Landanoj, gentoj kaj kategorioj

En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Du kategorioj

Kiel ĉiuj bone scias, la landnomoj en nia lingvo apartenas al du malsamaj vortfaraj kategorioj. Unuj nomoj estas landobazaj, ekzemple Kanado; aliaj estas gentobazaj, ekzemple Francujo (aŭ Francio). Tial oni parolas pri landanoj en du diversaj manieroj: En Kanado loĝas kanadanoj (kunmeto kun AN-sufikso), dum en Francujo (aŭ Francio) loĝas francoj. Tio estas sufiĉe detale klarigita en la Listo de Rekomendaj Landnomoj.

Ĉu neregule?

La dukategorieco de la landnomoj estas ofte kritikata. Multaj vidas en tio strangan neregulecon. Sed fakte tia dukategorieco estas normalaĵo en nia lingvo. Tute simile ni trovas du kategoriojn de il-vortoj: broso kaj aŭto k.a. apud kombilo kaj aviadilo k.a. Ankaŭ ist-vortoj estas tiaj: apud advokatoj, kirurgoj kaj aktoroj ni havas juĝistojn, kuracistojn kaj muzikistojn. Plue ni havas idioto apud stultulo, judo apud kristano, restoracio apud manĝejo, soifo apud trinkemo, koto apud malpuraĵo, atomo apud sablero, rektoro apud lernejestro, sekretario apud kasisto apud prezidanto (tri kategorioj!), korekti apud ĝustigi, vazo apud florujo k.t.p.

Evidente tute ne ekzistas ia ajn regulo en nia lingvo, ke vortoj kun analoga signifo devas havi analogan vortfaran strukturon. Sur ĉiu ajn vortokampo rajtas kunekzisti vortoj kun radiko, kiu jam baze havas tian signifon, kaj vortoj kiuj estas formitaj el alisignifa radiko plus sufikso. Tiaj estas niaj landnomoj – kaj ankaŭ centoj kaj miloj da aliaj vortoj de aliaj signifokampoj. La supozita regulo, kiun malobeus la landnomoj, simple nenie ajn en nia lingvo ekzistas. Se iu do opinias, ke niaj dukategoriaj landnomoj prezentas neregulaĵon, tiam tiu devas opinii, ke la tuta lingvo estas unu granda neregula fuŝo. Kial tiam entute diskuti aparte pri landnomoj? Se oni volus tiun supozatan malregulaĵon korekti, oni devus la tutan lingvon rekonstrui de la unua vorto ĝis la lasta.

Persone mi forte dubas, ke entute eblas ellabori lingvon, en kiu ĉiu vortokampo estas unukategoria (krom se oni tute rezignas pri vortkunmetado). La kialo estas, ke la diversaj signifokategorioj ne estas klare distingeblaj unuj de la aliaj. En mia ĉi-antaŭa listo aperas homvortoj en pluraj kategorioj: istaj, anaj, ulaj kaj estraj. Jam istoj kaj estroj estas parte koincidaj. Ankaŭ vortoj anaj kaj istaj ofte estas ne tute klare distingeblaj (i.a. tial ni havas la sinonimojn budhano kaj budhisto).

Tiu, kiu imagas, ke eblas elfari ekzemple ĉiujn il-vortojn per IL-sufikso, bone pripensu, kiuj nocioj do vere apartenas al la kategorio “iloj”. La menciita aviadilo jam estas ne tute tipa il-vorto. Ĉu vere konvenus fari ĉiujn veturilajn vortojn per IL-sufikso: boato, ŝipo, helikoptero, vagonaro (nun kun AR-sufikso!) k.a.? Ĉu vere estus oportune havi bazan verbon helikopteri, el kiu necesus formi helikopterilo? Kio pri vortoj kiel fingro kaj okulo? Ĉu ili ne estas almenaŭ iel ilaj? Kio pri cerboj? Ĉu ili ne estas iaspecaj komput-il-oj? Ĉu do estu fingrilo, okulilo kaj cerbilo? Ĉu sekvos ankaŭ krurilo, nazilo kaj vizaĝilo? Kie estos la limo?

Tiu, kiu serioze opinias, ke la lingvo prefere estu regata de regulo pri unukategorieco, unue provu praktike elfari vortaron sufiĉe vastan laŭ tiaj principoj. Laŭ mi tio apenaŭ eblas. Kaj se iel tamen eblas elknedi tian vortaron, tiam eble montriĝos, ke tia unukategorieca lingvo praktike estos multe pli malbona ol nia nuna plurkategorieca Esperanto. Ĉiuokaze tia unukategorieca lingvo estus tute alia lingvo ol tiu, en kiu mi nun skribas.

La Azia modelo

Sed eble unukategorieco estus tamen bonvena kaj oportuna ĝuste sur la landnoma kampo. Multaj montras al la modeloj de pluraj lingvoj en Azio, en kiuj ĉiuj landnomoj (aŭ almenaŭ la vasta plimulto el ili) estas landobazaj. Tiel statas en la lingvoj ĉina, japana kaj korea. En ili oni uzas bazajn landnomojn, kaj aldonas ion similan al nia AN-sufikso (fakte simple la vorton “homo”) por krei nomojn de landanoj. Simple kaj klare. Ĉu ne idealo alstrebinda?

Eble. Efektive oni povas tiel agi jam nun surbaze de la Listo de Rekomendataj Landnomoj. Oni povas tute ignori la kategoriecon de la tieaj landnomoj, uzante ĉiam AN por krei landanovorton: usonanoj, meksikanoj, francujanoj, pollandanoj, marokanoj, madagaskaranoj, somalujanoj k.t.p. Tiaj formoj estas tute regulaj, eĉ Fundamentaj – la ekzemplo Rusujanoj aperas en la Fundamenta Ekzercaro [1] – kaj tute bone uzeblaj. La praktika uzo de landnomoj do jam nun povas esti unukategoria sen ia ajn reformo de la lingvo – tiel longe, ke oni vere parolas nur pri landanoj.

La afero tamen komplikiĝas, kiam oni konsideras ankaŭ la lingvonomojn, kiujn apenaŭ eblas ignori, kiam oni parolas pri tiu ĉi temo. Eĉ se oni elektas simple kaj rekte paroli ekzemple pri Rusio kaj rusianoj, tamen ne estas tute konvene diri rusia lingvo anstataŭ la nuna rusa lingvo. En Rusio ja ekzistas multaj aliaj lingvoj. Kredeble oni tamen restos ĉe la kutima formo la rusa lingvo bazita sur la gentovorto rusoj. Tio tamen kontrastas kun Indonezio kaj indonezianoj kaj la indonezia lingvo. Aŭ ĉu iu volas arbitre enkonduki gentovorton indonezoj eknomante la lingvon la indoneza? Por tute forigi la dukategoriecon, oni bezonus sufiĉe profunde ŝanĝi la lingvokutimojn, kaj tio ŝajnas al mi nerealisma. Ĉiuokaze oni ne povas atendi de la Akademio de Esperanto elpaŝojn kun radikalaj proponoj, kiuj tute ne sekvas la ĝisnunajn forte establitajn kutimojn pri landnomoj. Akademiaj rekomendoj devas esti firme ankritaj en la ordinara Esperanto de hodiaŭ.

Unu problemo, kiun devas alfronti ĉiu, kiu deziras refari la Esperantan sistemon de landnomoj kaj landanonomoj cele al plia simpleco kaj reguleco, estas, ke naivaj ideoj pri “unu lando – unu popolo – unu lingvo” ne kongruas kun la realo de nia kompleksa mondo. Multaj popoloj ne havas apartan lingvon. Multaj popoloj ne havas landon. Iuj popoloj havas pli ol unu landon. Multaj lingvoj estas transnaciaj kaj translandaj. Aliaj lingvoj estas parolataj en nur parto de lando. K.t.p.

Aparte problemas tiuj lingvoj, kiuj estas nomataj laŭ popolo sen responda lando. Ekzemple la hebrea lingvo ne povas esti renomita la hebreuja/hebreia lingvo, ĉar ia lando Hebreujo/Hebreio tute ne ekzistas. Ja ekzistas la lando Israelo, sed ne taŭgas renomi la hebrean la israela lingvo, ĉar tia simple ne estas ĝia nomo.

Simile la persan lingvon ne eblus renomi la persuja/persia lingvo, ĉar nuntempe tiu lando nomiĝas Irano.

Iel do devas tamen resti nomoj kiel la hebrea kaj la persa, kaj malantaŭ tiuj nomoj rekoneblas la gentonomoj hebreoj kaj persoj, kaj jen do tamen ni havas gentovortojn. Apenaŭ eblas eviti, ke la lingvo havu kaj landonomojn kaj gentonomojn. Kaj se ni tamen havos gentonomojn kiel rusoj kaj ĉinoj, kial ne vortekonomie formi la respondajn landnomojn el tiuj gentovortoj per sufikso: Rusujo, Ĉinujo (aŭ Rusio, Ĉinio per alia sinonima sufikso neoficiala)? Kaj tiel la dukategoria sistemo tamen montriĝas konvena.

Paroli iel nebule pri pli bona unukategoria sistemo, estas facile. Elfari ion tian ĝis la lasta detalo, alfrontante ĉiujn komplikaĵojn de la reala mondo, estas malpli facile.

Ĉu komence estis nur unu kategorio?

En mia kontribuo al la libreto Rusoj loĝas en Rusujo [2] – publikigita ankaŭ en Lingva Kritiko – mi skribis jene:

En la komenca tempo la landonomoj en Esperanto apartenis al nur unu sola klaso: oni formis ĉiujn landonomojn en la sama maniero, per la sufikso -ujo, kiun oni aldonis al vorto por la koncernaj landanoj: svedoj loĝis en Svedujo, japanoj en Japanujo, holandoj en Holandujo, braziloj en Brazilujo kaj eĉ amerikoj loĝis en Amerikujo.

Tiun informon mi ricevis de André Albault, kiu skribis jene en Studado pri landnomoj – Unua parto (1983 – 1986) [3]:

Zamenhof en 1887 elektis unukategorian landnoman sistemon vere malsaman, forme kaj principe, de la efektiva uzado en la diversaj lingvoj: efektive ne nur li formis per -ujo absolute ĉiujn landnomojn, sed ankaŭ al absolute ĉiuj radikoj li trudis la signifon de popolnomoj: Ekz-e, Amerikoj en Amerikujo; Holandoj en Holandujo!

Simile skribis Jan Werner en Sistemo de landnomoj en Esperanto [4]:

Nemultaj el ni scias, ke L. Zamenhof en la unua periodo de la movado por landnomoj praktikis sole la sufikson -uj, eĉ en la kazoj nenaturaj, ekz. Amerikujo, Brazilujo, Palestinujo. Tiu etapo daŭris ĝis la jaro 1895, kiam li mem konstatis, danke al siaj spertoj en korespondado, ke tiu sistemo estas neinternacia, artefarita. En Lingvaj Respondoj (1911) li sin esprimis: “Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» ktp., mi konfesas nun, ke tio estis erara.”

Kiam mi preparis tiun ĉi artikolon, mi pensis, ke mi eble pli zorge kontrolu tion. La formojn Brazilujo kaj Ĉilujo mi ja iafoje vidis – almenaŭ en la Lingva Respondo de Zamenhof [5] – sed la plej ekstreman el tiuj formoj, Amerikujo, mi fakte neniam ie mem legis ĉe Zamenhof aŭ ĉe iu alia en nia frua literaturo. Mi do trakontrolis la tutan kolekton de la revuo La Esperantisto de la jaroj 1889 – 1895 [6], serĉante efektivajn ekzemplojn de tia frua unukategoria uzo (nek Albault, nek Werner – nek mi mem en Rusoj loĝas en Rusujo – donis iajn ajn konkretajn fontindikojn de efektivaj aperoj de Amerikujo).

Se la asertoj de Albault kaj Werner pravas, tiam mi devus en La Esperantisto trovi abundon da konkretaj ekzemploj. Sed fakte mi trovis tie eĉ ne unu okazon de Amerikujo. Anstataŭe mi trovis jam plene establitan dukategorian sistemon de landnomoj! Ekzemple en la jaro 1890 oni povas legi pri Suda Afriko, ne Afrikujo.

En la jaro 1891 menciiĝas Koĥinĥinanoj kaj Tonkinanoj, evidente el la landoj Koĥinĥino kaj Tonkino (tiutempaj francaj kolonioj en la nuna Vjetnamujo).

Nu, Suda Afriko, Koĥinĥino kaj Tonkino eble ne kalkuliĝis kiel landoj, ĉar ili estis kolonioj. Sed poste aperis ankaŭ U.S. Ameriko – evidente mallongigo de Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko (ne Amerikujo), i.a. en la jaro 1892. Poste en la sama jaro 1892 aperas eĉ la sola nomo Ameriko kun la senco de nia nuna Usono kune kun la landnomoj Kanado kaj Meksiko:

Bonegan rilaton inter la kapitalo kaj la laboro Ameriko dankas al modela, prudenta kaj forta organizacio de ligo de laboristoj, kiu, portante la nomon “Knights of Labor” (“kavaliroj de laboro”), tenas sin kiel eble plej malproksime kaj plej singarde de ĉiaj aferoj politikaj kaj religiaj [...] La organizacio, pri kiu ni parolas, okupas la tutan nordan Amerikon de oceano ĝis oceano, de Kanado ĝis Meksiko.

Tie klare Ameriko kaj norda Ameriko celas la landon Usono, ne la kontinenton Ameriko.

Mi trovis ankaŭ Aŭstralio, Holandano (do ano de la lando Holando); Siamo (= la nuna Tajlando), Kamboĝo, Paragvajo, Ugando, Novo-Zelandanoj (do anoj de la lando Novo-Zelando); Georgio (la usona ŝtato); Oranĝo (iama regno en suda Afriko); Monako (rimarkinda ekzemplo de landobaza nomo en Eŭropo – Monako jam tiam delonge estis sendependa ŝtato); Nepalo, Tibeto, Birmo, Koreo (ĉiuj kiel nomoj de landoj, ne de landanoj aŭ gentoj); plurfoje aperis Finlando (kun unu N, sed estas malcerte, ĉu ĝi tiam estis landobaza aŭ eble gentobaza kun LAND anstataŭ UJ).

Aperis kompreneble ankaŭ multegaj landnomoj kun UJ-sufikso: Rusujo, Svedujo, Anglujo, Bulgarujo, Francujo, Hispanujo, Bohemujo, Bavarujo, Badenujo, Bosnujo kaj eĉ Westfalujo (kun W!); kaj ankaŭ formoj kiel Alĝerujo, Tunisujo, Holandujo, Kanadujo, Meksikujo, Tasmanujo kaj Nova Zelandujo, kiuj nuntempe ne plu uziĝas. Oni trovas en 1895 ankaŭ Koreujo apud Ĥinujo kaj Japanujo.

Sed nenie mi trovis la formon Amerikujo.

Ĉiuokaze en La Esperantisto de tiuj fruaj jaroj, kiuj konsistigas la unuajn jarojn de efektiva uzado de Esperanto, regis plena dukategorieco ĉe la landnomoj. Oni ja hezitis ĉe pluraj landnomoj pri la ĝusta kategorielekto (Holando konkurencis kun Holandujo, Koreo kun Koreujo k.t.p.), sed neniel oni povas paroli pri unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj havis UJ-sufikson, kaj en kiu ĉiuj tiaj radikoj nomis landanojn.

Nu, ne ĉiuj el tiuj tekstoj estas Zamenhofaj, sed ni scias, ke Zamenhof redaktadis tiun revuon, kaj ke lia lingvouzo estis senkonkurence la plej grava modelo por la tiutempaj Esperantistoj.

Mi traserĉis ankaŭ ĉiujn tiutempajn Zamenhofaĵojn en la Originala Verkaro [7] kaj en la koncernaj volumoj de Zamenhofaĵoj eldonitaj de ludovikito [8]. Sed ĉio statas tie tute same kiel en La Esperantisto. Jen grava ekzemplo en privata korespondaĵo de Zamenhof al Majnov la 15an de Majo 1889:

En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

Mi devas konkludi, ke se iam komence Zamenhof celis unukategorian sistemon de landnomoj, kaj se li iam uzis, aŭ intencis uzi, Amerikujo kiel nomon de lando, tiam tio estis afero de ekstreme mallonga tempo tuj post la apero de la Unua Libro [9]. Sed tiu supozata frua uzado lasis apenaŭ iajn ajn spurojn. Estas tial multe pli kredeble, ke Zamenhof neniam intencis, nek praktikis, ion tian. Sekve la nuna dukategoria sistemo vere estas la origina Zamenhofa sistemo de landnomoj en Esperanto. Estas diferencoj nur en detaloj, ne en principoj.

Ĉu eblus uzi nur gentobazajn landnomojn?

Surprize ofte mi renkontis en diskutoj pri landnomoj la ideon, ke prefere ni transiru al unukategoria sistemo, en kiu ĉiuj landnomoj estu gentobazaj, ĉiuj kun UJ-sufikso – aŭ eble ĉiuj kun I-sufikso, aŭ eventuale ĉiuj kun fina radiko LAND, depende de la gusto de la proponanto.

Tio estas tre drasta ideo, kiu enkondukus ion tute novan en nian lingvon. Unukategoria uzo kun nur landobazitaj nomoj estas jam nun facile praktikebla sen vere reformi ion ajn en la ordinara lingvo, sed unukategoria uzo kun nur gentobazaj nomoj signifus drastan rekonstruadon de nia lingvo.

Plej ofte, kiam mi renkontis tiajn ideojn, temis vere pri tio, ke la proponanto tute ne konsciis, ke la vasta plimulto el la efektive uzataj landnomoj en Esperanto estas landobazaj. Tio, ke la plimulto el la landoj en Eŭropo havas gentobazajn nomojn, povas krei la iluzion, ke gentobazaj nomoj estas normalaj, dum landobazaj estas esceptoj, kiujn oni povus simple korekti. Se oni rigardas la tutan mondon, oni vidas, ke statas rekte kontraŭe. Tiu, kiu ial deziras ekuzi UJ ĉe ĉiuj nomoj (aŭ I ĉe ĉiuj nomoj), do kreas al si vere grandan kaj malfacilan taskon de reformado.

Krome, kaj kredeble eĉ pli grave, tia sistemo – ĝuste kiel rimarkigis Albault – estus unika por nia lingvo. Oni ĉiam estu singarda pri diraĵoj, kiuj enhavas vortojn kiel “ĉiuj” kaj “neniuj”, sed mi tamen kuraĝas aserti, ke tia landnoma sistemo ekzistas en neniu homa lingvo. Kial do provi trudi ion tian al Esperanto? Tio faciligus nenion ajn por iu ajn.

Ĉu ruso = rusujano?

La tria el la kvar bazaj principoj en Rekomendoj pri landnomoj [10] (menciitaj en mia unua artikolo) tekstas jene:

La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.

Tiu rekomendo konsternis multajn, ĉar ĝi ŝajnas diri, ke estas – aŭ estu – nenia signifodiferenco inter ekzemple ruso kaj rusujano. Tion rekte kontraŭas ekzemplo en la Fundamenta Ekzercaro [1]:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.

Tiu ekzemplo eksplicite instruas, ke ja estas diferenco, eĉ grava, inter ruso kaj Rusujano (aŭ rusujano, se oni preferas minusklan skribon). Do, aŭ la tria Akademia principo estas kontraŭ-Fundamenta, aŭ ĝi signifas ion alian ol oni eble unualege supozas.

La teksto fakte ne rekte komparas ruso kun rusujano, sed pli ĝuste anglo kun nederlandano. Anglo do rilatas al sia lando, Anglujo, principe same kiel nederlandano rilatas al sia lando, Nederlando. La Akademio rekomendas rigardi tiujn rilatojn kiel principe egalajn.

Ĉu tio faras diferencon? Laŭ mi jes. Mi volas ĉi tie prezenti mian interpreton. Mi ree atentigas, ke tiu ĉi, kaj ĉiuj aliaj artikoloj en tiu ĉi artikolserio, estas miaj propraj komentoj de la Akademiaj decidoj.

Kiajn signifojn havas niaj gentaj kaj popolaj vortoj?

Vortoj ofte havas pli ol unu signifon, aŭ pli ol unu signifonuancon. Iuj Esperantistoj ne aprezas, ke tio validas ankaŭ por la Internacia Lingvo, sed tiel ja estas. Lingva fakto. Ankaŭ popolvortoj kiel ruso kaj anglo estas tiaj. Oni ĝenerale nomas ilin “gentovortoj” aŭ “gentonomoj”, sed kio do estas gento? Tio ne estas facila demando. Temas pri sufiĉe nebula kaj varisenca ideo. Jen difino el PIV 2005 [11]:

Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.

Tio sufiĉe bone trafas la kernan ideon. La praktiko tamen estas tre diverseca, kaj se oni provas klare diferencigi la vorton gento disde ĝiaj parencoj nacio, etno kaj popolo, kaj precipe se oni provas konkrete apliki tiujn vortojn al efektivaj homgrupoj en diversaj mondpartoj kaj en diversaj epokoj, tiam oni renkontas multajn problemojn kaj malklaraĵojn. Kiuj homoj estas germanoj? Kiuj estas araboj? Kiuj estas hindoj? Kiuj estas ĉinoj? Kiuj estas hebreoj? Tiaj demandoj ne estas facilaj, kaj la konkretaj uzoj tre varias. La ĉefa kialo estas, ke tiaj homgrupoj estas inter si tre malsimilaj, kaj la diversaj “difinoj” de tiuj gentoj (aŭ etnoj aŭ nacioj aŭ popoloj) uzas inter si draste malsamajn kaj variajn kriteriojn.

Por povi iel elturniĝi el tiu problemaro necesas unuavice konsciiĝi, ke la opinioj estas diversaj, kaj ke ne ekzistas definitivaj respondoj. Ne ekzistas unu sola ĝusta difino de ekzemple ĉino. Ne ekzistas unu sola prava maniero kompreni ekzemple la vorton arabo. Germano havas malsamajn signifojn por malsamaj homoj, kaj en malsamaj kuntekstoj. Bona vortaro ne provu eltrovi kaj fiksi unu solan por ĉiuj ĉiam validan difinon de tiaj vortoj. Ĝi povas nur prezenti kelkajn difinojn, ne tro rigore vortumitajn.

Por nia nuna celo gravas precipe, ke la efektiva uzo de tiaj vortoj etendiĝas de la eble plej tipa, plej fakeca, etna, difino, kiu estas pli-malpli la difino en PIV 2005, ĝis pure landana signifo.

En praktika ordinara uzado, en ĉiutaga nefakeca parolado kaj skribado, tiaj vortoj kiel ĉino, anglo, germano, hindo k.t.p. oftege simple signifas ĉinujano, anglujano, germanujano, hindujano k.t.p. Tre ofte oni simple ne celas diri ion ajn pri etneco, sed nur interesiĝas pri landaneco, kaj tiam ofte oni uzas tiajn baze gentajn vortojn kun pure landana senco.

Jen frapa ekzemplo el la plej frua periodo de nia lingvo: En longa listo de abonantoj publikigita en La Esperantisto en 1892 [12] aperas la titolo Rusoj. Kelkaj abonantoj sub tiu titolo havas tamen klare ne-rusajn nomojn. Aparte rimarkindas la abonanto “de Wahl, E.” en “St. Peterburgo”. Temas pri la konata Edgar de Wahl (aŭ Edgar von Wahl), kiu estis balta-germana, ne rusa, sed ja rusujano. Tamen oni metis lin kun la rusoj. La kialo estas, ke tiukuntekste oni atentis nur la landanecon, uzante la vorton rusoj kun la signifo “rusujanoj”. Efektive ni trovas en la sama listo ankaŭ la eĉ pli konatan “Zamenhof, L.” kalkulitan kiel ruso. La sama listo estis daŭrigita en la postaj numeroj kun Germanoj, Svedoj, Francoj k.t.p. Ĉiufoje oni atentis nur la adreson, ne la (ofte nekonatan) gentan apartenon.

Tiaspeca simpleca uzo estas ofta tra nia tuta historio, kaj parole kaj skribe. Jen ekzemplo tre freŝdata, el revuo Esperanto en 2009 [13]:

Por partopreni ĝin [la 8-an Internacian Himalajan Renkontiĝon] venis 23 esperantistoj el 5 landoj: 12 japanoj, 5 koreoj, 3 danoj, 2 germanoj kaj 1 baratano. Dum la tuta programo akompanis ilin 9 nepalanoj.

Mi estas sufiĉe certa, ke tie la vortoj japanoj, danoj, germanoj k.t.p. estas elektitaj surbaze de la loĝloko (eble civitaneco) de la koncernaj esperantistoj. Mi forte dubas, ke oni esploris la efektivan gentan apartenon de tiuj 23 esperantistoj. La apudmeto de kelkaj “gento”-vortoj kaj du AN-kunmetoj (baratano kaj nepalanoj) firmigas tiun interpreton.

Jen ekzemplo el La Ondo de Esperanto de 2006 [14]:

Germanoj jubileis en Brunsviko

Tio estas titolo de artikolo pri la 83a Germana Esperanto-Kongreso, kie jubileis membroj de la Germana Esperanto-Asocio, en kiu kompreneble povas membri ĉiu ajn sendepende de lia aŭ ŝia genta aparteno. La vorto Germanoj tie uziĝis en tute ĝenerala, ĉiutageca, negenta, pure landana signifo. Tute normala kaj ofta afero. Tute ne temas pri eraro.

Ni revenu al la Fundamenta Ekzercaro, el kiu mi antaŭe citis ekzemplon, kiu uzas la vortojn rusoj kaj rusujanoj kun klare diferencaj signifoj respektive genta kaj landana. La sama vorto rusoj uziĝas ankaŭ en alia ekzemplo en la Ekzercaro:

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

Tiu ekzemplo estas senkunteksta, kaj ne eblas vere pruvi, kian sencon Zamenhof tie volis doni al la vortoj rusoj kaj germanoj. Sed se oni provas tiufraze interpreti la du vortojn en rigore genta senco, la frazo fariĝas iom stranga. Laŭ mi oni pli-malpli devas kompreni la rusoj kiel “ĉiuj rusoj”, kaj la germanoj kiel “ĉiuj germanoj”. Temas pri ĝeneralaj eldiroj pri tiuj popoloj. Sed tute ne estas vero, ke ĉiuj rusoj en genta senco loĝas en Rusujo. Kaj tute ne pravas, ke ĉiuj gentaj germanoj loĝas en Germanujo (efektive ne malmultaj el ili loĝas en Rusujo). Vere senprobleman sencon la frazo havas nur se oni komprenas ĝin en tia ĉiutageca, nefakeca, neetna senco, kiun havas la citita titolo el la Ondo de Esperanto. La vorto rusoj signifas – laŭ mi – simple “rusujanoj” en tiu dua Fundamenta ekzemplo. Laŭ mi la Fundamenta Ekzercaro donas al ni ekzemplojn de ambaŭ flankoj de la vasta gamo de signifoj, kiujn povas havi vortoj kiel rusoj kaj germanoj: En kunteksto, kie gravas la genteco, oni uzas tiajn vortojn en rigore genta senco, sed en kuntekstoj, en kiuj genteco tute ne rolas, aŭ malgravas, oni ofte uzas ilin kiel simplajn landanovortojn.

Jen plia ekzemplo el parolado Zamenhofa en 1908 [15]:

Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Kiu volas aserti, ke Zamenhof tie parolis nur pri gentaj germanoj? Mi vetas, ke li simple celis ĉiujn homojn en Germanujo. Kaj mi vetas, ke ĉiuj, kiuj iam legis tiun tekston, komprenis ĝin ĝuste tiel.

Oni rimarku, ke iuj “gentaj” vortoj fakte tute ne estas gentaj. Vortoj kiel belgoj kaj svisoj vere signifas nur respektive “belgujanoj” kaj “svislandanoj”. Tiuj vortoj estas “tegmentaj” esprimoj por la diversaj gentoj en tiuj landoj. En Belgujo loĝas kaj nederlandlingvanoj kaj franclingvanoj. La unua gento nomiĝas flandroj, kaj la dua nomiĝas valonoj. En Svislando estas ankoraŭ pli da gentoj. Svisoj ili estas nur en la senco “svislandanoj”. Iom simile statas pri la vorto skandinavoj, kiu estas kuna nomo por ĉiuj popoloj en Skandinavujo, kaj la vorto baltoj, kiu estas komuna por la estonoj, latvoj kaj litovoj de Baltujo.

Fine menciindas, ke nomoj de gentoj povas ŝanĝi sian signifon. La gento britoj origine estis kelta popolo en antikva Britujo. Nuntempe tiu vorto indikas ajnan britujanon. Plej multaj nunaj britoj ne estas de kelta deveno, sed pli ofte de ĝermana deveno. Alia ekzemplo estas la vorto egiptoj. La nunaj egiptoj estas arablingvanoj (kaj islamanoj), dum la pratempaj egiptoj parolis la egiptan lingvon (nur malproksime parencan al la araba) kaj havis aliajn religiojn. El la tiutempa egipta lingvo devenas la nuna kopta lingvo uzata de la koptoj, kristana malplimulto en Egiptujo. La du vortoj egiptoj kaj koptoj estas historie la sama vorto, kion oni facile rekonas pro la preskaŭ samaj konsonantoj (“g-p-t” kaj “k-p-t”). La efektivaj sencoj de la du vortoj estas do difinitaj de kompleksaj landandaj, gentanaj kaj religiaj faktoroj, kiuj draste variis de unu epoko al alia.

Ankaŭ AN-vortoj estas plursencaj

Ĉio, kion mi skribis ĉi-antaŭe pri gentaj vortoj kiel rusoj kaj francoj, fakte validas tute same ankaŭ pri AN-kunmetoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj. La kerna signifo de tiaj vortoj estas “ano de la koncerna lando”, sed en la praktiko oni ne malofte uzas ilin kun genta senco. Tio okazas, kiam por la koncerna gento mankas baza vorto.

La ĉefa popolo de ekzemple Nederlando estas tute same genta kiel ekzemple la germanoj aŭ la francoj. La popolo de Islando formas propran genton tute samgrade kaj samsence kiel ekzemple la koreoj en Koreujo. La gento nederlandanoj kaj la gento germanoj havas ĉiu sian propran lingvon, sian kulturon, siajn tradiciojn, siajn ideojn pri komuna deveno, k.t.p. Sed por unu el ili ekzistas baza gentovorto, germanoj, dum por la alia gento mankas tia vorto, kaj oni devas elturniĝi per la vorto nederlandanoj, ankaŭ kiam oni vere celas la genton.

Multaj homoj rigardas sin kiel anojn de gento, kies plej multaj anoj tamen loĝas en alia lando. Germanoj (en genta senco) troviĝas en multaj diversaj landoj (Rusujo, Italujo, Usono, Kanado…). Ili ne estas germanujanoj, sed ili sentas sin kiel germanoj (ofte uzante la germanan lingvon kiel sian ĉefan aŭ hejman lingvon). Simile ekzistas homoj, kiuj rigardas sin kiel nederlandanojn (pro sia lingvo, kulturo aŭ eble simple pro sia deveno), kvankam ili ne loĝas en Nederlando, kaj eble eĉ ne havas nederlandan civitanecon. Ne ekzistas unu sola por ĉiuj okazoj valida difino, kiu decidas, ĉu homo estas nederlandano. Tion oni prijuĝas en diversaj manieroj, kaj ĉiuj tiuj manieroj estas respektindaj kaj validaj. Iafoje temas pri genteco, alifoje temas pri civitaneco, alifoje eble pri nura loĝloko (sen civitaneco). Ofte miksiĝas ĉiuj tiuj ideoj en ne tute klare difinebla maniero.

Rezultas, ke fakte pravis la Akademio, kiam ĝi rekomendis “konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj”. Kaj vortoj kiel rusoj kaj italoj, kaj vortoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj, povas uziĝi jen gente, jen landane, jen iel mikse aŭ meze. Iliaj rilatoj al la respektivaj landnomoj estas do la samaj – t.e. same variaj kaj flekseblaj.

La esenca ideo

La ĉefa motivo de la Akademia konsilo pri landnomoj kaj landano-nomoj estas deziro eviti, ke oni interpretu la kategorielekton de landnomo kiel pritakson de la “genta pureco”, “rasa unueco” aŭ simile, de la koncernaj popoloj. Efektive oni iafoje renkontas tiajn misideojn. Ekzemple multaj koreaj Esperantistoj pensis, ke tio, ke iuj nomas ilin koreanoj (anoj de la lando Koreo) estas bazita sur iaspeca penso, ke tiu popolo ne konsistigas “veran genton”. La koreaj Esperantistoj preferegis, ke oni nomu ilin koreoj en Koreujo, ĉar la korea popolo estas laŭ ili tre unueca jam de la plej praa tempo. Iliaj argumentoj estas maltrafaj, sed ilia prefero (koreoj en Koreujo), estas tute en ordo. Tute bone eblas nomi ilin tiel, kaj efektive plej multaj tion faras, kaj tial la Akademio nun rekomendas la landnomon Koreujo/Koreio. Sed tio esence estas arbitra elekto. Se plej multaj dirus koreanoj en la lando Koreo, tiam la Akademio rekomendus tion. En ajna okazo rolus nenia ajn pritakso de la genta unueco de la korea popolo. Oni povas kompari kun la lando Islando, por kiu ĉiuj uzas landobazan nomon (la popolo kaj gento estas islandanoj), kvankam la islanda gento estas same unueca kaj klare genta kiel la korea popolo. La kategorielekto simple havas nenian rilaton al tiaj konsideroj.

Sed tamen

Tio, kion mi skribis ĉi-antaŭe, povas eble doni la impreson, ke ĉiam ajn senprobleme eblas uzi vortojn kiel franco, ruso, ĉino k.t.p. ĉu kun genta senco, ĉu kun landana senco, kaj same pri vortoj kiel islandano kaj birmano. Sed (bedaŭrinde) ne estas tiel simple. La mondo estas kompleksa, kaj ne ĉiuj landoj estas tute similaj. En iuj landoj oni ne multe zorgas pri gentaj aferoj, dum en aliaj landoj genteco estas tre grava afero, kiun oni ne povas facilanime ignori.

Dum oni povas ekzemple la vortojn franco kaj italo uzi tre libere, ĉu gente, ĉu landane, sen multa diferenco, oni ne same facile povas uzi la vorton ruso, aŭ la vorton finno, aŭ la vorton serbo, ĉar en la landoj Rusujo, Finnlando kaj Serbujo (kaj ties najbaraj landoj), genta aparteno estas multe pli tikla afero. Ĝenerale en Rusujo oni tre atentas pri genteco (aŭ nacieco), kaj rusujanoj, kiuj gente ne estas rusoj, ofte ege malŝatas, se oni nomas ilin rusoj. Tial ĝuste en la okazo de Rusujo, kaj ankaŭ en iuj aliaj okazoj, oni estu tre singarda pri landana uzo de gentaj vortoj. Ĉio tre dependas de la kunteksto, de la celgrupo kaj de multaj aliaj faktoroj. Tiaj ĉi demandoj ne povas esti decidataj de pure gramatikaj kaj vortfaraj principoj. Neeviteble enmiksiĝas eksterlingvaj faktoroj.

Tial oni atentu la vorton principe en la Akademia rekomendo: “La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj.” Tia estas la baza kaj ĝenerala principo, sed principoj ofte devas en konkreta aplikado cedi al aliaj konsideroj.

Fine

Post la apero de mia unua artikolo ĉi tie pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi vidis la jenan komenton:

Mi ŝatus koni kion la Akademio komprenas sub la nomo “lando”, “gento”, “popolo”.

Espereble tiu ĉi kvara artikolo montris, ke la Akademio pri tiuj tiklaj demandoj intence esprimis preskaŭ nenion ajn. Ĉiuj el tiuj vortoj havas malprecizajn kaj variajn signifojn, kaj ekzistas pri tiaj aferoj multaj diversaj vidpunktoj. La Akademio certe ne provu decidi, kiuj el ili estas pli ĝustaj ol la aliaj. Bonŝance la landnomoj rekomendataj de la Akademio estas tute bone uzeblaj por ĉiu Esperantisto, sendepende de lia aŭ ŝia kompreno de tiaj vortoj. Oni povas paroli pri popoloj, landanoj, gentoj, nacioj, etnoj, k.t.p. surbaze de tiuj landnomoj, per la bazaj gentaj vortoj, kaj per AN-kunmetoj, en tiu maniero, kiun oni mem trovas plej konvena. Iafoje, kiam necesas granda precizeco, oni eble bezonas ilin kompletigi per vortoj kiel “etna”, “genta”, “civitano”, “loĝanto” k.t.p., kaj tion oni ja faru, se oni tion trovas necesa.

Referencoj

1. Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1963.

2. Rusoj loĝas en Rusujo, landonomoj en Esperanto. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007.

3. Paĝo 27 en Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

4. Sistemo de landnomoj en Esperanto, Interrete ĉe http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Landnomoj.htm

5. Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, 1995].

6. La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto 1889-1895. Georg Olms. Hildesheim. 1988.

7. Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1929

8. Unua etapo de Esperanto. 1878-1895. PVZ. Originalaro 1. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kioto. 1989.

9. Dr Esperanto [Zamenhof L. L.]: Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Por Rusoj [“La Unua Libro”]. Kel’ter, Varšava, 1887 [represo en Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. (Eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kolekto 1). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1991]

10. Rekomendoj pri Landnomoj. En: Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

11. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, 2005, Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.

12. Paĝo 145 en n-ro 9 Septembro 1892 de La Esperantisto.

13. Paĝo 92 de n-ro 1225, Aprilo 2009, de revuo Esperanto, Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio.

14. N-ro 7 2006 de La Ondo de Esperanto, Sezonoj, Kaliningrado, Rusujo.

15. Paĝo 385 de la Originala Verkaro

Komentoj 12

  1. bab skribis:

    ” Dum oni povas ekzemple la vortojn franco kaj italo uzi tre libere, ĉu gente, ĉu landane, sen multa diferenco, oni ne same facile povas uzi la vorton ruso, aŭ la vorton finno, aŭ la vorton serbo, ĉar en la landoj Rusujo, Finnlando kaj Serbujo (kaj ties najbaraj landoj), genta aparteno estas multe pli tikla afero. ”

    Nu, mi certas ke troviĝas ankaŭ kelkaj Bretonoj kaj Eŭskoj kiuj ne ŝatus nomati ”Francoj”… :-)

    Publikigis 14 Jun 2009 je 8:03
  2. Andreas skribis:

    Kiam en la Naua Oficiala Aldono mi legis la duan difinon de “chin/o 1 Ano de la chefgento de Chinujo. 2 (vastasence) Chinujano” mi ja iom miris pri ebla kontraueco al la Fundamenta frazo “Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.” Supoze ke ne-kontraueco entute trafas kaj mi devus pravigi la Akademian duan difinon: Kiel peri la ne-kontrauecon? Eble tiel (nur provo): La Fundamenta frazo peras esence tion, ke germanoj (kaj francoj) ne estas rusoj, sed ghi ne klarvorte diras ion pri tio, kion la vorto “rusoj” povas ampleksi. Sekve sole pro la Fundamenta frazo ne povas esti ekskluzivate, ke la vorto “rusoj” vastasence povas ampleksi ankau germanojn kaj francojn. Do: nenia kontraueco al la dirita Fundamenta frazo. Alivorte kaj pli ghenerale: El la aserto “A ne estas B” ne nepre sekvas “B ne povas ampleksi A-on”. Ekzemplo de fiziko: El la aserto “verda lumo ne estas blanka lumo” ne nepre sekvas “blanka lumo ne povas ampleksi verdan lumon” (fakte blanka lumo ordinare ampleksas verdan lumon). – Chu tiu chi pravigo taugas? Se ne, kiel oni povus ghin taugigi?

    Publikigis 14 Jun 2009 je 8:10
  3. Bertilo Wennergren skribis:

    Bab skribis:

    Nu, mi certas ke troviĝas ankaŭ kelkaj Bretonoj kaj Eŭskoj kiuj ne ŝatus nomati ”Francoj”… :-)

    Prava rimarkigo – eĉ ne bezonatas la riduleto.

    Efektive oni povas la vorton francoj uzi tre libere, sed tamen ne tute libere. Iafoje ankaŭ ĝi povas esti tikla. Sed – se mi estas ĝuste informata – en Francujo oni oficiala ne rigardas francecon kiel aferon gentan, sed nur kiel aferon civitanan. Ĉiu ajn, kiu ekhavas francan civitanecon, estas rigardata plene kiel franco. Ekzistas multaj ekzemploj de elstaraj francoj, kiuj havas nefrancan devenon.

    Sed kompreneble ekzistas naciismaj homoj, kiuj rigardas la aferon alie, kaj sendube ekzistas ekzemple bretonoj, kiuj opinias, ke ili estas nur bretonoj, ne francoj, kaj tiam la afero tamen fariĝas tikla.

    Kontraste en Rusujo oni tute alimaniere traktas ĉion tian en oficialaj kuntekstoj.

    Andreas skribis:

    Ekzemplo de fiziko: El la aserto “verda lumo ne estas blanka lumo” ne nepre sekvas “blanka lumo ne povas ampleksi verdan lumon” (fakte blanka lumo ordinare ampleksas verdan lumon). – Chu tiu chi pravigo taugas

    Laŭ mi tiu komparo estas tre trafa.

    Mi povas kontribui per la ekzemplo korvo, kiu nomas la tutan genron Corvus sed ankaŭ unu el la specioj de tiu genro, Corvus corax (= korakogranda korvo). Tial eblas diri kaj, ke pigo ne estas korvo (ĉar ĝi ne estas korako), kaj ke pigo ja estas korvo (ĉar ĝi apertenas al la genro korvo).

    Publikigis 14 Jun 2009 je 12:54
  4. Marc Bavant skribis:

    Al Andreas: miaopinie estas nenio kontraŭdira inter la akademia difino kaj la F-a frazo. Efektive, ĉi-lasta estas vera kun signifo 1 de la akademia difino, kaj malvera kun signifo 2, sed nenio en la F-a teksto indikas, kiun signifon oni elektu.

    Mi kredas, ke la F-a frazo volas montri la 1an signifon, kiu fakte estas la baza. La 2a signifo estas, kiel indikite, vastigo, do rajtas ne plu kongrui kun la F-a ekzemplo.

    Publikigis 14 Jun 2009 je 14:20
  5. Andreas skribis:

    Al Marc: Mi komprenas vian unuan frazon. Sed mi ne komprenas, kial lau vi la Fundamenta frazo estas “vera kun signifo 1″ kaj “malvera kun signifo 2″ (de la Akademia difino), char lau mi la Fundamenta frazo estas chiuokaze tia, ke al ghi ne kontrauu kio ajn. (Mi ankau ne komprenas, kial lau vi la dua difino “rajtas ne plu kongrui kun la F-a ekzemplo”.) La demando do estas, chu la dua difino kontrauas al la Fundamenta frazo. Se mi estus la “advokato de la Akademio”, mi defendus ghian duan difinon tiel, kiel mi skribis. Kaj lau tiu pravigo oni ne bezonas deiri de tio (al mi ne-komprenebla), ke la Fundamenta frazo estas “malvera kun la signifo 2″, kaj ankau ne de tio (al mi ne-komprenebla), ke la dua difino “rajtas ne plu kongrui kun la F-a ekzemplo”.

    Publikigis 14 Jun 2009 je 20:22
  6. Marc Bavant skribis:

    Andreas:

    mi ne komprenas, kial lau vi la Fundamenta frazo estas “vera kun signifo 1″ kaj “malvera kun signifo 2″ (de la Akademia difino),

    Mi nur celas, ke la frazo “Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj” ne povas esti vera, se ni anstataŭas “ruso” per la difino “rusujano”, ĉar ni tiam asertus, ke tiuj germanoj kaj francoj estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusujanoj (mekontraŭdiraĵo). Sed kun la genta signifo de “ruso” ĝi ne plu estas memkontraŭdira.

    char lau mi la Fundamenta frazo estas chiuokaze tia, ke al ghi ne kontrauu kio ajn. (Mi ankau ne komprenas, kial lau vi la dua difino “rajtas ne plu kongrui kun la F-a ekzemplo”.)

    Simple ĉar vastigo de la sencoj estas ĉiam ebla. Ekz-e la “difino” de “korpo” en UV per la angla “body” ne malhelpas, ke oni nun povas uzi tiun vorton kun matematika senco, kiu en la angla tradukiĝas per “field”. Se ne plaĉas al vi konsideri la vortarajn tradukojn, vi povas imagi, ke ekzistus en la Ekzercaro unu frazo, kiu klare priskribus la bazan sencon de “korpo”: ekz-e “niaj korpoj konsistas el viando kaj ostoj”. Tia frazo estus vera por la baza signifo de “korpo”, malvera por la matematika, sed la matematika signifo ne povus esti taksata “kontraŭa” al la F-o.

    Aliflanke, kiel montras Bertilo, la frazo “La rusoj loĝas en Rusujo” povas esti konsiderata ilustraĵo de la _dua_ senco, ĉar kun pure etna interpreto de “ruso” ĉi tie oni alvenus al malvera konkludo: ja etnaj rusoj loĝas ĉie en la mondo, ne nur en Rusujo… Povas do esti, ke la F-o montris la du signifojn per malsamaj frazoj: ili ne kontraŭdiras unu la alian, nur ilustras malsamajn signifojn.

    Publikigis 15 Jun 2009 je 19:44
  7. Tonyodb skribis:

    Mi devas konfesi ke via tuta ekspliko ŝajnas al mi kiel aposteriora klopodo por pravigi sistemon kiu estas ĥaosa kaj mallogika jam dekomence, sed kiun ni trovis kreita kaj devas iel respekti.

    La sistemo de Zamenhof baziĝas sub duobla proceduro, bazita en la duba koncepto ke ekzistas du klasoj de landoj.

    Vi prave atentigas pri la malfacilo difini koncepton tiom dubindan kia “gento”, sed tamen la tuta sistemo de gentobazaj nomoj supozigas ke ja ekzistas tiu grupo, antaŭa eĉ al la konsisto de unu lando, kiu donas la nomon al tiu ĉi. Tio kompreneble estas tute ideologia antaŭsupozo, kun ideologiaj sekvoj, kiun Zamenhof devis akcepti, sed pri kiu li mem montris skrupulojn diversloke.

    Mi ĝojas ke vi donas renverson al tiu koncepto, per la identigo ruso=rusujano, eĉ se ĝi estas malfacile pravigebla el la Fundamenta ekzerco. Do, iamaniere el via ekspliko mi deduktas ke vi forlasas la koncepton pri gento kiu donas la nomon al lando, por retrokrei la landanon el la nomo de la lando. Se mi bone komprenas, laŭ vi ne ekzistas gento “francoj”, sed lando Francujo, kiu donas la nomon al la landanoj.

    Tiu estas inĝenia ekspliko, sed mi dubas ke ĝi estas kion Zamenhof priskribis.

    Vi prave atentigas ke ekzistas aliaj kazoj en kiuj eblas du manieroj krei similajn vortojn, ĉu per radiko, ĉu per derivado. Sed almenaŭ en ĉiuj viaj ekzemploj la radiko ja havas signifon, kaj la derivita vorto estas deduktebla el tiu radika signifo. En la geografiaj nomoj okazas male: oni deduktas kio estas “franco” bazite sur la signifo de Francio/Francujo (ne temas nur pri via ekspliko: la samo okazas en la difino de PIV). Kiel dirite, tio estas inĝenia, sed iom stranga, laŭ mia sento.

    Vi bone refutas la eblecon krei ĉiujn landonomojn surbaze de gentoj. Tamen, mi restas ĉe mia opinio ke estas jam la momento adopti la kontraŭan sistemon: forgesi pri gentoj, adopti radikojn por ĉiuj landoj, urboj kaj teritorioj, kaj krei la nomojn de la landanoj/civitanoj/loĝantoj surbaze de la sama sufikso. Tute egale por ĉiuj. Mi ne ripetas la argumentojn kiujn mi eksplikis en mia blogo: http://www.delbarrio.eu/2008/09/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm. Kiel diris Zamenhof mem: “Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn”. Jam temp’ estas.

    Publikigis 15 Jun 2009 je 21:34
  8. Andreas skribis:

    Al Marc: Tre bonaj klarigoj, dankon. Pri ili mi konsentas.

    Publikigis 16 Jun 2009 je 18:42
  9. Ken Miner skribis:

    Ĉu vere iam ekzistis ideo, ke la fama eldiro, “ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj”, celas ankaŭ la semantikan enhavon de la specimenaj frazoj de la Ekzercaro?

    Kiel ĉiuj aliaj tiuj frazoj, (1) ne celas aserti sian enhavon, sed nur servi kiel modelo de laŭgramatika lingvouzado:

    (1) “Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.”

    La eraro estus precize sama, se ni ĉiuj fariĝus romkatolikoj, pro tio, ke en Ekzercaro §37 estas ankaŭ (2):

    (2) “Preĝu al la Sankta Virgulino.”

    Ŝajne nur tio, ke la enhavo de (1) estas prilingva, dum la enhavo de aliaj specimenaj frazoj (kiel (2)) ne estas prilingva, misgvidas nin.

    Publikigis 16 Jun 2009 je 18:46
  10. Bertilo Wennergren skribis:

    Ken:

    La eraro estus precize sama, se ni ĉiuj fariĝus romkatolikoj, pro tio, ke en Ekzercaro §37 estas ankaŭ (2):

    (2) “Preĝu al la Sankta Virgulino.”

    Brila ekzemplo, Ken!

    Publikigis 18 Jun 2009 je 18:31
  11. Marc Bavant skribis:

    Ken:

    La eraro estus precize sama, se ni ĉiuj fariĝus romkatolikoj, pro tio, ke en Ekzercaro §37 estas ankaŭ (2):

    (2) “Preĝu al la Sankta Virgulino.”

    Mi ne plene konsentas. Kelkaj eroj de FE havas evidentan klarigan karakteron, ne nur modelan. Ili havas ian instruon pri la lingvo, ĉu fonetikan, ĉu gramatikan, ĉu leksikan.

    Ekz-e “Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon” estas gramatika regulo; “Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo” estas ilustraĵo de la signifo de “manĝilaro”, kaj nerekte de “-il” kaj “-ar”.

    Mi opinias, ke tiuj du famaj frazoj pri “rusujanoj” kaj “rusoj” vere celas klarigi ion pri semantiko (pli de “-uj” kaj “-an”, ol de “rus”, “franc” ks). Sed el tio ne sekvas, ke ilia interpreto estas sendisputa, kaj ke alia signifo estas neebla.

    Publikigis 21 Jun 2009 je 11:06
  12. Johan Derks skribis:

    En freŝdata mesaĝo vi asertis jene:
    Tial la elekto inter “Bosnoj en Busnujo/Bosnio” kaj “Bosnianoj en
    Bosnio” (de la Akademio, JD) ne estas dependa de ekzisto de tia etno (kies ekzisto ĉiuokaze ofte estas afero de propra opinio, de politikaj konsideroj kaj de multo alia).

    kaj sendis min al via supra artikolo.

    Tio verŝas strangan lumon sur la signifo de via artikolo. En ĝi mi legas nur ke esperantistoj ne juĝu la gentecon de malsamaj landanoj laŭ la gramatika formo de la landonomo (Nederlandano ne estas malpli ‘genta’ ol germano). Tio ĝustas en multaj kazoj, sed ne en ĉiuj, kaj tial vi ankaŭ atentigas pri la vorto ‘principe’ en la Akademia rekomendo.
    Sed la elekto de la Akademio mem de gramatika formo kiu NE ekzistas (bosno, malkrom por la rivero Bosna) kaj – ĉu vi volas aŭ ne volas – akcentas gentecon anstataŭ la ‘ne-genta’ formo Bosnio, faras la impreson ke eble la AdE havas opinion pri la genteco de la enloĝantoj de Bosnio, eble ĉar la AdE opinias tion io evitinda.
    Fakte vi instigas esperantistojn ne juĝu nomojn ‘politike’, sed kreante novan radikon sen semantika bazo (sen taŭga esploro inter bosnianoj, kiuj havas sian rajton je ‘politika’ opinio, sen akcepti etimologian argumentadon) vi kreas ‘politikan’ fakton.

    Publikigis 26 Jun 2010 je 18:52

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.