Kiom internacia estas via vorto?

La programo “Kiom internacia estas via vorto? / How international is your word?”, kiu estis lanĉita en 2012, ĵus estas adaptita al la apero de ses novaj traduklingvoj en Guglo.

Ili estas ĉiuj aziaj: la cebua, la java, la kmera, la laosa, la maratha kaj la mjaŭa lingvoj.

Kiel konate tiu programo, ĉe www.esp-evoluo.org, helpas doni respondon al la demando, kiel apliki la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko. Ĝi prenas tiun regulon serioza, en kiu Zamenhof uzas la terminon “la plimulto de lingvoj”, kaj donas diversajn eblecojn por interpreti la plimulto de lingvoj statistike.

Unua ebleco estas la klasika: Kiuj lingvoj en la tempo de Zamenhof estis la “civilizitaj” lingvoj? Tiam oni atingas liston da sep aŭ ok lingvoj, supozeble du ĝermanaj, du slavaj kaj du aŭ tri latinidaj.

Se kvar el tiuj lingvoj enprenis iun “fremdan vorton’ el sama fonto, la vorto povas senĝene (sed post pripensita adapto al la Esperanta ortografio) esti uzata en Esperanto,

Dua ebleco estas konsideri ĉiujn eŭropajn lingvojn, kiuj estas denaske parolataj de minimume tri milionoj da homoj. Ili estas 28 kaj la plimulto do estas 14 (aŭ pli, se vi volas).

Ĉar tia egaligo de ĉiuj lingvoj, de la litova al la franca kaj de la hispana al la dana ŝajnas neĝusta kaj arbitra, valoras esplori la taŭgecon de tute kontraŭa opcio: pesi la gravecon de ĉiuj lingvoj laŭ ilia nombro da denaskaj parolantoj. Por Eŭropo tio ŝajnas akceptebla ideo, ĉar la eŭropaj mondlingvoj (angla, franca, hispana, portugala) tiam pezas laŭ siaj nombroj da denaskaj parolantoj en Eŭropo kaj la angla en okupos dominan pozicion. Kontraŭe, la rusa havas la plej grandan pezon: 116.000.000 kaj poste la germana: 84.432.210. (Nombroj da denaskuloj povas esti eldatumaj aŭ ne-precizaj.)

Tria ebleco estas la plej radikala: konsideri ĉiujn lingvojn en la mondo kun minimume tri milionoj da denaskaj parolantoj (pluraj kunigitaj en tiel nomata “makrolingvo”, ekz. la ĉina). Ili estas, klasite laŭ kontinento de origino, 90 en Azio, 42 en Afriko, 36 en Eŭropo kaj 5 en Ameriko. Tiuj nombroj estas ankoraŭ nur teoriaj, ĉar la programo por kalkuli la gradon de internacieco dependas de la informoj de Guglo por kontroli ĉu lingvo enprenis iun fremdan vorton kaj Guglo traktas, krom Esperanton, nur 65 lingvojn. El tiuj 65 rajtos 57, laŭ la radikala apliko de la 15a regulo, decidi pri la sorto de fremda vorto, ĉar enestas en “Gugl Translejt” ankaŭ eŭropaj lingvoj kun malpli ol 3.000.000 da denaskuloj.

Ĉu la ĉina tiel ne decidos pri la internacieco de multaj vortoj? Ne, ĉar la ĉina estas denaske parolata de proksimume 20% de la tera enloĝantaro.
Aliflanke estas vero, ke “eŭropaj” vortoj tie malfacile povas gajni la plimulton, antaŭ ĉio, sen la helpo de parto de la 61% de la homoj kiuj loĝas en Azio. Al tio estas du rimedoj:

a) malaltigu la limon por akcepto de fremda vorto en Esperanto de 50% al ekz. 40%;
b) pesu la valoron de lingvo ne laŭ la nombro de denaskaj parolantoj, sed laŭ la nombro de potencialaj triagradaj (universitataj kaj altlernejaj) studentoj. La signifo de potencialaj bezonas tro da spaco por ĉi-tie ekspliki; mi donis al tiu kvanto la nomon “virtuala akademia valoro”. Por doni ideon de ĝiaj konsekvencoj: la ĉina havas proksimume 1.135 milionojn da ĉinlingvanoj kaj la angla 327 milionojn da anglalingvanoj, sed la v.a.v. de la ĉina estas “nur” 31,0 milionoj, dum tiu de la angla estas 23,4 milionoj.

Kiel kreinto de la programo mi ĝis nun determinis la gradojn (Zamenhofan, eŭropan, tutmondan, kaj la du lastaj laŭ nombro da lingvoj, nombro da denaskuloj kaj v.a.v.) de internacieco pri 238 vortoj, ofte kun mirigaj rezultoj, ekz. ke la vorto arsenalo estas inter la tutmonde plej internaciaj vortoj.

Mi rekomendas la pacienculojn inter la legantoj elprovi la programon www.esp-evoluo.org. Trairi 57 lingvojn por unu vorto kostas al mi maksimume 15 minutojn. Al vi, por la unua fojo, supozeble duonan horon, sed se vi estas sufiĉe cifereca, vi certe ĝuos pri la metodaro kaj la ricevataj informoj.

Sukcesa uzado via de la programo estos registrita kaj la rezulto – anonime – sendita al mia stokejo de gradoj de internacieco. Por demandoj kaj komentoj kontaktu johan.derks@gmail.com.

Komento 1

  1. Andreas skribis:

    Jen mia unua komparo de rezultoj eldonitaj de la interretprogramo de Johan kun mia relative simpla kaj facila testo pri internacieco:
    http://www.ipernity.com/blog/55667/388634

    Publikigis 30 Jun 2013 je 10:58

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.