Ĉu siĥo aŭ siko?

En la Plena Ilustrita Vortaro de 2006 (PIV2005) oni trovas la kapvorton “siĥ/o, sik/o” kun la difino “Membro de hinda komunumo, fondita en Panĝabo ĉ 1500 kiel monoteisma sekto”.

En PIV2002 la kapvorto estis “Siĥ/o” – majuskle kaj sen la formo “[Ss]ik/o”. Se mia memoro ne trompas min, en la origina eldono de PIV el 1970 estis “Sik/o”, sed en posta eldono oni aldonis erarotabelon, kiu “korektis” tion al “Siĥ/o”.

La aŭtoroj de PIV do grave ŝanceliĝis pri la dua konsonanto de tiu vorto. Jen aperis “siko”, jen “siĥo”, kaj jen ambaŭ. (La usklodemandon mi nun lasos flanken.) Kio do estas ĝusta? Ĉu estus Ĥ aŭ K en tiu vorto?

Kredeble plej multaj legantoj nun jam komencis pensi laŭ la kutimaj diskutofadenoj pri Ĥ. Tiun kompatindan fonemon kaj literon oni ja iel persekutadis en Esperanto. Jam Zamenhof proponis ĝin pli-malpli forlasi anstataŭigante ĝin ĝenerale per K. Multaj nuntempe akre kontraŭas tion, kaj entuziasme pledas por plua uzo de Ĥ. Sed eble la afero de “siĥo/siko” tute ne temas pri tio.

Por ke Esperanta vorto enhavu la fonemon Ĥ normale necesas, ke la nacilingva bazo por tiu vorto enhavu tiun saman (aŭ ege similan) fonemon. Povas temi pri la praetima formo nacilingva, aŭ pri formoj en aliaj lingvoj, kiuj pruntis tiun vorton. Ekzemple la vorto “eĥo” havas en Esperanto Ĥ, ĉar ĝi devenas de la Greka vorto Ἠχώ, kiu enhavas la konsonanton ĥi, kiu elparoliĝis kiel Ĥ en la post-klasika Greka lingvo. Ĥ-sonon enhavas ankaŭ la responda Pola vorto echo. Ekzistas do tute bonaj motivoj, ke la Esperanta vorto “eĥo” enhavu Ĥ-on.

Sed kiel statas do pri “siĥo/siko”? Kia estas ĝia formo en la naciaj lingvoj? Ĉu iuj el tiuj formoj enhavas Ĥ-sonon?

La vorto devenas el la Panĝaba lingvo, kiu estas parolata en Barato kaj Pakistano, kaj kiu estas la lingvo de plej multaj siĥoj/sikoj. Antaŭ jaroj mi provis esplori, kiel statas ĉi-rilate en la Panĝaba lingvo, kaj laŭ tio, kion mi tiam sukcesis eltrovi, ŝajnas, ke la Panĝaba lingvo efektive posedas sonon sufiĉe similan al nia Ĥ. Sed ĉiuokaze tiu sono ne enestas en la Panĝaba vorto por siĥo/siko. Tiu vorto enhavas anstataŭe spiran K-sonon, kio estas io tute alia ol Ĥ. La Panĝaban vorton oni povas transskribi kiel “sikkh” (la vokalo estas mallonga), kie la fina H reprezentas la H-similan spiron en la fino de K. Tial en multaj Latinliteraj lingvoj uziĝas la skribo “sikh”, ekzemple en la Angla, la Germana, la Franca kaj la Pola. Sed en neniu el tiuj lingvoj oni elparolas tiun vorton kun Ĥ-sono. Oni uzas ordinaran K-sonon.

Sikoj ofte portas ĉapelon

Sikoj kunĉapelaj

Ĥ-sonon enhavas tamen unu el la du vortoj por siĥo/siko en la Hispana lingvo. Laŭ la Hispana Vikipedio oni uzas kaj sij, kaj sikh. La unua el tiuj formoj elparoliĝas kiel “siĥ” (kiel elparoliĝas la dua, mi ne scias, sed kredeble kiel “sik”).

Ĥ-sonon enhavas ankaŭ la responda Rusa vorto: сикх (= “sikĥ”). Ĝi efektive enhavas kaj K kaj Ĥ. Laŭ mia kompreno la Ĥ de tiu Rusa vorto redonas la spiran parton de la Panĝaba konsonanto, do pli-malpli H. La Rusa lingvo ja ne enhavas la sonon H, sed uzas en transprenado de fremdaj vortoj kun H anstataŭe Г (= G) aŭ Х (= Ĥ).

Krom la Hispana formo “sij” kaj la Esperanta “siĥo” mi ne konas alian okazon de Ĥ-sono uzata por la (la tuto de la) dua konsonanto de la Panĝaba vorto.

Pri la Hispana “sij” necesas mencii, ke laŭ la Hispana Vikipedio tio estas simpla transskriba eraro:

En muchos medios de comunicación en español se ha promovido el uso de las grafías “sij” y “sijismo”, que han sido aceptadas por el diccionario de la Real Academia Española en una edición reciente. No obstante, esta adaptación al español no es fiel al valor fonético de la secuencia consonántica “kh”, que no representa el sonido de la “j” castellana, sino el sonido “k” seguido de una leve aspiración. Esta transliteración inexacta se debe a que en algunos sistemas de transliteración el dígrafo “kh” corresponde a la jota castellana, por ejemplo en ruso, árabe o persa. Sin embargo, en las lenguas índicas, como el panyabí, el dígrafo “kh” transcribe la versión aspirada del fonema /k/.

(= En multaj Hispanlingvaj medioj disvastiĝis la skriboformoj “sij” kaj “sijismo”, kiuj estis akceptitaj de la vortaro de la Hispana Akademio en nova eldono. Tamen tiu Hispanigo ne estas fidela al la fonetika valoro de la konsonantosinsekvo “kh”, kiu ne reprezentas la sonon de la Hispana “j”, sed la sonon “k” sekvatan de malforta spiro. Tiu neekzakta transskribo ŝuldiĝas al tio, ke en kelkaj transliteradaj sistemoj la duliteraĵo “kh” respondas al la Hispana “j”, ekzemple en la Rusa, Araba kaj Persa. Ĉiuokaze, en la Hindaj lingvoj, kiel la Panĝaba, la duliteraĵo “kh” estas transskribo de la spira versio de la fonemo /k/.)

Estas eble, ke tiuj, kiuj volis “korekti” la originan PIV-an formon “Siko” al “Siĥo” faris tian saman eraron, pensante, ke la “kh” de “sikh” estas simila al ekzemple la “kh” de iuj sistemoj de transskribado de la Rusa lingvo, kie “kh” uziĝas por redoni la Rusan literon Х (= Ĥ).

Sed ekzistas ankaŭ la eblo, ke oni konscie kaj intence volis redoni la spiran K-sonon de la Panĝaba lingvo per Ĥ en Esperanto, kvankam spira K kaj Ĥ vere estas tre diferencaj sonoj. Mi reiru al la vorto “eĥo” kun ties Greka etimo Ἠχώ, aldonante, ke la origina elparolo de la litero ĥien la klasika Greka lingvo ne estis Ĥ, sed spira K! Sed ordinare, kiam Esperanto transprenas nacilingvan vorton kun spira K-sono (el lingvo, kie ekzistas fonema distingo inter K spira kaj K senspira) oni uzas simplan K en Esperanto.

Konklude estas ĝusta en Esperanto nur la formo “siko”. Espereble en estonta eldono de PIV estos restarigita tiu formo, kaj forigita la miskreaĵo “siĥo”. Tio revenigos PIV-on al la origina kaj plene ĝusta stato de la unua eldono en 1970. En tio neniel rolas la ordinaraj argumentoj por aŭ kontraŭ Ĥ en Esperanto, ĉar tute ne temas ĉi-okaze pri anstataŭigado de origina Ĥ per K kun la intenco forigi aŭ limigi la uzon de Ĥ en Esperanto. Temas simple pri uzo de K, kie estu K kaj neniel Ĥ.

Komentoj 6

  1. Jorge Camacho skribis:

    En PIV 1970 aperis “siko”, sed jam la enhavtabelo (almenaŭ en 1981, kiam presiĝis mia ekzemplero) korektis ĝin al “siĥo”.

    Kiom utilus disponi Historian Vortaron, kie oni povus spuri la unuan kaj postajn uzojn de vorto, ĝiajn fontojn, ekzemplajn frazojn, variantojn…!

    Eble tion permesus pligrandigo de la tekstostoko de la Tekstaro de Esperanto, plus pliampleksigo de ĝiaj serĉiloj kaj konsultiloj.

    Publikigis 14 Apr 2008 je 7:37
  2. Bertilo Wennergren skribis:

    Jorge Camacho skribis:

    jam la enhavtabelo (almenaŭ en 1981, kiam presiĝis mia ekzemplero) korektis ĝin al “siĥo”

    Vi celas “erartabelo”, ĉu ne? (Miaj ekzempleroj de la malnova PIV estas bedaŭrinde en Germanujo nun.)

    Kiom utilus disponi Historian Vortaron, kie oni povus spuri la unuan kaj postajn uzojn de vorto, ĝiajn fontojn, ekzemplajn frazojn, variantojn…!

    Ja bela revo…

    Publikigis 14 Apr 2008 je 7:42
  3. Danielo Campbell skribis:

    Saluton, kritikantoj!

    Persone mi emus diri “sikho”, samkiel ekz-e “Budho”; ĉu tio neniam proponiĝis?

    Kiom utilus disponi Historian Vortaron, kie oni povus spuri la unuan kaj postajn uzojn de vorto, ĝiajn fontojn, ekzemplajn frazojn, variantojn…!

    Kio do necesas por fari ion tian? Mi legis lastatempe, ke la Akademio Franca iam provis verki historian vortaron, sed fine rezignis pri la projekto; kaj tamen la angla universitato Oxford mirinde sukcesis.

    Publikigis 14 Apr 2008 je 20:15
  4. Bertilo Wennergren skribis:

    Danielo Campbell skribis:

    Persone mi emus diri “sikho”, samkiel ekz-e “Budho”; ĉu tio neniam proponiĝis?

    Mi vidis tiun formon nur en la Esperanta Vikipedio en la artikolo pri sikismo. Tie menciĝas apud la ĉefa formo “sikismo” ankaŭ “sikhismo” kaj “siĥismo”.

    Ĝenerale oni tiel uzas H tre ŝpareme en Esperanto. En “Budho” ĝi aperas, ĉar ekzistas ankaŭ “budo”. Sed ne ekzistas alia vorto “siko”, kaj tial ne aparte necesas aldoni “h” al “siko”.

    Tiaj aldonaj H-oj ĉiuokaze estas nuraj surogatoj por la sono de la originaj vortoj, en kiuj ne temas pri H, sed pri spira konsonanto (en “sikh”) aŭ pri spireca voĉo (en “buddha”). La ofta transskribado per aldona H en Latinliterigoj kiel “sikh” kaj “buddha” povas pensigi, ke oni uzas la konsonanton H en tiaj vortoj, sed tio estas trompaĵo. Temas pri io, kio sone ja iomete similas al H, sed ne estas vera H-konsonanto. Pro tio indas ne trouzi tiajn surogatajn H-ojn en Esperanto.

    (Efektive ankaŭ la formo “Budho” estas kontraŭargumentebla. Multaj preferas anstataŭe “Budao”. Sed tio jam estas alia temo.)

    Publikigis 14 Apr 2008 je 23:50
  5. Cyril Brosch skribis:

    Bertilo skribis:

    Efektive ankaŭ la formo “Budho” estas kontraŭargumentebla. Multaj preferas anstataŭe “Budao”. Sed tio jam estas alia temo.

    La Zamenhofa vojo por eviti homoninojn, kiuj rezultus pro la kutima simpligo de duoblaj konsonantoj ĉe la transprenado Esperanten, estas lasi la originan longan/duoblan konsonanton, do Buddo (kp. regatto, brutto), kiu krome eble estas pli facile elparolebla ol [bud.ho].

    Publikigis 16 Apr 2008 je 15:26
  6. stefichjo skribis:

    Dankon pro la interesa temo…

    Jen nur eta komento pri transskribaj eraroj: ĉu ne la vortoj “teamo” kaj “boato” estas same transskribaj eraroj? Ĉu “timmo” kaj “botto” estus pli taŭgaj?

    Amike,
    Stefo

    Publikigis 17 Aŭg 2008 je 8:01

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.