Komentoj pri: Internaciaj adjektivoj en ‘-al-’ kiel fonto por Esperantaj terminoj

De: Cyril Brosch
Ho Marc,

fakte vi pensas multe pli science kaj ĉi-foje komplike ol mi. :-)

Mia artikoleto baziĝas sur la praktika sperto, ke

1) en la etnolingva literaturo, kiun mi povas legi, aperas tri nocioj, kiuj havas diversajn substantivajn, sed stame samajn adjektivajn terminojn,

2) ke en E-o mankas akcepteblaj terminoj ĝuste por ĉi tiuj nocioj.

Do, facile venis la konkludo, adopti la koincidon de 1) por la manko de 2).

Ke ili finiĝas en -al- (sona, ne forma segmentado!), estas pli-malpli hazardo (tamen bela por mia iom pompa titolo), sed mi konjektas, ke troveblas ankoraŭ aliaj tiaj ekzemploj.

Mi ne opinias tiun -al- ion alian ol derivan morfemon de la latina, funkcie similan al nia a. Sed ĝi estas oportuna por ricevi novajn radikojn (en la okazo de nominala kiel homonimon de jam ekzistanta radiko, bedaŭrinde).

Ŝajnas, ke la signifo estas nur “rilata al ago” kaj la ligo kun la nocio aspekto ne estas evidenta.

Bonege, ĝuste tian ligon akcional(ec)o ja ne havu!

La fama Institut de Langues Orientales instruas la novgrekan, la polan kaj la rusan, same kiel la japanan.

Aĉe! Ni germanoj kaj (~ni) slavoj estas en la pli komforta pozicio povi distingi inter hejma (ĝermana/slava) kaj scienca vortfarado.

Nu bone, Lingva Kritiko ja helpu diskutigi problemojn, kaj, kiel mi nun vidas, ŝajne facila solvo ne estas tiom senproblema, kiam oni atentas pli da lingvoj…

De: Marc Bavant
Kirilo:

Nu, kadre de la lingvoscienco, kiun mi celis, ja ĉiuj estas konataj, mi supozas (fakte certajn konstatojn mi povas fari nur pri la germanaj, anglaj kaj polaj terminologioj, sed vi per aldono de la franca kaj rusa spertoj povus kompletigi la Fundamentan kvinopon…).

Pri la rusa mi ne esploris, sed serĉis en la reto, ĉu fakaj francaj tekstoj uzas “actionnel” kaj fakte trovis kelkajn, kvankam la vorto ne troviĝas en vortaroj. Ŝajnas, ke la signifo estas nur “rilata al ago” kaj la ligo kun la nocio aspekto ne estas evidenta. Se temas pri “nominal” kaj “oriental”, ili estas simplaj adjektivoj: noma/substantiva kaj orienta.

La derivitaj signifoj de “nominal” estas: (1) laŭnoma, ekzistanta nur laŭnome, (2) [en teĥnika kadro] anoncita de la fabrikanto, respondanta al kutimaj uz-kondiĉoj. Tiuj du lastaj pli-malpli kongruas kun la signifoj de la oficiala radiko “nominal” (laŭ PIV).

En la pluderivaĵoj de la franca adejktivo “oriental” (orientaliste, orientalisme, orientalisant) la ero “-al” ŝajnas porti neniun apartan signifon: ili simple estas formitaj de la adjektiva formo, sen preciza celo miaopinie, krom eventuala deziro evidentigi vastigon (fakulo ne nur pri oriento (geografia), sed pri la oj orientaj ĝenerale?).

Verŝajne en tiuj pluderivitaj vortoj la stamo “oriental” havas la de vi proponitan signifon por “orientalo”, sed la franca vorto mem “oriental” signifas ĉefe “rilata al oriento”, “al orientaj landoj”. La fama Institut de Langues Orientales instruas la novgrekan, la polan kaj la rusan, same kiel la japanan. Nur en tre specifaj kuntekstoj ĝi povas signifi “rilata al la objekto de orientalismaj studoj” (ebla ekzemplo estus “études orientales” — via “orientalaj studoj”).

Same mi malfacile vidas spuron de via “nominalo” en la franca adjektivo “nominal”. Certe “flexion nominale” povus koincidi kun via “nominala fleksio”, t.e. ampleksi paradigmojn substantivajn kaj adjektivajn (kaj eventuale pronomajn, se ili similas). Tio tamen rezultus ne el propra ĝeneraliga signifo de la adjektiva finaĵo “-al”, sed el la faka signifo de “nom” mem, kiu ja ampleksas substantivojn, adjektivojn kaj eventuale aliajn vortospecojn. En iuj aliaj kuntekstoj “nominal” signifas nur “substantiva” (ekz-e “groupe nominal”).

Resume: ŝajnas al mi, ke vi, Germano (kaj duonslavo :-), sentas en tiu adjektiviga elemento “-al” iun signifon, kiu en latinaj lingvoj ne klare aperas. Kaj tiu signifo estas sufiĉe proksima al tiu priskribita de PAG por “-al”: X-alo = io rilata al la oj X-aj. Atentu, ke por la proponintoj ne temas pri sufikso (vera, pseŭda, ŝajna, oida…), sed pri la vera prepozicio “al”, uzata kiel ĉefelemento de kunmetaĵo. PMEG pravas dirante, ke tiu propono neniam realiĝis, sed mi antaŭ nelonge vidis tiaĵojn, se mi bone memoras, sub la plumo de Eugène de Zilah.

De: Cyril Brosch
Post kelktaga foresto, mi povas fine respondi:

Marc:

”akcional” respondas al neniu konata termino, “nominal” kaj “oriental” ja ekzistas, sed kun tute alia signifo

Nu, kadre de la lingvoscienco, kiun mi celis, ja ĉiuj estas konataj, mi supozas (fakte certajn konstatojn mi povas fari nur pri la germanaj, anglaj kaj polaj terminologioj, sed vi per aldono de la franca kaj rusa spertoj povus kompletigi la Fundamentan kvinopon…).

Mi ja konscias, ke la du lastaj estas plursencaj en la etnolingvoj, tamen tio ne estas problemo de E-o propre.

-nominal- aperas ankaŭ en la origina signifo ‘(laŭ)noma/vorta’, sed ne en la lingvoscienco.

-oriental- tradicie povas rilati ankaŭ al tuta Azio (krom al la ruslanda parto, mi supozas), sed mi opinias tion relikto el tempo, kiam en Eŭropo tiu gradega kaj multegfaceta kontinento okupis nur unu fakon - orientalistikon. Hodiaŭ pro la pligraviĝo de Azio ekestis ankaŭ specialaj fakoj por la unuopaj kulturoj, kaj oni uzas oriental- en la senco, kiel mi ĝin difinis supre.

Sed fakte vi ja pravas rilata la tempan kadron: Donante limon mi malĝuste pensis nur pri la malnova orientalo, forgesante, ke la adjektivo internaci-uze povas rilati ankaŭ al la moderna regiono. Do oni devas forigi ĉirkaŭ inter la neolitika epoko ĝis la fino de la Novbabilona Imperio (539 a.n.e.) el la difino.

Ke etnolingve la adjektivo en substantivigita formo signifas “orientalano” (germane (malofte) der Orientale) mi opinias akcepteblan malfacilaĵeton; fakte la pluformaĵoj estas uzataj pli oftaj ol la baza vorto.

Kiun statuson vi donus al tiu “radikero” -al? Ĉu scienca sufikso? Kun kia ĝenerala signifo?

Tio jam klarigis Marcos. Mi ne intecnas formi novajn terminojn helpe de pseŭdoafiksoj, sed volis nur atentigi pri eble preteratentata fonto.

Mi memoras pri alia propono: temis pri uzo de la prepozicio “al” en sufiksa rolo por celo de pluderivado (ekz-e “varmala”, se mi bone memoras, estus “rilata al varmo”, t.e. “varma-o-a”).

Jes, artifikaĵo de PAG §§352, 435.

De: Marcos
Laŭ mia kompreno, Cyril ne konsideras tiun “al” sufikso, sed simple parton de radiko. Oni elektas radikon finiĝantan per “al”, ĉar en tiu formo la radiko aperas en la plej multaj lingvoj (kvankam en la fontolingvoj tiuj radikoj finiĝantaj per “al” montras adjektivon kaj ne substantivon).

PIV mencias tri funkciojn de la sufikso “al”: Formi nomojn de plantordoj el la genra nomo (ekz-e rozaloj, kukurbaloj); (en kemio) formi nomojn de aldehidoj (ekz-e metanalo, etanalo); kaj formi nomojn de ostoj (neniu ekzemploj menciitaj). Sed PIV ne konas la de vi menciitan proponon. Tamen PMEG mencias tiun proponon, sed diras pri ĝi ke ĝi “neniam realiĝis en la lingvo”. Tio klarigas, kial PIV ne mencias ĝin.

De: Marc Bavant
Interesa propono, sed ĝi levas multajn demandojn.

Kial ĝuste “-al”, se tio trovas apogon nek en la pure Ea fonto, nek en internaciaj terminoj (”akcional” respondas al neniu konata termino, “nominal” kaj “oriental” ja ekzistas, sed kun tute alia signifo)?

Kiun statuson vi donus al tiu “radikero” -al? Ĉu scienca sufikso? Kun kia ĝenerala signifo?

Mi memoras pri alia propono: temis pri uzo de la prepozicio “al” en sufiksa rolo por celo de pluderivado (ekz-e “varmala”, se mi bone memoras, estus “rilata al varmo”, t.e. “varma-o-a”).