Komentoj pri: Noto pri la neceso de signifaj ĝeneraligoj

De: Marc Bavant
Por kvereleti kun Kirilo mi male dirus, ke estas multo por aldoni, nome la enhavon de ĉiuj verkoj pri vortfarado surbaze de la radikkaraktera teorio :)

Sed mi plene konsentas kun la ĝenerala ideo de la artikolo: neniam mi povis kompreni, kial tiel simpla kaj evidenta teorio vekas malŝaton de inteligentaj homoj kiel Duc-Goninaz aŭ Szerdahély (kies skribaĵoj montras, ke li tute ne komprenis ĝin).

Tion dirinte, mi devas agnoski, ke la teorio ne klarigas ĉion, ke por pluraj radikoj la karaktero estas malklare difinita, kun konsekvencoj jen konverĝaj (ne gravas, kiu karaktero estas asignita, la faktoj kongruas kun ambaŭ), jen diverĝaj (unu karaktero klarigas iujn faktojn, alia aliajn). Sed tiu aproksimaĵo estas ĉiuokaze pli kontentiga, ol la teoria vakuo de ties  kontraŭuloj.

De: Cyril Brosch
En la pola ekzistas bela diraĵo, kiun mi aplikus al via artikolo: “Nic dodać, nic ująć. (Nenion aldoni, nenion forpreni.)”.

Mi ne komprenas, ke oni daŭre povas nei la kategoriecon de la radikoj. Eble la klasika terminologio (“substantiva radiko” ktp.) por kelkiuj ne estas alloga.

Tial mi aliloke formulis la koncepton jene:

“Ĉiu radiko – tio estas abstraktigo de morfemo X el vicoj kiel X-o, X-a, X-as ktp. – havas aron da semantikaj trajtoj. Depende de siaj trajtoj konkreta radiko eniras unu el tri klasoj, kiujn oni povas distingi laŭ la konduto en la vortfarado: Ĉe unu klaso (ni nomu ĝin I) substantivo, kiu esprimas adon, nepre finiĝas je -ado, dum substantivo kun eca signifo finiĝas je -eco; en alia klaso (II) ada substantivo havas la saman formon, dum la eca finiĝas simple je -o; fine ĉe tria klaso (III) la ada substantivo havas simplan -o, dum la eca denove havas nemalhaveblan finiĝon -eco.”