Vortaro-blogo

Ne maltrafu la novan blogon de John Wells: Vortaro-blogo. En ĝi John Wells (la nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto) blogas pri demandoj, kiuj leviĝas dum la nun okazanta reviziado de lia vortaro Concise Esperanto and English Dictionary (Esperanta-Angla kaj Angla-Esperanta). Temas pri unu el la plej bonaj kaj plej influaj vortaroj de Esperanto. La antaŭaj versioj de ĝi eldoniĝis en la fama serio Teach Yourself. Mi mem multe uzis tiun vortaron, kiam mi lernis Esperanton, ĉar tiutempe mankis bonaj Esperantaj vortaroj por Svedoj. Wells rericevis de la eldonejo la kopirajton de la materialo, kiun li nun revizias cele al nova eldono ĉe alia eldonejo.

Tre leginda estas ankaŭ la Angla-lingva blogo de John Wells, en kiu li blogas precipe pri fonetikaj temoj kaj precipe pri la Angla lingvo.

Komento 1

  1. Stefo skribis:

    Dankon pro la atentigo!

    Publikigis 14 Maj 2009 je 13:31

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.