Propono pri ‘la’

0.0 Intenco.

Mi proponos unu distingilon inter difinitaj (kun ‘la’) kaj nedifinitaj (sen ‘la’) substantivaj lokucioj, kaj atentigos pri unu speciala funkcio de ‘la’, kiu laŭ mi aparte pravigas ĝian uzadon en E-o, kvankam ne ĉiuj E-istoj observas tiun funkcion.


1.0 Specifeco.

Samkiel en aliaj lingvoj, senartikola substantivo en Esperanto (ekzemple ‘krajono’, ‘studento’, …) havas du klare distingeblajn interpretojn. Konsideru (1).

(1) Mi serĉas krajonon.

Povas esti, ke estas iu specifa krajono, kiun mi perdis kaj nun serĉas. Tiukaze taŭga sekvo estus (1a).

(1a) Ha, jen ĝi, sur la planko.

Aŭ povas esti, ke mi simple volas skribi ion, mi ne havas nek havis krajonon, sed serĉas iun ajn krajonon; iu ajn servos. Tiam eble aliulo donus krajonon kaj sekvo (1b) estus taŭga.

(1b) Dankon; mi tuj redonos ĝin.

En multegaj kuntekstoj tiu dusenceco rekoneblas. Eĉ eblas miskomprenoj pro ĝi. Tiun signifon, kiu respondas al (1a), ni nomu specifa, ĉar la parolanto havas en sia menso specifan krajonon. Tiun signifon, kiu respondas al (1b), ni nomu nespecifa. Alia ekzemplo estas (2).

(2) Studento mortigis la kelneron.

Povas esti, ke la parolanto scias, kiu mortigis la kelneron, havas la murdiston en sia menso, kaj parolas pri specife tiu. Sekvo (2a) tiukaze taŭgus.

(2a) Kaj jen li, apud la pordo!

Aliflanke povas esti, ke la parolanto ne havas specifan studenton en sia menso; iu ajn studento povus esti la murdinto. Tiam la signifo estas nespecifa. Taŭga sekvo estus (2b).

(2b) Mi scivolas, kiu?

Nur specifa uzo efektive indikas ion en la eksterlingva mondo. “Studento murdis la kelneron — kaj jen li, apud la pordo!” La parolanto povus montri al la indikato. Ĉe nespecifa uzo, montro ne eblas: ne estas specifa indikato en la reala eksterlingva mondo, kiun la parolanto indikas per sia vorto ‘studento’.

Senartikolaj substantivoj en kondicionalaj frazoj povas esti aŭtomate nespecifaj; ili povas nomi ion sen indiki ĝin. Ekzemple (3).

(3) Se mi havus aŭton, mi veturus en la kamparo.

‘Aŭto’ en (3) ne indikas ion en la eksterlingva mondo. Oni ne povus montri ion, kiun oni ne havas — kiu eble eĉ ne ekzistas; kp. (4).

(4) Se mi havus antigravitan pelsistemon, mi povus esplori la spacon sen mono.

Ni scias, ke la distingo inter specifaj kaj nespecifaj substantivoj estas reala, ĉar iuj lingvoj markas ĝin gramatike, ekz. la hispana, la turka. En la hispana temas pri la t. n. “persona a“; en la turka, uzado de la akuzativa sufikso en antaŭ-verba pozicio markas specifan substantivon. Ankaŭ en la hindia kaj la inuita la distingo estas gramatike markata. Nerekte ĝi estas markata en la itala. Por detaloj vidu von Heusinger (2002) kaj Deal (2007), kaj ties referencojn.

Mi proponos, mallonge, ke la ebleco de tiu distingo estas propraĵo nur de nedifinitaj substantivaj lokucioj (tiuj sen ‘la’). ‘La’ forprenas la distingeblecon.

2.0 Difiniteco.

Samkiel ekzistas lingvoj, kiuj gramatike markas specifecon, ekzistas ankaŭ lingvoj (multe pli da) kiuj markas difinitecon. Tiel leviĝas la demandoj pri la difinita artikolo.

Multaj lingvistoj rezonas, ke ankaŭ substantivo kun artikolo (en E-o ‘la’) ebligas la saman dusencecon, kiun ni diskutis en 1.0. Konsideru (5).

(5) Mi serĉas la prezidanton.

Povas esti, ke mi serĉas specifan homon, kiun mi povus almontri; aŭ povas esti, ke mi fakte tute ne scias, kiu estas la prezidanto, sed serĉas la prezidanton, kiu ajn li estas. En la specifa senco, sekvo povus esti “Kaj jen li!” sed ne en la nespecifa senco.

Sed laŭ mi (minoritata vidpunkto) la du situacioj ne samas. La dusenceco de ‘krajono’ en (1) ne estas la sama, kiel la dusenceco de ‘la prezidanto’ en (5). En la kazo de (1), la parolanto havas aŭ ne havas en sia menso unu unikan krajonon. En la kazo de (5), la parolanto scias aŭ ne scias la identon de ‘la prezidanto’. La unua kazo tute ne koncernas identon.

Sekve jen ni havas kriterion por la signifo de ‘la’: ĝi forprenas la povon de la substantivo esti interpretata specife aŭ nespecife (en la senco ĵus klarigita). Difinita substantivo do ĉiam indikas ion, kion la parolanto havas en sia menso.

3.0 La tradicia starpunkto kaj konateco.

La kutima doktrino (simpligita), post la laboro de filozofoj pri difinitaj priskriboj, rilatigas la du distingojn — specifan/nespecifan kaj difinitan/nedifinitan — al la identigebleco de la indikato de la koncerna substantivo flanke de la parolanto kaj la aŭdanto, kaj aldonas al la difinitaj la dikotomion specifa-nespecifa:

difinita ± specifa
(ĉeestas ‘la’)
nedifinita sed spefica
(mankas ‘la’)
nedifinita kaj nespecifa
(mankas ‘la’)
ĉu la parolanto povas identigi la indikaton? jes jes ne
ĉu la aŭdanto povas identigi la indikaton? jes ne ne

La difinitaj substantivaj lokucioj dividiĝas en specifajn kaj nespecifajn. La uzado de ‘la’ do signifas, ke kaj la parolanto kaj la aŭdanto povas identigi la indikaton. Tiu tezo do rilatigas difinitecon al identigebleco de indikatoj. Mia ideo estas la sama, kiel en la tabelo, minus “± specifa” en la dua kolumno: por mi ĉiuj difinitaj substantivaj lokucioj estas specifaj. Mi do pretendas, ke specifeco-nespecifeco konsistigas kategorion nur inter nedifinitaj substantivaj lokucioj, kaj tiu fakto distingas la nedifintajn disde la difinitaj.

Jam antaŭ longe aperis Christophersen (1939), proponante la tezon, ke difinitaj substantivoj esprimas konatecon, t.e. aludas personojn aŭ objektojn jam en la kunteksto (ĉu lingva ĉu eksterlingva) de la diskurso; nedifinitaj substantivoj aliflanke esprimas antaŭe nekonatajn personojn aŭ objektojn — envenigas novajn entojn en la diskurson. Aliaj lingvistoj poste disvolvis tiun tezon, ekzemple Karttunen (1968). La precipa kialo de la neglekto de tiu teorio depost la frua disvolviĝo estis, laŭ Heim (1982:299), la malkovro de neindikantaj difinitaj substantivoj, kiel tiu en la koncerna interpreto de (5) ĉi-supre. Sed nuntempe estas sufiĉe bone komprenate, ke ajna diskurso kreas sian propran “diskurs-universon”, kaj indikado eksterlingven ne tiom gravas.

Konateco estas (por mi, ne por Heim) pragmatika, ne semantika, nocio. La konateco de difinita substantivo estas presupozo, kaj kiel ĉiuj presupozoj, ĝi povas enkonduki novan informon en la diskurson. Tiel eblas diri ekzemple (6).

(6) Rikardo venos tuj; li devas respondi la telefonon.

Se la aŭdanto ne sciis antaŭe, ke Rikardo havas telefonon, ŝli scias nun, ĉar la difinita artikolo signas, ke la telefono jam estas konata almenaŭ al la parolanto, kaj do ke ĝi ekzistas. La artikolo do instigas ekzist-presupozon laŭ la maniero diskutata en Miner (2004), kie ankaŭ estas pravigata la speciala termino ‘presupozo’.

4.0 Konkludo.

Mi proponas, ke la uzado de ‘la’ signas neeblecon de dusenceco bazita sur specifeco-nespecifeco.

Ĉio dirita ĉi-supre rilatas nur al simplaj frazoj. Kiam oni komencas esplori la situaciojn en ekzemple subfrazoj, kondicionaloj, specialaj kuntekstoj ktp. estas multe da aliaj problemoj. Sed la samaj problemoj plagas ankaŭ la etnolingvojn.

5.0 Speciala uzado de ‘la’.

Kiam mi pensas pri ‘la’ en E-o mi pensas precipe pri ties uzado por distingi inter lokucioj kiel la jenaj, kiuj sekvas la modelon de la centraj eŭropaj lingvoj (sed ne de la angla).

(7a) Roberto studas sciencon.
(7b) Roberto studas la sciencon.

Al (7a) eblas respondi “Bone; kiun sciencon li studas?” Ĉe (7b) oni tuj komprenas, ke Roberto studas la sciencon ĝenerale.

(8a) Mi priokupiĝas pri gramatiko.
(8b) Mi priokupiĝas pri la gramatiko.

(8a) povus signifi, por mi, ke mi priokupiĝas pri la gramatiko de iu lingvo. (8b) signifas, ke mi priokupiĝas pri la la gramatiko ĝenerale; mi estas gramatikisto.

(9a) Lingvo estas fenestro de la menso.
(9b) La lingvo estas fenestro de la menso.

Por mi nur (9b) esprimas la ideon, ke la homa lingvo ĝenerale (ne gravas kiu lingvo) estas fenestro de la menso. (9a) mi apenaŭ uzus.

(10a) Vojaĝado estas mensosaniga aktiveco.
(10b) La vojaĝado estas mensosaniga aktiveco.

Por mi nur (10b) taŭgas, ĉar nur unu vojaĝado ne estas speco de aktiveco.

Mi do uzadas la artikolon, kiel uzas ĝin aliaj centraj eŭropaj lingvoj: la science, la langue, die Wissenschaft, die Sprache, das Reisen. (Eble pro la influo de la angla tiu parolmaniero nuntempe malaperas; mi ne scias.)

Mi bone scias tamen, ke E-istoj diversmaniere uzas la artikolon, kaj eble mia uzado neniam estis regula eĉ en la lingvouzo de Zamenhof.

Fine, gravas kompreni, ke se lingvo havas je sia dispono gramatikan trajton X, tio ne nepre signifas, ke X estas utila. En etnolingvo, X povas esti nur historia heredaĵo, kaj en E-o, X povas esti simple historia heredaĵo de la etnolingvoj, el kiuj ĝi estis konstruita. Eĉ en E-o, ne ĉio raciigeblas.

REFERENCOJ

Christophersen, Paul, 1939. The articles; a study of their theory and use in English. Kopenhago: E. Munksgaard.

Deal, Amy Rose, 2007. “Property-type objects and modal embedding” (atendas publikigon sed legeblas ĉe http://people.umass.edu/amyrose/Deal-nonspecifics.pdf.

Heim, Irene Roswitha, (1982). The Semantics of Definite and Indefinite Noun Phrases. Doktoriĝa disertacio, University of Massachusetts.

Karttunen, Lauri, 1968. What makes definite noun phrases definite? Santa Monica, Kalifornio: RAND Corporation Report P3871.

Miner, Ken, 2004. “Enkonduko al la pragmatiko“.

von Heusinger, Klaus, 2002. “Specificity and Definiteness in Sentence and Discourse Structure” Journal of Semantics (Nijmegen) 19: 245-274.

3 pensoj pri “Propono pri ‘la’”

  1. 1. Se mi diras, “Mi serĉas krajonon”, kaj mi serĉas nek iun ajn krajonon, nek specifan krajonon, sed iun ajn el du specifaj krajonoj, ĉu tio estas “specifa”, aŭ “nespecifa”?

    2. Se mi diras, “Mi serĉas la prezidanton”, kaj mi scias, kiel li aspektas, sed mi ne scias lian nomon, aŭ inverse, aŭ mi scias lian familian nomon, sed ne lian personan nomon, aŭ simile, ĉu tio estas “specifa”, aŭ “nespecifa”?

    3. Waringhien uzis “unu” kiel artikolon por montri konatecon ĉe la skribanto, sed ne ĉe la leganto.

    4. Ĉu vi dirus ankaŭ, “Mi ŝatas la muzikon”, celante muzikon ĝenerale? Mi ne, kaj mi ne pensas, ke la artikolo igas tiun frazon pli klara. Kaj kial ne “Mi ŝatas trinki la akvon” por montri, ke temas pri la akvo ĝenerale?

    5. Kion vi opinias pri la artikolo en “Li prenis ĝin en la manon”, kiam li supozeble havas du manojn, kaj oni efektive ne scias, kiun manon li uzis?

  2. 1. Se mi diras, “Mi serĉas krajonon”, kaj mi serĉas nek iun ajn krajonon, nek specifan krajonon, sed iun ajn el du specifaj krajonoj, ĉu tio estas “specifa”, aŭ “nespecifa”?

    La plej bona rimedo ĉe bizaraj kazoj estas konsulti la lingvojn, kiuj markas la distingon gramatike, kaj esplori, kiel ties parolantoj traktas la aferon. Sed naturaj lingvoj estas “molaj sistemoj”, ne rigidaj kodoj. Ili ne ŝtopas ĉiujn eventualajn truojn, kiel komputilaj lingvoj. Tial mi menciis en mia artikolo “specialajn kuntekstojn”.

    2. Se mi diras, “Mi serĉas la prezidanton”, kaj mi scias, kiel li aspektas, sed mi ne scias lian nomon, aŭ inverse, aŭ mi scias lian familian nomon, sed ne lian personan nomon, aŭ simile, ĉu tio estas “specifa”, aŭ “nespecifa”?

    Sama respondo kiel antaŭe. Tamen laŭ la kutima doktrino, se la parolanto principe povus montri al la indikato (t.e., se la parolanto indikas ion realan en la eksterlingva mondo), ne gravas per kiaj trajtoj, la uzo estas specifa.

    3. Waringhien uzis “unu” kiel artikolon por montri konatecon ĉe la skribanto, sed ne ĉe la leganto.

    Tio estas interesa, kaj apogas la ideon, ke unuopaj E-istoj iafoje solvas problemojn kreante proprajn (sub)sistemojn. Mi mem verŝajne uzus “certa” en tia situacio, sed mi neniam konscie pensis pri tio.

    4. Ĉu vi dirus ankaŭ, “Mi ŝatas la muzikon”, celante muzikon ĝenerale? Mi ne, kaj mi ne pensas, ke la artikolo igas tiun frazon pli klara. Kaj kial ne “Mi ŝatas trinki la akvon” por montri, ke temas pri la akvo ĝenerale?

    Mia lingvouzo pri la artikolo (ideale) sekvas la centrajn eŭropajn lingvojn. Nepre mi dirus “Mi ŝatas la muzikon” se temus pri ĝeneralaĵo (“J’aime la musique.”) Sed mi dirus aliflanke “Mi ŝatas trinki akvon” ankaŭ se temus pri ĝeneralaĵo. Pri nenombreblaj substantivoj la franca kaj la germana (ekzemple) kondutas malsame, ĉar la franca havas partitivon: “Je bois de l’eau” sed “Ich trinke Wasser”. Mi supozas, ke la intenco de la kreinto estis, ke nia artikolo uziĝu pli-malpli tiel, kiel ĝi uziĝas en tiuj eŭropaj etnolingvoj, kiuj havas artikolon. Sed oni ne atendu, ke tiu uzado estos konsekvenca, aŭ facile reduktiĝos al fiksaj reguloj. Kredeble fluis pli da inko pri la difinita artikolo, ol pri iu alia gramatika temo.

    5. Kion vi opinias pri la artikolo en “Li prenis ĝin en la manon”, kiam li supozeble havas du manojn, kaj oni efektive ne scias, kiun manon li uzis?

    Aŭdante tion mi divenus, ke ne gravas en la koncerna kunteksto, pri kiu mano temas. Laŭ sufiĉe bonekonataj pragmatikaj principoj, oni kutime ne donas pli da informo, ol necesigas la kunteksto. Sed tian uzadon ni povus ankaŭ ekspliki simple kiel idiomaĵon: en iuj lingvoj oni diras “Mi lavas la manojn”. En la angla estas deviga “I wash my hands”. (En E-o, laŭ mia kompreno, ambaŭ estas gramatikaj.)

  3. 2.3. Waringhien uzis “unu” kiel artikolon por montri konatecon ĉe la skribanto, sed ne ĉe la leganto.
    – “certan” uzas ankaŭ poloj, sed angle oni diras “some” or enkondukas per “once”. Sed min pensigas la indika/instiga rolo de gramatikaj fonemoj -u kaj-i ĉe tabelaj pronomoj kaj fine de la sola dusilaba kaj la tri vokalfinaj numeraloj – unu, du, tri – ili rolas ankaŭ pronome, pri unua, dua kaj tria oni emas demandi per kiu (which), dum por la ceteraj – per kioma (what number).
    2.5. En la angla estas deviga “I wash my hands”
    Senartikolaj lingvoj uzas kiel indikilon ne nur unu, sed ankaŭ tiu aŭ ĉi. Kalocsay uzis unun paralele kun tiun. Unu estas kaj pronomo, kaj numeralo ankaŭ pro sia formo.

Respondi