Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Noto pri transitiveco : apogo al vort-bazita teorio

Resumo: (ne)transitiveco de la Esperanta verbo apogas la vorton kiel unuon.

Eblas argumenti por vort-bazita teorio surbaze nur de la signifoj de vortoj. Se ne eblas “komputi” la signifon de vorto el ties elementoj (‘vortaro’ signifas pli ol aron da vortoj, ktp), necesas, ke la vorto estu semantika unuo. Sed semantikaj argumentoj relative senefikas en la strukturisma tradicio, kaj pura strukturismo tute ignoras semantikon. Kaj en ajnspeca kadro, la nocio “semantika unuo” montriĝas relative svaga. Fine, argumentado por la vorto kiel semantika unuo supozeble validas por ĉiuj lingvoj, do aspektas iomete superflue: kredeble eĉ nur en la kazo de Esperanto estus oponantoj de tiu ideo.

Pro tiaj kialoj eble pli konvinka estas argumento bazita sur gramatika kategorio — ĉi-kaze la verba kategorio (ne)transitiveco.

Multaj simplaj verboj estas transitivaj: ‘filtri’, ‘ŝovi’, ‘ĝeni’, ‘generi’, ‘ĵeti’. Multaj estas netransitivaj: ‘babili’, ‘ĝemi’, ‘stari’, ‘esti’, ‘halti’. En NPIV-2002 iuj verboj markiĝas jen transitivaj, jen netransitivaj: ‘zumi’, ‘eskapi’, ‘fiŝi’, ‘afekti’, ‘paroli’, ‘nebuli’, ‘ludi’ k. s. (Fakte eĉ pli oftus tiaj kazoj, se la PV-oj estus pli konsekvence detaligitaj: kp. ‘odori’, ‘opinii’, ‘palpi’ k. s.) Ĉar ĉiu simpla verbo konsistas el nur radiko kaj verbfinaĵo, ni rajtas supozi, ke verbradikoj estas markitaj je (ne)transitiveco. Sekve (ne)transitiveco estas gramatika kategorio de Esperantaj verbradikoj. Estante gramatika kategorio, (ne)transitiveco havas efikojn aliloke en la frazo, viz. transitiveco akuzativigas rektobjekton: “La viro batis la hundon/*hundo.”

Sed la kategorio (ne)transitiveco estas submorfema; t.e., ne ekzistas specifa aperta morfemo, kiu indikas (ne)transitivecon. (La finaĵoj ‘-ig’ kaj ‘-iĝ’ ja tion esprimas, sed nur kombine kun aliaj signifoj.) Sekvante la kutiman konvencion, ni reprezentu (ne)transitivecon per abstraktaj markoj: ‘filtri’ < + tr>; ‘babili’ < - tr>; eble (se oni agnoskas duoblan kategoriecon) ‘zumi’ < ± tr>, ktp.

Ĝis tiu punkto tute bone; radikoj portas la markojn. Kiel kutime krucaj ekzemploj troveblas en samaj aŭ similaj semantikaj kampoj: ‘sufoki’ < + tr>; ‘droni’ < - tr>. Rektobjekto de verbo, kies radiko portas la markon < + tr>, alprenas la akuzativan finaĵon ‘-n’; ktp. (Ne necesas ĉi tie diskuti la aliajn funkciojn de la finaĵo ‘-n’.)

Tamen estas vortoj, kies radikoj ne estas markitaj je (ne)transitiveco, tamen kondutas transitive aŭ netransitive. Plue, neniu alia morfemo de tiaj vortoj portas la koncernan markon: ekzemple ‘postkuri’ estas transitiva, sed nek ‘post-‘ nek ‘kur-‘ portas la markon < + tr>. Fakte, ‘kuri’ portas la markon < - tr>:

(1a) Li *kuris/postkuris la ŝteliston.

(1b) *Li kuris post la ŝteliston. (kie ‘-n’ estas akuzativa)

Inter similaj ekzemploj estas ekz. ‘preterkuri’, ‘antaŭiri’, ‘ĉirkaŭiri’, ‘eniri’ ‘perlabori’, ‘ellabori’. Ne eblas argumenti, ke ĉiuj derivaĵoj de tiuj verboj (‘kuri’, ‘iri’ kaj similaj moviĝaj verboj) estas defaŭlte transitivaj, ĉar ‘deiri’, ‘antaŭeniri’ k. s. estas netransitivaj.

En kazoj kiel ‘postkuri’ la marko de ‘kuri’ fakte konfliktas kun pli alta marko: ni ekhavas aŭ (2) aŭ (3), depende de nia decido atribui (ne)transitivecon al radikaloj (kiel en (2)) aŭ al vortoj (kiel en (3)):

(2)


(3)

Ĉiaokaze, la kategorio de la plej alta nodo prenas prioritaton.

Evidento, ke ni atribuu (ne)transitivecon al tutaj verboj (kiel en (3)) kaj ne al radikaloj (kiel en (2)) troveblas en tio, ke estas verboj, kiuj eĉ ne enhavas verbradik(al)ojn (‘perforti’, ‘tranokti’, k. s.), kiuj tamen estas transitivaj aŭ netransitivaj.

Fine, verboj kreitaj per la sufikso ‘-um’ estas jen transitivaj, jen netransitivaj. Plej multaj, eble, estas transitivaj: ‘plenumi’, ‘butonumi’, ‘mastrumi’, ‘sapumi’, ‘gustumi’, ‘ventumi’, ‘ŝtiparumi’, ‘ŝtonumi’, ‘bronzumi’, ‘aerumi’, ‘krucumi’, ‘foliumi’ k. s. Sed ankaŭ estas netransitivaj ekzemploj: ‘malvarmumi’, ‘palpebrumi’, ‘retumi’, ‘esperantumi’, ‘datumi’, ‘turistumi’ k. s. Rimarku, ke multaj tiaj ekzemploj apartenas samtempe al la kategorio, kiu ne enhavas verbon, ĉar ‘-um’ egale bone povas krei substantivojn: ‘ĉarumo’, ‘kalkanumo’, k. s.

Sekvas, ke la Esperanta vorto, aŭ almenaŭ la Esperanta radikalo, estas unuo, ĉar gramatika kategorio — (ne)transitiveco — devas esti atribuata al ĝi. Tute ne gravas, ĉu ni uzas aŭ ne uzas la konvencion de la abstrakta marko: tute neformale eblas demandi: kio estas transitiva en ‘postkuri’? Nur eblas respondi: la tuta vorto.

La fakto, ke transitiveco estas propraĵo de la tuta vorto, klarigas kial ni neniam akuzativigas objekton ene de vorto, eĉ kiam la vorto enhavas verbon normale transitivan:

(4a) ĉioscia, diotima, okul(o)frapa, cel(o)trafa, akvorezista

(4b) *ĉionscia, *diontima, *okulonfrapa, *celontrafa, *akvonrezista

Sekve eblas supozi, ke (2) kaj (3) supre ne taŭgas: (ne)transitiveco simple ne estas markata sur nodo pli suba ol tiu de la tuta vorto aŭ la tuta radikalo. Ni supozu do anstataŭe (2′) aŭ (3′):

(2′)


(3′)


Sekve en la strukturo de ekzemple ‘akvorezista’, simple ne ekzistas marko sur la verbo, do estas nenio por akuzativigi la objekton ‘akvo’:

(4)


Ĉar (ne)transitiveco ne estas adjektiva kategorio, nek la adjektivo kiel tuto, nek la radikalo, ĉi-kaze portas markon.

(La nodonomojn, ktp, en miaj strukturoj oni ne prenu serioze: plene ellaborita priskriba kadro por E-o kompreneble ankoraŭ ne ekzistas.)

Antaŭa

Kial ne Luksemburgio?

Sekva

Landanoj, gentoj kaj kategorioj

9 Komentoj

  1. Kara Ken,

    mi volas atentigi al vi pri la hipotezo de neakuzitiveco, kiu distingas verbojn netransitivajn de verboj neergativaj — tiu hipotezo povas doni eĉ pli forton al via pridiskuto. La plej bonan enkondukon mi trovis en itallingva paĝo de Glottopedia:

    http://www.glottopedia.de/index.php/Intransitivita%27_scissa

    Certe, tute malmodeste, mi volas atentigi al vi pri mia doktora disertaĵo, kiun vi povas libere (danke al licenco CC) elŝuti de la sekva adreso:

    http://federicogobbo.wordpress.com/phd/

    viaj morfosintaksaj arboj tre similas al la miaj. Krome, sed ne laste, mi menciis artikolon vian aperita en Lingva Kritiko, pri la gramatika karaktero de Whorf. Fartu libere skribi al mi, amike, Federico

  2. Marc Bavant

    La fakto, ke transitiveco estas propraĵo de la tuta vorto, klarigas kial ni neniam akuzativigas objekton ene de vorto, eĉ kiam la vorto enhavas verbon normale transitivan

    Ĉu ne povas klarigi tiun ĉi fenomenon ankaŭ la fakto, ke en kunmetaĵo oni kutime ne fajne indikas la rilaton inter la elementoj (ekz-e “vaporŝipo”, ne “per-vapor-movat-ŝipo”)? Cetere indus pritrakti (eĉ se nur por ĝin deklari neatentinda) la vorton “forgesumino”.

  3. Goberiko: Mi elŝutis vian tre interesan disertacion kaj certe esploros ĝin! Dankon.

    Mi konscias pri neakuzativeco/neergativeco kaj fakte duonfinis noton pri tiu temo, eble aperigotan, rilate E-on. Precipe interesas, ke la E-a transitiva verba subsistemo tre malsimilas tiujn de la latinidaj lingvoj, kiuj plejbone ekzemplas la distingon.

    Marc: La diferenco inter ekz. ‘vaporŝipo’ kaj ‘ĉioscia’ estas, ke se ni anstataŭigas la unuan per “vapora ŝipo” (aldonante nur pli eksplicitan gramatikan kategorion al la unua elemento) la svageco de la interrilato restas: sen eksterlingvaj scioj ni ankoraŭ ne scius, ĉu la ŝipo sin movas per vaporo, aŭ iel similas vaporon, aŭ konstruiĝis per vaporo, aŭ eligas vaporon, aŭ flosas sur vaporo … Kontraste, se ni anstataŭigas la duan per “scias ĉion” la semantika interrilato fariĝas neerareble klara.

    La kialo estas, ke ekzistas en E-o gramatika kategorio (ne)transitiveco, sed ne ekzistas gramatikaj kategorioj (en E-o), kiuj unusencigus kombinojn kiel ‘vaporŝipo’. Sekve facilas imagi lingvon, kiu permesus ‘vaporŝipo’ (kaj similajn kombinojn), sed permesus ankaŭ *’ĉionscia’ k.s. Fakte, kiel junulo mi ofte erare skribis ‘-n’ interne de tiaj vortoj; tio ŝajnis al mi “logika” kaj mi devis ĝin mallerni.

    Mi do ne kredas, ke la svageco de kombinoj klarigas la neakcepteblecon de *’ĉionscia’ kaj de la ceteraj ekzemploj.

    ‘Forgesumino’ (miozoto) estas escepto; ĉiam estas esceptoj! (Strange, sur angla bazo ni dirus ‘neforgesumino’… ĉu pli optimisma lingvo? ;))

  4. Oreljan

    [Bonvolu pardoni miajn erarojn, kaj se necesas korekti ilin : mi ankoraŭ estas novulo je esperanto.]

    Mi dankas vin por tiu tre bona artiklo. Tamen mi havas kelkajn rimarkojn.

    Oni povas rimarki ke la ekzemploj, kiujn vi donas, uzas verbojn, kiuj sencas movon. En aliuj lingvoj, tiaj verboj estas netransitivaj, sed en esperanto videblas konstruoj, kvazaŭ:
    «mi iras la ĉambron» = «mi iras en la ĉambron», komparu kun «mi atingas la ĉambron»

    Tiel oni povas rigardi verbojn «iri» kaj «kuri» transitivaj. Tio povas ekspliki la konstruon «postkuri iun». Koncerne la defaŭlte ne transitivajn verbojn «deiri» kaj «antaŭeniri», mi malsukcesas trovi konvinkan klarigon. Eble ilin oni povas rigardi transitiva sen malfacilo.

  5. Oreljan: tia solvo (decidi, ke verboj kiel ‘iri’ kaj ‘kuri’ vere estas transitivaj) kondukus al tre kontraŭ-intuiciaj rezultoj, ĉar fine oni devus cedi transitivecon eĉ al ‘esti’, pro kazoj kiel ‘alesti’, ‘ĉeesti’ (ambaŭ transitivaj). Kaj ne ĉiuj ekzemploj rilatas al mov(iĝ)ado aŭ eĉ loko: kp. ‘breĉeti’ (transitiva, sed ne ‘brileti’, netransitiva), ‘hufferi’, ‘supersoni’ apud la pli oftaj ‘enloĝi’, ‘ĉirkaŭflirti’ k.s. La nombro kaj varieco de ekzemploj dependas nur de la pacienco de la esploranto. Kaj estas kazoj kiel ‘mokridi’, kies modifa elemento ja estas transitiva, sed ne ties plej dekstra elemento, kiu normale estas la “kapo” kaj fiksas la kategorion de la vorto.

  6. Oreljan

    Mi ne komprenas. La verboj «ridi» kaj «loĝi» estas, almenaŭ ĉe Zamenhof, transitivaj : « mi ridas lian naivecon», «arbaro loĝata de sennombraj birdoj» do sennombraj birdoj logas arbaron.
    Pri «breĉeti» kaj «brileti» mi ne vidas problemon, ĉar la sufikso «et» ne influas la transitivecon, do oni estas same transitivaj aŭ ne transitivaj, ol «breĉi» kaj «brili».
    Restas nur kelkaj verboj, kiu ne respektas la regulon. Nur mia sensperteco kaj mia ignoro je esperanto malpermesas min konsideri, ke «supersoni» ne estas formita laŭ la esperanta esenco, kaj ke «sonsuperi» (=«superi per sono») estus pli agrabla. Pri «ĉeesti» kaj ĝia samsencaĵo «alesti», la radiko «esti» tie estus neutila, kaj oni signifus simple «ĉei».
    Laste, Vi pardonu min reformeman debutanton: same ol multaj aliaj novuloj, mi volas vidi la esperanton kiel lingvon la plej belan ĉar la plej simplan, logikan kaj flekseblan.

  7. Marc Bavant

    Oreljan:

    La verboj «ridi» kaj «loĝi» estas, almenaŭ ĉe Zamenhof, transitivaj : « mi ridas lian naivecon», «arbaro loĝata de sennombraj birdoj» do sennombraj birdoj logas arbaron

    Koncerne “ridi” la afero estas simpla: la akuzativa komplemento ne estas objekto, sed adjekto. Ja en Esperanto akuzativo povas en difinitaj okazoj anstataŭi prepozicion (ekz-e adjektoj pri temo, mezuro, almovo…). La F-o klare priskribas ĉi tion (FE §29):

    Anstataŭ la vorto je ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. — Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon).

    La afero de “loĝi” estas pli komplika. Ĝia uzo en aktiva voĉo kun rekta (loka) adjekto estas malofta, sed ĝia pasivigo estas sufiĉe klasika. Pri tiu strangaĵo (kaj aliaj) turnu vin ekz-e al PMEG (http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pasivo/pasivigeblaj_frazoj.html#i-hfb)

  8. Valdas Banaitis

    Samideano Oreljan, dankal vi forumon venis nova sento. Esperanton koncipis lernoknabo ribelinta kontraŭ skolastika gramatiko. Li aranĝis gramatikon kiel klavaron de piano, markitan per fonemaj etikedoj finsilabe, kaj helpvortetojn aparte de leksiko, sintakson sintekse, el tri segmentoj – agovorto, aganto(subjekto) kaj agato (malsubjekto objekta aŭ cirkonstanca), klare distingeblaj. Pro kompleta simetria participa sistemo kaj tri universalaj rimedoj formi malsubjekton (-N, prepozitivo kaj adverbo – vorteta aŭ E-vorta) verba transitiveco estas superflua en Esperanto. Sufiĉas, ke verbo regas malsubjekton per -N aŭ ajna prepozicio. Same simetrian participo sistemon havas ankaŭ litova lingvo, kies ĉiu verbo popvas fari ĉiujn 6 participoj. Esperanta gramatiko havas latentan flekseblon, neuzatan pro manko de analogoj en lingvoj naciaj.

  9. Valdas Banaitis

    Kara Marko,
    Kara Keno, [ne)forgesumino ne estas escepto. Estas tuta serio kun si+n, de sintrotakseco ĝis sinmortigo. Kaj la ebleco de rekta N-objekto post aktiva participo -O kaj post -ado estas plia pruvo, ke transitiveco en Esperanto ne estas semantika, sed sinteksa. Gramatikaj fonemoj kaj sintekso estas unikaj trajtoj, kiujn povis inventi nur infano. Ĉiuj infanoj ĝis 6 jaroj estas lingvokreantoj, sed Ludoviko estis pli genia ol la nikaragvaj lingvokreintoj (Judy Kegl-Shepard)

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén