Komentoj pri: Kien meti ‘-um’ en la morfologio?

De: Bertilo Wennergren
Ken skribis:

ŝajne nur restas unu solvo: ekzistas pluraj homofonaj sufiksoj ‘-um’, ĉiu el kiuj estas klasifikebla. Unu el tiuj estas proksimume sufiksa ekvivalento de radika sonŝovo: “korto” / “kortumo”, “ĉaro” / “ĉarumo”, “pleni” / “plenumi” analoge al “akcento” / “akĉento”, “pesi” / “pezi”, “kaseto” / “kasedo” k.s. — kaj simple kreas kvazaŭ novajn radikojn.

Mi pensas, ke ĝustas la ideo, ke UM estas radikofarilo. Ĉiuokaze UM devas esti en propra kategorio, kiam oni klasas la sufiksojn de Esperanto. Praktike oni kreas per ĝi ne kunmetaĵojn, sed novajn kvazaŭ-radikojn, kaj la signifo de tia kvazaŭ-radiko nur bezonas havi ian rilaton al la signifo de la baza radiko. Cetere eblas pli-malpli ĉio ajn.

Tamen oni povas rekoni subspecojn de tiaj kvazaŭ-radikoj faritaj per UM, ĉar en iaj okazoj UM ekz. kondutas iele kiel vera kapo, dum en aliaj ne, sed kredeble tiaj detaloj estu nur akcesoraj en la analizo.

Tiu radikofarila solvo memorigas min (iom pretere) pri la teorio de Marc Bavant pri radikokreado en scienca vortfarado (menciita en lia “Matematika vortaro kaj oklingva leksikono” - kiun mi nun bedaŭrinde ne havas ĉemane). Temas pri analizo de vortoj kiel ekz. “surjekcio”, “bilineara”, “centimetro”, “megabitoko” k.a. Ĉu ni eble iam povos legi ĉi tie pli detalan prezenton de tiuj interesaj ideoj?