El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto

Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj. En ĉi tiu eseo mi kritike analizas la nunan staton de la diskuto, precipe per analizo de la argumentoj en la libro “La bona lingvo” de Claude PIRON kaj en la eseo “La mava lingvo” de Jorge CAMACHO.

Terminaro

Unue mi diru kelkajn aferojn pri la terminaro uzata en ĉi tiu diskuto:

  • La vorto neologismo havas iomete alian signifon, kiam oni parolas pri Esperanto ol kiam oni parolas pri aliaj lingvoj. Rilate al Esperanto oni kutime nur uzas ĝin por novaj radikoj (dum rilate al aliaj lingvoj, ĝi ankaŭ povas esti uzata por novaj kunmetaĵoj el jam ekzistantaj elementoj) – por eviti tiun dusignifecon mi uzos la vorton novradiko anstataŭe (dum parolante pri aliaj lingvoj, mi uzus novvorto). Oni kutime uzas la vorton neologismo (aŭ novradiko) por ĉiu radiko ne-Fundamenta aŭ ne oficiale aldonita, eĉ se la vorto jam ne plu estas tiel nova.
  • Vorto estas Fundamenta, se ĝi aperas en la Fundamento, kaj oficiala, se ĝi aperas en la Fundamento aŭ en Oficiala Aldono.
  • Kiam oni transprenas vorton el alia lingvo, tio estas el-ekstera vortfarado; se oni uzas jam ekzistantajn radikojn kaj afiksojn por krei novan vorton, tio estas el-interna vortfarado.
  • La prefero al el-interna vortfarado nomiĝas skemismosimplismo. Pro la verko “La bona lingvo” de Claude PIRON, en kiu li argumentas por prefero de el-interna al el-ekstera vortfarado, oni foje uzas la esprimon bona lingvo por skemisma lingvaĵo. La emo al el-ekstera vortfarado foje nomiĝas naturalismo, sed laŭ PIRON tiu termino evitindas, ĉar fakte la el-interna vortfarado estas pli “natura” por la homa psiko (kiel montras la lingvouzo de infanoj aŭ plenkreskaj lernantoj de iu ajn lingvo).

La bona lingvo

La bona lingvo estas verko de Claude PIRON aperinta en 1989, kun dua eldono el 1997 (kiam mi citas el ĝi, mi mencias la paĝonombrojn de la dua eldono). PIRON mem prezentas ĝin kiel ĉefe subjektivan verkon, en kiu li pledas por pli multa uzo de la vortfaraj ebloj de Esperanto anstataŭ vaste uzi novradikojn. Sed kvankam en la libro certe ĉefrolas la subjektiva vidpunkto de PIRON, li tamen prezentas multajn objektivajn argumentojn por sia vidpunkto. Kiel kutime ĉe PIRON, la verko klarigas multajn aferojn el psikologia vidpunkto. En ĉi tiu eseo, mi ĉefe koncentriĝos pri liaj objektivaj argumentoj ne-psikologiaj.

PIRON argumentas, ke la reale uzata Esperanto riĉas dum en ĝi superregas el-interna vortfarado. Li pruvas tion per ekzemploj de kunmetaĵoj, kiuj estis reale uzataj en parola Esperanto: malprotekti, pratimo, muzeema, alprelegotoj.1 Li laŭdas la Zamenhofan ideon malgrandigi la kvanton de lernendaj radikoj per la uzo de er-kombinado. Por li, la el-ekstera vortfarado estas rezisto al tiu granda ŝanĝo, kiun alportis tiu Zamenhofa ideo.2

PIRON kritikas ke la el-ekstera vortfarado ĉefe malfaciligas Esperanton por ne-Eŭropanoj, dum Eŭropanoj (precipe la pli kleraj Eŭropanoj) povas kompreni la plej multajn novradikojn senprobleme; lia ekzemplo estas tiu de la fama japana esperantisto Kiotaro DEGUĈI, kiu junaĝe ĉeestis UK-on en Sofio, kaj konstatis ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon de la prelegoj. PIRON mencias vortojn kiel aŭtoktono, pediatro kaj eŭfonie, kiujn multaj eŭropanoj povas kompreni senprobleme, dum por ĉinoj kaj japanoj ili estas misteroj, kiuj baras la komprenon ĝis kiam ili rigardas vortaron. Laŭ li, la uzo de la alternativoj praloĝanto, infankuracisto kaj belsone demokratiigas la rilaton inter anoj de diversaj popoloj.3

La mava lingvo

En 1999 aperis la eseo “La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en Esperanto” de Jorge CAMACHO,4 kiu estas kritika respondo al la libro de PIRON. CAMACHO unue montras, ke “la realo estas iom malpli simpla”5 ol ĝin bildigas PIRON, ĉar multaj radikoj, kiujn oni konsideras aŭ konsideris novradikoj, jam eniris la realan lingvo-uzon. Kiel ekzemplojn li donas vortojn, kiuj aperis en listo de novradikoj en la Parnasa Gvidlibro de 1932, sed kiuj intertempe iĝis komun-uzaj: eseo, kiosko, mesaĝo, tajpi, fiki, bebo ktp. (Tamen en lia listo de intertempe “komun-uzaj” vortoj ankaŭ troviĝas kelkaj, kiuj kvankam foje renkonteblaj, ne vere estas komun-uzaj, ekz-e mitingo kaj dista.)

Laŭ CAMACHO la vera problemo estas tiuj parolantoj kiuj ne flegas aŭ eĉ mistraktas Esperanton. Li plendas pri la malĝusta lingvo-uzo de “vortar-fobiuloj”; liaj ekzemploj estas uzo de frimasono anstataŭ framasono kaj de oktopuso kaj oktopodo anstataŭ polpo.

Aldone, ĝenas lin la manko de ekvivalentoj en Esperanto por konceptoj klare formeblaj alilingve. Li tamen donas laŭ mi tre malbonan ekzemplon por tiu manko: Li mencias la anglan vorton “boyfriend”, por kiu li enkondukis la novradikon “umiko” – tute nenecesan, ĉar almenaŭ en la junulara lingvouzo (kie tiu koncepto plej ofte estas bezonata), tute enradikiĝis la uzo de la kunmetaĵo “koramiko” en tiu senco. Li nomas tiun kunmetaĵon “inĝenieraĵo” – laŭ mi ĝi estas normala, facile komprenebla kunmetaĵo, kiu alprenis fiksitan signifon (same kiel “lernejo” alprenis fiksitan signifon kaj ne estas iu ajn loko de lernado). Ankaŭ la fakto, ke iam iuj uzis tiun kunmetaĵon en la senco “tre bona amiko” tute ne ĝenas ĝiajn nunajn uzantojn.

En la sama eseo, CAMACHO ankaŭ argumentas en maniero, kiu fakte subtenas la ideojn de PIRON: Ekz-e, li kritikas ke al vorto kiel malbona mankas forto, kaj tial necesas uzi vortojn kiel malbonega, terura, aĉa, fuŝa, vomiga, naŭza, merda kaj putra. Certe al PIRON plaĉus ĉiuj ĉi vortoj krom merda, ĉar ili montras kiom da nuancoj kaj emocioj esprimeblas per la rimedoj de la reala lingvouzo. Tuj poste CAMACHO mencias “neologismojn” kiel malnokto, malkruda, kapi kaj lipi. Tiuj estas novvortoj sen esti novradikoj – ĝuste laŭ la plaĉo de PIRON kaj aliaj skemistoj.

Fine de la eseo CAMACHO defendas sian propran grandskalan uzon de novradikoj per la argumento ke li celas altkvalitan komunikadon, “lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj”. Sed la fakto, ke li implice akceptas la supozon ke pli granda kvanto da novradikoj donas pli da esprim-riĉeco, nuancoj kaj precizo al la lingvo, ŝajnas montri ke li ne tre atente legis la libron de PIRON, aŭ almenaŭ igas onin konkludi ke lia eseo estas tute nekontentiga respondo al La bona lingvo.

PIRON ekz-e skribas, ke en Esperanto ofte eblas precizi pli ol en aliaj lingvoj. Tiel la franca vorto condiciple tradukeblas en Esperanton per samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo ktp. Li aldonas, ke ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga; li donas la ekzemplon de la vorto skribilo, por kiu ne ekzistas franca ekvivalento, ĉar la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj specoj de skribiloj. Ke Esperanto havas, aldone al la unuopaj vortoj por la specoj de skribiloj, ankaŭ la pli malprecizan vorton skribilo certe igas ĝin ĉi-rilate pli riĉa ol la franca.

Aldone, la kredo ke per novradiko oni povas arte esprimi iun nuancon estas iluzio, ĉar en arta verkado tre gravas la elvokado de emocioj. Pri tio PIRON skribas sur paĝo 98: “Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko”. Eĉ se nombro malpli alta ol kvindek povas sufiĉi, certe estas vero en ĉi tiu aserto. Kial CAMACHO tute ne respondas al ĉi tiu argumento?

Pri la Fundamento kaj oficialeco

Ĉar multaj el la radikoj, kiujn la skemistoj emas eviti, estas ne-oficialaj (do nek Fundamentaj nek oficiale aldonitaj), oni foje egaligas la skemismon al la emo eviti ĉiujn ne-oficialajn (aŭ eĉ ĉiujn ne-Fundamentajn) radikojn. Certe estas iuj skemistoj, kiuj emas tiel limigi sian vortprovizon. Sed oni ne egaligu tiun oficial-vortismon aŭ Fundament-vortismon al la skemismo, ĉar temas pri apartaj ismoj, kiuj nur foje koincidas: La fama skemisto Renato Corsetti ekz-e kritikas la unuan Oficialan Aldonon, en kiu oficialiĝis vortoj kiel antipatio (=malsimpatio) kaj anonima (=sennoma).6 PIRON mem mencias sian preferon de la ne-oficiala spontana al la oficiala spontanea. Kaj ne temas nur pri oficiale aldonitaj vortoj, sed eĉ pri Fundamentaj vortoj: Ekz-e, PIRON kritikas la vorton redaktoro,7 kiu anstataŭigeblas per redaktantoredaktisto. Aldone skemistoj certe konscias ke estas multaj uzindaj vortoj (ĉefe fakvortoj) kiuj estas ne-oficialaj, ekz-e ronroni (=murmuri kiel kontenta kato), la matematika esprimo primo kaj la birda specio melopsitako (se oni konsideras ne nur la ne-oficialajn, sed ĉiujn ne-Fundamentajn vortojn, aldoniĝas multe pli da uzindaj vortoj: bildo, gorilo, dramo, bito ktp).

(Kompreneble mi konscias pri tio, ke la plej multaj skemistoj interesiĝas pri Fundamenteco kaj oficialeco de vortoj, kaj preferas uzi oficialajn vortojn; sed tion ili faras ĉefe ĉar ili bezonas ian skafaldon, kiu kuntenas la lingvon. Se ili ne rigardus la Fundamenton, ili ekz-e povus konkludi, ke oni evitu la vorton “juna”, ĉar ja eblas diri “malolda”. Kutime sufiĉas kiel PIRON8 uzi la realan lingvouzon kiel normon, kaj la Fundamenteco kaj oficialeco povas iasence konsideriĝi nur anstataŭaj kriterioj, ĉar la reala lingvouzo estas pli malfacile kontrolebla ol oficialeco).

CAMACHO mem ankaŭ tiel tro-simpligis la vidpunkton de la skemistoj por pli facile ataki ĝin: Ekz-e li mencias la esprimojn “elokventa mesaĝo” kaj “embuska etoso”,9 ĉe kiuj oni povas miri pri tio ke la A-vortoj (adjektivoj) estas Fundamentaj kaj la O-vortoj (substantivoj) ne. Sed la fakto, ke ekzistas ne-Fundamentaj vortoj pli kutimaj ol iuj Fundamentaj vortoj tute ne estas problemo por la skemistoj, ĉar ilia vidpunkto ja ne rilatas al Fundamenteco (aŭ oficialeco) de vortoj.

Ŝajne CAMACHO mem konscias pri tio, ke skemismo ne egalas al nur-Fundamentismo aŭ nur-oficialismo, ĉar li mem skribas: “La devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: ‘mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi'”. Sed simplistoj ja povas akcepti malkonsenton pri unuopaj radikoj; ilia devizo ne rilatas al unuopaj radikoj sed al ĝenerala principo eviti tute ne-necesajn radikojn kaj ne-troigi la enkondukon de novradikoj.

Grava distingo

Kaj PIRON kaj CAMACHO argumentas kontraŭ aŭ por novradikemo ĝenerale, sen aparte konsideri la malsamajn specojn de novradikoj, por kiuj oni bezonas tute malsamajn argumentojn. Mi tial dividos la diskuton en kvar partojn laŭ la specoj de novradikoj, kaj konsideros la argumentojn por kaj kontraŭ certa speco de novradikoj aparte:

  • Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj, ĉefe de grek-latina deveno, ekz-e labialo (=lipa konsonanto), pediatro (=infankuracisto), pneŭmonito (=pulm-inflamo), aŭtodidakte (mem-lerne); lastatempe ankaŭ de anglalingva deveno, ekz-e softvaro (=programaro), blogo (=reta taglibro)
  • Vortoj por nefakaj konceptoj, kiuj ne havas precizan unuvortan ekvivalenton en (sen-novradika) Esperanto, ekz-e timida (timema, sinĝenema, malaplomba), langvoro (≈ malviglo, (dolĉa) melankolio, palo, senforteco)
  • Tute samsignifaj anstataŭigoj/alternativoj al jam ekzistantaj vortoj; ĉefe temas pri la mal-mal-vortoj (ekz-e frida=malvarma, poka=malmulta), sed ankaŭ pri vortoj kiel bagaĝo (=pakaĵo) kaj taŭro (=virbovo)
  • Frue enkondukitaj novradikoj, kiuj jam delonge tute enradikiĝis en la realan lingvouzon, ekz-e mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto

Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj

Neniu povas dubi, ke foje necesas novaj radikoj por esprimi novajn teknologiaĵojn aŭ novajn fakajn konceptojn. Al ĉi tiu kampo apartenas la plej multaj Esperantaj novradikoj, kaj granda proporcio el ili vere estas necesa. Aliflanke ankaŭ aperis multaj ne-necesaj radikoj ĉi-kampe: dermatologo anstataŭ haŭtkuracisto, agro anstataŭ kampo, abdomeno anstataŭ ventro, hardvaro anstataŭ aparataro ktp. Kutime tiuj vortoj jam ekzistas kiel fakaj esprimoj en pluraj eŭropaj lingvoj antaŭ ol eniri Esperanton. Tiuj, kiuj enkondukas ilin al Esperanto, argumentas ke tio estas laŭ-Fundamenta pro la 15-a regulo. La 15-a regulo tamen celas nur vortojn “kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto” – ĝi ne asertas ke sufiĉas se la plimulto de la Eŭropaj lingvoj prenis ĝin el unu fonto, sed vere postulas, ke estu plimulto de ĉiuj lingvoj. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento estis ankoraŭ tre kutime en la Okcidenta kultursfero ignori la ne-eŭropajn lingvojn – la Esperantistoj (ja tiam ĉefe Okcidentanoj) faris la samon kaj tial uzis la 15-an regulon por esperantigi vortojn kiujn la plej multaj eŭropaj lingvoj konas – sen konsidero de la ne-eŭropaj lingvoj. Ne farus multe da senco nun kritiki niajn pionirojn, kiuj ja vivis en tute alispeca socio, sed tamen oni kritiku tiujn, kiuj daŭre pensas tiel. Kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn, eŭropajn kaj ne-eŭropajn, multaj fakvortoj de greklatina aŭ anglalingva deveno ne aperas en la plimulto de la lingvoj, sed nur en malplimulto. Do oni tre atente uzu la 15-an regulon.

Sed kial la Okcidentaj (kaj kelkaj ne-Okcidentaj) lingvoj tiel emas al greklatinaj fakvortoj? Laŭ kelkaj lingvistoj, la avantaĝo de tiuj fakvortoj, kiuj baziĝas sur malnovgrekaj kaj latinaj elementoj estas ke ili staras meze inter arbitraj vortkreoj kaj vortfarado per kunmetado.10 Ĉe kunmetitaj vortoj, ekzistas la risko de eraraj konkludoj pri la vortsignifo; ekz-e germanaj gramatikistoj kritikas la kunmetitan vorton Tatform (“ago-formo”) uzatan anstataŭ Aktiv (aktiva voĉo), ĉar verboj en aktiva voĉo ofte esprimas tute ne-agan signifon (ekz-e “suferas”). Kvankam la vorto Aktiv mem enhavas latinan radikon kun la signifo “agi”, tio ne kaŭzas erarajn konkludojn ĉe la plej multaj germanoj, kiuj ja ne konas la precizan signifon de iu latina radiko.

Ĉu do pro la sama kialo ni ankaŭ preferu uzon de greklatinaj elementoj al Esperantaj elementoj en vortfarado? Laŭ mi certe ne, ĉar estas fundamenta diferenco inter Esperanto kaj tiuj Okcidentaj lingvoj: En Esperanto ekzistas jam multegaj tute enradikiĝintaj kunmetaĵoj, kies signifoj ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la konsistaj elementoj. Ekz-e grupo de kvin arboj ne estas arbaro, kvankam ĝi ja estas aro de arboj. Kaj universitato ne estas lernejo, kvankam ĝi estas loko en kiu oni lernas. La signifoj de la vortoj arbaro kaj lernejo do ne sekvas per pura logiko el la signifoj de la elementoj arb-, -ar-, lern- kaj -ej-. La grava afero estas, ke la konsistaj elementoj ne donas difinon de la kunmetita vorto. Eĉ pli grave ol ĉe per-afiksa vortfarado, tio veras ĉe vortfarado per precizigaj antaŭelementoj: orfiŝo ne konsistas el oro, kaj iu fingro povas esti dika sen esti dikfingro. Certe ankaŭ en aliaj lingvoj ekzistas tiaj kunmetaĵoj, kiuj ne estas difineblaj per siaj konsistaj elementoj: Analoge al la Esperanta vorto orfiŝo ekzistas la samsignifa germana vorto Goldfisch kaj la angla vorto goldfish. Sed tamen aliaj lingvoj (almenaŭ aliaj Okcidentaj lingvoj) havas multe malpli da tiaj kunmetaĵoj ol Esperanto. En tiuj lingvoj, oni emas kompreni novajn kunmetaĵojn el internaj lingvo-elementoj kvazaŭ tiuj elementoj difinas ilin. En Esperanto aliflanke dekomence regis la principo de vasta el-interna vortfarado; tial nature forestis tiu emo al difina kompreno. Konklude, tiu argumento por el-ekstera vortfarado en Okcidentaj lingvoj ne validas por Esperanto.

La problemo estas, ke la Okcidentaj Esperantistoj, kiuj enkondukas nenecesajn fakajn novradikojn, ofte tute ne konscias pri tio, ke ili per tio malfaciligas Esperanton. Ili ne konscias pri la fakto, ke multaj ne-Okcidentaj lingvoj ne havas tiujn vortojn, kaj ke eĉ en kelkaj Okcidentaj lingvoj, ilin konas nur la plej kleraj homoj. Kiel skribis PIRON, “en la granda plimulta el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj”.11 Kaj certe li pravas dirante ke “ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj”. Parolante pri la vorto aŭtodidakte (=memlerne, mem-instrue), li retorike demandas “Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en Esperanto?”, kaj prave asertas ke tio estas kontraŭa al la naskokialo de Esperanto.

Pri la pli nova emo preni multajn fakajn radikojn (precipe komputadajn) el la angla lingvo, oni povas diri preskaŭ la samajn aferojn, kiujn PIRON diris pri grek-latinaĵoj; kial uzi la novradikojn softvaro kaj hardvaro, se eblas sin esprimi pli klare per la kunmetaĵoj programaro kaj aparataro? (La fakto, ke PIRON mem nenion diris pri tiu anglalingva influo, verŝajne venas nur de tio, ke li verkis sian libron en 1989, kiam ankoraŭ estis multe malpli da anglalingva influo sur la Esperantan vortprovizon.)

Ni revenu al la grek-latinaĵoj: PIRON ankaŭ atentigas pri aparta problemo de certaj grekaj elementoj kiel teo-, mono-, homo- kaj neo-, kiuj tute ne rilatas al teo, mono, homo kaj neo (neado), sed signifas dio, unu, sama kaj nova.12 Tio certe konfuzas ĉiujn lernantojn, sed aparte la aziajn kaj afrikajn lernantojn, kiuj ne parolas Eŭropan lingvon.

PIV prezentas multajn el la grekaj elementoj kvazaŭ ili estus Esperantaj elementoj: ekz-e aperas apartaj kapvortoj por oftalmo (=okulo), kardio (=koro), la “sufikso” -olog/ (por fakuloj) kaj la “prefikso” pre- (=antaŭ-). Sed tiuj elementoj ne estas Esperantaj elementoj: malsame al Esperantaj elementoj, oni ne povas libere kunligi ilin kun aliaj elementoj; ili estas nur uzataj en certaj fiksitaj “kunmetaĵoj”, ĉe kiuj ĉiuj elementoj devas esti greklatinaj. Mi ne kontraŭas al la fakto, ke PIV mencias tiujn grekajn elementojn; sed ĝi devus klare montri, ke ili ne estas libere uzeblaj Esperantaj elementoj. Menciante ilin en la sama maniero kiel Esperantajn elementojn, PIV ege konfuzas siajn legantojn.13

PIV mem agnoskas, ke biologo ne estas analizebla. Sed kial ĝi ne mencias aparte la elementon bio, tiel ebligante analizon de biografo, biometrio, biosfero ktp? PIV do elektis kelkajn el la greke analizeblaj vortoj kaj metis ilin en la saman kategorion kiel la Esperante analizeblaj kunmetaĵoj, dum aliaj greke analizeblaj vortoj aperas kiel ne-analizeblaj. Anstataŭe oni devus klare distingi Esperantajn analizojn de grekaj analizoj kaj trakti ĉiujn grekajn analizojn same.

Ŝajnas ke tiuj, kiuj tre emas uzi la 15-an regulon por enkonduki novajn fakajn radikojn en Esperanton ofte ignoras la duan parton de la regulo: “ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”. Do oni ne diru prescienca kaj hemisfero, sed antaŭscienca kaj duonsfero (aŭ eĉ duonglobo).

Konklude, se oni uzas Esperanton fake, oni ne tro facil-anime enkonduku novajn fakajn radikojn, nur ĉar pluraj eŭropaj lingvoj uzas la saman fak-esprimon. Oni ankaŭ estu singarda pri vortoj jam troveblaj en vortaro: Nur ĉar faka vorto aperas en iu vortaro, tio tute ne signifas, ke ĝi estas enradikiĝinta. Ĉe ne-enradikiĝintaj radikoj, oni nepre pripensu, ĉu eblas esprimi la saman ideon per kombino de jam enradikiĝintaj Esperantaj elementoj, ekz-e anstataŭ diri oftalmologio, oni simple diru okulscienco. Oni ankaŭ ne hezitu uzi duvortajn ekvivalentojn, kiel unuspecia kultivado anstataŭ monokulturo. Ja estas neniu kialo, pro kiu oni devas esprimi certan ideon unuvorte, se estas multe pli elegante esprimi ĝin per pluraj vortoj; tradukistoj jam delonge scias, ke al unu vorto en certa lingvo ofte korespondas plurvortaĵo en alia lingvo.

Se ne (aŭ nur treege peze) eblas esprimi ideon per tia kombinado, enkonduko de nova fak-radiko kompreneble estas necesa, kaj oni ne hezitu uzi iun sufiĉe internacie rekoneblan radikon, eĉ se la postuloj de la 15-a regulo ne estas tute plenumeblaj (lastatempa ekzemplo estas la verbo skani).

Jam enradikiĝintaj radikoj kiel biologio aliflanke estas ĉiuokaze tute akcepteblaj; sisteme anstataŭigi tiajn radikojn per kunmetitaj vortoj (kiel vivoscienco) ja estus reformo, kiu tute forlasus la PIRON-an argumenton por skemismo surbaze de la real-lingva normo. (Kompreneble foja, laŭ-situacia, uzo de kunmetitaj alternativoj kiel vivoscienco estas ankaŭ tute akceptebla kiel parto de krea lingvouzo.)

Vortoj sen preciza unuvorta ekvivalento

Ĉar Esperanto estas ne-ĉefa lingvo de (preskaŭ) ĉiuj ĝiaj uzantoj, Esperantistoj ofte rimarkas, kiam ekzistas iu esprimo en ilia ĉefa lingvo, kiu ne havas precizan ekvivalenton en Esperanto. Ili tiam ofte emas enkonduki novan radikon en Esperanton por forigi tiun “mankon”. Sed ĉu vere temas pri manko?

Per ĉiu lingvo oni povas esprimi malsamajn aferojn. Ĉiam kiam oni komparas du lingvojn, oni trovos ke unu havas esprimojn ne precize tradukeblajn al la alia kaj inverse. Tio validas eĉ pli, se oni ĉiam volas traduki unu vorton per unu vorto anstataŭ uzi plurvortajn esprimojn. Simile, ankaŭ Esperanto havas esprimojn, kiujn ne eblas precize traduki al kelkaj aliaj lingvoj, ekz-e malripozi; kaj multegas la vortoj ne tradukeblaj unuvorte al multaj aliaj lingvoj, ekz-e alprelegoto, elangligisamŝancige. Homoj ne kutimas enkonduki novajn vortojn al sia denaska lingvo se ili ekscias pri fremdlingva vorto, kiu ne estas precize tradukebla al ilia lingvo, ĉar ili bone scias ke oni ankaŭ sukcesas esprimi siajn ideojn per la jam havebla materialo de la lingvo. En Esperanto tamen ofte aperas tiaj proponoj pri novaj vortoj. Pere de PIV aparte disvastiĝis vortoj por traduki antaŭe ne tradukeblajn francajn vortojn, ekz-e timida kaj langvoro, ĉar kaj la malnova kaj la nova PIV havis francojn kiel ĉefredaktistojn kaj multajn francajn kunlaborantojn. Tamen tiuj vortoj ne vere enradikiĝis en Esperanton.

Krom la oftan tradukon timema, PIRON prezentis multajn alternativajn tradukojn por la franca vorto timide, interalie sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema.14 Kelkaj certe argumentus, ke neniu el tiuj vortoj estas preciza traduko de la franca timide. Al tia argumentado PIRON tre lerte respondas: “Aserti, ke ĉar esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo “ami”, aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton “onklo”, aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por “krajono”, “plumo”, “kreto”, sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo”.15 La grava afero kiun oni atentu do estas ke la signif-ampleksoj de la vortoj de unu lingvo estas io konvencia: Malsamaj lingvoj ebligas esprimi konceptojn kun malsamaj signif-ampleksoj. La grava afero nur estas, ke estu sufiĉe da esprim-eblaĵoj por ke oni povu elturniĝi en ĉiuspecaj situacioj, kaj tio certe eblas per la riĉa reallingva Esperanto. En la kazo de la vorto langvoro PIRON montras plurajn alternativajn tradukojn de certa franca poemo de VERLAINE, kiu uzas la francan vorton langueur, kaj kiun KALOCSAY tradukis uzante la novradikon langvoro. Liaj tradukoj redonas la esencon de la originalo kaj elvokas ĉe la legantoj la samajn emociojn kiel la originalo, sen ke li bezonis uzi la vorton langvoro. La fakto ke langvoro estas apenaŭ uzata en Esperanto (kaj kiam KALOCSAY uzis ĝin por tiu traduko eble neniam antaŭe uzita) eĉ signifas, ke la traduko de KALOCSAY ne elvokas la samajn emociojn ĉe la plej multaj esperantistoj, ĉar tiuj devus unue kontroli la signifon de la vorto en vortaro aŭ glosaro.

PIRON ilustras sian ideon per la jena ekzemplo:

Gloru l’ Eternulon: li bonas,
senfinas lia ĥesdo.16

Ĉu vi sentas, ke tio estas Esperanto? Ĉu ĝi elvokas emociojn ĉe vi? Nu bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro (aŭ glosaro). Imagu ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo – eco de animo karakterizita per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respekteco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea versisto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio?

Estas plej dubinde. La aserto ke tiu traduko fidelas estus trompa, ĉar tute ne temas pri traduko ĉi-kaze. Se alikaze la versoj tekstas

Gloru l’ Eternulon: li bonas,
senfinas lia amo.

vi povas senti la emociojn de la versisto, eĉ se la lasta vorto ne tute fidele redonas la sencon de la netradukebla hebrea vorto ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta; en la unua kazo estas nur ŝajn-fideleco.17

Tute samsignifaj anstataŭigoj

Simile al la ĵus pritraktitaj novradikoj, ankaŭ la novradikoj kiuj tute samsignifas al jam ekzistantaj vortoj estas aparte ŝatataj de verkistoj, precipe de versistoj.

Al ĉi tiu grupo de novradikoj apartenas ĉefe la novradikoj, kiuj anstataŭas A-vortojn kun la prefikso mal-, ekz-e dificila (=malfacila), olda (=maljuna), kurta (=mallonga) kaj mava (=malbona). En neniu alia lingvo verkisto enkondukus novajn vortojn por tiel bazaj ideoj, por kiuj ja jam ekzistas tute kutimaj esprimoj. Do kial esperantaj verkistoj enkondukis tiajn vortojn?

Laŭ la antaŭparolo al la Parnasa Gvidlibro, la verso

La tago malvarma, malgaja, sensuna…

de Grabowski taŭgas “por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri mal sen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago”. Mi povas nur aliĝi al la opinio de PIRON, ke nur persono ne sentanta Esperanton, kia ĝin sentas la plejmulto de la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi. Sed tamen tiu stranga pensmaniero certe influis plurajn versistojn esperantistajn. Tamen aliaj eble uzis la alternativojn sen mal nur pro ilia mallongeco, aŭ ĉar la nombro de silaboj pli taŭgis en certa verso ol tiu de la kutima vorto.

Aldone al la mal-mal-vortoj, ekzistas ankaŭ aliaj vortoj tute samsignifaj al jam ekzistantaj vortoj, kiel primavero (=printempo) kaj taŭro (=virbovo).

La samsignifaj anstataŭigoj eĉ malpli sukcesas enradikiĝi en la realan lingvouzon ol la similsignifaj anstataŭigoj antaŭe priparolataj. Certe ekzistas kelkaj esceptoj: la plej sukcesa anstataŭigo verŝajne estas pigra (=maldiligenta, mallaborema), kiu eble estas la sola, kiu nun estas uzata pli ol la ekvivalenta tradicia esprimo; ankaŭ foje uzata estas trista (=malgaja, malĝoja); pli malofte oni aŭdas olda (=maljuna); interesa kazo estas frida (=malvarma), apenaŭ uzata memstare ekster la literaturo, sed tamen kutime uzata por la kunmetaĵo fridujo18 (kiun oni tutcerte ankaŭ povas nomi malvarmujo). Tamen kompare al la grandega nombro de proponitaj anstataŭigoj, tiuj kiuj iom enradikiĝis estas vere malmultaj.

Literatura lingvaĵo

Ĉar la novradikoj kiuj anstataŭas samsignifaĵojn kaj ankaŭ la novradikoj sen precizaj samsignifaĵoj estas aparte ŝatataj de literaturistoj, ni ĉi-rilate ankaŭ atentu kion PIRON diris pri la literatura lingvaĵo. Pri la temo li havas tutan ĉapitron sub la titolo Bona lingvo literatura. Unu grava mesaĝo de la ĉapitro estas ke oni identigas sin al sia lingvo, kaj ke tial homo, kiu legas sian Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li povas uzi ĝin, sentas sin portata supren.19 Kompreneble oni ne neu ke komencantoj kaj komencintoj povas uzi esperantan literaturon por praktiki siajn lingvokonojn, kaj por ili ĉiuokaze estos vortoj ne kompreneblaj sen helpo de vortaro; sed spertaj esperantistoj ne bezonu uzi vortaron por kompreni nian literaturon; ili sentu la artecon de sia Esperanto anstataŭ daŭre senti ke al ili mankas ankoraŭ scio (neniam atingebla ĉar la literaturistoj daŭre inventadas novajn radikojn).

Aparte grava por nia temo estas lia aserto ke “estas iluzio imagi ke estetika efiko rezultas en esperanto el estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo”.20 Mi ankaŭ konsentas kun PIRON ke la novradik-plenaj literaturaĵoj povas kaŭzi elreviĝon ĉe esperantistoj, kiuj povas pensi: “mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro en alia dialekto. Oni trompas min!”21 Kaj rilate al la jam menciita vorto “langvoro” enkondukita ĉar mankis preciza ekvivalento por la franca “langueur”, li atentigas pri alilingvaj vortoj, por kiuj laŭ la sama logiko ankaŭ necesus novradikoj: la rusa tosko (≈ sopiro, melankolio, angoro), la portugala saudade kaj la angla gloom. Al kia kaoso irus nia lingvo se ĝi akceptus novradikojn por havi precizajn ekvivalentojn al ĉiuj tiuspecaj vortoj el ĉiuj lingvoj? (Kaj kial preferi la francan al la aliaj lingvoj?)

Komence de la ĉapitro PIRON revas pri “estonta verkisto”, kiu “plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprim-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.”22 Legante tion mi tuj ekpensis ke intertempe ja aperis konata verkisto kun tiaj ecoj: Anna LÖWENSTEIN. Mi esperas ke tiaj verkistoj multiĝos kaj riĉigos nian literaturon.

Jam plene enradikiĝintaj novradikoj

Ĉio dirita ĝis nun tamen ne kritikis la jam plene enradikiĝintajn novradikojn, kiel mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto. Se oni kiel PIRON konsideras la realan lingvon sia normo, oni tute ne sentas bezonon kritiki tiujn novradikojn.

Certe iuj emus kritiki la PIRON-an koncepton de reala lingvo: Ĉu ne la literatura lingvo apartenas al la reala lingvo, kaj tial radikoj uzataj en ĝi estas reallingvaj? Oni devas ĉi-kaze distingi uzon kaj enradikiĝon de novradiko. Nur ĉar iuj uzas vorton aŭ radikon, ĝi ankoraŭ ne enradikiĝis en la lingvon. Por diri ke certa esprimmaniero enradikiĝis, ĝi devas esti sufiĉe ofte uzata de diversaj uzantoj; ĝi devas esti uzata en menciinda proporcio de la situacioj, en kiu ĝi povus esti uzata – se ĝia uzo estas maloftega kompare kun iu alternativa esprimmaniero, ĝi ne vere enradikiĝis.

Kaj kiam oni konsideras ĉu novradiko estas enradikiĝinta, oni devas tiel konsideri la tutan lingvouzon, el kiu la literatura estas nur malgranda parto. Ĉar ekster la literaturo novradikoj estas uzataj eĉ malpli ol en la literaturo,23 oni tiel pli ofte venas al la konkludo ke certa novradiko estas ne-enradikiĝinta ol se oni nur konsiderus la literaturan lingvon.

Listo de simplaj samsignifaj vortoj

La Esperantaj vortaroj ofte mencias multajn tute ne enradikiĝintajn novradikojn sen atentigo pri tio, ke ekzistas manieroj esprimi la ideon per kunmetaĵoj. Tio malfaciligas la vivon al uzantoj, kiuj emas uzi malpli da novradikoj.

Ekde la fino de 2006 ekzistas nova projekto por helpi al la skemismaj lingvo-uzantoj. Temas pri la listo de simplaj samsignifaj vortoj, kiu ĉefe mencias kunmetitajn alternativojn al novradikoj.24 Oni atentu pri tio, ke la listo uzas la du simbolojn “–>” kaj “=” kun malsamaj signifoj: Kiam post esprimo aperas “–>”, tio signifas ke la listo malrekomendas tiun esprimon, kaj rekomendas anstataŭigi ĝin per la alternativoj menciitaj post tiu simbolo (ekz-e ĉe “rinoplastio –> naz-operacio”). Kiam aperas “=”, la listo ne malrekomendas la listigitan esprimon, sed nur mencias alternativojn por subteni la krean lingvouzon (ekz-e ĉe “atlaso = maparo”).

Pri la enhavo de la listo oni diskutas en dissendolisto, al kiu ĉiu povas aliĝi.25 La listo estas praktika ilo por subteni skemismon. Oni ne miskomprenu ĝin. Certe la kreantoj de la listo ne opinias, ke eblas tuj konvinki la tutan esperantistaron anstataŭigi ĉiujn novradikojn listigitajn per “–>”. La novradikoj certe plu ekzistos paralele al la kunmetaĵoj (kvankam la plej multaj el ili ĉiuokaze tute ne estas enradikiĝintaj, sed nur uzataj de malmultaj unuopuloj). Sed por kontraŭpezi la al-novradikan influon de niaj vortaroj (precipe PIV), ĝi provas montri al la esperantistoj la vastajn eblojn de kunmetado, por influi ilin favore al skemismo. Certe indas rigardi la liston, por ekscii kiujn ne-necesajn novradikojn oni foje uzas malfaciligante tiel eble la komunikadon (precipe kiam oni komunikas kun Esperantisto kiu ne venas el la Okcidenta kultursfero).

Piednotoj

1 paĝoj 17-19 (La bona lingvo, mallongigota kiel BL)

2 paĝoj 67-68 (BL)

3 paĝo 82 (BL)

4 La eseo origine aperis en la esearo “Lingva Arto” – la paĝonombroj indikas la paĝojn en tiu libro. Nun la eseo ankaŭ haveblas interrete.

5 paĝo 31 (Lingva Arto, mallongigota kiel LA)

6 En la eseo La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto.

7 paĝo 79 (BL)

8 “En ĝi [la reale uzata Esperanto] kuŝas mia normo” – paĝo 14 (BL)

9 paĝo 38 (LA)

10 Kirsten Adamzik, Sprache: Wege zum Verstehen, paĝo 137

11 paĝo 81 (BL)

12 paĝo 84 (BL)

13 Pri ĉi tiu problemo en PIV jam atentigis Marc Bavant en sia prelego Matematika terminologio: ĉu matura finfine?, paĝoj 7-11. Li tie pledis por aparta studado la scienca vortfarado en Esperanto, kaj por tio ke oni apliku ĝin “prudente, komprenante, ke temas pri ‘radikfarado’, ne vortfarado”.

14 paĝo 52 (BL)

15 paĝo 51 (BL)

16 paĝo 98 (BL)

17 La alinearo post la antaŭa piednoto (numero 16) estas de mi mallongigita kaj revortumita versio de teksto de PIRON sur paĝoj 98-99 (BL).

18 Ankaŭ Camacho atentigas pri la uzo de la radiko FRID/ en “fridujo”: paĝo 32 (LA)

19 paĝo 102-103 (BL)

20 paĝo 91 (BL)

21 paĝo 92 (BL)

22 paĝo 88 (BL)

23 Tio nun nur estas aserto surbaze de la impresoj, kiujn mi persone havis dum legado kaj parolado en Esperanto. Kiam aperos la parollingva tekstaro de Esperanto, eblos kontroli tiun aserton per statistika komparado de la parollingva kaj la skriblingva tekstaroj.

24 http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

25 http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo

14 pensoj pri “El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto”

  1. Kion signifas la novradiko ”skafaldo”? Mi ne trovis ĝin je Reta Vortaro.

    Tre interesan tekston vi verkis. Tamen al mi ŝajnas ke vi maldefendas kaj uzas neologismojn plejparte laŭ via propra plaĉo (atlaso: jes; blogo: fi!), tiel fakte apogante la aserton de Camacho.

    Ĉi tiu teksto bezonas zorgan kaj propran respondon, kiun mi nur povos skribi leginte na ”La bona lingvo”.

    Cetere, por ĝuste kompreni kaj rekomendi, miakrede oni bezonus tute novajn terminojn kaj distingojn. La distingo inter ”el-ekstera” kaj ”el-interna” estas falsa, ĉar ĉiuj vortoj de Esperanto estas ”el-eksteraj” (eble krom ”nifo” kaj la iu-io-tabelo). La distingo inter ”novradiko” kaj ”oldradiko” apenaŭ havas sencon – kial ”merda” estus pli merda vorto por aziano ol ”ekspluato” kaj ”psikologio”?
    Vortoj aperas, kaj vortoj vanuas. Tiel en ĉiu vivanta lingvo. La problemo de la fundamentistoj estas ke ili revas pri lingva stabileco kiu ne povas ekzisti. Eble oni distingu inter ”vaste konataj kaj tial rekomendindaj vortoj” kaj ”ne-tiom-vaste konataj kaj tial malrekomendindaj vortoj”. Sed diri ke la nova ”blogo” estas evitinda dum la malnova ”mirho” enordas (ĉar ĝi troveblas en la Fundamento), tre strangaspektas por mi. Certe oni povus, per iom da kreemo, konstrui kunmetitajn kaŭ plurvortajn anstataŭojn por ”mirho”, ”ekspluati”, ”indiferenta” ktp. Per la vorto ”maltago” oni povus elegante forsakri la vorton ”nokto” el la lingvo. Nenion ni perdus el la komunikado.

    Mi sendubas ke Piron tre ŝatus Tokiponon. Tiu lingvo tre elegante prezentas preskaŭ ĉiujn nebazajn nociojn per kunmetaĵoj. Aldone ĝi riĉas je malprecizeco. Ekzemple ”ilo sitelen” povas signifi kaj skribilon, kreton, krajonon, fotilon, penikon, filmilon, ŝprucpentrilon, tajpomaŝinon ktp. Tiusence ĝi ja pli riĉas ol E-o. (Jes ja, ”se ĝi kunekzistas kun precizeco” – mi ne fuŝlegis la artikolon!)

    La malsamaj sintenoj de Piron kaj de Camacho ŝajnas fonti el malsamaj ĝenrokampoj. Por prozisto (Piron) ”bluverda” estas tute taŭga vorto por ekz-e krimromano. Por poeto (Camacho, ĉefe) ”glaŭka” estas tre taŭga kaj lingvoriĉiga vorto. (Por matematikisto eble ”bluflavblua” estus taŭga vorto.)

    Ĉu lingvo estas facila aŭ malsimpla ŝajnas al mi ne dependi tiom de kunmete analizeblaj vortoj kiel volas la Skemistoj.
    Kunmetado postulas apartan logikan pensmanieron, kiun oni unue devas lerni. Ofte mi aŭdis ke komencanto rifuĝis al Angla vorto unuradika anstataŭ uzi siajn jamajn konojn por krei kunmetaĵon (ekz-e, la persono jes konas la vorton ”arbo” kaj la vorton ”aro”, sed tamen, post eta pensado, rezignas al ”forrest” [aŭ ”foresto”, espere de ia korekteco por tiu vorto].)

    Unu el miaj plej fruaj memoroj el Esperantujo pritemas Korean esperantiston, kiu gapis vane antaŭ la ”tute logika” kunmetaĵo ’necesejpapero’.

    Nu, mi ĝoje atendas la reagon de Camacho. Piron, malfeliĉe, ne povas plu defendi sin.

  2. > Kion signifas la novradiko ”skafaldo”?

    PIV difinas ĝin kiel “provizora konstruo el traboj aŭ stangoj kaj tabuloj, kiun oni starigas ĉirkaŭ konstruaĵo, por ebligi konstruadon aŭ riparadon”.

    Intertempe fakte la listo de simplaj samsignifaj vortoj mencias kunmetitan alternativon

    skafald-o = konstru-trab-ar-o

    (do sen malrekomendi “skafaldo”).

    (Kiam mi verkis la originan version de ĉi tiu eseo novembre (kiu estis publikigita en TEJO Tutmonde), la listo ankorau ne proponis alternativon por “skafaldo”; nun ke mi legis en ghi tiun taugan alternativon, mi eble uzus ghin ech por la metafora senco kiel en chi tiu eseo).

    > Tamen al mi ŝajnas ke vi maldefendas kaj uzas neologismojn plejparte
    > laŭ via propra plaĉo (atlaso: jes; blogo: fi!)

    Fakte mi tute ne mencias personan preferon au malpreferon al “atlaso” aŭ “blogo” en ĉi tiu eseo. Pri atlaso mi nur menciis kiel ĝi listiĝis en la liston, kaj pri “blogo” mi faris neniun juĝon. Fakte mia persona prefero estas preskaŭ inversa al tiu de vi menciita: Mi ŝatas la vorton “blogo” (ĉar ĝi estas multe malpli longa ol la alternativo “reta taglibro”, ĉar la alternativo ne tute bone trafas la signifon kaj ĉefe ĉar la radiko BLOG/ ebligas utilajn derivaĵojn: blogisto/bloganto/blogulo, blogi, blogero, blogaro), sed ne tiom ŝatas “atlaso” (mi ne vidas en ĝi avantaĝojn kompare al “maparo”).

    Se oni povas subteni siajn preferojn per objektivaj argumentoj (utileco, longeco, deriv-eblecoj, precizeco, Fundamenteco, oficialeco, konateco ktp), oni jam forlasas la terenon de nura “propra plaĉo”. La principo de la skemistoj estas ke oni estu singarda antaŭ enkonduko de novradiko (kaj antaŭ kopiado de novradiko uzita de iu alia), do ke novradikoj devas plenumi certajn kriteriojn antaŭ ol povi esti akceptataj. Ke skemistoj tamen povas malkonsenti inter si baziĝas ĉefe sur malsama pezo donita al la diversaj kriterioj.

    > La distingo inter ”el-ekstera” kaj ”el-interna” estas falsa, ĉar
    > ĉiuj vortoj de Esperanto estas ”el-eksteraj” (eble krom ”nifo”
    > kaj la iu-io-tabelo).

    “Interna” ĉi-kaze ne signifas ke la koncerna radiko tute ne ekzistas en aliaj lingvoj. “Interna” signifas ke la radiko apartenas al la tute enradikiĝinta radik-provizo de Esperanto. “Ekstera” signifas ke temas pri ankoraŭ ne enradikiĝinta radiko prenita el alia lingvo post apero de la Fundamento.

    > Vortoj aperas, kaj vortoj vanuas. Tiel en ĉiu vivanta lingvo.

    Mi tute konsentas. Tamen oni devas distingi inter vortoj kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel “bito”) kaj vortoj kiujn unuopaj verkistoj uzas, dum la plejmulto de la esperantistaro tute ne konas ilin (kiel “hida” anstataŭ “malbel(eg)a”). Vortaroj devas marki tiun diferencon (kiun PIV tute ignoras).

    Aldone, la fakto ke vivanta lingvo ŝanĝiĝemas ankaŭ povas signifi, ke estontece (pro la malkreskanta proporcio de eŭropanoj en la esperantistaro kaj eble ankaŭ pro kreskanta konscio pri la problemo de troa novradikismo) estos uzataj multe pli da kunmetaĵoj kaj multe malpli da Okcident-lingvaj novradikoj ol nun; post tia lingvoŝanŝiĝo eble multaj radikoj kiuj nun ŝajnas enradikiĝantaj (aŭ eĉ enradikiĝintaj) estos uzataj multe malpli, aŭ eĉ tute malaperos. Al tia lingvoŝanĝiĝo strebas la skemistoj.

    > La problemo de la fundamentistoj estas ke ili revas pri lingva stabileco kiu ne povas ekzisti.

    Bonŝance mi ne estas Fundamentisto, sed nur skemisto/simplisto/bonlingvisto.

    > Eble oni distingu inter ”vaste konataj kaj tial rekomendindaj
    > vortoj” kaj ”ne-tiom-vaste konataj kaj tial malrekomendindaj
    > vortoj”.

    Certe grado de konateco estas ankau por mi tre grava kriterio. Sed oni devas mezuri ĝin ne nur absolute, sed ankaŭ relative al la ofteco de situacioj en kiuj radiko povas esti uzata. (Ke “mirho” estas nun eble malpli konata ol “softvaro” devenas de tio, ke nun oni multe pli ofte bezonas paroli pri programaro ol pri mirho; sed rilate al la kvanto de situacioj en kiuj “mirho” estas uzebla, “mirho” ja estas uzata tre multe, dum “softvaro” estas uzata malmulte kompare al la situacioj, en kiuj ghi uzeblas, char pli oftas “programaro”).

    Aldone, la rekomendindeco de ne tiel vaste konata radiko ankaŭ dependas de la ekzisto de taŭgaj alternativoj.

    > Per la vorto ”maltago” oni povus elegante forsakri la vorton
    > ”nokto” el la lingvo.

    Mi mem kreis personan planlingvon (Loglio), kiu uzas nur 517 radikojn (el kiuj 200 estas landnomoj), do kiu nature uzas eĉ multe pli da kunmetaĵoj ol la plej skemisma Esperanto (por “nokto” ĝi efektive uzas kunmetaĵon laŭ-radike tradukeblan per “maltago”).

    Mi tamen opinias ke Esperanto havas multe pli da ŝancoj finvenki ol Loglio, do mi subtenas Esperanton kaj ne perdigas tempon provante disvastigi Loglion (aldone Esperanto jam nun estas praktike uzebla). Akcepto de Esperanto tamen ankaŭ implicas akcepton de kelkaj radikparoj, kiuj estus anstataŭigeblaj per unu radiko kaj unu mal-vorto, kiel tago/nokto aŭ nordo/sudo, ĉar tiuj radikoj estas jam tiel forte enradikiĝintaj, ke ili neniam malaperos el Esperanto. Por skemisto pli indas kontraŭbatali ankoraŭ ne aŭ apenaŭ enradikiĝintajn novradikojn ol perdigi sian tempon kontraŭbatalante tiujn malmultajn enradikiĝintajn parojn kiel tago/nokto.

    > La malsamaj sintenoj de Piron kaj de Camacho ŝajnas fonti el
    > malsamaj ĝenrokampoj. Por prozisto (Piron) ”bluverda” estas tute
    > taŭga vorto por ekz-e krimromano. Por poeto (Camacho, ĉefe)
    > ”glaŭka” estas tre taŭga kaj lingvoriĉiga vorto.

    Tamen ankaŭ poeto ne verkas nur por si mem, sed ĉefe por la legantoj. Li celas elvoki ĉe la leganto certajn emociojn. Se la leganto unue devas kontroli en vortaro aŭ glosaro, kaj tie simple legas la klarigon “bluverda” por “glaŭka”, la leganto havos eĉ malpli da emocioj ol legante “bluverda”, ĉar lia emocia travivaĵo estis interrompita de kontrolado en vortaro/glosaro.

    > Kunmetado postulas apartan logikan pensmanieron, kiun oni unue
    > devas lerni.

    Certe. Sed tiun pensmanieron oni ĉiuokaze devas lerni por uzi Esperanton. Kaj se oni uzas kunmetaĵojn por malgrandigi la kvanton de uzataj radikoj kompare al etnaj lingvoj (kio ja estis unu el la ĉefaj ideoj de Zamenhof en la kreado de Esperanto), certe estas multe pli facile lerni tiun pensmanieron kaj cxirkaŭ 3000 radikojn, ol ne lerni tiun pensmanieron sed enmemorigi ĉirkaŭ 30.000 radikojn (kiel oni devas ĉe lernado de etna lingvo).

    La lingvaĵo de Camacho estas vera katastrofo el lingvo-instrua vidpunkto: por lerni ĝin, oni devas kaj lerni la apartan pensmanieron de kunmetado (ĉar li ja ankaŭ uzas kunmetaĵojn) kaj lerni ĉirkaŭ 20.000 radikojn; do eĉ ne klaras ĉu ĝi estas pli facila ol etna lingvo.

  3. Tiu damninda Regulo 15, ĉu ne. Estas pli kaj pli klare, ke ekstremaj skemistoj devas iamaniere eviti, forigi aŭ nuligi ĝin. Sed via maniero fari tion ŝajnas al mi nekutime bizara, eĉ harstarige bizara. Ĉu vere postuli, ke E-leksikologoj atentu la 4 000 ĝis 6 000 lingvojn de la planedo? Kaj ĉu vere supozi, ke Zamenhof intencis tion, aŭ intencus tion nun, se li vivus? Kiu armeo de lingvistoj, mi petas, plenumos tian postulon?

    Pardonu min, se mi malĝentilas, sed ĉar evidente ne eblas laŭ via interpreto plenumi Regulon 15, kial ne diri honeste: oni forigu Regulon 15. (Sed la Fundamento estas netuŝebla kaj … nu, mi legos la opiniojn de la esperantologoj.)

  4. > Ĉu vere postuli, ke E-leksikologoj atentu la 4 000 ĝis 6 000
    > lingvojn de la planedo?

    Oni faru tion, kio praktike eblas. Kio nuntempe jam praktike eblas estas konsideri ĉiujn lingvojn, kiuj estas uzataj kiel skriblingvoj en iuj ŝtataj institucioj aŭ de grandaj homgrupoj (ja la plej multaj homoj sur la tero konas almenaŭ unu tian lingvon). Da tiaj lingvoj estas nur 120 ĝis 150. Aliflanke nur konsideri la Okcidentajn lingvojn, aŭ nur lingvojn kiuj aparte emas transpreni fremdvortojn el Okcidentaj lingvoj, estas vera maljustaĵo kaj maldemokratiaĵo en la nuna mondo (kiun Zamenhof tutcerte kontraŭus, se li ankaraŭ vivus).

    > Pardonu min, se mi malĝentilas, sed ĉar evidente ne eblas laŭ
    > via interpreto plenumi Regulon 15, kial ne diri honeste: oni
    > forigu Regulon 15.

    Laŭ mi oni devas konsideri tiun regulon iom praktike. Teorie plenumi ĝiajn postulojn treege malfacilas, do oni tre singarde uzu ĝin. Kompreneble tamen foje vere necesas nova radiko por io; tiam oni provu kiel eble plej bone plenumi la kriterion menciitan en la 15-a regulo, eĉ se tio ne tute eblas (ĉar iel oni ja devas esprimi sin en Esperanto).

    Aldone, kelkaj novradikistoj tute ignoras la duan parton de la 15-a regulo, kvankam ili tre ŝatas citi la unuan parton…

  5. Pri la virtuala volo de Zamenhof rilate ne-eŭropajn lingvojn mi atentos eventualajn komentojn de esperantologoj (kio mi ne estas). Sed ŝajne li ne estis tre fervora skemisto, ĉar Kalocsay demonstris en 1925 ke LLZ mem kontribuis multajn argumenteble nenecesajn neologismojn (vidu la leteron de “Kopar” ĉe http://www.tekstoj.nl/lm/lm25-4/leterkesto.html).

    Leksiko ne estas ĉio. Eĉ se E-o havus cent radikojn el la tamila (jam delonge skriba kaj literatura lingvo), E-o ankoraŭ restus gramatike kaj semantike eŭropa, kaj la tamila restus firme dravida.

    Pri neologismoj kompreneble ĉiu kazo devas esti aparte argumentata, sed unu kontraŭ-skemisma argumentformo ne menciiĝas en via diskuto. Neologismoj tre ofte havas la avantaĝon de gramatika fleksebleco: el nova radiko oni facile povas krei pluajn gramatikajn formojn, kaj tian radikon oni povas facile uzi en novaj kombinoj. Ekzemplo estas ‘fuelo’ (kiu ja enestas NPIV-2002), kontraste al ‘brulaĵo’. El ‘fuel-‘ eblas facile krei ‘fueli’ kaj ‘refueli’ kaj diri, ekzemple, “Rapide oni refuelis la ŝipon”, aŭ krei ‘refuelaviadilo’, ‘refuelokazo’, ‘refueltempo’, ‘(re)fuelstacio’ k.s. Ankaŭ oni povas uzi metafore etenditajn signifojn: “Ŝia rezistado nur fuelis lian pasion”; “Li fuelis sin per kafo, por tutnokte labori”.

    Ankaŭ oni malatentas, ke troa skemismo, ironie, povas *depreni* esprimivon de la lingvo. Ĉiu kunmetaĵo (kiel ‘brulaĵo’), kiu anstataŭas unumorfeman vorton de la etnolingvoj, alprenas (kiel vi diris) specialan signifon, preter siaj elementoj. Tiu vorto de tiam ne povas uziĝi kiel simpla spontanea kreaĵo (se ‘brulaĵo’ signifu ‘fuelo’ ĝi jam ne povas uziĝi sen risko de miskompreno por simple io, kio brulas). Mi oftege sentas tion pri ‘konstruaĵo’ ekzemple, kaj aliaj kunmetaĵoj.

  6. Tre interesa eseo.

    Du rimarkoj.

    Kiel Ken mi opinias, ke la 15-a regulo signifu nun, kion ĝi signifis en la komenco de la 20-a jc. Necesas do limigi ĝin al la eŭropaj lingvoj, eĉ se tio ne plu aspektas politike deca. Tamen tio ne signifas, ke oni povas trudi al Esperanto iun ajn “internaciaĵon”. Eĉ se la ekzisto de “trajn” estas pravigita de la 15-a regulo, nenio malpermesas al oni preferi “vagon-ar” (laŭ la dekomenca signifo) kaj provi ĝin disvastigi per la influo de la propra lingv-uzo.

    Tio, kion vi diras pri fakaj terminologioj estas tute ĝusta, sed indas ne koncepti la aferon kiel nuran batalon inter du kontraŭaj tendencoj. La lingvo bezonas, ke la tendencoj kunvivu. Ja kvankam la skemismaj solvoj estas ofte kontentigaj, oni ne forgesu la avantaĝojn praktikajn de naturalismaj terminoj (i.a. ili jam ekzistas kaj estas facile deriveblaj), sed oni ne provu prezenti ilin kiel normalajn kunmetaĵojn, kio devigas krei senutilajn radikojn (kiel kardi, oftalm, hemo, jekci…)

  7. En la plej nova numero de Kontakto (numero 2007:6) estas intervjuo kun Camacho, en kiu li diras aferojn kun rilato al la diskuto inter skemistoj kaj novradikemuloj.

    Unue, parolante pri la Esperanta literaturo, li diras ke “temas pri literaturo efektive tutmonda, ponta, interkultura kaj, iasence, translingva, ĉar iel ĉiu Esperanta aŭtoro devas konstante rememori, ke li verkas en aparta intergenta lingvo; ni ne povas verki rekte, kvazaŭ senpense, kvazaŭ aŭtomate, kvazaŭ lingvoj ne ekistus, kiel eble faras iuj aŭtoroj nacilingvaj”. La unua penso kiun mi havis legante tiun frazegon estas ke ôni povus tute bone uzi ĝin en argumentado kontraŭ troa uzo de novradikoj en literaturo :-)

    Poste, la redaktisto demandis lian opinion pri la interrilato inter “riĉa lingvo” kaj “facila lingvo”. Camacho komencas sian respondon jene: “La kvalito de literaturaĵo dependas ne de la uzataj vortoj, sed de tio, kion oni diras kaj kiel oni diras tion. La enhavo, nur la enhavo devas decidigi la lingvaĵon uzotan. Banalaĵo kun multaj neologismoj restas banalaĵo; la samo validas ankaŭ por banalaĵo en “la bona lingvo”. Kaj certe eblas altkvalita literaturo per “simplaj vortoj”.”

    Ĝis ĉi tiu momento, la respondo preskaŭ sonas, kvazaŭ ĝi povus veni de Piron…

    Poste Camacho ankoraŭ mencias la lingvoriĉeco-argumenton por novradikoj. Li finas sian respondon jene: “Sed niaj plej bonaj aŭtoroj ja sukcesis trovi sian propran, mezan vojon”. Konsiderante ke jam momenta rigardo de verko de Camacho sufiĉas por konstati, ke li uzas novradikojn en tute nenormala kvantego kaj do certe ne sekvas mezan vojon, ŝajnas ke li mem konfesis ne esti inter niaj plej bonaj aŭtoroj.

    Interesa afero estas, ke en tiu intervjuo Camacho mem tute ne uzis novradikojn, kiujn mi konsiderus kritikindaj. Fakte, mi ne sukcesis trovi en la intervjuo iun ajn vorton malrekomendatan en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Do lia lingvaĵo en intervjuo estas tute alia ol tiu en liaj literaturaj verkoj (kie ja troviĝas multegaj radikoj malrekomendataj de la listo kaj malŝatataj de mi persone).

    Tio ŝajnas konfirmi la aserton de Piron, ke la reale uzata Esperanto malsamas al la novradik-riĉa lingaĵo de kelkaj literaturistoj, kaj ke ĝi funkcias kaj sukcesas sen nenecesaj novradikoj; ĉar eĉ la plej novradikemaj literaturistoj parolas tute normale en ekster-literatura konteksto!

  8. Mi ne intencas respondi detale al la artikolo de Marcos Cramer, ĉefe ĉar mi trovas tro parta, supraĵa kaj simplisma ĝian analizon de mia artikolo pri t.n. neologismoj. Eble mi ne legis atente “La bona lingvo”, kaj verŝajne mi ne respondis al ĉiuj ĝiaj dubindaj asertoj (ne estis mia intenco fari ion tian), sed certe Cramer elektas el miaj ekzemploj nur tiujn kiuj ŝajnas pravigi liajn tezojn, kaj preteras ĉion ceteran.

    Cramer skribas: “Konsiderante ke jam momenta rigardo de verko de Camacho sufiĉas por konstati, ke li uzas novradikojn en tute nenormala kvantego kaj do certe ne sekvas mezan vojon, ŝajnas ke li mem konfesis ne esti inter niaj plej bonaj aŭtoroj”. Mi ŝatus se li mencius kaj citus konkretajn alineojn el miaj verkoj kun tia “nenormala kvantego”. Mi petas, ke li turnu sin al tekstoj publikigitaj post 1991, ĉar 1) miajn antaŭajn verkojn mi opinias seninteresaj same enhave kiel lingve kaj stile (verkistoj rajtas evolui); 2) ankaŭ miaj vidpunktoj pri la lingvo evoluis laŭlonge de la jaroj. En “La mava lingvo” mi abunde mencias titolojn kaj aŭtorojn, en kiuj mi trovis uzadon de plej diversaj neologismoj.

    Cramer plu skribas, ial obsedite de miaj lingvaj kaj stilaj preferoj: “Fakte, mi ne sukcesis trovi en la intervjuo iun ajn vorton malrekomendatan en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Do lia lingvaĵo en intervjuo estas tute alia ol tiu en liaj literaturaj verkoj (kie ja troviĝas multegaj radikoj malrekomendataj de la listo kaj malŝatataj de mi persone)”. Mi ripetu, ke laŭ mi la lingvaĵo devas kongrui kun la enhavo. Punkto fino. En la intervjuo mi sentis nenian bezonon uzi novajn radikojn, sed tio ŝuldiĝas nur al la temoj priparolataj en la intervjuo. Mi defias Cramer’on aŭ kiun ajn, ke li provu esperantigi la tuton de iutaga naci-lingva ĵurnalo: li ne povos fari tion sen uzado de novradikoj, krom se li rezignos pri preciza redonado de signifoj kaj nuancoj.

    Mi mem opinias mian literaturan lingvaĵon situanta en tiu “meza vojo”, kies larĝecon neniu difinis, tamen for de ambaŭ ekstremoj (Haupenthal kaj Declerck unuflanke, Corsetti aliflanke; nu, verdire Corsetti apenaŭ verkis atentindan beletron). Kaj en miaj recenzoj mi ne hezitis kritiki la ekstremaĵojn de Declerck aŭ la fuŝaĵojn de aliaj aŭtoroj.

    Pri tio, ĉu miaj verkoj havas valoron aŭ ne, decidu la fakuloj aŭ la publiko. Sed asertojn pri nenormala lingvaĵo oni laŭeble apogu per konkretaj ekzemploj.

    PS: Kial Cramer uzas la novradikon “termino” (sufiĉus “fakvorto”) kaj eĉ “faktermino” (“fakfakvorto”)? ;-)

  9. > Mi ŝatus se li mencius kaj citus konkretajn alineojn el miaj verkoj
    > kun tia “nenormala kvantego”.

    En “La Majstro kaj Martinelli”, estas alineo kiu komencighas jene: “Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo.” (Novradikaj vortoj aperas dike)

    > Mi defias Cramer’on aŭ kiun ajn, ke li provu esperantigi la tuton
    > de iutaga naci-lingva ĵurnalo: li ne povos fari tion sen uzado de
    > novradikoj, krom se li rezignos pri preciza redonado de signifoj
    > kaj nuancoj.

    Preciza redonado de signifoj kaj nuancoj ne eblas che tradukado (ech ne kun novradikoj!). Ech se mi devus ekzemple traduki gazeton el la angla al la germana, mi certe devus rezigni pri preciza redonado de signifoj kaj nuancoj; kaj mi nur treege esceptokaze enkondukus novan vorton en la germanan. Same mi nur treege esceptokaze enkondukus novan radikon en Esperanton.

  10. Mi ĝojas, ke Marcos Cramer elektis alineon el “La Majstro kaj Martinelli” (1993), unu el miaj plej ekstremaj verkoj enhave, lingve kaj stile. Se li legos verkojn pli proksimajn al la nuntempo, li povos konstati, ke mi uzas en ili malpli da novradikoj, eĉ en la poemaroj. Kiel dirite, mian elekton de vortoj decidigas la temo. En la du ĝis nun aperintaj numeroj de “Beletra Almanako”, mi uzadas i.a. la vortojn “redaktisto / redaktejo” kaj “tajpero” anstataŭ “redaktoro / redakcio” kaj “karaktro”, aŭ la fundamentan landnoman sufikson –ujo anst. la neologisma –io.

    Sed ni rigardu la cititan alineon: “Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo.”

    En sia artikolo, Cramer facil-anime dividas novradikojn en kvar kategoriojn:

    1) «Fakaj/sciencaj/teknikaj novradikoj, ĉefe de grek-latina deveno, ekz-e labialo (=lipa konsonanto), pediatro (=infankuracisto), pneŭmonito (=pulm-inflamo), aŭtodidakte (mem-lerne); lastatempe ankaŭ de anglalingva deveno, ekz-e softvaro (=programaro), blogo (=reta taglibro)»

    2) «Vortoj por nefakaj konceptoj, kiuj ne havas precizan unuvortan ekvivalenton en (sen-novradika) Esperanto, ekz-e timida (≈ timema, sinĝenema, malaplomba), langvoro (≈ malviglo, (dolĉa) melankolio, palo, senforteco)»

    3) «Tute samsignifaj anstataŭigoj/alternativoj al jam ekzistantaj vortoj; ĉefe temas pri la mal-mal-vortoj (ekz-e frida=malvarma, poka=malmulta), sed ankaŭ pri vortoj kiel bagaĝo (=pakaĵo) kaj taŭro (=virbovo)»

    4) «Frue enkondukitaj novradikoj, kiuj jam delonge tute enradikiĝis en la realan lingvouzon, ekz-e mesaĝo, pluraj, humuro kaj baleto»

    Unu plian fojon, la realo estas malpli simpla ol li supozas. El la kvin vortoj graslitere skribitaj, nur “zulo” estas nova radiko (fakte hapakso, ĉar mi mem ĝin enkondukis kaj, laŭ mia scio, nur mi ĝin uzis, kaj nur unu fojon) kun la signifo: “kamuflita truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn, eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn”. Ĝi povus klasiĝi sub 1) aŭ sub 2), depende de tio ĉu oni rigardas ĝin fakaĵo, ekzemple policista. La ceterajn kvar vortojn aliaj homoj ekuzis kaj plu uzas, kaj mi trovis ilin en diversaj (kun)tekstoj.

    Ekzemple, “kurta” estas samtempe mal-mal-vorto [3)] kaj fakvorto [1)]: kurta cirkvito, kurt-ondaj elsendoj; en la historio de la esperanto-literaturo ekzistas aparta stilo nomata “kurtismo” (kiel la poezio de Gonçalo Neves en “Ibere libere”). Cramer insiste paroladas pri ia “reala lingvouzo”; kiel ĉiaj fundamentistoj (ne nur lingvaj), li identigas ĝin kun sia propra uzo de la lingvo. Nu, en aliulaj lingvouzoj same realaj, la radiko “kurt-“ uzeblas kaj uzatas. Same okazas pri aliaj mal-mal-vortoj: en la dua numero de “Beletra Almanako” mi recenzas tri kodoojn de diversaj muzikistoj, el kiuj jOmO uzas i.a. la novradikajn “oldulo” kaj “pigra”, aŭ Martin Wiese (en unu sama kanto) – “duras” kaj “lante”. Tiujn kantojn junuloj konas parkere, rekantas koncerte kaj enmense, kaj ilia esperanto ne malpli realas ol la fetiĉa “reala lingvouzo” de Cramer.

    Ankaŭ “lokalo” povus klasiĝi sub 1) aŭ sub 2), ĉar oni povas rigardi ĝin fakvorto por unu konkreta speco de nemoveblaĵo. Ne ĉion oni povas nomi simple “ejo” aŭ “konstruaĵo”; ofte necesas juraj, merkataj, konstruikaj aŭ alispecaj distingoj.

    Fine mi diru, pri “friska” kaj “liva”, ke ili apartenas al mia reala ĉiutaga lingvouzo. La vorton “friska” vaste ekuzadis japanaj esperantistoj. Kaj “liva” utilegas okaze de enaŭtaj instrukcioj al stiristo; provo doni rapide sinsekvajn instrukciojn per “dekstren / maldekstren” probable kaŭzos misvojiĝon aŭ eĉ akcidenton. Cetere, laŭdire dorlotbestoj ne kapablas percepti aŭ kompreni tian prefiksan diferencon.

    Al la reala lingvouzo de la junularo apartenas ankaŭ la vorto “mojosa”:

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

    Mi trovas tiun novradikon mojosa, eĉ mojosega. Oni tamen atentu, ke la natura pasado de la jaroj transformos la nuntempajn junulojn kaj mojosulojn en homojn iom pli oldajn, kaj ke probable ne ĉiuj mojosaĵoj de ilia reala lingvouzo transvivos la pason de la tempo same mojose.

    Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”, trovebla en la artikolo de Cramer. Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).

    Kaj al la reala lingvouzo de Cramer apartenas pluraj novradikoj, kiujn li sendube opinias gravaj, necesaj kaj eĉ mojosaj, kaj kiujn li oportune klasas en unu el siaj 4 arbitre kaj kaprice kreitaj kategorioj: (fak)termino (= fakvorto), prefikso (= antaŭafikso, antaŭderivilo, antaŭelemento), sufikso (= postderivilo ktp), objektiva (= malsubjektiva, malsubjekteca), subjektiva, ekvivalento (= egalsignifaĵo, egalvaloraĵo, samsignifaĵo) ktp.

    [Parenteze, kvankam Cramer ie plendas pri katastrofa malfacileco kvazaŭ nome de la lernantoj kaj ekuzantoj de la lingvo, li ne hezitas uzi du tute apartajn signifojn de la vorto “radiko” ne nur en la sama frazo, sed eĉ en du vortoj senpere sinsekvaj: “enradikiĝintaj novradikoj”. Eble la hipotezaj kompatindaj lernantoj (normale ĉinaj aŭ japanaj en la lingvaj koŝmaroj de Piron kaj Corsetti) prave sin demandas: “ĉu radiko povas enradikiĝi?”. Eble oni ŝanĝu la signifon de “enradikiĝi” iom pli konformen al la interna logiko de la lingvo: enradikiĝi = alpreni la formon de radiko (= vort-elemento?) anst. de kunmetaĵo.]

    Al la reala lingvouzo de Piron lastatempe eminente apartenis la grekaĵo “afazio”. Kial ne “senvorteco, psika neparolivo, psika parolnekapablo”? Misteroj de la homa naturo! Kaj certe ekzistas meza vojo inter la science latingrekisma “infarkto de la miokardio” kaj la pirona “kormuskola tubŝtopiĝo”, nome la simpleta “kor-atako”.

    Kiel dirite, la pritraktota temo decidu. Jen kial ne eblas eviti la enkondukadon de novaj radikoj, kiel “burĥo”:

    http://jorgecice.blogspot.com/2006/09/la-buro.html

    Mi ne scias, kial mi dediĉas tiom da tempo por respondi al artikolo de aŭtoro, kiu legis kaj citas el mia eseo nur supraĵe kaj partiane. Aldone, mi nuntempe opinias la aferon esperanto tro lingva: krom vidi en ĉiaj mondaj konfliktoj la ombron de la t.n. “lingva problemo”, ni tradicie ŝatas pasigi senprobleme tutajn tagojn pridiskutante la plej bagatelajn lingvajn detalojn. Sed mi tamen diru, ke mi plene malkonsentas kun la komenca aserto de la artikolo de Cramer:

    «Jam de la frua tempo de la Esperanto-historio batalas inter si du skoloj de vortfarado: La skemisma/simplisma skolo kiu favoras la vortfaradon el internaj elementoj, kaj la tiel nomata “naturalisma” skolo, kiu favoras enkonduki novajn radikojn surbaze de alilingvaj vortoj/radikoj.»

    Tute ne! Jam de la unua tempo, de Zamenhof, Grabowski kaj la unuaj aŭtoroj, tra Kalocsay, Waringhien, Auld, Ragnarsson, Nervi ĝis la verkistoj de la nuntempo, oni kombinis la kreadon de novaj vortoj per kunmetado kaj derivado KUN la uzado de neologismoj aŭ novradikoj. Mi citas el “La mava lingvo”:

    «Kiel skribis Kalocsay kaj Waringhien en la enkonduko al la poezia fakvortaro de la unua eldono de Parnasa Gvidlibro, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1932, “la plej grandan nombron de la [neologismoj] nun uzataj enkondukis la Majstro mem: heziti, akuzi, ŝrumpi, treti, farbo, grego, hordo, koĉero, ŝablono, mucida, hibrida, strikta, venera ktp”. Se ne paroli pri la Unua Libro, en ĉiu traduko Lazaro Zamenhof proponis amason da novaj radikoj. Ekstremaj kontraŭantoj de neologismoj kutime ne interesiĝas pri la deveno, naskiĝo, aĝo de tiaj vortoj, kaj ne hezitus protesti ĉe renkonto de la zamenhofa “mucida”, ekzemple.»

    Ignori tiun facile konstateblan fakton signifas ignori gravan parton de nia reala lingvouzo, ne nur surpapera ĉar jam antaŭ longe superinta la striktajn dimensiojn de la beletra literaturo. Se, anstataŭ Grabowski, la unuaj esperantoparolantoj estintus iaj s-roj Pironowski, Korszetowski kaj Kramerowski, probable la nuna esperanto ne havus pli da radikoj ol la Unua libro. Feliĉe ne okazis tiel. Strange, tamen, kelkaj homoj insiste sopiras al ia tia lingvaĵo, skeleta kaj anemia.

  11. Mi samopinias kun pluraj asertoj en la ĉi-lasta respondo de Camacho.
    Ankaŭ mi trovas strange ke ekz-e Piron kondamnis tre utilajn kaj lingvovariigajn ĉiutagaĵojn kiel ”liva” (mi estas homo suferanta je milda ”direktokonfuziĝo”, kaj havi alternativon al ”mal-dekstra” helpas mian komprenon), dum li samtempe aktive uzis ”superfluaĵojn” kiel ”potencialo” (≈evolukapablo) kaj ”reputacio” (≈konateco) [vidu la lastan intervjuon kun Piron je http://www.liberafolio.org/Members/negus/la-nova-homaro-intervjuo-de-claude-piron/
    ]

    Esperanto neniam estis nura rudimenta komunikilo, sed ankaŭ ilo por transponti fajnajn nuancojn kaj sentojn.

    Sed tio ankaŭ implicas ke ni havas demokratian problemon:
    Kiel en ĉiuj lingvokomunumoj, la plej bazaj konoj ĉe ni ne sufiĉas por aliri niajn plej eminentajn literaturaĵojn.
    Samkiel freŝa lernanto de la Germana ne povas rekte ĝui la verkojn de Goethe, niaj komencantoj ne povas rekte ĝui ĉiun nian literaturon, eĉ ne la prozajn tradukojn de Zamenhof.
    Sed ĉu gravas?
    La lingvo viglas en multaj kampoj, kaj mi opinias ke estas iluzio havi ĉion je la sama nivelo. Estas kaj estu stila diferenco inter babilado kaj filozofia verko. Se niaj literaturistoj limiĝu al la vortoj instruataj per lernu.net, nia literaturo iĝos tre povra.
    Mi opinias tion riĉeco de Esperanto, ke oni povas relative facile atingi fluecon je baza konversacia/koresponda nivelo, dum oni samtempe ricevas la eblecon pluevoluigi siajn konojn dum jaroj kaj daŭre malkovri novajn vortojn kaj pensojn.

    Camacho skribis: ”Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”,[…] Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).”

    Tio montras nian veran problemon – la monopoleco de informoj. Ne ĉiuj parolantoj POSEDAS la NPIV, aŭ havas monon por ĝi, aŭ scias ke tiu vortaro ekzistas, aŭ kiel mendi ĝin.
    Tio kreas situacion kun NPIV-hava elito je unu flanko, kaj ĉiuj la ”ordinaraj” esperantistoj je la alia. Legantoj de la originalaj verkoj de Shakespeare, ekzemple, povas facile trovi la signifon de speciala Angla literatura vorto – en la plej proksima biblioteko, per interreto, per demando al denaska anglalingvano en la najbara kvartalo, ktp.

    Mi ne scias kiel bone solvi tion.
    Kripligi la literaturan lingvon ne ŝajnas al mi solvo entute.

  12. Ĝojigas min ekscii, ke la pli novaj verkoj de Camacho ne estas tiel novradik-plenaj kiel “La Majstro kaj Martinelli”. Mia antaŭa opinio pri lia lingva stilo baziĝis ĉefe sur “La Majstro kaj Martinelli”, kiu estas la sola beletra verko de li kiun mi mem plene legis. (Mi pensis ke li daŭre verkas kiel tiam, ĉar mi iam legis recenzon de pli nova verko, en kiu la recenzanto kritikis troajn novradikojn; sed nun mi iom kontrolis en rete haveblaj pli novaj verkoj, kaj rimarkis ke vere li uzas nun signife malpli da novradikoj).

    Mi volas atentigi pri tio, ke mi nenie en la eseo skribis, ke oni tute evitu novradikojn. La eseo ĉefe intencis atentigi pri tio, ke ne ĉiu radiko trovebla en PIV aŭ en iu verko de konata Esperantisto estas uzinda. Se daŭre la plej multaj esperantistoj tro senkritike fidas vortaron, kiu provas enhavi kiel eble plej multe da radikoj, la Esperanta vortprovizo ankoraŭ pli ŝvelos…

    Aldone, mi volas atentigi pri tio, ke en la diskutoj en la dissendolisto la-bona-lingvo, mi rimarkis ke mia vidpunkto estas malpli ekstrema ol tiu de Corsetti. Ŝajne ankaŭ Piron havi malpli eksterman vidpunkton ol Corsetti, tiel ke mia vidpunkto tre similas al tiu de Piron. Malsame al Corsetti kaj Piron, mi provas en mia propra lingvouzo tute sekvi miajn ideojn pri la temo. Do mia uzo de “termino”, “prefikso”, “sufikso”, “objektiva”, “subjektiva” kaj “ekvivalento” ne montras, ke mi ne mem sekvas miajn proprajn ideojn, sed nur montras, ke laŭ miaj ideoj tiuj radikoj ja estas uzindaj en certaj situacioj. (Mi volas atentigi pri tio, ke el tiuj ses radikoj, kvar estas Fundamentaj kaj unu estas oficialigita).

    Pri la kvar kategorioj de novradikoj: Mi ne skribis, ke ne ekzistas novradikoj nefacile enkategoriigeblaj. Mi do tute ne pretendas, ke ĉe ĉiu novradiko tute klaras al kiu kategorio ĝi apartenas. Mi nur uzis tiujn kategoriojn por iom ordigi la argumentojn, ĉar mi rimarkis ke multaj argumentoj nur estas aplikeblaj al kelkaj novradikoj kaj ne al aliaj. Sed kompreneble ankaŭ ekzistas limaj kazoj inter du kategorioj, kaj en tiuj kazoj plej ofte iagrade aplikeblas la argumentoj de ambaŭ kategorioj.

    Pri la “reala lingvouzo”, mi nur povas ripeti mian impreson menciitan en piednoto 23, ke en la ne-literatura lingvo oni uzas multe malpli da novradikoj ol en la literatura lingvo; kaj eĉ en la literatura lingvo, la uzo de novradikoj forte koncentriĝas ĉe kelkaj ekstremaj aŭtoroj, dum multaj aliaj uzas ilin multe malpli.

    Kompreneble mia persona lingvouzo ankaŭ malsamas iom al la lingvouzo de la plej multaj; ekzemple mi same kiel Camacho uzas “redaktisto” kaj landnomojn kun “uj”. Laŭ mi la vorto “redaktoro”, malgraŭ tio ke ĝi estas vaste uzata, kontraŭas la spiriton de la lingvo trovebla ĉe tiom multaj aliaj vortoj de la reala lingvouzo (verkisto, ĝardenisto ktp). (La diskuto pri -i- aŭ -uj- en landnomoj estas afero iom aparta de skemismo; ĉi-kaze la sola kialo, pro kiu mi preferas la sistemon kun -uj-, estas ke ĉe ĝi oni ĉiam povas scii kio estas la radiko se oni scias la landnomon; ĉe la sistemo kun -i- oni neniel povas vidi ke “Germanio” entenas la radikon GERMAN dum “Aŭstralio” entenas la radikon AŬSTRALI).

    Camacho skribis:

    Al la reala lingvouzo de junuloj apartenas ankaŭ oftaj nacilingvidaj eraretoj kiel “korespondi” anst. “respondi”, trovebla en la artikolo de Cramer. Al tio kontribuas la emo ne konsulti vortarojn, aŭ konsulti nur la retan ReVo, kies difinoj foje kontraŭas tiujn en (N)PIV (ekzemple pri “klono”).

    Mi tre dankas pro la atentigo pri mia evitinda uzo de la radiko KORESPOND. Mi estonte provos eviti tion.

    Fakte mi ja emas konsulti vortarojn, sed mi pli emas konsulti ReVon ol PIV-on (rilate al “korespondi” ili ĉiuokaze samopinias). La rimarko de Camacho tamen ŝajnas implici, ke PIV iel estas supera al ReVo. Tamen ĝi tute ne estas pli oficiala aŭ pli imitinda ol ReVo. La sola vortaro kun oficiala statuso estas la Akademia Vortaro, kiu konsistas el la Universala Vortaro kaj la naŭ ĝisnunaj Oficialaj Aldonoj. Mi tamen preferas ReVon al PIV, ĉar PIV multe tro senkritike rilatas al novradikoj, dum ĉe ReVo rimarkeblas pli kritika aliro.

  13. Mi ĝojas, ke oni povas dialogi trankvile pri ĉi tiaj temoj. Kritiki estas facile, eĉ tro facile; kaj kritiki simplisme, kiel faradas Renato Corsetti, egalas manipuli kaj distordi la realon. Ĉar ekzistas ne nur unu esperanto, sed multaj, kaj oni devas lerni respekti plej diversajn gradojn kaj variantojn inter (ekzemple) la korsetisma, la piĉisma kaj la ŝulcisma ekstremoj. Mi invitas ĉiujn konatiĝi kun pluraj, divers-aŭtoraj, “bonaj lingvoj” sur la paĝoj de la unuaj du numeroj de “Beletra Almanako”. Kaj, evidente, mi invitas ankaŭ sendi kontribuojn al venontaj “boaoj”:

    http://www.librejo.com/beletra-almanako/ba2/beletra-almanako-ba-2.html

  14. Pri tiu ĉi afero, mi invitas vin legi la unuan parton de mia eseo “La normala lingvo” (http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/). Resume, mi pensas ke ni tro ekstremigas la debaton, kaj ke la vera demando ne estas ĉu uzi tipon de lingvaĵo aŭ ne, sed kiam uzi ĉiun el ili.

    Kaj foje la ekstremigo ne troviĝas en la vera uzo, sed en la argumentado. Post la apero de mia eseo, Piron mem skribis al mi: “Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis *La bona lingvo* en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn”. Li do ne defendis tiajn ekstremistpuristajn asertojn, kiujn oni foje atribuas al li.

    Aliflanke, Camacho diras: “Aldone, mi nuntempe opinias la aferon esperanto tro lingva: krom vidi en ĉiaj mondaj konfliktoj la ombron de la t.n. “lingva problemo”, ni tradicie ŝatas pasigi senprobleme tutajn tagojn pridiskutante la plej bagatelajn lingvajn detalojn.”
    Mi denove konsentas. Eble vin interesos alia mia teksto http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm (kondiĉe ke vi ne prenu tro serioze la nomon, kompreneble)

Respondi