Elementa esploro pri situacia aspekto en Esperanto, uzanta bazajn konceptojn de Zeno Vendler, atentiganta precipe pri problemoj de telikeco.

0.0 Enkonduko.

Depost Aristotelo1 estas komprenate, ke la situacioj priskribataj de verb-lokucioj2 falas nature en diversajn klasojn. Moderntempe Ryle (1949) kaj Kenny (1963) diskutis tian klasadon el filozofia vidpunkto, kaj Vendler (1967) proponis kvaroblan klasadon de verb-lokucioj, kiu ankoraŭ servas kiel bazo por pluaj rafinaĵoj en la lingvoscienco.

La plej baza distingo, kaj la plej simpla, estas tiu inter statoj unuflanke kaj aliflanke eventoj (kiuj povas esti aktivecoj, plenumoj, aŭ atingoj; vidu sube). Statoj havas nenian imanentan strukturon. Nenio okazas; io aŭ iu estas simple en ia kondiĉo aŭ stato: “La kato estas blanka.” “La kaverno estas malplena.” “Mi kredas la rakonton.” Ni turnu nin al eventoj.

Aktivecoj estas homogenaj procezoj tempe daŭrantaj sed kun neniu imanenta celo aŭ fino (ili ne estas telikaj3):

(1a) kuri pro sano
(1b) vojaĝi tra la mondo
(1c) bruli en la kamenejo
(1d) legi librojn

La sekvaj du klasoj havas internan celon aŭ finon; ili estas telikaj. Plenumoj estas procezoj tempe daŭrantaj, kun imanenta punkto de kulmino, post kiu la evento ne povas pludaŭri:

(2a) kuri kilometron
(2b) vojaĝi de X ĝis Y
(2c) bruli ĝis nenio
(2d) legi la libron

Atingoj ankaŭ havas punkton de kulmino, sed la kulmino estas tuja, subita, kaj malhavas internan strukturon:

(3a) morti
(3b) alveni
(3c) trovi monujon
(3d) rekoni

Rimarku, ke la klasado principe enkalkuligas la tutan verb-lokucion, ne nur la verbon. Ekzemple “kuri” per si mem povus esti nur aktiveco; sed “kuri kilometron” estas plenumo, ĉar ĝi havas imanentan finon. “Vojaĝi” per si mem povus esti nur aktiveco, sed “vojaĝi de X ĝis Y” estas plenumo.

1.0 La sistemo de Vendler.

Fine do eblas prezenti la sistemon de Vendler (iom termine simpligitan). La kvar klasoj kun ekzemploj listiĝas en la plej maldekstra kolumno; iliaj distingaj trajtoj konsistigas la supran vicon de la tabelo). La germana termino Aktionsarten nuntempe vaste uziĝas por la kategorioj de situacia aspekto.

Aktionsarten laŭ Vendler:

Sube ni diskutos testojn, diagnozilojn, por la kvar Vendler-klasoj.

1.1 Situacia aspekto kaj vidpunkta aspekto.

Necesas klare distingi inter la kvar klasoj ĵus tabeligitaj (Aktionsarten) unuflanke, kaj aliflanke gramatika aspekto en sia tuta varieco. La kvar klasoj de Vendler rilatas al situacia aspekto. Ili estas ontologiaj klasoj; t.e., en la reala, eksterlingva mondo, eventoj kaj statoj ja tiel diversas, kaj lingvoj devas vole-nevole reprezenti ilin. Ili do estas “universalaj” en la senco, ke neniu lingvo povas ilin eviti. Aliaj aspektaj distingoj (perfekto-imperfekto, perfektivo-imperfektivo, momenta-daŭra, ktp) dependas de lingvoj mem kaj rilatas al vidpunkta aspekto — la maniero, laŭ kiu la parolanto elektas trakti la koncernan eventon aŭ staton.

Eblas obĵeti je la nocio de ontologiaj klasoj, sed tiu nocio ne nepre necesas. Praktike, vidpunkta aspekto kontrastas kun situacia aspekto ankaŭ jene: por priskribi vidpunktan aspekton, plej ofte necesas mencii la parolanton / skribanton. Ofte necesas mencii ankaŭ alia(j)n referencpunkto(j)n. Ekzemple la angla perfekto postulas ke la priskribata evento havu rilatecon al la nuntempo de la parolanto / skribanto. “Einstein has visited Harvard” nur uzeblus, se Einstein estus viva, do sonas strange al nuna indiĝena parolanto de la angla: ĉar Einstein mortis en 1955, necesas uzi la preteriton: “Einstein visited Harvard”.

Kontraste, priskriboj de situacia aspekto ne devas mencii la parolanton / skribanton, nek aliajn referencpunktojn. Situacia aspekto enestas la formon de la situacio mem. Alia diferenco estas ke vidpunkta aspekto pli ofte estas gramatikigita ol situacia aspekto. (Tamen en specifaj lingvoj, situacia aspekto interagas kun vidpunkta aspekto, kaj tiuj du povas ankaŭ interagi kun tenso, kiel ĉe la angla perfekto menciita en la lasta alineo; tial plena aspekta/tensa priskribo de specifa lingvo povas iĝi tre kompleksa. Sekve estas vasta konfuzo pri situacia aspekto, vidpunkta aspekto, kaj tenso, aldone al vere substancaj malsamaj analiz-manieroj.) En ĉi tiu artikolo mi diskutas nur situacian aspekton, kaj nur elemente kaj skize.

2.0 Graveco por Esperanto.

Ŝajne mankas al Esperanto-uzantoj komuna konscio pri tio, kiuj verbesprimoj estas telikaj kaj kiuj estas netelikaj. Por tio mi havas nur anekdotan evidenton: longajn lingvajn disputojn en la diskut-forumo soc.culture.esperanto kaj aliloke pri ĝuste telikeco. Estas E-istoj, eble la plimulto, por kiuj (4) estas kontraŭdiro:

(4) Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.

Por tiuj lingvouzantoj, “kuri en la domon” estas telika; ĝi nepre signifas, ke Roberto atingis la domon. Por aliaj, (4) ne estas kontraŭdiro: “kuri en la domon” ne estas por ili telika. Kurioze, ĉu ne, ĉar fino de la ago ja estas esprimita: “en la domon”. Tamen ŝajne estas tiaj parolantoj. Por igi telika “Roberto kuris en la domon”, por tiaj lingvouzantoj, necesas plenesprimi en la verbo telikecon (“Roberto finkuris en la domon” aŭ simile); tiam (4′) estas por ili bonorde kontraŭdiro:

(4′) * Roberto finkuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.

Por tiaj lingvouzantoj, (5) eble estas tute en ordo:

(5) Roberto estis kuranta en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.

Eble! Kaj se jes, por tiuj parolantoj “estis kuranta en la domon” ne estas telika; sed kiom ni scias, estas ankaŭ E-uzantoj, por kiuj ankaŭ (5) estas kontraŭdiro kaj “estis kuranta en la domon” do estas telika.

Se uzi eble pli simplajn ekzemplojn, konsideru (6) kaj (7):

(6) Ŝia edzo persvadis ŝin, sed ŝi ne konvinkiĝis.

Se “persvadis ŝin” estas telika, (6) estas kontraŭdiro; alie ne. Oni rimarku, ke kontrolo pri “persvadi” en vortaroj ne multe helpas. La difino de “persvadi” en NPIV estas “instigi iun al iu ago per emocivekaj argumentoj”, difino, kiu unuavide aspektas telika; sed la unua ekzemplo estas netelika: “Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane.”

(7) Oni kuiris la viandon.

Ĉu (7) signifas, ke la viando nun estas kuirita? Difino de “kuiri” en NPIV: “Prepari manĝaĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla” (emf. mia) — do telika; tamen unu el la ekzemploj (Zamenhofa fakte) estas netelika: “La ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj.”

Memevidente, la longe diskutataj du interpretoj de “-ata/-ita” estas nur pinto de konsiderinda glacimonto (oni notu tamen, ke la problemo “-ata/-ita” apartenas al vidpunkta aspekto, ne al situacia aspekto).

Pri la etnolingvoj ĝenerale eblas diri, ke indiĝenaj parolantoj ĉiam scias, ĉu verba lokucio estas telika aŭ ne. Etnolingva (ne)telikeco estas leksika propraĵo de verbo, kiu referencas trajtojn de ties eventualaj komplementoj (ekz. specifecon de rektobjektoj). Se en Esperanto estas neniu principo aŭ regulo, por diri al ni, ĉu esperanta verblokucio estas telika aŭ ne, ni povas nur konkludi, ke ĉiu verblokucio, aŭ plej multaj verblokucioj, en Esperanto havas almenaŭ du sencojn. Sed en la sekva diskuto mi iafoje simple uzos mian propran impreson pri la telikeco de la diversaj ekzemploj. Mia celo estas nur esplori la temon.

3.0 Testoj de situacia aspekto.

Haveblas testoj, kuntekste bazitaj, de situacia aspekto. En la etnolingvoj, situacia aspekto estas konsekvenca kaj konstanta: se ekzistas kuntekstoj, kiuj pruvas la situacian aspekton de donita verbesprimo, tiu verbesprimo do havas tiun situacian aspekton ankaŭ en aliaj kuntekstoj. (Ekzistas marĝenaj esceptoj, kiuj ne devas priokupi nin.)

Statoj estas distingeblaj disde eventoj plejofte per la simpla demando, ĉu eblas uzi “-ant”:

(8a) La kato estas blanka.
(8b) * La kato estas estanta blanka.

(9a) Mi havas krajonon.
(9b) * Mi estas havanta krajonon.

(10a) Johano kredas la doktrinon.
(10b) * Johano estas kredanta la doktrinon.

Sekve la (a)-frazoj esprimas statojn, kaj “esti blanka”, “havi krajonon” kaj “kredi” estas statoj, ne eventoj.4 Restas distingi inter aktivecoj, plenumoj kaj atingoj. Distingi inter aktivecoj unuflanke, kaj plenumoj kaj atingoj aliflanke, estas simple: la lastaj du estas telikaj, kaj havas en si mem imanentan finon. Testoj por telikeco do apartigos aktivecojn disde la ceteraj du klasoj.

Testo per daŭrindikaj kaj templimaj esprimoj: telika verblokucio ne povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ja povas uziĝi kun templima esprimo:

(11a) Petro fermis la pordon.
(11b)* Petro fermis la pordon 10 minutojn. (daŭrindika esprimo)
(11c) Petro fermis la pordon en 10 minutoj. (templima esprimo)

(12a) Manjo konvinkis sian edzon.
(12b) * Manjo konvinkis sian edzon 10 minutojn.
(12c) Manjo konvinkis sian edzon en 10 minutoj.

(13a) Li konstatis sian eraron.
(13b) * Li konstatis sian eraron 10 minutojn.
(13c) Li konstatis sian eraron en 10 minutoj.

Kontraste (kaj inverse), netelikaj verblokucioj ja povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ne povas uziĝi kun templima esprimo:

(14a) Johano promenis en la parko.
(14b) Johano promenis en la parko 10 minutojn.
(14c) * Johano promenis en la parko en 10 minutoj.

(15a) La infanoj ludis.
(15b) La infanoj ludis duonhoron.
(15c) * La infanoj ludis en duonhoro.

(16a) Milka vartis la bebon.
(16b) Milka vartis la bebon du horojn.
(16c) * Milka vartis la bebon en du horoj.

Tiel eblas firmigi, ke “promeni en la parko”, “ludi” kaj “varti la bebon” estas netelikaj, do aktivecoj, dum “fermi la pordon”, “konvinki sian edzon” kaj “konstati sian eraron” estas telikaj, do aŭ plenumoj aŭ atingoj. Estas memevidente cetere, ke ĉiuj ekzemploj (11)-(16) estas eventoj kaj ne statoj.

Restas distingi inter plenumoj kaj atingoj. Bona testo en la kazo de E-o devus esti la permesebleco de prefiksa “fin-” (kun sia NPIV-a difino: “por esprimi la plenumitecon de la procezo”; aŭ kiel en PMEG “FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago”): plenumoj, sed ne atingoj, devus akcepti tiun prefikson. Ni komencu per espereble nekontesteblaj ekzemploj:

(17a) Li trovis monujon sur la strato.
(17b) * Li fintrovis monujon sur la strato.

(18a) Mi stumblis sur stumpo.
(18b) * Mi finstumblis sur stumpo.

(19a) Tiu ludanto gajnis kvin poentojn.
(19b) * Tiu ludanto fingajnis kvin poentojn.

Sekve “trovi monujon”, “stumbli” kaj “gajni kvin poentojn” laŭ tiu testo estas atingoj, kaj ne plenumoj. Bedaŭrinde E-istoj iafoje uzas prefiksan “fin-” kun la signifo de la adverbo “fine” (“finkonvinki min”, “findecidi”) aŭ kun la signifo de “al la fino” (“finpuŝi la eldonon de la libro”). Tiaj aliaj signifoj interferas kun la uzado de prefiksa “fin-” kiel testo.

Sed eĉ kiam ni enkalkuligas la vortarajn difinojn, estas svagaj kazoj, inkluzive fakte tiujn de (11)-(13):

(20a) ? Petro finfermis la pordon.
(20b) ? Manjo finkonvinkis sian edzon.
(20c) ? Li finkonstatis sian eraron.

Ne surprizus min, se iuj E-istoj akceptus (20). Kun precize kiuj signifoj, mi ne certas.

Esploroj en la Tekstaro malkaŝas jenajn kazojn (iujn plurfoje):

fintrinki la kafon / lastan kafguton / ĝin / la lastajn gutojn
finmortigi nian landon / ilin / lin / la vunditojn / ŝin
finteksi sian vivon
finjuĝi pri mia krimo
finkonstrui la apudurbetojn / ĝin / la sukampon
finkroni la laboron
findiri tion
finfari tion / la ferocan fiagon / ŝtelon
finaŭskulti min / paroladon
finlegi la libron / la lastan novelon
finakiri la anglan
finskribi sian taskon / mian leteron
finlabori la vienan skolon
finlerni lingvon
finparoli kio okazis
finimagi mian akcepton
finaŭdi lian diraĵon
finnoti la recepton
finflustri la sonĝon
finfumi la cigaredojn
finpensi tion
finverki poeziaĵon
finstudi konstruinĝenieran fakon / medicinon / tiun mallongan novelon / mian kurson
finsidi la sesion
finkuiri jam preparitan manĝaĵon
finkolorigi la bildojn
finpuŝi la eldonon de la libro
finaranĝi la koalicion
finvenki sin
finagordi Vindozon
finkonvinki min
finefektiviĝi [la resanigado]
finplenumi la rabadon de la lando
finmueli tiun grenon
finmelki la bovinojn

Plej multaj ekzemploj kondutas kiel atendite. Aparte notindaj tamen estas “finpensi tion”, “finaŭdi lian diraĵon”, “finkroni la laboron” kiel ankaŭ “finkonvinki min” kaj eĉ “finimagi mian akcepton”, kiuj indikas aŭ ioman necertecon pri la signifo de prefiksa “fin-“, aŭ efektivajn neatenditajn signifojn de la koncernaj verboj. Ŝajne ne facilas en Esperanto la lingva distingo inter plenumoj kaj atingoj. Tion cedinte, ni resumu la procedon, kiu ofte sufiĉas por la etnolingvoj:

Ĉu eblas “-ant”? Se ne, stato. Se jes:
Ĉu telika? Se ne, aktiveco. Se jes:
Ĉu eblas “fin-“? Se jes, plenumo. Se ne, atingo.

4.0 Konkludo: kial gravas svageco? Sur nivelo plej elementa, svageco rilatas nur al asertoj — kompletaj frazoj, kiuj priskribas aŭ pretendas priskribi la realan mondon: ju pli svaga estas aserto, des pli malfacile estas scii, sub kiaj kondiĉoj ĝi estus vera aŭ malvera. Se uzi antaŭan ekzemplon, konsideru (21):

(21) Johano kuris en la domon.

Se (21) estas telika, ĝi estas vera se Johano atingis la domon; alie ĝi estas malvera. Se (21) estas netelika, ĝi estas vera se Johano atingis la domon, aŭ se Johano kuris al la domo sed ne atingis ĝin (ĉar se li ja atingis la domon, tamen estis tempoperiodo, dum kiu li estis survoja, do (21) restas vera).

Kutime oni supozas, ke kompreno de aserto p estas precize scio de la kondiĉoj, sub kiuj p estus vera. Eblas tamen alpreni la pozicion, ke la funkcio de homa lingvo ne estas priskribi la mondon (almenaŭ ekster la sciencoj). Eblas ekzemple lingvofilozofio, laŭ kiu homa lingvo simple prezentas koheran sistemon por la esprimado de pensoj. Tia lingvofilozofio sidus bone en la t. n. “kohera teorio pri vereco”. Tamen, lingva svageco estas defio ankaŭ por tia lingvofilozofio, ĉar necesas kohero, kaj lingva disdiverĝo, tia ke por unu uzantaro p iafoje havas signifon s1, kaj por alia uzantaro havas signifon s2, ne estas kohera. Se frazo esprimas penson, necesas scii, kiun penson ĝi esprimas.

Rimarku la diferencon inter la situacio ĵus priskribita, kaj simpla plursignifeco. Se frazo (aŭ vorto, lokucio, ktp) estas plursenca, ĝi estas same plursenca por ĉiuj lingvouzantoj.

Ofte esprimata kredo pri Esperanto estas, ke Esperanto posedas la samajn trajtojn, inkluzive tiujn supozeble negativajn, kiujn posedas la etnolingvoj, sed je malsama grado. Tio eblas. Kaj lingvofilozofoj jam longe agnoskas problemon pri la svageco de homaj lingvoj. Simpla senproblema aserto kiel (22) ne havas tute precizajn vereckondiĉojn:

(22) Je la 3a de junio 2009 Karlo estis en Ĉikago.

Per sinsekvo de detalaj demandoj eblas malkaŝi, ke ni ne scias la precizajn vereckondiĉojn de (22). Ĉu li estis en Ĉikago je la koncerna dato, se li flugis super la urbo en aviadilo? Se li estis tie precize noktmeze de la 2a de junio, poste foris? Se li staris sur la urbolimo sur ambaŭ piedoj, aŭ metis nur unu piedon trans la urbolimon? Ktp. Tia ludo simple montras, ke homa lingvo estas nur tiom preciza, kiom necesas por la okazo. Tamen la situacio de Esperanto estas iom speciala, se diversaj lingvouzantoj ja havas firmajn opiniojn pri la (ne)telikeco de niaj kaj similaj ekzemploj, kaj se la sola problemo estas, ke tiuj opinioj diversas.

La termino “idiolekto” apenaŭ eviteblas. Ŝajnas, ke la plej ĝusta priskribo de la stato de nia lingvo estas svageco kiel rezulto de disidiolektiĝo, ŝajne neevitebla rezulto de la “diaspora” naturo de nia uzantaro, kune kun malesto de detala aŭtoritata normaro.

PIEDNOTOJ:

[Reen al la teksto] 1 Metafiziko Θ6, 1048b, 18-36.
[Reen al la teksto] 2 Verblokucio estas verbo kun sia komplemento: “legis la libron”; “sidi sur la seĝo”.
[Reen al la teksto] 3 En antaŭaj verkoj mi uzadis “telea / netelea”, sed Cyril Brosch en sia malneta Lingvoscienca Vortaro (LiVo) (ĉu rete havebla?) preferas “telika / netelika”, kio preferindas, ĉar jam uziĝas “tele-” kun alia signifo.
Ĉar Aktionsarten estas ontologiaj kategorioj, esprimoj miaj kiel “estas telika” k. s. vere estas mallongigoj de “priskribas telikan situacion” k. s.
[Reen al la teksto] 4 Oni konsideru nur ĉeffrazojn; en subfrazoj kaj lokucioj, kiuj simple aldonas informon al la ĉeffrazo, eblas “-ant” kun stataj verboj: “La knabo, kredante la reklamon, aĉetis la senvaloraĵon.” “Ofertu ĝin al iu ajn havanta la monon.”

REFERENCOJ:

Brosch, Cyril. Lingvoscienca vortaro, malneto, s.l., s.j. (LiVo).

Kenny, Anthony. 1963. Action, Emotion and Will. Londono & NovJorko: Routledge & Kegan Paul.

NPIV-2002 = La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002.

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Ryle, Gilbert, 1949. The Concept of Mind. Londono & NovJorko: Hutchinson’s University Library.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”. Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.

Vendler, Zeno, 1967. “Verbs and times”. Philosophical Review 56:143-160.