj) kaj de aspekto (tensaj finaĵoj). Temas pri du disigendaj konceptoj lingvaj25. Ekz. telikajn verbojn helpe de imperfektiva aspekto aŭ kuntekstaj rimedoj oni povas netelikigi, kp. Mi estas skribanta leteron.

aspekteco (Aspektizität/Aspektualität, aspectuality)
semantika funkcikategorio de la esprimiloj karakterizantaj adon laŭ ties enordigo en interna tempa kunteksto
Ĉi tiu kategorio estas universala al ĉiuj lingvoj; ĝi servas por strukturigi la internan sinsekvon de situacioj de eldiro sur enhava ebeno, sendepende de la absoluta tempo, laŭ subjektiva takso de la parolanto (kaj pro tio ne ĉiam paralele en la unuopaj lingvoj); por la eroj vd. sube. ~o estas superkategorio de aspekto:

aspekto (Aspekt, aspect)
gramatika formkategorio de la esprimiloj karakterizantaj adon laŭ ties enordigo en interna tempa kunteksto
Multaj lingvoj, ekz. la slavaj aŭ la latinidaj, gramatikerigis la enhavatan aspektecon de siaj esprimoj al deviga sistemo. Oni atentu, ke, kvankam ekzistas laŭprincipe nur du kategorieroj, la a.oj estas uzataj en la unuopaj lingvoj diversmaniere kaj kun tre diversaj aldonaj signifoj. Ekz. ĝeneralaj konstatoj, kutimoj ktp. estas esprimataj en la slavaj lingvoj per imperfektivo kiel nemarkita kategorio, en la angla per la perfektivo, dum la imperfektivo estas uzebla nur por aktuale disvolviĝanta ado (simile al la E-a participo en -ant-).

imperfektivo (Imperfektiv/Kursiv, imperfective aspect)
aspekt(ec)o karakterizanta adon kiel ne limigitan en la tempo, do kiel procezon aŭ staton
Ĝi sekve prezentas adon kvazaŭ de ene. Tamen ĝi estas kombinebla kun limhavaj esprimoj (ekz. telikaj), interterminaligante ilin. ~eco kutime esprimas ion laŭkvante nedifinitan, ekz. pola On pił piwo ‚Li trinkis bieron.’ (iom).

perfektivo (Perfektiv/Komplexiv, perfective aspect)
aspekt(ec)o karakterizanta adon kiel limigitan en la tempo, do kiel okazaĵon
Ĝi sekve prezentas adon kvazaŭ de ekstere, kun limigo. Tial ĝi ne estas uzebla ĉe adoj akcionale senlimecaj. ~eco kutime esprimas ion laŭkvante difineblan, ekz. pola On wypił piwo ‚Li trinkis la bieron.’ (la tutan glason). ~a aspekto kaj paroltempo ne kombineblas, ĉar aktuala, ankoraŭ daŭranta situacio ne povas esti prezentata de ekstere. Laŭforme prezencaj ~oj ĉiam esprimas ion specialan, esence ne ~an (ekz. habitualon).

tenseco (Temporalität, temporality)
gramatika funkcikategorio, kiu enhavas ĉiujn esprimmanierojn rilatigantajn adon al la tempo
Ĉi tiu kategorio, universala al ĉiuj lingvoj, esprimas aŭ rilaton al la tempo de la parolado aŭ al al alia tempopunkto, pri kiu temas. Krom la verba esprimo tio eblas per aro da diversaj lingvaĵoj, ekz. adverboj (hieraŭ, postmorgaŭ). ~o estas superkategorio de tenso. Laŭ la rilato al la nuntempo distingeblas tri subkategorioj:

antaŭtempeco (Vorzeitigkeit)
gramatika kategorio montranta, ke ado okazas antaŭ difinita tempopunkto
Tiu ĉi punkto povas esti la nuno (ekz. Li venis hieraŭ) aŭ priparolata tempo (ekz. Kiam li estis alveninta, li ripozis iomete).

samtempeco (Gleichzeitigkeit)
gramatika kategorio montranta, ke ado okazas dum difinita tempopunkto
Ĉi tiu punkto povas esti la nuno (ekz. Li venas nun) aŭ priparolata tempo (ekz. Kiam li estis eniranta, al li rigardis ĉiuj).

posttempeco (Nachzeitigkeit)
gramatika kategorio montranta, ke ado okazas post difinita tempopunkto
Ĉi tiu punkto povas esti la nuno (ekz. Li venos morgaŭ) aŭ priparolata tempo (ekz. Ĉar li estis alvenonta, oni purigis la tutan domon).

tenso (Tempus, tense)
gramatika formkategorio montranta la rilaton inter ado kaj la tempo
Kutime tion plenumas la verbo, en E-o per la finaĵoj -as, -is kaj -os kaj la participaj finaĵoj. Kiel en la plimulto de la lingvoj ili montras nur rilaton, sen pli preciza indiko de la tempa distanco; tamen en kelkaj lingvoj ekzistas temp-spaca distingo ekz. inter hieraŭ kaj la tempo antaŭ hieraŭ.
Laŭ la maniero de la rilatigo oni distingas inter du specoj de tenso, absoluta kaj relativa:

tenso absoluta (absolutes Tempus, absolute tense)
gramatika formkategorio montranta la rilaton inter ado kaj la tempo de la parolado
Refenca punkto de la ~o ~a ĉiam estas la nuntempo; ĝi enhavas do informon pri unu tempopunkto. En E-o tion esprimas la simplaj finaĵoj -as/-is/-os (kiuj neniam estas relativaj; ŝajnaj esceptoj klariĝas per la regulo de la nerekta parolo).

tenso relativa (relatives Tempus, realtive tense)
gramatika formkategorio montranta la rilaton inter ado kaj la tempo priparolata
Referenca punkto de ~o ~a estas virtuala tempopunkto, kiu malsamas al la nuntempo kaj dependas de la priparolata situacio.
Per tio ~o ~a tre similas al aspekto, tamen funkcias malsame. Ĝi estas antaŭ-, sam- aŭ posttempeca al alia (absoluta) tenso, do enhavas informon pri du tempopunktoj, aŭ en si mem, aŭ en la nepra kombino kun la absoluta tenso ene de eldiro.

verbvoĉo (≈diatezo; Genus verbi, voice)
gramatika formkategorio indikanta la rilaton inter la ado kaj la aktanto, al kiu la ado esprimata de verbo rilatas
Temas do pri indiko de la rolo kutime de la subjekto. Aŭ ĝi efikas per ago al io, aŭ ago efikas al ĝi, aŭ ĝi restas en stato (sen ajna efiko). Plej ofte aperas la sekvaj kategorieroj:

aktivo (Aktiv, active voice)
(ss.) verbvoĉo indikanta, ke la aktanto, al kiu la verbo rilatas, efikas per la ago al io; (vs.) nemarkita voĉo, kies valoro dependas de la signifo de la verbo
En strikta senco la a.o esprimas, ke la subjekto estas la aganto. Ĉi tiun funkcion ĝi povas plenumi ĉe minimume duvalentaj verboj, kiuj ebligas diatezan opozicion (transformon en la pasivon, vd. sube). Tamen, kiel kutime forme plej simpla kaj ofta verbvoĉo, ĝi estas semantike nemarkita kaj servas por esprimi diversajn diatezojn, depende de la leksemo (~a en labori, mediala ĉe ruliĝi, pasiva ĉe fali, stata ĉe esti).

pasivo (Passiv, passive voice)
verbvoĉo en akuzativaj lingvoj indikanta, ke la ago, kiun la verbo esprimas, efikas al la aktanto, al kiu la verbo rilatas, kaŭzata de alia aktanto
En kontrasto al la aktivo la ~o do ĉe minimume duvalentaj verboj ebligas direktigi la fokuson al la agato, for de la aganto, kiu eĉ ne devas esti menciita.

Rimarkigoj:

1. En la antaŭparolo al la tria eldono de la Plena (Analiza) Gramatiko de Waringhien/Kalocsay (PAG: 13).

2. Mi dividas verban adon jenamaniere:
semantikaj disdivido de verboj
Ekz. statoj estas esti, vivi, okazoj estas fali, dormi, aktivecoj estas iri, paroli, faroj estas fari, marteli. Kp. termine kaj enhave similan, sed iom alian dividon ĉe Miner (2009). Atentu, ke la kapablo formi personan pasivon en Esperanto ne estas ligita kun unuopa ada klaso, sed kun la valento de la koncerna verbo, tiel ke unuflanke statoj kiel vidi povas havi pasivon, aliflanke aktivecoj kiel vojaĝi ne; decidiga estas la kapablo alpreni rektan objekton.

3. Ekz. Wacha s.j. komprenas la terminojn perfektiva/imperfektiva plejparte en la senco de telika/netelika, kio lian rezonadon igas miskomprenebla por kelkaj lingvistoj.

4. Kp. ankaŭ la artikolon de Miner (2009), laŭ kiu la simplaj tensoj en Esperanto estas nemarkitaj rilate la esprimon de aspekto.

5. Ekzemploj kun la kunmetitaj tensoj: Tiam ni volis promeni, sed estis jam pluvante: paroltempo = nun, referenctempo = volis kaj estis, agotempo = pluvante (samtempe); Kiam mi venos, li estos jam foririnta: paroltempo = nun, referenctempo = venos kaj estos, agotempo = foririnta (antaŭtempe); Mi ja volas iri, sed estas pluvonte: paroltempo = referenctempo = nun kaj estas, agotempo = pluvonte (posttempe).

6. Kiel montras la kunmetitaj tensoj (vd. malsupre), estas iom pli komplike, ĉar ne ĉiuj rilatoj inter parol-, referenc- kaj okazotempoj estas konvene esprimeblaj per la simplaj tensoj. Atentu krome, ke en Esperanto oni depende de la esprimota temporilato tre konsekvence uzas la konvenan tenson (Morgaŭ mi iros al la kinejo, ne *iras, kiel oni povus diri ekz. en la pola aŭ la germana).

7. Tio proksimigus la simplajn tensojn al formoj de aspekto (aspektaj lingvoj kutime ne havas relativajn tensojn), sed kiel ni vidis, aspekteca valoro mankas en la Esperantaj tensoj, krome ŝanĝo inter ĉef- kaj subpropozicia tensaj sistemoj estus absurda.

8. Willkommen (2007: 51): „Bezugspunkt ist der jeweilige Sprecher in der jeweiligen Situation [Punkto, al kiu oni rilatas, estas la koncerna parolanto en la koncerna situacio]“.

9. Ekz. Ili ne sciis, ke trafos ilin malbonoZ

10. PMEG en § 33.8 donas ampleksan liston de vortoj, post kiuj sekvas nerekta parolo. PAG (p. 357) mencias, post kelkaj verboj povas sekvi subpropozcioj kun relativaj (= nerekta parolo) aŭ kun absoluttensaj predikatoj, ekz. mi vidis, kiel li kuris – mi aŭdis, kiel bruas la plandoj de l´ marŝantaj soldatoj. Tiel klariĝas ŝajnaj esceptoj kiel Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estisZ (Willkommen 2007: 54 – li mirige ne prikomentas la formon por li „neregulan“ estis).

11. Ekz. ŝajnis, ke pluvos (percepto) – li havis la opinion, ke ĉio prosperos – „esceptoj“: estis bona ŝanco, ke ne pluvis – li rakontis, kiel li procedos (PAG §§ 270/271); Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson[,] sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas (Willkommen 2007: 57). Restas nur tre malmultaj atestoj, kie oni ne trovas simplan klarigon, ekz. […] ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povas vidi, ke ŝi estas vera reĝidinoZ (Willkommen 2007: 54). Ĉi tie oni eblu pensu pri vigla rakonto, do imago pri kvazaŭa nuntempo de la priskribata sceno, aŭ pri formo de ĉiamveraĵo.

12. Fakte serĉo por la kombino iĝis X-ita(j) en la Tekstaro rezultigas eĉ 25 trafojn (dum por la aliaj participoj multe malpli aŭ eĉ nul), sed parte en ili la participoj havas la karakteron de statadjektivoj (ekz. „la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta“, La ŝtona urbo), kaj parte ne troviĝas ĉe Zamenhof, sed ĉe unuopaj aŭtoroj aŭ en gazetoj (ekz. 11 trovoj en La majstro kaj Margarita, fragmentoj kaj sume 12 en Monato kaj La Ondo de Esperanto) kaj ne estas konsiderindaj bonstilaj, se eĉ ne eraraj.

13. Parolante ĉi tie pri „atistoj“ kaj „itistoj“ mi iom simpligas la faktan situacion, en kiu ekzistas diversaj skoloj de tempismo resp. aspektismo, sed mi ne volas ĉi tie skribi historian skizon de la esploroj, do en unuopaj detaloj la vidpunktoj de unuopaj aŭtoroj povus diferenci de la skolo atribuita al ili.

14. Waringhien (1989: 194 pn.) komprenas amita samtempa, sed la kunteksto tion neniel pravigas, krome ĝi estus malĝusta kaj laŭ atismo kaj laŭ itismo.

15. Kiel mi jam aludis en pn. 6, ne ĉiuj kombinoj de la tri pragmatikaj tempoj estas sufiĉe klare esprimeblaj per la simplaj verboformoj, nome tiuj, en kiuj la okazotempo troviĝas inter la referenc- kaj la paroltempo. Ekz. Mi volis eliri, sed videble estis pluvonte ≠ Mi volis eliri, sed videble pluvis.

16. Kp. krome la ekzemplojn en pn. 5.

17. Simpla testo por telikeco estas respondo al la demando „Ĉu li estas X-inta, se oni interrompis lin, kiam li X-is?“ – Provu ekz. kun skribi (netelika) kaj subskribi (telika).
La ununura kaj ĉi-kuntekste neglektinda netransforma verbtipo telika, kiun mi konas, estas formaĵo kiel la pola verbo doleżeć ‚kuŝi ĝis certa tempo‘.

18. Kompreneble, per la nura formo oni ĉi-okaze ne povas klarigi, kiu el la du partoj – efektiviĝo aŭ efekto (= rezulto) – pli gravas. Kutime la rezulto verŝajne estas pli interesa ol la ago, kiu ĝin efektivigis. Tio precipe validas en la pasivo, kiun povas formi nur transitivaj verboj, kaj transitivaj telikaj verboj ĉiam estas transformaj, do rezulthavaj. Oni do povas diri, ke la pasivo precipe taŭgas kaj sekve eble servas por esprimi rezulton, t.e. staton de la subjekto rezulte de ago, kiu al la subjekto efikis.

19. Kaj kompreneble la futuraj participoj, kies efektiviĝo troviĝas post la referenctempo. Ilin mi ĉi tie ne pli detale priparolos, sed parenteze mi volas esprimi mian malakcepton de la pozicio de Lötzsch (1991: 407), laŭ kiu -ota esprimas nepre devan modecon (deontische Modalität, deontic modality) kaj -onta prospektivon (prediktan modecon); ĉi tiaj kromsencoj povas sekvi simple el la lingva konceptigo de futuro, kies grado de realeco ja nepre dependas de la pritakso de la parolanto.

20. Kompreneble el pragmatika vidpunkto. Logike la rezulto de La letero estis sendita, t.e. la letero estis/as/os for, validas por ĉiam, sed el lingvokoncepta vidpunkto konsiderindas nur, ĉu la rezulto gravas por la referenctempo.

21. Se li konscius, li certe dirus ion pri la problemo, sed, kiel mi jam enkonduke skribis, ĝi ĝis 1957 restis nemalkovrita, kaj ne troveblas ajna mencio tiurilata en la Lingvaj Respondoj.

22. Pro tio estas bedaŭrinde, ke Waringhien – simile kiel en la okazo de la vortteorio – sukcesis voĉdonigi la Akademion favore al oficialigo de la itismo, kiu ne plene kongruas kun la lingvouzo de la (neŝanĝebla!) Fundamento.

23. Grasigo indikas Fundamentan fonton. Mi citas plejparte laŭ la Tekstaro, pro kio ne aperas paĝindikoj.

24. Ili devenas el frua malneto (per Vikipedia termino: ĝermo) de Lingvistika Vortaro (Livo), por kiu mi jam de multaj jaroj ne trovas la adekvatan tempon rilate pli- kaj ellaboron. Mi pardonpetas ĉiujn kolegojn, kiuj ekhavis esperon, ke ĝi baldaŭ aperos; tio ne okazos en la antaŭvidebla tempo.

25. Kion tamen multaj slavaj lingvistoj neas. Sed kp. la klaran disigon en la artikolo de Bertinetto/Delfitto (2000), kiu riĉas je ekzemploj kaj detaloj.

Antaŭa

Kiom internacia estas via vorto?

Sekva

Duonvokaloj kaj diftongoj

3 Komentoj

  1. Tre interesa kaj pensiga artikolo. Ĝenerale mi samopinias kun Kirilo. Laŭ mi oni povas koncize klarigi ĉi tiun starpunkton al nefakuloj jene: “La Esperantaj participaj finaĵoj esprimas du signifojn samtempe, unuflanke tempan rilaton kaj aliflanke aspekton (finitecon; daŭrecon; planitecon/antaŭvideblecon). En la pasivaj kompleksaj verbotempoj, la decido inter “-ita” kaj “-ata” tradicie dependas preskaŭ ĉiam (sed ne absolute ĉiam) de la aspektas signifero de la participo. En aliaj uzoj de participoj, la tempa aspekto kutime estas konsiderata pli multe.”

    Kirilo, ĉu vi konsentus kun ĉi tiu simpligita klarigo de la afero celita al nefakuloj?

    Kirilo skribis:

    > Kaŭzo de la problemo verŝajne estas, ke Esperanto havas nur unu helpverbon, esti, dum ekz. la pola aŭ la germana uzas ĉe la pasivo ankaŭ iĝi (zostać, werden) por esprimi ĝuste la plenmuiĝon de la telika ago.

    Laŭ mi la kaŭzo de la tuta problemo estas io alia, nome ke Esperanto ne havas simplan pasivon. Tial aferoj, kiujn oni en la aktivo nepre esprimus per simpla verbo (ekzemple “Mi forsendis la leteron je la dua”), en la pasivo ne povas esti esprimataj per simpla verbo, sed devas esti esprimataj per ia kombino de “esti” kaj participo. Pro tiu devigo uzi participon en situacio, en kiu fakte neniu el la participoj plene taŭgas, unu el la signiferoj de la participo devas esti ignorata en tia situacio, kaj tradicie oni ignoras la tempan signiferon.

    Kirilo en piednoto 22 kritikas la Akademiajn decidojn pri la ata-ita-demando (ili estas legeblaj ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/participoj.html). Mi konsentas, ke la Akademio iom trosimpligis la aferon en siaj decidoj pri la demando. Tiu trosimpligo verŝajne ŝuldiĝas al la fakto, ke la Akademio volis prezenti Esperanton kiel absolute logikan kaj unusencan, kaj la ideo, ke iu gramatikero povas samtempe esprimi du signiferojn, inter kiuj povas esti konflikto, verŝajne al la tiama Akademio ŝajnus tro maloportuna por la propagandado de Esperanto. (Mi pensas, ke la nuna Akademio estas pli preta por tia vidpunkto; sed ĉiuokaze mi nun ne ekigos diskuton pri la afero en la Akademio, ĉar estas multaj aliaj nefinitaj taskoj, pri kiuj ni Akademianoj devas unue okupiĝi.)

  2. @Markos

    Mi havas problemon kun la Waringhien-a esprimo de “daŭro” ĉe ‘-ata’, tion mi opinias erariga, ĉar oni kutime pensas pri pli longa daŭro, kvankam povas esti ankaŭ momento.

    Mi resumus ĉion jene: La participoj esprimas en sia baza signifo relativan tempon, sed el tio – parte aŭtomate, parte pro konvencio – sekvas pragmatikaj kromsignifoj, kiuj dependas de la sistema kunteksto (konkurenco de la simplaj verboformoj en la aktivo, ĉi ties manko en la pasivo k.a.) kaj de la signifo de la koncerna verbo (precipe depende de ĝia (ne)telikeco).
    Kiel dikfingran regulon rilate la tiklajn ‘-ata’ kaj ‘-ita’ mi diru, ke kutime oni uzu ‘-ita’, precipe kiam gravas la rezulto pli ol la ago mem, kaj ‘-ata’, kiam oni volas emfazi la agon mem kiel procezon.
    Kp la procezan “Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato” (FE § 22) kaj la rezultan “la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj” (Kron II 20,22).

    > Pro tiu devigo uzi participon en situacio, en kiu fakte neniu el la participoj plene taŭgas, unu el la signiferoj de la participo devas esti ignorata en tia situacio, kaj tradicie oni ignoras la tempan signiferon.

    Tute ĝuste, sed tion ne kaŭzas la manko de sinteza pasivo, sed de la dua helpverbo, ĉar ja ekz. la pola kaj la germana same havas nur kunmetitan pasivon, sed danke al ‘iĝi’ ne havas la sisteman mankon de Esperanto, nome ili povas esprimi, ke telika verbo samtempe al iu referenctempo venas al sia plenumiĝo.

  3. Valdas Banaitis

    La uzado de participoj daŭre ŝrumpas, eble ankaŭ pro tio, ke neniu alia lingvo (krom la arkaika litova kaj la juna Esperanto) havas tiom unike kompletan (tritensan) kaj simetrian (aktivan/ pasivan)) participo-sistemon. Simple en la okcidentaj lingvoje ne eblas komparo kun ties senĝena nelimigita uzado en ambaŭ voĉoj. Ĉiu verbo en lingvo litova facile formas chiujn 6 participojn, eĉ la helpa verbo mem: ESTANTA/ESTINTA/ESTONTA kaj ESTATA/ ESTITA/ESTOTA. Tia kapablo kaj universala postfikso -N liberigas gramatikon de transitiveco.
    Alia kauzo – manko de distingo inter fundamenta participo kaj verba adjektivo pasiva kaj aktiva sen tensa indiko. Se eble Ido havas tion instalita, min interesas nur la unikeco de Esperanta (kaj litova) kompleta simetrio de participa sistemo, kiun eĉ la esperantistoj mem ne konscias, ĉar tia konstruo estas tute fremda por Eŭropja popoloj, por kiuj Zamenhof pseŭdofaciligis la priskribon per neadekvata gramatika terminaro, kiu kiel okulŝirmiloj ne permesas vidi la faktan diferencon inter la piĝina mekanismo de Esperanto kaj la propraj civilizitaj lingvoj.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén