Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Bazformoj de radikoj en vortaroj

En modernaj Esperantaj vortaroj la radikoj estas preskaŭ ĉiam prezentataj kiel plenaj vortoj kun finaĵo. Ekz. la radiko TABL/ aperas normale sub la kapvorto tablo, kiu havas O-finaĵon, dum la radiko KUR/ aperas sub la I-finaĵa kapvorto kuri, kaj la radiko VERD/ aperas sub la baza formo verdakun A-finaĵo. Tie ĉi mi volas trakti kelkajn problemojn pri elektado de tiaj bazformoj.

Resumo. Elektado de bazformoj por Esperantaj radikoj en vortaro (O-finaĵa, I-finaĵa aŭ A-finaĵa kapvorto) povas doni problemojn al la vortaristo. Problemoj aperas precipe ĉe elektado inter O kaj I. En la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) 2002 kaj 2005 la elektado inter I-finaĵo kaj O-finaĵo okazis laŭ principoj, kiuj signifis ŝanĝon kompare kun la antaŭaj eldonoj. Ekz. CEL/, GLU/, PLANT/, TEG/, URIN/ k.a. radikoj aperas nun sub O-finaĵa kapvorto, kio kontrastas unuavice kun la verbaj tradukoj de tiuj radikoj en la Universala Vortaro. La kialo de tiu ŝanĝo estas, ke la O-formoj de tiuj radikoj normale ne havas agan signifon. La nova praktiko en PIV radikas en principoj skizitaj jam de Kalocsay, kaj oficialigitaj de la Akademio de Esperanto, kiu mem aplikis tiujn principojn en la Baza Radikaro Oficiala (BRO). PIV kaj BRO tamen ne ĉiam konsentas en la elektado de bazformoj ĉe tiaspecaj radikoj. Eventuale rolis en la elektado alio ol nura ekzamenado de la praktika lingvouzo. Se oni detale komparas gravajn Esperantajn vortarojn el la tuta historio de Esperanto, oni povas konstati multajn nekongruojn kaj hezitojn pri tiaj ĉi radikoj. Tial indas ellabori detalajn principojn praktike uzeblajn por elektado de bazformoj en Esperantaj vortaroj.

Enhavo

1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

La plej grava Esperanta vortaro estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). En la Antaŭparolo de ties eldono de la jaro 2005 skribis jene la ĝenerala gvidanto Duc Goninaz (PIV 2005:25):

Sed la formo menciita kiel kapvorto ne estas nepre la “Fundamenta”. Por pluraj morfemoj (cel/, direkt/, flor/, glu/, gut/, plant/, teg/, urin/, vest/…) mi ne hezitis prezenti la kapvorton sub la formo, kiu plej bone povas klarigi la signifon de la aliaj leksikaj unuoj. Waringhien deklaris, ke li ne aŭdacis tion fari, ĉar por li tio signifis ŝanĝon de la “kategorieco” de la traktata “radiko”, kaj tion li ne volis fari sen decido de la Akademio. Sed, unuflanke, oni povas konstati, ke jam pli frue la aŭtoroj de PV kaj PIV permesis al si tiajn ŝanĝojn kompare kun la Oficialaj Aldonoj, kaj ke poste la Akademio faris, okaze de la kompilo de la Baza Radikaro Oficiala (1975), pli-malpli eksplicitajn modifojn (flor/, pak/, propagand/, raci/…) en la ĝistiamaj kategorioj. Aliflanke, mi ne estas katenita de dogmo pri la “kategorioj”. Laŭ mia koncepto la elekto de kapvorto estas nur vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj. Ĝi devas gvidi la uzanton ne al Prokrusta kongruiĝo kun teorio, sed al ĝusta laŭsenca uzado de la vortoj. Kaj, evidente, vortaristo ne povas elturniĝi per la truko “dukategorieco”: kapvorto estas nur unu. Se oni donas kiel kapvorton urin/i, kiel en la antaŭa eldono, la uzantoj tendencos dedukti, same kiel Kalocsay en unu el la famaj sonetoj, ke urin/o estas ago, kio evidente ne kongruas kun la vera uzado kaj la donita difino. La kelkaj ŝanĝoj, kiujn mi faris ĉi-kaŭze – plurokaze laŭ la tre sagacaj konsiloj de G. Lagrange, direktoro de la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio en 1995-98 – estas do neniel arogaj decidoj pri iu “gramatika kategorieco”, kiun Waringhien defendis, sed pri kiu li devis konfesi, ke ĝi estas “pli elasta, ol oni ordinare opinias”. Tiuj kelkaj ŝanĝoj tute ne signifas partoprenon en senfruktaj polemikoj, sed nur zorgon pri la kohereco de niaj difinoj kaj konsekvence pri la uzebleco de nia vortaro.

Duc Goninaz tie esprimas praktikan kaj konkretan aliron al la tasko. Li rilatigas elekton de kapvorto – kiu eble spegulas ian teorian kategoriecon, eble ne – al praktikaj konsideroj: La elekto estu utila indikilo pri la ĝenerala konduto de la koncerna radiko en la efektiva vortfarado.

2. Hezitoj inter O kaj I

La ekzemploj cititaj montras, ke hezitoj pri kapvorta formo koncernas precipe elekton inter la finaĵoj O kaj I. La menciitaj radikoj DIREKT/, FLOR/, GLU/, GUT/, PAK/, PLANT/, TEG/, URIN/ kaj VEST/ aperis ĉiuj en la Universala Vortaro (Zamenhof, 1963) kun tradukoj verbaj (en la kvin naciaj lingvoj), kaj tial ili estas tradicie en vortaroj prezentataj sub verba kapvorto. En PIV (ekde ties eldono de la jaro 2005) ili tamen aperas sub O-finaĵa kapvorto. La kialo estas, ke la O-formoj de tiuj radikoj normale ne havas agan signifon. Laŭ baza principo en la tradicia teorio pri radikokarakteroj, vorto, kiu konsistas el verba radiko kaj O-finaĵo, havu agan signifon kiel almenaŭ unu el siaj signifoj. Jen kiel skribis pri tiu temo Kalocsay (1970:23-24):

La o-finaĵo signifas sole substantivon. En la senco de la o-finaĵaj vortoj do validiĝas la gramatika karaktero de la antaŭa radiko. Kun radiko substantiva ĝi esprimas objekton aŭ koncepton (homo, scienco), kun adjektiva kvaliton, aŭ abstraktaĵon (bono, belo), kun verba agon (skribo, manĝo).

Kun verba radiko la o-finaĵo signas agon. Sed helpe de la kunteksto ĝi povas signi ankaŭ la konkretan manifestiĝon, aŭ la objekton de la ago. (Belaj konstruoj; perdita skribo; bona manĝo; lana kovro.) Krome ĝi povas signifi ankaŭ abstraktaĵon: amo, penso ekzemple estas abstraktaĵoj amo, penso. Por eviti miskomprenon, se la kunteksto ne helpas, oni anstataŭigas la o-finaĵon per la sufikso de konkreto. Male, se oni volas speciale akcenti la agon, oni almetas la sufikson de la ago (ado).

La sama ideo aperis ankaŭ en la Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay-Waringhien 1980) kaj finfine ankaŭ en la Akademiaj decidoj pri vortfarado (Akademio de Esperanto 1976:55-70). Tie tekstas interalie jene (Akademio de Esperanto 1976:62):

V. NI KONSTATAS

[…]

C) ke la infinitive tradukitaj radikoj (= I-radikoj, verbaj radikoj)

1. kun la i-finaĵo havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;

2. kun la o-finaĵo ili signas la nomon de la ago donita en la Universala Vortaro, ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestiĝo aŭ rezulto (promeno, flego, parolo; altaj konstruoj, sigelita skribo, rompita baro);

En alia parto direktita al la publiko en la formo de rekomendoj, tekstas jene (Akademio de Esperanto 1976:69):

2) kun radiko de verba karaktero la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.

En la Baza Radikaro Oficiala (BRO) la Akademio entreprenis efektive difini la kategoriojn de la radikoj surbaze de tiuj principoj, kaj skribis tiurilate la jenon kun referenco al la ĵus citita teksto (Akademio de Esperanto 1976:37):

Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko.

Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile deriviĝas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaŭ al la uzado ĉe la bonaj aŭtoroj.

Oni povas konstati, ke la elektado de kapvortaj formoj en PIV, estas bazita rekte sur tiuj samaj ideoj kaj principoj.

En ĉiuj tiuj tekstoj oni parolis pri “ago” kaj “aga signifo”. Tiu esprimo vere kovras spektron de signifoj inkluzivantaj agojn, procezojn, sentojn, eventojn k.s. Iuj preferas paroli pri “fakto” anstataŭ “ago”. Ĉi-poste mi plu uzos esprimojn kiel “ago”, “aga signifo” k.s. en tiu tradicia maniero. Oni komprenu tion kiel oportunan mallongigon de “signifo aga, proceza aŭ simile”.

3. Malsamaj elektoj en PIV kaj BRO

PIV (2005) kaj BRO tamen ne ĉiam konsentas en la elektado de bazformoj. Jen kelkaj ekzemploj:

PIV BRO
alarmi alarmo
bari baro
donaci donaco
glori gloro
kolekti kolekto
kopii kopio
loti loto
noti noto
produkti produkto
profiti profito
provizi provizo
registri registro
rekompenci rekompenco
sonori sonoro
stampi stampo
tondri tondro
verki verko
vundi vundo

Jen kelkaj ekzemploj, ĉe kiuj la elektoj estas inversaj kompare kun la antaŭaj ekzemploj:

PIV BRO
komplezo komplezi
konversacio konversacii
operacio operacii
opozicio opozicii
paŭzo paŭzi
propagando propagandi
reklamo reklami
respekto respekti
riverenco riverenci
sonĝo sonĝi
spezo spezi
striko striki

Por kelkaj radikoj en la lasta grupoj ne estas facile kompreni, kial PIV elektis O-finaĵajn kapvortojn, ĉar la koncernaj O-formoj estas en PIV klare difinitaj kiel agaj. Simile PIV elektis O-finaĵan kapvorton ankaŭ por la jenaj radikoj (finiĝantaj per “aci” aŭ “ici”), kvankam la O-formoj estas agaj eĉ laŭ PIV mem: abnegacio, arbitracio, deklaracio, demonstracio, ekspozicio, manifestacio, navigacio, operacio, opozicio, revelacio, spekulacio. Oni komparu kun la sekvaj radikoj, kiuj ja ricevis verban kapvorton en PIV tute konforme al la aga signifo de la responda O-formo: adicii, apelacii, interpelacii. En la okazo de EKSPOZICI/ ankaŭ BRO elektis O-formon, kvankam temas pri aga O-vorto.

Estas malfacile trovi motivon por tiuj elektoj. Ili ŝajnas tute nekongruaj kun la deklaritaj principoj. Sed aliflanke PIV ja skribis, ke temas nur pri “vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj”, kaj ke oni “ne estas katenita de dogmo pri la ‘kategorioj’”. En la okazo de radikoj prezentataj sub O-formo kun aga signifo, tio tamen ne povas konduki al ia reala mislerno aŭ misuzo. Ĉiu ajn verba radiko (kaj ankaŭ ĉiu ajn adjektiva radiko) povas aperi sub O-formo en vortaro sen praktika misrezulto, kondiĉe ke tia O-formo vere ekzistas en la praktika uzo, kaj kondiĉe ke la vortaro donas ĝustan difinon de la O-formo kun mencio de ties aga signifo (aŭ ties eca signifo).

Realan problemon prezentas tamen tiuj radikoj, kiuj aperas sub I-finaĵa bazformo, kvankam iliaj O-formoj ne estas agaj. Se oni ne volas, ke lernanto pensu, ke ekz. baro estas ago (= ‘barado’), oni prefere ne prezentu la radikon BAR/ sub la kapvorto bari, kiu precize tion sugestas. Se oni ne volas instrui, ke loto signifas pli-malpli lotado, tiam oni ne uzu loti kiel bazformon. Se oni ne volas, ke homoj ekuzu foso en la signifo de fosado, oni ne prezentu FOS/ kiel verbkarakteran.

Sed en tio jam troviĝas grava principa demando: Kio decidas, ke tia O-formo ne uziĝu kun aga signifo?

4. La praktika uzado

Ĉiuj ĉi tie cititaj verkoj iel referencas al la signifo de la koncernaj O-formoj en la uzado. Precipe temas tiam pri la nuntempa uzado (la uzo de radiko ja povas ŝanĝiĝi, kaj tio povas transporti radikon de unu kategorio en alian). La principo estis: Se O-formo de radiko ne aperas kun aga signifo en la nuntempa praktika uzado, tiam la radiko ne (plu) estas aga.

En novaj eldonoj de PIV oni tamen en kelkaj okazoj anstataŭe aldonis agan signifon al O-formo. Oni aldonis signifon, kiu mankis en malnovaj eldonoj (Waringhien 1970 kaj 1987), evidente por tiel pravigi, ke la radiko povu aperi sub verba kapvorto (konforme al la tradicia maniero prezenti la koncernan radikon en vortaroj). Ne ĉiufoje estas klare, ke tiu aldona signifo estas ĉerpita el la reala lingvouzo.

Tiel la redaktantoj de PIV agis ekz. en la jenaj okazoj, kies radikoj en PIV aperas sub verba kapvorto:

  • provizo = ‘ago provizi kaj ties rezultoj’
  • kolekto = ‘ago kolekti’, ‘aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj’
  • kopio = ‘ago kopii kaj precipe ties rezulto’
  • stampo = ‘ago stampi kaj ties rezulto’
  • produkto = ‘ago produkti kaj ties rezulto’
  • registro = ‘ago registri kaj ties rezulto’
  • foso = ‘ago fosi kaj ties rezulto’

Sed en neniu el tiuj okazoj aperas ekzemplo, en kiu la koncerna O-vorto efektive havas agan signifon. Al mi ŝajnas, ke tiuj agaj signifoj estas elpensitaj de la vortaristo. Laŭ mia impreso, en la reala lingvouzo tiuj agaj signifoj apenaŭ iam ajn aperas (kvankam multaj lingvouzantoj eble tamen tute akceptus tian uzon).

Ĉu do povas esti, ke rolis en tiuj ĉi elektoj aliaj faktoroj ol ekzamenado de la praktika lingvouzo?

5. AĴ-formoj

En tri el la cititaj okazoj, produkto, registro kaj foso, povas esti, ke rolis la ekzisto (kaj praktika uzateco) de AĴ-formo de la sama vorto: Produktaĵo, registraĵo kaj fosaĵo havas pli-malpli la saman signifon kiel respektive produkto, registro kaj foso. Tia kunekzisto de simpla O-formo kaj formo kun aldona AĴ, estas tipa por verbaj radikoj. Normale la O-formo havas tiam ankaŭ agan signifon, kaj oni povas uzi laŭbezone AD aŭ AĴ por precizigi la signifon. Se la radikoj PRODUKT/, REGISTR/ kaj FOS/ estas ne-verbaj (sed substantivaj), tiam efektive estas nenormale, ke ekzistu AĴ-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo. Tio povas esti indiko, ke la radiko eble tamen estas verba, kaj ke eble tamen la O-formo rajtas aperi kun aga signifo.

Ĉe ankoraŭ kelkaj radikoj, kiujn PIV elektis prezenti kun substantiva bazformo (sen aga signifo), simile aperas tia AĴ-vorto kun signifo pli-malpli sama kiel la signifo de la simpla O-formo. Tiaj estas FEK/, PAK/ kaj VEST/. Ili aperas jene en PIV:

fek/o. Ekskremento, eligita el la anuso […] ~i Eligi ~on. […] ~ado. Ago de fekanto. ~aĵo. Amaso da ~oj, precipe bestaj.

pak/o. Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj […] *~i (tr) 1 Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, aŭ ilin ligante per ŝnuro, aŭ envolvante en paperon aŭ ŝtofon, aŭ enŝovante en sakon, aŭ enpremante en kofron aŭ valizon, aŭ ordigante en keston […] ~ado. Ago de tiu, kiu ~as. *~aĵo. Tuto de la ~oj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo […]

vest/o 1 Ĉio, kion oni portas sur si, por kovri la korpon […] *~i (tr) 1 Kovri per ~o, por ŝirmi kontraŭ malvarmo aŭ kaŝi nudecon […] *~ado. Ago, per kiu iu ~as […] ~aĵo. Ĉiu el la pecoj de ~o. […]

(PIV 2005:323, 830, 1227)

Tie oni povas vidi, ke PIV donas signifodistingon inter la simpla O-formo kaj la formo kun aldonita AĴ. Similan distingon ĝi donas ankaŭ ĉe FOS/, kiu tamen aperas kun verba kapvorto:

*fos/i (tr) 1 Fari kavaĵon, eltirante teron […] ~o. Ago ~i k ties rezulto, i.a.: 1 ~ita kavaĵo […] ~ado. Agado de ~anto […] ~aĵo. Longforma ~o […]

(PIV 2005:360)

Pro la aŭtoritateco de PIV mi longe pensis, ke tiuj signifodistingoj inter la O-formoj kaj AĴ-formoj konsistigas lingvan realaĵon. Sed detala pristudado kaj de la Zamenhofa uzo, kaj de la nuntempa uzo, montris, ke praktike tiuj distingoj apenaŭ ekzistas. En la efektiva lingvouzo feko samsignifas kun fekaĵo, pako kun pakaĵo, vesto kun vestaĵo kaj foso kun fosaĵo. (Krome la asertitaj signifodistingaj efikoj de la aldona AĴ, estas en tiuj tri okazoj tute diversaj, kaj apenaŭ klarigeblaj per iaj principoj.) Zamenhof ja kutimis distingi inter vojaĝa pakaĵo (valizaro), kaj nevojaĝaj pakoj, sed eĉ ĉe Zamenhof tiu distingo ne estas tute konsekvenca. Ekz. aperas ĉe li pakaĵeto, kiu ne esprimas etigon de vojaĝa valizaro, sed kiu simple estas malgranda pakita objekto. Ĉiuokaze pakaĵo en la senco de vojaĝa pakitaĵaro ne estas io tute alia ol pako. Temas nur pri nuanca distingo. En la nuna lingvopraktiko oni ĝenerale uzadas pakaĵo praktike tute samsignife kiel pako.

Ni havas do tamen ĉe ĉiuj el tiuj radikoj tipan karakterizaĵon de verbaj radikoj: por esprimi la konkretan rezulton aŭ konkretan manifestiĝon de la ago montrata de la verba formo, oni povas uzi ĉu simplan O-formon, ĉu O-formon kun aldona AĴ. Mankas nur, ke la simpla O-formo havu ankaŭ agan signifon, por ke ni povu konstati klarajn okazojn de verbaj radikoj prezentindaj sub verba kapvorto.

Ĉu do ĉiuj tiuj agosignifoj vere mankas? Ĉu aga uzo de la koncernaj O-vortoj estas tute fremda kaj erara?

6. Praktika uzado kaj akceptebla uzado

Foresto el la praktika uzo ne nepre egalas al erareco aŭ neebleco. Povas esti, ke certa uzo de vorto estas tute akceptebla por la lingvouzantoj, kaj tute ĝusta laŭ ilia lingvosento kvankam praktike ili apenaŭ aŭ eĉ tute ne praktikas tiun eblon. Ja povas esti, ke oni tute akceptas ekz. feko en la signifo fekado, kvankam oni mem kutimas por tio ĉiam diri fekado. Povas esti, ke oni tute ne havas ion kontraŭ uzado de ekz. vesto en la signifo vestado, kvankam oni preferas mem ĉiam uzi la formon vestado, kiu estas pli klaresprime aga ol la formo vesto.

Laŭ mi necesas iom pli nuance kompreni la aserton de BRO, ke “se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko” (Akademio de Esperanto 1976:37). Tie ja tekstas “povas signifi”. Ke io povas signifi ion, ne nepre signifas, ke ĝi vere iam uziĝas kun tia signifo.

Tia akceptebleco de aga uzo povas iafoje manifestiĝi en konstruitaj ekzemploj kadre de gramatikaj diskutoj, kie oni ne malofte utiligas tiajn latentaĵojn de la lingvo, kiuj malofte aŭ eĉ neniam renkontiĝas en ordinara lingvaĵo, ekz. ebla je porto uzata kiel klariga analizo de portebla (Kaloscay 1980:398), kvankam konstruoj kiel ebla je porto apenaŭ uziĝas en ordinara lingvaĵo. Tiaj uzoj ene de “la gramatika dialekto” ne taŭgas kiel ekzemploj de reala lingvouzo aŭ kiel atestoj de akceptebleco. Por pruvi, ke radiko kiel ekz. FEK/ kaj DONAC/ estas prezentinda sub verba bazformo, oni serĉu akcepteblecon de feko kaj donaco kun aga signifo precipe ekster diskutoj pri gramatiko kaj vortfarado, kaj prefere ĉe ne-gramatikistoj.

En la preparado de BRO la Akademio evidente pritaksis ĉian uzon de O-formo netroveblan en la lingva praktiko kiel neaprobindan, kaj tial pluraj radikoj, kiujn multaj spontane volus klasi kiel verbajn, kaj kiujn PIV prezentas kiel verbajn, aperas en BRO kun O-finaĵo: baro, loto, alarmo, sonoro, tondro, donaco, rekompenco, provizo, gloro, profito, kolekto, kopio, noto, produkto, registro, stampo, verko, vundo.

Ne por ĉiuj el tiuj radikoj PIV aperigas O-formon kaj AĴ-formon samsignifajn (aŭ pli-malpli samsignifajn). Ekz. ĉe PROVIZ/, KOLEKT/, STAMP/ kaj KOPI/ tia AĴ-formo ne menciiĝas. Sed tio ne signifas, ke tia AĴ-formo samsignifa aŭ similsignifa kiel la simpla O-formo ne povas ekzisti. Kredeble multaj lingvouzantoj pritaksus tiajn AĴ-formojn de tiuj radikoj kiel tute akcepteblajn kaj senerarajn alternativojn al O-vorto sen AĴ-sufikso.

7. Gvidado de la uzanto

En ellaborado de vortaro laŭ mi tre indas apliki la konsilon de Duc Goninaz, ke “la elekto de kapvorto […] devas gvidi la uzanton al ĝusta laŭsenca uzado de la vortoj” (PIV 2005:25).

La baza atentindaĵo ĉe hezito inter O-formo kaj I-formo estu la jeno:

Se radiko estas prezentata sub verba kapvorto, la uzanto de la vortaro rajtas tion kompreni tiel, ke la O-formo de la koncerna radiko povas havi agan signifon (tiu sama ago, kiun esprimas la verbo). Se vortaristo ne deziras rekomendi tian uzon, la vortaristo ne prezentu la radikon kun verba kapvorto.

Analoge ĉe hezito inter O-formo kaj A-formo:

Se radiko estas prezentata sub adjektiva kapvorto, la uzanto de la vortaro rajtas tion kompreni tiel, ke la O-formo de la koncerna radiko povas havi ecan signifon (tiu sama eco, kiun nomas la adjektivo). Se vortaristo ne deziras rekomendi tian uzon, la vortaristo ne prezentu la radikon kun adjektiva kapvorto.

Prezento kun substantiva kapvorto estas sufiĉe neŭtrala. Se la O-formo ricevas ĝustan kaj plenan difinon, tia prezento povas ĉiam bone funkcii, ankaŭ kiam la radiko vere estas aga (aŭ eca) laŭsignife.

8. Konkretaj principoj

Jen propono de konkretaj bazaj principoj uzeblaj por elektado de bazformoj en Esperantaj vortaroj:

8.1. Verbe prezentindaj radikoj

Verbe prezentindaj estas radikoj, ĉe kiuj la I-formo kaj la O-formo estas samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ almenaŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame.

La I-formo de tia radiko montras faradon de ia ago aŭ ian procezon, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago aŭ procezo, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la daŭreca nuanco de AD). Ekzemploj:

  • MONTR/ – montri kaj montro esprimas la saman agon.
  • RID/ – ridi kaj rido esprimas la saman agon.
  • VIV/ – vivi kaj vivo esprimas la saman agon.
  • ROTACI/ – rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon.
  • AM/ – ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.
  • ABOMEN/ – abomeni estas la ago havi certan senton, abomeno estas tiu sento mem.

En multaj okazoj la O-formo de tia radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

  • KONSTRU/ – konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas.
  • ELEKT/ – elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
  • DIFEKT/ – difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago.

En iuj okazoj la signifo de la O-formo de radiko, kiun oni tradicie prezentas vortare en verba formo, ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto de tiu ago, kiun esprimas la I-formo de la radiko, aŭ io alia ne-aga kun proksima rilato al tiu ago. Por esprimi la koncernan agon en substantiva formo, necesas aldoni AD-sufikson. Tiaj radikoj ne aperu kun verba bazformo. Ekzemploj:

  • EMBARAS/ – embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato, sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton. Por la ago necesas uzi embarasado.
  • PROFIT/ – profiti estas la ago ricevi utilon aŭ gajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno. Por nomi la agon oni uzu profitado.
  • STAMP/ – stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita. Nomo de la ago estas stampado.
  • ŜVIT/ – ŝviti estas la ago eligi salan likvon tra la poroj de la haŭto, ŝvito estas tiu likvo mem. Por la ago oni diru ŝvitado.

Ĉe verbe prezentindaj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. ‘rilata al la ago’, ‘faranta la agon’, ‘tia kiel la ago’, ‘havanta econ rilatan al la ago’ k.s. Ekzemploj:

  • MONTR/ – montra = ‘servanta por montri’, ‘rilata al montrado’, k.s.
  • ROTACI/ – rotacia = ‘rilata al rotaciado’, ‘rotacianta’, k.s.
  • AM/ – ama = ‘rilata al amo aŭ amado’, ‘amanta’, k.s.

Ĉe iuj verbe prezentindaj radikoj la A-formo havas en praktika uzado ecan signifon, eventuale apud la pli normala signifo montrita ĉi-antaŭe. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:

  • SUSPEKT/ – suspekta = ‘tia, ke ĝi vekas suspekton’.
  • FIKS/ – fiksa = ‘nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado)’.
  • FALS/ – falsa = ‘mensogece ŝajnvera (tia, kia io povas fariĝi pro falsado)’.

8.2. A-finaĵe prezentindaj radikoj

A-finaĵe prezentindaj estas radikoj, kies A-formo kaj O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame.

En la plej tipaj okazoj la A-formo de tia radiko montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso. La simpla O-formo tiam normale esprimas tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:

  • BON/ – bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • FORT/ – forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • LONG/ – longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • RUĜ/ – ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.

Ĉe A-finaĵe prezentindaj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al ‘esti tia’ (ne ‘igi tia’, nek ‘iĝi tia’). Ekzemploj:

  • BON/ – boni = ‘esti bona’ (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi ‘igi bona’ nek ‘iĝi bona’.
  • FORT/ – forti = ‘esti forta’ (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi ‘igi forta’ nek ‘iĝi forta’.
  • RUĜ/ – ruĝi = ‘esti ruĝa, impresi ruĝe’, sed nepre ne ‘igi ruĝa’ nek ‘iĝi ruĝa’.

8.3. O-finaĵe prezentindaj radikoj

O-finaĵe prezentindaj estas ĉiuj ceteraj radikoj. Ekzemploj:

  • SEĜ/ – seĝo estas speco de meblo.
  • TAJLOR/ – tajloro estas speco de persono/profesiulo.
  • BARBAR/ – barbaro estas speco de homo.
  • LEON/ – leono estas speco de besto.
  • PLANT/ – planto estas kreskaĵo.
  • URB/ – urbo estas loko.
  • BROS/ – broso estas speco de ilo.
  • GLU/ – gluo estas duonlikva substanco uzebla por kunfiksi aferojn.
  • MATEMATIK/ – matematiko estas scienco/fako.
  • ORIGINAL/ – originalo estas la origina ekzemplero de io.

Ĉe O-finaĵe prezentindaj radikoj la I-formo montras agon aŭ ion agosimilan, kiu proksime rilatas al la signifo de la O-formo, sed kiu ne povus esti rigardata kiel la sama afero kiel tio, kion esprimas la O-formo. La rilatoj inter la afero de la O-formo kaj la ago de la I-formo estas tre diversspecaj. Ekzemploj:

  • TAJLOR/ – tajlori = ‘labori kiel tajloro’.
  • LEON/ – leoni = ‘konduti kiel leono’.
  • PLANT/ – planti = ‘meti planton en teron por ke ĝi kresku’.
  • BROS/ – brosi = ‘uzi broson por ĝia kutima celo’.
  • GLU/ – glui = ‘fiksi per gluo’.
  • MATEMATIK/ – matematiki = ‘fari matematikajn kalkulojn/operaciojn’.

Ĉe O-finaĵe prezentindaj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. ‘rilata al tia afero’, ‘tia kiel tia afero’, ‘estanta tia afero’ k.s. Ekzemploj:

  • REĜ/ – reĝa = ‘rilata al reĝo’, ‘tia kiel reĝo’, ‘apartenanta al reĝo’, ‘estanta reĝo’, k.s.
  • MATEMATIK/ – matematika = ‘rilata al matematiko’, ‘karakterizata de matematiko’, k.s.
  • BARBAR/ – barbara = ‘tia kiel barbaro(j)’, ‘rilata al barbaro(j)’, ‘apartenanta al barbaro(j)’, k.s.
  • ORIGINAL/ – originala = ‘tia kiel originalo’, ‘apartenanta al originalo’, ‘rilata al originalo’, k.s.

8.4. O-finaĵa prezento de agaj radikoj

Iuj radikoj, kies O-formo nomas agon aŭ procezon, estas tamen en la praktiko nur tre malofte uzataj en verba formo aŭ eble eĉ neniam tiel uzataj. Povas tiam eĉ esti, ke la preciza signifo kaj uzomaniero de la verba formo estas malklara. Ekz. povas aperi hezitoj, ĉu la verbo estu transitiva aŭ netransitiva. En tiaj okazoj estas konsilinde tamen prezenti la radikon sub O-finaĵa kapvorto. Tia prezento tute ne povas havi negativajn sekvojn, se oni nur donas ĝustan kaj kompletan difinon de la kapvorta O-formo. Al tiu ĉi grupo oni ankaŭ povas kalkuli tiajn radikojn, kies signifo estas nur iom simila aŭ parenca al ago.

Tiaj radikoj estas ekz. ABANDON/ (asekura termino), FESTIVAL/, ABNEGACI/, EKSPOZICI/, GRADACI/, TENIS/, GENOCID/ k.a.

Ĝenerale do, se montriĝas iel probleme konkrete efektivigi prezenton kun I-finaĵa kapvorto (ekz. se tio necesigus starigi kiel kapvorton verbon praktike apenaŭ uzatan), oni preferu O-finaĵan prezenton.

9. Kompara tabelo

Por ilustri, kiom povas varii la elekto de kapvorta formo en diversaj vortaro, jen tabela prezento de kelkaj radikoj, kies karaktero (signifo, bazformo) estas iel duba. Aperas en la tabelo nur radikoj, ĉe kiuj la hezito okazas inter O-karaktero kaj I-karaktero.

UV
Universala Vortaro (Zamenhof 1963)
1OA
Unua Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1919)
2OA
Dua Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1919)
3OA
Tria Oficiala Aldono (Lingva Komitato 1921)
OR
Oficiala radikaro (Wüster 1923)
Kabe
Vortaro de Esperanto (Kabe 1925)
PV
Plena Vortaro de Esperanto (Grosjean-Maupin 1934)
OV
Oficiala Vortaro (Grenkamp 1937)
PIV
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (Waringhien 1987, PIV 2005)
8OA
Oka Oficiala Aldono (Akademio de Esperanto 1974)
BRO
Baza Radikaro Oficiala (Akademio de Esperanto 1974)
o
la radiko aperas kun o-finaĵo
i
la radiko aperas kun i-finaĵo
i (o)
la radiko aperas kun i-finaĵo, sed menciiĝas ankaŭ o-formo kies signifo (laŭ indiko en la koncerna vortaro mem) estas sufiĉe klare neaga
o/i
la radiko aperas kaj kun o-finaĵo, kaj kun i-finaĵo (dukategoria prezento)
UV
1905
1OA
1909
2OA
1919
3OA
1921
OR
1923
Kabe
1925
PV
1934
OV
1937
PIV
1987
8OA
1974
BRO
1974
PIV
2005
adici/     i   i o i i i   i i
alarm/   i     i o o o i   o i
apelaci/       o i o i i i     i
bar/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i (o)
cel/ i       o i (o) i (o) i i (o)   o o
direkt/ i (o)       i i i i i (o)   o o
donac/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i (o)
fek/             i   i (o)     o
flor/ i (o)       o i (o) o o i (o)   o o
fos/ i       i i i i i (o)   o/i i
glor/ i       o o i (o) o i   o i
glu/ i       i o o i i (o)   o o
gut/ i (o)       o o o o i (o)   o o
interpelaci/           o o   o i i o
kolekt/ i       i i (o) i (o) i i (o)   o i
komplez/ o       o o o o o   i o
konversaci/       o i o o o o   i o
kopi/ i       o o i (o) i i (o)   o i
lot/ i       o o i i i (o)   o i (o)
not/ i (o)       o i (o) o i i (o)   o i (o)
operaci/   i     i o o o o   i o
opozici/     o   i o o o o   i o
pak/ i       o i i (o) i i (o)   o o
paŭz/ o       i o o o o   i o
pis/                 i     i
plant/ i       o i i (o) i i (o)   o/i o
produkt/ i       i i i i i (o)   o i
profit/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)
propagand/   o     i o o o o   i o
proviz/ i       o o i i i (o)   o i
registr/ i       o o i (o) i i (o)   o i
reklam/   o     i o o o o   i o
rekompenc/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)
respekt/ o       i i o o o   i o
riverenc/ o       i o o o o   i o
sonĝ/ o       i o o i o   i o
sonor/ i       i o i i i   o i
spekulaci/       o i o i o o     o
spez/ o       o o o o o   i o
stamp/ o       o o i (o) i i   o i
strik/ o       i o o o o   i o
teg/ i (o)       i i i (o) i i (o)   i o
tondr/ i       o o o i i   o i
urin/ i       o o i (o) i i (o)     o
verk/ i       o i i (o) i i (o)   o i (o)
vest/ i (o)       o o i (o) i i (o)   o o
vund/ i       o o i (o) i i (o)   o i (o)

Tabelo 1.

10. Referencoj

Akademio de Esperanto

1967 Aktoj de la Akademio 1963-1967. Rotterdam. Sen dato. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9.) – Reeldono en 2007. La reeldono de la Aktoj de la Akademio 1963-1967 legeblas ankaŭ en la Interreto.
1976 Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Paris. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10.) – Reeldono en 2007. La reeldono de la Aktoj de la Akademio II 1968-1974 legeblas ankaŭ en la Interreto.
1992 Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris. (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

Grenkamp, S[alo]

1937 Oficiala Vortaro de Esperanto. Paris: Girault, Saint-Cloud.

Grosjean-Maupin, Émile

1934 Plena Vortaro de Esperanto. 2a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Kabe (kaŝnomo de Bein, Kazimierz)

1925 Vortaro de Esperanto. 3a eldono. Paris: Esperantista Centra Librejo.

Kalocsay, Kálman

1970 Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono. Oosaka: Pirato.

Kalocsay, Kálmán kaj Waringhien, Gaston

1980 Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Krause, Erich-Dieter

1999 Großes Wörterbuch Esperanto—Deutsch. Hamburg: Helmut Buske Verlag.

Lingva Komitato

1909 Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Paris: Esperantista Centra Oficejo. (Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria.)
1919 Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Paris: Esperantista Centra Oficejo. (Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka.)
1921 Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Paris: Esperantista Centra Oficejo.

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

2002 Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005

2005 Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Waringhien, Gaston (red.)

1970 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. 1a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.
1987 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento. 4a eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Wüster, Eugen

1923 La oficiala radikaro (ĝis februaro 1923) kun enkonduko kaj notoj. Berlin kaj Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.

Zamenhof, L[azaro] L[udoviko]

1963 Fundamento de Esperanto. Naŭa Eldono kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A[ndré] Albault. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonejoj. – La Fundamento de Esperanto legeblas ankaŭ en la Interreto.

Antaŭa

Odo al Saĝaj Malpruduloj: La Granda Salto Antaŭen

Sekva

La Oficialaj Aldonoj

6 Komentoj

  1. bab

    Dankon pro tre bezonata artikolo. La konfuziĝo inter ago kaj aĵo estas unu el la demonoj de la esperantuloj, kune kun tiu inter igo kaj ado.

    Pri bono kompar boneco:
    Mi ĉiam konsciis pri distingo inter ”forto” kaj ”forteco”: ”fortoj” mi povas uzi en pluralo, sed neniam na ”fortecoj”. (”Sekretaj fortoj destinas nian mondon.”)
    Sed via distingo inter ”bono” kaj ”boneco” estas tute nova por mi.
    Mi vidas neniun diferencon inter ”Lia bono estas kortuŝa.” kaj ”Lia boneco estas kortuŝa.”, inter ”Estas tro da malbono en la mondo.” kaj ”Estas tro da malboneco en la mondo.” Bv. klarigi.

  2. La teoria problemo pri la radiko-kategorioj kompreneble estas, ke (i) la nocioj ‘substantivo’, ‘verbo’, ‘adjektivo’, estas ne semantikaj kategorioj sed sintaksaj kategorioj, kaj (ii) nia morfologio kun siaj ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’ estis kreita tiel, ke ne eblas uzi sintaksajn kriteriojn, nek apogan fleksian evidenton, por distingi ilin.

    Sed niaj vortaroj kutime difinas vortojn kaj ne radikojn, kaj estas espero ke iam nia teorio ĝiskuros nian praktikon. Via artikolo, koncentriĝanta detale pri vortaroj, estas admirinda paŝo en tiu direkto.

  3. Pri “Se la radikoj PRODUKT/, REGISTR/ kaj FOS/ estas ne-verbaj (sed substantivaj), tiam efektive estas nenormale, ke ekzistu AJH-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo”:
    En la Universala Vortaro estas kelkaj (bazforme) verbaj radikoj, post kiuj estas eksplicite donita la substantiva formo kune kun tradukoj. El tiuj chi sekvas ghia signifo aparta (per tiu chi mi celas, ke ne temas pri la ago [verba radiko]i); ekzemple: “dot’ […] ausstatten […] dot’o […] Mitgift …” La lau mi grava demando estas: Chu oni povas transpreni tiun chi principon al tiaj (bazforme) verbaj radikoj, post kiuj la substantiva formo ne estas eksplicite donata en la Universala Vortaro? Ekzemple: Chu la vorton “foso” oni povas uzi en la signifo de “fosita, ordinare longa kaverno”, kvankam tia signifo ne estas eksplicite donata en la Universala Vortaro (en ghi ja ne aperas “fos’o” post “fos'”)? Mi ne scias. Tial, kiam mi celas la signifon de “fosita, ordinare longa kaverno”, mi ordinare uzas la vorton “fosajho” kaj fajfas pri tio, chu “efektive estas nenormale, ke ekzistu AJH-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo.” (Eble mi ja uzus “foso” en la signifo de “fosita, ordinare longa kaverno”, kiam tiu chi signifo klare sekvas el la kunteksto; ekzemple: “Li falis en la foson”. Kaj anstatau tio chi ja diri: “Li falis en la fosajhon”, lau mi ne estas malbone.)

  4. Tre bona artikolo, kiu tre sukcese klarigas ĉi tiun temon!

    Mi volas atentigi pri tio, ke laŭ la principoj menciitaj en la artikolo, la radiko KANT/, kiu ĝis nun aperas kun verba bazformo en ĉiuj gravaj vortaroj kaj en BRO, devas aperi kun O-finaĵa bazformo. Espereble estonte vortaristoj sekvos la ĉi tie menciitajn principojn, ankaŭ por la radiko KANT/.

  5. Marcos Cramer skribis:

    la radiko KANT/, kiu ĝis nun aperas kun verba bazformo en ĉiuj gravaj vortaroj kaj en BRO, devas aperi kun O-finaĵa bazformo

    Mi pensas, ke statas male. La radiko KANT/ ja estu verba en la vortaroj, ĉar la vorto “kanto” havas ankaŭ agan signifon, kiun la vortaroj tamen ofte forgesas mencii. Laŭ mi “kanto” estas ne nur sono produktata kante, kaj muzikaĵo kanta, sed ankaŭ la ago elbuŝigi tian sonon/muzikaĵon. Rimarku la jenan ekzemplon en la Ekzercaro: La kanto de la birdoj estas agrabla. Tie laŭ mi oni povas senprobleme uzi “kantado” anstataŭ “kanto”, kio montras, ke tie “kanto” havas agan signifon.

    Ofte la signifo de “kanto” kombinas la du flankojn agan kaj rezultan. Tio estas sufiĉe tipa por radikoj, kiuj indikas agon rezultodonan (kantado rezultigas sonon).

    Oni sufiĉe ofte renkontas la formon “kantaĵo” por “muzikaĵo kanta”. “Kanto”/”kantaĵo” (ofte samsignifaj) estas do ankoraŭ unu okazo simila al “vesto”/”vestaĵo”, “pako”/”pakaĵo” k.s. menciitaj en la artikolo.

  6. Mi tre dankas al Bertilo pro tiu eseo, kiu estas grava helpilo por apliki la teorion pri la gramatika karaktero de la radikoj. Ni esperu ke vortaristoj al kiuj vi adresas ghin, atentu ghin.
    Al mi ghi servas por kompletigi mian laborajhon pri gramatiko por mia Interlingvistika Studo en Poznan.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén