Komentoj pri: Bazformoj de radikoj en vortaroj

De: Bertilo Wennergren
Marcos Cramer skribis:

la radiko KANT/, kiu ĝis nun aperas kun verba bazformo en ĉiuj gravaj vortaroj kaj en BRO, devas aperi kun O-finaĵa bazformo

Mi pensas, ke statas male. La radiko KANT/ ja estu verba en la vortaroj, ĉar la vorto “kanto” havas ankaŭ agan signifon, kiun la vortaroj tamen ofte forgesas mencii. Laŭ mi “kanto” estas ne nur sono produktata kante, kaj muzikaĵo kanta, sed ankaŭ la ago elbuŝigi tian sonon/muzikaĵon. Rimarku la jenan ekzemplon en la Ekzercaro: La kanto de la birdoj estas agrabla. Tie laŭ mi oni povas senprobleme uzi “kantado” anstataŭ “kanto”, kio montras, ke tie “kanto” havas agan signifon.

Ofte la signifo de “kanto” kombinas la du flankojn agan kaj rezultan. Tio estas sufiĉe tipa por radikoj, kiuj indikas agon rezultodonan (kantado rezultigas sonon).

Oni sufiĉe ofte renkontas la formon “kantaĵo” por “muzikaĵo kanta”. “Kanto”/”kantaĵo” (ofte samsignifaj)  estas do ankoraŭ unu okazo simila al “vesto”/”vestaĵo”, “pako”/”pakaĵo” k.s. menciitaj en la artikolo.

De: Marcos Cramer
Tre bona artikolo, kiu tre sukcese klarigas ĉi tiun temon!

Mi volas atentigi pri tio, ke laŭ la principoj menciitaj en la artikolo, la radiko KANT/, kiu ĝis nun aperas kun verba bazformo en ĉiuj gravaj vortaroj kaj en BRO, devas aperi kun O-finaĵa bazformo. Espereble estonte vortaristoj sekvos la ĉi tie menciitajn principojn, ankaŭ por la radiko KANT/.

De: Andreas
Pri “Se la radikoj PRODUKT/, REGISTR/ kaj FOS/ estas ne-verbaj (sed substantivaj), tiam efektive estas nenormale, ke ekzistu AJH-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo”:

En la Universala Vortaro estas kelkaj (bazforme) verbaj radikoj, post kiuj estas eksplicite donita la substantiva formo kune kun tradukoj. El tiuj chi sekvas ghia signifo aparta (per tiu chi mi celas, ke ne temas pri la ago [verba radiko]i); ekzemple: “dot’ [...] ausstatten [...] dot’o [...] Mitgift …” La lau mi grava demando estas: Chu oni povas transpreni tiun chi principon al tiaj (bazforme) verbaj radikoj, post kiuj la substantiva formo ne estas eksplicite donata en la Universala Vortaro? Ekzemple: Chu la vorton “foso” oni povas uzi en la signifo de “fosita, ordinare longa kaverno”, kvankam tia signifo ne estas eksplicite donata en la Universala Vortaro (en ghi ja ne aperas “fos’o” post “fos’”)? Mi ne scias. Tial, kiam mi celas la signifon de “fosita, ordinare longa kaverno”, mi ordinare uzas la vorton “fosajho” kaj fajfas pri tio, chu “efektive estas nenormale, ke ekzistu AJH-formo kun la sama signifo kiel la simpla O-formo.” (Eble mi ja uzus “foso” en la signifo de “fosita, ordinare longa kaverno”, kiam tiu chi signifo klare sekvas el la kunteksto; ekzemple: “Li falis en la foson”. Kaj anstatau tio chi ja diri: “Li falis en la fosajhon”, lau mi ne estas malbone.)

De: Ken Miner
La teoria problemo pri la radiko-kategorioj kompreneble estas, ke (i) la nocioj ’substantivo’, ‘verbo’, ‘adjektivo’, estas ne semantikaj kategorioj sed sintaksaj kategorioj, kaj (ii) nia morfologio kun siaj ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’ estis kreita tiel, ke ne eblas uzi sintaksajn kriteriojn, nek apogan fleksian evidenton, por distingi ilin.

Sed niaj vortaroj kutime difinas vortojn kaj ne radikojn, kaj estas espero ke iam nia teorio ĝiskuros nian praktikon. Via artikolo, koncentriĝanta detale pri vortaroj, estas admirinda paŝo en tiu direkto.

De: bab
Dankon pro tre bezonata artikolo. La konfuziĝo inter ago kaj aĵo estas unu el la demonoj de la esperantuloj, kune kun tiu inter igo kaj ado.

Pri bono kompar boneco:

Mi ĉiam konsciis pri distingo inter ”forto” kaj ”forteco”: ”fortoj” mi povas uzi en pluralo, sed neniam na  ”fortecoj”. (”Sekretaj fortoj destinas nian mondon.”)

Sed via distingo inter ”bono” kaj ”boneco” estas tute nova por mi.

Mi vidas neniun diferencon inter ”Lia bono estas kortuŝa.” kaj ”Lia boneco estas kortuŝa.”, inter ”Estas tro da malbono en la mondo.” kaj ”Estas tro da malboneco en la mondo.” Bv. klarigi.