Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Kial ne Luksemburgio?

En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?)

Iuj surpriziĝas, kiam ili vidas, ke la Akademio rekomendas i.a. Meksiko kiel landnomon, ĉar ili iam lernis, ke en Esperanto oni diras Meksikio por distingi inter la lando kaj ties ĉefurbo. Ambaŭ nomiĝas nacilingve México. La ideo fari tian distingon eĉ venas de Zamenhof. Li proponis tion en fama Lingva Respondo en la jaro 1911:

[…] Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). […]

(Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.)

Zamenhof mem laŭ mia scio neniam praktikis tiun ideon, kiu havas paralelojn en la homaranismaj projektoj de Zamenhof, kie li tre simile proponis por neŭtraleco nomi ĉiujn landojn laŭ ties ĉefurboj: Peterburgio anstataŭ Rusujo (tiutempe la ĉefurbo estis Peterburgo), Parizio anstataŭ Francujo, Varsovilando anstataŭ Pollando k.t.p. Sed el tio rezultis nenio.

Maltrafa komparo

Oni tuj rimarku, ke la komparo, kiun Zamenhof faras kun Alĝerio kaj Tunisio (nuntempe Tunizio) ne estas tre trafa. En tiuj du okazoj ne temas pri io farata ene de Esperanto. La landnomoj Alĝerio kaj Tunizio venas al ni rekte el la naciaj lingvoj, kiuj ĝenerale uzas formojn kun tia “i”-vokalo en la landnomo (kun malmultaj esceptoj). Ni do tute ne faras ion apartan por distingi inter la urbo kaj la lando, sed ni simple transprenas jam pretajn internaciajn landnomojn, kaj aldonas al ili O-finaĵon. La “i” tie tute ne estas sufikso Esperanta, sed simple la lasta litero de la radiko. En la okazo de Meksikio tamen temas pri aparta Esperanta aldono de “i”. Neniu nacia lingvo nomas tiun landon iel simile al Meksikio. Ĉiuj lingvoj uzas ion similan al Meksiko.

La baza ideo ĉiuokaze estas la jeno: Se lando samnomas kun io en tiu lando (urbo, rivero, monto…), oni distingu inter la du samnomaĵoj per aldono de “i” al la nomo de la lando. Tiu ideo supraĵe ŝajnas tute alloga kaj taŭga, kaj tial ne estas surprize, ke multaj fakte adoptis la ideon de Zamenhof. Tial apud la landnomo Meksiko uziĝis tra la jardekoj de nia historio ankaŭ la formo Meksikio.

Ne konfuzu la diversajn “i”-ojn

Tre gravas ne konfuzi la “i”-on de Meksikio kun la “i”-o de ekzemple FrancioĈinio. En nomoj kiel Francio temas pri neoficiala I-sufikso, kiu rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ. Antaŭ tia “i” ĉiam aperas gentovorto, popolvorto. En Francio (aŭ Francujo) loĝas francoj. En Ĉinio (aŭ Ĉinujo) loĝas ĉinoj. K.t.p. La “i” de Meksikio estas alispeca. Antaŭ ĝi aperas ĉio ajn krom ĝuste popolvorto, kaj ne eblas anstataŭ ĝi uzi la Fundamentan UJ. Ne eblas, kaj ne uziĝas, formoj kiel Meksikujo kaj Luksemburgujo. Iaj popolvortoj *meksikoj* kaj *luksemburgoj* ne ekzistas.

Notindas, ke formojn kiel Francio kaj Ĉinio la Akademio ne kontraŭas. Tiaj formoj eĉ aperas eksplicite en la Listo de Rekomendataj Landnomoj apud la formoj kun UJ-sufikso.

Multaj landoj

La nomo México ne estas la sola plursignifa landnomo. Se ni restas ĉi tie precipe en la kunteksto de sendependaj ŝtatoj, temas pri la jenaj nomoj, kiuj devus esti kandidatoj por simila distinga “i”-sufikso:

  • Barejno (ankaŭ insulo)
  • Belizo (ankaŭ urbo, kiu tamen ne plu estas ĉefurbo de tiu lando)
  • Ĉado (ankaŭ lago)
  • Gabono (ankaŭ rivero/elfluejo)
  • Gambio (ankaŭ rivero)
  • Gvatemalo (ankaŭ urbo)
  • Ĝibutio (ankaŭ ĉefurbo)
  • Kameruno (ankaŭ monto)
  • Kenjo (ankaŭ monto
  • Kongo (ankaŭ rivero, ankaŭ gento)
  • Kuvajto (ankaŭ ĉefurbo)
  • Libano (ankaŭ monto, kiu en Esperanto tamen nomiĝas Lebanono)
  • Liĥtenŝtejno (ankaŭ dinastio, ankaŭ urbo en Germanujo, k.a.)
  • Luksemburgo (ankaŭ ĉefurbo)
  • Malavio (ankaŭ lago)
  • Malto (ankaŭ insulo – la lando konsistas el tiu kaj ankaŭ aliaj insuloj)
  • Meksiko (ankaŭ ĉefurbo, ankaŭ federacia distrikto, ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj, el kiuj konsistas la lando)
  • Monako (ankaŭ ĉefurbo)
  • Niĝero (ankaŭ rivero)
  • Nikaragvo (ankaŭ lago)
  • Panamo (ankaŭ ĉefurbo)
  • Paragvajo (ankaŭ rivero)
  • Sanmarino (ankaŭ ĉefurbo)
  • Santomeo [kaj Principeo] (ankaŭ unu el la du insuloj, kiuj konsistigas la landon)
  • Singapuro (ankaŭ ĉefurbo)
  • Surinamo (ankaŭ rivero)
  • Urugvajo (ankaŭ rivero)
  • Vatikano (ankaŭ palaco)

Sume 28 landoj. Sed tre povas esti, ke la vera listo estas pli longa. Kvankam mi okupiĝis pri tiu ĉi demando dum jardekoj provante kompili plenan liston de tiaspecaj nomoj, verkante tiun ĉi artikolon mi tamen trovis ankoraŭ almenaŭ kvar pliajn ekzemplojn, kiujn mi antaŭe ne konis.

Problema praktiko

Kiam oni decidas, ĉu akcepti aŭ malakcepti la ideon fari en tiaj ĉi okazoj distingon pere de aparta Esperanta I-sufikso, tiam oni nepre trapensu la praktikajn sekvojn por la tuta listo de tiaj landoj. Efektive oni devas konsideri ankaŭ la multegajn pliajn provincojn kaj regionojn, kiuj ne estas sendependaj ŝtatoj, sed kiuj estas tute similaj: Kebeko en Kanado, Brandenburgo en Germanujo, Nov-Jorko, Misisipo k.a. en Usono, k.t.p. Ne havus multan sencon apliki la Zamenhofan ideon al du aŭ tri el tiuj nomoj, ignorante la aliajn. Aŭ oni sisteme apliku tiun principon, aŭ oni ĝin tute ne uzu. Sed apenaŭ iu ajn eĉ provis sisteme uzi la Meksikio-principon al ĉiuj koncernataj landnomoj. Unu kialo estas, ke tio estas ege malfacila aŭ eĉ tute ne ebla. En kelkaj okazoj oni renkontas grandajn problemojn: En pluraj okazoj ne estas nur du samnomaĵoj. Jam Meksiko estas tia. Ĝi nomas ne nur la tutan landon kaj ties ĉefurbon, sed ankaŭ la federacian distrikton de la ĉefurbo, kaj krome ankaŭ unu el la 31 ŝtatoj de Meksiko. Simpla I-sufikso ne sufiĉas por malsame nomi ĉiujn tiujn Meksikojn.

Eble eĉ pli kapdoloriga estas Niĝero, kiu devus nomiĝi Niĝerio, se oni aplikus al ĝi la Zamenhofan proponon. Sed Niĝerio jam estas alia lando nomata laŭ la sama rivero. Tiu lando tamen havas aldonan “i”-on jam en la nacilingva nomo: Nigeria. Iuj provis elturniĝi per uzo de Niĝerlando anstataŭ Niĝero. Nu, tio certe eblas, sed per tio oni jam paŝis for de la origina ideo uzi “i”-sufikson por tiaj okazoj. Necesus multaj tute arbitraj flikaĵoj por savi la aferon, kiu finfine tute ne estus savita, sed forglitinta en arbitran kaoson.

Problema estas ankaŭ Gambio. Nacilingve kaj la lando kaj la rivero nomiĝas Gambia. Ĉu en Esperanto ni do parolu pri la rivero Gambo kaj la lando Gambio? Tio ne ŝajnas tre alloga. Gambio kontraŭ Gambiio ne estas pli bona alternativo.

Similajn cerbumaĵojn kaŭzas la lando kaj monto Kenjo. Ĉu ni nomu la monton Kenjo kaj la landon Kenjio? Ne tre alloge. Ĉu Keno kaj Kenio? Eĉ malpli plaĉe. Kiel do fari? Mi ne scias, kaj ŝajne ankaŭ neniu alia scias, ĉar tiu lando estas unu el la multaj okazoj, en kiuj eĉ la plej ĝisostaj defendantoj de la Zamenhofa propono simple rezignas, akceptante, ke la du Kenjoj estu samnomaj. Fakte en plej multaj okazoj rezultas tio: La Meksikio-ideo estas aplikata nur al kelketaj el la koncernataj landoj, dum oni tute rezignas pri distingado en plej multaj okazoj. Por ĉiu el tiuj okazoj, en kiuj efektive uziĝas tia aparta “i”-sufiksa Esperanta landnomo, oni trovas ankaŭ la simplan sen-“i”-an formon en praktika uzado.

Ofte la vera kialo, ke la Meksiki-istoj ne sisteme aplikas sian ideon al ĉiuj koncernataj landoj, estas, ke ili tute ne scias, kiom da landoj estas koncernataj. Ili ofte konas nur du aŭ tri tiajn okazojn, kaj nur pensas pri tiuj.

En la granda plimulto el tiuj ĉi okazoj uziĝas do en Esperanto jam delonge nomoj sen tia aldona “i”: Kenjo, Gvatemalo, Malto, Sanmarino k.t.p. Se oni volus sisteme apliki la Zamenhofan ideon, oni estus devigita enkonduki vicon da landnomaj formoj, kiuj ĝis nun tute ne aperis en praktika uzado, aŭ kiuj uziĝis nur treege malofte kaj fare de tre malmultaj Esperantistoj.

La regulo neniam validis

Montriĝas, ke estas plene falsa tiu impreso, kiun multaj havas, ke la Zamenhofa Meksikio-ideo jam estas regulo de Esperanto, kaj ke la Akademio provis iel ŝanĝi la lingvon, kiam ĝi malakceptis la formojn Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio. La Zamenhofa ideo estis nur propono. Ĝi neniam vere enuziĝis en la lingvon. Ĝi neniam fariĝis regulo de Esperanto. Temas pri eksperimento, kiu malsukcesis pli-malpli tuj. Temas pri mortnaskita propono.

Nu, tamen ne tute mortnaskita, ĉar kelketaj tiaj landnomoj ja fariĝis oftaj. Meksikio mem estis dum multaj jaroj la formo uzata de la granda plimulto, eĉ de la lokaj Esperantistoj. Luksemburgio estas tre populara formo, kaj la Luksemburgaj Esperantistoj ĝin uzadas (sed tamen ial nomas sian landan asocion Luksemburga Esperanto-Asocio, kio estas stranga nekonsekvencaĵo). Ankaŭ Senegalio estas relative ofte uzata. Kaj se oni rigardas ankaŭ la nesendependajn landojn, oni trovas la nomon Kebekio, kiu estas multe pli ofta ol Kebeko por la koncerna provinco. Ofte uzata estas ankaŭ Novjorkio por la Usona ŝtato. Sed ie tie elĉerpiĝas la listo. Oni apenaŭ iam renkontas Gvatemalio, Kenjio, Nikaragvio, Paragvajio (aŭ ĉu Paragvio?), Vatikanio, Singapurio k.t.p. Kaj certe neniam uziĝas MaltioSantomeioSanmarinio, aŭ Liĥtenŝtejnio, aŭ …

Granda bato kontraŭ la Zamenhofa propono venis en la 1980-aj jaroj, kiam la Meksikaj Esperantistoj sendis al UEA oficialan peton, ke UEA ĉesu uzi la nomon Meksikio por ilia lando. Ili deziris, kaj plu deziras hodiaŭ, ke oni nomu ilian landon Meksiko en Esperanto. Tio ne plene forbalais la uzon de la forte enradikiĝinta formo Meksikio, sed de tiam la granda plimulto el la Esperanistoj, kaj pli-malpli ĉiuj gravaj gazetoj Esperantaj, uzadas Meksiko kiel landnomon.

Jam malnova decido Akademia

Endas scii, ke la Akademio alprenis starpunkton pri tiu ĉi demando jam en 1974, kiam ĝi ellaboris la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. En tiu Aldono aperas la jenaj landnomoj: Alĝerio, Aŭstralio, Birmo, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Gvatemalo, Gvineo, Irako, Irano, Irlando, Islando, Kanado, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Libio, Maroko, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Pakistano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Polinezio, Sirio, Sudano, Tunizio, Urugvajo, kaj Venezuelo. Oni rimarku tie aparte la nomojn Gvatemalo, Libano, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Urugvajo, kiuj do estas aldonitaj al la Universala Vortaro (estas “oficialigitaj”) sen tia aldona “i”. Aliflanke aperas en la listo Alĝerio kaj Tunizio kun “i”, sed – kiel mi jam skribis – tiuj “i”-oj venas al ni rekte el la multaj naciaj lingvoj, kiuj uzas tiajn formojn. Temas do neniel pri io simila al la “i” en Meksikio kaj Luksemburgio.

Tiuj nomoj, kiuj estas eĉ “oficialaj” (= ili apertenas al la Universala Vortaro) klare estas modeloj aparte atentindaj. La Akademio cetere ne povus facile ilin ŝanĝi, eĉ se ĝi volus, ĉar ŝanĝado de tiaj decidoj postulas laŭstatute aprobon de du trionoj el ĉiuj membroj de la Akademio.

Sed la granda plimulto el la Akademianoj tute ne deziras ion ŝanĝi tiurilate. Anstataŭe en 1985 la Akademio eĉ firmigis tiun starpunkton per la Rekomendoj pri Landnomoj, kiujn mi diskutis jam en la unua artikolo. La kvara el la principoj en tiu dokumento tekstas jene:

4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Per tio al la modeloj en la 8a Oficiala Aldono aldoniĝas ankaŭ ĝenerala principo, kiu rekte malrekomendas elpensi nomojn similajn al Kenjio kaj Maltio.

Poste sekvis la Listo de Normaj Landnomoj en 1989, kiu enhavis Meksiko, Luksemburgo, Senegalo k.t.p., tute konforme al la 8a Oficiala Aldono, kaj tute konforme al la principoj en la Rekomendoj pri Landnomoj, kaj tute konforme al la Esperanta tradicio rilate al la granda plimulto el tiaspecaj landnomoj.

Kaj en 2009, en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, okazis nenia ajn ŝanĝo tiurilate. Ĉiuj koncernataj landoj havas tie denove nomojn sen aparta Esperanta “i”-sufikso. Oni trovas tie ne nur Malto, Kenjo, Panamo, Paragvajo k.t.p., sed tute konsekvence kaj logike ankaŭ Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo.

Se la Akademio volus renversi siajn jamajn decidojn el 1974, 1985 kaj 1989, ĝi devus por konsekvenco enkonduki vicon da nomoj antaŭe apenaŭ ekzistantajn en Esperanto: Maltio, Sanmarinio, Barejnio, Monakio kaj aliajn kuriozajn novaĵojn. Aŭ ĝi restu ĉe Meksiko kaj Luksemburgo. Ĝi kompreneble elektis la lastan vojon.

Manko de scioj

Ŝajnas, ke multaj, kiuj kritikas precipe la aperon de Luksemburgo en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, tute ne konscias, ke temas pri tuta grego da tiaspecaj landoj kaj landnomoj. Ili pensas, ke la Akademio arbitre ignoris firman Esperantan regulon kaj tradicion. Tute ne. Temas pri la malo. La Akademio respektis longan Esperantan tradicion, kiu ne uzas la iaman proponon de Zamenhof (krom kelketaj esceptoj). La Akademio anstataŭe aplikis por ĉiuj tiaspecaj nomoj tiun principon, kiun la Esperantistoj uzadas de ĉiam ĉe la granda plimulto el la koncernaj nomoj: Oni ne provas distingi per aparta Esperanta “i”.

Kiel do distingi?

Certe multaj legantoj daŭre opinias, ke devus tamen ekzisti ia eblo distingi inter la rivero kaj la lando, inter la ĉefurbo kaj la lando, inter la monto kaj la lando, k.t.p. Jes, certe. Kvankam ofte la kunteksto forigas ĉian dubon, ĉu oni parolas ekzemple pri rivero aŭ pri lando, en multaj okazoj ja ekzistas bezono diri klare kaj eksplicite, pri kio temas. Sed por fari tion oni ne bezonas uzi misteran kaj neniodiran “i”-vokalon. Tian “i”-finon havas en nia lingvo centoj kaj eble eĉ miloj da diversspecaj radikoj, kiuj tute ne rilatas al landnomoj: psikologio, simio, abio, adicio, afrodizio, akademio, akvario, nenio k.t.p. k.t.p. Temas pri amasegoj da tiaj vortoj. Fakte “i” estas senkonkurence la plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial sufiksa “i” estas rimarkinde neniodira.

Anstataŭe oni kompreneble agu kiel ĉiuj aliaj lingvoj faras. Oni diru simple kaj rekte, pri kio temas: la rivero Senegalo, la lando Kenjo, la urbo Belizo, la lando Singapuro, la lago Ĉado, la palaco Vatikano k.t.p. Ofte oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵon: Meksikurbo, Senegalrivero, Luksemburgurbo k.s., kun klara kaj nemiskomprenebla radiko (URB/, RIVER/ k.t.p.) anstataŭ mistera “i”-vokalo, kiu povas signifo ĉion kaj nenion ajn.

Ĉu la Akademio estis tute konsekvenca?

Atentaj legantoj povas tamen trovi materialon por inversa kritiko, ĉar en la Listo de Rekomendataj Landnomoj troviĝas la nomoj Kaboverdo kaj Togolando. Nacilingve tiuj du landoj nomiĝas respektive Cabo Verde (Portugale) kaj Togo (France).

Cabo Verde signifas Verda Kabo. Sed la lando tute ne estas kabo. Ĝi estas insularo! Efektive ĝi tute kurioze samnomas kun efektiva kabo, kiu troviĝas en alia lando, en Senegalo, 560 kilometrojn for: Cap Vert (France) = Verda Kabo.

En Togolando troviĝas lago nomata Togo, kiun eble ne multaj ekster tiu lando konas. Ekzistas ankaŭ urbo nomata Togoville. La lando ricevis sian nomon de la lago, sed en la oficiala lingvo de Togolando, la Franca, la lando kaj la lago estas samnomaj: Togo.

La Akademio do povus esti rekomendinta respektive Verda Kabo (aŭ Kabo Verda) kaj Togo. Sed ĝi decidis rekomendi Kaboverdo (unu radiko, ne kunmetaĵo), kaj Togolando (kredeble rigardinda kiel kunmetaĵo el la lagonomo kaj la Esperanta vorto lando). Nu, almenaŭ Kaboverdo ne estas aparta Esperanta kreaĵo sen rilato al la nacilingvaj nomoj. Temas pri laŭforma sentraduka transpreno de la Portugala nomo Cabo Verde (analoga al Sieraleono anstataŭ la teorie ebla alternativo Monto Leona – uzata de neniu). En la okazo de Togolando necesas mencii, ke tiu lando antaŭe ja nomiĝis tiele ankaŭ nacilingve: Togoland (proksimume inter 1905 kaj 1960). Sed en la praktike pli gravis, ke la granda plimulto da Esperantistoj kaj precipe la Togolandaj Esperantistoj mem nuntempe uzadas ĝuste tiun formon. Ĉiuokaze ne temas pri Togio kun tute arbitra “i” unika por Esperanto.

Plia ekstremo

Surprize multaj – aldone inspirite de la populareco de nomoj kiel Ĉinio kaj Francio, en kiuj neoficiala I-sufikso rolas anstataŭ la Fundamenta landnoma sufikso UJ – venis al la kurioza ideo, ke oni iel solvu ĉion ĉi tiel, ke oni aldonu iaspecan “i”-on – neklare ĉu radikofinan aŭ sufiksan – al absolute ĉiu ajn landnomo: Usonio, Kanadio, Birmio, Gronlandio, Kiprio k.t.p., kaj tiam kompreneble ankaŭ Meksikio, Luksemburgio k.t.p. Mi parte povas tute vive simpatii kun tiu ideo, ĉar mi estis mem siatempe profunde trafita de ĝi. Mi eĉ provis detale ellabori plenan landnomaron, kiu mirakle solvus ĉiujn ajn landnomajn disputojn, ĉar ĝi aldonis “i”-sufikson al ĉio ajn landa en nia mondo. Genie, ĉu ne? Kaj tre utile, ĉar… aŭ…?? Ie meze mi haltis, kaj ekdemandis al mi, kion tio do finfine solvus? Kian utilon entute alportus tiu ĉiama “i”? Mi subite trovis, ke mi tute ne scias la respondon. Mi tute ne plu povis diri, kial mi provis fari tian sistemon. Fakte la tuta ideo estas strangega. Se oni anstataŭe volus, ke ĉiu landnomo finiĝu per …lando, la afero estus iel sencohava, ĉar lando ja diras tute klare, ke temas ĝuste pri pri lando. Sed ĉiama fina “i” estas plene vakua superfluaĵo. Se uzata ĉe la fino de ĉiu landnomo, ĝi nur estus teda ripetaĵo kaj senutila plilongigo. Kiel mi jam menciis ĉi-antaŭe, “i” estas jam sen tio la senkonkurence plej ofta radikofino en nia lingvo. Tial tiaj “i”-oj kapablas esprimi nenion ajn.

Fino de la multvortaĵo

Mi eble devas pardonpeti, ke mi foruzis tiom da vortoj por klarigi ion tute simplan. Sed ŝajne la afero por multaj ne estas tiel simpla. Mi klarigis ĉion ĉi jam plurfoje antaŭe – laste ĉi tie en Novembro 2007, sed ŝajnas, ke miaj klarigoj ne atingis ĉiujn Meksiki-istojn.

Plu

Preskaŭ certe sekvos ankoraŭ pliaj artikoloj en tiu ĉi serio, ĉar restas ankoraŭ kelkaj detaloj por diskuti. Ĝis tiam!

Antaŭa

Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?

Sekva

Noto pri transitiveco : apogo al vort-bazita teorio

16 Komentoj

  1. En la hispanlingva mondo ne estas problemo ke la nomoj de la meksikaj lando kaj ĉefurbo estu la sama. Ofte la kunteksto permesas distingi.

    Se ne, en mia lando oni uzas la esprimon “México capital” kiam temas pri la ĉefurbo kaj, mi kredas, en Meksiko mem oni rutine eldiras “México Distrito Federal” en samaj okazoj.

    Meze de tiu ĥaoso kiun vi senvualigas, eble plej oportune estus eldiri simple “Meksikurbo” kiam temas pri la urbo.

    Tiajn embarasetojn hispanoj ofte renkontas propralingve kaj propralande: la plimulto da provincaj ĉefurboj havas saman nomon al koresponda provinco: Madrid, Sevilla, Toledo… kaj tio ne kaŭzas komunikajn konfliktojn.

    Do, en Esperanto mi kredas ke ne estas urĝa neceso aljuĝi malsamajn esperantajn nomojn al geografiaĵoj kiuj havas saman nomon nacilingvan.

  2. Chu konvenus uzi la formon “Nov-Britujo” anstatau “Nov-Britio” (t. e. insulo en Bismarck-arhhipelago; germana nomo: “Neubritannien”)?

  3. Andreas demandis:

    Chu konvenus uzi la formon “Nov-Britujo” anstatau “Nov-Britio” (t. e. insulo en Bismarck-arhhipelago; germana nomo: “Neubritannien”)?

    Mi iom miras pri la demando. Ambaŭ formoj estas egale eblaj. Nu, same egale eblaj kiel “Francujo” kaj “Francio”, “Ĉinujo” kaj “Ĉinio” k.t.p.

    Aŭ ĉu vi celas, ke iuj opinias, ke ĝuste en tiu okazo estu nur “Britio”, nepre ne “Britujo”. Se jes, kial?

  4. “Nov-Britujo” eble igas iujn pensi, ke ekzistas la gento “nov-britoj”. Sed kredeble ne ekzistas tia gento (en analoge formataj geografiaj nomoj la koncerna geografia loko povus ech esti ne-loghata). Aliflanke, se oni nur konsideras la vorterojn, tiam “Nov-Britujo” kompreneble konvenas.

  5. Ha, jes, nun mi komprenas. Fakte “Nov-Britujo” estas ano de eta grupo de iomete ĝenaj nomoj. Alia ekzemplo estas “Nova Sud-Kimrujo” en Aŭstralio. En tiu loko kredeble ne loĝas multaj efektivaj Kimroj, kaj tial estas iom strange nomi la loĝantojn de tiu ŝtato “Nov-Sud-Kimroj”. Prefere oni parolu pri “Nov-Sud-Kimrujanoj”. Simile en Nov-Britujo malmultas veraj Britoj. La loĝantoj estas Nov-Britujanoj.

    Ĉiuokaze ŝanĝo de UJ al I plibonigas nenion ajn. En Britio loĝas Britoj; en Kimrio loĝas Kimroj. Do tute same problemetas “Nov-Britio” kaj “Nova Sud-Kimrio”. Nula plibonigo. Oni devas diri “Nov-Britianoj”, kvankam oni nomas la anojn de Britio “Britoj”.

    Alia tia okazo estas la provinco “Nova Scotia” en Kanado. Rekta kaj simpla Esperantigo estas “Nova Skotlando” aŭ “Nov-Skotlando”. Kredeble tie ne estas multaj efektivaj Skotoj, kaj tial kredeble indas nomi la loĝantojn “Nov-Skotlandanoj” (ne “Nov-Skotoj”). Sed en la nun eksdata “Listo de Normaj Landnomoj” menciiĝas alia elturniĝo: “Nova-Skotio” (sen paralela UJ-alternativo). Tie temas pri sentraduka transpreno de “Nova Scotia”. Malgraŭ la dividostreko estas nur unu radiko NOVASKOTI/ + O-finaĵo. Oni povus imagi la alternativon “Novaskoŝo” (la la Angla elparolo), same unuradikan. Tia aliro rezultigus eble “Njubriteno” por “Nov-Britujo”, aŭ eventuale “Novbritanio”…

    Mi tamen preferas pli senartifikajn nomojn kiel “Nov-Britujo” kaj “Nov-Skotlando”. Ĉiuokaze io simila al “Nova-Skotio” apenaŭ imageblas anstataŭ “Nova Sud-Kimrujo” (ĉu “Njusaŭtvejlzo”???)

  6. Danielo Campbell

    Pri tiu NOVASKOTI/O menciindas ankaŭ, ke en Kanado ni havas du ŝtatajn lingvojn, kaj la kunmetita formo Nov-Skotujo (-Skotlando, ktp) havas la avantaĝon esti taŭga traduko kaj de la angla (fakte latina) nomo Nova Scotia kaj de la franca nomo Nouvelle-Écosse.

  7. Marc Bavant

    Dankon, Bertilo, por tiu artikolserio. Efektive gravas prezenti sinpravigojn kaj respondi al reagoj. Tio utilas kaj al la publiko, kaj al la Akademio mem. Ja povas esti, ke post dudek jaroj iu sinpravigo ne plu konvinkos, kaj ni tiam des pli facile povos ŝanĝi la koncernan decidon.

  8. pistike65

    Vi skribas:
    “Luksemburgio estas tre populara formo, kaj la Luksemburgaj Esperantistoj ĝin uzadas (sed tamen ial nomas sian landan asocion Luksemburga Esperanto-Asocio, kio estas stranga nekonsekvencaĵo).”

    Do, lasu nin luksemburgiajn esperantistojn nomi nian landon kiel ni volas.
    “Mir wëlle bleiwe wat mir sinn!”

    amike
    Istvan Ertl

    p.s. Kiam, kiel redaktoro de la UEA-revuo mi devis decidi en kiuj punktoj sekvi la tiamajn akademiajn rekomendojn pri landnomoj kaj kie devii de ili, mi trafoliumis tunojn da revuoj, bultenoj kaj brasikfolioj por vidi la efektivan uzadon de tiulandanoj. Ne necesas korseti la veran uzon per inĝeniaj sistemoj koherigaj.

  9. Skribis Istvan Ertl:

    Do, lasu nin luksemburgiajn esperantistojn nomi nian landon kiel ni volas.

    Kompreneble. La Akademiaj rekomendoj estas nur rekomendoj. Mi citas el la Listo de Rekomendataj Landnomoj:

    Same kiel la malnova versio, tiu ĉi listo ne estas deviga. Ĝi estas rekomendo. Sed ĝi enhavas kelkajn nomojn kun landaj aŭ popolaj radikoj oficialaj aŭ eĉ Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.

  10. Finfine mi trovis en ĉi tiu artikolo iujn kialojn kiuj klarigas la Akademian decidon rekomendi “Togolando” anstataŭ “Togo”. Tamen la argumentoj ankoraŭ ne plene konvinkas min.

    La dua Akademia principo pri landnomoj estas: “En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.”

    Mi sufiĉe ofte vidis la landnomon “Togo” anstataŭ la iom pli ofta “Togolando” en Esperanto, do mi dirus ke klare temas pri okazo de konflikto inter pluraj formoj. Laŭ la interlingvaj ligiloj de la Vikipedio, ĉiuj lingvoj kun latina, cirila aŭ greka skribo uzas formon similan al “Togo” kaj ne formon similan al “Togolando” (kaj estas proksimume 100 lingvoj kun tiaj skriboj en la listo de interlingvaj ligiloj). El tio eblas konkludi, ke la formo “Togo” estas klare la internacia formo, dum la formo “Togolando” internacie eĉ ne ekzistas (krom historie, kiel mi lernis el ĉi tiu artikolo).

    La fakto, ke ekzistas tie lago kun la nomo “Togo” ja laŭ ĉi tiu artikolo tute ne estu kialo por ne nomi ankaŭ la landon “Togo”, se tio estas internacia formo. Ĉu la fakto ke historie ekzistis la formo “Togoland” kiel internacie nomo estas sufiĉa kialo por ignori la nun klare internacian formon de la landnomo? Aŭ ĉu la Akademio simple ignoris la fakton, ke nemalmultaj Esperantistoj jam uzas “Togo”, kaj do aplikis ĉi-kaze nur la unuan Akademian principon pri landnomoj?

  11. La (de la Akademio ne-rekomendata) landnomo “Togo” estas homonimo al la oficiala vorto “togo” (“romana vesto” lau la Dua Oficiala Aldono). Eble la Akademio konsideris tion. Okaze de la (cetere kontraste al “Togolando” oficiala) “Kubo” la Akademio tamen ne evitis homonimon.

  12. Bertilo Wennergren asertas: La baza ideo ĉiuokaze estas la jeno: Se lando samnomas kun io en tiu lando (urbo, rivero, monto…), oni distingu inter la du samnomaĵoj per aldono de “i” al la nomo de la lando. Sekve li listigas la tekstoparto titolita ‘Multaj Landoj’ 28 landojn, kaj – en liaj vortoj – “trapensas la praktikajn sekvojn por la tuta listo de tiaj landoj”.
    Mi atentigas la leganton al tio, ke tute ne estas certa ke ekzemple la favorantoj de ‘Senegalio’ opinias ke samformaĵo inter lando kaj alia geografiaĵo ĉiuokaze devas esti forigata pere de aldono de “i” al la landonomo.
    Ĉu ne povas esti, ke malfavorantoj de samnomaĵoj konscias pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de aldono de “i”, sed post respondeca konsiderado konkludas al “io” ?
    Certe oni neniam senescepte apliku tiun aldonadon de “i”.
    Kiujn kriteriojn oni povas envoki por fari tiun konsideradon ?
    Mi prenis la 28 ekzemplojn de Bertilo kaj aldonas kvar de mi nove trovitajn kazojn.
    El tiuj 32 dek-unu ne devus esti en la listo, ĉar
    a. la geografiaĵo estas monde nekonata: Gabono (elfluejo), Libano (monto Lebanono)
    b. la lando grandparte estas identigata kun la urbo: Bremeno, Hamburgo, Kuvajto, Monako, Sanmarino, Singapuro, Vatikano
    c. ĉar la ĉefa insulo grandparte estas identigata kun la lando: Barejno
    d. ĉar la enlandaj esperantistoj preferas alian lingvan solvon: Meksiko (Meksiko-Meksikurbo)
    Pro tio neniu esperantisto povus serioze kandidatigi ilin por formo finiĝanta je -io.
    Mi ankaŭ volas esceptigi la landonomojn Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Urugvajo, ĉar ili jam estas oficialigitaj.
    Restas 23 kandidatoj, kiujn oni povas dividi en ses kategoriojn de ebla geografikomprena konfuziĝo. Tiuj kategorioj samtempe funkcias kiel kriterioj por aŭ kontraŭ finaĵo -io, ĉar la specoj de la du koncernaj geografiaĵoj konsiderinde influas la eblecon de konfuziĝo.
    Por ĉiuj kandidatoj mi trovis la popularecon laŭ Google, nombron da trafoj, en novembro 2009a [1]
    1. samformeco de urbo- kaj landonomo:
    a. Brandenburgo (urbo + lando1): 2280, Brandenburgio (lando2): 15700
    b. Kebeko (urbo + ŝtato1) 5000, Kebekio (ŝtato2): 47100
    c. Nov-Jorko (urbo + ŝtato1): 63750, Nov-Jorkio (ŝtato2): 16200
    d. Luksemburgo (urbo + lando1): 54850, Luksemburgio (lando2): 20450
    e. Belizo (urbo + lando1): 40350, Belizio (lando2): 548
    La kazoj a ĝiskun d donas klaran indikon ke esperantistoj prenas la radikon kun -io tute serioza.
    Kompreneble, ĉar temas pri tute ne-identigeblaj unuoj laŭ la ekzemplo de Tunizo-Tunizio ktp.
    La nomo ‘Belizio’ ne estas tiel populara, sed ja la nomo de la ĉefurbo estas Belize City kaj kiel por Mexico Ciudad akceptebla solvo estas Belizurbo.
    Resume: la landonomoj Brandenburgio, Kebekio, Nov-Jorkio kaj Luksemburgio estu rekomendataj samrangaj kun Brandenburgo, Kebeko, Nov-Jorko kaj Luksemburgo.
    Ĝenerale aparta radiko, finiĝanta je -io por la lando estas akceptebla, se la urbo kaj la lando ne praktike kongruas kaj ne estas evidenta solvo per aldono de -urbo al la radiko de la landonomo.
    2. samformeco de lago- kaj landonomo:
    a. Ĉado (lago + lando1): 85450, Ĉadio (lando2): 74550
    b. Togolando (lando1): 48300, Togo (lando2 [2]): 50800,
    Togolo (lando3): 2595, Togio (lando4): 12
    La uzado de la vorto Ĉadio kiel lando ŝajnas esti tre populara, ne malprave, ĉar Ĉado estas granda lago trans la landlimoj de kvar Afrikaj landoj kaj historie eĉ multe pli granda. Jam tiu internacia identeco pravigas distingi ĝin de la lando kiu prunteprenis ĝian nomon.
    Ĉar Togolando, la rekomendata de la Akademio landonomo, jam distingiĝas disde la lagonomo (Togo) kaj havas historian radikon, mi akceptas tiun.
    Konklude: la nomo Ĉadio estu rekomendata samranga kun Ĉado, ĉar ĝenerale grandaj, monde konataj lagoj havu nomon distingeblan de la nomo de limanta lando.
    3. samformeco de river- kaj landonomo:
    a. Niĝero (rivero + lando1): 237000, Niĝerlando (lando2): 1100
    b. Kongo (rivero + lando1): 1302000, Kongolando (lando2): 13600,
    Kongolo (lando3): 2680, Kongio (lando4): 546
    c. Senegalo (rivero + lando1): 1526500, Senegalio (lando2): 5955, Senegallando (lando3): 6
    d. Surinamo (rivero + lando1): 40200, Surinamio (lando2): 7
    Estas malfacile taksi la gradon de prefero de esperantistoj por Niĝero ol Niĝerlando, ĉar la rivero estas multe pli konata ol la lando de tiu nomo. Kvankam la internacie konata nomo estas Niger, mi preferas Niĝerlando. Kie B. Wennergren mem notas pri Togolando: “kredeble rigardinda kiel kunmetaĵo el la lagonomo kaj la Esperanta vorto lando”, mi ne vidas kial la AdE ne “rekomendas kunmetaĵon el la rivernomo kaj la Esperanta vorto lando”.
    Sama aplikatas al ‘Kongolando’. Kongo estas, kiel Niĝero, gravega rivero, kiu meritas esti distingata de la landoj kun ĉefurboj Kinŝaso kaj Brazavilo. Mia prefero iras al Kongolo, kiu nomo akordiĝas kun la adjektiva formo en granda plimulto de eŭropaj lingvoj [3].
    Pri Surinamo la plipezo estas draste kontraŭ Surinamio. Ankaŭ pro tio, ke en la nacia (nederlanda) lingvo oni diras okaze ‘Surinamerivier’, mi tenas la nomon ‘Surinamo’ por la lando kaj ‘Surinamrivero’ por la rivero. Cetere ‘Surinamrivero’ havas nul trafojn en Google.
    Fine ‘Senegalo’ estas la plej malklara kazo al mi, parte ĉar mi ne konas la gravecon kaj signifon de tiu rivero por la lando. Pro la fakto, ke ‘Senegalio’ estus la ununura kazo, kie la esperantigita nomo por lando internacie samnoma kun rivero, havus ekstran literon i, mi pledas por la ’surinama solvo’: Senegalo kaj Senegalrivero.
    Resume: lando samnoma kun rivero ne ricevu -io-finaĵon, sed se la rivero estas tre granda kaj internacie konata, kiel Kongo kaj Niĝero, la Akademio kreu alternativan nomon por la lando.
    4. samformeco de insul- kaj landonomo:
    a. Malto (insulo + lando1): 170000, Maltio (lando2): 181
    b. Santomeo (insulo + lando1): 675, Santomeio (lando2): 3
    La solvoj kun ekstra litero i ŝajnas al mi tro artefaritaj, interalie ĉar malmultaj homoj entute scias ke tiuj landetoj konsistas el pluraj insuloj. Mi pledas por Malt-insulo kaj Santome-insulo (kompreneble ĉiam eblas diri ‘la insulo Malto’ ktp, sed tio ne aspektas al mi kiel parolaĵo).
    5. samformeco de urbo- kaj provincnomo:
    a. Utreĥto (provinco1 + urbo): 6505, Utreĥtio (provinco2): 2
    b. Groningeno (provinco1 + urbo1): 121, Groningenio (provinco2): 0,
    Groningo (provinco3 + urbo2): 33, Groningio (provinco4): 6
    c. Kadizo (urbo + provinco1): 3085, Kadizio (provinco2): 47
    Aparte de la demando ĉu entute oni esperantigu tiujn urbonomojn kaj provincnomojn, ŝajnas al mi ke malofte estas bezono, specifi se temas pri la provinco, kies graveco estas malpli ol tiu de ĝia ĉefurbo. Se tamen, oni diru provinco Utreĥto, Groningo, Kadizo.
    6. samformeco de monto- kaj landonomo:
    a. Kameruno (monto + lando1): 51050, Kamerunio (lando2): 4975
    b. Kenjo (monto + lando1): 51400, Kenjio (lando2): 94
    En ambaŭ kazoj la lando estas nomita laŭ la monto. Estus dezirinde apliki la saman regulon por ambaŭ kazoj. La vorto Kamerunio povas konkuri kun ‘Kameruno’, sed ‘Kenjio’ estas tre malofta kompare kun Kenjo. Tio eble estas sekvo de la pli granda famo de la monto Kameruno. Sed ĉu en parolado homoj bezonus esprimi, ke ili celas la monton aŭ ĝuste la landon, kiam ili diras ‘Kameruno’ ?
    7. samformeco de landonomo kun geografiaĵo, kie ebla alternativo por la geografiaĵo estas elizio de -i en la internacie konata nomo
    a. Ĝibutio (urbo1 + lando): 37250, Ĝibuto (urbo2): 242
    b. Malavio (lago1 + lando): 41800, Malavo (lago2): 53
    c. Misisipio (rivero1 + ŝtato): 3095, Misisipo (rivero2): 2265
    d. Misurio (rivero1 + ŝtato): 13500, Misuro (rivero2): 8625
    e. Gambio (rivero1): 4750, Gambo (rivero2): 5900
    Ĝibutio estas lando, kies areo estas naŭoble tiu de Luksemburgio. La evidenta malsameco inter la ĉefurbo kaj la lando atendigus grandan apogon por du malsamaj formoj. Tamen la kazo ‘Ĝibuto’ estas lingvistike alia ol tiu de Luksemburgo: por krei novan radikvorton oni forprenas i el la internacie uzata vorto. Tiu originala solvo meritas seriozan konsideron, interalie ĉar ĝi reduktas la nombron de geografiaĵoj finiĝantaj je io en Esperanto anstataŭ pliigi ĝin.
    La saman inventaĵon oni aplikis al Malavio, Misisipio kaj Gambio.
    Malavo kiel lago estas ne-populara laŭ Google, sed, kiel en la kazo de Ĝibuto, tio verŝajne rilatas al la fakto, ke multaj ordinaraj esperantistoj, kiuj konas landonomon finiĝantan je -io, pensas pri simila radiko kiu malhavas -io, ke temas pri gentonomo. Ne, malavoj ne ekzistas. Ĉi-tiu solvo enkondukas la lagonomon kaj meritas seriozan konsideron.
    Mi estu mallonge pri Misisipo, Misuro kaj Gambo: geografiaĵoj sen -i, gardantaj la akcenton sur la sama silabo kiel en la internacia uzado. Perfektaj solvoj.
    Mi estas malfavoranto de la pseŭdosufikso -io en ĉiuj kazoj.
    Unue en la kazo, kiam la landonomo enhavas la nomon de gento. Tiam oni ĉiam uzu la sufikson -ujo. Tiurilate mi estas pli severa ol Bertilo Wennergren. La ĥaoso de landonomoj estas ne-necesa historia absurdaĵo, kaŭzata de ‘helpantoj’ de Zamenhof, ofte kun eksterlingvistikaj motivoj.
    Sed ankaŭ mi estas malfavoranto de samformeco inter du geografiaĵoj. Kaj konforme kun la Lingva Respondo n-ro 47 de Zamenhof[4] mi pledas por pli liberala konsiderado de eblecoj. Dum Wennergren en la tekstoparto titolita ‘Multaj Landoj’ kunmetas liston de 28 ekzemploj, el kiuj minimume dek-unu ne estas seriozaj kandidatoj por ricevi ekstran -i, li kreas la ideon ke nin atendas iu timinda evoluo, se ni akceptas tiun ‘principon’. Ne temas pri principo, sed pri interpesado de pluraj faktoroj, kiuj en iuj kazoj povus konduki al aldonado de -i.
    En mia opinio el la 23 kazoj diskutindaj restas dek-du kiuj meritas rekomendon: Brandenburgio, Kebekio, Nov-Jorkio, Luksemburgio, Ĉadio, Niĝerlando, Kongolo (aŭ Kongio aŭ Kongolando), Ĝibuto, Malavo, Misisipo, Misuro kaj Gambo.
    Kompreneble ili neniel formu precedencon por pli vasta aplikado de finaĵo -io en kazo de lando nomata laŭ iu gento.
    Johan Derks

    Notoj:
    [1] La populareco de [vorto] estis mezurita kiel la aritmetika mezumo inter la nombro de trafoj de [vorto] + Esperanto kaj [vorto] + kaj. En unu kazo (Gambo, Gambio) estis prenita la aritmetika mezumo inter [vorto] + rivero, pro la aldona signifo de (la ne-rekomendinda vorto) gambo kiel kruro.

    [2] Togo ankaŭ estas nomo de lago, sed la metodo, eksplikita sub noto 1 ne estus taŭga, ĉar la serĉkombinoj Togo + Esperanto kaj Togo + kaj ne ekskludus la signifojn Togoville (urbo) kaj romia aŭ profesiula vestaĵo. Tial la konkurencaj serĉkombinoj estis Togolando, Togo + lando – lago, Togolo kaj Togio, ĉiuj en kombino kun + (Esperanto aŭ kaj) kaj en teksto en la lingvo Esperanto.

    [3] france: congolais, angle kaj itale: congolese, germane: Kongolesisch, nederlande: Congolees, ruse: конголезскую, svede: kongolesisk, finne: kongolainen

    [4] Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291, http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm

  13. Valdas Banaitis

    Mi ĉagreniĝas vidante ke tiom da spaco kaj tempo oni disipas por temo eksterlingva. Propraj nomoj estas suverenaj kajk arbitraj, ili ne obeas gramatikon. Uzado de -io ne estas derivado, sed transpreno de kompleta formo latina aŭ internacia. Sufiksoj en Esperanto estas minimume dufonemaj. Ĉj nj kaj i ne derivas novajn vortojn. Krome, -i estas gramatika fonemo kun multaj roloj, kaj ne uzeblas por pliaj popr ne pliigi ambiguecon. Zamenhof prudente domaĝis apartan sufikson por landnomoj, kaj lasis por tio ambiguan. Japanoj agas same prudente, konservante Japanujon, kontraste al Ĉinio. Koreio atendas reunuiĝon, kaj ŝparas por tio konvenan nomon Korelando. Mia lando preferis nomon Litovio, ĉar litovoj uzas sufikson -ija por chiuj kompanioj kaj najbaraj landoj Eŭropaj. Tamen en Eŭropo nia landnomo estas stranga hibrido Lithuania=Litovianio kun tri sufiksoj… Kulpas English, en kkiui ni esatas nomataj Lithuanians anstataŭ Lithuans, from Lithua, registrita antaŭ 1001 jaroj Quedlinburg, Germanio.

  14. Philip Newton

    Kaj en Sud-Ameriko oni havas la invesan “problemon” kun Brazilo kaj Braziljo — tie la urbo povus havi -i ĉe la fino de la radiko (sed fakte ŝajnas ke oni elektis -j- pro tio).

  15. Valdas Banaitis

    -1- kiel sufikso estas fremdaĵo kontraŭ la Fundamento, se oni entute ĝin esploras kaj observas. Sola vokalo estas nur por la vortorola, vortiga uniformo. Neniu sola fonemo povas esti uzata kiel aparta komponento vortfara. Lingvo rusa havas 10 unuliterajn vortetojn, Esperanto – neniun. Ĉiun sufikson faras vokalo+konsonanto(j). Ĉiu sufikso en Esperanto povas alpreni uniformon kaj fariĝi vorto, sed la proponata pseŭdosufikso -i- ne povas. -i- ne estas sufiksado,sed nur paŭsado de plejoftaj internaciaj landonomoj, kiuj eblas laŭ regulo 15, kiel termino aŭ nomo de iu iu sfero aŭ arealo. Multaj landoj jam ne deziras havi nomojn truditajn de eŭropanoj laŭ la mezepoka tradicio latina, kaj des pli de iu tribo esperanta. Oficiala nomo povas esti nur internacia formo oficiala kaforma – internacia kaj nacia, kaj ni prefere ne atencu ĝin per esperantaj arkaismoj kaj neologismoj. Prefere okupiĝu pri kunordigo de derivivaj radikoj en la Universala Vortaro, kiu estis abandonita antaŭ 90 jaroj.

  16. Valdas Banaitis

    -1- kiel sufikso estas fremdaĵo kontraŭ la Fundamento, se oni entute ĝin esploras kaj observas. Sola vokalo estas nur por la vortorola, vortiga uniformo. Neniu sola fonemo povas esti uzata kiel aparta komponento vortfara. Lingvo rusa havas 10 unuliterajn vortetojn, Esperanto – neniun. Ĉiun sufikson faras vokalo+konsonanto(j). Ĉiu sufikso en Esperanto povas alpreni uniformon kaj fariĝi vorto, sed la proponata pseŭdosufikso -i- ne povas. -i- ne estas sufiksado,sed nur paŭsado de plejoftaj internaciaj landonomoj, kiuj eblas laŭ regulo 15, kiel termino aŭ nomo de iu sfero aŭ arealo. Multaj landoj jam ne deziras havi nomojn truditajn de eŭropanoj laŭ la mezepoka tradicio latina, kaj des pli de iu tribo esperanta. Oficiala nomo povas esti nur 2 formoj – internacia kaj nacia, kaj ni prefere ne atencu ĝin per esperantaj arkaismoj kaj neologismoj. Prefere okupiĝu pri kunordigo de derivivaj radikoj en la Universala Vortaro, kiu estis abandonita antaŭ 90 jaroj.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén