Komentoj pri: El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto

De: Tonyo
Pri tiu ĉi afero, mi invitas vin legi la unuan parton de mia eseo “La normala lingvo” (http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/). Resume, mi pensas ke ni tro ekstremigas la debaton, kaj ke la vera demando ne estas ĉu uzi tipon de lingvaĵo aŭ ne, sed kiam uzi ĉiun el ili.

Kaj foje la ekstremigo ne troviĝas en la vera uzo, sed en la argumentado. Post la apero de mia eseo, Piron mem skribis al mi: “Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis *La bona lingvo* en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn”. Li do ne defendis tiajn ekstremistpuristajn asertojn, kiujn oni foje atribuas al li.

Aliflanke, Camacho diras: “Aldone, mi nuntempe opinias la aferon esperanto tro lingva: krom vidi en ĉiaj mondaj konfliktoj la ombron de la t.n. “lingva problemo”, ni tradicie ŝatas pasigi senprobleme tutajn tagojn pridiskutante la plej bagatelajn lingvajn detalojn.”

Mi denove konsentas. Eble vin interesos alia mia teksto http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm (kondiĉe ke vi ne prenu tro serioze la nomon, kompreneble)

De: Jorge Camacho
Mi ĝojas, ke oni povas dialogi trankvile pri ĉi tiaj temoj. Kritiki estas facile, eĉ tro facile; kaj kritiki simplisme, kiel faradas Renato Corsetti, egalas manipuli kaj distordi la realon. Ĉar ekzistas ne nur unu esperanto, sed multaj, kaj oni devas lerni respekti plej diversajn gradojn kaj variantojn inter (ekzemple) la korsetisma, la piĉisma kaj la ŝulcisma ekstremoj. Mi invitas ĉiujn konatiĝi kun pluraj, divers-aŭtoraj, “bonaj lingvoj” sur la paĝoj de la unuaj du numeroj de “Beletra Almanako”. Kaj, evidente, mi invitas ankaŭ sendi kontribuojn al venontaj “boaoj”:

http://www.librejo.com/beletra-almanako/ba2/beletra-almanako-ba-2.html

De: Marcos Cramer
Ĝojigas min ekscii, ke la pli novaj verkoj de Camacho ne estas tiel novradik-plenaj kiel “La Majstro kaj Martinelli”. Mia antaŭa opinio pri lia lingva stilo baziĝis ĉefe sur “La Majstro kaj Martinelli”, kiu estas la sola beletra verko de li kiun mi mem plene legis. (Mi pensis ke li daŭre verkas kiel tiam, ĉar mi iam legis recenzon de pli nova verko, en kiu la recenzanto kritikis troajn novradikojn; sed nun mi iom kontrolis en rete haveblaj pli novaj verkoj, kaj rimarkis ke vere li uzas nun signife malpli da novradikoj).

Mi volas atentigi pri tio, ke mi nenie en la eseo skribis, ke oni tute evitu novradikojn. La eseo ĉefe intencis atentigi pri tio, ke ne ĉiu radiko trovebla en PIV aŭ en iu verko de konata Esperantisto estas uzinda. Se daŭre la plej multaj esperantistoj tro senkritike fidas vortaron, kiu provas enhavi kiel eble plej multe da radikoj, la Esperanta vortprovizo ankoraŭ pli ŝvelos…

Aldone, mi volas atentigi pri tio, ke en la diskutoj en la dissendolisto la-bona-lingvo, mi rimarkis ke mia vidpunkto estas malpli ekstrema ol tiu de Corsetti. Ŝajne ankaŭ Piron havi malpli eksterman vidpunkton ol Corsetti, tiel ke mia vidpunkto tre similas al tiu de Piron. Malsame al Corsetti kaj Piron, mi provas en mia propra lingvouzo tute sekvi miajn ideojn pri la temo. Do mia uzo de “termino”, “prefikso”, “sufikso”, “objektiva”, “subjektiva” kaj “ekvivalento” ne montras, ke mi ne mem sekvas miajn proprajn ideojn, sed nur montras, ke laŭ miaj ideoj tiuj radikoj ja estas uzindaj en certaj situacioj. (Mi volas atentigi pri tio, ke el tiuj ses radikoj, kvar estas Fundamentaj kaj unu estas oficialigita).

Pri la kvar kategorioj de novradikoj: Mi ne skribis, ke ne ekzistas novradikoj nefacile enkategoriigeblaj. Mi do tute ne pretendas, ke ĉe ĉiu novradiko tute klaras al kiu kategorio ĝi apartenas. Mi nur uzis tiujn kategoriojn por iom ordigi la argumentojn, ĉar mi rimarkis ke multaj argumentoj nur estas aplikeblaj al kelkaj novradikoj kaj ne al aliaj. Sed kompreneble ankaŭ ekzistas limaj kazoj inter du kategorioj, kaj en tiuj kazoj plej ofte iagrade aplikeblas la argumentoj de ambaŭ kategorioj.

Pri la “reala lingvouzo”, mi nur povas ripeti mian impreson menciitan en piednoto 23, ke en la ne-literatura lingvo oni uzas multe malpli da novradikoj ol en la literatura lingvo; kaj eĉ en la literatura lingvo, la uzo de novradikoj forte koncentriĝas ĉe kelkaj ekstremaj aŭtoroj, dum multaj aliaj uzas ilin multe malpli.

Kompreneble mia persona lingvouzo ankaŭ malsamas iom al la lingvouzo de la plej multaj; ekzemple mi same kiel Camacho uzas “redaktisto” kaj landnomojn kun “uj”. Laŭ mi la vorto “redaktoro”, malgraŭ tio ke ĝi estas vaste uzata, kontraŭas la spiriton de la lingvo trovebla ĉe tiom multaj aliaj vortoj de la reala lingvouzo (verkisto, ĝardenisto ktp). (La diskuto pri -i- aŭ -uj- en landnomoj estas afero iom aparta de skemismo; ĉi-kaze la sola kialo, pro kiu mi preferas la sistemon kun -uj-, estas ke ĉe ĝi oni ĉiam povas scii kio estas la radiko se oni scias la landnomon; ĉe la sistemo kun -i- oni neniel povas vidi ke “Germanio” entenas la radikon GERMAN dum “Aŭstralio” entenas la radikon AŬSTRALI).

Camacho skribis:

Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”, trovebla en la artikolo de Cramer. Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).

Mi tre dankas pro la atentigo pri mia evitinda uzo de la radiko KORESPOND. Mi estonte provos eviti tion.

Fakte mi ja emas konsulti vortarojn, sed mi pli emas konsulti ReVon ol PIV-on (rilate al “korespondi” ili ĉiuokaze samopinias). La rimarko de Camacho tamen ŝajnas implici, ke PIV iel estas supera al ReVo. Tamen ĝi tute ne estas pli oficiala aŭ pli imitinda ol ReVo. La sola vortaro kun oficiala statuso estas la Akademia Vortaro, kiu konsistas el la Universala Vortaro kaj la naŭ ĝisnunaj Oficialaj Aldonoj. Mi tamen preferas ReVon al PIV, ĉar PIV multe tro senkritike rilatas al novradikoj, dum ĉe ReVo rimarkeblas pli kritika aliro.

De: bab
Mi samopinias kun pluraj asertoj en la ĉi-lasta respondo de Camacho.

Ankaŭ mi trovas strange ke ekz-e Piron kondamnis tre utilajn kaj lingvovariigajn ĉiutagaĵojn kiel ”liva” (mi estas homo suferanta je milda ”direktokonfuziĝo”, kaj havi alternativon al ”mal-dekstra” helpas mian komprenon), dum li samtempe aktive uzis ”superfluaĵojn” kiel ”potencialo” (≈evolukapablo) kaj ”reputacio” (≈konateco) [vidu la lastan intervjuon kun Piron je http://www.liberafolio.org/Members/negus/la-nova-homaro-intervjuo-de-claude-piron/

Esperanto neniam estis nura rudimenta komunikilo, sed ankaŭ ilo por transponti fajnajn nuancojn kaj sentojn.

Sed tio ankaŭ implicas ke ni havas demokratian problemon:

Kiel en ĉiuj lingvokomunumoj, la plej bazaj konoj ĉe ni ne sufiĉas por aliri niajn plej eminentajn literaturaĵojn.

Samkiel freŝa lernanto de la Germana ne povas rekte ĝui la verkojn de Goethe, niaj komencantoj ne povas rekte ĝui ĉiun nian literaturon, eĉ ne la prozajn tradukojn de Zamenhof.

Sed ĉu gravas?

La lingvo viglas en multaj kampoj, kaj mi opinias ke estas iluzio havi ĉion je la sama nivelo. Estas kaj estu stila diferenco inter babilado kaj filozofia verko. Se niaj literaturistoj limiĝu al la vortoj instruataj per lernu.net, nia literaturo iĝos tre povra.

Mi opinias tion riĉeco de Esperanto, ke oni povas relative facile atingi fluecon je baza konversacia/koresponda nivelo, dum oni samtempe ricevas la eblecon pluevoluigi siajn konojn dum jaroj kaj daŭre malkovri novajn vortojn kaj pensojn.

Camacho skribis: ”Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”,[…] Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).”

Tio montras nian veran problemon – la monopoleco de informoj. Ne ĉiuj parolantoj POSEDAS la NPIV, aŭ havas monon por ĝi, aŭ scias ke tiu vortaro ekzistas, aŭ kiel mendi ĝin.

Tio kreas situacion kun NPIV-hava elito je unu flanko, kaj ĉiuj la ”ordinaraj” esperantistoj je la alia. Legantoj de la originalaj verkoj de Shakespeare, ekzemple, povas facile trovi la signifon de speciala Angla literatura vorto – en la plej proksima biblioteko, per interreto, per demando al denaska anglalingvano en la najbara kvartalo, ktp.

Mi ne scias kiel bone solvi tion.

Kripligi la literaturan lingvon ne ŝajnas al mi solvo entute.

De: Jorge Camacho
Mi ĝojas, ke Marcos Cramer elektis alineon el “La Majstro kaj Martinelli” (1993), unu el miaj  plej ekstremaj verkoj enhave, lingve kaj stile. Se li legos verkojn pli proksimajn al la nuntempo, li povos konstati, ke mi uzas en ili malpli da novradikoj, eĉ en la poemaroj. Kiel dirite, mian elekton de vortoj decidigas la temo. En la du ĝis nun aperintaj numeroj de “Beletra Almanako”, mi uzadas i.a. la vortojn “redaktisto / redaktejo” kaj “tajpero” anstataŭ “redaktoro / redakcio” kaj “karaktro”, aŭ la fundamentan landnoman sufikson –ujo anst. la neologisma –io.

Sed ni rigardu la cititan alineon: “Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo.”

En sia artikolo, Cramer facil-anime dividas novradikojn en kvar kategoriojn:

1) «Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj, ĉefe de grek-latina deveno, ekz-e labialo (=lipa konsonanto), pediatro (=infankuracisto), pneŭmonito (=pulm-inflamo), aŭtodidakte (mem-lerne); lastatempe ankaŭ de anglalingva deveno, ekz-e softvaro (=programaro), blogo (=reta taglibro)»

2) «Vortoj por nefakaj konceptoj, kiuj ne havas precizan unuvortan ekvivalenton en (sen-novradika) Esperanto, ekz-e timida (≈ timema, sinĝenema, malaplomba), langvoro (≈ malviglo, (dolĉa) melankolio, palo, senforteco)»

3) «Tute samsignifaj anstataŭigoj/alternativoj al jam ekzistantaj vortoj; ĉefe temas pri la mal-mal-vortoj (ekz-e frida=malvarma, poka=malmulta), sed ankaŭ pri vortoj kiel bagaĝo (=pakaĵo) kaj taŭro (=virbovo)»

4) «Frue enkondukitaj novradikoj, kiuj jam delonge tute enradikiĝis en la realan lingvouzon, ekz-e mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto»

Unu plian fojon, la realo estas malpli simpla ol li supozas. El la kvin vortoj graslitere skribitaj, nur “zulo” estas nova radiko (fakte hapakso, ĉar mi mem ĝin enkondukis kaj, laŭ mia scio, nur mi ĝin uzis, kaj nur unu fojon) kun la signifo: “kamuflita truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn, eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn”. Ĝi povus klasiĝi sub 1) aŭ sub 2), depende de tio ĉu oni rigardas ĝin fakaĵo, ekzemple policista. La ceterajn kvar vortojn aliaj homoj ekuzis kaj plu uzas, kaj mi trovis ilin en diversaj (kun)tekstoj.

Ekzemple, “kurta” estas samtempe mal-mal-vorto [3)] kaj fakvorto [1)]: kurta cirkvito, kurt-ondaj elsendoj; en la historio de la esperanto-literaturo ekzistas aparta stilo nomata “kurtismo” (kiel la poezio de Gonçalo Neves en “Ibere libere”). Cramer insiste paroladas pri ia “reala lingvouzo”; kiel ĉiaj fundamentistoj (ne nur lingvaj), li identigas ĝin kun sia propra uzo de la lingvo. Nu, en aliulaj lingvouzoj same realaj, la radiko “kurt-“ uzeblas kaj uzatas. Same okazas pri aliaj mal-mal-vortoj: en la dua numero de “Beletra Almanako” mi recenzas tri kodoojn de diversaj muzikistoj, el kiuj jOmO uzas i.a. la novradikajn “oldulo” kaj “pigra”, aŭ Martin Wiese (en unu sama kanto) – “duras” kaj “lante”. Tiujn kantojn junuloj konas parkere, rekantas koncerte kaj enmense, kaj ilia esperanto ne malpli realas ol la fetiĉa “reala lingvouzo” de Cramer.

Ankaŭ “lokalo” povus klasiĝi sub 1) aŭ sub 2), ĉar oni povas rigardi ĝin fakvorto por unu konkreta speco de nemoveblaĵo. Ne ĉion oni povas nomi simple “ejo” aŭ “konstruaĵo”; ofte necesas juraj, merkataj, konstruikaj aŭ alispecaj distingoj.

Fine mi diru, pri “friska” kaj “liva”, ke ili apartenas al mia reala ĉiutaga lingvouzo. La vorton “friska” vaste ekuzadis japanaj esperantistoj. Kaj “liva” utilegas okaze de enaŭtaj instrukcioj al stiristo; provo doni rapide sinsekvajn instrukciojn per “dekstren / maldekstren” probable kaŭzos misvojiĝon aŭ eĉ akcidenton. Cetere, laŭdire dorlotbestoj ne kapablas percepti aŭ kompreni tian prefiksan diferencon.

Al la reala lingvouzo de la junularo apartenas ankaŭ la vorto “mojosa”:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

Mi trovas tiun novradikon mojosa, eĉ mojosega. Oni tamen atentu, ke la natura pasado de la jaroj transformos la nuntempajn junulojn kaj mojosulojn en homojn iom pli oldajn, kaj ke probable ne ĉiuj mojosaĵoj de ilia reala lingvouzo transvivos la pason de la tempo same mojose.

Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”, trovebla en la artikolo de Cramer. Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).

Kaj al la reala lingvouzo de Cramer apartenas pluraj novradikoj, kiujn li sendube opinias gravaj, necesaj kaj eĉ mojosaj, kaj kiujn li oportune klasas en unu el siaj 4 arbitre kaj kaprice kreitaj kategorioj: (fak)termino (= fakvorto), prefikso (= antaŭafikso, antaŭderivilo, antaŭelemento), sufikso (= postderivilo ktp), objektiva (= malsubjektiva, malsubjekteca), subjektiva, ekvivalento (= egalsignifaĵo, egalvaloraĵo, samsignifaĵo) ktp.

[Parenteze, kvankam Cramer ie plendas pri katastrofa malfacileco kvazaŭ nome de la lernantoj kaj ekuzantoj de la lingvo, li ne hezitas uzi du tute apartajn signifojn de la vorto “radiko” ne nur en la sama frazo, sed eĉ en du vortoj senpere sinsekvaj: “enradikiĝintaj novradikoj”. Eble la hipotezaj kompatindaj lernantoj (normale ĉinaj aŭ japanaj en la lingvaj koŝmaroj de Piron kaj Corsetti) prave sin demandas: “ĉu radiko povas enradikiĝi?”. Eble oni ŝanĝu la signifon de “enradikiĝi” iom pli konformen al la interna logiko de la lingvo: enradikiĝi = alpreni la formon de radiko (= vort-elemento?) anst. de kunmetaĵo.]

Al la reala lingvouzo de Piron lastatempe eminente apartenis la grekaĵo “afazio”. Kial ne “senvorteco, psika neparolivo, psika parolnekapablo”? Misteroj de la homa naturo! Kaj certe ekzistas meza vojo inter la science latingrekisma “infarkto de la miokardio” kaj la pirona “kormuskola tubŝtopiĝo”, nome la simpleta “kor-atako”.

Kiel dirite, la pritraktota temo decidu. Jen kial ne eblas eviti la enkondukadon de novaj radikoj, kiel “burĥo”:

http://jorgecice.blogspot.com/2006/09/la-buro.html

Mi ne scias, kial mi dediĉas tiom da tempo por respondi al artikolo de aŭtoro, kiu legis kaj citas el mia eseo nur supraĵe kaj partiane. Aldone, mi nuntempe opinias la aferon esperanto tro lingva: krom vidi en ĉiaj mondaj konfliktoj la ombron de la t.n. “lingva problemo”, ni tradicie ŝatas pasigi senprobleme tutajn tagojn pridiskutante la plej bagatelajn lingvajn detalojn. Sed mi tamen diru, ke mi plene malkonsentas kun la komenca aserto de la artikolo de Cramer:

«Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj.»

Tute ne! Jam de la unua tempo, de Zamenhof, Grabowski kaj la unuaj aŭtoroj, tra Kalocsay, Waringhien, Auld, Ragnarsson, Nervi ĝis la verkistoj de la nuntempo, oni kombinis la kreadon de novaj vortoj per kunmetado kaj derivado KUN la uzado de neologismoj aŭ novradikoj. Mi citas el “La mava lingvo”:

«Kiel skribis Kalocsay kaj Waringhien en la enkonduko al la poezia fakvortaro de la unua eldono de Parnasa Gvidlibro, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1932, “la plej grandan nombron de la [neologismoj] nun uzataj enkondukis la Majstro mem: heziti, akuzi, ŝrumpi, treti, farbo, grego, hordo, koĉero, ŝablono, mucida, hibrida, strikta, venera ktp”. Se ne paroli pri la Unua Libro, en ĉiu traduko Lazaro Zamenhof proponis amason da novaj radikoj. Ekstremaj kontraŭantoj de neologismoj kutime ne interesiĝas pri la deveno, naskiĝo, aĝo de tiaj vortoj, kaj ne hezitus protesti ĉe renkonto de la zamenhofa “mucida”, ekzemple.»

Ignori tiun facile konstateblan fakton signifas ignori gravan parton de nia reala lingvouzo, ne nur surpapera ĉar jam antaŭ longe superinta la striktajn dimensiojn de la beletra literaturo. Se, anstataŭ Grabowski, la unuaj esperantoparolantoj estintus iaj s-roj Pironowski, Korszetowski kaj Kramerowski, probable la nuna esperanto ne havus pli da radikoj ol la Unua libro. Feliĉe ne okazis tiel. Strange, tamen, kelkaj homoj insiste sopiras al ia tia lingvaĵo, skeleta kaj anemia.

De: Marcos Cramer
> Mi ŝatus se li mencius kaj citus konkretajn alineojn el miaj verkoj

> kun tia “nenormala kvantego”.

En “La Majstro kaj Martinelli”, estas alineo kiu komencighas jene: “Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo.” (Novradikaj vortoj aperas dike)

> Mi defias Cramer’on aŭ kiun ajn, ke li provu esperantigi la tuton

> de iutaga naci-lingva ĵurnalo: li ne povos fari tion sen uzado de

> novradikoj, krom se li rezignos pri preciza redonado de signifoj

> kaj nuancoj.

Preciza redonado de signifoj kaj nuancoj ne eblas che tradukado (ech ne kun novradikoj!). Ech se mi devus ekzemple traduki gazeton el la angla al la germana, mi certe devus rezigni pri preciza redonado de signifoj kaj nuancoj; kaj mi nur treege esceptokaze enkondukus novan vorton en la germanan. Same mi nur treege esceptokaze enkondukus novan radikon en Esperanton.

De: Jorge Camacho
Mi ne intencas respondi detale al la artikolo de Marcos Cramer, ĉefe ĉar mi trovas tro parta, supraĵa kaj simplisma ĝian analizon de mia artikolo pri t.n. neologismoj. Eble mi ne legis atente “La bona lingvo”, kaj verŝajne mi ne respondis al ĉiuj ĝiaj dubindaj asertoj (ne estis mia intenco fari ion tian), sed certe Cramer elektas el miaj ekzemploj nur tiujn kiuj ŝajnas pravigi liajn tezojn, kaj preteras ĉion ceteran.

Cramer skribas: “Konsiderante ke jam momenta rigardo de verko de Camacho sufiĉas por konstati, ke li uzas novradikojn en tute nenormala kvantego kaj do certe ne sekvas mezan vojon, ŝajnas ke li mem konfesis ne esti inter niaj plej bonaj aŭtoroj”. Mi ŝatus se li mencius kaj citus konkretajn alineojn el miaj verkoj kun tia “nenormala kvantego”. Mi petas, ke li turnu sin al tekstoj publikigitaj post 1991, ĉar 1) miajn antaŭajn verkojn mi opinias seninteresaj same enhave kiel lingve kaj stile (verkistoj rajtas evolui); 2) ankaŭ miaj vidpunktoj pri la lingvo evoluis laŭlonge de la jaroj. En “La mava lingvo” mi abunde mencias titolojn kaj aŭtorojn, en kiuj mi trovis uzadon de plej diversaj neologismoj.

Cramer plu skribas, ial obsedite de miaj lingvaj kaj stilaj preferoj: “Fakte, mi ne sukcesis trovi en la intervjuo iun ajn vorton malrekomendatan en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Do lia lingvaĵo en intervjuo estas tute alia ol tiu en liaj literaturaj verkoj (kie ja troviĝas multegaj radikoj malrekomendataj de la listo kaj malŝatataj de mi persone)”. Mi ripetu, ke laŭ mi la lingvaĵo devas kongrui kun la enhavo. Punkto fino. En la intervjuo mi sentis nenian bezonon uzi novajn radikojn, sed tio ŝuldiĝas nur al la temoj priparolataj en la intervjuo. Mi defias Cramer’on aŭ kiun ajn, ke li provu esperantigi la tuton de iutaga naci-lingva ĵurnalo: li ne povos fari tion sen uzado de novradikoj, krom se li rezignos pri preciza redonado de signifoj kaj nuancoj.

Mi mem opinias mian literaturan lingvaĵon situanta en tiu “meza vojo”, kies larĝecon neniu difinis, tamen for de ambaŭ ekstremoj (Haupenthal kaj Declerck unuflanke, Corsetti aliflanke; nu, verdire Corsetti apenaŭ verkis atentindan beletron). Kaj en miaj recenzoj mi ne hezitis kritiki la ekstremaĵojn de Declerck aŭ la fuŝaĵojn de aliaj aŭtoroj.

Pri tio, ĉu miaj verkoj havas valoron aŭ ne, decidu la fakuloj aŭ la publiko. Sed asertojn pri nenormala lingvaĵo oni laŭeble apogu per konkretaj ekzemploj.

PS: Kial Cramer uzas la novradikon “termino” (sufiĉus “fakvorto”) kaj eĉ “faktermino” (“fakfakvorto”)? ;-)

De: Marcos Cramer
En la plej nova numero de Kontakto (numero 2007:6) estas intervjuo kun Camacho, en kiu li diras aferojn kun rilato al la diskuto inter skemistoj kaj novradikemuloj.

Unue, parolante pri la Esperanta literaturo, li diras ke “temas pri literaturo efektive tutmonda, ponta, interkultura kaj, iasence, translingva, ĉar iel ĉiu Esperanta aŭtoro devas konstante rememori, ke li verkas en aparta intergenta lingvo; ni ne povas verki rekte, kvazaŭ senpense, kvazaŭ aŭtomate, kvazaŭ lingvoj ne ekistus, kiel eble faras iuj aŭtoroj nacilingvaj”. La unua penso kiun mi havis legante tiun frazegon estas ke ôni povus tute bone uzi ĝin en argumentado kontraŭ troa uzo de novradikoj en literaturo :-)

Poste, la redaktisto demandis lian opinion pri la interrilato inter “riĉa lingvo” kaj “facila lingvo”. Camacho komencas sian respondon jene: “La kvalito de literaturaĵo dependas ne de la uzataj vortoj, sed de tio, kion oni diras kaj kiel oni diras tion. La enhavo, nur la enhavo devas decidigi la lingvaĵon uzotan. Banalaĵo kun multaj neologismoj restas banalaĵo; la samo validas ankaŭ por banalaĵo en “la bona lingvo”. Kaj certe eblas altkvalita literaturo per “simplaj vortoj”.”

Ĝis ĉi tiu momento, la respondo preskaŭ sonas, kvazaŭ ĝi povus veni de Piron…

Poste Camacho ankoraŭ mencias la lingvoriĉeco-argumenton por novradikoj. Li finas sian respondon jene: “Sed niaj plej bonaj aŭtoroj ja sukcesis trovi sian propran, mezan vojon”. Konsiderante ke jam momenta rigardo de verko de Camacho sufiĉas por konstati, ke li uzas novradikojn en tute nenormala kvantego kaj do certe ne sekvas mezan vojon, ŝajnas ke li mem konfesis ne esti inter niaj plej bonaj aŭtoroj.

Interesa afero estas, ke en tiu intervjuo Camacho mem tute ne uzis novradikojn, kiujn mi konsiderus kritikindaj. Fakte, mi ne sukcesis trovi en la intervjuo iun ajn vorton malrekomendatan en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Do lia lingvaĵo en intervjuo estas tute alia ol tiu en liaj literaturaj verkoj (kie ja troviĝas multegaj radikoj malrekomendataj de la listo kaj malŝatataj de mi persone).

Tio ŝajnas konfirmi la aserton de Piron, ke la reale uzata Esperanto malsamas al la novradik-riĉa lingaĵo de kelkaj literaturistoj, kaj ke ĝi funkcias kaj sukcesas sen nenecesaj novradikoj; ĉar eĉ la plej novradikemaj literaturistoj parolas tute normale en ekster-literatura konteksto!

De: Marc Bavant
Tre interesa eseo.

Du rimarkoj.

Kiel Ken mi opinias, ke la 15-a regulo signifu nun, kion ĝi signifis en la komenco de la 20-a jc. Necesas do limigi ĝin al la eŭropaj lingvoj, eĉ se tio ne plu aspektas politike deca. Tamen tio ne signifas, ke oni povas trudi al Esperanto iun ajn “internaciaĵon”. Eĉ se la ekzisto de “trajn” estas pravigita de la 15-a regulo, nenio malpermesas al oni preferi “vagon-ar” (laŭ la dekomenca signifo) kaj provi ĝin disvastigi per la influo de la propra lingv-uzo.

Tio, kion vi diras pri fakaj terminologioj estas tute ĝusta, sed indas ne koncepti la aferon kiel nuran batalon inter du kontraŭaj tendencoj. La lingvo bezonas, ke la tendencoj kunvivu. Ja kvankam la skemismaj solvoj estas ofte kontentigaj, oni ne forgesu la avantaĝojn praktikajn de naturalismaj terminoj (i.a. ili jam ekzistas kaj estas facile deriveblaj), sed oni ne provu prezenti ilin kiel normalajn kunmetaĵojn, kio devigas krei senutilajn radikojn (kiel kardi, oftalm, hemo, jekci…)

De: Ken Miner
Pri la virtuala volo de Zamenhof rilate ne-eŭropajn lingvojn mi atentos eventualajn komentojn de esperantologoj (kio mi ne estas). Sed ŝajne li ne estis tre fervora skemisto, ĉar Kalocsay demonstris en 1925 ke LLZ mem kontribuis multajn argumenteble nenecesajn neologismojn (vidu la leteron de “Kopar” ĉe http://www.tekstoj.nl/lm/lm25-4/leterkesto.html).

Leksiko ne estas ĉio. Eĉ se E-o havus cent radikojn el la tamila (jam delonge skriba kaj literatura lingvo), E-o ankoraŭ restus gramatike kaj semantike eŭropa, kaj la tamila restus firme dravida.

Pri neologismoj kompreneble ĉiu kazo devas esti aparte argumentata, sed unu kontraŭ-skemisma argumentformo ne menciiĝas en via diskuto. Neologismoj tre ofte havas la avantaĝon de gramatika fleksebleco: el nova radiko oni facile povas krei pluajn gramatikajn formojn, kaj tian radikon oni povas facile uzi en novaj kombinoj. Ekzemplo estas ‘fuelo’ (kiu ja enestas NPIV-2002), kontraste al ‘brulaĵo’. El ‘fuel-’ eblas facile krei ‘fueli’ kaj ‘refueli’ kaj diri, ekzemple, “Rapide oni refuelis la ŝipon”, aŭ krei ‘refuelaviadilo’, ‘refuelokazo’, ‘refueltempo’, ‘(re)fuelstacio’ k.s. Ankaŭ oni povas uzi metafore etenditajn signifojn: “Ŝia rezistado nur fuelis lian pasion”; “Li fuelis sin per kafo, por tutnokte labori”.

Ankaŭ oni malatentas, ke troa skemismo, ironie, povas *depreni* esprimivon de la lingvo. Ĉiu kunmetaĵo (kiel ‘brulaĵo’), kiu anstataŭas unumorfeman vorton de la etnolingvoj, alprenas (kiel vi diris) specialan signifon, preter siaj elementoj. Tiu vorto de tiam ne povas uziĝi kiel simpla spontanea kreaĵo (se ‘brulaĵo’ signifu ‘fuelo’ ĝi jam ne povas uziĝi sen risko de miskompreno por simple io, kio brulas). Mi oftege sentas tion pri ‘konstruaĵo’ ekzemple, kaj aliaj kunmetaĵoj.