Noto pri la neceso de signifaj ĝeneraligoj

Temas pri argumento de Michel Duc Goninaz kontraŭ la neceso de radika kategorieco en E-o.

Michel Duc Goninaz aperigis artikolon en la aktuala Ondo, “Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile, : pri kelkaj problemoj de semantika strukturado”, en kiu li interalie argumentas (se mi ĝuste komprenas), ke pro tio, ke E-vortoj apartenantaj al la sama semantika kampo povas havi (kiel en aliaj lingvoj) arbitrajn strukturojn, ne necesas speciala pledo, surbaze de paroj kiel “broso/kombilo” k.c., por radikaj kategorioj. Laŭ Goninaz, la gurdata paro “broso/kombilo” (ekzemple) ne estas pli problemstariga, ol ekzemple “salono/kuirejo”, “emerito/pensiulo”, k.s. Mi provos montri, ke sen la hipotezo pri radika kategorieco (aŭ similfunkcia ekvivalento), ni maltrafus signifan ĝeneraligon pri la esperanta lingvo: multaj faktoj, kiujn eblas ekspliki per tiu unusola hipotezo, sen ĝi estus hazardaj kaj seninterrilataj fenomenoj.

Kompreneble estus eraro supozi, ke estas la gurdataj paroj, kiuj levas la demandon pri radika kategorieco. La gurdataj paroj estas nur krucaj datenoj: oni elektas parojn el la samaj semantikaj kampoj por montri, ke (pace Wennergren) ne eblas atribui ilian malsaman gramatikan konduton al semantika diferenco inter la radikoj. Ŝajnas al mi, ke la fenomenoj, kiuj generas la gurdatajn parojn, trapenetras la tutan lingvon.

Ekzemple: kiam oni lernas la radikon “virg-” necesas lerni ankaŭ, ke “virgo” ne signifas homon, sed (se entute ion) staton. La radiko kondutas adjektive (aŭ egale direble, la bazformo estas “virga”), kaj la homo estas “virgul(in)o”. Sciante, ke ‘virg-’ estas baze adjektiva, ni ne konsideras hazardo tion, ke “virgeco” ne signifas la staton nur de virgulino, sed la staton de ia ajn virga estaĵo, inkl. viron, virbeston, aŭ (metafore) strandon aŭ arbaron. Alivorte: radika kategorieco samtempe klarigas plurajn fenomenojn; ĝi konformas al la principo de priskriba ekonomio — valida (kaj elementa) principo, kiu gvidas al signifaj ĝeneraligoj, sen kiuj ne eblas scienco.

Simile, se oni hipotezas, ke ‘komb-’ estas verba radiko, oni samtempe eksplikas plurajn fenomenojn, kies koincido alie estus tute hazarda:

(i) ke la signifo de ‘kombo’ estas aga kaj ne substantiva;
(ii) ke ‘kombisto’ signifas friziston kaj ne entrepreniston, kiu fabrikas kombilojn;
(iii) ke ‘kombiĝi’ signifas ŝanĝiĝon de stato kaj ne aliiĝon al nova objekto;
(iv) ke ‘kombe’ priskribas manieron kaj ne ilon;
(v) ke ‘ekkombo’ estas ebla E-vorto (kaj enestas vortarojn);

La sama hipotezo pri radika kategorieco klarigas la semantikan valoron de “brosilo” se ĝi sporade uziĝus: ilo por brosi, kiu ne estas broso. La samo validas pri kreaĵoj kiel “salonejo”, “advokatisto”, “emeritulo” kaj la ceteraj. Ja eblus krei teorian mekanismon de blokado, laŭ kiu “salonejo” ne uziĝas, ĉar ekzistas jam vorto kun la dezirata signifo, nome “salono” — la ekzisto de “salono” blokus la kreon de “salonejo”. (Kompreneble tio devigus nin al vortbazita teorio, ĉar necesus teoria leksiko de vortoj, mekanismo de leksemiĝo kun perdo de skemeco, ktp.) Sed blokado en E-o estus laŭ mi dubinda strategio: ĝi signifus, ke nekutimaj vortoj kiel “salonejo” simple ne eblas. Laŭ mia kompreno pri la spirito de E-a morfologio, ĉio eblas (pli-malpli), kio povas havi sencon. (Lastatempe mi renkontis vorton, kiun mi neniam atendis trovi en E-o: “njo-knabo” — kun vortokomenca /nj/ (koŝmaro por E-fonologoj?!) Laŭ mi estas nesaĝe iam eldiri, ke io ne eblas en E-o.)

Ni konsideru ankaŭ, ke ni jam agnoskas submorfeman kategorion, nome la (ne)transitivecon de verbradikoj, kion ne kovras la argumento de Goninaz. Tiurilate la gurdata paro estas “droni/sufoki”. Sed ne estas tiu paro, kiu postulas kategoriecon de la radiko, sed la ĝenerala konduto de ‘dron-’. La hipotezo, ke ‘dron-’ estas en si mem netransitiva, klarigas samtempe la signifojn de “droniĝi”, “dronigi”, “dronema”, “dronimuna”, “droninto” — fakte de ĉiuj vortoj konstruataj per tiu radiko, inkluzive tute novajn kreaĵojn.

Sume, la hipotezo pri radika kategorieco en E-o laŭ mi ne rezultas nur de la kutima manko de sistema strukturado de vortoj, trovebla en multegaj lingvoj, sed konsistigas validan signifan ĝeneraligon pri la lingvo.

Komentoj 2

  1. Cyril Brosch skribis:

    En la pola ekzistas bela diraĵo, kiun mi aplikus al via artikolo: “Nic dodać, nic ująć. (Nenion aldoni, nenion forpreni.)”.

    Mi ne komprenas, ke oni daŭre povas nei la kategoriecon de la radikoj. Eble la klasika terminologio (“substantiva radiko” ktp.) por kelkiuj ne estas alloga.
    Tial mi aliloke formulis la koncepton jene:
    “Ĉiu radiko – tio estas abstraktigo de morfemo X el vicoj kiel X-o, X-a, X-as ktp. – havas aron da semantikaj trajtoj. Depende de siaj trajtoj konkreta radiko eniras unu el tri klasoj, kiujn oni povas distingi laŭ la konduto en la vortfarado: Ĉe unu klaso (ni nomu ĝin I) substantivo, kiu esprimas adon, nepre finiĝas je -ado, dum substantivo kun eca signifo finiĝas je -eco; en alia klaso (II) ada substantivo havas la saman formon, dum la eca finiĝas simple je -o; fine ĉe tria klaso (III) la ada substantivo havas simplan -o, dum la eca denove havas nemalhaveblan finiĝon -eco.”

    Publikigis 03 Jan 2009 je 20:12
  2. Marc Bavant skribis:

    Por kvereleti kun Kirilo mi male dirus, ke estas multo por aldoni, nome la enhavon de ĉiuj verkoj pri vortfarado surbaze de la radikkaraktera teorio :)

    Sed mi plene konsentas kun la ĝenerala ideo de la artikolo: neniam mi povis kompreni, kial tiel simpla kaj evidenta teorio vekas malŝaton de inteligentaj homoj kiel Duc-Goninaz aŭ Szerdahély (kies skribaĵoj montras, ke li tute ne komprenis ĝin).

    Tion dirinte, mi devas agnoski, ke la teorio ne klarigas ĉion, ke por pluraj radikoj la karaktero estas malklare difinita, kun konsekvencoj jen konverĝaj (ne gravas, kiu karaktero estas asignita, la faktoj kongruas kun ambaŭ), jen diverĝaj (unu karaktero klarigas iujn faktojn, alia aliajn). Sed tiu aproksimaĵo estas ĉiuokaze pli kontentiga, ol la teoria vakuo de ties kontraŭuloj.

    Publikigis 07 Jan 2009 je 20:38

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.