Komentoj pri: Kial do oficialigi?

De: Kokele
Pri aliaj lingvaj akademioj, mi povas nur mencii la Reĝan Hispanan Akademion kaj ties korespondajn akademiojn en ĉiuj hispan-amerikaj landoj, plus tiuj de Filipinoj kaj Usono, ligitajn en la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo.

Same kiel la Akademio de Esperanto, la tasko de tiuj ĉi akademioj estas ellabori vortaron, kies 22a eldono (2001) enhavas 88,431 kapvortojn, multe malpli ol la vort-trezoro de la hispana lingvo.

Kaj same kiel en esperanto, “oficiala vorto” en la hispana signifas nur ke ĝi aperas en la akademia vortaro. Ja ekzistas personoj kiuj pensas ke nur la akademiaj vortoj estas “korektaj”, sed tiu ideo emas forviŝiĝi favore al pli da libereco en la esprimado kaj en la konstruo de la parolo.

Do, almenaŭ por hispan-parolantoj, la ideo havi akademion kiu stiras la evoluon de la lingvo estas tute natura. Kompreneble, ne mankas kritikoj al tiu burokrateco, sed ĝenerale oni akceptas la decidojn de la akademio.

De: A Giridhar RAO
Modele klara kaj paciga teksto! Dankon!

De: Marc Bavant
averaĝa esperantisto kia mi profitas el Akademiaj rekomendoj. Vivu la Akademio!

Kia emociiga sincereco! Mi volonte proponus al Bertilo, ke li malfermu specialan formularon en la Akademia retejo, ke la publiko povu abunde direkti siajn laŭdajn mesaĝojn al la respektinda Institucio, kiu foje iom dubas pri la publika korfavoro al ĝi.

De: Bertilo Wennergren
Nicola Ruggiero:

Estus belege, se aperus libroforme ankaŭ ReVo kaj Akademia Vortaro

Prave. Sed bedaŭrinde nek la unua, nek la dua, estas vere maturaj por libra eldono. Eble iam. Espereble ne tro malbaldaŭ.

Mi kaptas la okazon mencii, ke mia artikolo “Kial do oficialigi?” laŭplane aperos - en prilaborita kaj plilongigita formo - en “La Ondo de Esperanto”.

De: Nicola Ruggiero
Mi ĝojas, ke en Esperanto nun mi povas ĝui multajn vortarojn eĉ se nur en la reto; mi pensas pri ReVo kaj Akademia Vortaro. PV+S kaj NPIV ornamas mian librobreton kaj mi ĉiam konsultas ilin. Estus belege, se aperus libroforme ankaŭ ReVo kaj Akademia Vortaro, ili donus certe ian avantaĝon al averaĝa esperantisto same kiel nun averaĝa esperantisto kia mi profitas el Akademiaj rekomendoj. Vivu la Akademio!

De: Marc Bavant
Mi plene konsentas kun Bertilo kaj esperas, ke tiu ĉi artikolo aperos en  vastpublika gazeto.

Ni certe povas fanfaroni, ke E estas vivanta lingvo, sed eĉ vivanta lingvo bezonas reguligi sian evoluon, precipe se ĝi havas malgrandan parolantaron, kaj se ĉe la grandega plimulto de la parolantaro ĝi estas nur dua lingvo.