Komentoj pri: VORTBAZITA TEORIO : ĈU STRUKTURA AŬ TRANSFORMA?

De: Ken Miner
Mi forgesis mencii ke en vortbazita teorio la t.n. “truko”  plurkategorieco ne okazus, ĉar nur vortoj havus kategoriojn. Sekve ekz. ‘formo’ kaj ‘formi’ povus ambaŭ enesti la leksikon; la fakto, ke ke ili havas la saman radikon, estus fakto nur historia — kiel en aliaj lingvoj (kaj fakte, ankaŭ jam en Esperanto en multaj kazoj kiel ‘kvad-’, ‘morf-’ k.s.).

Ken

De: Ken Miner
Via strukturisma metodo bone helpas kompreni, kio problemas pri tiuj vortoj.

Ĝuste tio estis ĝis nun mia intenco — krei kaj uzadi esploran modelon. (Verdire, laŭ mi ne atingis pli la longdaŭra teoriumado pri la etnolingvoj — kvankam tio estas multo.)

Ni tamen supozu, ke la normo diktas, ke “reformo” estas en ordo, sed “reasfalto” ne. Kiel vortigi eventualan pravigon de tio surbaze de via strukturisma metodo?

Vortbazita teorio supozas leksikon. En tipa vortbazita teorio, ĉiuj ekzistantaj vortoj (t.e., ĉiuj vortformoj, kiuj estas leksikigitaj) enestas la leksikon, kune kun siaj strukturoj (inter aliaj aferoj, ekz. semantika kaj fonologia informo, escepteco je certaj reguloj, ktp. — ĉio, kio ne rezultas de la reguloj de la morfologio.) En Esperanta versio, [[re[[formo]i]]o] do estus en la leksiko; [[re[[asfalto]i]]o] ne estus en la leksiko.

Se oni efemere kreas ekz. ‘reasfalto’ (kun la dirita signifo) kaj uzas ĝin, oni konstruas ĝin el vortformoj, kiuj jam enestas la leksikon, uzante la regulojn de la morfologio. Kiam oni aŭdas/vidas tiun novan kreaĵon, oni devas interpreti ĝin kvazaŭ ekde la komenco, uzante siajn sciojn pri la reguloj (kutime subkonscie kompreneble). Se ‘reasfalto’ (aŭ io tia) fariĝas “ĝenerale uzata”, tiam ĝi eniras la leksikon, kune kun sia strukturo. Se ĝi pludisvolviĝas kiel vorto tiugrade, ke la strukturo jam ne rekoneblas, tiam la strukturo en la leksiko komencas malaperi, precize kiel vi vortumis la aferon pri ‘reformi’:

Eble oni povas diri, ke “reformi” fariĝis tiel ofta vorto, ke la uzantoj ĝin perceptas ne plu kiel re[[formo]i], sed kiel re[formi] (aŭ eĉ simple kiel reformi). El tiu verbo oni senprobleme plu faras [re[formi]]o (aŭ [reformi]o).

Same pri via alineo pri ‘reasfalto’. Pluirante:

Tiel oni tenas firme la bazan principon, laŭ kiu sinsekvoj kiel A-O-A, O-A-O kaj O-I-O ne estas permesataj.

Kial ne diri jene: tiuj sinsekvoj iafoje ekestiĝas, sed ne longe estas tolerataj de la lingvo. Ili tendencas rapide reanaliziĝi kiel pli simplaj strukturoj.

La analizojn de PAG mi ne ofte komprenas kaj ofte ne komprenas!

Sed jen l’envoy (kiel dirus Ŝekspiro): ĉio ĉi ne eblas, se ni ne havas empirian bazon por la leksiko. Ŝajnas ke en nia kazo renversiĝas tiu diraĵo “la diablo estas en la detaloj”. Nia diablo estas en la fundamento.

Ken

De: Bertilo Wennergren
Ken:

necesus ebligi ekz. [[re[[formo]i]]o] sen ebligi ankaŭ ekz. [[re[[asfalto]i]]o]

Jes. Via strukturisma metodo bone helpas kompreni, kio problemas pri tiuj vortoj.

Aŭ ĉu eble ‘reasfalto’ ekzistas kaj signifas paralele kun ‘reformo’? Al kiu(j) ni demandu? Kiel ni scias eĉ, ke ‘ruĝa’ ne povas signifi ne nur ‘ruĝa’ sed ankaŭ ‘rilata al ruĝo’?

Bonaj demandoj (materialo por tuta vico da pliaj artikoloj).

Ni tamen supozu, ke la normo diktas, ke “reformo” estas en ordo, sed “reasfalto” ne. Kiel vortigi eventualan pravigon de tio surbaze de via strukturism metodo?

Eble oni povas diri, ke “reformi” fariĝis tiel ofta vorto, ke la uzantoj ĝin perceptas ne plu kiel re[[formo]i], sed kiel re[formi] (aŭ eĉ simple kiel reformi). El tiu verbo oni senprobleme plu faras [re[formi]]o (aŭ [reformi]o).

Tiam malfermiĝas (almenaŭ) du aliroj al tiu verbo “formi”:

Aŭ oni rigardu ĝin kiel duan bazan vorton el la radiko FORM/ apud la jama baza vorto “formo”: dukategorieco.

Aŭ oni diru kiel Pokrovskij (se mi ne eraras), ke temas pri dua homonima radiko FORM/, kiu estas verba, konstraste al la substantiva radiko FORM/.

Mi pensas, ke ĉiuokaze estas psikologia fakto, ke ĉe la verbo “reformi” kaj la O-vorto “reformo” malmultaj plu sentas la vorton “formo” kiel bazan aŭ eĉ sence parencan.

Plua vojo, por kiu eble pledus Mattos, estas diri, ke FORM/ vere estas radiko verba kaj nur verba, kaj ke oni faras el tiu verbo la O-vorton “formo” (rezulto de la ago formi).

Sed pri “reasfalto” neniu tia rezonado estas bezonata. Kredeble ĉiu lingvouzanto plu klare sentas en la verboj “asfalti” kaj “reasfalti” la vorton “asfalto” kiel bazon. Sekve la vorto “reasfalto” ([[re[asfalto]]i]o) tute ne oftas (eble ĝi tute ne aperas), kaj do ne bezonas aprobon. Oni rigardu ĝin simple kiel eraron.

Tiel oni tenas firme la bazan principon, laŭ kiu sinsekvoj kiel A-O-A, O-A-O kaj O-I-O ne estas permesataj.

Sed kion do diri pri la PAG-a analizo de “marteligi” = “igi marteli” (PAG §358)? Se mi ne perdiĝis tute, ni devas ĝin analizi jene (strukturisme kaj PAG-konforme):

[[[[martelo]i]e]a]igi

En unu sinsekvo O-I-E-A! Ĉu en ordo, ĉar ne revenas dufoje la sama finaĵo en tiu sinsekvo?

De: Ken Miner
Viaj ekzemploj estas bonaj: sed eĉ pli harstarige, necesus ebligi ekz. [[re[[formo]i]]o] sen ebligi ankaŭ ekz. [[re[[asfalto]i]]o].  Aŭ ĉu eble ‘reasfalto’ ekzistas kaj signifas paralele kun ‘reformo’? Al kiu(j) ni demandu? Kiel ni scias eĉ, ke ‘ruĝa’ ne povas signifi ne nur ‘ruĝa’ sed ankaŭ ‘rilata al ruĝo’?

Jen la centra problemo pri Esperanta lingvistiko (se io tia eĉ povas ekzisti): kiel precize determini eblecojn kaj signifojn en lingvo sen lingvanoj. Mi ne havas modelon! Ĉio, kion mi prilaboris, koliziis kun tiu nepenetrebla murego. Ajna teorio, ĉu transforma ĉu struktura, devus iel certiĝi pri precize kio enestas la leksikon. Kaj se temus pri gradoj de leksikigado, des pli necesus empiria kriterio.

Eblus arbitre elekti korpus(eg)on, kiu estu la lingvo, kaj ĝin priskribi. Sed tio (a) sendus la lingvistikon reen ĝis ĉ. 1950, kaj (b) ŝajnas kontraŭ la spirito de Esperanto.

Ken

De: Bertilo Wennergren
Dankon, Ken, pro tre interesa artikolo!

Mi interesiĝas aparte pri la jeno:

Transforma teorio devus krei iuspecan mekanismon por preventi hipergeneradon.

Jes.

Kelkaj gramatikistoj tezas pri “blokado” en tiaj kazoj — mekanismo, per kiu regulo ne funkcias se ĝi kreus “jam ekzistantan vorton” aŭ simile. Mi timas tamen, ke estus tre malfacile precizigi tion, kio konsistigas en Esperanto “jam ekzistantan vorton”.

Ankaŭ mi timas same. Mi ĉiam volis, ke tiuj, kiuj tezas pri blokado, ellaboru sian teorion pli plene kaj detale, kaj eĉ en pedagogia direkto. Sed mi ankoraŭ ne scias pri provo en tiu direkto.

Sed kiel precize oni preventu hipergeneradon en via modelo?

Mi supozas, ke vi celas ion similan al la jeno:

ruĝa → [ruĝa]o → ruĝo (= eco esti ruĝa, ruĝa koloro)
princo → [princo]a → princa (= rilata al princo)

[ruĝa]o !→ [[ruĝa]o]a { → ruĝa (= rilata al ruĝo) }
MALPERMESO DE LA SINSEKVO A-O-A.

[princo]a !→ [[princo]a]o { → princo (= la eco esti rilata al princo) }
MALPERMESO DE LA SINSEKVO O-A-O.

Do, certaj sinsekvoj de finaĵoj (en la profunda strukturo antaŭ la forfalo de finaĵoj) simple estas malpermesitaj.

Ĉu tiel aŭ alie?