Komentoj pri: Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio

De: Marc Bavant
Jes, komparo kun aliaj plurfunkciaj vortetoj estus interesa. Cetere indus ampleksigi la artikolon ankaŭ tiudirekten. Miaopinie eblas konsideri “po” kiel prepozicion nur en la okazoj, kiam la sintagmo rolas en funkcio, en kiu necesus havi rolmontrilon (prepozicio aŭ akuzativo). Ĝi tiam havas du valentojn: unu disdividan, por la posta “numeralo”, kaj unu rolmontran, por la la unuo de pli alta sintaksa nivelo. Sed la semantiko de tiu dua valento estas same malplena kiel tiu de “je”, t.e. “po” estas komprenenda kiel “je-po” (ili havis [je-[po ses] flugiloj], kun aldono [je-[po (unu)] manlarĝo]…). Kompreneble, en subjeka aŭ predikativa uzo, la rolmontra valento ne plu identigeblas kun “je”.

Ankaŭ interesa estus komparo kun fenomenoj en lingvoj konantaj la nocion partitivo, ĉu pere de speciala partitiva kazo (kiel en la finna), aŭ de partitiva uzo de alia kazo (ekz-e de genitivo en la rusa), aŭ de partitiva artikolo (ekz-e en la franca). Ja ankaŭ en tiaj lingvoj aperas en subjekta aŭ predikativa rolo partitivaj sintagmoj (do kun “nerekta” kazo aŭ enkondukanta prepozicio): ekz-e “sokeria” (da sukero) en finna listo de ingrediencoj, “здесь нет воды” (ĉi tie ne estas de-akvo), “c’est du pain” (tio estas da/de-la pano)…

De: Bertilo Wennergren
Tre interese, Marc!

Via artikolo montras pli bone ol iam antaŭe la ŝveban kaj varian gramatikan klason de po.

Tio iom memorigas min pri kvazaŭ, kies gramatika klaso simile varias kaj ŝvebas. Waringhien priskribis tre bone en eseo en Lingvo kaj Vivo (”La modo post kvazaŭ”, p. 210 - 221), kiel la uzo de kvazaŭ evoluis kaj ŝanĝiĝis ĉe Zamenhof, estante jen adverbo (diversmaniere), jen subjunkcio (diversmaniere) kun multaj malfacile klaseblaj variantoj kaj kun hezito pro la uzo aŭ neuzo de US-finaĵo ĉe la verbo.

Iom analoge la vortetoj dum kaj ĝis povas esti jen subjunkcio, jen prepozicio. Kaj ankaŭ tie eblas konstati ŝanĝiĝon kaj evoluon: Dum naskiĝis kiel nura subjunkcio, sed fariĝis poste ankaŭ prepozicio. (Kaj nuntempe ŝajnas, ke iuj volas, ke ĝi estu nur prepozicio.)

Tia komparo kun kvazaŭ, dum kaj ĝis eble helpas gluti la fakton, ke ankaŭ po povas roli jen kiel (aŭ kvazaŭ) adverbo, jen kiel (aŭ kvazaŭ) prepozicio, kaj ke la posta vorto aŭ sintagmo povas havi varian kaj eĉ malfacile difineblan karakteron kaj frazrolon.