Komentoj pri: La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad’

De: Marc Bavant
Ne estas repondo al tio pri nacilingvaj influoj en Esperanto. Kiaj aliaj influoj povus esti? …

Ĉu vere ne estas respondoj? Laŭ mi oni povas ilin facile kontraŭbatali per atentigo, ke ili ĝuste estas tiaj. Aliaj influoj estas ekz-e tiuj de dogmoj, kiuj igas iujn E-istojn alpreni strangajn parolkutimojn, ĉar ili opinias, ke ial tiel estas pli bone.

Sed mi volas meti du demandojn: (a) kiel laŭ vi oni esprimus “pli esperante” mian ekzemplon?

Nu simple: “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”. Mi agnoskas, ke tio aspektas malpli preciza ol la franca aŭ angla ekvivalentoj, sed tiel oni diras laŭ mia sperto. Kiam estas risko de konfuzo, mi substrekus imperfektivecon per uzo de prezenca participo (kiu ja estas klare imperfektiva): “La suno estis subiranta, kaj sur ambaŭ bordoj de Nilo kolektiĝis…” (Kabe, Faraono I).

kaj (b) Kiel vi plej verŝajne interpretus “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”?

Mi vidas nur unu interpreton (vd supre), sed sufiĉus anstataŭigi “kiam” per “kaj”, por ke aperu dua (sinsekvo de du agoj). Tiam necesas decidi, ĉu la ambigueco estas eltenebla, aŭ ĉu necesas ĝin forigi per kunmetita formo aŭ alia eventuala rimedo.

De: Bertilo Wennergren
Dankon, Ken, pro utilaj rimarkoj pri iom ŝvebaj (aŭ neklaraj, aŭ kontraŭdiraj…) klarigoj pri AD en PMEG. Mi provos profiti el tio en la preparata nova eldono.

Ĉio, kion vi skribis pri aspektoj, tre gravas por la ĝusta uzo de pasivo en Esperanto (kiel Marc jam aludis). Tio memorigas min, ke mi volas ĉi tie verki ion pri tiu temo.

De: Ken Miner
Dankon, Marc, pro la reagoj.

Aparte interesas min via komento pri mia ekzemplo “Ŝi lavadis la telerojn, kiam li envenis.”

Tia dirmaniero tute ne estas “tre ofta”, sed male escepta, krom pro nacilingva influo

Tio memorigas min pri studento mia, kiu prilaboradis sian lingvon, la igban. Li asertis: “Ne estas nazalvokaloj en la norma igba.” Mi menciis vortojn kun nazalvokaloj, kiujn li ĉiam uzis. “Ho,” li protestis, “tiuj estas pruntaĵoj de la NEnorma igba.”

Ne estas repondo al tio pri nacilingvaj influoj en Esperanto. Kiaj aliaj influoj povus esti? … Sed mi volas meti du demandojn: (a) kiel laŭ vi oni esprimus “pli esperante” mian ekzemplon? kaj (b) Kiel vi plej verŝajne interpretus “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”?

De: Marc Bavant
La artikolo estas pens-instiga kaj estus multo por prikomenti. Permesu tamen, ke mi limiĝu al detaloj.

“Mi staris tie unu horon” povas esprimiĝi en la rusa aŭ per la Imperfektivo (ja stojal tam čas), aŭ per unu el du Perfektivaj formoj (ja postojal tam čas, ja prostojal tam čas). La unua el la lastaj du ja sugestas subjektive mallongan tempoperiodon, kaj la dua pli longan, sed ambaŭ estas Perfektivaj formoj. La Imperfektivo (en la rusa) neŭtralas pri daŭro.

Du rimarkoj: (1) “postojal” kaj “prostojal” estas efektive perfektivaj formoj, sed ne de la sama verbo kiel “stojal” (staris): la verbaj prefiksoj perfektivigas, sed ankaŭ modifas la semantikon. (2) Efektive, la daŭro estas sama en ĉiuj tri frazoj, sed la intenco de la parolanto estas malsama: ĉe la unua frazo li substrekas la tempan disvolviĝon de la ago, kaj i.a. ĝian daŭron, dum en la du lastaj li emfazas la agon mem, ĝian limon aŭ rezulton. Pro tio la konkludo, ke imperfektivo neŭtralas pri daŭro aspektas al mi troa simpligo.

Simile en la franca, la diferenco inter il régna trente ans kaj il régnait trente ans ne estas la daŭro de la regnado, kiu samas en ambaŭ ekzemploj; la unua traktas la regnadon kiel unuopan tuton (do “Li regnis tridek jarojn”), dum la dua traktas ĝin tiel, ke je ajna tempo ene de tiuj tridek jaroj li estis regnanta (do “Li regnadis tridek jarojn”).

Tie estas alia problemo. Efektive, la kontrasto inter “passé simple” (nekunmetita perfekto) kaj “imparfait” (imperfekto) en la franca havas aspektan rilaton, kvankam aspekto ne ekzistas kiel gramatika kategorio en la lingvo. Tamen la frazo “il régnait trente ans” estas apenaŭ ebla eksterkuntekste. Por pravigi la uzon de imperfekto necesas ripetiĝo de la ago (ekz-e: il régnait deux ans, abdiquait, puis reprenait la couronne: li (ripete) regnis du jarojn, abidkis, kaj reprenis la kronon), aŭ ke la ago estu konsiderata en sia daŭro, kiel kadro por aliaj agoj (ekz-e: il régnait depuis trente ans quand la peste fit son apparition: li jam regnis de tridek jaroj, kiam ekaperis pesto).

“Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj” (Vivo Vokas)

“li sidadis dum horoj” (La Ŝtona Urbo)

Efektive la ad-sufikso ne nepre estas uzata, kiam ago daŭras, sed kiam oni ĝin uzas, oni insistas pri la daŭro. Ne estas kontraŭdiro inter via tezo, ke ad- montras imperfektivan aspekton (kiu ja insistas pri la tempa disvolviĝo de ago) kaj la tradicia klarigo, ke ad- montras daŭron, t.e. insistas pri tiu flanko de la ago.

Kiam lingvo havas Imperfektivon, preskaŭ ĉiam tiu formo uziĝas por esprimi, ke unu evento interrompas alian. Tiam la fona evento uzas la Imperfektivon, la interrompa evento, alian verbformon, ekzemple la Perfektivon:

Ŝi lavadis la telerojn, kiam li envenis.

Tio ja estas tre ofta, se ne ĉiama, maniero priskribi la du eventojn ankaŭ en Esperanto.

Mi konsentas, ke tiel estas en la franca, en la rusa, en la angla, en kiuj ekzistas malsamaj rimedoj por montri tiun kontraston inter ago “kadra” kaj ago “interrompanta”, i.a. danke al vera aspekta sistemo — en la rusa (perfektiva/imperfektiva) kaj en la angla (indefinite/progressive) — aŭ al diversaj tempoj (en la franca)… sed mi malkonsentas pri via E-a ekzemplo. Tia dirmaniero tute ne estas “tre ofta”, sed male escepta, krom pro nacilingva influo aŭ en la arĥaikaj tekstoj de Esperanto, kiam por la aŭtoro sentiĝis la bezono havi iun manieron esprimi la imperfekton, kiu antaŭe ekzistis en la lingvo (kun finaĵo -es en la preskaŭ moderna Eo, kaj kun finaĵo -á en Pra-Esperanto, kontraste kun la preterita -u).

Pli ĝenerala komento: la kategorio aspekto sendube aperas en Esperanto, ne sistemece, sed dise en diversaj fenomenoj, i.a. en tiu sufikso ad-, kiu laŭ mi ja montras daŭron (insiston pri daŭro) aŭ ripeton, kiel imperfektivo. Sed la ĉefa aperkampo estas la fama demando ATA/ITA.

Aldone, se oni volas enkonduki aspekton en Esperanton, necesas demandi sin, kial ĝi ne havas la samajn limigojn en Esperanto kiel ekz-e en la slavaj lingvoj. Ja en ĉi-lastaj estas tre tipaj du gravaj aferoj: nome, ke perfektivo ne povas aperi en prezenco (morfologia prezenco de  perfektiva verbo signifas futuron), kaj ke prefikse derivita verbo estas nepre perfektiva. Alidire mi ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke en “li ĉiutage iras al la laboro” ni havus perfektivan verbon, ĉar nur la ad-derivaĵoj estus imperfektivaj.