Demandeto pri 11.6.1 de PMEG

Ĉi tio nur celas instigi diskuton, ktp pri la uzado de ‘si’ en Esperanto.


En tiuj etnolingvoj, kiuj havas refleksivajn pronomojn kaj nerefleksivajn pronomojn, la du specoj de pronomo kontrastas inter si jene: refleksiva pronomo (ni simpligos iomete je la komenco) ĉiam indikas la subjekton de la frazo; nerefleksiva pronomo ne povas indiki la subjekton de la frazo, sed devas indiki iun aŭ ion alian ol la subjekton. Alivorte la refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj estas en komplementa distribuo. Ekzemple en la angla:

(1) Robert washes himself. (Roberto lavas Roberton.)

(2) Robert washes him. (Roberto lavas, ne Roberton, sed iun alian.)

En la angla, kiel en aliaj etnolingvoj, kiuj havas la distingon, (2) nepre ne povas signifi, ke Roberto lavas Roberton.

PMEG asertas, kiel atendite, por E-o ankaŭ la komplementan distribuon de la refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj:

“Se oni uzas ekz. ‘li’ kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ‘ŝi’, ‘ĝi’ kaj ‘ili’.”

Do (3) nepre signifas, ke Roberto lavas Roberton, kaj (4) nepre signifas, ke Roberto lavas iun alian ol Roberton:

(3) Roberto lavas sin.

(4) Roberto lavas lin.

Tiu kontrasto inter refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj havas interesan rezulton. En PMEG (11.6.1, iomete suplementata per 11.6.2) la bazaj reguloj pri ‘si’ estas starigitaj:

(i) ‘si’ estas ĉiam triapersona.
(ii) ‘si’ indikas la gramatikan aŭ sencan subjekton de la verbo de sia (sub)frazo, ankaŭ en pasivaj konstruoj.
(iii) ‘si’ (sekve) ne povas mem esti subjekto nek parto de subjekto.

Ne traktata eksplicite en PMEG tamen estas nememstara ‘si’, kaj la interago de la bazaj reguloj, aparte (iii), kun pasivigado.

Ni rigardu ekzemple la aktivan (5).

(5) Karlo desegnis bildon de si.

En (5), ‘si’ indikas la subjekton de la verbo ‘desegnis’, do ĉio en ordo. Sed se ni pasivigas (5) rekte, kun promocio de objekto al subjekto laŭ la normala maniero, ni ekhavas (6):

(6) ? Bildo de si estis desegnita de Karlo.

(6) evidente kontraŭas al regulo (iii), ĉar en (6), ‘si’ estas parto de gramatika subjekto. Ŝajne, laŭ la reguloj, (6) ne estas gramatika, kaj ni diru anstataŭe (6′).

(6′) Bildo de li estis desegnita de Karlo.

Nun ni demandas, ĉu en (6′) la bildo estas bildo de Karlo, aŭ bildo de iu alia viro, aŭ eblas ambaŭ. Ni memoru ke (6′) estas supozeble la sola gramatika pasivo de la aktiva (5). Sekve ni certe volas kredi, ke la bildo estas bildo de Karlo, ĉar en la aktiva (5) la bildo estas bildo de Karlo. Aliflanke ni certe uzus (6′) se la bildo estus de iu alia viro. Ŝajnas do, ke (6′) estas dusenca.

Tio signifas, ke en E-o pasivigado sisteme donas al ĉiu pasiva konstruo de tiu speco ekstran sencon (anstataŭigante ‘si’ per ‘li’). Ankaŭ, (6′) estas kazo, kie ‘li’ kaj ‘Karlo’ samindikas, kontraŭe al la kutima uzado de nerefleksiva pronomo.

Ekzistas alternativaj vortumoj por (6), kiuj konservas ‘si’ sed ne malobeas regulon (iii) :

(7) Bildo estis desegnita de/far Karlo de si.

(8) Bildo estis desegnita de si de/far Karlo.

Sed la alternativoj ŝajnas konsiderinde malpli naturaj ol (6) aŭ (6′).

Aliaj tiuspecaj frazoj inkludas jenajn:

(9a) Karlo raportis atencon al sia vivo.
(9b) ? Atenco al sia vivo estis raportita de Karlo.
(9c) Atenco al lia vivo estis raportita de Karlo.

(10a) La profesoro verkis romanon pri si mem.
(10b) ? Romano pri si mem estis verkita de la profesoro.
(10c) Romano pri li mem estis verkita de la profesoro.

(11a) La bonŝanculo trafis sukceson spite de sia pigreco.
(11b) ? Sukceso spite de sia pigreco estis trafita de la bonŝanculo.
(11c) Sukceso spite de lia pigreco estis trafita de la bonŝanculo.

Provoj prifliki la b-kazojn por konservi ‘si’ sen malobei regulon (iii) iafoje sukcesas, sed en aliaj kazoj rezultigas, kiel en (7) kaj (8), plumpecon kaj/aŭ sugestas novajn signifojn:

(12a) Atenco estis raportita al sia vivo de Karlo.

(12b) Atenco estis raportita de Karlo al sia vivo.

Ni demandu nin, kial PMEG proponas regulon (iii), aŭ pli precize, tiun parton de ĝi, kiu malpermesas ke ‘si’ estu parto de subjekto. Unue ni rimarku, ke PMEG, kun la escepto de ‘kaj’-konstruoj, ne traktas ‘si’ krom memstare. Tio komprenebligas la jenan diron (11.6.1): “‘Si’ neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto…” kial? Wennergren daŭrigas: “… ĉar tiam ‘si’ reprezentus sin mem”. Evidente, la aŭtoro celis nur la kazojn de memstara ‘si’ aŭ ‘sia’. En la ĉi-supraj pridemandataj ekzemploj, ‘si’ ne reprezentas sin mem, sed ĉiam estas komplemento en prepozicia lokucio almetita al la kapo de subjekto. Eĉ en la ekzemplo de nememstara ‘si’, kiun PMEG ja diskutas, nome (13), ‘si’ ne indikas sin mem:

(13) ? Karlo kaj sia frato promenas en la parko.

En (13), ‘sia’ klare indikas Karlon. Karlo kaj ‘sia’ estas ambaŭ partoj de la subjekto. Simile en la b-kazoj de la ĉi-supraj ekzemploj, estas ĉiam tre facile trovi la indikaton de ‘si’ aŭ ‘sia’.

Pri (13) eblus kompari aliajn lingvojn. Ne ĉiuj eŭropaj lingvoj distingas, kiel E-o, posedan refleksivan pronomon disde simpla poseda pronomo en la tria persono. La sveda ja distingas:

(9a) Åke tar sin bok. (Åke prenas sian libron)

(9b) Åke tar hans bok.( Åke prenas lian libron)

La rusa ankaŭ havas la distingon. Ankaŭ la slovena havas ĝin:

(10a) Svojo brisačo je vzela v kopalnico. (Ŝi portis sian viŝtukon al la banĉambro)

(10b) Njeno brisačo je vzela v kopalnico. (Ŝi portis ŝian viŝtukon al la banĉambro)

Sed mi ne kompetentas pri tiuj lingvoj.

Konklude, mi simple scivolas, ĉu vere regulo (iii) estas firme bazita, malpermesanta refleksivan pronomon kiel parton de subjekto, aparte en pasivaj frazoj.

6 pensoj pri “Demandeto pri 11.6.1 de PMEG”

  1. Nu, mi vortigus jene:
    “Bildo de Karlo estis desegnita de li [au: tiu chi].”
    “Atenco al la vivo de Karlo estis raportita de li [au: tiu chi].”
    “Romano pri la profesoro mem estis verkita de li [au: tiu chi].”
    “Sukceso spite al la pigreco de la bonshanculo estis trafita de li [au: tiu chi].”
    “Karlo kaj lia [au: chi ties] frato promenas en la parko.”
    Mi vortigus per “tiu chi” kaj “chi ties” precipe tiam, kiam ne estas klare, chu “li(a)” resendas al Karlo resp. la profesoro resp. la bonshanculo. – Andreas Kueck

  2. Andreas:

    Kiel pasivon de (i) vi ŝajne proponas (ii) (kaj simile pri la aliaj ekzemploj):

    (i) Karlo desegnis bildon de si.

    (ii) Bildo de Karlo estis desegnita de li/tiu ĉi.

    Mi vidas du problemojn. Unue, (ii) estas jam la ĝusta (kaj senproblema) pasivo de (iii), en kiu kompreneble ne eblas ke Karlo desegnis la bildon:

    (iii) Li/tiu ĉi desegnis bildon de Karlo.

    Due, (ii), samkiel mia (6′) en la artikolo, havas ekstran signifon, kiu mankas al la aktiva versio. Ĉar certe (ii) ankaŭ uziĝus, se alia homo ol Karlo desegnis la bildon.

    Sed eble vi intencis nur mencii alternativan manieron revortumi por eviti la problemon; se jes, mi ne obĵetas (krom ke (ii) aspektas iom plumpe).

  3. Se oni nepre volas pasivigi sen la de mi proponita revortigo, tiam la frazo estu: “Bildo de li estis desegnita de Karlo.” Tiaokaze oni devas tolere akcepti, ke eble ne estas klare, chu “li” resendas al Karlo au iu alia. Se la kunteksto donas la klarecon, bone. Alie oni povus doni la necesan klarecon jene: “Bildo de li, Karlo, estis desegnita de Karlo.” En aktiva formo: “Karlo desegnis bildon de si, Karlo.” Do nenia problemo. – Andreas Kueck

  4. Estus interese scii, ĉu ĝenerale E-istoj akceptus “Bildo de li estis desegnita de Karlo” kun la signifo, ke ‘li’ kaj ‘Karlo’ estas la sama persono. Mi volis fari sondeton per s.c.e sed iukiale lastatempe mi ne povas afiŝi tie.

  5. “Bildo de li estis desegnita de Karlo”. Jes, “li” povas esti Karlo, sed tio estus stulta maniero esprimi la aferon.

    “Karlo kaj sia frato promenas en la parko”. Mi supozas, ke la gramatiko implicas, ke “si” referencas al “Karlo kaj sia frato”. Do, “si” ne “reprezentus sin mem”, sed ĝi ja reprezentas ion, kio enhavas ĝin mem: do la frato devus esti frato de si mem. Eble tio estus logike senchava kelkfoje (“La aksiomoj kaj siaj implicaĵoj” – la implicaĵoj ja estas implicaĵoj de si mem), sed oni ne parolas tiel, kaj mi nomus tion gramatike malĝusta. Mi pensas, ke oni ja bezonas la regulon (iii), kvankam ĝi sekvas preskaŭ aŭtomate el la aliaj reguloj.

  6. (Ĝenerala komento) Estas fuŝo en mia noto. Mi devintus ne diri ke refleksivaj kaj nerefleksivaj pronomoj estas en komplementa distribuo. Tio validus en “profunda strukturo” se temus pri Chomsky-eca aliro, sed tio ne koncernas nin. “Supraĵe” la pronomspecoj mem interkontrastas:

    Johano lavis lin.
    Johano lavis sin.

    Mi devintus diri ke (ideale) refleksiveco kaj nerefleksiveco de specifa pronomo estas en komplementa distribuo. T.e., ne nur refleksiva pronomo kondutas ĉiam refleksive, sed nerefleksiva pronomo neniam kondutas refleksive. Tiu lasta ŝajne ne okazas en E-o, pro ekzemploj kiel “Bildo de li estis desegnita de Karlo”, kie ‘li’, laŭ mia kompreno, kondutas refleksive se ĝi indikas Karlon.

Respondi