Komentoj pri: La gramatikaj terminoj en PMEG

De: Valdo Banajtis
Kiam post longega interrompo mi denove ekinstruis Eon (post mia gimnaziana/studenta epigona fervoro pasis pli ol 30 jaroj, kiam mi ekaplikis Eon propedeŭtike por kredigi kolegojn, ke ili tamen posedas lingvolernan kapablon eĉ por English), mi serĉis la plej simplan kaj klaran manieron por orientigi ilin en la gramatika sistemo de Eo. Evidentiĝis, ke tute ne necesas fosi kaj serĉi, ĉar ĉio kuŝas supraĵe, okulfrape, en formo de vortfinaj etikedoj. Por tiujn kompreni sufichas memori 16 funkciojn, kiujn montras 8 gramatikaj literoj (memstaraj O, A, U, I, E, modifaj j kaj n, kaj la plej grava S kun 4 kombinoj). Mia nepo diris, ke tio estas kiel solfeĝo kaj gamoj, per kiuj eblas improvizi muzikon. En 2006 mi gvidis eksperimentan grupon de metaglosoterapio (pensordigo por kronika skizofrenio per transŝalto al nove rektametode lernata lingvo) per Eo, por esplori, ĉu tia klare organizita lingvo povas esti pli konvena ĉe tia ekstreme malfacila grupo de malkoheraj lernantoj. Mi enkondukis la gramatikon po litero je vizito, kaj distribuis laŭvizite po unu grupano estas komisiata zorgadon pri certa finlitero. Tia distribuo de la gramatiko inter la grupanoj stimulis interhelpon kaj kooperadon ĉe konstruo kaj analizo de frazoj. Mi ne povas diri, kiom ĝi helpis al la pacientoj, sed mi komprenis la sekreton de senmorteco de Eo: ĝin konstruis komencinto speciale por komencontoj, kum maksimuma koncizeco, laŭ principo de sufiĉo kaj neceso.

La plej trafa Bertila raciigo (kaj por mi - revelacio) estas distingo inter vortoj kaj vortetoj. Mi grupigis terminojn 1) O-vorto, A-vorto kaj A-vorteto, U-vorto kaj U-vorteto kiel akceptantajn ambaŭ modifilojn, 2)E-vorto kaj E-vorteto , O-vorteto kaj I-vorteto estas modifataj nur per n, 3)U-verbo kaj I-vorto senmodifas, 4)S-verbo havas nur tempon (3 realajn kaj unu imagan). Modifilo -a ĉe vorto signifas kvaliton, ĉe pronomo kaj nomo - apartenon, ĉe numeralo - vicon. U-vorteto estas pronomo indika, U-vorto estas verbo instiga (ordono kaj deziro), I-vorteto estas pronomo persona, I-vorto estas verba nomo sen indiko de tempo kaj persono (”pro-verbo” sentempa kaj senpersona). Tabelaj vortetoj kaj personaj pronomoj havas akcentitan I kiel akson. Vorto alIa, vortetoj unU, dU kaj trI estas pronomecaj. Pri alia, unua, dua, tria oni demandas per kiu?, pri pli foraj - per kioma?

Tia 8-litera gramatiko ŝajne estas miopa kaj primitiva, tamen ĝi rivelas ion esencan, kion formulis neniu gramatikisto, eĉ la koncipinto mem.

Valdo Banajtis

De: Marc Bavant
Bertilo:

efektive la pli sana termino “adpozicio” ekzistas en moderna lingvoscienco, kvankam laŭ mia impreso oni ĝin tre malmulte uzas

Eble ĉar “adpozicio” estas monstra formo. Kiu iam lernis la latinan, memoras, ke “ad-positio” nepre fariĝis “appositio” (almeto). La homoj, kiuj kreis “adpozicio”, “prejektivo” k.s. prenis elementojn el “prepozicio” kaj “adjektivo”, kaj rekombinis ilin sen konsidero por la vortfaraj reguloj de ilia fontlingvo. Por Esperanto mia preferata aliro estus vastigi la signifon de “prepozicio” (kiu ĉiuokaze ne estas analizebla en tiu lingvo) kaj laŭbezone precizigi “antaŭa” aŭ “posta”.

De: KaraGu
Mi esperas ke ĉi tiu artikolo ankaŭ estos trovebla en PMEG.

“Estinte” pli malpli “angramatikulo” kiam mi iam ekstudis Esperanton mi bonvenigas la novajn terminojn kiuj ja estas multe pli kompreneblaj ol la terminoj, kiujn oni provis komprenigi al mi en la lernejo.

Jes mi, pro fido je “pli lertaj homoj”, ekhavis la impreson ke troviĝas nur “primitivaj adverboj” spite al fakto ke fakte troviĝas aliaj primitivaj vortoj.

La plej grava aserto en ĉi tiu artikolo, laŭ mia laika opinio, estas la eldiro:”Estis jam al mi tre klare, ke tio, kion mi volas instrui kaj klarigi estas la lingvo Esperanto kaj ties strukturo.”

Espereble la homoj kiuj ekuzas Esperanton studos PMEGO-on kaj estonte diskutu la lingvon Esperato el la perspektiovo kiun donas PEMEGO.