La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj

La ĵus aperinta Akademia dokumento Listo de Rekomendataj Landnomoj anstataŭas la malnovan dokumenton Listo de Normaj Landnomoj el 1989. La laboro pri reviziado de tiu dokumento okazis en la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro sub mia gvido. Mi volas ĉi tie prezenti iom da komentoj kaj klarigoj pri tiu nova decido. Mi faros tion en serio da artikol(et)oj. Oni atentu, ke temas ĉi tie principe pri miaj propraj komentoj, ne pri oficialaj starpunktoj de la Akademio de Esperanto.

Miksita akcepto

La origina Listo de Normaj Landnomoj ricevis siatempe tre miksitajn reagojn. Unuj ĝin akceptis, kaj plejparte sekvis ĝiajn rekomendojn. Tiel agis interalie la magazino Monato. Aliaj ĝin forte kontraŭstaris. Tiel agis interalie la revuo Esperanto, kiu neniam publikigis la tekston, kaj kiu plejparte ignoris ĝian enhavon. La ĉefa kialo de tiu rifuzo estis kelkaj tre diskuteblaj punktoj, ekzemple la decido rekomendi la landnomon Koreo, kaj ne la formon Koreujo/Koreio, kiun jam tiutempe uzis tre multaj Esperantistoj, kaj por kiu insiste pledis la Korea Esperanto-Asocio. Malgraŭ tiuj problemoj la Listo de Normaj Landnomoj laŭ mia impreso almenaŭ iom helpis unuecigi la praktikan uzon de landnomoj en Esperanto.

Grandaj ŝanĝoj en la mondo

La ĉefa kialo por revizii la Liston de Normaj Landnomoj tamen ne estis la manpleno da dubindaj punktoj en ĝia enhavo, sed precipe la multaj ŝanĝoj en la mondo post 1989. Tiu jaro estis tre malbonŝance elektita, ĉar tuj poste la mondo pli-malpli renversiĝis: Unuj landoj malaperis aŭ disiĝis, aliaj sendependiĝis, okazis nomŝanĝoj k.t.p.; kaj tial nur kelkajn jarojn poste granda parto de la Akademia dokumento jam estis neĝisdata.

Kvar bazaj principoj

Kaj la malnova versio, kaj la nova, estas nur praktikaj aplikoj de la kvar principoj en la dokumento Rekomendoj pri Landnomoj. Esence gravas nur tiuj kvar principoj. Ili estas eble ialoke iom kurioze vortumitaj, sed la efektiva senco estas tute bona. Ili ne aŭtomate solvas ĉiujn praktikajn demandojn, sed ili konsistigas taŭgan bazon, se oni uzas ilin atente kaj prudente. Surbaze de ili la konkretaj rekomendoj pri unuopaj landnomoj povas esti reviziataj kaj ĝisdatigataj de tempo al tempo. Tia reviziado estis eksplicite antaŭvidita jam en 1985.

En multaj okazoj sufiĉas uzi la unuan el tiuj kvar principoj:

1. Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.

Kompreneble oni ĉiam povas diskuti, ĉu la koncerna plimulto estas sufiĉe granda, kaj ĉu temas pri efektiva kontestado aŭ ne. Se oni decidas, ke la uzo ne estas sufiĉe unueca, tiam – kaj nur tiam – aplikiĝu la dua principo:

2. En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.

(Al la principoj n-ro 3 kaj n-ro 4 mi revenos en postaj artikoloj.)

Oni aparte rimarku, ke la revizia laboro tute ne koncernis tiujn kvar principojn. Kelkaj Akademianoj ilin kritikis kiel netaŭgajn (laŭ mi malprave), sed neniu faris formalan proponon revizii tiun dokumenton. La reviziado koncernis nur la praktikan aplikadon de tiuj kvar principoj, nome en la dokumento Listo de Normaj Landnomoj.

Koreujo, Koreio, Koreo? Egiptujo, Egiptio, Egipto?

Ĉe la plej ofte kritikitaj elektoj, Koreo kaj Egipto, la Akademio en 1989 opiniis, ke la uzo ne estas unueca, kaj ke la afero ne estas senkontesta: La Akademio trovis tiam, ke kvankam eble la plimulto uzas respektive Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio, tamen konsiderindaj nombroj da Esperantistoj uzas la pli internaciajn landnomojn Koreo kaj Egipto. Sekve la tiutempaj Akademianoj aplikis – ja eĉ devis apliki – la duan principon rekomendante la pli internaciajn formojn. Sed aldone, kaj laŭ mi tute malprave, la Akademio deklaris – en aparta decido – ke la formoj Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio estas eĉ kontraŭ-Fundamentaj. Tio estis troigo nepravigebla, kaj feliĉe la Akademio en 2003 reprenis tiujn kondamnojn. Sed plu restis la efektiva rekomendado de Koreo kaj Egipto. Reprenita estis nur la kondamno pri kontraŭ-Fundamenteco de la alikategoria uzo.

Sed malgraŭ la tiutempa rekomendo de Koreo kaj Egipto kiel landnomoj, kaj malgraŭ la asertoj pri kontraŭ-Fundamenteco, la formoj Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio restis en uzado. Efektive la praktiko intertempe fariĝis eĉ pli klare favora al tiuj formoj. Sekve, kiam ni revenis al la landnomoj okaze de la reviziado de la Listo de Normaj Landnomoj, ni povis nur konstati, ke hodiaŭ sendube temas pri uzo de granda plimulto. La restanta uzado de la landnomoj Koreo kaj Egipto ne estas nuntempe sufiĉe vasta por esti konsiderata. Sekve ni devis uzi la unuan principon rekomendante Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio. Ja estas plu tute prave, ke la formoj Koreo kaj Egipto estas pli internaciaj, sed tio ne gravas, se la granda plimulto uzas aliajn formojn – laŭ la reguloj en Rekomendoj pri Landnomoj. La Fundamento neniel devigas nin ĉiufoje elekti nure kaj sole la plej internaciajn formojn. Tio estis misinterpreto de la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko.

Efektive jam en 1988 la Akademio rekonis, ke okaze de klara plimulto por neinternaciaj formoj, necesas rekomendi la uzon de la plimulto. La Akademio prezentis la ekzemplojn Ĉinujo/Ĉinio kaj Japanujo/Japanio, kiuj estas same neinternaciaj kiel Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio. Se oni aplikus nur la principon de internacieco, oni devus elekti Ĉino kaj Japano kiel landnomojn, sed tiujn nomojn praktike neniu Esperantisto uzas, kaj sekve eblas – eĉ necesas – rekomendi Ĉinujo/Ĉinio kaj Japanujo/Japanio malgraŭ la plia internacieco de la teorie eblaj landnomoj Ĉino kaj Japano. Sed dum neniu uzis Ĉino kaj Japano kiel landnomojn, ja ekzistis – kaj eĉ plu ekzistas – uzantoj de la landnomaj formoj Koreo kaj Egipto, kaj tiam necesas pritaksi, ĉu tiu uzo estas sufiĉe granda por kalkuliĝi kiel kontestado, kaj se oni trovas, ke ja ekzistas kontestado neignorebla, tiam oni ja devas elekti la pli internaciajn formojn.

Sed ĉi-foje dum la laborado pri reviziado tiuj du punktoj apenaŭ estis problemaj entute. Apenaŭ iu en la Akademio argumentis en alia direkto. Mi tre miras pri la granda kontrasto inter 1989 kaj 2009 ĉe tiuj du punktoj. Ĉi-foje praktike sendiskute ni aplikis la unuan principon al Koreujo/Koreio kaj Egiptujo/Egiptio. Espereble tio signifas, ke ĉi-foje la rekomendoj de la Akademio renkontos pli favoran akcepton fare de la Esperanta popolo. Efektive ŝajnas tiel: Monato jam deklaris, ke ĝi sekvas la novajn rekomendojn, kaj mi eĉ vidis spurojn de tiurilataj ŝanĝoj en la lasta numero de la revuo Esperanto, kie aperis almenaŭ unu landnomo, kiu kongruas kun la rekomendoj de la Akademio, sed kiu antaŭe ordinare ne uziĝis en tiu revuo…

Sekvos pli

En la sekva artikolo mi planas prezenti liston de ĉiuj gravaj ŝanĝoj kompare kun la malnova dokumento. Sed jam nun eblas ĉi tie komenti kaj demandi. Tio povos influi la enhavon de la postaj artikoloj pri landnomoj ĉi tie.

Publikita de

Bertilo Wennergren

Aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Membro de la Akademio de Esperanto, kaj Direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

4 pensoj pri “La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj”

  1. Jes ja. “Italianoj” aŭ (laŭ mi prefere) “Italujanoj”. Tiu lasta estas tute laŭ-Fundamenta formo. La unua enhavas I anstataŭ la Fundamenta UJ, kaj I ne estas en la Universala Vortaro (ĝi estas ne-oficiala), sed krom tio estas nenia diferenco inter “Italianoj” kaj “Italujanoj”. Ambaŭ vortoj estas plene samsignifaj kaj tute bone uzeblaj. Sed ja plej ofte oni diras simple “Italoj”.

  2. Mi emas distingi inter ekz. “germano” kaj “germanujano”. Mi estas germanujano, ĉar mi loĝas en Germanujo, sed mi ne estas germano, ĉar mi havas britan naciecon.

    Pro tio mi apartenas al la german(uj)a lando sed ne al la germana nacio.

  3. Mi avertas vin, ke neniu povas distingi inter “germano” kaj “germanujano”, kiujn ĉiam regas semantika nebuleco. ( Kaj mi pensas, ke ne necesas la vorto-formo “germanujano”, ankaŭ “germaniano” )

    Mi ja rekomendas ĉe preciza distingo: surbaze “germana nacio” kaj “germana popolo”, konsidere kune pri la kazoj de naciaj lingvoj.

    Do s-ro Philip Newton estas unu el germana popolo, germana popolano.

Respondi