Komentoj pri: Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?

De: Bertilo Wennergren
Francisco S. Wechsler skribis:

Jam de kelka tempo scivoligas min la elekto de la formo “Gvineo”, trovebla en la nomo de tri landoj. Ĉu ne temas pri dekomenca eraro, kiu disvastiĝis? Ŝajnas, ke la litero “u” en tiaj nomoj, kiaj “Guiné” (portugale) aŭ “Guinea” (angle) misgvidis la proponintojn, ĉar verŝajne ili supozis, ke la portugala “u” estas prononcata kiel “ŭ”, sed fakte ĝi rolas, post la konsonantoj “g” kaj “q” kaj antaŭ la vokaloj “e” kaj “i” simple por simboli la sonon de la esperantlingvaj “g” kaj “k”, respektive. Do ĉi-okaze tute ne temas pri nomoj kiaj, ekzemple, “Guatemala”, kiun oni esperantigas al “Gvatemalo”.

Prava observo kaj bona demando.

Unue direndas, ke pri tiu nomo la Akademio nun havas nenian ajn alternativon, ĉar la nomo “Gvineo” eĉ estas en la Universala Vortaro. Ĝi estis aldonita (“oficialigita”) okaze de la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:

http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html#landnomoj

Estus tre malfacile tion ŝanĝi (se la Akademio tion ial dezirus fari). La statuto postulas aprobon de du trionoj el ĉiuj Akademianoj.

La precipe kialo, ke oni tiutempe elektis enmeti la formon “Gvineo” en la Universalan Vortaron, estis, ke tiu formo estis tre klare establita en la lingvouzo.

Sed kial do enuziĝis tia formo kun “v”, kiu ne respondas al efektiva sono en la nomo Portugala, kaj ankaŭ ne en la Angla, kaj same ne en multaj aliaj lingvoj?

La klarigo troviĝas en la fortaj Slavaj influoj en Esperanto. Se oni turnas sin al la Slavaj lingvoj, oni ja trovas efektivan “v”-sonon en la nomo “Gvineo”. La Rusa, Bulgara, Serba, Kroata kaj la Slovena uzas la nomon “Gvineja”. La Pola uzas “Gwinea” (Pola “w” egalas al Esperanta “v”).

Similan Slavecon oni trovas en multaj aliaj Esperantaj vortoj kun “gv” kaj “kv”.

De: fswechsler
1. Jam de kelka tempo scivoligas min la elekto de la formo “Gvineo”, trovebla en la nomo de tri landoj. Ĉu ne temas pri dekomenca eraro, kiu disvastiĝis? Ŝajnas, ke la litero “u” en tiaj nomoj, kiaj “Guiné” (portugale) aŭ “Guinea” (angle) misgvidis la proponintojn, ĉar verŝajne ili supozis, ke la portugala “u” estas prononcata kiel “ŭ”, sed fakte ĝi rolas, post la konsonantoj “g” kaj “q” kaj antaŭ la vokaloj “e” kaj “i” simple por simboli la sonon de la esperantlingvaj “g” kaj “k”, respektive. Do ĉi-okaze tute ne temas pri nomoj kiaj, ekzemple, “Guatemala”, kiun oni esperantigas al “Gvatemalo”.

2. Pri la forigo de la streketo en nomoj, kiaj “Sieraleono”, estas rimarkinde, ke nia ĵus forpasinta Sylla Chaves rekomendis la samon rilate la esperantigon de brazilaj kaj alilandaj loknomoj. Do, “Sanpaŭlo”, ne “San-Paŭlo”; “Sanfrancisko”, ne  “San-Francisko”; “Riodeĵanejro”, ne “Rio-de-Ĵanejro”; ktp. Efektive, por la lasta urbo Sylla rekomendis la pli simplan kaj pli uzatan Rio. Tia ĉi sinteno ŝajnas al mi tute logika.

Amike,

Francisco S. Wechsler

De: Sonjaaa
Dankon pro la ĝisdatigo, Bertilo!!